← Table of contents
Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo

TRIUMFA FINIĜO

E. W. (Elizabeth Webster) Weems translation

Pro lia honesteco kaj justeco, Fawcett estis tre amata de tiuj kun kiuj li laboris; kaj estis tre granda malĝojo al ĉiuj, kiuj konis lin, kaj al multaj kiuj neniam konis lin sed kiujn li estis helpinta, kiam post mallonga malsano, li mortis je la aĝo de kvindek unu jaroj. Dum lia malsano la reĝino telegrafis dufoje ĉiutage por sciiĝi pri lia sano, kaj la malriĉuloj sentis grandan korpremecon pri sia amiko. Post lia morto liaj edzino kaj filino ricevis leterojn kondolencajn de altranguloj kaj malaltranguloj, de la reĝino kaj de humilaj brikmetistoj, forĝistoj, kaj aliaj kiujn li antaŭe amike helpis.

Inter la monumentoj al reĝoj, reĝinoj, bravaj batalantoj, verkistoj, pensistoj kaj aliaj kuraĝaj homoj kiuj jam regadis aŭ servadis sian landon, Anglujo estas metinta tabuleton ĉe Westminster Abatejo je la memoro de sia blinda filantropo kaj ĉefpoŝtestro. Sur tiu tabuleto estas portreto de Fawcett kaj sub ĝi statuoj de Justeco, Amo, kaj aliaj noblaj karakterizaĵoj. La plej granda kaj forta el ĉiuj estas figuro de Kuraĝeco, kiu ĉefe karakterizis tiun kuraĝan viron, kaj ĉiuflanke de la monumento staras statuoj de frateco, ĉar tiu ĉi blindulo vivis tiel kuraĝe kaj fratece. Ni ĉiuj devus sekvi lian ekzemplon, kaj esti pli bravaj kaj ami unu la alian pli multe, kaj, ĉu ni estas blindaj aŭ povas vidi, trovi por aliaj same kiel por ni mem, lumon per laboro.

Ĉe Salisbury, kie li naskiĝis, sur la vendeja placo kie li ludis kiel infano, oni starigis statuon de li. Estas nur mallonga interspaco de la katedralo kaj la sono de la orgeno kies sekretojn instruis al li lia blindeco, — tial la birdoj kiuj enflugas tra la pordo de la katedralo, kaj instruas la orgenon kiel kanti, ripozas survoje ĉe la piedoj de la statuo de la blindulo — kiu amis ilin, kaj al kiu ili alportis tiom da gaja komforto. La plej granda, la ĉiama memoraĵo al Fawcett estas en la koroj de tiuj, kiujn li helpis per sia senĉesa, malegotista laborado, aŭ kiuj gajnis forton el lia nehezitanta kuraĝeco.

Per sia vivo li pruvis por ĉiam kaj por ĉiuj homoj, vidantoj aŭ blinduloj, ke spite de la plej pezaj korpremaĵoj ni povas gajigi niajn vivojn per perfekta kaj sukcesa servado, se, laŭ la vortoj de tiu ĉi malproksimen vidanta blindulo, malgraŭ ĉia mallumo, “Ni antaŭeniros al la lumo.”

El la angla tradukis E. W. Weems. Kun permeso de la Aŭtorino.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings