Unua Parto La Insulano
Reading edition
Unua Ĉapitro.
Pripensoj sur ŝtuparo — Mia Insulo kaj ĝia sola domo — Miaj gepatroj — Robinsono Kruso — Miaj kvarpiedaj amikoj — Vilhelmo Tell — La desegna talento de mia patrino — Kiel mi pasigis miajn tagojn — La ofico de mia patro.
Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝis la kvadrata aperturo en la plata tegmento de nia domo. Mi apogis
Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfoje serpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnis al mi strange, ke tia boato povas ŝipiri sen veloj. Mia patro unu fojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton, sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj
Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭe ekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebla enigmo, kiel ili povis suprenveni el tiu abismo, ĉar laŭ mia opinio, ŝipoj povas veliri nur sur ebena akvo. Sed mia patro ĉiam diradis la veron, sekve tiuj ĵus aperintaj ŝipoj nepre devis veni de unu el la subinsulaj landoj.
Mi turnis min sur mia ŝtuparo kaj apogante la dorson kontraŭ la ŝtupoj, mi rigardis refoje antaŭ min. La vidaĵo sin nun prezentanta al mi, estis tute malsimila. Rekte kaj malrekte je tre granda distanco elstaris el la maro du nigraj pecoj da tero. Sur la pli granda mi vidis nenion krom sablo. Tiu peco da lando estis nun videbla, sed kelkfoje, kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis sub la ondojn. Estis iam tempo, kiam mi pensis, ke tiu landpeco povis movi sin supren kaj malsupren laŭ sia plaĉo. Mia patro tamen antaŭ kelka tempo diris al mi, ke ĝi restadas ĉiam en la sama loko, sed ke la maro povas plialtiĝi, kaj ke en tiuj okazoj la akvo superverŝas tiun pecon da tero. Ĉe refluo la ondoj refoje forfluas kaj videbligas „la plataĵon“.
La pli malgranda terpeco, elstaranta el la alia flanko de nia Insulo, estis ĉiam videbla kaj sur ĝi, de la loko, kie mi staris, mi klare povis distingi maldikan altan konstruaĵon, kiun mia patro nomis „la lumturo“. Krom tiu turo mi vidis nenion tie, ĉar la insulo estis ĉirkaŭita per dunoj tiel altaj, ke la maro neniam povis superverŝi ĝin. Sur tiu insulo (ĉar insulo ĝi estis) loĝis homoj, kiuj vespere devis ekbruligi la lanternon de la turo, por ke la maristoj pli bone povu trovi la vojon laŭ la marbordo. Sed, ĉar la distanco inter tiu insulo kaj mi estis tre granda, mi ne povis alveni tien, nek naĝante
Neniam mi vidis „vilaĝojn“, ĉar, kvankam mi estis jam altkreska, forta knabo (eble dekjara, sed tion mi ne sciis), mia patro ne permesis al mi forlasi la Insulon por akompani lin al „la Vilaĝo“, kiam li iris tien por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn, kiujn ne liveris „la Insulo“. Unu fojon mi petis akompani lin, sed ĉar li respondis per nur la unu vorto „neeble“, mi jam neniam ripetis la peton. La rifuzo eĉ ne ĉagrenis min, ĉar estis multaj aliaj aferoj, kiujn mi ankaŭ vane deziris, ekzemple viziti la lunon, kiu vespere tiel mirinde povis lumi, aŭ la super mi starantajn stelojn, kiuj lumis ankoraŭ pli brile. Sed, ĉar viziti tiujn ĉielajn lokojn ankaŭ estis neeble, mi tuj rezignis, kiam mia patro certigis al mi, ke estas neeble viziti „la Vilaĝon“.
La ĉielo sin etendis nun kiel hela kloŝo sur ĉio, kion mi povis vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj, demetitaj de ili enmevojn, ĉar mi vidis ilin en ĉiuj horoj de la tago. Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de „la Vilaĝo“. Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. — La vento estas kontraŭa —, mi pensis, — mia patro devas luvadi, kaj tio prenas multan tempon.
Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas.
Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi, staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj. Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malofte ili estis horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo, kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj kiel
Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝia vizaĝo estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere.ne forkuris de la gepatra domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. Lia papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la nia parolis kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni, nome: — Go til fanen! — Kelkfoje ĝi diris: — Mi venis —, aŭ: — Mi iras —; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis aŭ forlasis la domon, kaj al kio mia patrino kutimis diri: — Nu, bone!
Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al insulo kaj kial mi devus forkuri el insulo por alveni en Anglujon aŭ en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo. Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili
Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon. Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: — Ĉu li jam venas? — — Ne! — mi respondis, — li ankoraŭ ne venas!
Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin
Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la ŝtuparon por vidi ĉu „li“ jam estas venanta. Sed kiom ajn mi streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve „li“ ankoraŭ ne estis revenanta. Sim ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj, per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar „li“ eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi) forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere, ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ mia patrino, kiu silente kudradis.
— Li ankoraŭ ne venas —, mi diris.
— Nu, bone —, respondis mia patrino. Tiel ŝi preskaŭ ĉiam respondis post ĉio, kion oni al ŝi diris.
La ununura ĉambro, kie mi nun sidis kun la kato sur ŝultro, konsistis el kvar kalkŝmiritaj muroj. Sur unu pendis spegulo, flanke de kiu estis fotografaĵoj de personoj
En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo, ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj. Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam „li“ estis hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco estis skribinta sur la planko.
Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj, kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj, kiuj nur nokte estis nefermitaj.
Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la lokon, kie „li“ devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis. Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton, reganta en la ĉambro, diris:
— Li forrestas longe.
— Jes —, mi respondis, — la vento estas kontraŭa, li devas luvadi, sed li baldaŭ venos.
— Nu, bone —, diris mia patrino, kaj daŭrigante sian kudradon, ŝi diris plue:
— Multaj ovoj hodiaŭ?
— Ne —, mi respondis, — morgaŭ mi serĉkolektos.
— Nu bone —, ŝi refoje diris, kaj vidante trans la katon, ankoraŭ sidantan sur mia ŝultro, ŝi diris plue: — Jen Sam, kiu alvenas.
— Me-e-e! — respondis Sam.
Sam estis mia kaprino. La besto ĉiam libere iradis, tamen ne estis permesite al ŝi, eniri la ĉambron; neniam ŝi iris trans la sojlon, kaj ankaŭ nun la besto staris antaŭ ĝi, rigardante min kaj la katon. Estis al mi neklarigeble, kial la kaprino ne rajtis eniri la ĉambron kaj kial la hundo povis iri ĉien laŭ sia plaĉo. La kaprino donadis lakton kaj la hundo donadis nenion, sekve laŭ mia opinio, la kaprino devus havi tiun saman rajton. Mia patrino opiniis tute kontraŭe, dirante ke ne decas, ke kaprinoj eniras la ĉambrojn. Mia Sam tre bone sciis tion, kaj trankvile ŝi staris kun oblikve tenita kapo kaj atendis, ĉu mi venos por ludi kun ŝi. Ĉar mi restis sidanta, la besto fine foriris, trapaŝis grave la stalon kaj tuj poste ŝi ekaperis antaŭ la fenestro, kie ŝi montris siajn longajn kornojn. Ŝi rigardis min, sed ĉar mi ne venis, ŝi refoje diris: — me-e-e! — kaj malrapide foriris.
— Ĉu estas multaj kaprinoj en la Vilaĝo? — mi demandis.
— Jes —, diris mia patrino ĉiam kudrante.
— Kaj ankaŭ katoj?
— Jes, ankoraŭ pli multe.
— Kaj ankaŭ hundoj?
— Kompreneble, ankaŭ hundoj.
— Kaj ankaŭ bovinoj? — mi demandis post momento.
Anstataŭ la patrino, nun respondis la papago, sidanta en kupra kaĝo sur la vestoŝranko.
— Go til fanen! — ĝi ekkriis.
— Go til fanen! — mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn vortojn.
— Mi jam venis! — ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la plankon.
— Ĉu vi refoje legos el Robinsono? — mi demandis al mia patrino.
— Se estos eble —, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus „neeble“ al la patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis min. Mi eĉ deziris, ke „li“ ne revenu antaŭ la sekvanta tago, sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris el la ĉambro, dirante: „Mi iras“, al kio respondis mia patrino per sia kutima: „Nu bone!“ Mi do iris kaj direktis la paŝojn al la tiel nomata „haveno“, tio estis la loko, kie ĉiam la boato albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la „havenon“, ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la „haveno“ estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La kaprino,
Persono, loĝanta en vilaĝo aŭ en urbo, ne facile povus kutimi al vivado sur nia Insulo pro la granda soleco kaj unutoneco ĉiam regantaj ĉe ni, sed la vivo en vilaĝo aŭ en urbo estis al mi tute nekonata, sekve mi ne sentis tiun solecon, nek tiun unutonecon kaj vivadis feliĉe kaj kontente, neniam enuante kaj estis rilate al
Mi ne sciis, ĉu la Insulo estis granda aŭ malgranda, ĉar pri grandeco mi havis neĝustan ideon. „Li“ unu fojon diris, ke ĝi estas vasta cent hektarojn, sed ĉu tio estas multa aŭ malmulta, mi ne povis diri.
Estis nun bela vetero kaj la suno faris proksimume la tri kvaronojn de sia irado super la horizonto, tiel ke ĝiaj radioj estis sufiĉe varmaj, por ke mi povu kuŝi en la herbo, kaj tion mi tuj faris. Sam sin paŝtis apud mi kaj mi rigardis la ĉielon, kiu kiel blua bela kloŝo el vitro staris super nia Insulo. Ĉiuloke la mevoj flugis kaj blekadis laŭte. „Atentu nur“, mi pensis, morgaŭ mi refoje forprenos viajn ovojn kaj metos ilin en la korbon, kaj poste hejme en la kestetojn inter la segopolvo, kaj patro vendos ilin en la Vilaĝo. Tiuj ovoj estis tre grandaj, multe pli grandaj ol anasovoj kaj ili estis tre delikataj, sed ne tiel nutraj kiel anasovoj. Mi kolektis kelkfoje pli ol cent en unu tago, precipe kiam estis la tempo, en kiu la mevoj kutime demetis ilin.
Subite Sam ekhaltis sin paŝti kaj klinante la kapon teren, ĝi faris kelkajn strangajn saltojn flanken kaj antaŭen. Tuj poste laŭta bojado anoncis al mi, ke Jafet alproksimiĝis. Sendube la hundo estis ie dorminta kaj vekiĝinte, serĉis min. Jen ĝi staris ĉe mia kapo kaj lekis mian vangon. Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en harmonio kun la kaprino. De tempo al tempo ili ludis unu kun la alia kaj ŝercbatalis, sed neniam ili faris al
Mi nun ekstaris kaj ludante kun la kaprino kaj la hundo, mi iris hejmen por anonci al la patrino ke „li“ ankoraŭ ne estis venanta.
Tiun vesperon mi sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la legadon pri Robinsono. Mia patro, kiu estis reveninta kelkan tempon antaŭ la subiro de la suno, jam kuŝis en la ŝranklito, ĉar li estis laca pro la vojaĝo kaj multaj okupoj en la Vilaĝo. Li sekve ne deziris legadi la kunportitajn
Dua Ĉapitro.
La skuno — Matenmanĝo kun preĝado — Mi serĉkolektas ovojn — Revado pri Vendredo la sovaĝulo — La nudulo — Mi ektimas kaj forkuras — Fremdulo en mia domo — Kuiru viajn pizojn! — Kiel Johano estis eksigita kiel aktoro — Pri mia nomo — Ĉu miaj gepatroj vere estas miaj gepatroj? — Mi montras la Insulon al nia gasto.
La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim ankoraŭ dormis sur mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus
Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim kaj Jafet en la ĉambron por matenmanĝi.
— Mi jam venis! — mi diris, eksidante ĉe tablo.
— Nu bone —, diris mia patrino.
Sim sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet eksidis sur sia postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim pacience atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi.
La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo, lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis, ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis farinta, la preĝo estis finita. Dum
Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim, al Jafet kaj al mi mem. La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis nenion, fine ekkriis: „Mi jam venis“, post kio mia patrino alportis al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion, kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron.
Oni tamen ne devas opinii malfavore pri „li“, ĉar li tute ne estis malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe, lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel la mia.
Post la manĝado Sim iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: „Mi iras“, post kio mia patrino diris: „Nu bone!“ „Go til fanen!“ ekkriis la papago, sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet, ĉar la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion malkovri. Tiel ni
Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi vagadis tra la arbetaro de tiu insulo,
Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante sian trikadon, kio okazis nur tre malofte:
— Kio estas, knabo?
— Sovaĝulo! — mi ekkriis.
— Sovaĝulo!? — demandis mia patrino.
— Jes, en la dunoj!
— Mi ne komprenas —, ŝi diris plue.
— Sovaĝulo estas en la dunoj! — mi ekkriis. — Li estas tute nuda.
— Sovaĝulo en la dunoj!?... Sed knabo, kio do estas al vi.... Ĉu vi sonĝas?
— Mi ankaŭ kredis tion —, mi respondis, — sed ĉar li estis alparolanta al mi, mi fine eksciis, ke mi ne sonĝis. Mi vidis lin kiel mi nun vidas vin, li iris al mi, sed mi forkuris.... Jafet eble atakis lin, ĉar kiam mi forkuris, ĝi bojadis furioze kaj ne min sekvis hejmen.
— Sed knabo, vi nepre sonĝis pri la libro, el kiu mi legis al vi hieraŭ vespere. Mi jam ne legos, ....... ne povas esti homoj sur la Insulo, kiel do ili povus veni ĉi tien?
— Mi ne scias —, mi respondis, ĉiam rigardante la pordon, kaj timante ke mia sovaĝulo venos, mi ekstaris kaj iris al la pordo por fermi ĝin. En tiu momento mia patrino eligis laŭtegan ekkrion de teruro; mi turnis min kaj vidis, ke ŝi kovris al si la okulojn per ambaŭ manoj, dum ŝi ĝemkriis:
— Ho, Dio mia, kio estas tio?
La kaŭzo de ŝia ekkrio tuj fariĝis al mi klara. Antaŭ la fenestro staris mia sovaĝulo. Por kovri sian nudan korpon, li tenis mian korbon antaŭ si kaj en tiu sintenado li rigardis internen.
— Iru for! — laŭte kriis mia patrino. — Ho Dio, helpu min! — Jafet, kiu sendube estis sekvinta la nudan viron, bojadis kiel ĝi neniam antaŭe bojis, sed la sovaĝulon tio tute ne timigis, ĉar li restis staranta ĉe la fenestro kun la korbo antaŭ la ventro. Per la alia mano li fine frapetadis sur la vitron, kaj je nia ambaŭa surprizo li diris kun voĉo, kiu ne apartenis al hommanĝanto:
— Sinjorino, pruntedonu al mi pantalonon, mi petas, por ke mi povu eniri.
— Kiu vi estas? — demandis mia patrino.
— Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo.
— Kiu ŝipo? — demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la strangan preskaŭ-droninton.
— La skuno —, li diris.
— Ho! mi scias! — mi subite diris. — Skuno luvadis hodiaŭ matene okcidente de la Insulo.
Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon. La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi renkonten por akcepti la petitan pantalonon.
— Dankon, knabo! — li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis.
— Sinjorino —, diris la homo, — ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon.
— Mi vin kredis hommanĝanto —, mi diris por senkulpigi min.
— Hommanĝanto?
— Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon —, mi klarige respondis.
Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris plue: — Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima,
Dum la fremdulo parolis, mi rigardis lin sen interrompo kaj sen plua timo. Li aspektis tute alie ol mia patro; li estis pli juna, multe pli altkreska, pli babilema kaj multe pli bela laŭ vizaĝo, kvankam li ne havis mentonharojn. Tiurilate li similis pli mian patrinon, kiu same kiel li, havis senharan vizaĝon. Komence mi eĉ supozis, ke li estas virino, sed ĉar li estis maristo, li nepre devis esti viro. La fremdulo rakontis, ke li naskiĝis en la „Urbo“. Kiam miaj gepatroj parolis pri la „Urbo“, ili ĉiam aludis la grandegan vilaĝon, kiu estis kvar horojn sude de la digo, kaj nia vizitanto vere naskiĝis tie. Li ĵus venis per la skuno „Fantazio“ de Hamburgo kaj lia ŝipo iris Londonon. Dum li rakontis, mia patrino serĉis en la ŝranko ŝtrumpojn, ĉemizon kaj aliajn vestojn, por ke nia neinvitita gasto dece povu sin vesti, kaj ŝi ĵus trovis ĉion, kio mankis al la vestaĵaro de la maristo, kiam Jafet enkuris la ĉambron laŭte bojante. Ĝin sekvis mia patro. Surprizite li ekhaltis sur la sojlo, kiam li vidis ĉe la tablo fremdan viron kun nudaj piedoj, nuda supra korpo kaj sen ĉapo. Li rigardis mian patrinon kvazaŭ por peti informojn kaj eĉ ne diris: „Mi venis“. La fremdulo, kiu ekaŭdis lin veni, tuj ekstaris kaj salutante lin, donis al li sian manon. Li tiam ridetante klarigis, kiel li alvenis sur la Insulon kaj petis lian helpon por unu aŭ du tagoj, ĉar li deziris, se eble, foriri plej baldaŭ por ne ĝeni nin. — Morgaŭ aŭ postmorgaŭ —, tiel li finis, — mi volas foriri.
— Neeble! — diris mia patro, kaj post tiu unu tre klara vorto li sidiĝis sur la kvara seĝo de nia ĉambro.
— Kial neeble? — diris la fremdulo.
— Ĉar mi ŝipiras nur unufoje po monato al la Vilaĝo!
— Tamen vi povos iri tien pli ofte, se vi deziras.
— Ne, ĉar mi estas ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj.
— Nu?
— Nu, mia regularo permesas al mi, ke mi nur unu fojon po monato iras vilaĝon pro deĵoraj aferoj.
Surprizite mi ekrigardis mian patron. Neniam li estis dirinta tiom da vortoj per unu fojo.
Nia gasto ridetis afable; ŝajnis al mi, ke li estas ĉiam ridetanta homo.
— Mi sekve estos devigata resti ĉi tie tutan monaton? — li diris.
— Vi povos tion —, respondis mia patro.
— Sed mi havas nenion ĉe mi por pagi.
— Estos senpage —. Mia patro post tiu mallonga respondo prenis botelon kaj glasetojn el ŝranko kaj metis ilin sur la tablon.
— Mi dankas pro via afableco —, diris la fremdulo.
— Sed ne estas lito por vi en mia domo.
— Tio ja tute ne estas malhelpaĵo, mi povas dormi sur pajlo, se pajlon vi havas.
— Mi havas —, diris mia patro plenigante tri glasetojn per brando. Fariĝis malgranda paŭzo, kiun mi utiligisne nia gasto, sed mi volas dormi sur tiu pajlo.
— Li (mi montris la mariston, kies nomon mi ja ne konis) povas dormi sur mia lito —, mi diris.
— Vi estas bona knabo —, respondis la fremdulo, frapetante amike mian ŝultron —, sed mi ne akceptas tiun proponon; mi dormos sur la pajlo, kaj vi dormos kiel kutime sur via lito.
— Nu bone! — diris mia patrino, prezentante vestojn al la maristo. — Jen vi havas por vesti vin dece.
Li akceptis dankante kaj surmetante ilin (ŝtrumpojn,
— Go til fanen! — subite ekkriis la papago.
La maristo ridis laŭte kaj demandis: — Kiu el vi, krom la birdo, povas paroli tiel bone dane?
— Ĉu tio estas dana? — demandis mia patrino.
— Jes, tio estas dana.
— Kion ĝi signifas? — diris plue mia patrino.
Johano estis klarigonta, sed mia patro interrompis lin demandante: — Ĉu vi ne malsatas?
— Ho, tute ne; mi manĝis antaŭ tri horoj.
Mi silente admiris la mariston, kiu ĉiam tiel afable sin kondutis kaj ĉiam ridetadis; li ja estis por mi io tute nova, kaj la unua homo (krom miaj gepatroj) kiun mi vidis ĝis nun. Mi trovis lin tre bela kaj jam kutimis, ke li ne havis mentonharojn; mi sentis, ke mi amos lin pli ol miajn gepatrojn, se li povus restadi sufiĉe longan tempon ĉe ni. Bedaŭrinde li volis forŝipiri post monato por vojaĝi Londonon. Mi deziris akompani lin, sed mia patro ne konsentus, ĉar mi estis ankoraŭ tro juna. La maristo parolis multe, precipe al mia patrino, kiu estis pli babilema ol ŝia edzo, kaj mi aŭskultis kun malfermita buŝo, ĉar li rakontis pri Hamburgo, pri tiu bela grandega urbo, kiun li vizitis jam multfoje. Li rakontis pri multaj aferoj (pri kiuj eĉ neniam legis mia patrino el „Mil kaj unu noktoj“) al mi tute nekonataj. Ho! kiom volonte mi vizitus ankaŭ Hamburgon kaj certe mi volus iri tien, kiam mi estus sufiĉe aĝa kaj maristo, kiel Johano.
— Ĉu via Insulo estas malgranda? — fine li demandis.
— Mi volas montri al vi la Insulon —, mi diris, kaj mi sentis min feliĉa, ĉar mi povus fari al li servon.
— Nu bone! — diris mia patrino.
Johano siavice estis respondonta al mi, sed mia
Mi estis ravita kaj trovis, ke Johano parolas tre lerte; ŝajnis al mi, kvazaŭ li rakontus fabelojn kaj la tempo pasis tiel rapide kiel ankoraŭ neniam. Li rakontis pri vojaĝoj, pri urboj, pri teatroj, pri ĉio, kaj laŭ lia diro, li estis la plej feliĉa homo, kiu iam vivis.
— Ĉu vi estas jam longan tempon maristo? — mi fine demandis.
— Ne, mia knabo —, li respondis, — mi estas maristo nur dum du jaroj.
— Kio do vi estis antaŭ tiu tempo? — diris mia patrino, kiu refoje sin montris pli scivola ol ŝia edzo.
— Mi rakontos tion —, li diris, kaj atendante belan rakonton aŭ fabelon, mi atente aŭskultis.
La fremdulo ĵetis unu kruron trans la alian, krucigis la brakojn sur la brusto kaj komencis ridetante:
— Mi estas nun maristo, sed antaŭe mi estis ĉio, kion vi povas imagi. Mi spertis multajn kontraŭaĵojn,
— Kio estas filozofo? — mi demandis.
— Mi klarigos —, li diris. — Filozofo estas ĉiam kontenta homo. Filozofo estas viro, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn, kaj mi kuiradis ilin ĉiam. Filozofo estas persono, kiu ne havas malamikojn kaj kiu estas la malamiko de neniu. Filozofo estas persono, kiu rezignacias je ĉiuj kontraŭaĵoj, kiuj povus sin prezenti sur lia vojo, kaj kiu spite ĉion povas esti ĉiam kontenta kaj sekve ĉiam feliĉa. Unuvorte, ĝi estas homo, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn.
— Glason da brando? — subite kaj lakone interrompis mia patro.
— Malgrandan glason mi akceptos —, diris la maristo, kaj dum mia patro ŝovis antaŭ sian gaston
— Kiam mi estis juna knabo, miaj gepatroj (ili jam ne vivas) loĝis en „la Urbo“. Ili havis grandan magazenon kaj vendis pretigitajn vestojn. Komence ili volis fari el mi klerulon, sed ĉar mi devis lerni tro multe por fariĝi klerulo, mi prefere helpis en la magazeno, kaj tion mi faris ĝis mia deksepa jaro. Miaj gepatroj volis, ke mi ĉiutage staru post la montrobenko de la oka horo matene ĝis la dekunua vespere, sed tion farante mi preskaŭ neniam povus eliri, kaj mi amis eliri por ĝuadi la belan veteron kaj por promenadi; mi tial deziris fariĝi soldato, kaj soldato mi fariĝis.
— Kun lanco? — mi demandis, pensante pri la soldato, kiu arestis Vilhelmon Tell.
— Ne, mia knabo, kun pafilo —, kaj li rakontis plue: — Mi tamen baldaŭ spertis, ke la soldata vivo konsistas ne sole el promenadoj kaj fari malmulton, sed ke tiu vivo kaŭzas kelkfoje malagrablajn momentojn. Mi tamentiel nature, ke ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn. Mi rakontos, kiel tio okazis. La aktoro estis duelonta, kaj mi devis alporti al li la spadon. Mi ĝin alportis kun teatra gesto, sed malfeliĉe la princo Hamleto (tiu estis la aktoro) ne povis eligi la spadon el la spadingo. Rimarkante, ke mi estis doninta rustitan spadon, mi aliris helpi al li, laŭte dirante: — Atendu, sinjoro Májer (la aktoro nomiĝis Májer), mi helpos al vi eltiri la spadon, ĝi rustaliĝis al la spadingo. — Post tiuj vortoj, kiuj ne staris en mia rolo, sed kiujn mi eldiris tre nature, ektondris tia aplaŭdado, ke ŝajnis, kvazaŭ la tuta teatro eksplodas. Neniam aktoro havis tian sukceson kiel mi, kaj sinjoro Májer, kiu verŝajne fariĝis ĵaluza, rigardis min furioze, kaj post tio la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj. Kelkaj rigardantoj ekkriis „biz!!“ Mi sentis min tre flatita pro la honoro, kiun la aŭskultantaro al mi faris, kaj turnante min al ĝi
— Drinku fojon —, interrompis mia patro, kiu mem jam estis malpleniginta sian glaseton.
La ĉia-metiisto, kiun mi admiris ankoraŭ pli multe, post kiam mi eksciis, ke li ludis en Vilhelmo Tell, malrapide eltrinkis la brandon, kaj lian ekzemplon sekvis mia patrino. Ŝi tamen estis ŝutinta antaŭe sukeron en sian glaseton. Ne estis permesate al mi trinki brandon, sed mia patrino, trinkinte glaseton da tia likvoro, kio okazis malofte, ĉiam donis al mi la restintan sukeron, kiun pro la dolĉeco mi trovis tre delikata. Ankaŭ nun ŝi regalis min tiamaniere. Mia patro kutimis trinki du glasetojn kaj li estis plenigonta la glaseton de Johano, sed ĉi tiu kovris ĝin per la mano, dum li diris ridetante,
Mia patrino, verŝajne pensante al la kuiritaj pizoj de la maristo, subite demandis al li, ĉu li estas ŝipa kuiristo.
— Ho ne! — li respondis, — mi estas nur ordinara maristo, kial do mi estus kuiristo?
— Ĉar vi ĉiam kuiras pizojn —, ŝi diris.
La maristo laŭte ekridis, tiam li diris:
— Jes, vi estas prava, mi ĉiam kuiras ilin, sed laŭ simbola senco. Mi klarigos tion. Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj en la ŝuoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ la pizoj ne estus en liaj ŝuoj. Post longa pilgrimado ili alvenis al sia celo kaj tie ili povis demeti la ŝuojn kaj forĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetas el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. „Ho“, diris la ĝoja monaĥo, „mi devis kiel vi, pilgrimi kun pizoj en miaj ŝuoj, sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti ilin en la ŝuojn. Post kiam mi tiel estis aginta, la pizoj fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.“ Vi komprenas sendube mian fabelon. Mi agas ĉiam kiel la ĝoja praktika monaĥo, kaj ĉiam kuiras miajn pizojn, neniam plendante pri mia sorto, sed ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Soifante, mi trinkas puran akvon, se mi ne havas monon por aĉeti bieron, kaj malsatante, mi manĝas nigran panon, eĉ sen butero aŭ sen fromaĝo, se mi ne posedas monon, sed kiam mi havas sufiĉan monon por havigi al mi pli bongustan
Dum Johano tiel rakontis, la tempo de tagmanĝo alproksimiĝis, kaj ni tagmanĝis. La manĝaĵo konsistis kiel ofte, el terpomoj, viando, rizo. Legomojn ni preskaŭ neniam manĝis, ĉar estis tro maloportune por mia patro kunporti ilin de la Vilaĝo, sed anstataŭe mia patrino pretigis manĝaĵojn preparitajn parte el lakto. Laŭkutime mia patro malkovris sian kapon por preĝi, kaj ni ĉiuj preĝis. Johano verŝajne ne kutimadis meti la ĉapon antaŭ sian vizaĝon; li pendigis ĝin sur la dorson de sia seĝo kaj kun plektitaj manoj rigardis rekte antaŭ sin al la bildoj de Vilhelmo Tell, kiuj laŭ mia opinio devis interesadi lin en alta grado, ĉar li iam ludis teatraĵon pri tiu heroo. Dum la manĝado Johano parolis multe kaj mi miregis, ke li tiel bone povis manĝi kaj rakonti en la sama tempo. Post la manĝado mia patro eklegis la gazetojn, donante ankaŭ unu al sia gasto. Ĉi tiu metis ĝin antaŭ sin sur la tablon, sed ŝajne li ne estis inklina legadi, ĉar la novaĵoj interesis lin nur malmulte. Mi sidiĝis ĉe lia flanko.
— Ĉu vi povas legi? — li demandis.
— Mi lernis literojn —, mi respondis.
Li fingre montris kelkajn, kiujn mi bone konis, sed baldaŭ li eksciis, ke mi ne povas silabi.
— Ĉu vi legis multajn librojn? — mi demandis.
— Ho jes.
— Ankaŭ pri fabeloj?
— Kompreneble.
— Ĉu vi povas rakonti fabelojn?
— Kelkajn mi memoras, sed ne ĉiujn, kiujn mi legis —, li diris afable ridetante, kaj li diris plue: — Ĉu vi amas fabelojn?
— Jes, mi amas.
— Morgaŭ mi rakontos kelkajn al vi.
— Ĉu ne hodiaŭ?
— Tio ĝenus vian patron, kiu nun legas.
— Nu, mi povas montri al vi la Insulon, kaj intertempe vi povos rakonti —, mi proponis naive.
— Vi estas prava —, kaj turnante sin al mia patrino, li diris plue:
— Vi do konsentas, ke ni promenados kelkan tempon?
— Nu bone! — diris mia patrino, kaj ni eliris.
Johano aspektis tre stranga en la vestoj de mia patro. Liaj kruroj estis multe tro longaj por la pantalono, kaj marŝante ĉe mia flanko, mi komparis lin kun la cikonio, kiun mi vidis iam sur unu el la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Li mem tamen tute ne rimarkis, kiel strange li aspektas, ĉar refoje kuirante siajn pizojn, li estis feliĉa, ke la vestoj, kiujn li lasis sur la ŝipo, estis anstataŭigitaj de aliaj, tute egale, ĉu ili vestas bone aŭ malbone.
— La Insulo ŝajnas al mi malgranda —, diris Johano.
— Ŝajnas tamen, ke ĝi estas granda —, mi diris.
— Kial?
— Tion mi ne scias; ĉu Hamburgo estas pli granda ol la Insulo?
Johano rigardis min ridetante, kaj li diris post momento:
— Hamburgo estas eble centfoje pli granda.
— Ĉu loĝas tie multaj homoj? — — pli ol cent?
— En Hamburgo loĝas duono da miliono.
— Ĉu tio estas tre multe?
— Ĉu vi ne scias, kiom estas miliono?
— Ne.
— Kiom estas milo?
— Milo?.... Mi pripensu! — mi respondis. Mi ja devis pripensi, ĉar eble mi ankaŭ ne sciis, kiom ĝi estas; pri tiom multe mi ja preskaŭ neniam aŭdis paroli.
— Mi klarigos —, li diris, vidante, ke mi ankaŭ ne scias, kiom tio estas.
Ni estis nun en la dunoj kaj Johano ekhaltis, rigardante ĉirkaŭ sin.
— Kiom da paŝoj ni faris de via domo ĝis tie ĉi? — li demandis, mezurante la distancon per la okuloj.
— Kvincent! — mi diris, feliĉa, ke mi fine povis doni bonan respondon.
— Nu —, li diris. — Kvincent kaj kvincent faras milon. Imagu ke vi staras ĉi tie kaj mi je distanco de mil paŝoj.
— Mi povas tion.
— Bone. Imagu plue, ke je ĉiu paŝo staras unu homo.
— Mi povas ankaŭ tion.
— Bone; tiam vi vidus mil homojn, ĉu ne vere? Imagu poste kvincent tiajn vicojn da homoj, unu vico flanke de alia.
— Mi povas imagi tion.
— Nu, vidante ĉiujn tiujn homojn kune, vi vidas la homojn loĝantajn en Hamburgo.
Mi devis bone pripensi por formi al mi ĝustan ideon pri tiom da homoj, kiuj eble nur kun peno povus stari sur la Insulo.
— Pri kio vi revas? — li demandis, ekstarante kaj sidigante min ĉe sia flanko.
— Pri tiom multe da homoj —, mi diris, — ĉar mi kredis, ke tiom da ili tute ne ekzistas. Mi vidis nur vin kaj miajn gepatrojn.
— Ĉu vi jam longe loĝas sur la Insulo?
— Mi ne scias, neniam ekpensis pri tio.
— Kiom da jaroj vi havas?
— Kiom da jaroj? ..... Patrino neniam ĝin diris.
— Kaj la patro?... Ĉu li neniam diris tion?
— Li preskaŭ neniam diras ion al mi ..., nur se mi demandas.
— Ĉu vere ili estas viaj gepatroj? — li diris post momento, rigardante min kun atento.
— Kial ili ne estus?
— Ĉar vi estas tiel bela knabo, kaj ĉar vi tute ne estas simila al via patro, nek al via patrino.
— Ĉu ili do ne estas belaj?... Kaj „li“ havas tiel belajn mentonharojn.
Johano ridis.
— Mi eble diris sensencaĵon, demandante, ĉu ili estas viaj gepatroj —, li diris tiam. — Vi nepre devas esti tia, ĉar vi ja naskiĝis ĉi tie. — La lastan frazon li eldiris laŭ duone demanda tono, kaj li daŭrigis:
— Ĉu vi memoras ĉion pri via plej juna aĝo? Kiel vi venis sur ĉi tiun insulon? — li diris, refoje rigardante min atente.
— Per si mem —, mi respondis, post kio li ridis laŭte.
— Vi estas vera naivulo! — li diris, — kaj bona knabo, vi ja ebenigos al vi la vojon tra la mondo. Sed diru al mi, kiel estas via nomo?
— Mia nomo?... Mia patrino nomas min ĉiam „knabo“ —, mi respondis.
— Kaj via patro?
— Mi ja diris, ke li preskaŭ neniam parolas al mi, sed kiam li parolas pri mi al la patrino, tiam li min nomas „li“.
Mi rigardis Johanon kaj al mi ŝajnis, ke stranga ŝanĝo subite fariĝis en la ridetantaj trajtoj de la maristo, li
— Pri kio vi pensas?
— Pri vi, mia knabo.
— Pri mi!?
— Jes; io mistera sin kaŝas sub tio, ke la gepatroj tiel malzorgas vin.
— Ĉu ili ne estas sufiĉe bonaj al mi?
— Jes, sed kial vi lernis ankoraŭ nenion? Kial vi neniam iras vilaĝon? Kial ...... — Li ekhaltis kaj subite diris:
— Aŭskultu, knabo; ne diru al viaj gepatroj ke mi parolis al vi pri tiuj aferoj, kiuj ja ne devas tuŝi min. Krom tio, mi sendube trompis min.
— En kio? — mi demandis kun surprizo.
— Ne demandu. Poste ili memkompreneble prizorgos vian edukadon, tio estas nun eble tro malfacila sur ĉi tiu insulo, kaj eble mankas al ili la mono por irigi vin al la vilaĝo, por ke vi povu vizitadi lernejon.
— Mi ne scias —, mi diris.
Johano refoje meditis momenton kaj dum li karesis la kapon de mia hundo, kiu same kiel mi jam amikiĝis kun li, mi demandis:
— Ĉu vi restos ĉe ni tutan monaton?
— Jes.
— Kaj post la monato?
— Tiam mi iros Londonon al la ŝipanaro, kiu nun kredas min droninta; sed feliĉe mi ne dronis; mi naĝis al via insulo, kie mi vidis vin sidantan sur la sablo kaj rigardantan min, kvazaŭ mi estus la plej stranga kaj la plej teruriga besto, kiu iam staris antaŭ vi.
— Mi kredis vin hommanĝanto.
— Ho ne —, li diris ridetante, — mi ne manĝas homojn —, kaj kaptante mian brakon, li starigis min kaj ni triope iris laŭ la dunoj.
— Morgaŭ mi serĉkolektos ovojn —, mi diris.
— Mi vin akompanos.
— Ĉu vi tiam rakontos?
— Sendube.
— Pri kio?
— Pri kio ajn povas interesi vin.
— Ankaŭ pri Hamburgo?
— Jes —; kaj kun peno farante la samajn longajn paŝojn de mia longkrura amiko, mi kun li laŭiris la okulforman bordon de nia Insulo, ĉar mi deziris montri al li ĉion. Rapide pasis la horoj, kaj kiam vesperiĝis kaj la suno subiris sub la horizonton en tiun profundan misterplenan abismon, mia kapo turniĝis pro ĉio nova kaj ĉio admirinda, kion Johano estis rakontinta. Ho, se li povus restadi ĉiam, pensis mi, kiam mi supreniris la ŝtuparon por iri dormi kun Sim kaj Jafet, kiuj kiel kutime akompanis min al mia subtegmentejo. Kiam mi kuŝis sur mia lito, mi klare povis aŭdi malsupre en la ĉambro la klaran ridon de nia gasto, kiu ankoraŭ parolis al miaj gepatroj, kaj fine, laca pro tiaj eksterordinaraj okazintaĵoj de la tago, mi ekdormis.
Tria Ĉapitro.
Mi serĉkolektas ovojn kun filozofo — La nigraj manoj kaj la blankaj — La ĉarpentistedzino de Gaŭda — Filozofo, kiu perdas sian egalpezon — Kial mi ne povis dormi — Por la unua fojo mi ne dormas ĉe bestoj
Ĉu estas strange, ke mi sonĝis tiun nokton? Mi sonĝis, ke nia Insulo ŝanĝiĝis en grandan urbon kaj tiu urbo estis Hamburgo. La herbejo estis malaperinta, kaj ĉiuloke staris multaj malaltaj domoj. Bovinoj kaj kaprinoj iris libere en la stratoj kaj la stratoj estis tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis. Meze de ili mi vidis mian longkruran amikon. Li portis la vestojn de mia patro kaj sub lia mentono pendis longaj brunaj haroj, kiujn mi tre admiris. Li parolis al si mem kaj fine rimarkante min, li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin forte dum li diris:
— Jam estas malfrue, mia knabo, malsupreniru.
Mi tre miris pro tiu „malsupreniru“, ĉar kiel mi malsuprenirus, starante en strato inter tiom da homoj kaj bestoj?
— Kiel malsupreniri? — mi demandis.
Refoje li premis mian manon, ektiregis kaj.... mi vekiĝis. La urbo estis for, ankaŭ la homoj kaj la bestoj, sed jen antaŭ mi staris Johano, kiu estis eltironta min el mia lito. Estis la unua fojo, ke iu vekis min. Miaj gepatroj lasis min ĉiam dormadi, ĝis kiam mi vekiĝis mem, tute egale ĉu tio estis frue aŭ malfrue, kaj se okaze mi estus restinta tutan tagon sur mia lito, mia patro
— He! ĉu estas vi? — mi demandis, larĝe malfermante la okulojn. — Mi sonĝis, ke mi estas en Hamburgo kaj ke vi havis mentonharojn. — La maristo laŭte ridegis.
— Ĉu mentonharojn, kaj en Hamburgo!? — li diris. — Ho ne, mi estas ankoraŭ sur via Insulo...... Kio estas tio? — li subite diris, fingre montrante mian litkovrilon sub kio io ekmoviĝis.
— Tio estas Sam —, mi diris. Samtempe la kapo de mia kato ekaperis kaj tuj poste la tuta besto, kiu, vidante fremdan viron, al kiu ĝi ne kutimis, kurbigis alte sian dorson kaj per laŭta siblado anoncis sian malamikecon. Tiam ĝi saltis de la lito, sur la ŝtuparon kondukantan al la tegmento kaj malaperis tra la nefermita aperturo. Johano ridis.
— Jen ankoraŭ unu, kiu timas, ke mi ĝin manĝos —, li diris. Jafet tute ne ektimis. Ĝi salutis la mariston per moviĝanta vosto kaj lekis liajn manojn.
— Jafet ne min timas —, li diris. La hundo saltis el la lito, mi sekvis ĝian ekzemplon kaj ni iris malsupren por matenmanĝi. Apenaŭ mia patro la duan fojon estis metinta sian ĉapon sur la dikan hartavolon, kiam mi ekstaris. Jafet, divenante mian intencon, kuris bojante eksterdomen. Mi prenis la korbon kaj atendis, ĝis Johano ekstaris por iri kun mi al la dunoj.
— Ho jes! — li diris, ni serĉos ovojn.
— Nu bone! — diris la patrino.
Mia patro silentadis kaj eklegis gazeton, kiel kutime.
— Mi iras! — mi diris.
— Nu, bone! — refoje diris mia patrino kaj ni eliris.
— Ĉu via patro neniam serĉas ovojn? — demandis Johano.
— Li?... Ho ne, li legas gazeton kaj poste iras al la maro por vidi, ĉu bareloj aŭ kestoj aŭ io alia alnaĝis sur la Insulon.
— Ĉu tio estas ĉio, kion li faras?
— Ne; li melkas aŭ iras sur la herbejon.
— Por kion fari?
— Por fari fojnon aŭ por kapti talpojn.
Je kelka distanco sin paŝtis Sim. La kaprino ankoraŭ ne ekvidis nin, sed aŭdante nin paroli, ŝi turnis sin kaj rimarkante nekonatulon, ŝi rigardis lin kun videbla surprizo, ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, faris la plej strangajn saltegojn kaj klinante la kapon faris mienon, kvazaŭ ŝi volus ataki mian kamaradon. Johano ridis.
— Nur venu! — li diris al la kaprino. — Nur venu, ni baldaŭ amikiĝos. — Sim tamen ŝajne ne samopiniis, ĉar ŝi ne venis, sed ĉiam rigardante nin, laŭiris grandan duoncirklon, ĝis kiam ŝi estis post ni, kaj sekvinte nin kelkajn paŝojn, subite turnis sin kaj kviete sin ekpaŝtis, kvazaŭ la entrudulo tute ne tuŝus ŝin plu.
Ĉiam babilante, la longkrura maristo daŭrigis sian vojon kaj mi marŝis ĉe lia flanko atente aŭskultante ĉion, kion li rakontis aŭ diris, ĉar tre interesa ĉio estis por mi, kiu ankoraŭ nenion interesan aŭdis antaŭ la alveno de Johano. En la dunoj ni serĉadis ovojn, sed mi tre miris, ke mi sola trovis ilin, ĉar kiel ajn Johano klopodis, li malsukcesis kaj trovis eĉ ne unu. Per tio li tamen ne perdis sian bonan humoron.
— Morgaŭ mi trovos ĉiujn, kaj vi neniujn —, li diris ŝerce. Jafet serĉis tiel diligente kiel mi, kaj post unu horo mia korbo estis preskaŭ plena. Pli ol unu plenan korbon mi neniam kolektis en unu tago, ĉar se oni forprenas tro multe da ovoj, la mevoj tro malmultiĝas sur la Insulo aŭ eble estus fortimigataj; mi sekve devis esti singarda kaj ne serĉi kun tro granda fervoro.
— Ni ripozu momenton —, diris Johano, kaj li eksidis. Memkompreneble mi ankaŭ eksidis kaj Jafet tuj sekvis mian ekzemplon. Ni sidis unu flanke de la alia kun nia nova amiko en la mezo, kaj tiel, kiel tri bonaj kamaradoj, ni ripozis post laciga marŝado tra la mola sablo. Mi rakontis al Johano pri miaj arĝentaj moneroj kolektitaj de mi kaj kiel mi ludadis kun ili dum la longaj vintraj vesperoj.
— Kion vi poste aĉetos per ili? — li demandis.
— Mi neniam pensis pri tio. Kion mi povos aĉeti?
— Tio dependas de la kvanto —, li diris ridetante pro mia naiveco, kaj li diris plue:
— En „la Urbo“ vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas iri per via mono en teatron; vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj cetere kaj tiel plu.
— Kiom da mono mi devas doni por iri teatron?
— Tio dependas; kiam mi havas multan monon, mi kutimas aĉeti enirbileton por bona sidloko, kiam mi havas malmultan monon, mi kontentiĝas kun malpli bona sidloko, sed en realo ĉiuj sidlokoj estas egale bonaj. Mi vidis riĉajn sinjorojn kaj sinjorinojn, kiuj enuis sur la plej bonaj sidlokoj kaj samtempe mi vidis malriĉulojn sur la malplej bonaj sidlokoj, kaj ili sin amuzadis treege. Sekvas el tio, ke ĉio dependas de cirkonstancoj.
— Ĉu mi devas multon pagi por vojaĝi vagonare al Hamburgo?
— Al Hamburgo? Ho ne; sed diru, kiom da tiaj moneroj vi havas.
— Tricent tridek du.
— Nu, per tiom da mono vi povas vagonare vojaĝi eĉ pli malproksimen ol Hamburgo.
— Mi neniam vidis vagonaron.
— Kompreneble, vi neniam ĝin vidis.
— Ĉu estas amuze vojaĝi en vagonaro?
— Tio dependas de cirkonstancoj.
— Ĉu tio ankaŭ dependas de cirkonstancoj?
— Jes, mia knabo; ĉio dependas de cirkonstancoj.
— Mi ne komprenas.
— Vi komprenos poste.
— Ĉu vi multfoje vojaĝis vagonare?
— Se mi havas monon, mi vojaĝas tiel nur por alveni pli baldaŭ al la celo de mia vojaĝo, sed en realo nenio estas pli agrabla ol promenadi.
— Ĉu vi do ne povas promenadi al Hamburgo?
— Mi povas, sed estas pli malmultekoste iri tien per vagonaro.
Mi larĝe malfermis la okulojn pro surprizo, ĉar al mi estis tre malklare, ke promenadi kostas monon.
— Vi miras pri tio?
— Jes, mi pensis, ke marŝadi kostas nenion.
— Mi klarigos. Se vi volas promenadi al Hamburgo, vi devas marŝadi multajn tagojn kaj survoje vi devas manĝi, kaj la noktojn vi devas pasigi en hotelo, kaj tio kostas kune multe pli da mono ol unu bileto de vagonaro, per kiu vi vojaĝas al Hamburgo en kelkaj horoj.
— En kelkaj horoj?
— Jes, ĉar la vagonaro iras dekfoje pli rapide ol piediranto.
— Ĉu dekfoje?
— Jes, vagonaro iras per vaporo same kiel vaporŝipo.
— Ĉu vi povas klarigi, kiel vaporo povas movi ŝipojn kaj vagonaron?
— Mi ne povas.
— Nu bone! — mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino, kaj mi diris plue:
— Eble mi spertos tion poste?
Johano ne respondis al tiu demando, sed ridetis
— Vi promesis al mi rakonti fabelon.
— Jes, mi promesis.
— Pri kio vi rakontos?
— Mi pripensu —, li diris, kaj pripensinte momenton, li rakontis:
La nigraj manoj kaj la blankaj[1].
Rakonto por ĉiuj infanoj, sed precipe por la maldiligentaj. Iam estis knabeto, nomita Lazaroni, kiu, dum li dormadis, sentis, ke li estas lulata per stranga zumado, pleniganta la tutan domon. La postan matenon, kiam li estis leviĝonta, tiu knabeto trovis sur la tablo apud la lito blankan paneton, pli blankan ol la neĝo kaj pli bongustan ol la plej bongusta el ĉiuj kukoj. Unu tagon, vidinte belan ĉevalon el ligno ĉe unu el siaj kamaradetoj, Lazaroni enviis la posedaĵon de l’ amiketo. En la vespero tamen, li ne plu pensadis pri tio, sed dum lia dormado tiu stranga zumado, pri kiu mi parolis, estis tiel forta tiun nokton, ke la knabeto vekiĝis. Tiam ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus du strangajn ombrojn, kiuj antaŭen ŝoviĝis en la mallumo de la ĉambro. La knabeto ektimis kaj sin kaŝis sub la litkovrilo. La morgaŭan matenon Lazaroni trovis apud sia lito flanke de la ĉiutaga paneto, belegan ĉevalon el ligno, pli belegan ol tiu de lia kamaradeto. Kiel granda estis la ĝojo de la knabeto! Li ludadis la tutan tagon kun la ĉevalo, poste ĝi tedis lin kaj li deziris posedi alian ludilon. La mistera zumado en la sekvanta nokto aŭdiĝis pli forte en la domo, kaj la sekvantan matenon, kiam la juna Lazaroni vekiĝis, li trovis la novan ludilon, kiun li estis dezirinta. Tiam lia deziro pli kaj pli grandiĝis, kaj ĉiun tagon la trodorlotita
Konsternita, li ne povis deturni la okulojn de tiuj manoj ankoraŭ grandaj, kvankam ili estis perdintaj sian gigantan formon, sed kiuj ŝajnis pli nigraj, pli kalaj kaj
La patro returnis sin feliĉa, sed la filo diris plue: — Ne tuŝu tiel la pordon, ĝia koloro estas tiel delikata, vi povus nigrigi ĝin. — La maljunulo sin retiris konfuzita en sian ĉambron, sed kiam en la posttagmezo li vidis la riĉajn sinjorojn, kiuj vizitis lian filon, la patro estis tiel feliĉa pro la prospero de Lazaroni, ke li rigardadis lin kun ravego, ne rimarkante, ke la vizitantoj rigardadis siaflanke kun mirego la strangajn manojn de la bona viro.
Lazaroni ruĝiĝis pro honto kaj incitetite li flustris al sia patro: — Kaŝu do viajn manojn. — La kompatindulo obeis, sed larmoj rulis sur liaj vangoj. Tiam li sentis, ke la aspekto de la nigraj manoj fariĝis ĝenanta por lia filo. Ĉi tiu per tuko viŝis la meblojn, la tablotukon kaj la pordon, kiujn nesingarde la maljunulo tuŝis per la maldelikataj manoj. Li kun obeemo rigardis tiujn manojn, kiam ili alproksimiĝis al la liaj. Fine, unu tagon la maljuna viro decidis retiri sin en dometon,
— Mia filo, vi povas reakiri vian perditan posedaĵon, se vi volas nur dediĉi viajn manojn al la magia ensorĉo, al kiu mi dediĉis la miajn, kaj vi spertos, kiajn rimedojn ĝi povas havigi al vi. — — Mia patro, mi estas inklina al ĉio. Kiel sin nomas tiu magia rimedo? — — La laboro —, respondis la maljunulo.
La juna viro komprenis; kaj liaj blankaj manoj komencis fosadi la teron. Komence li tiris el ĝi nur nigran panon, sed iom post iom liaj manoj bruniĝis sub la sunbrilo kaj la kolorŝanĝintaj manoj baldaŭ havigis al li blankan panon. Li ne ĉesis laboradi diligente, fariĝis riĉega kaj lia patro vivis neesprimeble feliĉa ĉe li ankoraŭ multajn jarojn.
— Kion vi opinias pri mia rakonto? — Johano demandis.
— Ĉu ĝi vere okazis?
— Jes kaj ne.
— Mi ne komprenas.
— Vi komprenos poste, kiam vi estos vivinta kelkajn jarojn inter la homoj.
— Lazaroni havis bonan patron —, mi diris.
— Jes, li havis —, diris la maristo; kaj mi demandis:
— Ĉu tiu patro estis pli bona ol la mia?
— Tion vi spertos poste —, li respondis. Mi ekpensis, ke ekzistas ankoraŭ tre multaj aferoj en la mondo, kiujn mi devus sperti.
— Kion vi rakontos nun? — mi demandis, tute ne pensante, ke oni povas esti tro scivola aŭ maldiskreta; mi ja ne sciis, ke diskreteco ekzistas.
— Mi nun rakontos ion, kio vere okazis —, li diris.
— Nu, bone! — mi respondis, kaj Johano komencis la rakonton pri:
La ĉarpentistedzino de Gaŭda.
Gaŭda estas tre bela kaj purega urbeto en Holandujo. Ĉiuj ĝiaj stratoj kaj stratetoj estas zorge pavimitaj,
Okazis, ke la Nigra partio (mi volas nomi ĝin per tiu nomo) regis. La urbestro, la skabenoj, la policanoj, unuvorte ĉiuj personoj, kiuj estis salajrataj de la urbeto, apartenis al la Nigra partio, kaj ilin oni nomis la Nigruloj. Ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis persekutataj en terura maniero. Oni forpelis ilin eksterurben, aŭ ĵetis en malliberejon, aŭ eĉ mortigis ilin sen kompato. La teruro estis granda en la malfeliĉa Gaŭda kaj la komerco, la industrio kaj tiel plu malprosperis kiel neniam antaŭe. La urbestro, tre fanatika Nigrulo, diskurigis tra la urbeto soldatojn kaj policanojn, kiuj arestis ĉiujn danĝerajn kontraŭulojn.
Okazis, ke unu el tiuj persekutatoj, fervora Blankulo, sin savis, kaj kiel ajn oni serĉis, nenie oni povis trovi kaj aresti lin. La urbestro estis furioza. Li mem traserĉis kun helpantoj ĉiujn suspektajn domojn, sed sen dezirita rezultato. Supozante, ke la persekutato sin ne trovas en sia propra domo, la kolera urbestro unue traserĉis la domojn de liaj partianoj, sed ne trovinte lin tie, oni iris al la domo de la Blankulo mem. La pordo estis nefermita kaj la persekutantoj eniris. Suprenirinte la ŝtuparon, ili puŝmalfermis la pordon de la loĝoĉambro. La edzino de la Blankulo sidis sur sia seĝo, kaj ŝi tiel teruriĝis, vidante la kolerantan urbestron kaj liajn policanojn, ke preskaŭ ŝi svenis.
— Kie estas via edzo!? — demandis la koleranto.
La virino volis respondi, sed ne povis; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la lango gluiĝis al la palato, kaj ŝi eligis nur kelke da nekompreneblaj sonoj.
— Respondu tuj! — ekkriis la urbestro. — Via edzo sin kaŝas tie ĉi, se ni ne lin trovos, mi bruligos la tutan domon. — Dirante tion, li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis.
Ĉar la virino daŭrigis silenti, li ordonis al siaj kunuloj, ke ili serĉu. Tion ili faris, sed sen bona sukceso; la Blankulo ne estis trovebla. Intertempe la virino iom post iom rekonsciiĝis kaj kiam refoje demandis al ŝi la urbestro, kie ŝi kaŝis la „Blankulaĉon“, ŝi respondis per tremanta voĉo:
— Sinjoro, ne lin serĉu plu en ĉi tiu domo, vi jam traserĉis de la kelo ĝis la tegmento; kie do vi pensas, ke mi kaŝus lin? — La urbestro ordonis, ke oni gardu bone la domon ekstere, ĉar nepre la malbenita Blankulaĉo devus esti interne, aŭ baldaŭ li revenos en ĝin. La persekutantoj lasis la virinon sola, ili daŭrigis la serĉadon en la urbo, dum unu el ili zorge gardis la domon sur la strato.
Vi povas kompreni, kiel la virino ĝojis, kiam estis foririntaj la urbestro kaj liaj helpantoj, precipe, ĉar oni ne plenumis la minacon de la urbestro, nome ekbruligi la domon. Tamen la Blankulo estis en bona rifuĝejo. Vi do devas scii, ke li estis ĉarpentisto, kaj ke li estis farinta en sia domo kaŝejon tiel bonan, ke estis neeble trovi ĝin. Li konstruis tiun rifuĝejon en tempo, kiam liaj partianoj, la Blankuloj, regis la urbeton kaj kiam li antaŭvidis, ke la tempo povus veni, en kiu la kontraŭuloj estus „majstroj“ en la urbeto.
Mi nun ne diras al vi, kie nia Blankulo sin trovis, ĉar se mi dirus tion, la intereso de mia rakonto fariĝus pli malgranda. Se iam vi vizitos Gaŭda, ĉiuj infanoj sur la strato povos al vi montri la domon kun la kaŝejo, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ; en memoro de la virino oni ne volas malkonstrui aŭ ŝanĝi la loĝejon. Eĉ la verda
Ĉu vi aŭdis iam la proverbon: Severaj mastroj ne regas longe? — Ne? — Nu, tio estas holanda proverbo kaj ĝi estas bona kaj bela, ĉar preskaŭ ĉiam ĝi veriĝas. Ankaŭ en mia rakonto ĝi veriĝas, ĉar kiam la Nigruloj estis regintaj ses monatojn, ilia regado estis renversita kaj anstataŭita de tiu de la Blankuloj. Vi eble diros, ke tio estis tre stranga tempo, en kiu okazis tiaj teruraĵoj kaj maltrankviligaj aferoj; vi estas prava, sed ni ne forgesu, ke la homoj de la nuna epoko estas pli saĝaj kaj ne tiel malamikaj unu kontraŭ la alia, kiel antaŭ tricent jaroj.
Sed mi rakontos plue. La Blankuloj siavice do tenis la kondukilojn de la regado, kaj ili komencis persekuti la Nigrulojn kaj ĉiuloke la iamaj mastroj sin savis. La urbestro ankaŭ volis forkuri, ĉar li sin trovis en granda danĝero esti kaptata kaj pendigata. Li mem ja ekzekutis antaŭe multe da kontraŭuloj, kaj la Blankuloj volis venĝi sin. Forkuri tamen estis malfacile, ĉar la pordegoj de la urbeto estis bone gardataj kaj nur tra ili oni povis forlasi la urbeton. Jam meznokte la eksigita
— Sinjorino —, respondis la eksurbestro, — pro la amo de Dio, helpu min, oni persekutas kaj volas mortigi min. — La virino rekonis la voĉon de la iama urbestro kaj tuj ŝi komprenis ĉion.
— Ĉu vi scias, al kiu vi petas helpon? — ŝi diris; — ĉu vi scias, ke... — La eksurbestro, suprenirante la ŝtuparon, interrompis ŝin:
— Ne, sinjorino —, li diris, — en mia timo mi laŭhazarde
— Sekvu min —, respondis la virino, — sed rapide, ĉar mi aŭdas bruon de paŝoj sur la strato, eble oni vidis, ke vi eniris mian domon.
Unu minuton poste ili estis en la sama ĉambro, kie antaŭ kelkaj monatoj la urbestro estis serĉanta la ĉarpentiston, la edzon de ĉi tiu virino, al kiu li nun petis protekton. La virino ne konigis sin kaj ne dirante eĉ unu vorton, ŝi forŝovis la spegulon, puŝis sur najlon per la fingro kaj subite kaŝita pordeto malfermiĝis; tiam ŝi diris: — Eniru tien, sed precipe ne faru bruon, por ke neniu aŭdu vin, mi zorgos por ĉio.
La eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon.
Kiam je la sesa horo la ĉarpentisto rehejmiĝis, li rakontis detale, ke oni ĉie kaj dum la tuta nokto estis serĉinta la malbenitan eksurbestron, sed ke nenie oni povis lin trovi.
La virino nun havis en sia potenco la vivon de sia iama persekutanto, kaj kion vi pensas, ke ŝi faris?.... Ĉu vi iam aŭdis pri la viro, kiu trovis sian dormantan malamikon sur la rando de alta ŝtonego? Mia patrino legis pri tio al mi, kiam mi estis okjara knabo, kaj mi memoras bone, ke grandaj larmoj rulis sur ŝiaj vangoj, kiam ŝi legis la finon de la rakonto...., „kaj la viro, ne vekante sian malamikon, fortiris lin de tiu danĝera loko kaj daŭrigis sian vojon.“
La edzino de la ĉarpentisto ne perfidis la forkurinton, kiun Dio estis konfidinta al ŝiaj zorgoj kaj protektado. Ŝi faris kvazaŭ tute nenio eksterordinara estus okazinta en ŝia domo. Kiam ŝia edzo estis ĉe sia laboro eksterdome, ŝi portis manĝaĵon kaj trinkaĵon al sia malliberulo
Unu vesperon ŝi elvenigis la eksurbestron el la kaŝejo kaj donante al li vestojn por fari sin nekonebla al la urbanoj kaj la pordega gardisto, ŝi parolis al li:
— Sinjoro, la danĝero, kiu ĝis nun minacadis vin, tute pasis, iru kun Dio, forlasu la urbon, neniu rekonos kaj atentos vin, fartu bone!
La iama urbestro tiris grandan monujon el sia poŝo kaj prezentante ĝin al la virino, li diris:
— Sinjorino, vi savis mian vivon, prenu ĉi tiun monujon kun la enhavo kiel rekompencon por via nobla konduto je mi, sed diru, kiel vi povis kaŝi min tiel bone, ke eĉ via edzo ne eksciis tion?
La virino respondis:
— Sinjoro, gardu vian monon, vi bezonos ĝin mem dum via forkurado; sed mi diros al vi, kiel mi povis kaŝi vin tiel bone. Tiun kaŝejon, kie vi pasigis tiom da tagoj, mi ankaŭ uzis por kaŝi mian edzon, kiam vi kiel urbestro de Gaŭda serĉis lin por pendigi. Vi faris al ni multe da malbono, sed ĉar mi penadas esti vera kristanino, mi pardonis al vi, ĉar mi legis en tiu sankta libro (ŝi ekkaptis la manon de la konsternita eksurbestro kaj kondukis lin al malgranda bretaro, de kiu ŝi prenis religian libron): „Pardonu al viaj malamikoj kaj amu ilin!“
La pala eksurbestro, rekonante la virinon de la ĉarpentisto, fariĝis ankoraŭ pli pala; liaj genuoj fleksiĝis sub lia korpo kaj li estis tiel emociita, ke li ne povis respondi. Honte li mallevis la kapon kaj dum la virino refermis la kaŝejon kaj ŝovis la spegulon sur la ordinaran lokon, li malaperis el la ĉambro kaj senbrue forlasis la Anasdometon.
Johano silentis kaj mi pripensis pri la nobla konduto de tiu virino.
— Pri kio vi pensas? — fine li demandis.
— Pri tiu ĉarpentistedzino.
— Kiel vi opinias pri ŝi?
— Ho, ŝi estas tiel bona kiel la patro de Lazaroni.
— Kion, laŭ via opinio, dirus via patrino, se tiu urbestro venus ĉe vin por aresti vian patron?
Mi pripensis refoje.
— Nu? — li demandis plue. — Kion ŝi dirus?
— Ho, ŝi dirus: Nu bone! — mi respondis, — ĉar ŝi ĉiam respondas tiel —, kaj ne atendante, kion respondos al tio la maristo, mi daŭrigis:
— Ĉu vi nun rakontos pri Hamburgo?
— Jes, sed tio ne estos fabelo nek rakonto —, kaj li rakontis pri tiu granda urbo; ke ĝi estas tiel malnova, ke ĝi kuŝas apud la larĝaj riveroj Elbe kaj Alster, ke la haveno estas tiel granda kaj preskaŭ plenplena je ŝipoj; ke la urbo konsistas el du partoj, unu nova, alia malnova; ke antaŭe la urbo estis fortikaĵo, sed ke de post cento da jaroj la muregoj estis forigitaj kaj ke sur ilia loko estas belegaj promenadejoj, kaj tiel plu. Li rakontis pri la soldatoj, pri preĝejoj, pri teatroj kaj ke li sentus sin feliĉa refoje esti en Hamburgo.
— Mi dezirus, ke vi ĉiam restu tie ĉi —, mi subite diris.
— Neeble!
— Tion ankaŭ ĉiam diras mia patro....., aŭ ke vi restu almenaŭ unu jaron.
— Kial do?
— Ĉar vi povas tiel bele rakonti.
— Nur tial?
— Ne, ĉial! — mi diris. — Mi estis ĝis nun tiel sola sur la Insulo, sed tion mi ne sentis; tamen, post kiam vi estos for, mi eble enuos tie ĉi.
— Kuiru viajn pizojn, mia knabo!
— Mi klopodos, sed kial mi ne povos iri kun vi al Londono, kaj poste al Hamburgo? — Mi preskaŭ ekploris.
La maristo rigardis min kaj la samaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj al mi nekonataj esprimoj de kompato, kiun li sentis por mi, refoje glitis sur lia vizaĝo. Li tiam frapetis amike mian ŝultron kaj diris refoje:
— Kuiru ilin, mia amiketo, kaj ĉio fariĝos bona.
Mi ne respondis, sed ekstaris por plue serĉkolekti ovojn. Ĉiam rakontante kaj parolante Johano helpis al mi, sed ovojn li trovis neniujn. Mia korbo estis preskaŭ plena, kaj ĵus mi trovis novan neston kaj klinis min por elpreni la ovojn. Flanke de mi sin klinis la maristo; liaj kruroj disstaris, ili estis tiel longaj, ke mi facile povus rampi sub ili kaj mi ekmiris pri tiaj longaj kruroj, kiam subite per neatendita kaŭzo la maristo perdis la egalpezon kaj rulfalis antaŭ mi sur la sablon. Liaj botoj priskribis rapide duoncirklon tra la aero kaj jen mia amiko kuŝis momenton kun etendita korpo sur la sablo. Mi estis mirkonsternita, sed feliĉe la maristo tuj ekstaris kaj, plengorĝe ridegante, montris la pugnon al io, staranta post mi. Turnante min, mi vidis Jafet. La kaprino estis sekvinta nin kaj atendante bonan okazon por montri sian malamikecon al mia amiko, ŝi estis per siaj kornoj tiel forte puŝtuŝeginta lian postaĵon, ke la surprizita maristo estis ĵetata kelkajn paŝojn antaŭen. Vidante ke tio ne multe doloris Johanon, mi ankaŭ ridegis. La kaprino tamen jam estis je kelka distanco, eble por refoje ataki sian malamikon, sed vidante, ke tiu estas singarda, ŝi turnis al ni la voston kaj malrapide iris for. Ni plue serĉis ovojn kaj dum Johano rakontis fabelojn pri „La malbela anasido“, pri „La najtingalo“, (ŝajnis al mi, ke li estas neelĉerpebla rilate al fabeloj), la tempo pasis rapidege.
La lastajn tagojn dum lia ĉeesto mi sentis min tute
Kun korpremo mi atendis la lastan tagon de la monato, kiam mia amiko forirus por neniam reveni. Mi kalkulis la tagojn, kion mi antaŭe neniam estis farinta. Ĉiumatene mi ĝojis, ĉar nova tago alvenis por pasigi kun iu, kiu povis kompreni min kaj kiu volis ĉion, kion mi volis, kiu unuvorte tute samopiniis kun mi, kaj ĉiuvespere mi malĝojis, ke tago estis pasinta, ĉar ĉiu tago de tiu monato estis al mi kvazaŭ parto de trezoro, kiu iom post iom por mi perdiĝis. Kaj kio restus, post kiam mi estus perdinta tiun trezoron? Nur soleco, unutoneco kaj enuo. Tion mi klare antaŭsentis. Miaj bestoj, precipe la hundo, povus ludi kun mi kiel antaŭe, sed ĝi ja estis muta kaj ne kapablus forigi la misteran premadon, kiu subite kaptis mian koron, kiam mi pensis pri la venonta monato.
En la noktoj mi ne povis plu kviete dormi. Multfoje mi eksidis en mia lito kaj rigardante en la min ĉirkaŭantan duonlumon, mi ekploris. Se mi nur povus kuiri miajn pizojn, sed, ho ve! mi ne estis filozofo kiel Johano; krom tio, ili estus tro malmolaj, ili premus kaj dolorus min kaj neniu venus por forpreni ilin el miaj ŝuoj. Kiam ektagiĝis, mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi en la dunoj kun Johano; tie ni saltadis, kuradis, tie li rakontadis kaj mi amuzis min; sed tago post tago pasis senrevene, kaj fine venis la lasta. Meznokte, ne povante dormi, mi ellitiĝis kaj
Mi aŭskultis.... En la ĉambro mallaŭte ronkadis mia patro kiel mistera kaŝita segisto, escepte tion ĉio estis silenta. En angulo de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis. La lunlumo penetris tra la nefermita pordo kaj mi povis distingi la dormanton. Mi aliris kaj kaŭriĝis ĉe lia kuŝejo. Li kviete dormis kaj nur kun peno mi povis aŭdi lian regulan spiradon. Mi palpeserĉis lian manon kuŝantan sur la litkovrilo, kaj li vekiĝis. Mi ne povis vidi, ĉu li malfermis la okulojn, mi tamen vidis, ke li sin movas.
— Kio estas? — li diris kvazaŭ en sonĝo.
— Estas mi.
— Ĉu vi, mia knabo?... Kio estas al vi?... Kial vi ne dormas?
— Mi ne povas ... ĉar vi foriros morgaŭ. — Kaj mi ekploretis.
— Kvietiĝu! — li diris mallaŭte, — ne ploru, ĉio fariĝos bona.
— Ho ne..., vi ja foriras.
— Sed mi povas reveni.
— Kiam?
— Mi ne scias; tio dependos de cirkonstancoj.
— Ho, vi ne revenos... Kial mi ne povas iri kun vi kaj fariĝi maristo, kiel vi?
— Vi estas tro juna. Restu kviete ĉi tie, vi ja ne estos sola, ĉar viaj gepatroj restos.
— Sed ili tute ne min amas; ... ili eble ja eĉ ne estas miaj gepatroj.
— Silentu, knabo, ne diru tian sensencaĵon.
— Vi mem tion supozis.
— Jes, sed mi eraris. Ili diris al mi, ke vi estas ilia filo, vi ja naskiĝis tie ĉi. Ili estas simplaj kvietaj
— Vi diras tion por kvietigi min, sed ili tute ne min amas; mia hundo min amas pli multe.
— Ili tamen estas bonaj je vi.
— Ili neniam batis, eĉ ne riproĉas min. Ili lasas min ĉiam fari kion mi nur volas, sed io sekrete diras al mi, ke ili ne min amas, kaj ke mi tute ne amas ilin; mi pli amas mian hundon. Antaŭe mi ne sentis tion, sed post kiam vi venis sur la Insulon, mi amas nur vin kaj vi reciproke min amas, tion mi sentas; spite tion vi volas foriri kaj mi restos tute forlasita ... — Mi ploris denove.
— Se mi nur ne estus veninta! — li diris ĝemante, kaj post momento li diris plue: — Mi faris vin malfeliĉa.
— Ne diru ĝin!... Mi ja ĝojas, ĉar vi venis.
— Nu, se tio estas, ĉio fariĝos bona. Vi baldaŭ kutimos al via sorto ... Iru nun al via lito kaj dormu.
— Mi volas kuŝi ĉe vi tiun ĉi lastan nokton.
— Bone! — li diris, farante lokon por mi. Nur kuŝiĝu ĉe mia flanko kaj dormu.
Mi ekkaptis lian manon kaj kuŝante ĉe lia flanko, mi ekdormis.
Kvara Ĉapitro.
La moneroj en la duonŝtrumpo — Nia gasto adiaŭas nin — Du leteroj — La sorĉisto — Nea respondo de mia patro — Mi forkuras kun Jafet, sed ne atingas mian celon — En la mezo de la maro — Malsato, soifo kaj malespero — Kiel mi senigas min de rabia hundo — La nigraj neĝeroj.
Frumatene la sekvantan matenon mi vekiĝis. Jafet, ne trovinte min en la lito, estis serĉonta min, sed ne povante aliri al mi, staris ĉe la plej supra ŝtupo kaj eligis mallaŭtan ĝembojadon. Mi supreniris, vestis min kaj reiris kun la hundo malsupren en la stalon. Ĉiuj dormis ankoraŭ, sed mi ne povis plu dormi. Mia patro ronkadis kaj Johano kuŝis kviete en la sama sintenado, en kiu li ekdormis la nokton, post kiam mi estis vekinta lin. Kion mi farus? Mi rigardis mian amikon kaj min ekpremis subite la sama korpremo, kiu jam kelkajn fojojn turmentis min. Li estis forironta post kelkaj horoj. Li estis farinta por mi tiom; ĉu mi povus fari ion por li reciproke? Mi pripensis kaj subite naskiĝis en mia kapo ideo. Li estis al mi dirinta, ke li posedas plu neniun monon; li sekve devus marŝi multe da horoj por alveni Londonon. Mi ne sciis, ke tiu urbo estas atingebla nur per ŝipo. Mi do volis donaci al li parton de la arĝentaj moneroj, kiujn mi perlaboris trikante ŝtrumpojn kaj serĉante ovojn. Tiu mono estis mia propraĵo, mi do povus donaci al li tiom da ĝi, kiom mi dezirus. Timante tamen, ke li malakceptus, mi devigus lin akcepti vole-nevole, sed kiel? Pri tio mi ankaŭ pripensis starante
— Ĉu vi estas jam vestita? — li demandis.
— Jes, mi ne povis plu dormi.
Li sidiĝis sur la pajlolito kaj demandis plue:
— Ĉu ili dormas ankoraŭ?
— Jes, nur aŭskultu, „li“ ronkas.
— Mi ĝin aŭdas... Nu, mia knabo, post du aŭ tri horoj mi foriros kun via patro... Ĉu vi volas al mi fari plezuron, antaŭ ol mi forlasos vin?
— Ho jes, nur diru!
— Nu, promesu esti kvieta, kiam la boato de via
— Vi povas velveturi —, mi respondis, retenante la larmojn.
— Vi jam vidis tion?
— Jes, en la aperturo de la tegmento..., tion mi ekzamenas ĉiumatene.
— Nu, en du horoj la boato estos ĉe la „digo“ —, li diris ekstarante kaj kaptante sian pantalonon; li almetis ĝin kaj ne rimarkis la saketon, kiun mi estis metinta en la profundan poŝon.
— Estu nun saĝa knabo —, li diris post momento, — mi lavos min, kaj post la matenmanĝo vi akompanos min al la haveno. Ĉu vi promesas al mi esti saĝa?... Estu kuraĝa kaj kuiru...
— Mi klopodos kuiri ilin —, mi interrompe diris, — sed estos tre malfacile al mi.
Li komprenis, ke tio estos malfacila kaj li diris:
— Ne kredu, ke mi forlasas vin kun plezuro, sed mi ja ne povas restadi; via patro gastigis min dum plena monato, mi estus sendanka kaj maldiskretulo, se mi petus por pasigi duan monaton ĉe li. Mi manĝis ĉe li dum tiu tempo kaj eĉ portis liajn vestojn, kiujn mi resendos, post kiam mi estos aĉetinta novajn en Londono. Resendante ilin, mi skribos leteron al viaj gepatroj kaj ankaŭ unu al vi.
— Mi ne povas legi.
— Via patro aŭ via patrino ja povos legi ĝin al vi. En tiu al vi adresita letero mi sciigos, kiam mi revenos. Mi jam konsilis al via patro, ke li kunprenu vin baldaŭ al la Vilaĝo. Dum kelkaj jaroj vi povos esti paganta gasto ĉe vilaĝano, kaj post tiu tempo vi povos fariĝi
Mi rigardis tian vojaĝon kiel ion tre strangan. Sur mia ŝtuparo mi povis vidi la supran parton de la tuta tero; mi sekve imagis, ke nia ŝipo velus sub la Insulo de unu horizonto al alia. Dum tiu vojaĝo mi do devus vidi ĉiujn landojn, ankaŭ Hamburgon.
Johano vidis min pripensadi, sed ne povus supozi, ke mi pensis pri io tiel eksterordinara kaj li diris:
— Kaj mi montros al vi ĉion de la mondo, same kiel vi montris al mi ĉion de la Insulo, kaj ni restos ĉiam kune.
Mi kredis, ke li diris tion por konsoli min kaj mi eksilentis. Ni lavis nin kaj eniris la ĉambron. Miaj gepatroj jam leviĝis. Post la matenmanĝo mia patro portis kelkajn malplenajn kestojn kaj sakojn kaj dekduon da kestoj kun ovoj al la boato kaj pretigis ĉion por ekveli.
Johano adiaŭdiris mian patrinon, dankante ŝin pro tio, kion li ĝuis en ŝia domo dum la monato kaj certigis, ke li estus tre feliĉa, se li iam siavice povus esti agrabla al ŝi.
— Nu bone! — estis ĉio, kion ŝi respondis.
La maristo tiam premis al ŝi la manon kaj eliris la domon. Mi iris kun li al „la haveno“, kie mia patro jam atendis. Mia adiaŭdiro al Johano daŭris tre mallonge, ĉar la patro jam pretigis la velon de la boato.
— Nu, mia knabo! — li diris, dum li klopodis montri al mi ridetantan vizaĝon kaj kaptante miajn manojn, — nu, mia knabo, kuraĝon, fartu bone kaj ne forgesu min...; baldaŭ mi sendos leteron... —. Li ellasis miajn manojn, karesis la hundon, kiu staris ĉe mi, kaj li saltis en la boaton.
Mi ne povis paroli.
Kiam antaŭ monato la maristo neatendite aperis antaŭ miaj surprizitaj okuloj, tiam mia koro pro ektimo kvazaŭ saltis en mian gorĝon kaj malebligis al mi eldiri unu vorton. En ĉi tiu mateno, dum la maristo estis forlasonta min, mia koro refoje faris tian movadon kaj refoje estis al mi neeble paroli. Li ekvidis tion, sed ŝajnigis ne vidi ĝin. Sidante en la boato, li diris ankoraŭ fojon: — Nu, knabo, mi baldaŭ skribos, .... adiaŭ!
La boato ekmoviĝis kaj ekvelis inter la du vicoj da markiloj.
Mi staris sur la bordo de la haveno kaj postrigardis la pli kaj pli malgrandiĝantan ŝipeton. De tempo al tempo Johano svingis la longan brakon kiel signo de adiaŭo, ĝis kiam mi ne povis plu distingi lin. Post kelkaj minutoj mi vidis nur malgrandan punkton......, ankoraŭ kelkaj minutoj pasis kaj la boato estis malaperinta kaj kun ĝi mia patro kaj mia amiko. Li do estis for kun mia duonŝtrumpo en la poŝo. Mi ekpensis pri tio, kion li farus kun la moneroj. Ĉu li aĉetus novajn vestojn? Ĉu li vojaĝus vagonare al Londono?... Ho, se li nur baldaŭ trovus la monujon, mi diris al mi, kaj forlasante la havenon, mi malrapide kaj malĝoje iris hejmen por sciigi al mia patrino, ke Johano estis for, post kio ŝi memkompreneble diris:
— Nu bone!
Ŝi ĵus plenŝutis per sablo la plankon per misteraj figuroj, kiujn mia patro nun ne povis trastreki per sia kraĉaĵo, ĉar li forestos du tagojn.
Havante, kiel kutime, nenion por fari, mi supreniris la du ŝtuparojn por postrigardi la boaton (se eble), esperante, ke ĝi estu ankoraŭ videbla, sed ho ve! ĝi estis for.
Antaŭe mi neniam pensis pri tio, kion mi farus, ĉar min ne tedis la soleco; sed nun subite tio aliiĝis; mi estis
La historio pri Robinsono estis finlegita, sekve restis neniu libro por legi.
Mi malsupreniris la ŝtuparojn kaj iris kun Jafet al la dunoj. Mi kunprenis la korbon por serĉi ovojn, ĉar per tiu okupiĝo la tempo pasus pli rapide kaj malpli unutone. Antaŭ la alveno de Johano mi eĉ ne rimarkis, ke ĝi pasis, ĉar mi ne konis la enuon; mi ne pensis pri tio, ke la tago havis fiksitan nombron da horoj, monato kvar semajnojn kaj semajno sep tagojn; ĉiuj tagoj ja estis por mi egalaj. Por la unua fojo mi ekkalkulus la tagojn, ĉar post monato mia patro refoje irus al la „Vilaĝo“ kaj revenante, li eble kunportus leteron de Johano; eble Johano mem revenus, sed tio estis preskaŭ neefektivigebla, ĉar la maristo intencis vojaĝi Londonon, kaj tio ja prenus multan tempon. Mi tamen esperis, kaj esperante mi jam imagis la ĝojon, kiun mi sentus revidi lin.
Mi nun estis sur la loko, kie mi vidis Johanon por la unua fojo kaj tie mi eksidis. Jafet kuŝiĝis ĉe mia flanko. Refoje mi revadis, sed kiom ajn mi dediĉis min al mia revado, ĝi ne ŝanĝiĝis en realecon; nenia „nudulo“ ekaperis, kaj se mil nuduloj estus aperintaj, mi sendube ne forkurus, ĉar ili ĉiuj estus bonvenaj. Tiel revante, mi kuŝis longan tempon sur la sablo; la vetero estis bela kaj fine mi komencis serĉkolekti ovojn, ĝis kiam la korbo estis plenplena. Refoje mi perlaboris unu arĝentan moneron. Kion mi farus kun la moneroj, kiujn mi estonte akirus? Mi ja ne povis esperi, ke ankoraŭne revenus?..... Mi denove ekpensis. Li sendus al mi leteron. Ĉu mi povus sendi al li mian perlaboritan monon? Eble, sed kiel? Jen nova enigmo. Mi pensis pri ĉiuj tiaj kaj aliaj aferoj, ĝis mia kapo turniĝis. Fine la tago pasis kaj mi iris kun miaj du kvarpiedaj amikoj al la subtegmentejo por enlitiĝi.
La dua tago post la foriro de Johano pasis kiel la unua. Kiam mia patro en la vespero revenis tute sola, sed kiel kutime kun manĝaĵoj kaj paketo da gazetoj, mi demandis, ĉu Johano estis vojaĝinta al Londono. Li respondis:
— Ne.
— Kien li do iris?
— Urbon.
— Kaj poste?
— Mi ne scias.
— Ĉu li diris nenion pri mi?
— Li diris: „Salutu la knabon por mi.“
Mi estis kontenta, li ja pensis pri mi kaj pensus pri mi dum sia tuta vojaĝo kaj ankaŭ poste; li tion promesis antaŭ ol foriri. Mi deziris, ke la monato jam estus pasinta, ĉar tiam mi ricevus lian leteron. En antaŭaj tempoj mi neniam pensis pri tio, kiun daton ni havas, ĉar tio ja ne interesadis min. Post la foriro de Johano tamen mi komencis kalkuli la tagojn. Mi sciis (Johano estis instruinta tion al mi), ke unu monato havas dudek ok, tridek aŭ tridek unu tagojn. Li ankaŭ estis instruinta al mi, kiuj monatoj havas tiujn nombrojn da tagoj. Ni estis en Aŭgusto, en monato kun tridek unu
Hamburgo, daton de poŝtmarko.
Karaj gegastigintoj,
Fine mi povas skribi al vi. Ĝis nun tio estis neebla, ĉar mi ne volas forsendi leteron antaŭ ol mi povas sciigi bonan novaĵon. Tio estas verŝajne iom nedankema, sed mi ĉiam rigardas la mondon el filozofa vidpunkto kaj nur volas fari al iu plezuron, kaj letero kun malbona novaĵo povas kaŭzi nur malplezuron al la legantoj.
Venante en „la Urbon“ mi tuj aĉetis novajn vestojn per mono, kiun sorĉisto estis doninta al mi en duonŝtrumpo ...“
Mia patro haltigis la legadon kaj kuntirante la dikajn brovojn, li diris:
— Ĉu li freneziĝis? .... Sorĉistoj ja ne ekzistas, kaj se ili ekzistus, ili ne donus monon en duonŝtrumpo ...
— Nu bone! — interrompis mia patrino, — nur daŭrigu legi —, kaj li legis plue:
„..... en duonŝtrumpo, kaj restis al mi sufiĉe da mono por vagonare vojaĝi Hamburgon, ĉar la ideo, iri al Londono, forlasis min subite pro tio, ke la vivado de maristo jam ne plaĉas al mi. Ĉiam mi kuiradis miajn pizojn kaj en Hamburgo mi refoje volis fari tion. Veninte tien, mi du tagojn promenadis por viziti ĉiujn lokojn, kie mi antaŭe tiom multe min amuzis, jen kiel kelnero, jen kiel aktoro kaj tiel plu. Mi sekve ankaŭ vizitis la teatron, kie mi ludis jam ofte. Post la dua akto de la teatraĵo mi petis aŭdiencon ĉe la reĝisoro, kiu komence ne volis akcepti min, sed ĉar persistanto ĉiam sukcesas, mi ankaŭ sukcesis kaj li akceptis
Mia tempo pasas tre agrable. Matene mi ellitiĝas je la oka, kaj duonan horon poste mi promenas. Post sufiĉe longa promenado (dependanta de la vetero) mi eniras butikon de bakisto por aĉeti panetojn kun sekvinberoj, kiuj estas tre bongustaj kaj kiujn mi pro la sekvinberoj povas manĝi sen butero kaj sen fromaĝo. Ĉar mia ĉambreto, kiun mi luis, estas malgranda kaj kuŝas tre alte (kvina etaĝo kaj tuj sub la tegmento), mi ne reiras en la ĉambron por manĝi mian matenmanĝon, sed iras en la stacidomon, kie en la atendejo mi libere kaj oportune povas sidi tiom da tempo, kiom al mi plaĉas. Tre longe mi tamen ne restas tie (precipe dum bela vetero), ĉar, manĝinte miajn panetojn, mi refoje iras promenadi, kaj estante laca kaj se estas bona vetero, mi eniras parkon, kie mi povas ripozi sur unu el la benkoj, tien lokitaj speciale por personoj kiel mi. Sub bela arbo mi tiam ĝuas la veteron kaj mi rigardas la piedirantojn. Intertempe alproksimiĝas la tagmezo kaj refoje mi aĉetas sekvinberpanetojn, kiujn mi enpoŝigas por manĝi en vasta salono, nomata legosalono. En tiu salono, lukse mebloprovizita speciale por personoj kiel mi, mi eksidas (post kiam la pordisto en livreo malfermis por mi la pordon), kaj elektinte belan libron aŭ gazeton, mi legas tiom, kiom al mi plaĉas. Intertempe mi manĝas miajn panetojn, kiuj ĉiam estas bongustaj pro la farita promenado, ĉar sciu:
Refoje mia patro ekhaltis legi, dirante:
— Mi vere kredas, ke li perdis la prudenton.
— Nu bone —, diris mia patrino; ..... — daŭrigu legi —; kaj li legis plue:
Mi preskaŭ finis mian leteron, ĉar mi sciigis ĉion, pri kio mi povus skribi. Mi aldonas kelkajn paketojn:
Numero unua: Pipo, tabakujo kaj alumetujo; por la gastiginto.
Numero dua: Boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita sapo; por la gastigintino.
Numero tria: Libroj kun fabeloj, poŝtranĉilo kaj saketo je germanaj moneroj el nikelo, por mia bona „knabo“, pri kies nomo mi forgesis informiĝi.
Numero kvara: Kolbaso; por Jafet, kiu tiel bone amikiĝis kun mi.
Numero kvina: Muso el ĉokolado (vivanta muso nenie estis akirebla tie ĉi); por Sim.
Numero sepa: Skatolo je dolĉaj kuketoj; por la papago, ĉar ĝi ĉiam diris al mi: „Go til fanen!“
Numero oka: Fajlilo; por Sam, kiu tiel lerte farigis al mi aersalton. Se iam mi revenos sur
Kaj jen mi finas, refoje esprimante mian sinceran dankon pro ĉio, kion vi faris por mi dum tuta monato; kaj dezirante al vi ĉiuj (eĉ al la kaprino) bonan sanon kaj ĉiaman prosperon, mi volonte daŭre restas:
Via Johano.
La al mi adresita letero estis pli mallonga. Mia patro ĝin voĉlegis kaj post la legado mi konis ĝin parkere, kaj neniam mi forgesos la enhavon. Jen ĝi estas:
Mia bona „knabo“!
Al viaj gepatroj mi skribis pri miaj aferoj, kiel mi sanas kaj kiel mi vivas en Hamburgo kiel riĉa sinjoro. Al vi mi volas tion rakonti, kio okazis dum mia promenado de „la Vilaĝo“ al „la Urbo“. Tute neatendite mi dum tiu promenado eksciis, ke ekzistas ankoraŭ sorĉistoj en la mondo, kaj eĉ tre bonkoraj. Vi scias, ke mi alvenis sur „la Insulo“ tute nuda kaj sekve sen groŝo en poŝo, kaj ĉar mi perlaboris nenion tie, estas kompreneble, ke mi ne eliris el ĝi kiel riĉulo. Sed mi ĉiam kuiras miajn pizojn kaj pensante pri mia malriĉeco (mona malriĉeco) dum mia promenado al „la Urbo“, mi ankaŭ kuiris ilin, atendante ĉu iel la sorto helpus al mi. Ĝuste en tiu momento staris antaŭ mi persono ĉifone vestita, kiu etendis la manon kaj petis almozon. Mi ekhontis, ĉar mi posedis nenion por doni, kaj tion mi diris al li. La almozulo tamen respondis afable: — Vi ne mensogis, sed vi ankaŭ ne diris la veron —. Vidante ke mi ne komprenis tion, li ektuŝis per bastono la poŝon de mia pantalono,
Estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo (poste vi spertos, kion tiuj vortoj signifas), kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura altruismo (vi spertos ankaŭ, kion tio signifas). Mi tamen estas konvinkita, ke mia bonfarinto agis pro nura altruismo kaj ĝuste tial lia helpo tiom multe valoras, kaj ĝuste tial mi neniam povos forgesi lian agadon. Se iel mi povos, mi helpos al li kaj mi esperas, ke iam venu tempo, kiam mi povos montri al li, kiel granda estas mia
Nu, mia knabo, fartu bone; mi esperas, ke la tri aldonitaj donacetoj plaĉu al vi kaj ke vi ĉiam memoru la donacinton, kiu restas via ĉiama amiko:
Johano.
Mia patro, leginte la leteron, rigardis ĝin kelkan tempon, kvazaŭ ĝi estus io tre stranga, tiam li ĝin donis al mi, dirante:
— Li sen ia dubo freneziĝis aŭ estas freneziĝonta ... Jen via letero.
— Mi ĝin gardos —, mi diris.
— Nu bone —, diris mia patrino.
La birdo, kiu dum kelkaj tagoj estis silentema, subite ekkriis: — Go til fanen! —, post kiam mia patrino oferis al ĝi unu el la ĵus alvenintaj kuketoj. La papago kiel kutime akceptis ĝin tre gravmiene kaj tuj manĝis kun apetito. La kato ne volis manĝi la museton el ĉokolado, tial mia patrino donis ĝin al mi. Estis la unua fojo, ke mi gustumis ion tiel bongustan, ĉar mia patro neniam alportis ĉokoladon, nek por mi, nek por mia patrino. Koncerne al la kolbaso, la hundo manĝis peceton da ĝi, la plej grandan parton tamen mia patrino dispartigis la sekvantan tagon dum la matenmanĝo inter la patro, si mem kaj mi, opiniante ke ne decas, ke hundoj manĝas ion tiel delikatan kaj multekostan. Mi tre bedaŭris tion, ĉar Johano estis destininta la kolbason al la hundo, ĝi sekve devus manĝi ĝin. Kaŝe enpoŝigante la al mi donitan peceton, mi ĝin donis poste al Jafet, kiu englutis ĝin en tre malmulta tempo.
Mi estis scivola, ĉu mia patro vere defajlus la kornojn de Sim, sed feliĉe li metis la fajlilon en la keston sur la subtegmentejo. Mi ĝojis pro tio, ĉar Johano ja nur ŝerce skribis tion. Mi estis tre kontenta kun mia bela letero, kiun mi tamen nur malbone komprenis, precipe koncerne la vortojn: „egoismo“ kaj „altruismo“. Estis tamen al mi klare, ke li estis trovinta la monon, ke li akceptis ĝin kun plezuro, ke li bone uzis ĝin kaj ke li komprenis, ke mi enmetis la duonŝtrumpon en la profundan poŝon. Ankaŭ mi ĝojis, ĉar li tiel lerte kredigis al miaj gepatroj, ke aliulo estis la donacinto de la moneroj; li eble supozis, ke mi estus riproĉata, se ili ekscius, ke mi estis fordoninta ĉiun mian monan posedaĵon.
La tria monato post la foriro de mia amiko komenciĝis. Ĝi estis al mi ankoraŭ pli enuiga ol la du antaŭaj.
Iun vesperon mi demandis al mia patro, kiam mi iros „Vilaĝon“ por vizitadi la lernejon.
— Mi ne scias —, li respondis.
— Mi do devas ion lerni —, mi kuraĝis diri plue. Liaj kuntiritaj brovoj ektimigis min.
— Ankoraŭ tro juna.
— Sed kiam mi do iros tien?
— Mi ne scias.
— La sekvantan someron?
— Neeble.
— Kial?
— Ĉar estas neeble! — li diris refoje, sed pli laŭte ol la unuan fojon.
Mi sentis, ke mi estis ploronta, sed ne volante montri mian ĉagrenon, mi ekstaris kaj aliris al mia subtegmentejo, eĉ ne dirante: — Mi iras.
Post tiu lasta respondo de mia patro mi ekmalamis lin; mi sentis, ke li kondutis kontraŭ mi kiel malbona patro. Pli kaj pli mi deziris, ke iu alia, ekzemple Johano, povus esti mia patro, sed ho ve! Johano estis tro juna kaj alian patron mi verŝajne neniam trovus. Mi malesperis, enlitiĝis kun Jafet kaj Sim, sed mi ne povis dormi. La teruriga vorto „neeble!“ seninterrompe tintadis en miajn orelojn. „Kial tio estas neebla?“ mi demandis al mi. Sed la respondon mi ne povis doni. Mi pripensadis... Kion mi devas fari?...
Refoje mi komparis mian sorton kun tiu de Robinsono. Li forkuris el Londono kaj alvenis al Insulo; mi ne forkuris, sed spite tion mi trovis min sur Insulo, kie mi devus pasigi sendube ankoraŭ multajn jarojn... Ĉu estus rimedo forkuri el „la Insulo“ por alveni al Hamburgo?... La tutan nokton tiu penso ne eliris mian kapon kaj turmentadis min... Ĉu mi forkurus?... Kiam mi forkurus?... Kien mi forkurus? — Ĉe tiu lasta demando mia pripensado ekhaltis momenton... Kiel forkuri?... Ĉu naĝante?... Ĉu velante?... Mi povis naĝi kiel hundo, sed la distanco de „la Insulo“ al „la digo“ estis tro longa kaj mi dronus mezvoje. Ĉu mi povus atingi „la digon“ per la boato de mia patro?... Sed mi neniam veliris kaj ne sciis, ĉu tio estas facila aŭ malfacila... Dum bona vetero, kvieta maro kaj suda vento mi tamen povus riski kaj klopodi. La boato ĉiam kuŝis en „la haveno“ kaj dum la akvo estis alta, mi tre facile povus puŝe ŝovi ĝin inter la du vicojn da markiloj, kiel li ĉiam faris, kiam li iris al „la Vilaĝo“. La velon mi povus pretigi kiel li ĉiam faris, kaj manuzi la direktilon ŝajnis al mi facila laboro. Ju pli mi pripensadis la aferon, des pli ĝi ŝajnis al mi efektivigebla; sed kion farus miaj gepatroj, se la boato estus for? Tiam li ja neniam povus aliri al „la Vilaĝo“ por alporti manĝaĵojn. Sed subite kaptis min la ideo, ke li povus ekbruligi grandan fajron sur la marbordo por montri, ke li estas en danĝero. Tion li faris jam antaŭe, post kiam ventego ĵetis la boaton en la maron, kie ĝi forperdiĝis. Ankaŭ tiam per fajra signalo li montris, ke li bezonas helpon, kaj tri tagojn poste alvenis homoj kun du novaj boatoj, el kiuj unu restis ĉe la Insulo. Tio okazis antaŭ multaj jaroj; mia patrino estis rakontinta ĝin al mi.
Sed forirante per boato, kion mi kunportus? Tion mi baldaŭ povus decidi... Mi kunprenus: la tranĉilon,
Estis ankoraŭ tre frue en la mateno; la krepusko jam malaperis kaj la lumo de la leviĝanta suno penetris tra la aperturo de la tegmento. Ĉio ĉirkaŭ mi estis klare distingebla. Mi leviĝis kaj supreniris la ŝtuparon. Jafet vekiĝis tuj poste kaj rektiĝinte saltis sur la plankon. Sim daŭrigadis dormi. Mi rigardis eksteren, al la suda parto de „la Insulo“, kie kuŝis la boato. La vetero estis belega kaj malforta venteto blovis suden. Mi do tuj povus efektivigi mian intencon, ĉar kial mi prokrastus? Ĉiu tago estus por mi nova ŝarĝo, pezanta sur mia brusto kiel plombo. Senbrue mi vestis min kaj palpserĉante en la poŝoj de mia pantalono mi sentis, ke tie estas ankoraŭ la tranĉilo, la letero kaj la saketo kun la nikelaj moneroj. Ĵetante lastan rigardon sur ĉion en la subtegmentejo, mi prenis Jafet sub la brakon kaj malsupreniris la duan ŝtuparon. En la stalo mi ekhaltis momenton kaj aŭskultis. Kiel kutime, mia patro ronkadis, sekve li dormis; mia patrino ne sin movis, ŝi sekve ankaŭ dormis. Mi eliris la stalon kaj tuj kuris al „la haveno“. La okazo favoris min, ĉar la akvo staris tre alte, eĉ tiel alte, ke mi kun malmulta peno povis ŝovi la boaton inter la gvidmarkilojn. Mi saltis en la ŝipeton, metis la hundon sur la fundon kaj suprentiris la veleton, kiun mia patro pro la bela vetero ankoraŭ ne estis kunfaldinta. Mi fiksis la ŝnuron, per kiu mi estis tirinta supren ĝin, kaj kaptante la direktilon, lasis gliti antaŭen la boaton.
Jen mi veliris kvazaŭ mi estus la plej sperta maristo, kiu iam manuzis direktilon. Ĉio prosperis bone laŭ mia opinio.
Alia knabo sendube pensus pri la ĉagreno aŭli ne povus postveli min per alia boato, ĉar li posedis nur unu.
Mi intencis veliri ĝis „la digo“ kaj lasante tie la boaton, mi daŭrigus la vojaĝon piede al „la Vilaĝo“ kaj poste al „la Urbo“. Tie mi petus informojn pri la vojo al Hamburgo. Per miaj moneroj mi aĉetus panetojn kun sekvinberoj. En Hamburgo mi serĉus kaj trovus memkompreneble Johanon; mi nur atentus la ĉenojn, kiujn la sinjoroj portas en tiu urbo kaj fine mi vidus la lian.
En la komenco la boato glitis malrapide inter la du vicoj de markiloj kaj jam „la Insulo“ estis je distanco de cento da metroj. Iom post iom la irado fariĝis pli rapida; la vento plenblovetis la veleton, kaj ĝis nun mi direktis sen kontraŭaĵo. Kelkfoje mi rigardis post min al „la Insulo“, kiu pli kaj pli malproksimiĝis. La vento tamen fariĝis pli forta kaj post kelkaj minutoj mi veliris tiel rapide, ke mi povis direkti mian boaton nur kun peno. Subite la velo per ekblovo de la vento sin klinis flanken, la boato priskribis kurban linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis ekster la vojo, kiun mi devus sekvi por atingi la digon. Kiom ajn mi penadis direkti la ŝipeton refoje inter la gvidmarkilojn, mi ne sukcesis, kaj kun ektimo mi rimarkis, ke la boato velis okcidenten. Miaj manoj estis tro malfortaj por manovri per la direktilo, kaj ne plu sciante kion fari, mi lasis min al la kapricoj de la sorto, kiu tamen igus min albordiĝi ie malproksime de mia Insulo. Jafet sidis