DE KOBAJOJ ĜIS KOLEGIO
E. W. (Elizabeth Webster) Weems translation
Henriko amis ludi en la vendejo. La domo de lia patro, kie Henriko naskiĝis, estis kontraŭ ĝi. Kiam okazis foiroj la vendejo estis tre gaja, kaj kiam la cirko vizitis la urbon kaj oni starigis la tendojn tie, estis ja glore. Kelkfoje eta Henriko kaj lia fratino iris al la cirko kaj vidis ĉiujn el la mirindaj bestoj, akrabatoj, kaj ĵonglistoj. Henriko tre ŝatis kuri sur la ebenaĵoj por paroli al la paŝtistoj kaj rigardi iliajn ŝafojn. Kiam li estis okjara li iris al edukejo. Li skribis tre melankoliajn leterojn al sia familio. En unu li malgaje petas al la patrino ke ŝi bonvolu sendi al li la oston de la ŝinko, post kiam la familio tute finos ĝin. Vi povas imagi kiel malmulte de la ŝinko la familio manĝis, kaj kiom da ĝi restis sur la osto kiun oni sendis al Henriko. Sed malgraŭ la impresio, kiun li donis ke oni malsatigas lin en la edukejo, li fariĝis grasa kaj altkreska, kaj tre gaja tie. Poste li nomas la donacon, — kobajinon kaj kvar kobajidojn, — kiu tute feliĉigis lin. Ŝajne li amis ĉiujn bestojn kaj ĉiajn amuzaĵojn.
Kiam li estis altkreska dekkvarjara knabo, li iris al Queenwood Kolegio, kie li tre progresis en la matematiko, sed ricevis malbonajn gradojn pro lingvoj. Li fariĝis redaktoro de ĵurnalo, La Queenwood Kroniko; li komencis paroladi, kaj penis paroli same kiel lia patro. Li verkis artikolon pri vaporo, kiu tiel plaĉis lian patron, ke li donis al Henriko livron (ĉirkaŭ $2.50 en usona mono) (kvin spesmilojn).
Sub la ĉielo sur la kamparo li paradis per siaj longaj kruroj same kiel gruo, kun liaj nezorgitaj haroj blovataj de la vento, kaj laŭte redirante partojn de Shakespeare aŭ alia poezio. Kelkfoje la terkulturistoj kiuj preterpasis opiniis ke li estas freneza. Kiam la knaboj amasiĝis post la lernotempo ĉiutage, kaj parolis pri tio, kio ili intencas fariĝi kiam ili altkreskiĝos, Henriko, — kiu ne bezonis multe plu kreski ekstere, ĉar li estis la plej alta el ili — ĉiam deklaris ke li volas esti ŝtatisto, kaj helpi fari justajn leĝojn por la laboristaro. Li estis tiel solenega pri sia ambicio ke la aliaj knaboj ridegis.
Fine li tiel progresis en la matematiko, ke oni sendis lin al la granda Universitato de Cambridge (Kembriĝo). Je tiu tempo li estis alta ses futojn kaj tri colojn (1.9 metrojn) kaj tre maldika. Lia vizaĝo estis honesta kaj impona, sed ne bela. Unu el liaj amikoj skribis pri li ke li havis amikan rideton, kiu tiel radiigis lian tutan vizaĝon, ke ĉiuj infektiĝis per lia gajeco.
Li faris multajn amikojn en kolegio, kaj estis tiel feliĉa kun nobeloj kaj aliaj altranguloj kiel li estis kun siaj amikoj, la vendistaro aŭ la paŝtistoj. Li ĉiam supozis ke homoj estas tio, kio ili ja estas, kaj esperis ke ili same kondutos al li. Li tiel multe laboradis je sia matematiko, ke en la jaro 1854a — li estis tiam dudekunu-jara — li gajnis tion, kion oni nomis “scholarship”, stipendio. Poste li gajnis “Fellowship,” alispecan stipendion, kiu liveris al li $1,250.00, aŭ en la angla mono £250 (Sm. 2500), ĉiujare. Por tiu mono li devis instrui aliajn virojn pri tio, kion li jam lernis.
Li ankoraŭ firme intencis iri al parlamento, kaj ĉar lia familio ne povis helpi lin, nek per mono nek per influo, li decidis ke la plej bona maniero por atingi lian celon estas fariĝi juristo. Sed ĵus kiam li komencis la studadon, oni ordonis lin tute ripozi pro malsano de la okuloj. Sed li neniam permesis ke malkuraĝaĵoj intermetu sin je lia laborado, kaj spite de la konsilo de lia kuracisto, li akceptis lernanton je matematiko, kaj kune kun lia fratino ili iris al Parizo. Li baldaŭ revenis al Anglujo, kie Mario agis kiel lia sindonema sekretariino. Li pasigis multe da tempo aŭskultante al paroladoj en la parlamentejo, dum en lia koro li tenis sian vivambicion, nome, fari sin potenco en la registaro de Anglujo kaj tiamaniere havi fortan pozicion en kiu li povos batali kaj laboradi por la bonstato de siaj samlandanoj.