← Table of contents
Idoj de Orfeo

Unua Parto La Insulano (continued 2)

Reading edition

Forlasante la domon de miaj gepatroj, mi tute ne pensis pri tio, kunpreni manĝaĵon aŭ akvon; mi ja alvenus, mi pensis, la digon en almenaŭ tri horoj, kaj mi manĝis nenion, ĉar mi ne malsatis tiam, sed nun mi ekmalsatis.

La suno staris jam alte sur la ĉielo, sed nenie mi vidis velojn, nek „la digon“ kaj mi ektimis. Mi tamen esperis, ke baldaŭ ŝipo aperus sur la horizonto, kaj la tutan horizonton mi atente ekzamenis, sed sen bona rezultato. Mia koro ekbatis, miaj okuloj pleniĝis je larmoj kaj preskaŭ malesperante, mi ekploris. Horoj pasis; la vespero alproksimiĝis kaj nenie ekaperis helpo. Jafet ankaŭ maltrankviliĝis; la hundo malsatis kiel mi, sed vidante, ke mi posedas nenion por doni, ĝi kun rezignacio kuŝis ĉe miaj piedoj, sen interrompo rigardante min per grandaj okuloj. Mi kore kompatis la beston, sed ne povis helpi al ĝi.

Pluaj horoj pasis kaj fine venis la nokto. Feliĉe la luno staris sur la ĉielo, sed en ĝia lumo mi vidis nur la arĝentkoloran akvon. Mi ne povis nek kuraĝis dormi

Kiam ektagiĝis, mi rimarkis, ke la okuloj de mia hundo fariĝis tute ruĝaj. La besto rigardis min tiel strange, kvazaŭ ĝi ne konus min plu. Ĝia lango pendis el la buŝo, kiu estis kovrata per blanka ŝaŭmo. Mi timis, ke ĝi min atakus kaj mi ekkaptis mian tranĉilon por defendi min, se necese. La besto tamen kuŝis senmove kaj ĉiam fiksadis sur min la ruĝajn okulojn. Tiel mi pasigis kelkajn horojn. Fine ekkaptis min la ideo kunligi la piedojn de la hundo. Mi detranĉis pecon de la ŝnuro per kiu la velo estis suprentirita, sed Jafet, timante, ke mi estas faronta al ĝi malbonon, montris al mi la dentojn kaj ekblekis en teruriga maniero. Por eviti mordojn de la besto, mi posten iris kelkajn paŝojn. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke mi jam pensis pri tio, mortigi la hundon por manĝi, sed mi ne kuraĝis kaj siaflanke ĝi rigardadis min, kvazaŭ ĝi pro la sama motivo volus engluti min, kaj mi tenadis la tranĉilon por min defendi.

Ĉe mia flanko staris kesto sen kovrilo. En tiu kesto kuŝis akvoŝovelilo, martelo kaj ŝnuroj. Ĉiam rigardante Jafet, mi elprenis ilin kaj metis la keston antaŭ min kiel ŝirmilon, se la hundo volus salti sur min. Mi metis ĝin tiel, ke la hundo povis vidi la al mi turnitan fundon. Subite ideo naskiĝis en mia kapo kaj tuj mi efektivigis ĝin. Ĉiam tenante mian tranĉilon, mi rapidmove ŝovis la keston paŝon antaŭen kaj tiam renversis ĝin sur la hundon, kiu per tio estis kaptita sub ĝi. Ĉar Jafet estis malgranda hundo, ĝi ne povis levi sian malliberejon kaj mi estis senigita de la plej granda danĝero, kiu en tiu momento minacis min. La hundo eligis raŭkajn blekadojn, sed baldaŭ eksilentis. Timante ke ĝi povus renversi la keston, mi eksidis sur ĝi kaj refoje rigardadis

Terura kapdoloro estis turmentinta min la lastajn horojn, mi tiel malfortiĝis, ke mi ne povis plu resti sur la kesto; mi deglitis kaj sidis sur la fundo de la boato. Mia dorso apogis kontraŭ la kesto kaj en tiu sintenado mi atendis kaj atendis...

Mi ne memoras, ĉu estis frue aŭ malfrue, vespere aŭ nokte, ĉar mi preskaŭ ne havis forton por pensadi aŭ rigardadi.

Ŝajnis fine al mi, kvazaŭ neĝadus, sed la neĝeroj estis nigraj kiel fulgo. Pli kaj pli dense tiuj neĝeroj falis sur min, ĝis la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis nigra kiel la nokto. Stranga zumado plenigis miajn orelojn; mi penadis aŭskulti, kio ĝi estas, sed la fortoj forlasis min kaj mi perdis la konscion...

Kvina Ĉapitro.

Sur fremda ŝipo — Kiun lingvon mi parolas? — Ivan, la altŝultra kuiristo — Granda urbo — Unua promenado en granda urbo — La patrino de mia nova amiko — La stranga akvosimila likvoro — La dancanto — La buboj — La rompita vitro — Ivan malaperas — La stranga, sed belega ĝardeno — Mia nova dormejo.

Longa tempo pasis kaj refoje mi aŭdis tiun zumadon. Mi konfuze pensis pri Lazaroni, kiu estis lulata per la sama zumado, kaj fine mi imagis esti Lazaroni mem kaj volis eksidi por rigardi, ĉu la nigraj manoj jam enŝoviĝis en mian ĉambron; sed mi ne povis movi min kaj mi estis tiel malforta, ke mi nur kun peno povis malfermi la okulojn. La zumado ne ĉesis, kaj estis tiel mallume, ke mi vidis nenion, kaj malklare mi memoris pri nigraj neĝeroj, kiuj estis ŝutataj sur min... Ĉu la nigraj manoj ŝutis ilin? Mi klopodis pensi pri tio, sed ne povis. Mi volis voki, sed mia lango gluiĝis al la palato de mia buŝo, kiun mi malfermis, sed eĉ la plej mallaŭtan sonon mi ne kapablis eligi. Intertempe la zumado daŭradis plenigi miajn orelojn. Mi volis levi la manojn por forigi la nigrajn neĝerojn, sed la forto mankis al mi; tro dika tavolo de tiaj neĝeroj kuŝis sur ili. Refoje mi malfermis la okulojn, kaj la nigra ĉirkaŭaĵo iom heliĝis. La dika tavolo sur miaj manoj perdis la nigran koloron, kaj ŝanĝiĝis en blankan... Ĉu la blankaj manoj faris tion?... Ĉu vere mi estis Lazaroni?... Li vekiĝis sur lito, mi same vekiĝis sur lito, ĉar subite

Refoje mi rimarkis du manojn, sed ili estis nek nigraj nek blankaj, sed el ordinara koloro. Unu el ili tenis boteleton, la alia kuleron, kiun tiu mano ŝovis inter miajn lipojn. Stranga likvoro malsekigis miajn langon kaj gorĝon. Varma sento trakuris miajn vejnojn kaj mi rekonsciiĝis. La manoj estis ankoraŭ tie kaj mi vidis, ke ili apartenas al fremda viro, kiu staris antaŭ mi. Fikse mi lin rigardis kaj refoje mi diris: — Jafet!

— Jafet? — li demandis.

— Jes —, mi respondis, — Jafet.

La ĉirkaŭaĵo estis nun hela kiel la tago, kaj mi sentis min multe pli bona, kvankam ankoraŭ tre malforta. La fremdulo ekparolis, sed ĉiuj liaj vortoj estis al mi tiel fremdaj, ke mi komprenis ne unu.

— Jafet! — mi diris.

La viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn, sed vidante, ke mi ne lin komprenis, li iris for.

Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke mi kuŝas sur blanka lito en malgranda ĉambreto, kie ĉio aspektis mirinde bela. Mi vidis multajn objektojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis, kaj mi miregis. — Kie mi estas? — mi demandis al mi.

En tiu momento la fremdulo revenis kaj lin akompanis alia viro. Tiu lasta iris al mia liteto kaj eksidis sur seĝo, kiun mi ankoraŭ ne estis rimarkinta. Tiam li

— Jes —, mi diris per malforta voĉo, — kie estas Jafet?

Li skuis la kapon, tiris mian manon el sub la blanka litkovrilo kaj palpis mian pulson; tiam li parolis al la alia viro, kiu estis foririnta, sed tuj poste revenis kun taso. La sidanta sinjoro prenis la tason kaj portis ĝin al mia buŝo. Mi trinkis ĝis neniu guto postrestis kaj sentis min pli forta, sed sidiĝi mi ne povis. Mi sekve restis kuŝanta kaj la viroj rigardis min atente. La sidanto tuŝis miajn vangojn, kaj mi sentis, ke lia mano estas malvarma. Li forprenis de mia frunto blankan tukon, kiun mi ne estis rimarkinta tie, kaj prenante kombilon, li kombaranĝis miajn harojn, dum li ridetis afable al mi.

— Jafet! — mi diris refoje, kaj li balancis la kapon. Mi timis ke la hundo estis mortinta.

En tiu momento venis aliaj viroj, kiuj rigardis min scivole; neniam mi vidis tiom da personoj kune. Ili komencis paroli inter si, sed mi komprenis nenion. Tiam la sidanta viro, kiu ŝajnis al mi eminenta sinjoro, pripensis momenton kaj demandis min denove. Ŝajnis al mi, ke lia voĉo subite ŝanĝiĝis, kvazaŭ alia persono parolus. Mi tre miris pri tio, sed silentis, ĉar mi ne lin komprenis. Tiam lia voĉo por la dua fojo ŝanĝiĝis, kaj feliĉe mi komprenis du vortojn el ĉio, kion li diris, nome la vortojn ŝtad kaj namen, kaj mi respondis en mia Insula lingvo:

— Diĥt bi ŝtad —, kio signifas: „Tuj apud la urbo.“ Li daŭrigis demandadi min kaj mi komprenis la vortojn Fater kaj leeft, kion mi tradukis al mi per patro kaj vivas.

— Op ’t ajlnd —, mi respondis, volante komprenigi, ke li vivas sur la Insulo.

— Ajlnd? — li demandis plue; — Ingliŝ ajlnd?

Mi kredis, ke li demandis, ĉu mia patro vivas sur angla insulo, sed ne sciante, al kiu lando la Insulo apartenas, mi respondis:

— ’k Loof van najt —, kio signifas: — Mi kredas ke ne.

Denove li pripensis, tiam li demandis:

— Hu is Jafet?

Mi tradukis la demandon per „kiel estas Jafet?“ kaj mi diris:

— ’k Wajt najt, vast vel dom, van haj vol mi bit’n[2]. Tiuj vortoj, kiuj sendube sonis strange en la orelojn de la eminenta sinjoro, estis al li nekompreneblaj, sed li persistis ankoraŭ momenton por ekscii, kiu mi estas kaj de kie mi venis, kaj li demandis:

— Hajst du Jafet?

Mi komprenis, ke li demandis, ĉu mi nomiĝas Jafet kaj tuj mi respondis:

— Ikke? ... nej! — kio signifas: — Ĉu mi? ... ne!

— Spriĥst du daniŝ? ... taler du dansk? — li subite demandis.

— Papegoj prot deens —, mi respondis, kaj imitante nian papagon mi diris plue: — Go til fanen![3]

Surprizite la sinjoro rigardis min kaj ekridis, tiam li palpesploris refoje mian pulson por senti, ĉu mi havas febron, kaj tradukante miajn lastajn vortojn al la ĉeestantoj, ĉiuj plengorĝe ridegis, pri kio mi tre miris. Tiam li faris ankoraŭ kelkajn demandojn, kiujn mi ne komprenis; li skuis la kapon kaj karesinte miajn vangojn, li ekstaris kaj iris for. La aliaj lin sekvis, kaj mi restis sola.

Super mia kapo mi aŭdis de tempo al tempo strangan bruon, kaj mi estis scivola, kio ĝi estas kaj pensis pri

En la „Mil kaj unu noktoj“ staris homvestita simio, kaj ŝajnis al mi, ke tia simio subite eniris.

Li ridetis (mi ekkredis, ke ĉiuj homoj, kun escepto de miaj gepatroj preskaŭ ĉiam ridetas al mi) kaj alproksimiĝis al mi, metis la pleton sur la liton kaj signodonis, ke mi eksidu. Mi faris tion kun lia helpo; li ŝovis la kapkusenon kontraŭ mia dorso, por ke mi pli oportune sidu, kaj pendigante la blankan tukon sur mia kolo antaŭ mia brusto, li montris la manĝaĵojn. Mi rigardis la teleretojn kaj tiam la viron, ne sciante, kion mi devus manĝi, ĉar tiajn manĝaĵojn mi neniam vidis. Li verŝajne komprenis tion kaj manĝigis min. Unue li prezentis al mi ion blankan, kio aspektis kiel amelo. Mi trovis ĝin delikata. Laŭ la sama maniero li manĝigis al mi kelkajn fruktojn. Lia brusto elstaris tiom multe, ke ĝi kelkfoje tuŝis mian kapon. Ĉiufoje kiam li sin klinis, mi rimarkis, ke lia dorso ankaŭ elstaras. Poste mi eksciis, ke li estas kuiristo kaj ĝibulo. Li kun pacienco staris ĉe mia lito, ĝis kiam mi estis manĝinta sufiĉe, tiam li forprenis la tukon de mia kolo, aranĝis por mi la kapkusenon kaj mi ekkuŝis. Tiam li foriris kun la manĝilaro. Ĉe la pordo li turnis sin, ridetis, kapsalutis kaj malaperis fermante post si la pordeton.

Mi estis laca kaj pensante pri la stranga persono, kiu ĵus min forlasis, mi fermis la okulojn kaj ekdormis.

Mi dormis longe, kaj vekiĝante mi sentis min tre bona. La kapdoloro ne suferigis min plu, kaj mi povis bone pensi, kaj mi pensadis. Mi sentis, ke mi estis estinta malsana pro malsato kaj soifo. Post la manĝaĵo, kiun la kuiristo estis portinta al mi, miaj fortoj estis revenintaj. Miajn vestojn mi ne vidis, alie mi estus leviĝinta, sed pro ilia malesto mi estis devigata restadi sur mia lito. Mi eksidis tamen kaj ekzamenis mian ĉambreton. Ĝi estis tre malgranda kaj brune pentrita. Flanke de mi en la ligna muro (ĉar mi kredis, ke ĝi estas nomata tiel) estis fenestreto tute ronda kun flava travidebla kurteneto. Ŝajnis al mi, ke ĉe la ekstera flanko de tiu fenestreto, sed iom pli malsupre, staras iu, kiu de tempo al tempo ĵetis ŝaŭmantan akvon por purigi la vitron. Tra tiu vitro mi vidis nur la bluan ĉielon. La plankon kovris tapiŝo kaj sur ĝi staris ĉe la muroj du benkoj; tableto pendis de la plafono. Mi tre miris pri tiu tableto, ĉar pendanta tablo estis por mi io tute nova kaj eksterordinara.

Mi estis iom malsata post la longa dormado kaj deziris, ke oni alportu iom da manĝaĵo, kaj mi atendis pacience, ĝis kiam iu ĝin alportus. Dum tiu tempo mi faris al mi multajn demandojn: „Kiel mi venis en ĉi tiun ĉambreton? — Kie mi estis? — Kiel longe mi restus tie ĉi? — Ĉu neniu el la ĉi tieaj homoj povus kompreni min? — Kien mi irus? — Ĉu la homoj en Hamburgo ankaŭ min ne komprenus? — Ĉu mi povus lerni la lingvon, kiun parolis miaj novaj kunuloj ... kaj cetere, kaj cetere, ĝis la pordeto malfermiĝis kaj eniris la sama stranga persono kun la pleto, sur kiu same kiel hieraŭ staris manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Vidante min, la kuiristo tuj rimarkis, ke li estas bonvena. Mi manĝismi ne povas permesi, sed eble alia persono permesos, kaj li fingremontris supren. Mi retiris la krurojn kaj restis sidanta sur mia lito. Refoje la kuiristo fingre montris supren kaj komprenigis al mi, ke li demandos al iu tie supre, ĉu mi povus leviĝi. Mi dankis lin. Li iris for kaj post momento la eminenta sinjoro eniris. Li amike frapetadis mian ŝultron, parolis malmulte kaj palpis mian pulson. Li ŝajnis esti kontenta pri la stato de mia saneco, ĉar malferminte tre malgrandan pordeton flanke de mia lito, li elprenis miajn vestojn kaj mi povis leviĝi kaj vesti min. Tuj poste mi forlasis mian ĉambreton, supreniris la ŝtupetaron kaj mi trovis min sur la ferdeko de granda velŝipo. De sur mia Insulo mi estis vidinta milojn da ŝipoj, sed ĉiam de tre malproksime; por la unua fojo mi povus rigardi ŝipon en ĉiuj detaloj kaj ĉar la eminenta sinjoro permesis al mi tion, mi ekzamenis ĉi tiun ŝipon tre atente. Venante sur la postan parton, mi tute neatendite vidis mian boaton. Ĝi kuŝis sur unu flanko, la masto estis elprenita kaj kuŝis post ĝi sur la kunvolvita velo. Mi tuj rigardis la fundon kaj trovis la keston, sub kiu mi estis malliberiginta mian hundon. Jafet tamen estis for. Mi montris per la fingro la keston al unu el la ŝipanoj kaj ŝajnis, ke miaj demandantaj okuloj komprenigis al li, kion mi deziris ekscii. Li siavice montris la maron,

En ĉambreto, el kiu eliris multa vaporo, mi retrovis la kuiriston. Li ridetis, mansalutis kaj vokis min al si. Mi eniris lian ĉambreton (la kuirejon de la ŝipo) kaj post kiam li montris benketon, por ke mi povu sidiĝi, mi rigardis, kiel li pretigis la manĝaĵojn kaj purigis telerojn, forkojn kaj kulerojn. Mi komprenigis, ke mi dezirus helpi al li kaj li konsentis. Mi estis feliĉa, ke mi povis esti utila sur la ŝipo, kaj de tiu tempo mi estis la helpanto de la kuiristo, kun kiu mi baldaŭ amikiĝis kaj kiu instruis al mi pri multaj nomoj de objektoj en la kuirejo kaj sur la ŝipo, sed interparoladi ni povis nur malbone. La maristoj kaj eĉ la kapitano kaj la eminenta sinjoro, kiu estis la kuracisto, estis ĉiam tre afablaj al mi kaj la tuta ŝipanaro nomis min Jafet, kredante, ke tio estas mia nomo. Komence mi miris pri tio, sed poste mi eksciis, ke la doktoro el miaj vortoj estis kompreninta, ke mia nomo estas Jafet. Mi kontentiĝis pri ĝi kaj ĉar mi ĝis nun tute ne havis nomon, krom „knabo“, mi decidis gardadi ĝin.

Nia ŝipo estis trimasta skuno. De kie ĝi venis kaj kien ĝi estis velveturanta, mi komence ne povis ekscii, ĉar demandante tion, mi ricevis respondojn, kiujn mi ne bone komprenis. Post kelkaj tagoj la kuiristo komprenigis al mi, ke ĝi venis de Londono kaj estis velveturanta al Patersburgo[4].

Ĉu Patersburgo estis urbo, lando aŭ io alia? Li ne povis respondi al tiuj demandoj, ĉar li ne min komprenis.

Iutage li prezentis al mi grandan arĝentan moneron, kiun mi rigardis kun surprizo, ĉar ĝi estis al mi tute fremda. Kiam mi volis redoni la moneron, li diris, ke tiu mono estas la mia. Tiam mi eltiris mian saketon kaj montris mian nikelan monon.

Dum nia vojaĝo la vetero estis ĉiam bela kaj la tagoj pasis rapide, ĉar mi laboris kun plezuro. Ankoraŭ trifoje la kuiristo donacis al mi grandan moneron, kaj ĉiufoje mi metis ĝin en mian saketon.

Kiom da tagoj mi pasigis sur la ŝipo, mi ne scias, ĉar mi ne kalkulis ilin. La estonto tute ne igis min maltrankvila, ĉar ĉio marŝadis bone. Mi ne pensis pri tio, ĉu mi restus sur la ŝipo aŭ ĉu mi forlasus ĝin, post kiam ni alvenus en urbo; tio ja dependus de cirkonstancoj, kaj kun konfido mi iris renkonte al la vivo, kiun por mi rezervis la sorto. Mi jam ne dormadis en tiu sama ĉambreto, kie mi pasigis la unuan tagon, sed en lito tuj post la kuirejo. En tiu dormejo estis du litoj, unu sub la alia. La kuiristo dormadis sub mi, sed feliĉe li ne ronkadis.

Post longa vojaĝo nia ŝipo alvenis en haveno de granda urbo kaj mi komprenis tiam, ke tiu urbo estas Patersburgo, ĉar ofte mi aŭdis elparoli tiun nomon.

La haveno estis plena je ŝipoj ĉiuspecaj. Mi vidis skunojn, fregatojn, vaporŝipojn. Ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj.

Nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo, kaj klare mi povis vidi la vicojn de domoj sin etendantaj dekstren kaj maldekstren. Sidante sur kesto mi rigardadis ĉion kun scivoleco; estis ja la unua fojo, ke mi vidis urbon kaj mi jam deziris eniri ĝin. Mi pripensadis tion kaj ekpensis, kion faras ĉiuj tie loĝantaj homoj, ĉar ĉiuj ne povus esti maristoj, ŝufaristoj

Kiam mi antaŭe pripensadis pri urboj, mi ĉiam imagis, ke ili konsistas el mirinde belaj stratoj, tiel puraj kiel la plej pura planko kaj ke la domoj estas bele pentritaj kaj aspektas kiel mi vidis ilin sur la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Jam post la unua paŝo sur la kajo mi tamen ekvidis, ke mi eraris. La stratoj de Patersburgo estis plenaj je polvo kaj malpuraĵo kaj la domoj estis malnovaj; anstataŭ bele pentritaj, ili tute ne estis pentritaj, sed ŝajnis al mi nuraj amasoj da ruĝaj ŝtonoj.

Ni iris kune tra labirinto de mallarĝaj stratoj kaj post duona horo la du maristoj iris sian propran vojon kaj lasis la kuiriston kaj min solaj. Ni do iris duope plue. Mi vidis objektojn, kiuj estis al mi tute fremdaj kaj bestojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis. Tre mi miris pri bicikloj, ĉevaloj kaj precipe pri veturiloj, kiuj veturis antaŭen

Fine ni venis en larĝan straton kun altaj domoj, kiuj aspektis pli puraj. Mia akompananto eniris en unu el ili, kies pordo staris nefermita. Mi sekvis lin kaj ni estis en speco de butiko, kie multaj objektoj, kiel ekzemple tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj cetere estis aĉeteblaj. La kuiristo aĉetis novan pipon kaj tabakon kaj demandis al mi, ĉu mi deziras pipon, sed mi malakceptis, ĉar mi ne povis fumi. Sur la Insulo fumis nur mia patro. Spite mia malakcepto li aĉetis por mi maldikan bastonon. Paginte li forlasis la butikon kaj mi refoje sekvis lin. Mi ekprenis mian bastonon

— Kozakoj! — diris la kuiristo.

Mi do vidis aron da kozakoj. Kvankam mi promenis jam pli ol unu horon, la stratoj ne finiĝis, sed ŝajnis al mi, ke ni fine alvenis al nia celo, ĉar la kuiristo refoje eniris domon. La pordo, tra kiu ni eniris, estis alta kaj ĉe la vestiblo mi vidis virinon, al kiu la kuiristo parolis kelkan tempon. Ŝi fingre montris antaŭ sin kaj ni sekvis la direkton, kiun ŝi estis montrinta. Ni laŭiris longan koridoron, ĉe kies du flankoj estis multaj pordoj. Flanke de ĉiu staris pentrita litero aŭ ciferoj.

— Ivan!... Ivan!... — subite kriis voĉo.

— Ivan!... Ivan!... — kriis aliaj kaj Ivan, kiu estis mia akompananto, levis ambaŭ manojn, kunfrapadis ilin kelkajn fojojn kaj laŭte ridis; tiam li aliris al kelkaj homoj, sidantaj kune ĉe la sama tablo, kaj donis al ili

La dancinta maristo post kelka tempo foriris kun multaj aliaj, nur malmultaj restis en la trinkejo. Mi ĝojis, kiam Ivan fine ankaŭ leviĝis, pagis kion li ŝuldis kaj foriris kun mi.

Post kiam Ivan trinkis la glasetojn da akvokolora likvoro, li ŝajnis tute alia viro. Antaŭ tiu tempo li marŝadis kiel kuraĝa soldato kaj manuzis la bastonon en lerta maniero, kvazaŭ li estus la plej eminenta sinjoro el la urbo, sed trinkinte tiun likvoron, li apenaŭ povis marŝi; li apogis sin sur la bastono, kaptis mian ŝultron por ne perdi la egalpezon, kaj liaj piedoj tiel mallaŭtakte sin movis jen antaŭen, jen flanken, ke

Inter la rigardantoj staris du sabre armitaj viroj, kiujn mi kredis esti soldatoj. Ili nur ridetis, sed diris nenion. Laŭ mia opinio ili ne estis policanoj, ĉar alie ili ja forpelus la netaŭgajn knabojn. Ĝuste la saman tempon, kiam Ivan sin turnis, alvenis du knaboj, el kiuj unu portis sur la brako korbon kun ovoj. Ili partoprenis la ĝeneralan ĝojon. Ivan jen minacis la sinjoron en la butiko, jen la bubojn. La butikisto fine aperis sur la sojlo de la butiko kaj diris kelkajn vortojn al la armitaj viroj, kiuj tamen ŝajnigis sin surdaj, ĉar ili faris nenion por silentigi la bubojn, nek por forkonduki la minacantan mariston. Ĉi tiu fariĝis pli kaj pli furioza kaj svingadis la bastonon, kvazaŭ li estus tuj ĵetonta ĝin al la ridanta homamaso. Subite ovo flugis tra la aero, priskribis belan duoncirklon kaj trafis la kuiriston ĝuste sur la nazon, kie ĝi disrompiĝis. Laŭtegaj ridegoj kaj kriegoj eksplodis ĉiuloke. La trafito kriegis kiel sovaĝulo, faris paŝon antaŭen por sin ĵeti sur la bubojn, sed faletis kaj lasis fali la bastonon. Li turnis sin por serĉi, kie ĝi falis, sed perdis la egalpezon kaj falegis, kapo antaŭen, tra la granda vitro. Laŭta tintado de rompiĝintaj pecoj de la vitro trafis miajn orelojn. La buboj kuris for kaj jen mi vidis la kompatindan kuiriston. Liaj kruroj pendis el la fenestro kaj la cetera parto de lia korpo kuŝis sur la elmetitaj komercaĵoj. Li tiris la krurojn post sin kaj jen li sidis sur la elmetejo. Li estis vundita sur la manoj kaj la vizaĝo, kaj momenton poste lia vizaĝo estis sangkovrita. Li jam ne parolis, sed rigardis ĉirkaŭe kvazaŭ ne sciante kio okazis. Mi staris je kelka distanco, sed nemi volis fari tion saman. Mi decidis atendi kun pacienco, ĝis kiam la triopo revenus, sed kiel granda estis mia disreviĝo, kiam post momento revenis nur la armitaj viroj. Kial Ivan ne revenis ankaŭ? Ĉu li restus post tiu granda pordo? Volonte mi demandus pri tio al la du viroj aŭ al la gardisto, sed ili ja ne komprenus min. Antaŭsentante, ke pli longa atendado ĉe tiu pordo estus vana, mi pripensis kion fari kaj decidis reiri al la haveno por konduki unu el la ŝipanoj al la soldato, por ke ĉi tiu povu informiĝi, kial Ivan ne forlasis tiun grandan konstruaĵon. Mi do ekmarŝis, sed tuj ekhaltis; kien mi devus direkti la paŝojn? Tion mi ne sciis kaj informiĝi pri la vojo al la haveno mi ne povis, ĉar neniu komprenus min. Pli ol iam mi spertis, kiel maloportune al mi estis ne povoscii paroli la lingvon de la urbanoj, en kies mezo mi troviĝis. Mi estis kiel surdmutulo inter miloj da homoj. Kiu helpus al mi? Mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu okaze maristo preteriras, por ke

En ĉi tiu dometo mi decidis dormi, sed ĉar estis ankoraŭ tro frue, mi eliris por promenadi, ĝis kiam mi fariĝus dormema. Mi sekve promenadis tra la mallarĝaj vojetoj preter krucoj kaj montetoj, sidiĝis de tempo al tempo sur benko por kviete rigardi la belan ĉirkaŭaĵon. Fine mi laciĝis kaj eksentis, ke la dormo ekatakas min, kaj mi reiris al mia dometo. Mi kuŝiĝis sur unu el la malaltaj benketoj, kovris min per la nigra tuko, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.

Sesa Ĉapitro.

Mi imitas filozofon — Mi klopodas „kuiri miajn pizojn“ — Mia lito malaperas — Nova dormejo — La kvar strangaj „kestoj“ — Mi serĉas laboron, sed ne ĝin trovas — La nova „kesto“ — Miaj piedoj estas malsekaj — Nova hejmo — Mi estas lavata — La familio Romeskaŭ — Kiel mi silabas — Mi aŭdas muzikon — Kio mi volas fariĝi.

La postan matenon mi vekiĝis jam frue. La plej granda silento ĉirkaŭis min, kiam mi sidiĝis sur mia benko por pripensi kion fari. Mi memoris, ke Johano sin nomis „filozofo“, ĉar li ĉiam agis laŭ cirkonstancoj. Mi tuj decidis sekvi lian ekzemplon, sternis la nigran tukon sur la benko kiel mi estis trovinta ĝin, kaj eliris eksterdomen.

Sur la Insulo kaj sur la ŝipo mi kutimadis lavi min ĉiumatene, sed ĉar en mia nuna dormejo sin ne trovis akvo, mi devis eliri nelavita. Tion mi trovis negrava, ĉar mi jam lavis min tiom da fojoj dum mia vivo; kaj ĉar mia dometo estis pura, mi imagis, ke neniu povus vidi, ke mi en ĉi tiu mateno ne lavis min. Cetere, povus ja okazi, ke mi iel renkontus akvon, kaj tiam mi lavus min tuj. La vetero estis mirinde bela kaj la birdoj kantadis pli bele ol la antaŭan vesperon. Min ravis ilia kantado, kaj eksidinte sur benko tuj apud mia dometo, mi aŭskultis. Neniam dum mia tuta vivo mi estis aŭdinta muzikon, sed multfoje mia patrino legis pri ĝi. Tiu kantado de la birdoj sonis en miajn orelojn, kvazaŭ ĝi estus muziko. Pensante ke mi same bone povus

Johano ĉiumatene promenadis en la urbo Hamburgo kaj aĉetadis panojn kun sekvinberoj. Mi volis imiti lin kaj promenante serĉis butikon por havigi al mi tiajn panetojn. En la stratoj, kiujn mi estis trairinta, nenie estis panbutiko; mi sekve devis serĉi en aliaj stratoj. Sed timante perdi la vojon al mia dometo, mi bone atentis, kien mi direktis miajn paŝojn. En flanka strateto mi fine rimarkis, kion mi serĉis, kaj feliĉa, ke mi ne bezonus marŝi tra pluaj stratoj, mi eniris la butikon. Post ligna tablo, kiu aspektis kiel longa kesto, sidis dika juna virino kun ruĝaj vangoj. Ŝi afable ridetis kaj demandis ion al mi; anstataŭ respondi mi ankaŭ ridetis kaj montris kelkajn sekvinberajn panetojn. Ŝi metis du el ili sur la tablon antaŭ mi, sed mi montris al ŝi kvin fingrojn, komprenigante per tio, ke mi bezonas kvin panetojn. Ŝi rigardis min kun kompato, verŝajne ŝi kredis min surdmutulo, kaj elpoŝigante mian tutan trezoron, mi elprenis plenmanon da moneroj kaj etendis al ŝi mian manon. Ŝi rigardis min kun miro, ekzamenis la nikelajn monerojn kun atento, remetis ilin sur mian manplaton kaj elektis unu el la moneretoj el arĝento, kiujn al mi estis doninta la dancanta maristo. Mi prenis la kvin panetojn kaj eliris, ekstere mi enpoŝigis mian monujon. Rigardante malantaŭen al la afabla virino, mi vidis, ke ŝi salutas per la kapo ĉiam ridetante, kaj mi decidis tuj, ĉiam aĉeti miajn panetojn en tiu butiko. Returnante

Ĉe miaj gepatroj kaj sur la ŝipo mi kutimis trinki kafon aŭ lakton je la matenmanĝo, kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu laktvendisto preteriras, por ke mi povu aĉeti iom da lakto, tute ne pensante pri tio, ke mi ne posedis laktujon. La sorto ne estis favora al mi, ĉar vendisto de lakto ne prezentis sin. — Nu — mi pensis, — aliloke mi ja trovos okazon por trinki, ĉu pagante ĉu senpage. Mi sciis, ke akvo kostas nenion, kaj mi esperis trovi ie puton por trinki senpage. Mi enpoŝigis la tri restintajn panetojn por manĝi ilin en la tagmezo aŭ poste (tio dependus de cirkonstancoj, kiel dirus Johano), kaj kviete mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Multe da preterpasantoj jam ne interesadis min, sed de tempo al tempo mi vidis personojn, bestojn aŭ objektojn, kiuj al mi estis tute fremdaj. Promenante kun la kuiristo (kompatinda viro; li eble sidis ankoraŭ

Sur mia Insulo mi neniam vidis duradajn veturilojn (veturilojn ni tute ne havis, kaj en la libroj mi vidis nur kvarradajn), sed en Patersburgo miloj da viroj, virinoj kaj geknaboj veturis sur ili. Johano nomis ilin bicikloj. Mi trovis ilin tre amuzaj, sed ŝajnis al mi, ke estas

Bedaŭrinde mi ne povis legi, alie mi irus al legsalono, same kiel Johano en Hamburgo. Sed por rigardi pentraĵojn, oni ne bezonas la legarton; mi do povus eniri muzeon, sed kie ĝin trovi? Mi ne povus informiĝi pri la vojo tien, nek pri la loko, kie mi povus aŭskulti koncerton, ĉar tiu sama barilo, la nesciado pri la lingvo de la Patersburganoj malebligis tion al mi. Ho, se mi nur povoscius paroli kiel la urbanoj, tiam sen dubo mi fariĝus filozofo kiel Johano; tiam mi povus lui subtegmentejon kaj ludi en la teatro; sed antaŭe mi devus studadi....., sed kiel? Mi ja povus diri al neniu, ke mi deziras studadi. Ĉiuj tiaj pripensoj amasiĝis en mia kapo, kaj timante, ke fine min ekkaptus kapdoloro, mi decidis „kuiri miajn pizojn“ kaj kviete atendi. La sorto ja helpus al mi, kaj provizore min kontentigis la penso, ke mi posedas dormejon por pasigi la noktojn, monon por aĉeti sekvinberpanojn kaj liberan tempon por promenadi laŭ deziro; kaj mi promenadis laŭdezire, ripozante en intertempoj sur benko, manĝante sekvinberajn panetojn, kiujn mi ĉiutage aĉetis de la afabla ruĝvanga virino, kiu baldaŭ konis min kaj ĉiam kredis min surdmutulo. La sperto instruis al mi, kiom mi devis pagi por kvin panetoj, kaj kun preta mono mi aĉetadis ilin en la sekvantaj tagoj, ĉiam je la sama tempo en la mateno. Ĉe puto mi trankviligadis mian soifon, tiel ke mi jam ne penis trovi laktovendiston. Kiam mi estis vespermanĝinta, mi regule iris al mia dometo, kaj refoje dormis tie sub tiu nigra tuko, kvazaŭ mi kuŝus sur mia propra lito de mia Insulo. Tiel pasis kvar tagoj. Kiam en la kvina vespero mi revenis envole-nevole pensis pri mia lito en la gepatra domo kaj pri la liteto sur la ŝipo. Mi tamen pensis: „mi kuiros miajn pizojn“ kaj agos laŭ cirkonstancoj. La ĉirkaŭaĵo, en kiu mi nun estis sidanta, jam ne interesadis min tiom, kiom la unuajn tagojn, ĉar mi jam kutimis al ĝi, kaj iom post iom mi sentis ekenuon. Trairi aliajn, al mi nekonatajn stratojn por serĉi novajn ĉirkaŭaĵojn, mi ne kuraĝis, timante, ke mi ne povus retrovi mian dometon; mi sekve pasigis la tutan tagon en la parko, kaj je la vespero reiris al mia ĝardeno. Malfeliĉe la sorto estis denove al mi malfavora, ĉar la dometo estis tute malplena, kaj ĉar la sabla planko ne plaĉis al mi, mi eliris por serĉi alian dometon; la ĝardeno estis tiel granda (mi pensis), eble ie mi trovus pli oportunan dormejon. Mi serĉis longan tempon kaj jam timis ne trovi, kion mi deziris, kiam ankoraŭ pli malgranda dometo ol tiu, kiun mi forlasis, ektrafis miajn okulojn. Ĝi staris sur izolita loko en angulo de la ĝardeno post arbetaĵo ĉe la muro kaj estis tre malalta kaj kaduka kaj pro la malmola sabla tero enprofundiĝis en ĝin preskaŭ ĝis la pinta tegmento. Mi iris ĉirkaŭ la stranga konstruaĵeto kaj trovis ŝtonan ŝtupareton kondukantan en kvarangulan

Ŝajnis al mi, ke Johano estas alispeca filozofo ol mi, ĉar li sin amuzis, farante nenion krom promenadi; sed tio jam ne plaĉis al mi. Mi dezirus labori, sed kiel sciigi al la homoj mian deziron? Kvar pluaj tagoj pasis kaj estis al mi, kvazaŭ ili daŭrus kvar semajnojn. Mi promenis kaj promenis, manĝis panetojn kun sekvinberoj, sidis sur la parka benko kaj dormis en mia malalta dometo sub mia mantelo kaj inter la kvar

Mi dormis refoje sub mia mantelo kaj la sekvantan matenon mi vidis, ke estis neĝinta dum la nokto. Grandaj neĝeroj disflugis ankoraŭ en la aero kaj la blanka neĝtavolo, kovranta la teron, plidikiĝis ĉiumomente. Ĉu mi elirus? Ĉu mi restus en mia dometo? Mi pripensis

Mi sekve iris plue mian vojon, aĉetis la panetojn kaj reiris kiel eble plej rapide en mian dometon.

Mi demetis la malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, el kiuj fluis la akvo, kaj frotinte miajn piedojn por varmigi kaj sekigi ilin, mi restis sidanta sur la planko kaj pripensis kiel ĉiam oni pripensas, kiam oni estas tute sola kaj sen okupoj. Mi pensis pri mia Insulo, pri la skuno, kun kiu mi alvenis en Patersburgo, pri la ĝibhava kuiristo, pri la dancanta maristo kaj pri Johano. Fine ekvesperiĝis kaj mi kuŝiĝis por dormi. Miaj piedoj tamen estis tiel malvarmaj, ke mi ne povis dormi, tial mi denove frotadis ilin, ĝis kiam ili iom varmiĝis kaj duan fojon mi klopodis dormi. Sed la ekpenso, ke post du tagoj mi estus sen mono kaj ke miaj truhavaj ŝuoj ne ebligus al mi eliri pro la neĝo, tiel ĉagrenis min, ke mi eksidis kun la dorso kontraŭ nun el la kestoj kaj iĝis preskaŭ malesperanta.

Johano kutime diris, kio ĉio fariĝos bona, se oni nur kuiras siajn pizojn; sed la miaj estis tro malmolaj. Mi sentis min tiel forlasita kaj mizera, ke mi ne povis plu reteni la larmojn, kaj kovrante la vizaĝon ambaŭmane, mi laŭte ekploris. Grandaj larmoj fluegis inter miajn fingrojn kaj ekvarmigis miajn manojn, sed la varmeco daŭris nur mallonge, ĉar la frosto estis tiel severa, ke baldaŭ strioj da glacio frostkunigis miajn fingrojn.

— Ho Dio! — ekkriis mi. — Kial mi forkuris de mia domo?

Kaj mi pensis pri mia subtegmentejo sur la Insulo kaj pri mia varma lito, en kiu mi tiel bone kaj feliĉe

Refoje miaj pensoj flugis al mia Insulo kaj image mi vidis tie ĉion kiel antaŭe. Ho, se mi povus dormi, eble mi forgesus mian mizeron kaj la malvarmon, kiu tremetigis mian tutan korpon. Mi suprentiris la genuojn al la brusto, krucigis la brakojn kaj kuŝigante la frunton sur ilin, mi fermis la okulojn; eble, tiel mi pensis, la dormo fine min atakos. Mi restis en tiu sintenado, sed la dormo ne venis. Iom post iom ŝajnis al mi, kvazaŭ la malvarmo fariĝus malpli terura kaj stranga sentado trairis miajn membrojn, ĝis kiam mi fariĝis varma. Timante, ke refoje al mi estiĝus malvarme, se mi ekmovus min, mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso kaj kun frunto sur la krucigitaj brakoj. Kaj mi revadis ... kaj revadis ... Strangaj, rapide sin sekvantaj pensoj en- kaj eliris mian kapon; mi ne sciis, ĉu estas vespero aŭ mateno kaj image mi vidis aferojn, per kiuj mi forgesis mian teruran situacion. Jen mi promenis en Patersburgo, jen mi estis sur la Insulo kun Johano. Li rakontis al mi rakontojn kaj kiam fine li kaptis mian brakon, ni flugis kune tra la aero al la ĝardeno, kie staris mia dometo. Ĉio estis blanka pro la neĝo kaj seninterrompe falis tia amaso da neĝeroj, ke mi preskaŭ ne povis vidi. Mi volis forviŝi la neĝon de miaj palpebroj, sed mi ne povis movi la brakojn. Subite mi sidis sola en mia dometo kaj aŭdis ekstere la voĉon de Johano, kiu diris: — Kuiru

Vekiĝante mi sentis min tre bone kaj varme. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj volis eksidi, sed dika lana kovrilo tiel fikse ĉirkaŭis mian korpon, ke mi nur kun peno povis min movi.

— Johano! — ekkriis mi.

Iu alproksimiĝis, sed anstataŭ Johano staris antaŭ mi maljuna virino. Ni rigardis nin reciproke.

— Johano!? — ekkriis mi denove. — Vor is Johano?[5]

La virino, kiu estis vestita kiel servistino, laŭte diris kelkajn vortojn.

Voĉo de persono, kiun mi ne vidis, respondis ŝin. Mi turnis la kapon kaj ekvidis knabineton, sidantan apud fenestro post mi. Ŝi tuj ekstaris kaj kuris eksteren. La virino refoje komencis paroli. Miaj okuloj tamen klare diris, ke mi ne komprenas, kaj plue parolante al si mem, ŝi helpis min eksidi. Tio rememorigis al mi la kuiriston, kiu estis farinta al mi tian saman servon sur la ŝipo. Vole-nevole mi okulserĉis ĉiuloke, ĉu Johano estas en la ĉambro, sed vane, nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis vidinta lin nur en mia sonĝo, kaj pensante pri liaj vortoj: — Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona —, mi devis konfesi, ke lia filozofio tamen estas bona, ĉar jen subite mi vidis min sidanta sur kanapo en bela varma ĉambro kun multaj mebloj, dum virino kun ĝentila vizaĝo ridetis al mi.

En tiu momento eniris nigre vestita sinjoro. Li komencis al mi paroli, sed ĉar mi respondis al ĉio, kion li diris, per kapskuo kaj per la vortoj: — Ken ju najt verston[6] — li fine eksilentis kaj ordonis ion al la virino. Tuj ŝi forprenis de mi la lanan kovrilon, ekkaptis mian manon kaj kondukis min tra koridoro en ĉambreton, kie estis nur malmultaj mebloj. Mi vidis inter aliaj malaltan benkon kaj longforman kuvon el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta el la muro tra kupra tubo kun krano. Kiam la virino turnis la kranon, strio da varma akvo enfluis en la kuvon. Mi antaŭvidis, ke mi devus lavi min kaj mi ĝojis pri tio, ĉar tia tavolo da malpuraĵo kovris mian vizaĝon, ke mi aspektis kiel cigano. La servistino helpis min demeti miajn vestojn kaj enirigis min en la duone plenigitan kuvon. Mi lavis min kaj la servistino foriris por alporti purajn subvestojn. Ŝajnis al mi, ke knabo de mia aĝo estas en la domo, ĉar la puraj subvestoj vestis min bone. Post kiam mi estis almetinta ilin, ŝi kombis miajn harojn, kio prenis multan tempon; ili estis krispaj kaj tre intermiksiĝintaj, ĉar dum la tuta tempo de mia vagado en la urbo mi ne kombis ilin. Kiam ŝi estis ordiginta miajn harojn, kiujn ŝi tre admiris, ŝi donis al mi por manĝi kaj trinki en la salono, kie min atendis la viro. Mi estis malsata kaj kiam mi estis trankviliginta malsaton kaj soifon, la viro, kiu sen interrompo rigardis min, ekstaris kaj malfermis pordon de alia ĉambro, kie staris bela lito. En tiu ĉambro mi devis dormi. Mi estis tiel emociita, ke mi kaptis la manon de la viro kaj kisis ĝin. Li ja sin okupis kun mi kaj kondutis tute alie ol mia patro, kiu neniam rigardis min kaj kiu ĉiam agis, kvazaŭ mi tute ne ekzistus.

Kiam la sekvantan matenon mi vekiĝis, tiu sama viro staris antaŭ mia lito. Estis jam hela tago, kaj por la unua fojo mi vidis, ke li estas bela viro kun tre longaj nigraj haroj. Sur la nazo, ĝuste antaŭ la okuloj, li portis nun vitretojn, tra kiuj li rigardis min. Ankoraŭ neniam mi vidis tiajn vitretojn kaj mi miris, kial li portas ilin. Li salutis min afable kaj fingre montris seĝon apud la lito; sur tiu seĝo kuŝis vestoj. Mi leviĝis kaj vestis min. Rigardante min en spegulo, kie mi povis vidi min de la kapo ĝis la piedoj, mi preskaŭ ne rekonis min mem. Tiajn belajn vestojn mi neniam surhavis, ĉar sur la Insulo mi ĉiam portis la saman malbelan vestaĵaron. La viro rimarkis, ke mi rigardas min kun ekmiro; li ridetis, ekkaptis mian manon kaj iris kun mi en belan salonon. Tie mi vidis la saman knabineton, kiun mi vidis la antaŭan vesperon. Ŝi salutis kaj kisis min. Mi estis tre feliĉa, ĉar ŝi tiel afable kondutis kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus restadi en ĉi tiu bela domo tiom da tempo, kiom mi dezirus. Apenaŭ mi sidis kun la viro kaj la knabino ĉe la sama tablo por matenmanĝi, kiam eniris tre dika viro kun ruĝaj haroj. Estis la unua fojo, ke mi vidis tiajn harojn kaj mi ne povis ne rigardi ilin kun surprizo. Li alproksimiĝis gravmiene, eksidis kaj parolis, de tempo al tempo rigardante min kaj esprimante parole kaj geste la plej grandan miregon. Post kelka tempo la du viroj eniris la apudan salonon, kaj

Post la matenmanĝo mi restis sola kun la knabino. Ŝi devis legi kaj skribi, kaj mi eksidis ĉe la fenestro por rigardi eksteren

La neĝo sen interrompo falis sur la straton, kaj mi denove ekmemoris la du lastajn tagojn, kiam tiu neĝo tiom maltrankviligis min.

Sur mia Insulo ankaŭ kelkfoje neĝis, sed tiajn grandajn neĝerojn, kiaj falis sur la straton tie ekster la domo, mi ankoraŭ neniam vidis. Ĉiuj homoj, preterirantaj la fenestron, kun peno antaŭen paŝis sur la ĉiam plidikiĝanta neĝtavolo, kaj mi kompatis la malbonevestitojn, kiuj sin trenadis antaŭen kun suprentiritaj ŝultroj, blovante antaŭ si vaporsimilajn nubetojn. Frostis kaj la neĝo kraketis sub la piedoj de la homoj. Mi tamen ne povis alporti helpon al la malriĉaj, malbone vestitaj preterirantoj, kvankam mi imagis, kiel malvarmaj ili sin sentas en tiu severa vetero.

La knabino kelkfoje interrompis sian studadon kaj ĉe tiuj okazoj ŝi rigardis min kun rideto.

Mi deziris, ke ankaŭ mi povus studadi kiel ŝi, mi ja devus ion lerni; ĝis nun mi lernis nenion kaj faris nenion krom serĉkolekti ovojn kaj triki ŝtrumpojn kaj vagadi, sed tio ja ne estis taŭga destino. Mi volis lerni, fariĝi io, sed kio mi fariĝus? Mi pripensadis pri tiu demando, sed ne kapablis doni la respondon.

Fine ŝi rimarkis kun kiom da atento mi rigardis ŝian studadon, kaj ekstarinte ŝi alpaŝis al alta ŝranko, kiu havis pordetojn el vitro; ŝi malfermis tiujn kaj elprenis dikan libron, kiun ŝi metis sur miajn genuojn kaj montris al mi belajn ilustraĵojn, samtempe ŝi penis klarigi

Mi ekhaltis, ĉar jen mi vidis literon, kiun mi neniam estis lerninta. La knabino ridis, sed jam eksciis, ke mi ne povoscias legi, almenaŭ tiun libron. Ŝi do plue montris ilustraĵojn, ĉiam klarigante kiel eble plej bone. Subite ŝin kaptis ideo; fermante la libron, ŝi fingremontris la tablon kaj eldiris vorton. Mi komprenis, ke ŝi nomas la tablon per tiu vorto, kaj mi ripetis ĝin. Ŝi ridis kaj montris aliajn objektojn. Ĉiufoje mi ripetis, ĝis kiam mi lernis parkere la nomojn de multaj mebloj en la ĉambro. Ni estis ravitaj, tiom pli, ĉar mi sen peno povis memori la vortojn. Sur nigre polurita kesto ĉe la muro (ŝi nomis tiun keston „piano“), staris fotografaĵoj. Unu el ili prezentis la knabinon mem kun bela knabo. Mi montris fingre la knabon kaj demande rigardis ŝin. Ŝia buŝo nerveme kuntiriĝis kaj larmoj ekvenis en ŝiaj okuloj. Ŝi ne respondis, sed montris per la mano la direkton de la misterplena ĝardeno kaj mi komprenis, ke tiu knabo estis ŝia mortinta frato. Subite trafis miajn okulojn la vestoj de tiu knabo; ili estis la samaj, kiujn mi almetis ĉi tiun matenon kaj per signoj mi montris al ŝi tion. Ŝi kapjesis kaj rigardis min malĝoje.

Subite fariĝis al mi klare, ke mia dometo estas loko, kie ripozas la mortintaj familianoj de la knabino, ke plue la nova tien portita kesto enhavas la mortintan fraton kaj ke mi estis pasiginta multajn tagojn kaj noktojn en mortintejo. Mi ekmiris, ke tiu penso nur nun kaptis min, ĉar antaŭe mi ĉiam opiniis, ke enterigejo aŭ mortintejo aspektas tute alie ol mia ĝardeno. En „Mil kaj unu noktoj“ mi vidis bildon pri ĝi, sed sur tiu bildo ne staris krucoj nek dometoj.

Post tiu portreto staris alia, prezentanta la gepatrojn de la knabino. Mi montris ŝian patrinon, kaj ŝi komprenigis al mi, ke ŝia patrino estas ĉagrenmalsana pro la morto de sia filo kaj ke ŝi kuŝas en lito en la apuda ĉambro. Ŝi aliris al tiu ĉambro kaj singarde malfermante la pordon, rigardis en ĝin. Rideto kuris sur ŝia vizaĝo, mi iris al la pordo kaj vidis ŝian patrinon. Ŝi vokis nin al si kaj eksidante interparolis kun la knabino, kaj ĉar tiu ĉi diris kelkajn vortojn, kiujn mi jam lernis tiun matenon, mi komprenis, ke ili parolis pri la fotografaĵo kaj pri la knabo, kies vestojn mi surhavis. Ni ne povis resti longe en tiu ĉambro, ĉar la virino estis ankoraŭ iom malforta kaj bezonis ripozon; ni sekve reiris en nian ĉambron, kie la knabino instruis al mi plue pri la nomoj de ĉiuj objektoj, kiuj sin trovis tie. Ŝi montris sin mem kaj diris, ke ŝi sin nomas Aleksandra Romeskaŭ. Mi sekve estis ĉe la familio Romeskaŭ. Mi komprenigis al ŝi, ke mia nomo estas Jafet. Ŝi montris du fingrojn, diris refoje: Aleksandra Romeskaŭ kaj kvazaŭ informiĝis pri mia dua nomo. Mi diris, ke mia nomo estas „Jafet“, sen alia nomo, pri kio ŝi tre miris. Mi pensis, ke sendube mi havas ankaŭ du nomojn, sed mi neniam eksciis la duan.

Je la vespero la ruĝhara sinjoro revenis kaj refoje li eniris en la ĉambron de sinjorino Romeskaŭ. Mi

Ofte mi ekaŭdis paroli pri muziko, kiam mia patrino legis al mi el libroj, sed neniam mi povis imagi, ke la forto de bela muziko estas tia, ke ĝi kapablas plorigi min. La malgranda muzikilo eligis tiel mirindajn sonojn, ke mi ne povis reteni la larmojn. Mi kredis sonĝi, dum misteraj voĉoj flustradis al mi siajn plendojn kaj ĝojon. Jen la instrumento ĝojkriis, jen ĝi rakontis, ke ĝi suferas kaj mi ĝojis kaj suferis kun ĝi. Mi jam ne atentis la personojn en la ĉambro, mi nur aŭdis la misterajn sonojn, kiuj ŝajnis veni el malproksimaj sferoj. Mi sidis kvazaŭ alforĝita al mia seĝo kaj vidis nenion de ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, ĉar larmoj blindigis miajn okulojn.

Fine la muziko eksilentis. Mi forviŝis miajn larmojn kaj petege rigardis la ludinton. Li premis min en la brakoj: mia tuta teniĝo estis parolinta pli klare ol vortoj povus, kaj ĉiuj en la ĉambro, komprenante min, konsciis, kion mi petegis, kiam mi direktis miajn okulojn al la artisto. Mi volis lerni tiun arton, mi fine komprenis min mem; mi estis aŭdinta belan muzikon kaj mi konsciis, ke mia estonto estus nur muziko, kaj eĉ tiu muziko, kiun oni povas fari sur tiu malgranda instrumento. Kaŝita voĉo en mi flustris al mi, ke Romeskaŭ estas granda artisto, tia artisto mi volis ankaŭ fariĝi.

Sepa Ĉapitro.

Maksimo Bjelski — Mia unua leciono en la rusa lingvo — Frotado de manoj — Kie do mi naskiĝis? — Vortoj, kiuj apartenas al nenia lingvo — Mia studado — Mi ekscias, ke mi dormis inter ĉerkoj sur mortintejo kaj ke mi estas talentulo — Mi superas mian instruiston — Mi devas solludadi — Mia sukceso — Ivan reaperas — Refoje la stranga akvokolora likvoro.

Mi atendis, ke Romeskaŭ instruos al mi la ludadon sur la violono, sed ne antaŭsentis, ke li jam tiel baldaŭ komencus la lecionojn. La sekvantan semajnon, iun matenon la vetero estis tiel malbela, ke neniu ekpensis eliri, se ne estus necese.

Mi sidis ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren al la preterirantoj, dum mi de tempo al tempo studadis la ilustraĵojn. Okaze miaj okuloj falis sur malgrandan, malgrasan, palvizaĝan viron, kiu alproksimiĝis sur la strato. La maniero, laŭ kiu li sin trenis tra la neĝo, montris klare, kiel malvarma li sin sentis. Sub unu brako li portis nigran paperujon, kiun la vento ĉiumomente klopodis fortiri, sed la vireto premis ĝin kun tia forto al sia korpo, ke li sukcesis gardi ĝin tie. Li alproksimiĝis, ĉiam rigardante nian domon, kaj kiam li ekvidis min, li faris sian eblon rideti, sed la vento blovis kun tiom da furiozeco la neĝerojn sur lian vizaĝon, ke lia naskiĝanta rideto ŝanĝiĝis en grimacon, kiu ridigis min. En tiu momento Romeskaŭ eniris kaj mi jam ne atentis la malgrasan vireton. Mi refoje rigardis miajn ilustraĵojn, sed apenaŭ mi fiksis mian atenton sur ilin, kiam la sonorilo

Sur seĝo post mi kuŝis violono, kiun mi jam rimarkis enirante la studejon; mi tamen ne sciis, kial ĝi kuŝas tie. Post proksimume unu horo da instruado la instruisto fermis la paperujon, enpoŝigis la krajonojn kaj ekkaptis la violonon. Mi pensis, ke li intencas ludi sur ĝi, sed baldaŭ mi rimarkis, ke li volas instrui min pri la nomoj de la partoj, el kiuj ĝi konsistas. Mi fariĝis ankoraŭ pli atenta ol antaŭe, kaj ni ambaŭ estis tre kontentaj pri la progresoj, kiujn mi faris. Nia studado fine estis interrompata de Romeskaŭ. Enirante li montris sian poŝhorloĝon kaj la instruisto ekstaris. Lia vizaĝo (alitempe paleta) estis ruĝa pro streĉeco, tiel ruĝa, ke mi miris pri tio. Romeskaŭ per gesto diris, ke mi restu en la studejo kaj li malsupreniris la ŝtuparon. Lin sekvis la instruisto, post kiam li faris por mi sian riverencon. Mi lin trovis ne nur bonkora, kvankam ekstreme nervema vireto, sed ankaŭ tre lerta instruisto, ĉar mi lernis multon dum la du horoj, en kiuj li min instruis.

Kiam Romeskaŭ revenis, li tuj komencis kun mi la unuan lecionon je la violono. Li estis tre kontenta, ĉar mi tiel baldaŭ scipovis lerni parkere ĉiujn partojn de la muzikilo en por mi tute fremda lingvo, ĉar tio utilis multe al ni ambaŭ en lia instruado je la violono.

Mi ne bezonas diri, ke mi sekvis la kurson de Romeskaŭ kun granda atento, kaj kiam mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la arĉon kaj laŭ lia deziro ludis la notojn, pri kiuj li min instruis, li frapetis mian ŝultron kaj montris sian plej grandan kontentecon.

Ĵus ni estis elirontaj la studejon, kiam aperis ĉe la pordo, kiu duone malfermiĝis, la ridetanta kapeto de Aleksandra. Ŝi estis aŭskultinta la lecionon de sia patro kaj tre entuziasmiĝis pro la rezultato. Ŝi frapetadis al si la manojn, kaj kaptante mian brakon, salte supreniris kun mi la ŝtuparon.

En la posttagmezo mi devis daŭrigi mian studadon, tio estis: mi devis ekzerci min en la skribarto, silabado kaj ripeti sur la violono.

La tagoj, kiuj sekvis, pasis por mi agrablege, ĉar mi fine havis celon kaj tiun celon mi volis atingi kun helpo de miaj du instruantoj. Tago post tago pasis laŭ la sama maniero. La nervema vireto, kies nomo, kiel li diris al mi, estis Maksimo Bjelski, ĉiutage venis akurate la saman horon, pala, nervema kaj frotante al si la manplatojn, kaj ĉiutage du horojn poste Romeskaŭ devis horloĝmontrante diri, ke la du horoj estas pasintaj, ĉar alie la fervora, malgrasa vireto estus restinta la tutan tagon por sin dediĉi al sia tasko, kaj forirante, li ĉiam estis tiel ruĝa pro streĉeco, ke mi kompatis lin. Tamen ŝajnis, ke li tute ne estis kompatindulo, ĉar li ĉiam kun vizaĝo, kiu esprimis feliĉon, premis al mi la manon kaj malaperis post profunda riverenco, per kiu

Post tri monatoj mi lernis tiom de la rusa lingvo, ke mi komprenis preskaŭ ĉion, kion Maksimo Bjelski al mi diris. Lia metodo instrui estis tia, ke mi nepre devis fari progresojn en la lingvo. Kelkfoje ŝajnis al mi, ke li mem studadis pli multe ol mi, por sin prepari por nova leciono. Li posedis francan vortaron de Larouse kun multaj ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn, aldonante rusajn klarigojn, por ke mi povu lerni kiel eble plej multe da vortoj. Tion li trovis necesa, ĉar li ne komprenis la lingvon de miaj gepatroj, kaj ĉar mi parolis nur tiun lingvon, restis al li nur tiu sola rimedo: verki por mi vortareton. La plej malfacila parto de la lingvo, kiun mi devis lerni, estis tamen la aliaj elementoj, precipe la adjektivoj, ĉar tiujn li ne povis prezenti pere de ilustraĵoj aŭ desegnaĵoj.

Post kiam mi kapablis iomete esprimi miajn pensojn en la rusa lingvo, Maksimo Bjelski demandis min pri miaj gepatroj, pri la loko de mia naskiĝo kaj pri ĉio, kio koncernis miajn antaŭajn jarojn, por havigi al Romeskaŭ la rimedojn malkovri, de kie mi venis, por, se eble, retrovi miajn gepatrojn. Sed mi povis rakonti nur, ke mi naskiĝis sur „la Insulo“, kies nomon mi neniam aŭdis eldiri, ĉar ni nomis ĝin „Insulo“. Mi ne konis la nomojn de miaj gepatroj, eĉ ne mian propran; mi ne sciis, kiam mi naskiĝis kaj al kiu lando apartenas la insulo de mia naskiĝo. Maksimo Bjelski klopodis malkovri, kiun lingvon miaj gepatroj parolis al mi, sed li malsukcesis malgraŭ sia granda kono pri multaj lingvoj. Mia lingvo laŭ lia opinio ne estis la franca, nek la germana, nek la angla nek la holanda, ĉar la lingvo de mia Insulo (li estis notinta multajn el la vortoj de mia gepatrasĥinvat = lanterno, fōr = patro, maŭr = patrino, bŏksm = pantalono, slŏp = duonŝuo, hōs = ŝtrumpo, sik = kaprino, dēl = planko, pŏtje = infano kaj tiel plu, li retrovis en neniu el la lingvoj, kiujn li komparis kun la mia. Restis sekve nur la ebleco, ke mi naskiĝis sur unu el la insuloj kuŝantaj okcidente de Ŝlesvigo, aŭ sur dana insuleto, ĉar dum mia vojaĝo mia ŝipo veliris laŭ Kopenhago kaj Malmö. Sur la danaj insuloj oni plejparte parolas dialektojn, li diris, kaj mia lingvo estis tiel malsimila al ĉiuj eŭropaj lingvoj, ke ĝi sen dubo devus esti dialekto kaj eĉ dana dialekto.

Mi ankaŭ rakontis pri mia amiko Johano, kiu estis estinta aktoro de Hamburga teatro, kaj ke li estas la sola viro, kiu scias la nomon de mia patro kaj de la insulo, kie li pasigis monaton ĉe ni.

Sinjoro Romeskaŭ petis mian instruiston, ke li sin turnu al la eksterlandaj ambasadoroj por informiĝi, ĉu ie perdiĝis juna knabo el insuleto, sed ĉio estis vana. Maksimo Bjelski tiam proprainiciate skribis en germana lingvo al la direktoroj de teatroj en Hamburgo por peti informojn rilate al mia amiko Johano, sed post deko da tagoj li ricevis respondon, ke nenie en la urbo sin trovas aktoro nomata Johano kaj ke en nenia teatro estas nek estis tia aktoro, sed ke antaŭ kelka tempo en la urbo loĝis persono longkreska, nomata Johano, kiu kiel statisto kunludadis en kelkaj teatraĵoj kaj fine estis eksigata pro nedeca konduto dum prezentado de la dramo Hamleto. En la tria akto, kie la malfeliĉa princo elparolis sian faman: Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras la demando..., la nomita statisto ne atentante sian propran rolon, estis elpaŝinta el post la kuliso, kaj sin turnante al Hamleto, li subite estis

Ni tre bedaŭris, ke provizore estis neeble akiri informojn pri miaj gepatroj, sed ni esperis, ke la stranga statisto — promenanta reklamilo kaj maristo — iam reaperu por flankenŝovi la nigran tukon, kiu tiel mistere pendis antaŭ mia naskiĝa loko kaj antaŭ la nomoj de mia parencaro.

Intertempe la tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis por mi agrable; mia studado plaĉis al mi pli ol vagadi en la mondo kiel cigano, aŭ serĉkolekti ovojn sur la dunoj de mia Insulo, kaj ambaŭ miaj instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj. Mi studadis regule pli ol dek horojn ĉiutage kaj kiam la somero revenis, mi multfoje promenadis kun Aleksandra kaj Maksimo Bjelski, dum kio li ĉiam instruadis min en la ĉiutaga konversacio. Ĝenadis min tamen, ke li ĉiam kondutis al mi, kvazaŭ mi estus tre eminenta sinjoro. Ĉiufoje li nomis min „sinjoro Romeskaŭ“, kvankam mi insiste petadis lin, nomi min Jafet, ĉar mi deziris esti intima kun mia instruisto, kiu estis la plej bona, la plej sincera kaj modesta kaj samtempe

Dum unu el niaj promenadoj, al kiu ne partoprenis Aleksandra, mi parolis kun li pri la stranga maniero, en kiu mi envenis en la domon de Romeskaŭ.

— Mi legis pri tio en la gazeto —, diris li, kaj li rakontis al mi pri la morto de l’ filo de Romeskaŭ, kiel oni estis trovinta min duone frostita en la dometo kaj kiel la familio Romeskaŭ de tiu tempo adoptis min kiel sian propran filon en memoro al la mortinto.

— Ĉu ĉio tio staris en gazeto? — demandis mi.

— Jes, kaj ke la familio klopodas malkovri la naskiĝlokon kaj la gepatrojn de la knabo.

— Ĉu iam ili malkovros ĝin?

— Ni esperu —, li diris, frotante al si la manojn, — kaj verŝajne viaj gepatroj, kiuj perdis vin en tiu stranga maniero, revidos vin poste kiel faman artiston.

— Kiel faman artiston? — mi demandis surprizite.

— Jes —, li diris, ruĝiĝante kaj frotante ankoraŭ pli forte la manojn, — sinjoro Romeskaŭ diris al mi, ke vi havas talentojn, kaj ke vi fariĝos fama violonisto. Vi faris en malmultaj monatoj pli da progresoj sur la violono ol aliaj en multaj jaroj. Vi ne konscias tion, sed pli poste vi spertos ĝin mem.

La vireto vidis, ke mi tute ne scias, ke mi estas talentulo, ĉar mi miris tiom pri tio, kion li diris, kaj subite li kaptis mian brakon, haltigis la promenadon kaj balbutis:

— Precipe ne diru al sinjoro Romeskaŭ, ke mi parolis pri viaj talentoj.

— Kial? — mi demandis.

— Ho —, li respondis, lasante mian brakon kaj promenante plue, — eble li ne deziras, ke mi parolu

— Diru foje, sinjoro Bjelski, ĉu al vi estas tiom malvarme?

— Ho ne! — li respondis, — tute ne, la vetero ja estas nun bona kaj tute ne malvarma.

— Kial do vi ĉiam tiel frotadas al vi la manojn? — mi demandis; en mia naiveco mi ne sciis, ke li faris tion pro nervemeco.

— Ĉu mi ĉiam frotadas ilin? — li diris.

— Jes, vi faras; kial?

— Nu —, li respondis, — eble mi frotadis ilin; tion mi faras senkonscie, ĉar mi estas iom nervema.

— Kial vi estas nervema?

— Tia estas mia karaktero —, li respondis.

— Ne ofendiĝu, sinjoro Bjelski, ĉar mi demandis ĝin —, mi diris, ĉar mi ekpentis pro mia scivoleco. Li rigardis min kun surprizo.

— Mi neniam ofendiĝos pro kio ajn, kion vi faros aŭ diros al mi —, respondis la vireto, — ĉar vi kondutas je mi ĉiam tro afable kaj tro amike. Ni promenadis plue; ŝajnis al mi, ke li estis rakontonta, kial li estas tiel nervema, sed li silentis. La kialon de lia stranga nervemeco mi eksciis poste.

Tre mi ĝojis pri miaj talentoj, kaj post tiu promenado kun Bjelski mi pli ol antaŭe dediĉis min al mia violono, kaj mi rimarkis, ke Romeskaŭ estis surprizita pri miaj pli kaj pli grandiĝantaj progresoj en la muziko. Vespere mi multfoje ludadis, dum Aleksandra min

Iun vesperon Romeskaŭ studadis kompozicion, kion li devus solludi dum granda koncerto, en kiu partoprenus aliaj famaj artistoj. Li ne estis kontenta pri sia ludomaniero kaj petis min ludi. Mi jam travidis la notojn kaj plene komprenis la ĝustan percepton de la komponisto; mi ankaŭ konsciis, ke Romeskaŭ ne ĝin komprenis, sed tion mi ne kuraĝis eldiri. Mi prenis la violonon kaj ludis. Li aŭskultis ĝis la fino kaj estis ravita. — Vi jam superas min! — li diris kaj kaptante la instrumenton, li refoje ludis; sed sentante, ke li ne povas imiti mian ludadon, li ĵetis la arĉon kaj eksidis, rigardante antaŭ sin kun sulkiĝinta frunto. Mi rigardis lin kaj timante, ke mi kaŭzis al li malĝojon, mi kaptis lian manon kaj diris:

— Vi ja ne koleras pro mi?

Li premis mian kapon al sia brusto kaj ekkriis:

— Ho ne, mia knabo; sed mi konscias, ke al mia ludado mankas multe tro multe. Vi ludis kvazaŭ vi estus la komponisto mem —, kaj atendante momenton, dum kiu li pripensadis, li diris plue:

— Mi ne ludos tion dum la koncerto, sed vi, Jafet!

Mi ne kredis al miaj oreloj kaj diris:

— Ĉu mi ludos tion?

— Jes, vi!

— Sed mi ne povoscios.

— Vi povoscios, vi havas la bezonan talenton por ludi tion, kaj vi ludos.

— Sed mi neniam antaŭe ludis por la publiko.

— Iam vi ja devos ludi; nu, vi faros tion anstataŭ mi, kaj vi havos sukceson.

— Sed mi neniam solludis por tiom da homoj.

— Des pli granda estos la sukceso.

— Tamen la afiŝoj estas jam presitaj.

— Tio ne gravas, mia nomo estas Romeskaŭ kaj vi ankaŭ portas tiun nomon.

— Sed mi ne havas nigrajn vestojn.

— Mi pretigos ilin jam morgaŭ.

— Sed la publiko atendos vin kaj ne min.

— Silentu! — li diris frapetante mian ŝultron, — vi ludos, kaj ĉar vi estas mia lernanto, ni ambaŭ estos ne nur kontentaj, sed eĉ fieraj pro via unua publika solludado.

Aleksandra estis enirinta

— Mi ĉeestos, ĉu ne, paĉjo?

— Kompreneble! — diris ŝia patro.

La knabino kuris for por sciigi la por ŝi ĝojigan novaĵon al la patrino.

Mi volis pli funde studadi la ludotan muzikaĵon, sed Romeskaŭ certigis al mi, ke tio estas tute superflua.

Jam la postan tagon la tajloro faris por mi la nigran kostumon, kiun mi devus surhavi dum mia unua koncerto. Tiun postan tagon je la ordinara horo venis Maksimo Bjelski por plue instrui min pri la rusaj verboj. Mi jam sidis en mia studejo, kiam li eniris nerveme kiel kutime. Li donis al mi sian manon, riverencis kaj antaŭ ol eksidi, flustris al mi en la orelon, frotante siajn manojn:

— Sinjoro Romeskaŭ, vi do plenumis vian promeson?

— Kian promeson?

— Pri viaj talentoj. Vi ja memoras, ke mi parolis pri ili antaŭ kelkaj tagoj?

— Ho, mi komprenas; sed jam ne estas necese, ke mi ĝin plenumu, ĉar sinjoro Romeskaŭ mem diris al mi hieraŭ, ke mi havas talentojn.

— Ĉu vere? — li diris ruĝiĝante, dum li eksidis.

— Jes, kaj postmorgaŭ en la vespera koncerto mi solludos antaŭ la publiko en la granda koncertejo.

— Ĉu vere? — li diris.

— Jes, kaj vi ĉeestos ankaŭ.

— Ĉu mi!?

— Vi ekhavos enirbileton por du personoj —, kaj mi prezentis al li la invitaĵon. Li refoje estis frotonta siajn manojn, sed ĉar li devis akcepti la bileton, li ĉi tiun fojon ne frotadis ilin.

— Dankon, sinjoro Romeskaŭ —, li diris, — mi ĉeestos kaj mia patrino akompanos min.

— Ĉu ŝi kutimas akompani vin al la teatro? — mi demandis.

— Pardonu al mi, sinjoro Romeskaŭ; mi neniam iras tien.

— Kial?

— Estas por mi tro multekosta —, li malkaŝe diris.

Al tio mi povis nenion respondi; mi sekve demandis plue:

— Ĉu vi ŝatas muzikon?

— Ho jes —, li diris, — mi tre ĝin ŝatas, same kiel ĉiujn artojn.

— Nu, se mi povas fari al vi plezuron, mi multfoje prezentos al vi invitaĵon, ĉiu solludanto rajtas disdoni kelkajn, kaj vi faros al mi honoron akcepti ĉiam unu el miaj.

— Tre volonte, sinjoro Romeskaŭ —, li diris, kaj timante, ke estos tro malmodeste forbabili pli da tempo, li komencis instrui al mi la rusajn verbojn.

Nur poste, kiam mi funde posedis la rusan lingvon, mi eksciis, kiom da tempo la bona Bjelski bezonis por prepari siajn lecionojn. Li verkis speciale por mi fabelojn, en kiuj li uzis nur tiujn verbojn, kiujn li volis

Post du horoj Aleksandra eniris kaj tio estis la signo, ke la kursohoro finiĝis. Ŝia patro ne venis post ĉiu leciono, ĉar li ne instruis plu al mi la muzikon, opiniante, ke mi ne bezonas pluajn teknikajn kaj teoriajn studojn en la muziko, sed ke mi mem povas ekzercadi min.

Maksimo Bjelski iris for post sia kutima manpremo kaj riverenco. Frotante siajn manojn, li malsupreniris la ŝtuparon kun mia invitaĵo en la poŝo kaj ekŝajnis al mi, ke la vireto portis ankoraŭ la samajn nigrajn vestojn, en kiuj li sin prezentis ĉe mi, kiam li al mi estis dononta la unuan lecionon, kaj la unuan fojon la ekpenso naskiĝis en mia kapo, ke mia instruisto estas malriĉa vireto, kaj mi decidis pensi pri rimedoj helpi al li, se eble.

Aleksandra interrompis miajn pensadojn.

— Via nova kostumo estas malsupre, — ŝi diris, — panjo deziras, ke vi tuj provalmetu ĝin —, kaj por plivigligi min, ŝi kaptis mian brakon kaj ni malsuprensaltetis la ŝtuparon.

Mi eksciis, ke la tajloro estis laborinta preskaŭ la tutan nokton por pretigi mian kostumon, kaj mi kompatis la viron, kiu pro mi ne povis ĝui sian dumnoktan ripozon. Volonte mi estus sendinta al li invitaĵon por la koncerto, por ke li povu admiri sian laboron, sed mi ne kuraĝis. Mi surmetis mian novan kostumon kaj rigardis min en la granda spegulo, kie mi povis vidi min de l’ kapo ĝis la piedoj, kaj mi ekpensis pri miaj gepatroj sur la Insulo kaj pri Johano, kiel ili mirus, vidante min tiel bele vestitan, ĉar la diferenco inter la

— Kiu do ekpensus, ke el tiu malpura bubo elkreskis tiel belega junulo!

Mi ridis, sed la diraĵo de la servistino flatis min.

La vespero de la koncerto estis veninta. La muzikistoj sidis sur sia loko kaj mi sidis en ilia mezo. Mi rigardis la aŭskultantaron por vidi, kie sidas sinjorino Romeskaŭ kaj Maksimo Bjelski kun lia patrino. Mi ne serĉis longe; ili havis tre bonan lokon, kaj mi mansalutis ilin. Mia instruisto estis pli nervema ol iam; li sciis, ke mi devos solludi sur mia violono kaj esperis, ke mia unua apero antaŭ la publiko estu granda sukceso. La vireto, kiu sidis flanke de malgrasa proksimume sesdekjara sinjorino, kiu estis lia patrino, momenton interrompis la frotadon de siaj manoj, por montri al sia patrino, kie mi sidas. La vireto surhavis refoje la saman malnovan kostumon, sed nun li portis gantojn, kaj ĉar lia patrino estis vestita tre malnovmode, mi jam ne dubis pri ilia malriĉeco. Miaj rigardoj vagadis de ili al aliaj vizitantoj kaj subite kaj neatendite mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj sidlokoj tri mariste vestitajn virojn. Rigardante pli atente, mi rimarkis, ke la plej malgranda el ili estas la kuiristo Ivan. Li arde interparolis kun la du aliaj kaj faris tiom da gestoj per la longaj brakoj, ke li tute ne rimarkis, ke li vekis la

La unua numero de la programo, la uverturo de „Vilhelmo Tell“ pasis, kaj min trafis la bela violonĉelo, kiu per tremetantaj tonoj eligis la unuajn sonojn. Apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado eksplodis en la salono kaj la skulptita altŝultra faŭno subite fariĝis tiel moviĝema kaj tiel alparolis al siaj du kamaradoj, ke li denove altiris sur sin ĉiujn rigardojn.

Volonte mi estus forlasinta mian sidlokon dum momento, sed tio estis neebla, mi eĉ ne povis sciigi al Romeskaŭ, ke en la koncertejo estas persono, kiu eble povus doni informojn pri mia Insulo. Mi sekve restis sidanta kaj decidis atendi ĝis la paŭzo, ĉar mi estis certa, ke viro, kiu kun tiom da atento aŭskultis la muzikon, ĉeestus la tutan koncerton.

Du aliaj muzikaĵoj pasis kaj tiam venus laŭ la programo la vico de Romeskaŭ kun solludo sur violono.

Ĉiuj atendis ion belan, ĉar Romeskaŭ estis amata kaj fame konata artisto. Mia koro ekbatis, kiam Romeskaŭ ekstaris kaj alpaŝis antaŭ la publikon. Ĉiuj rigardis lin kun surprizo, ĉar li ne kunportis sian instrumenton. Anstataŭ ludi li sciigis al la publiko, ke ne li ludos, sed ke la juna Jafet Romeskaŭ, lia adoptita filo kaj lernanto anstataŭos lin. — Mi esperas —, li diris, — ke la publiko estu iom indulgema je la juna violonisto —, sed li atendis samtempe, ke la talento de la

Ĉiuj estis ekaŭdintaj, en kiu mirakla maniero mi estis savata de certa morto en la tago, kiam la ĉerko de la juna Romeskaŭ estis portata al mia „dometo“, kaj ĉiuj sciis, ke Romeskaŭ adoptis la junan fremdan knabon, sed neniu, aŭ preskaŭ neniu iam ekaŭdis pri tio, ke li instruis al tiu knabo sian arton. Estis do memkompreneble, ke ĉiuj kun streĉita atento rigardis min, kiam mi je ĉi tiu koncerto ekstaris por alpaŝi al la antaŭaĵo de la scenejo. Zumado de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi staris antaŭ la publiko kaj ekludis. La zumado tuj eksilentis; ĉiuj aŭskultis, ĉar ĉiuj estis scivolaj. Mi tute ne atentis la aŭskultantaron; mi ludis, kvazaŭ mi starus en mia studejo. Min ne tuŝus aplaŭdoj de la publiko, ĉar mi tute ne estis ambicia; min nur tuŝus, ĉu Romeskaŭ estus kontenta pri mi. Estis al mi, kvazaŭ neniu krom mi mem sin trovus en la koncertejo; neniun mi vidis, nenion mi aŭdis krom la sonoj de mia violono. Mi ludis la muzikaĵon sen notoj antaŭ mi, ĉar ili estis al mi superfluaj; mi ne bezonis ilin, ili staris en mia animo kaj mi redonis ilin, kiel mi ilin sentis. Apenaŭ la finalo formortis, mi rigardis la aŭskultantaron kaj ĉiuj sidis antaŭ mi tiel senmovaj, kvazaŭ ili atendus ian daŭrigon; la muzikaĵo tamen estis finludita. Mi rigardis Romeskaŭ starantan malproksime, lia vizaĝesprimo montris kontentecon, kaj mi estis feliĉa; tio sufiĉis al mi, kaj mi estis ironta al mia sidloko, kiam la surprizo de la aŭskultantoj estis pasinta. Post surprizo sekvis ĝenerala admiro, kaj longa tondra aplaŭdado eksplodis. Mi ne sciis, kiel konduti kaj refoje rigardis Romeskaŭ. La aplaŭdado ne finiĝis. Kelkaj kriis: — Biz!... Biz! — La orkestestro flustris,

Kiam mi residiĝis sur mia sidloko, mi rigardis sinjorinon Romeskaŭ kaj Aleksandra, kaj mi vidis, ke ili partoprenas mian feliĉon; mi rigardis poste Maksimon Bjelski, kiu, mi kredas, la tutan vesperon ne perdis min el la okuloj. Li estis tiel ruĝa pro nura entuziasmo kaj feliĉa pro mi, ke lia vizaĝo ŝajnis esti ruĝe kolorigita. Kiam fine mi rigardis la kuiriston, li sidis ankoraŭ kiel skulptita altŝultra faŭno kaj tute ne aplaŭdis; mi demandis al mi, ĉu li eble estis rekoninta min kaj ĉu li estis kaptita de tia surprizo pro la neatendita revido, ke li jam ne povis sin movi.

Apenaŭ la orkestrestro demetis sian bastoneton post la lasta numero de la programo antaŭ la paŭzo, kiam mi ekstaris por serĉi okazon, paroli kun mia amiko Ivan, sed kiom ajn mi serĉadis, nenie li estis trovebla. La sidlokoj de la tri maristoj estis neokupitaj kaj la maristoj estis for. Mi okule serĉis en la apuda teatra trinkejo, sed tie estis sidantaj amase tiom da personoj, ke mi ne vidis Ivan kun liaj kamaradoj. Tial mi petis folieton da papero ĉe la bufedo kaj skribis sur ĝi la jenon:

— Amiko Ivan, atendu min post la koncerto ĉe la elirejo de la teatro, mi devos paroli kun vi —, kaj mi subskribis „Jafet“. Tiun papereton mi metis sur lian sidlokon en la teatra partero kaj petis al apude sidanta sinjoro, enmanigi mian

Kiam la koncerto estis finita, gesinjoroj Romeskaŭ kun Aleksandra kaj mi returnis sin hejmen en kaleŝo. Mezvoje okaze ĵetante rigardojn tra la veturila fenestro sur la lumigitajn stratojn, mi rimarkis du virojn, kiuj kun peno iris sur la trotuaro, trenante inter si trian viron, kiu ŝajnis esti malsana, ĉar liaj kruroj ne kapablis porti lin. Rigardinte pli atente, mi ekvidis, ke tiu tria viro estis mia amiko, la kuiristo. Mi haltigis la kaleŝon kaj aliris al la maristoj, sed kiom ajn mi faris mian eblon paroligi la altŝultrulon, li silentadis kiel fiŝo, ĉar li estis trinkinta dum la paŭzo tiom da akvosimila likvoro, ke li ebriiĝis kaj eĉ tiagrade, ke li jam vidis kaj aŭdis nenion. Li rigardis min per siaj vitrecoj okuloj, kvazaŭ li estus idiotulo; lia ĉapo sidis malrekte sur liaj haroj kaj verŝajne estis falinta de lia kapo, ĉar ĝi estis kotmakulita; liaj pendantaj kaj treniĝantaj kruroj estis tiel longaj, ke ŝajnis, kvazaŭ la maristoj trenus kun si home vestitan orangutangon. Mi kompatis la viron, sed ne povis helpi al li. Post kiam mi notis la nomon de la ŝipo de la maristoj, mi reeniris la kaleŝon por plue reveturi hejmen.

Oka Ĉapitro.

Mi vizitas Ivan — Vivu la brando! — Mi legas, ke mi estas artisto — Vojaĝo eksterlanden — Mi savas homan vivon — Nova samhejmano — La teruriga letero — La frotulo rakontas — Netaŭgaj buboj kaj procentegisto — Respondo al la teruriga letero — Kion Maksimo Bjelski volas aĉeti per sia perlaborita mono.

La postan tagon mi aliris al la haveno kaj serĉis „Petro la Granda“. Ĝi kuŝis ankrita proksimume cent metrojn de la kajo. Mi luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la ŝipo, kie mi tuj trovis la kuiriston en lia kuirejo. Li jam tute malebriiĝis kaj kuiradis, kvazaŭ li la pasintan tagon trinkis nenion krom pura akvo. La „faŭno“ tute reŝanĝiĝis en modestan pure vestitan kuiriston kun ĉapo pli blanka ol neĝo. Mi salutis lin, sed li min ne rekonis.

— Ivan —, mi diris, etendante al li mian manon.

— Mi estas Ivan, la kuiristo —, li diris, — sed mi vin ne konas.

— Rigardu min fikse, kaj vi rekonos min.

— Mi rekonas —, li diris, — almenaŭ se min ne trompas miaj okuloj; vi estas la juna violonisto, kiu ludis hieraŭ vespere en la teatro.

— Mi estas; sed ne kiel violonisto mi etendas al vi mian manon, sed kiel bona konato. Ĉu vi vere ne min rekonas?

— Ŝajnas al mi, ke mi pli frue vidis tiujn trajtojn kaj okulojn —, li diris, sulkigante la frunton por pli

Li frapetis al si la frunton per la montra fingro, kvazaŭ tiu manparto helpus al lia memoro, sed ĝi ne helpis, ĉar post momento li sensulkigis la frunton kaj diris plue:

— Mi ne plu memoras.

— Ĉu vi ankaŭ ne memoras vian junan subkuiriston?

— Mian sub...!? ... pro la diablo!... Ĉu vi estas...? Nu, tio ja estas neebla; la juna Jafet ne ludis violonon.

— Sed estas eble, ke li lernis tion poste.

Ivan kaptis mian manon, kiun mi ankoraŭ etendis al li, kaj li ekkriis:

— Dank’ al Dio, ĝi estas li mem! ... kaj kiel vi sanas?

— Ho, tre bone; sed post kiam la policanoj kondukis vin en la malliberejon, mi travivis terurajn tagojn.

Ivan aspektis subite tre gravmiena kaj diris:

— Pardonu al mi, mia juna sinjoreto, ke mi tiam tiel malbone zorgis pri vi; sed tiam mi trinkis tro multe da brando.

— Same kiel hieraŭ vespere —, mi diris.

— Vi estas prava, mi trinkis tro multe. Kiam mi estas surŝipe, mi neniam trinkas brandon, eĉ ne unu solan glaseton; sed kiam mi eliras kun kamaradoj ... nu, tiam mi ne povas ne trinki. Ĉiam mi tiam diras al mi: Ivan, trinku nur unu solan glaseton da brando; sed trinkinte ĝin, mi ĉiam diras plue: ... ankoraŭ unu solan glaseton mi trinkos, kaj nenion plu; sed ho ve, post la dua glaseto mi jam ne povas kontraŭstari mian propran volon, kaj mi trinkas la trian, kaj trinkinte la trian, mi pensas, ke mi povas fortrinki centon da glasetoj.

Mi rakontis per malmultaj vortoj miajn aventurojn kaj poste demandis, kiel sanas lia patrino.

— Mirinde bone! — li diris, — hieraŭ posttagmeze mi alportis al ŝi preskaŭ tutan mian monon, ĉar se mi gardus ĝin en mia poŝo, tiam la policanoj eltirus ĝin, post kiam mi trinkis mian lastan glaseton, kaj tiam ŝi havus nenion.

— Kial vi ne donas al ŝi ĉion? — mi demandis.

— Ho, kia malsaĝa demando; tiam mi ja ne povus eliri por trinki unu solan glaseton kun la kamaradoj; kaj unu glaseton mi ja povas trinki, tia estas mia karaktero.

Mi demandis pri Jafet.

— Jafet!? sed vi ja estas Jafet mem.

— Mi aludas mian hundon.

— Vian hundon!?... Ho, mi memoras, ĝi kuŝis mortinta sub tiu renversita kesto kaj ni ĵetis ĝin akvon.

— Ĉu vi scias —, mi demandis plue, — ĉe kiu insulo vi trovis min sur la maro?

— Neniu sciis tion —, li respondis, — nek la kapitano, nek unu sola alia maristo sciis tion, eĉ ne la doktoro. Ni kredis, ke via boato venis el unu el la holandaj aŭ germanaj insuletoj, sed ĉar vi parolis nek holande nek germane, ni konjektis fine, ke vi falis el la luno —, kaj la kuiristo laŭte ekridis.

Mi ekvidis, ke mi ne staras sur la ŝipo, kies maristoj trovis min sur la maro, kaj mi demandis al Ivan novaĵojn pri la kapitano, pri la doktoro kaj pri la ceteraj maristoj de lia antaŭa ŝipo.

— Ĉiuj fundiris —, li respondis.

— Ĉu ili fundiris!? — mi ekkriis.

— Jes, mia juna sinjoro, ĉiuj dronis; mi sola estis savita.

— Kiel okazis tio?

— Nu, post kiam la buboj ĵetis min tra tiu vitro, mi devis pagi por nova, sed mi jam fortrinkis tutan mian monon, tiel ke la policanoj kondukis min malliberejon, kie mi restis plenan monaton. Dum tiu monato mia kapitano ekvelveturis sen mi, kaj ĉar la ŝipo pereis, la tuta ŝipanaro fundiris kaj dronis..., nur Ivan la kuiristo ne fundiris kun ili dank’ al liaj glasetoj da brando; sekve: Vivu la brando!! kaj li svingis siajn longajn brakojn.

Mi nun sciis, ke Ivan ne povas informi min pri mia „Insulo“, kaj ĉar mi devis foriri, mi diris:

— Nu Ivan; salutu vian patrinon por mi kaj sanu bone.

Ivan premis mian manon, dirante:

— Mi ĝojas, ke mi falis tra tiu vitro, ĉar sen tio ni ambaŭ verŝajne ne plu vivus.

— Kial? — mi demandis tute ne pripensante lian diraĵon.

— Ho! tio ja estas memkomprenebla. Sen miaj glasetoj mi estus returninta min kun vi al la skuno kaj ni estus dronintaj same kiel la aliaj; sekve dank’ al la glasetoj da brando mi vivas ankoraŭ, kaj vi fariĝis fama violonisto... Nu, mia juna sinjoro —, kaj li forte premis mian manon, — sanu bone; vi faris al mi grandan plezuron, ĉar vi ne forgesis min, kaj se iam mi povos servi al vi, mi faros mian eblon.

— Vi povos servi al mi —, mi diris; — se iam vi renkontos tre longan mariston, nomitan Johano, parolu tiam pri mi kaj se li memoros min, petu lin skribi al mi, kie mi naskiĝis kaj kiel mi nomas min.

La kuiristo suprentiris la brovojn kaj ŝultrojn, ekkriante:

— Sed kiel mi rekonos vian Johanon?... Estas tiom multe da longaj maristoj.

— Nur atentu lian horloĝan ĉenon; se ĝi estas farita

— Nu, mi petos al ĉiuj longaj maristoj diri al mi, kioma horo estas...

Mi interrompis la kuiriston kaj diris:

— Ne faru tion, ĉar kvankam Johano portas belan ĉenon, la poŝhorloĝo mankas.

— Nu bone, mi atentos nur la ĉenon —, li diris.

Mi ellasis lian manon, donis mian adreson kaj adiaŭdiris lin.

La vesperon de tiu sama tago Romeskaŭ enmanigis al mi la ĵurnalon kaj fingre montris artikolon, subskribitan de „H. M.“ Tiu „H. M.“ estis severa kritikisto, kies artikoloj timigis eĉ la plej bonajn artistojn, ĉar li indulgis neniun. Mi sciis, ke mi estas legonta kritikaĵon pri mia solludado, sed la literoj „H. M.“ jam ne timigis min, ĉar la vizaĝo de Romeskaŭ trankviligis min antaŭe. En tiu artikolo mi sciiĝis, ke mi ĉiurilate estas la plej lerta violonisto, kiu en la lastaj jaroj partoprenis la koncertojn en la imperiestra teatro de Patersburgo. Romeskaŭ ne estis ĵaluza; sincere li gratulis min, certigante, ke mia famo estas fondita.

De tiu tempo mi regule ludis antaŭ la publiko tutan jaron, kaj la famo de mia talento disvastiĝis ĉiuloken.

Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ, lia edzino kaj Aleksandra akampanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski, kaj tion mi sciigis al li. Estis por mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue ĉar mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja parte devus koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan, neniu komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski, kiu estis laŭ mia opinio malriĉa,

Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li fariĝis tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom rekompenci al li, mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras daŭrigadi liajn lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li sendu al mi ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj, kiujn mi regule studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al li. Komence li malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi insistis, li fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda vireto adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante antaŭ ni por danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris por li, li tiel terure balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la manplatojn, ke fine Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron:

— Sufiĉas, sinjoro Bjelski; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al ni dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al mia adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere nian dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton. Rigardu la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko.

Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope), Romeskaŭ diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da mono, kiom Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj mi dankis lin el la fundo de mia koro.

Mia vojaĝo estis, por tiel diri, triumfvojaĝo. Ĉie kie mi ludis, mi estis aplaŭdata kiel ankoraŭ preskaŭ neniu antaŭ mi.

Jam semajnon post mia forveturo el Patersburgo Maksimo Bjelski sendis al mi sian unuan skriban lecionon. Mi ĉiam estis admirinta lian fervorecon, sed pli ol iam mi ĝin admiris, post kiam mi trarigardis lian unuan senditan literaturaĵon kun la klarigaj notoj. La vireto sendis al mi la duonon de la romano Romain Kalbri de Hektoro Malot, kun tiom da skribitaj notoj, ke li bezonis almenaŭ dek horojn por pretigi tiun lecionon.

Mi tuj skribis al li, ke mi havas malmultan tempon (pro miaj koncertoj) por funde studadi la lecionon, kaj ke mi atendas la duan leteron nur post du monatoj. Tiel mi volis ŝparigi al li lian tempon. Post la dua leciono mi sciigis al li, ke al mi mankas ĉiu tempo kaj okazo por plue studadi, kaj ke mi ne atendos la trian leteron. Li sendube ne kuraĝis persisti sian diligentecon kaj fervoron, ĉar la trian fojon mi ricevis nur lian leteron, en kiu li esprimis sian dankon, esperante, ke mi baldaŭ revenu la urbon por denove sekvi liajn buŝajn lecionojn.

Tamen ni ne tiel baldaŭ reiris Patersburgon, kiel mi atendis, ĉar mia ludado havis ĉie tiom da sukceso, ke ni prokrastis la reirvojaĝon ĝis post ses aliaj monatoj. Fine post forestado dum plena jaro ni ekvojaĝis hejmen, kie min jam atendis invitaĵo de la imperiestra teatro por ludi en benefica koncerto. Provizore mi malakceptis, ĉar mi bezonis ripozon post mia streĉa laboro.

Tagon antaŭ nia alveno en Patersburgo mi skribis al mia instruisto, petante lin veni al ni dum unu el la tuj sekvantaj tagoj por priparoli mian novan buŝan studadon. Preskaŭ semajno pasis, sed Maksimo Bjelski ne venis, kvankam ni jam estis kelkajn tagojn en la urbo. Ni estis surprizitaj, ĉar ĉiam antaŭe niaj petoj estis por li kiel ordonoj. Timante, ke li ne ricevis mian leteron, mi skribis alian, sed Bjelski ne aperis.

— Loĝis tie ĉi —, li respondis.

— Ĉu loĝis? — mi demandis.

— Jes, li foriris antaŭ semajno, post kiam lia patrino estis mortinta.

— Ĉu lia patrino mortis!? .... kaj kie li loĝas nun?

— Mi ne scias.

— Ĉu li ne postlasis sian novan adreson?

— Li postlasis nur ŝuldojn.

Mi ekmiregis.

— Ĉu Maksimo Bjelski ŝuldas al vi monon?

— Jes, li foriris ne paginte du monatojn da lupago.

— Li foriris propravole?

— Kiu vi estas, kiu estas tiel scivola pri li?

— Lia amiko Romeskaŭ.

— Ho, vere!? — diris plue la grasa viro, montrante vizaĝon iom pli neĝentilan ankoraŭ.

— Kaj mi dezirus ekscii, ĉu li foriris propravole.

— Mi ne lin retenis, sed ĉar li jam ne pagis tiun lupagon por du monatoj, mi ne povis toleri lin pli longe en mia ĉambreto, kaj aliulo luis ĝin.

— Sekve, vi devigis lin foriri —, mi diris indigne.

Anstataŭ respondi, la grasulo ĵetfermis la pordon antaŭ mia nazo kaj jen mi staris sur la strato ne sciante kion fari por informiĝi pri mia instruisto. Mi antaŭsentis, ke la vireto pro malriĉeco estis cedinta sian ĉambreton, kaj timego ekkaptis min, ke li verŝajne sin trovas en granda mizero. Kie serĉi lin? Enprofundiĝinte en

— Kara amiko! — mi diris, — kion do vi faris!?

Dua elspiro eliris el lia buŝo kaj malforte li flustris:

— Ili ... mortigis ... min.

— Kiuj? — mi ekkriis.

— La netaŭgaj buboj ......

— Ĉu buboj pendigis vin?

— Kaj Barazof — ... li flustris plue.

— Barazof?

Li kapjesis kaj mi helpis al li eksidi, komprenante nenion pri tiu ĉi misterplena krimo. Mi ne konis Barazof

— Amiko Bjelski, aŭskultu: vi estas malsana kaj ne povas resti tie ĉi. Kie vi loĝas? ... Mi kondukos vin hejmen.

Li ridetis grimace kaj diris per malforta voĉo:

— Mi ne havas plu hejmon.

— Kie vi do dormis la lastajn noktojn?

— En ĉi tiu dometo —, li diris, kaj tria elspiro eliris lian buŝon.

Mi ne plu aludis liajn mortigintojn, kredante lin deliranta, kiam li parolis pri la knaboj kaj Barazof; ĉar nenie sur la mortintejo mi estis vidinta personojn. La kompatinda vireto ne povis tamen pasigi pluan nokton sur ĉi tiu loko, kaj ĉar li ne havis plu hejmon, restis al mi nenia rimedo, krom konduki lin al miaj geadoptintoj, kaj mi demandis:

— Ĉu vi estas sufiĉe forta por

— Mi kredas ke jes, sed se mi povus, mi ne kuraĝus iri sur la stratoj.

— Kial? — mi demandis, kredante ke refoje li deliras.

— Pro mia kolo; la homoj vidos, ke ĝin ĉirkaŭas ruĝa strio, kaj ili divenos, kion mi faris.

— La strio preskaŭ foriĝis; nur ekstaru, apogu vin sur mia brako kaj ni iros kune.

Li klopodis leviĝi, tiam li diris:

— Mi timas, ke miaj kruroj estos tro malfortaj.

— Viaj kruroj? ... Ĉu ili doloras vin?

— Ne, sed mi ne manĝis dum tri tagoj —; kaj refoje li ridetis grimace.

— Ĉu mi alportu manĝaĵon? — mi demandis.

Li ne respondis, sed kovrante al si la vizaĝon ambaŭmane, li ekploris mallaŭte, dum lia korpo tremetadis, kvazaŭ elektra fluo ĝin trakurus.

— Rekvietiĝu, mia amiko —, mi diris, — mi helpos al

— Al la domo de sinjoro Romeskaŭ? ... Sed kion li diros? ... Li jam faris por mi tro multe.

— Vi tamen ne povos resti sur la strato aŭ en tiu ĉi konstruaĵeto —, mi diris, rigardante ĉirkaŭe. Bjelski rimarkis, ke mi rigardas la portilojn, kiuj staris apude unu sur la alia kaj kiujn li estis uzinta por stari sufiĉe alte por fiksi la kordon al trabeto, je kiu li estis pendiginta sin. Li ĝemadis refoje kaj kovris al si la okulojn per la manoj, kvazaŭ li hontus pro tio, kion li faris.

— Ho patrino, patrino! — li flustris.

Mi estis kortuŝita kaj diris:

— Kuraĝon! ... mi ja volas helpi vin.

— Ho, li diris —, mi estas tro mizera; neniu povas helpi min.

— Kial?

— Barazof ne lasus min kvieta.

— Kiu estas tiu Barazof?

Li hezitis; tiam li respondis kvazaŭ por eviti la veron:

— Mi rakontos poste ... Ho Dio, Dio!

Mi pensis, ke li aludis la grasulon, kaj diris plue:

— Ne malkvietiĝu pri Barazof; mi ja aranĝos tiun aferon por vi. Refoje lin atakis tiu sama kvazaŭ elektra ektuŝo, kaj momenton poste li flustris:

— Mi ŝuldas tro multe, ... multe tro multe ..., mi ja ne povus toleri, ke vi pagu ...., vi jam pagis al mi tro multe ... —; tiam li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin nerveme.

— Atendu tie ĉi momenton —, mi diris, — mi tuj revenos kun veturilo, sed promesu al mi, ke vi ne refoje ..... —, mi eksilentis, sed fingre montris la tratranĉitan ŝnuron.

— Mi promesas —, li diris, ekfrotante al si la manplatojn.

Mi eliris la dometon kaj post kvarono da horo revenis en veturilo. Duonan horon poste la veturilo ekhaltis antaŭ nia domo. Aleksandra sidis ĉe la fenestro kaj turnis sin al iu en la salono, kiun mi ne povis vidi. Kiam ŝi turnis la kapon al mi, mi signodonis, ke ŝi tuj malfermu la pordon. Ŝi malaperis kaj apenaŭ mi helpis la vireton el la veturilo, la pordo malfermiĝis, kaj kaptante Bjelski sub la brako, mi kondukis lin en la koridoron, kie Aleksandra kaj ŝia patrino nin rigardis kun vizaĝoj esprimantaj pli da demandoj ol mi povis respondi tie. Mi eniris kun Bjelski en la studejon de Aleksandra, kaj ŝi sekvis kun la patrino.

— Alportu tuj lakton aŭ buljonon —, mi diris, sidigante la vireton sur la kanapo, — li mortas pro malsato.

Mia adoptintino levis la manojn pro surprizo, sed Aleksandra rapidis for kaj alportis lakton; Bjelski tamen estis tiel nervema kaj tiel hontis, ke li ne povis teni la glason, kaj mi trinkigis lin kiel oni trinkigas infanon; tiam mi kuŝigis lin sur la kanapo kaj diris:

— Nun retrankviliĝu kaj dormu momenton, se vi povos, hodiaŭ vespere ni parolos plue.

Li signodonis, ke li sekrete volas ion diri al mi. Mi klinis min super li kaj li flustris en mian orelon:

— Mi petas, ne parolu pri .... pri tio, kion mi faris.

— Mi promesas, .... nun klopodu ekdormi.

Refoje li premis mian manon kaj fermis la okulojn.

Longe ni lin rigardis. Fine ni eksidis kaj mi metis la manon sur mian buŝon por komprenigi, ke neniu parolu. Aleksandra rigardis demande jen la vireton, jen min, sed mi silentis.

Kiam Bjelski dormis, mia adoptintino alproksimiĝis al la kanapo kaj rigardis la dormanton.

— Ho-o-o! — ŝi ekkriis, — mi komprenas —, kaj ŝi montris la kolon de la vireto; la ruĝeta strio fariĝis blua kaj ĝi pruvis klare tion, kio estis okazinta.

Aleksandra tamen ne rimarkis ĝin; ŝi staris tro malproksime. Mi refoje metis mian manon sur mian buŝon kaj sinjorino Romeskaŭ sternis tukon sur la korpon de la vireto, tiel ke la strio estis nevidebla; tiam ŝi eksidis denove.

— Kio do okazis? — fine demandis Aleksandra. Mi respondis: — La luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon, tiam li vagadis senhejme kaj sen mono tra la urbo ĝis kiam mi lin trovis.

— Kie? — demandis ambaŭ.

— En la dometo sur la enterigejo.

Longa silento sekvis, tiam mi diris:

— Kaj mi promesis helpi al li.

Aleksandra rigardis pete sian patrinon kaj ĉi tiu diris:

— Li restos tie ĉi.

Romeskaŭ estis elirinta en la mateno; estis nun la sepa horo en la vespero, kaj nun ni aŭdis lin reveni. Li eniris en la ĉambron, kie ni sidis mallaŭte parolantaj. La sinjorino ekstaris kaj flustris ion al li en la orelon. Li tuj iris al la kanapo, levis la tukon kaj rigardis esplore la kolon de la vireto; tiam li diris, skuante la kapon:

— Mi ne vidas ĝin.

Mi alproksimiĝis kaj ekvidis, ke la strio tute malaperis, kaj mi ĝojis pro tio.

— Bonvolu ne paroli pri ĝi —, mi diris, rigardante lin pete.

— Ne timu —, li respondis. Li eksidis apud mi kaj mi rakontis detale ĉion, kio estis okazinta, nur ne parolante pri la maniero, en kiu mi savis la vivon de Bjelski. Aleksandra ne devus tion ekscii. Romeskaŭ tre

— Eble li ne deliris, sed ni ne aludu ilin, li per si mem ja rakontos ĉion. Tiu Barazof tamen ne estas lia luiginto, sendube io mistera sin kaŝas sub tio.

Je la oka horo Bjelski vekiĝis. Mi donis al li tason da buljono, kiun li trinkis sen mia helpo. Li sentis sin multe pli bone kaj eksidis sur la kanapo. Mi flustris al li, ke la postsigno tute malaperis kaj li dankis min.

Romeskaŭ nun aliris al la kanapo kaj esprimis sian bedaŭron, ĉar li revidis lin en tia stato, kaj diris plue:

— Mi tamen kredas, ke vi baldaŭ resaniĝos, sinjoro Bjelski, kaj mi petas vin fari al ni la plezuron esti nia gasto. Se vi refoje estos sufiĉe forta por daŭrigi viajn kursojn kun Jafet, tiam vi povas restadi ĉe ni kiel lia instruisto, ĉar Jafet spertis, ke al lia kono mankas ankoraŭ multe. Ĉu vi akceptas tiun proponon?

La vireto aspektis kiel iu, kiu ne kredas al siaj oreloj; post momento li diris kun voĉo, kiu tremetis:

— Ĉu tio ne estus tro malmodesta miaflanke, sinjoro?

— Tro malmodesta? ... Sed mia kara, oni povas esti ankaŭ tro modesta. Vi instruos al Jafet, kiu bezonas multajn lecionojn, kaj kiel rekompencon mi proponas al vi ĉambron en mia domo, kaj salajron. Ĉiu laboranto valoras sian salajron, estus do sensencaĵo paroli pri malmodesteco, se vi akceptus ĝin —, kaj Romeskaŭ etendis al li sian manon, kiun la vireto, interrompante la frotadon de la siaj, ekpremis.

Estis nun decidite, ke Maksimo Bjelski restus ĉe ni, kaj mi estis feliĉa pro li.

La postan matenon ni volis venigi la doktoron, sed Bjelski certigis, ke li sin sentas tre bone kaj ke li jam tiun saman tagon dezirus komenci la kurson; sed la pala vizaĝo de la vireto kaj lia nervemeco montris sufiĉe

En la vespero ni sidis kune en nia granda salono, sed Bjelski malestis. Ni pensis, ke li estis irinta en sian ĉambron por aranĝi malgrandan aferon, kaj ke li baldaŭ revenos. Li tamen restis for kaj mi iris por vidi, kion li faras. Li sidis tre modeste en sia ĉambro ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Vidante min li tuj ekstaris.

— Kial do vi ne venis al ni? — mi demandis.

Li rigardis min, kvazaŭ li tute ne komprenus mian demandon.

— Ĉu vi sentas vin nebone? — mi demandis plue.

— Ho jes, eĉ tre bone —, li respondis.

— Kial do vi sidas tie ĉi tute sola?

Refoje li ŝajnis ne kompreni min; ne respondante li rigardis min demande kaj frotadis al si la manojn.

— Nu!? — mi diris, irante al li kaj kaptante lian brakon, — vi devas pasigi la vesperon ĉe ni en la salono; ni kune babilos kaj poste mi ludos iom kun Aleksandra.

— Sed, ĉu tio ne estas tro malmodesta, se...

— Ho ne, tio tute ne estas tro malmodesta, sinjoro Bjelski, vi ja estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn vesperojn tutsola ĉe tiu fenestro.

— Sed ĉu la gesinjoroj trovos...

— La gesinjoroj trovos, ke vi estas multe tro modesta —, mi diris, kaj ili deziras, ke vi tuj revenu kun mi en la salonon.

Pasis kelkaj semajnoj kaj mia kurso jam rekomenciĝis.

Unu vesperon, kiam ni sidis kune en la salono, la servistino eniris kun letero, kaj ĉar ŝi ne povosciis legi, ŝi enmanigis ĝin al Romeskaŭ.

— Por sinjoro Maksimo Bjelski —, li diris, leginte la adreson.

La vireton kvazaŭ ektuŝis elektra fluo; li fariĝis morte pala, liaj manoj tiel multe ektremis, ke li nur kun peno povis akcepti la leteron. Kun surprizo ni rigardis lin, kiam li deŝiris la koverton por elpreni la al li adresitan leteron. Li legis, lasis fali la leteron kaj rigardis nin dirante:

— Jen vi havas!

— Kio estas? — demandis Romeskaŭ.

— Letero de Barazof —, li flustris. — Li eltrovis min.

— Kiu estas Barazof? — plue demandis Romeskaŭ.

— Negocisto.

— Negocisto!?... Nenio krom tio?

— Kaj pruntedonisto —, li diris, preskaŭ rompante al si la manojn.

Romeskaŭ signe ordonis al Aleksandra, forlasi la salonon, kaj kiam ŝi estis for, li diris:

— Amiko Bjelski, pro nura modesteco vi kaŝas antaŭ ni ion, kio premadas vin jam longan tempon. Forĵetu de vi tiun modestecon kaj konfidu al ni la sekretan ĉagrenon, kiu subfosas ne nur vian feliĉon, sed ankaŭ vian sanon. Vi scias, ke ni helpos al vi kiel bonaj amikoj.

La vireto ekbabilis kelkajn vortojn, kaj Romeskaŭ ekstaris, frapetis al li la ŝultron kaj kuraĝigis lin, dirante:

— Nu, do; estu viro, ne fariĝu tiel nervema, sed rakontu malkaŝe kaj kviete tion, kio vin ĝenas, kaj pri tiu Barazof.

Maksimo Bjelski viŝis al si la vizaĝon per la naztuko, nerveme enpoŝigis la tukon, refoje eltiris ĝin, premis ĝin, kvazaŭ ĝi estus lia plej granda malamiko, kaj rakontis, ekhaltante de tempo al tempo.

— Kiam antaŭ kelkaj jaroj mortis mia patro, li lasis post si nur tiom da mono, kiom ni bezonis por pagi la koston de lia enterigo. Mi ĵus akiris oficon kiel instruisto en unu el la publikaj lernejoj de la urbo, kaj estis feliĉa, ke mi povus subteni mian patrinon. Jam tre baldaŭ tamen mi eksciis, ke mi en realo ne taŭgas kiel instruisto; mi estis iom nervema kaj mi ne povis estri la netaŭgajn knabojn. Kelkaj knaboj en mia klaso estis bonaj kaj diligentaj kaj faris progresojn, sed aliaj estis malobeemaj kaj maldiligentuloj. Kiam mi admonis ilin, ili mokridis min pro mia nervemeco, kaj se mi volis puni ilin, ili insultis min kaj per tio mi fariĝis ankoraŭ pli nervema, kaj fine ĉiuj knaboj partoprenis turmentadi min. Ŝajnas al mi, ke mi jam en tiu tempo kelkfoje frotis al mi la manojn, precipe kiam mi volis esti severa kontraŭ la lernantoj; kaj tion ili rimarkis. Por sin amuzi, unu el ili en unu mateno estis desegninta mian portreton sur la nigra tabulo, kaj sub la desegnaĵo li estis skribinta la vortojn: „Maksimo Bjelski, la frotulo“. Mi fariĝis tiel nervema, ke mi ne povis paroli kaj eliris la klason, sed revenis post duona horo. Reveninte, mi vidis, ke la knaboj sidis sur siaj benkoj kun serioza vizaĝo, sed ĉiuj frotadis al si la manojn. Mi ekkoleris, admonis, sed miaj vortoj ne faris impresojn sur la sentaŭguloj. Ili kviete daŭrigis froti al si la manojn, kaj mi foriris por plendi al la lernejestro. Li venis, sed apenaŭ li estis en mia klaso, ĉiuj knaboj diligente skribis.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings