REGAJNADO
E. W. (Elizabeth Webster) Weems translation
De tiu tago, kun senlima pacienco kaj kuraĝo li batalis sian vojon. Li faris el tio, kion aliaj pensis lia granda malŝanco kaj faletigaĵo, la ŝtupon per kiu li supreniris ĝis kiam li estis unu el la ĉefaj viroj en Anglujo. Post la akcidento li tuj komencis serĉi novajn interesojn kaj amuzaĵojn. Li tute ne intencis esti mizera kaj plena je sinkompateco.
Vi rememoras ke kiam li estis malgranda knabo kaj aŭdis la grandan orgenon, li ne lernis tiam ĝiajn sekretojn, aŭ tre atentis ĝian muzikon, sed nun li komencis aŭskulti, kaj la ĝojegon kiun la muziko povas doni fariĝis unu el liaj novaj ĝojegoj, eĉ kvankam li neniam estis muzikisto.
Tuj post kiam li blindiĝis li plenintence lernis fumi. Li ankaŭ piediris sentime; kaj estis ŝerco inter liaj kunuloj ĉe Kembriĝo, ke malmultaj el la vidantoj povas marŝi laŭ la paŝegoj de la longkrura blindulo, kiu dum siaj ĉiutagaj promenoj tute lacigis ilin. Li amis vagadi sur la nekulturitaj kampoj; kaj plene ĝuis la herbokovraĵon sub siaj piedoj, — la filikojn, florojn kaj arbojn. Li estis tiel bona kamarado ke li ĉiam havis multe da kunuloj kiuj volis partopreni en lia vagado malgraŭ la aldonita laboro de la marŝado laŭ liaj paŝegoj.