← Table of contents
Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo

LA BLINDA ĈEFPOŜTESTRO

E. W. (Elizabeth Webster) Weems translation

La plej granda honoro en lia vivo venis al li kiam Sinjoro Gladstone, la Ĉefministro de Anglujo, nomis lin kiel Ĉefpoŝtestron de Anglujo, tio signifas la Poŝtestron kiu kontrolas ĉiujn aliajn poŝtestrojn, tre gravan oficon. Tio faris lin tre eminenta persono.

Je tiu tempo li estis kvardekses-jara. La diversaj manieroj laŭ kiuj li batalis por la malprosperintoj kaj la subpremigatoj estas tro multaj por permesi ke mi rakontu ilin al vi nun.

Li laboregis precipe por ke ili estu instruitaj kaj havu decajn loĝejojn, kaj penis plibonigi aferojn por la malfeliĉaj irlandanoj. Parolante pri iliaj malfeliĉaĵoj li diris: “Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj ni devas antaŭenpuŝi nin al la lumo.”

Kiel Ĉefpoŝtestro, li havis povon super militaro je pli multe ol naŭdek mil homoj. Li faris tre multajn plibonigaĵojn en la poŝtoficejo. Li perfektigis la paketpoŝton kiu ebligas ke en Anglujo oni povas sendi preskaŭ ĉion, eĉ katojn, hundidojn kaj kobajojn, per la poŝto, kaj ankaŭ fondis ŝparkasojn kaj aranĝaĵon per kiu la poŝtoficejo povas zorgi pri asekuraj aferoj, kaj kontroli la telegrafon. Li komencis la penadojn nur nuntempe plenigatajn en Anglujo por tia registara regulado de telefonoj ke ili nun estas je ĉies servo je la plej malkara kosto. Li ankaŭ interesiĝis je permesado ke la virinoj laboru en la poŝtoficejo, kaj estis la unua kiu donis al ili okupon tie.

Nuntempe, se via patrino forestas de vi kaj vi deziras sendi al ŝi dudekkvin cendojn kiel kristnaskan donacon, vi povas sendi ĝin per la poŝto kaj ŝi certe ricevos ĝin. Kiam ajn vi faros tion por ŝi aŭ por amiko, aŭ metos monon en la poŝtŝparkason, rememoru ke tiu ĉi konvenaĵo estas aranĝita por vi per la intereso de blindulo; kaj kiam ajn vi iros al la parkoj aŭ ludejo por pasigi libertempon, rememoru ke estis pli facile por la urba administracio teni tiun ludspacon por vi ĉar Fawcett batalis tre forte por la rajto rezervi la anglajn parkojn, florojn kaj arbojn por la popolamaso.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings