KEMBRIĜO DENOVE
E. W. (Elizabeth Webster) Weems translation
Nelonge post sia akcidento li revenis al Kembriĝo, kie li okupis sin je la instruado, kaj verkis libron pri politika ekonomio, kiu estis tiel grava ke li fariĝis stipendiulo, “Fellow” kio signifas ke li partoprenis je la administracio de la kolegio, kaj ricevis pozicion honoran kiu ebligis al li daŭrigi sian studadon kaj laboradon nedevigite labori por gajni sian panon kaj buteron aŭ eĉ sian fruktaĵon. Li konatiĝis kun multaj notindaj personoj, kaj la plej famaj pensistoj kaj diplomatiistoj de lia tempo fariĝis liaj amikoj, inter kiuj estis Darwin, Mill, Cobden, Thackeray, kaj Gladstone, kiuj estis tiel famaj personoj laŭ siaj diversaj fakoj ke estus saĝe ke vi petu vian instruiston ke li rakontu plu al vi pri ili.
Kvankam, pro tio ke li ne estis tre juna kiam li blindiĝis, li neniam estis lerta je la farado de multaj malgravaĵoj, li sukcese daŭrigis siajn atletajn sportojn. Unu el liaj favoraj amuzaĵoj estis remado, kaj ĉe Kembriĝo li estis “stroke” (estro) de sia ŝipanaro, kiun oni nomis la “antikvaj maristoj” (laŭ iu angla poemo).
En la jaro 1867a li edziĝis kun tre lerta kaj aminda virino, kiu tre helpis lin je lia verkado, kaj kiu mem estis verkistino kaj pensistino. Ili havis filinon, kiu je la aĝo de nur ok jaroj gvidis sian patron dum lia glitado. Ŝi multe antaŭen iris, fajfante dum ŝi glitis, kaj li kuraĝe sekvis. Lia amo al tiu ĉi sporto estis tiel granda ke li insistis ke ĉiuj en la domo, esceptinte la kuiristinon, kiu estis multe tro maljuna, iru je liaj longaj ekspedicioj. Li ŝategis rajdi, kaj galopadis sur la “downs” (kampoj) tiel rapide kaj tiel energie ke oni diris ke liaj ĉevaloj estas ĉiam pli lacigitaj ol la rajdanto, kaj ke oni ĉiam devigis al Profesoro Fawcett pagi pli multe ol aliaj por la dungado de ĉevalo. Li tre forte sentis ke la blinduloj ne devus esti enmurigitaj. “Hejma kunuleco,” li diris, “estas tiel altvalora por la blinduloj, kiel por vi,” signifante vidantojn.