← Table of contents
Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo

LA KNABO KAJ LA ORGENO

E. W. (Elizabeth Webster) Weems translation

Kiam ĉiuj knabinoj kaj knaboj altkreskiĝos, ili devus iri al Salisbury (Salisberi) en Anglujo, por vidi la antikvan katedralon, kaj por aŭdi la orgenon kiu havas tiajn dolĉajn tonojn, ke ŝajnas kvazaŭ la najtingaloj kiuj loĝas proksime nepre flugas en la katedralon kiam neniu estas tie, por doni lecionojn je dolĉeco al la granda orgeno, kaj por diri al ĝi kiel kanti. La ventoj de la ebenaĵoj de Salisbury blovas tra la granda pordo de la preĝejo, kaj murmuretas al la orgeno pri la misteroj kiujn ili pasis dum siaj vojaĝoj; pri la aferoj kiuj okazis proksime, multajn jarojn antaŭ ol la katedralo estis konstruita, je la tempo kiam, laŭdire, la Druidoj havis siajn diservojn, kaj kelkfoje mortigis siajn homoferojn ĉe la rokegoj de Stonehenge. La orgeno kies spirado mem estas la vento, honore gardas tiujn ĉi sekretojn, sed kelkfoje oni miras, kiam ĝi sonigas la gajegan edziĝan marŝmuzikon, kial la birdoj ŝajnas partopreni en la edziĝa ĥoro, aŭ, alifoje, kial la vento plorĝemas dum la tuta funebra marŝmuziko. Vi ankaŭ devas gardi tiujn ĉi sekretojn se vi iros al Salisbury. La “Serĉlumo”[1] eltrovis ilin, kaj konfidencie rakontas ilin al siaj geknaboj.

[1] The “Searchlight” (Serĉlumo), revuo kiun oni elsendos el la Light House (Lumturo) de la New York Association for the Blind (Nov-Jorka Asocio por la Blinduloj) al ĉiuj infanoj kiuj deziras ĝin — presita Braille.

Tre malgranda knabo iafoje vagadis tra la katedralo, kaj aŭdis la grandan orgenon, sed li ne sciis tion, kion vi scias pri ĝi; li ne estis lerninta zorge aŭskulti, kiel poste li lernis, kaj krom tio li estis tre okupata knabeto. Lia nomo estis Henry Fawcett (Henriko Foset). Li naskiĝis ĉirkaŭ la tempo de via praavino (en la jaro 1833a), kiam la avino de Reĝo Georgo, poste Reĝino Viktorino, estis ankoraŭ dekkvarjara knabineto.

La patro de Henriko tenis drapbutikon. Lia patrino estis tre lerta virino, kies patro, antaŭa juristo, multe instruis ŝin.

La patro de Henriko havis tre fortan voĉon, kaj sciis kiel devigi homojn aŭskulti al ĝi. Kiam la batalo de Waterloo okazis kaj li vidis la novaĵojn en la ĵurnalo li ekkaptis ekzempleron, kaj saltis sur la veturilon kiu staris meze de la vilaĝa strato, kaj legis pri la glora angla venko al siaj avidaj gesamurbanoj, kies patroj kaj filoj estis en Belgujo en la terura milito.

Ĉar la patro de Henriko estis saĝa, gaja kaj afabla, kaj paroladis tiel bone ke homoj ĝoje atentis al tio, kion li diris, oni elektis lin urbestro de Salisbury. Tio okazis antaŭ ol Henriko venis al Salisbury.

Li havis fratinon, Marion, al kiu li estis sindonema, kaj du fratojn. Lia unua instruistino ne diras al ni ke li estis eĉ iomete bona knabeto por via imitado. Ŝi diris ke li estis plej ĝenanta lernanto, ke lia kapo similis kribrilon ĉar el la pensoj kiujn ŝi penis enmeti en ĝin ĉiuj elfluis. Henriko informis sian patrinon ke lia kompatinda instruistino anoncis ke, “se ni daŭros agi tiel ni mortigos ŝin,” kaj tamen li diris, “Patrino, ni ja daŭras, kaj ankoraŭ ŝi ne mortas!” Kiun vi kompatas, Henrikon aŭ lian instruistinon?

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings