← Table of contents
Idoj de Orfeo

Kvara Parto Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza (continued 2)

Reading edition

Johano ridas kaj demandas:

— Nu, sinjorino, kion vi opinias pri niaj kostumoj?... Ĉu ni ne aspektas kiel veraj Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?

— Ĉu vi refariĝis aktoro, sinjoro? — fine ŝi demandas.

— Ne; ni fariĝis rajdantaj reklamiloj —, lakone respondas la filozofo. Mi ja parolis al vi pri tio.

— He! ... vi rajdos en tiuj kostumoj?

— Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj li sur azeno.

Ivan honte kaj konfuzite ruĝiĝas kaj sinjorino Bus, ne povante jam ne ridi, ekridegas tiel laŭte, ke ŝi same ruĝiĝas.

— Pardonu al mi, sinjoroj —, ŝi fine diras, ... pardonu al mi, ke mi tiel ridas, sed mi ne povis reteni min. Vi efektive aspektas kiel veraj arlekenoj. Se vi montros vin en tiuj kostumoj, tiam vin sekvos ĉiuj buboj de la urbo.

— Nu! — diras Johano al Ivan —, ĉu mi ne certigis, ke neniam pli belaj reklamiloj promenis aŭ rajdis tra la stratoj de Hago?... Mi rediras: La sukceso estos giganta.

— Sinjoro —, diras sinjorino Bus, — mi devas enmanigi al vi ĉi tiun nomkarteton. Ĝi estas de sinjoro Van Elshout, unu el miaj pensionuloj. Li tre deziras konatiĝi kun vi kaj petigas, ĉu vi povos akcepti lin je la kvina kaj duono.

Johano akceptas la karteton, ĵetas sur ĝin rapidan ekrigardon, ĝin metas sur la tablon kaj diras:

— Kial li volas konatiĝi kun mi?

— Mi ne scias.

— Nu, li venu.

— Ĉu vi povas akcepti lin tuj ... en tiuj kostumoj?

— Li atendas?

— Jes, en sia ĉambro; li ĵus rehejmiĝis kaj atendas vian respondon.

— Li estos bonvena, sinjorino.

La sinjorino eliras kaj minuton poste modesta frapo anoncas, ke Van Elshout staras en la koridoro ĉe la pordo.

— Eniru! — vokas Johano.

Malrapide malfermiĝas la pordo, kaj eniras riverencante sinjoro Van Elshout. Liaj vestoj kaj tolaĵo estas kiel ĉiam sen ĉifoj. Li ekhaltas kaj preskaŭ lasas fali la dekstran nigran ganton, kiun tenas lia maldekstra gantkovrita mano, ĉar la renkonto de la strangaj sampensionuloj tre lin surprizas.

— Pardonu! — li diras balbute... Pardonu!... hm!..., ĉu mi havas la honoron renkonti sinjoron Dusburg?

Johano ekstaras.

— Jes, mia nomo estas Dusburg, kaj tiu de mia amiko (li montras lin per mangesto) estas Ivan Ivanoviĉ.

Ivan kapsalutas, sed restas sidanta, ĉar la dika ventro malhelpas al li tuj ekstari.

— Tre agrable, sinjoroj ... hm!

— Eksidu sinjoro —, diras Johano, montrante seĝon tuj apud la tablo. Van Elshout eksidas tre ĝenate, dirante:

— Mi do ne venas malĝustatempe? ... hm!

— Ho ne; neniu venas ĉi tie malĝustatempe, kaj ĉiu, kiu deziras fari mian konon, estas bonvena.

— Mi dankas ... hm!... Mi ekaŭdis antaŭ kelkaj tagoj, ke ni estas sampensionuloj, kaj ĉar mi kutimas konatiĝi kun ĉiuj miaj sampensionuloj, mi prenis la liberecon prezenti mian nomkarteton pere de sinjorino Bus.

— Mi ĝin ricevis.

— Mi estas, kiel vi sendube legis, ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo.

— Tion mi ne atentis, mi nur rapide legis vian nomon.

— Hm!... Ĉu vi loĝas jam longe en Hago, sinjoro?

— Nur malmultajn semajnojn.

— Vi estas aktoro, ĉu ne vere?

— Mi estis aktoro.

— He! ... hm!... Vidante vin en tiu kostumo, mi ekpensis, ke vi estas tia ankoraŭ nun, kaj ke vi kun via amiko estis studantaj viajn rolojn.

— Vi trafis, ni estis studantaj.

— Mi do ne eraris... Vi sekve estas ankoraŭ nun aktoro... Mi tre ŝatas la teatron ... hm! ... hm!

— Mi same, sed nun ni ne studadis teatrajn rolojn.

— He! ... hm!

— Ĉar ni estas nun reklamiloj; ni ekzamenis, kiel sidas niaj vestaĵoj kaj cetere.

Sinjoro Van Elshout kredas, ke li malbone aŭdis; li sekve demandas:

— Kion!? ... hm!... Reklam...!?

— Jes, rajdantaj reklamiloj. Mi estos Don Kiĥoto kaj mia kamarado estos Sanĉo Panza. Ni intencas labori por la granda ekspozicio, kiu, kiel vi scias, nuntempe okazas en Scheveningen, kaj se oni akceptos niajn servojn, kaj pri tio ni ja ne dubas, tiam ni...

— Pardonu! ... hm! ... hm!... Vi estas reklamilo!?

La dandeto posten ŝovas sian seĝon. Ŝajnas, kvazaŭ venena serpento subite ekrampas antaŭ liaj galoŝkovritaj ŝuoj; ĉar li ekstaras, rigardas al la pordo kaj montras per sia tuta teniĝo, ke li estas tuj forkuronta el la ĉambro.

Johano rigardas mokridetante la vireton kaj diras:

— Jes, ni estas reklamiloj, ... rajdantaj reklamiloj. Tiu titolo ŝajnas malplaĉi al via moŝto.

— Verdire ... hm!... Mi devas konfesi, ke mi venis por konatiĝi kun aktoro. Se mi antaŭe scius, ke vi estas ... hm!... reklamilo, tiam mi memkompreneble ne estus prezentinta mian nomkarteton.

Johano ekkoleretas, sed li tuj ekpensas, ke fakte la

— Kial?

— Nu, ... hm!... Ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo ja ne povas konatiĝi kun ... hm!...

— Kun reklamilo, vi estas dironta, ĉu ne vere!

Sinjoro Van Elshout ne respondas tiun demandon, sed diras:

— Se sinjorino Bus ne estus trompinta min, tiam ... hm!

— Tiam vi ne estus prezentinta vian nomkarteton.

— Memkompreneble. Tiam mi ne estus veninta ... hm!

— Nu, vi estas libera tuj foriri; mi ne vokis vin kaj mi ne vin retenos.

— Hm!

Tute ne senkulpigante sin, sinjoro Van Elshout estas forlasonta la ĉambron, sed ŝajnas, ke li tro multe prokrastas sian foriron, ĉar Johano, konsiderante, ke ne penvaloras disputadi kun li pri la diferenco inter aktoro kaj reklamilo, ekstaras per la rapideco de fulmo, kaptas la dandeton ĉe la kolumo, tiel ke la tolaĵo de lia blanka surĉemizo en terura maniero ĉifiĝas, levas lin de la planko kaj per antaŭen streĉita brako portas al la pordo, kiel oni portas dronigotan hundon. Tiam li ellasas la teruritan vireton en la koridoro, tute ne atentante, ĉu li rompas al si la krurojn aŭ la nukon. Feliĉe la falanta dando tuŝas la tapiŝon per la piedoj, ne perdante la egalpezon, li ŝanceliĝas momenton, sed ne renversiĝas kaj rapide kiel leporo kuras al sia ĉambro, kie li malaperas.

Johano kviete refermas la pordon, dirante:

— Jen, li estas for. Ni konatiĝis, sed ho ve! la konatiĝo ne estis laŭ reciproka plaĉo. Li jam neniam revenos.

Ivan, kiu nur duone estas kompreninta la mallongan

Johano ridetas kaj diras:

— Jen la maniero, per kiu mi kutimas reguligi mian konton kun tiaj homoj!

— Mi ne komprenas...

— Ne estas necese, ke vi nun komprenu tion. Poste, se ni okaze havos nenion por fari, mi klarigos al vi tiun aventuron; sed niaj bestoj estas tuj venontaj, ĉar estas la kvina kaj duono.

Laŭta sonorado ekster la ĉambro anoncas, ke sur la strato staras persono.

— Jen la viro kun niaj bestoj —, diras Johano, kaptante la kaskon kaj metante ĝin sur la kapon —. Nun ni povos rajdi, Ivan.

Al Ivan tute ne plaĉas la rajdado, sed li ne kuraĝas kontraŭstari al Johano

En tiu momento laŭta bruo, ridado kaj vokado estas aŭdataj sur la strato. Johano alligas la kartonon sur la pinto de la lanco kaj diras al Ivan:

— Antaŭen, kamarado, sekvu min!

Ili malsupreniras la ŝtuparon, sur kiu staras la geedzoj Bus, kiuj jam malfermis la stratan pordon, sed kiuj ne komprenas, kial antaŭ la domo staras malgrasa ĉevalo kaj grasa azeno.

— Ki... ki... ki...? — balbutas

La silabo „ki“ — sen finiĝo estas kelkfoje tre malklara, sed en ĉi tiu cirkonstanco Johano komprenis ĝin bone.

— Mi mendis ilin —, li diras, kaj preterirante la geedzojn, li iras sur la straton, kie multaj scivolaj buboj amasiĝis ĉirkaŭ la du kvarpieduloj.

Johano helpas al Ivan supreniri la azenon, kaj post kiam li mem estas eksidinta sur sia Rosinanto, ili ekrajdas, laŭte aplaŭdataj de multaj buboj, kiuj ne komprenas, kion signifas tiu stranga rajdado. Ĝi tamen estos kiel triumfa rajdado. Johano en plena armaĵo el kupro kun longa glavo ĉe la flanko, brilanta vizierhava kasko sur la kapo kaj longa lanco en la mano, rajdas kiel vera kavaliro kaj rigardas la rigardantojn kun rava rideto. Ivan tamen, kiu pro la dika ventro sidas tre malkomforte sur sia azeno, aspektas kiel vera mizerulo kaj martiro, sed ĉar la rigardantoj kredas, ke lia malĝoja vizaĝo apartenas al la rolo, kiun li ludas, aplaŭdadas lin laŭtvoĉe, dum Don Kiĥoto diras al li:

— Kuraĝon...! kuiru ilin, mia kara; vi ja vidas, ke ĉio marŝas bone kaj ke ĉio finiĝos laŭ deziro.

Neniam reklamiloj havis tian sukceson. Ĉiuj preterpasantoj ekhaltas por postrigardadi ilin kun miro kaj atento. Ĉiuj pordoj malfermiĝas kaj post ĉiuj fenestroj aperas kapoj de scivolemuloj, kaj ĉiuj legas kun rido la duelinviton de la kavaliro. Neniu tamen akceptas ĝin, ĉar ĉiuj unuvoĉe samopinias, ke tiu reklamilo estas la plej trafa kaj la plej originala, kiun povus elpensi la direkcio de la ekspozicio.

Tia estas la opinio pri tiu elpenso, ke kelkaj amikoj de la direkcio tuj telefone gratulas pro la trafa maniero, per kiu ĝi (la direkcio) reklamas. Kaj la direkcio komprenas nenion pri la telefonaj gratuloj; ĝi komence ekpensas pri ŝercado, tamen, post kiam multaj tiaj gratuloj sinsekve estas telefonitaj inter Daguerrestraat kaj Scheveningen, ĝi (la direkcio) irigas serviston per biciklo renkonte al la mistera reklamilo por tuj eksciiĝi kaj eksciigi, el kio konsistas la nekonata reklamilo.

Unu horon poste Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, ĉirkaŭataj de centoj da buboj, bubinoj kaj aliaj scivolemuloj,

Ĉiuj volas admiri kaj rigardi la denove naskiĝintajn heroojn de Saavedra; ĉiuj eniras la konstruaĵon, kaj post kiam en la vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon, ili sciigas al la direkcio, ke tiu mono estas la kvaroblo de la plej alta taga sumo, ĝis nun ricevita dum la tuta ekspozicio.

Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza estas akceptataj kiel reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio la kontrakto povus esti nuligata, kaj je tiom da salajro, ke ili post tiu tempo sen peno povus fari trifoje la vojaĝon al Patersburgo per la unua klaso de la vagonaro.

Laŭ Johano (kiu estis postulinta tiun kondiĉon) ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj li estis prava, ĉar tre stranga cirkonstanco estis la kaŭzo, ke la reklamiloj laboris nur kvin tagojn por la direkcio, kaj ni legos en la sekvanta ĉapitro, kiel tio okazis.

Kvina Ĉapitro.

La sukceso de la rajdantaj reklamiloj — La fraŭlino de la ekspozicio — La loteria bileto kun la kvar sepoj — La granda premio — Kiel filozofo pagas servojn, kiujn oni faris al li — Kiel Sanĉo estas senigata de peza ŝarĝo — Rehejmiĝo de la reklamiloj — Gesinjoroj Bus estas invitataj al festeno — Refoja forkuro de sinjoro Van Elshout.

Kiel ni diris en la kvara ĉapitro, la du rajdantaj reklamiloj devus reklami per la ekspozicio dum du semajnoj, kaj la sekvantan tagon ili komencis sian rondrajdadon tra la tuta urbo, eĉ ne evitante la plej maleminentajn stratojn, ĉar precipe tie ilia celo estis plej efike trafita. Personoj, kiuj ne legas gazetojn kaj ne ekaŭdis pri la ekspozicio, fariĝis scivolaj ĉe la apero de la strangaj kavaliro kaj armilservisto, kaj kredante, ke la ekspozicio estas io sama eksterordinara kiel la rajdistoj, multaj aliris al Scheveningen por viziti ĝin.

La direkcio estis kontentega, kaj ĉiufoje en la posttagmezo, kiam Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza aperis antaŭ la konstruaĵo, la turnkrucoj estis forigataj, por ke la kvarpieduloj sen kontraŭstaro povu eniri, kaj tiam la du rajdantoj estis regalataj kiel veraj herooj. Kaj tion ili

Tamen ne ĉiutage la suno brilas kaj ne ĉiam daŭrus la jam por la direkcio komenciĝinta prospero. Tio veriĝis, post kiam en la kvina tago la reklamiloj revenis en la konstruaĵon post okhora rajdado tra la urbaj stratoj.

Apenaŭ Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj apenaŭ li estis enmaniginta al sia armilservisto la kondukilojn de Rosinanto, kiam alkuretis al li juna fraŭlino.

Ivan tuj rekonis ŝin. Ŝi estis la sama, al kiu li antaŭ kelkaj tagoj estis montrinta la internajn partojn de siaj poŝoj por montri, ke ili estas tute sen mono. Ŝi ankaŭ lin rekonis, ĉar ŝi ridetis afable al li. Tiam ŝi direktis sin al Johano kaj tuŝante lian kupre kovritan brakon, ŝi diris:

— Sinjoro, unu vorton mi petas.

Johano rigardis de supre malsupren, ĉar la fraŭlino estis kompare kun li tiel malgranda, ke ŝi povus stari sub lia etendita brako. La fraŭlino siaflanke rigardis de malsupre supren, kaj tuj kiam iliaj okuloj sin renkontis, ili ambaŭ ridetis unu al la alia. Johano rekonis ŝin ankaŭ. Spite al la reciproka rekoniĝo, ŝi diris:

— Ĉu vi min rekonas, sinjoro?

— Jes, fraŭlino.

— Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj tagoj vi vizitis la ekspozicion kaj ke vi tiam rigardis la librojn sur tiuj tabloj?

— Mi memoras.

— Vi sen dubo ankaŭ memoras, ke mi ĉe tiu okazo ĝenis vin momenton por vendi al vi bileton de la ekspozicia loterio?

— Jes, mi memoras.

— Ĉu vi memoras ankaŭ la numeron de via bileto?

Johano ridetis dirante:

— Ne, fraŭlino, kiel mi memorus? Mi ja tute ne atentis tion, ĉar mi aĉetis tiun bileton nur por fari plezuron al vi.

La fraŭlino frapetadis al si la manojn kaj ruĝiĝis pro plezuro, tiam ŝi diris plue:

— Rigardu foje, mi petas, ĉu via bileto surhavas la numeron sep mil sepcent sepdek sep, ... kvar vosthavajn ciferojn[19]. Mi okaze memoras tion, ĉar tia numero estas eksterordinara pro la kvar vosthavaj ciferoj.

Johano momenteton pripensis; tiam li diris:

— Nu, fraŭlino, kio estas

— Sinjoro, rigardu foje vian bileton: povas esti, ke mia memoro min trompis, sed mi estas preskaŭ certa pri tio, ke vi estas la gajninto de la granda premio.

— Ĉu vere!? Nu, mi tuj ekzamenos, sed antaŭe helpu al mi formeti mian kirason, ĉar la bileto sidas en mia veŝta poŝo, se mi ne perdis ĝin.

— Se vi ne perdis!? — La fraŭlino diris tion paliĝante. Ŝi tamen nerveme helpis forigi la kirason, kaj la bileto estis trovata.

— Rigardu al la numero! ... la numero! diris la fraŭlino, frapetante la manojn kaj piedfrapetante pro senpacienco.

— Vi pravas: Kvar sepoj!

— Antaŭen! ... tuj! ... al la direkcio kaj montru vian bileton.

Johano rigardis al sia bileto kaj al la fraŭlino, faris du paŝojn antaŭen, sed subite ekhaltis, dum li demandis:

— Kiom do mi gajnis?

— Ĉu vi ne scias?... Kvin dek mil guldenojn!

— Kvin dek mil guldenojn!? — Kaj rigardante al Ivan, li diris: — Ĉu vi aŭdis? ... kaj ĉu mi ne certigis al vi, ke ĉio finiĝos bone?

— Mi ne bone komprenis tiun fraŭlinon —, diris Sanĉo.

— Nu, sekvu min kaj vi komprenos —, diris Don Kiĥoto.

Ili iris, kaj la ravita fraŭlino, kiu ŝajnis esti pli feliĉa ol la longa kavaliro, sekvis je kelka distanco por ĝui la plezuron vidi, kiel la sinjoro, kiu gajnis la premion pere de ŝia bileto, ricevas la grandan sumon, kiu tiel neatendite faris lin riĉulo. Multaj vizitantoj same sekvis.

Johano kaj Ivan eniris kiel laŭkutime la oficejon de la direkcio, kaj la direkciestro jam ekstaris por saluti la revenantajn reklamilojn; sed antaŭ ol li eldiris unu vorton, Johano prezentis sian bileton, dirante:

— Sinjoro direkciestro, kiam mi proponis al vi niajn servojn, ni estis akceptataj kiel viaj rajdantaj reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio mi povus nuligi la kontrakton, kiu nin ligas. Mi intence postulis tiun kondiĉon, ĉar kiel filozofo mi scias, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj jen, sinjoro, la fortuno sin montris favora al mi: Mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur ĝin falis la granda premio. Per tiu bileto mi fariĝis la posedanto de kvindek mil guldenoj, kaj ĉar posedanto de tiom da mono ne bezonas esti rajdanta reklamilo, mi konsideras min kaj mian amikon kiel eksigitaj, kaj petas vin ĝentile sciigi min, kiam kaj kie mi povos ricevi la gajnitan sumon.

La tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj la direkciestro proponis elpagi tuj, kion nia heroo akceptis kun plezuro.

Paketo kun kvindek monbiletoj po mil guldenoj estis transdonata al Johano, kaj post peto de la direkciestro li rekalkulis la biletojn kaj trovis, ke la paketo enhavas la ĝustan nombron. Johano, la eksreklamilo rigardis ĉirkaŭe. Li serĉis per la okuloj la fraŭlinon, kaj ekvidante ŝin, li geste alvokis ŝin al si. Ŝi alproksimiĝis ankaŭ

— Fraŭlino, pere de vi mi gajnis kvindek monbiletojn po mil guldenoj, kaj pere de vi mi eksciis, ke mi estas la gajninto, ĉar sen via bona memoro mi neniam estus pensinta pri la tuta loterio; sekvas el tio, ke vi faris al mi du gravajn servojn. Mi do estas via ŝuldanto kaj petas vin, ke vi permesas, ke mi tuj reguligu kun vi vian konton, prezentante al vi po unu monbileton por ĉiu al mi farita servo.

Ridetante li eltiris el la paketo du biletojn, kaj kun gracia movo de la mano prezentis ilin kun la vortoj:

— Fraŭlino, faru al mi la honoron akcepti ilin.

— Ho, sinjoro, tio estas multe tro multa.

— Fakte ĝi estas tro malmulta, sed pri tio ni ne disputu, la ĉefa afero estas, ke vi estas kontenta.

La fraŭlino akceptis konsternite kaj konfuzite; ŝi balbutis kelkajn vortojn pro dankemeco, post kiuj Johano ridetis afable. Tiam sin turnante refoje al la direkcio, li diris:

— Sinjoro direkciestro, bonvolu diri al mi, kiu turnis la loteribiletujon kaj kiu elprenis mian bileton kun la kvar sepoj, kiuj riĉigis min.

Du knabegoj sidantaj ĉe aparta tablo, kie ili aranĝis leterojn, gazetojn kaj aliajn paperaĵojn, subite ekstaris.

— Mi ne bezonas montri ilin —, diris la direkciestro; ili jam montras sin mem; jen ili staras.

— Alproksimiĝu, miaj amiketoj —, diris Johano, ... — ankaŭ vi faris al mi grandan servon, ankaŭ vian konton mi devas reguligi —, kaj al ĉiu li donis unu bileton po mil guldenoj.

Laŭta aplaŭdado ĉiuloke aŭdiĝis, precipe ekster la oficejo, kie staris la scivolemuloj. Ĉiuj admiris la malavarecon, per kiu la reklamilo rekompencis la al li faritajn servojn.

Dum la malmultaj tagoj, kiam li konis sian longan amikon, li travivis tiom da mirakloj, ke li fine kredis, ke Johano estas magiisto, kiu antaŭvidas la estonton, aŭ sanktulo, kiu estis veninta teren por puni netaŭgajn bubojn, dandojn kaj malicajn nimfojn, kaj por rekompenci ĉiun, kiu honeste kaj sincere promenas la vojon de la virto.

Veninte ekster la konstruaĵon, Johano ekhaltis, pripensante kion fari kun la bestoj, kaj li diris al Ivan:

— Nu, mia rusa dikventrulo, kion ni nun faros?

Ivan, aŭdante la aludon al sia ventrego, subite respondis:

— Mi petas, forigu mian ventraĉon!

— Ĉu ĝi ĝenas vin?

— Jes, ĝi ĝenas. Ĝis nun mi ĝin portis kun rezigno kaj submetiĝo por esti agrabla al vi kaj por vin servi, sed ĉar ĝi fariĝis superflua, mi prefere iros sen ĝi —, kaj li malligis la ŝnuretojn, per kiuj ĝi estis ligita sur lia korpo. Laŭta kaj profunda elspirego eliĝis el lia brusto, kiam la ventrego rulfalis teren, kaj por montri sian abomenon kaj malamon, li piede puŝegis ĝin for kvazaŭ por diri: — Neniam plu tiu ventraĉo turmentos min.

Johano ridetante kaptis ĝin kaj metis antaŭ la selon de Rosinanto; tiam li surĉevaliĝis kaj diris:

— Antaŭen Sanĉanto[20], surazeniĝu por la lasta fojo

La kuiristo-eksreklamisto obeis tuj, kaj duonan horon poste ili haltis en Daguerrestrato, antaŭ la pensiono de Bus.

Ivan sonorigis, kaj post kiam la pordo estis malfermita, li restis gardanta la bestojn, por ke Johano povu supren porti la ventregon kaj la lancon, ĉar li estis aĉetinta tiujn objektojn same kiel la armaĵon, kiuj laŭ lia opinio estonte servus al li ĉiam, kiam mankus al li mono por pasigi sian tempon promenante kaj vivante kiel eminenta sinjoro.

Sur la koridoro okaze sin trovis Van Elshout, kiu estis elironta por ekpromeni, sed apenaŭ la elegantulo ekvidis supreniri la filozofon, li ekpaliĝis kaj forkuris terurite al sia ĉambro kun la vortoj: Ho fi! ... la viraĉo! ... li ... La cetero de lia frazo perdiĝis post la pordo, kiun li tirfermis post si.

Johano ne ekvidis la forkurinton kaj aliris al la kuirejo, kie gesinjoroj Bus laboradis. La sinjorino, vidante la ŝarĝitan kavaliron, demandis:

— Ĉu la rajdado jam finiĝis hodiaŭ, sinjoro?

Li eksidis kun dorso turnita al la kuireja pordo, kaj etendante rekte antaŭ sin la longajn krurojn, li sin klinis antaŭen, metis la lancon kaj la ventregon teren, kaj restante en klinita sintenado, li respondis:

— Ĝi finiĝis, eble por ĉiam; ni ĉi tiun someron ne rajdos plu.

— Vi tamen rajdis nur kvin tagojn.

— Jes, sed vi scias, sinjorino, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj stranga okazintaĵo decidigis min eksreklamistiĝi. Mia amiko staras kun la bestoj sur la

— Sed..., kio do okazis?

— Mi tuj klarigos; antaŭe mi devas demandi, ĉu vi povos gardadi por mi miajn teatraĵojn; ĉar provizore mi ne uzos ilin plu.

— Kompreneble; mi povas gardadi ilin por vi. La subtegmentejo estas tiel vasta, ke mi sen peno kaj ĝeno trovos lokon por meti ilin tien.

— Bone; mi dankas... Post du tagoj mia amiko kaj mi vojaĝos al Patersburgo en Rusujo; ni sekve devos forlasi jam baldaŭ vian pensionon.

La sinjorino altigis la manojn pro surprizo, kaj Bus, kiu estis muelanta kafon, ekhaltis; li volonte demandus, kial la sinjoroj faros tian longan vojaĝon kaj li jam movetadis la lipojn kun grimacoj, jam premfermis la okulon, jam elĵetis la kutimajn kraĉerojn, sed antaŭ ol li eligis unu silabon, lia edzino ordonis al li:

— Silentu!... Mi ja povas paroli!

Ŝi tamen ne parolis, ĉar Johano diris:

— Mi gajnis la grandan ekspozician premion; mi sekve ne bezonas esti pli longe reklamilo... Ni vojaĝos pro aferoj al Patersburgo.

— La grandan ekspozician premion!?

— Jes, antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur tiun bileton falis la kvindek mil guldenoj.

Refoje la manoj de sinjorino Bus altiĝis kaj ŝi diris:

— Sed, sinjoro, tiam vi ja subite fariĝis riĉulo!... Mi gratulas.

— Dankon!... Kaj nun mi rekondukos la bestojn. Mi revenos post unu horo. Ĉu vi povos pretigi en tiu tempo eksterordinaran manĝon por kvar personoj?

— Por kvar?

— Jes, mi invitas vin ambaŭ por manĝi kun ni en mia ĉambro.

— Sed sinjoro!...

En tiu momento mallaŭta brueto aŭdiĝis sur la koridoro. Sinjorino Bus, kiu havis bonegajn orelojn, ekaŭdis ĝin tuj. Ŝi ekhaltis paroli kaj rigardis trans la klinitan dorson de Johano en la koridoron, kaj tie, mallaŭte kaj singarde kiel muso, sinjoro Van Elshout elŝteliĝis el sia ĉambro, rapidiĝis al la ŝtuparo kaj malaperis kvazaŭ la diablo persekutus lin. Johano, vidante laŭ la surprizita vizaĝo de la sinjorino, ke io stranga okazis post li, sin turnis kaj ekvidis la malaperantan kapon de la forkuranto. Li laŭte ekridis. Tuj poste la pordo malsupre

— Kio okazis!? — demandis ŝi.

— Ho, li timas, ke mi refoje ĉifu lian blankan tolaĵon; sed li ne bezonas timi, mi ja ne atentos tiun dandon plu.

Ŝi suprentiris la brovojn kaj malfermis la buŝon kvazaŭ por peti klarigon.

— Mi rakontos al vi pri tio dum nia festeno.

Johano ekstaris, aliris al sia ĉambro, demetis la armaĵon kaj malsupreniris tiam la ŝtuparon per kvar longaj paŝoj.

Sesa Ĉapitro.

Ekvojaĝante — Vojaĝanto kun stranga, sed kara ŝarĝo sur la brakoj — Kunvojaĝantoj kaj ilia interparolado kun niaj herooj — Ivan ekpensas pri mirakloj — Iama konato reaperas — Miksitaj „Idoj de Orfeo“ — Nova bonfaro de Johano — Kiun Ivan unue volas viziti en Patersburgo — Ivan refoje melankoliiĝas, sed Johano kuraĝigas lin.

Estis dum bela, suna dimanĉo, kiam Johano kaj Ivan ekvojaĝis al Patersburgo. Volonte ili estus vojaĝintaj jam du tagojn pli frue, sed Johano estis riĉulo kaj tial li deziris, ke Ivan kaj li alvenus ĉe Jafet dece vestitaj, tiom pli, ĉar tiu ĉi estis nun fama artisto, al kiu ili volis fari ĉiun honoron, kiun li indis. Tial la tajloro loĝanta en strato tuj apud la pensiono de Bus, estis farinta por la du vojaĝontoj tute novajn kostumojn laŭ la lasta modo. Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova nigra kostumo, kiu estis tiel farita, ke lia ĝibo ŝajnis malpli granda ol en lia ordinara marista vestaĵaro.

Johano havis belan odorantan rozon en la butontruo de sia jako, kaj lia kostumo estis griza.

Estis je la deka horo en la mateno, kiam la du amikoj supreniris la duaklasan kupeon de la ekspresa vagonaro al Germanujo. Johano eksidis komforte sur angula loko ĉe la fenestro kaj diris al la lin sekvanta kunulo:

— Eksidu tie tuj kontraŭ mi, Ivan, por ke ni povu plej komforte paroli dumvojaĝe, kaj por ke vi povu pli bone rigardi la pejzaĝojn, laŭ kiuj ni iros.

Ivan eksidis spiregante; li estis iom laca kaj la mallarĝa veŝto premis lian elstarantan bruston. Lia vizaĝo tamen ne montris plu la melankolian esprimon de antaŭe, ĉar tuj post kiam li ne plu bezonis rajdi kiel dikventrulo sur azeno, lia melankolio estis malaperinta. Li ridetis kontente kaj diris:

— Bela kupeo, sinjoro, kaj molaj kusenoj; neniam mi vojaĝis en la dua klaso.

— En realo tio estas la sama, ĉu oni vojaĝas en la dua aŭ en la tria klaso —, filozofie respondis Johano.

— Tre povas esti; tamen mi preferas la duan —, diris la kuiristo, tirante el la poŝo cigaredujon kaj prezentante cigaredon al Johano. Ili ambaŭ ekfumis.

En tiu momento Johano rigardis eksteren sur la peronon. Tie alproksimiĝis vilaĝane vestita viro, kiu portis sur la brakoj maljunan virinon. Ili serĉis lokon en la tria klaso, sed ŝajne ĝi ne estis plu havebla, ĉar la viro kuris tien kaj returnen, ŝajnante preskaŭ malesperanta pro timo, ke la vagonaro forveturus sen li kaj lia ŝarĝo. Johano rapidis al la kupea pordo kaj vokis:

— Ĉi tien, sinjoro!

La viro alproksimiĝis al li, sed estis denove forironta, dirante:

— Tiu ja estas duaklasa kupeo; mi havas biletojn por tria.

— Ĉu ne estas plu lokoj disponeblaj en la tria?

— Mi timas ke ne; ĉiuj vagonoj estas plenplenaj.

Johano eksaltis sur la peronon kaj alkuris al konduktoro.

— Konduktoro, ĉu ĉiuj kupeoj estas okupitaj? ... tiuj viro kaj virino serĉas lokon.

— La tria klaso estas plena.

— Nu, ili ja ne povas resti tie ĉi?

— Mi ekzamenos, ĉu...

— Sed la viro ja ne povas resti staranta pli longe kun tiu virino sur la brakoj... Ĉu ili povas eniri mian kupeon?

— Kie ĝi estas?

— Tie ... tiu duaklasa.

— Ĉu ili havas triaklasajn biletojn?

— Jes, sed ĉar en la tria klaso ne estas plu lokoj, vi ja povas konsenti, ke ili eniros duaklasan kupeon.

La konduktoro, antaŭvidante bonan trinkmonon, konsentis kaj Johano enirigis la viron kun la virino en sian kupeon, kaj post kiam la viro sidis, Johano sekvis. Li estis tamen surprizita vidante, ke la viro tenis la virinon sur la genuoj, li sekve diris:

— Estas loko por via patrino sur tiu benko... Ŝi ja estas via patrino, ĉu ne vere?

— Ŝi estas, sinjoro, sed ŝi ne povas sidi tie. Ŝi renversiĝus.

— He!

— Jes, ŝi estas preskaŭ lama pro malsano en la koksoj. Hejme ŝi povas sidi sur apogseĝo, sed ne en ruliĝanta vagonaro. Mi do ŝin tenos sur miaj genuoj... Ne vere panjo? Sur miaj genuoj vi sidas pli oportune.

La maljunulino ridetis kaj diris:

— Jes —. Tiam turnante la okulojn al Johano, ŝi diris plue:

— Kaj li estas forta, sinjoro, tre forta, kaj ĉar mi estas malmultepeza, mi ne ĝenas lin..., ĉu ne vere, Petro?

La lastajn vortojn ŝi diris al sia filo.

— Ho ne, panjo, vi tute ne ĝenas min, kaj eĉ se vi ĝenus min, tio ja ne estus grava, ĉar en mia infaneco mi tiom da fojoj ĝenis vin, kaj tiom da fojoj mi sidis sur viaj

— Mi havas bonan filon, sinjoro —, ŝi diris plue al Johano.

— Tre bonan, ne ĉiuj patrinoj estas tiel feliĉaj; ĉu vi ne samopinias Ivan?

Ivan samopiniis; li ne diris tion, sed pro emocio liaj okuloj malsekiĝis. Li pensis pri sia patrino, kiun ankaŭ li amis kaj kiun li volonte portus sur siaj genuoj, sed, ho ve, li ne estus sufiĉe forta kaj la patrino estis tro malproksime. Feliĉe li revidos ŝin post du tagoj, kaj sekigante la okulojn per la maniko de sia nova jako, li ridis kaj fumis kiel kamentubo.

La maljuna virino ektusis. Johano demandis:

— Ĉu la fumo de niaj cigaredoj vin ĝenas?

— Ne, sinjoro.

Sed spite al ŝia respondo, refoja tuso klare montris la malon, kaj Johano kaj Ivan forĵetis la cigaredojn el la fenestro.

— Kien vi vojaĝas? — demandis Johano.

— Al Arnhem, sinjoro. Tie loĝas mia filo. Oni atendos min tie kun veturilo ekster la stacidomo... Mi havas du filojn; ambaŭ estas ŝuistoj, kaj laŭvice mi loĝas ĉe ĉiu kvar monatojn. Petro, kiu loĝas en Arnhem, nun iras kun mi al sia hejmo kaj post kvar monatoj Hejn, kiu estas ŝuisto en Hago, siavice rekondukos min al sia hejmo ... kaj tiel plu.

— Vi estas tre riĉa, kiel mi vidas —, diris Johano.

— Riĉa?... Ho ne, ni tute ne estas tiaj.

— Riĉeco dependas de la vidpunkto, laŭ kiu oni ĝin konsideras. Mi konas personojn, kiuj estas milionuloj, sed tamen ili estas pli malriĉaj ol vi.

La virino ridetis.

— Mi komprenas —, diris ŝi. — Eble tiuj personoj ne havas tiajn bonajn filojn, kiajn mi havas.

— Vi trafis.

— Jes, dank’ al Dio, mi estas tre riĉa; tamen —, kaj ŝi eksilentis.

— Nu?

— Tamen oni povas esti riĉa kaj samtempe sin trovi en financaj maltrankviliĝoj, ĉu ne vere!

— Homoj kun maltrankviliĝoj estas kelkfoje malriĉaj, sed la viaj do ne estos tiel gravaj, mi supozas.

— Sinjoro, mi ne aludas ĉiujn homojn troviĝantajn en tiaj cirkonstancoj, ĉar mi pruvus per tio, ke ankaŭ mi estus malkontenta kun mia sorto; sed ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn... Ne estas pro mi, ke ili estas tiel pezaj, sed pro miaj filoj.

— Eble mi komprenas.

— Ne, tion vi ja ne povas kompreni, tial mi klarigos miajn vortojn.

— Ne faru tion, patrino —, interrompis ŝin la filo, — niaj familiaj aferoj ja tute ne povas interesi la sinjoron.

— Jes, ili tamen min interesas —, diris Johano.

La maljunulino diris plue:

— Miaj filoj havis proceson antaŭ du jaroj, kaj kvankam ilia afero estis justa, ili malgajnis tiun proceson, kaj nun ili devas pagi altan monsumon, tiel altan, ke spite al sia laboro ili pli kaj pli malriĉiĝos.

— Sed panjo, do ne rakontu pri tio al la sinjoro, li...

— Jes, mi ĝin rakontos; mi volus rakonti pri tiu proceso al ĉiu, kiu deziras aŭdi ĝin. La juĝisto estis trompata, Melĥior trompe ĵuris antaŭ la tribunalo... Melĥior estis ilia kontraŭulo. Ho li estas tiel malbona viraĉo!... Kaj per flamaj vortoj ŝi rakontis ĉion, kio

— Ĉu viaj filoj devas pagi multon?

— Imagu la sumon, sinjoro; ĉiumonate ili havas por pagi po dudek guldenoj, ĝis kiam ili estos kvitaj.

— Kaj kiam ili estos kvitaj?

— Post dek jaroj, ĉar sen la rentoj la pagota sumo estas du mil guldenoj... Ĝi ne estas bagatelo!

— Kaj ĉu ne estas homoj, kiuj volas helpi al vi?

— Kiu volus? — respondis la virino. — Ĉiu scias, ke miaj filoj estas tro malriĉaj por repagi.

— Mi konas tre riĉan homon, kiu volas helpi al vi —, diris Johano, — kaj mi skribos al li; bonvolu sciigi al mi la adreson de unu el viaj filoj.

— Sed miaj filoj prefere ne pruntoprenos, ĉar se iliaj aferoj estos malprosperaj, ili neeble povus repagi.

— Sinjorino, mi pruvos al vi, ke vi estas riĉa kaj prospera pro viaj filoj... Havu paciencon kaj kuraĝon, kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.

Dirante tion, Johano elpoŝigis notlibreton kaj diris plue:

— Kiel estas la adreso?

Post hezito la virino respondis: Petro Velt, ŝuisto en Arnhem, Vilhelminastrato, numero tria.

Johano notis la adreson kaj diris:

— Sinjorino, mi refoje certigas, ke mi pruvos, ke vi estas riĉa, vi nepre devas esti tia; ĉiu, kiu posedas tiajn bonajn filojn, kiajn vi, ne povas esti malriĉa.

La virino ridetis malkonfide. Ŝi tamen estis tre danka pro la afabla maniero, laŭ kiu la sinjoro parolis kaj agis al ŝi kaj al ŝia filo, kaj kiam Petro en Arnhem malsupreniris la kupeon, li etendis al Johano kaj al Ivan la manon, dezirante al ili feliĉan kaj agrablan vojaĝon. Kiam li staris sur la perono kun la patrino sur la brakoj, la virino same etendis la manon; ĝi tamen estis

La vagonaro denove ekmoviĝis antaŭen kaj la du vojaĝantoj starantaj ĉe la fenestro postrigardis la ŝuiston, kiu malrapide laŭiris la peronon kun la patrino sur la brakoj.

— Ĉu vi komprenis, kion rakontis tiu virino, Ivan?

— Nur malmulton mi komprenis; ŝi parolis tro rapide...; sed kion vi notis?

— Ilian adreson.

— Por skribi al ili?

— Ne; nur por poŝtmandate sendi al tiu virino du biletojn po mil guldenoj. Mi faros tion en Berlino, aŭ en alia urbo.

— Ni do ne rekte vojaĝos Patersburgon?

— Estos tro longa vojaĝo. Ni mezvojaĝe rigardos kelkajn urbojn. Niaj biletoj valoras ĝis Berlino. Tie ni pasigos eble unu tagon kaj unu nokton. De Berlino ni daŭrigos vojaĝi al Varsovio kaj eble haltos en alia urbo.

— Ĉu vi ne decidis ankoraŭ?

— Kiel mi povus decidi, tio kompreneble dependos de cirkonstancoj.

Ivan rigardis antaŭ sin kaj iom post iom dronis en pensojn.

Li pensis pri nova miraklo; sendube (tiel li pensis) Johano intence haltos en alia urbo. Io mistera (laŭ lia opinio) sin kaŝas sub tiu vorto „eble“ kaj li revis tiel longe pri tio, ke fine liaj okuloj per si mem fermiĝis kaj... Ivan dormis.

Johano, pensante, ke lia amiko estas laca, lasis lin dormi, tiris „Etika“ de Spinoza el la poŝo kaj eklegis.

Je la vespero niaj vojaĝantoj alvenis en Berlino kaj

Tuj post kiam la vagonaro estis haltinta, Ivan malaltigis la fenestron de la vagona pordo kaj klinis la kapon eksteren. Johano fermis la libron, kaj same estis klinonta la kapon ekster kupeon, sed ekvidante subitan ŝanĝon sur la vizaĝo de Ivan, li restis sidanta, rigardis dum momento la vizaĝtrajtojn de sia kunulo, kiuj montris neesprimeblan surprizon, atendis momenton kaj diris:

— Kio estas, amiko, ĉu promenas elefanto sur la perono?

Ivan ne respondis tiun demandon, sed daŭre fiksante la okulojn sur la sama loko, li altigis mistere la fingron kaj diris:

— Jen nova miraklo.

— Miraklo?

— Rigardu mem —. Kaj la kuiristo fingre montris antaŭ sin.

— Mi ne vidas la miraklon, kamarado.

— Jen!... Sur tiu benko, ĉu vi ne lin vidas?

— Kiun do?

— Nian knabon. Jen li sidas sur tiu benko.

Johano okule sekvante la direkton de la fingro,

— Estas li! — diris Ivan. — Mi lin vidis antaŭ du jaroj en Patersburgo; estas li, mi ne povas trompi min..., nur rigardu.

Johano malfermis la pordon kaj malsupreniris la kupeon. Ivan lin sekvis. En la sama momento la knabo fermis la libron, ekstaris kaj eniris la atendejon.

— Estas li! — refoje diris Ivan, — tiel li marŝas, tiel li aspektas. Ni tuj lin sekvu!

Kaj ili sekvis la knabon, kiu jam estis trairinta la atendejon.

— Li iras sur la straton —, diris Ivan.

— Nu, li iru; ni povas sekvi... Mi vere kredas, ke tiu knabo estas la insulano; pasis jam kelkaj jaroj, post kiam mi vidis lin, sed li ŝanĝiĝis tiel malmulte, ke eraro estas preskaŭ neebla.

La knabo malrapide kaj kun klinita kapo daŭrigis marŝeti, kvazaŭ li estus revanta pri siaj notoj. La du vojaĝantoj sekvis lin de malproksime.

— Ni ne tuj alparolos lin —, diris Johano. — Ni sekvos lin, kiam li eniros domon; eble li jam ne loĝas en Patersburgo, sed en ĉi tiu urbo.

— Sed en kiu urbo ni estas? — demandis Ivan.

— Mi

La knabo marŝetis ankoraŭ dekon da minutoj, eniris malgrandan parkon kaj eksidis sur benko sub dika arbo.

— Jen li eksidas, ni surprizu lin —, diris la kuiristo.

— Kiamaniere?

— Vi ekstaru post li kaj mi antaŭ li; mi ekkrios „Ja-!“ kaj tuj poste vi ekkrios „-fet!“

Johano ridis pro la naiva surprizo, sed li konsentis.

Singarde ĉiu iris sian vojon, kaj post kelka tempo ĉiu alvenis sur la indikita loko. La knabo, kiu legis sian notlibron, tute ne rimarkis tion, kio okazas antaŭ kaj malantaŭ li. Tial surprizite li levis la okulojn, kiam tuj antaŭ li nekonata voĉo laŭte ekkriis:

— Ja-!

La surprizo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam tuj poste, malantaŭ li, alia nekonata voĉo ekkriis: „-fet!“

Li rigardis la vokintojn, fermis la notlibron kaj ne sciis, kion ekpensi. Antaŭ li staris malgranda ĝiba viro, malantaŭ li eksterordinare longa sinjoro, kaj ambaŭ estis al li nekonataj. Ili tamen ridetis tiel afable, ke li ne bezonis timi ion malbonan.

Li laŭvice rigardis al ili, fine ridetis ankaŭ, sed ne parolis, pensante ke la fremduloj volis nur ŝerci kun li.

— Jafet! — ekkriis Ivan.

— Jafet! — ekkriis Johano, sed la knabo, kiu ne sciis, kion signifas tiu nomo, ĉar en Posen ne estis knaboj portantaj tiun nomon, refoje pensis pri ŝercado.

— Ĉu vi ne rekonas min? — demandis Ivan.

La knabo kapskuis nee.

— Ĉu vi ne rekonas vian amikon Johanon? — demandis la filozofo, sed refoje la knabo kapskuis nee.

— Ĉu vi ne rekonas tiun ĉi ĉenon!? — demandis Johano, kaj malbutonumante sian jakon, li tintadis per la bela ĉeno, farita el moneroj.

— Eble vi miksas min kun aliulo —, subite la knabo diris germane.

— Vi do estas muzikisto! — diris samlingve Johano.

— Jes, sinjoro, mi estas muzikisto.

— Vi do loĝis antaŭe sur la Insulo, ĉu ne vere?

— Sur Insulo!?... Mi estis neniam sur Insulo.

Johano eksidis ĉe la dekstra flanko de la knabo,

— Aŭskultu foje, mia amiketo —, diris Johano. — Vi ja estas Jafet, naskita sur la Insulo! Mi bone scias, ke vi fariĝis fama muzikisto, sed mi tre bedaŭras, ke vi hontas rekoni vian iaman amikon Johanon, kiu kuris kun vi sur la dunoj por serĉkolekti ovojn de marbirdoj, kaj al kiu mi rakontis tiom da fabeloj.

— Sed mi ne estas Jafet, mi estis neniam sur Insulo por serĉkolekti ovojn; mia nomo estas Stanislas Mareau.

— Stanislas Mareau?

— Jes, sinjoro.

— Kaj vi ne naskiĝis sur la Insulo?

— Eble mi naskiĝis sur Insulo, sed tion mi neniam eksciis.

— Ĉu vi loĝas tie ĉi ĉe via patro?

— Mia patro mortis, sinjoro.

— Kaj via patrino?

— Ŝin mi preskaŭ ne memoras; ankaŭ ŝi mortis.

— Ĉe kiu vi do nun loĝas?

— Ĉe Klajn, la instruisto.

— Ĉu vi jam longe loĝas ĉe li?

— Dum unu jaro. Antaŭe mi loĝis ĉe la doktoro Stuthejm, sed li mortis same kiel lia edzino. Mi estis ĉe ili kiel ilia infano, sed post ilia morto sinjoro Klajn konsentis, ke mi iras al li...

La lipoj de la junulo ektremetadis, kaj larmoj transkuris liajn vangojn.

— Nu, mia knabo, ne ploru; ĉio fariĝos bona. Diru foje: ĉu vi ne amas esti ĉe tiu instruisto?

— Ho jes, li estas tre bona al mi, sed antaŭe, kiam mi estis ankoraŭ ĉe la doktoro, mi regule vizitis la konservatorion, kie mi studadis je kostoj de la doktoro;

— Vi do jam ne studadas?

— Jes, sed nur malmulte. Mi devas kunlabori en koncertoj, kaj parton de mia salajro mi donas al sinjoro Klajn; la ceteron mi bezonas por mia studado, ĉar kelkfoje mi sekvas la kursojn je la konservatorio.

— Ho ve! li ne estas nia Jafet! — diris Ivan, — sed li estas tiel simila al li kiel du akveroj unu al la alia.

— Ĉu vi havas fratojn? — demandis Johano.

— Mi ne scias, sinjoro.

— Ĉu vi ne scias tion!? — ekkriis Johano. — Ĉiu tamen scias tion.

— Mia infaneco estis tiom stranga, ke mi scias nenion pri tio, sinjoro. Eble mi havas fratojn kaj fratinojn, kiujn mi ne konas, same kiel mi preskaŭ ne konis mian patrinon.

— Sed ĉu via patro neniam parolis pri tio?

— Mi prefere neniam parolas pri li, sinjoro.

— Ĉu li estis malbona al vi?

— Jes; li estis akrobato en cirko, ĉiam li ebriiĝis, kaj post kiam li mortis en tiu ĉi urbo, la doktoro trovis min malsana en la cirka veturilo, kaj li min adoptis kiel sian filon. Sed, kiel mi jam diris: la doktoro mortis pro apopleksio, kaj la sinjorino mortis semajnon poste pro ... pro io tre stranga.

— Pro ĉagreno?

— Ne, sinjoro.... pro monomanio. Ŝi ĉiam laboradis..., la tutan tagon kaj super siaj fortoj, ĝis kiam krevis ŝia koro.

— Kie loĝas tiu Klajn?

— En vilaĝeto ekster la urbo.

— Ĉu vi volas konduki min al li?

— Jes, sinjoro —, kaj la knabo ekstaris.

Johano ekstaris kaj pensis: Se ĉi tiu knabo ne estas frato de Jafet, tiam mi jam neniam kuiros miajn pizojn.

Ivan ankaŭ ekstaris kaj li pensis pri tiu ĉi nova miraklo, kaj strabe rigardante sian longan kunulon, li diris al si mem: Se tiu knabo ne estas frato de mia kuirista servisto kaj amiketo Jafet, tiam (li estis dironta: oni pendigu aŭ senkapigu min, sed, ĉar tiaj ekzekutadoj estus neeblaj pro lia tro mallonga kolo kaj tro altaj ŝultroj, li diris:) oni min dronigu kiel rabian hundon.

Marŝante plue, li de tempo al tempo ĵetis rigardon al la juna knabo, kaj la simileco inter li kaj Jafet estis laŭ lia opinio tia, ke li kelkfoje dubis pri la certigo de Stanislas, kredante, ke li pro ia ajn motivo kaŝas la veron. Li memoris, kiel la artisto Jafet Romeskaŭ estis vizitinta lin sur lia ŝipo, kaj kiel li estis vidinta lin la antaŭan vesperon en la teatro, kaj kiel ravige li tiam estis ludinta sur sia violono. Kaj tiu violonisto ne estus ĉi tiu flanke de li marŝanta knabo? Ho, li estis preskaŭ certa pri tio, ke li estas tiu sama, kaj fine jam ne povante reteni sin, li subite demandis lin:

— Ĉu vi parolas ruse?

— Ne, sinjoro, nur germane kaj pole.

— Vi estas violonisto, ĉu ne vere?

— Mi estas pianisto, kviete respondis la knabo.

Ho ve, jen ĉiu dubo estis forigita. Jafet estis violonisto, ĉi tiu knabo sekve ne povus esti lia iama amiketo. Li do rezignaciis kaj ne parolis plu, sed aŭskultis la interparoladon de Johano kaj Stanislas dum ilia promenado al la vilaĝeto, kie loĝis la instruisto Klajn.

Estas homoj en la mondo, kiuj tute ne ŝatas monon tiel longe, kiel ili posedas sufiĉe da ĝi. Ni konas ekzemplojn de maristoj, kiuj elspezas en unu semajno la

Kiam Johano kaj Ivan du horojn post sia alveno ĉe Klajn adiaŭis la instruiston, lian edzinon kaj Stanislas, tiam nia filozofo jam estis fordoninta ok biletojn po mil guldenoj, ĉar krom la ses, pri kiuj la legantoj eksciis, li postlasis du pluajn ĉe Klajn, por ke Stanislas senbarile povu daŭrigi sian studadon en la konservatorio de Posen. Tiu monsumo estus, laŭ Klajn, sufiĉe granda, ĉar post du jaroj da diligenta studado Stanislas facile estus kapabla fari sian elirekzamenon, post kiu li povus komenci sian muzikan karieron kiel artisto; kaj neniu dubis pri la sukceso, ĉar la talentoj, kiujn la knabo ĝis nun montris, estis tiaj, ke la estonto promesis nur brilajn rezultatojn.

Sekve Johano, tute ne malkvietiĝante pro la iom post ioma plimalgrandiĝanta sumo, kies posedanto li estis, kun kontenteco kaj bonhumore reiris kun Ivan al la stacidomo de Posen, lasante post si la feliĉan kaj dankeman knabon, kiun la stranga sorto tiel subite ĵetis sur lian vojon.

La vagonaro, per kiu niaj vojaĝantoj estis alvenintaj en Posen, jam longe estis for sur la vojo al Varsovio, sed tio ne malbonigis ilian humoron. Pacience ili atendis du horojn la alvenon de la sekvanta vagonaro al Varsovio.

En Varsovio tamen okazis nenio eksterordinara. Ili rigardis la urbon, kaj pasiginte tie unu nokton, ili en la sekvanta mateno ekvojaĝis Patersburgon. Kiam ili alvenis tie je la vespero, Johano demandis Ivanon, kion unue fari.

— Ĉu mi povas decidi tion? — li diris.

— Jes.

— Nu, unue ni vizitu mian patrinon.

— Bone, mia amiko, mi ĝojas pro tiu via decido; ĝi pruvas al mi, ke ankaŭ vi estas bona filo, kiu ne forgesis sian patrinon. Kaj kion ni faros poste?

— Ĉu mi refoje povas decidi?

— Jes, kondiĉe, ke ni ne eniros trinkejon.

— Ho sinjoro, vi juĝas pri mi malĝuste; vi konsideras min kiel ordinaran drinkulon, sed vi eraras.

— Vi tamen ebriiĝis antaŭ ol vi perdis nian knabon, kaj same vi ebriiĝis antaŭ ol mi trovis vin en Hago sub tiu arbo.

— Vi pravas, tiam mi ebriiĝis; sed mi ne ĉiam ebriiĝas, kiam mi eliras por mia plezuro. Mi nur fariĝas ebria, kiam mi jam trinkis unu glaseton da brando; kaj mi nur trinkas brandon, kiam mi estas en societo de brandon trinkantaj maristoj, kun kiuj mi amuzas min. Sed, ĉar vi ne trinkas brandonmi ne trinkos nun mian unuan glaseton, sekve, se mi eliras kun vi, mi ne ebriiĝos, eĉ se ni enirus trinkejon.

— Tio estas dirita logike kaj filozofie, mia amiko, sed diru al mi: Ĉu vi neniam ebriiĝas surŝipe?

— Neniam, pro mia honoro!

— Mi komprenas, tie ne estas brando.

— Vi estas granda filozofo, kiel mi opinias, sed

— Nu, ne ofendiĝu, mia kara. Nun decidu, kion ni faros, post kiam ni vizitis vian patrinon?

— Post kiam ni pasigis la tutan vesperon ĉe ŝi, ni dormos en ŝia domo, kie sin trovas malgranda subtegmentejo kun bona lito. Vi dormos en la lito kaj mi sur du seĝoj. La sekvantan matenon mi laŭ mia kutimo lasos al ŝi mian mo...; ho ve! mi ja posedas plu neniom por lasi..., la belaj fraŭlinoj prenis ĉiom kaj mi eĉ ŝuldas al vi la monon, kiun mi donis al tiu holanda maristo, por ke li povu aĉeti okulvitrojn por sia edzino... — Ivan estis melankoliiĝonta, sed Johano ekridis dirante:

— Kion vi kutime donas al via patrino?

— Mian tutan kuiristan salajron kun escepto de kelkaj rubloj por vestoj kaj tabako kaj por amuzi min kun miaj kamaradoj.

— Nu, mia kara, vi ne povas lasi vian lastan salajron, sed mi posedas tiom da biletoj po mil guldenoj, ke...

Ivan metis manon sur la brakon de sia kunulo kaj diris:

— Vi do ne intencas postlasi ĉe ŝi da tiuj biletoj!?

Johano refoje ridis, sed ne respondis, kaj la kuiristo diris plue:

— Ĉar tion farante hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj cetere al multaj personoj, vi refariĝos almozulo mem en malpli ol unu monato.

— Tio estas dirita malfilozofie, mia kamarado, ĉar ĉio dependas de cirkonstancoj, ankaŭ tio, ĉu mi fariĝos almozulo aŭ ne; krom tio, se la sorto jam decidis, ke mi fariĝos tia, tiam ĉiuj miaj klopodoj malebligi tiun decidon estus vanaj; do lasu min agi kaj fari laŭ mia bontrovo kaj deziro.

Ivan silentis kaj ili ekpromenis.

La leganto jam unufoje vizitis la patrinon de Ivan kun Jafet kaj la kuiristo mem. Sekve li scias, kie ŝi loĝis, kaj li povas imagi kun kiom da ĝojo la filo kun la longa fremdulo estis akceptataj de la maljuna virino.

Johano, kiu ĉiam tuj sentis sin kvazaŭ samhejmano ĉe ĉiuj homoj, sin sentis tamen iom ĝenata ĉe la rusa virino, ĉar li ne povis paroli la rusan lingvon. Li do ĉeestis la por li nekompreneblan interparoladon de siaj gastigantoj, kiuj rapide kaj senhalte babiladis la tutan vesperon ĝis noktomezo. Por la unua fojo Johano aŭdis la rusan lingvon, kiu sonis tre strange en liaj oreloj pro la abundo da siblataj konsonantoj, per kiuj ĝi estas karakterizata. Kelkfoje ŝajnis al li, kvazaŭ du birdoj flutadis inter si kaj li opiniis, ke tiu flute-parolata lingvo nepre devas esti mirinde belsona, kiam ĝin parolas inter si aro da babilantaj knabinoj.

Je la deka horo en la sekvanta mateno Ivan kaj Johano kune iris sur la straton por viziti Jafeton, la Insulanon... Sed kie li estus trovebla? La patrino de Ivan ne sciis tion. Ili do informiĝis ĉe multaj lokoj, sed nenie oni povis doni informojn pri la loĝejo de la violonisto. Fine ili iris al la teatro kaj tie la pordisto sciigis, ke la familio Romeskaŭ antaŭ monato estis forlasinta la urbon. Li tamen ne sciis, kien ili estis vojaĝintaj.

— Ĉu la familio vojaĝas pro plezuro? — demandis Ivan.

— Ne, la violonisto Romeskaŭ la juna intencas doni koncertojn en multaj urbegoj de Eŭropo ekster Rusujo.

— Kiel longe daŭros la vojaĝo?

— Duonan jaron, eble pli longe.

— Ili neniam postlasas adreson?

— Mi kredas ke ne, ĉar ili mem antaŭe ne scias, kiam ili estos en Parizo, en Berlino aŭ en alia urbo.

Ivan tradukis al Johano la respondon de la pordisto. La filozofo pripensis momenton, tiam li diris ridetante kiel kutime:

— Nu, spite al tio, ni lin trovos.

Kaj la duo, Johano bonhumora kaj ridetante, Ivan malbonhumora kaj ploronte, iris for; kaj Johano, frapetante sian kunulon sur la ŝultron, diris:

— Antaŭen, kamarado! ne melankoliiĝu, mi petas. Kuraĝon! Kuiru viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona! —

Fino de la Kvara Parto.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings