Kvara Parto Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza
Reading edition
Unua Ĉapitro.
La Daguerrestraat kaj ĝiaj loĝantoj — La geedzoj Bus — La nova pensionulo — Kontraŭaj opinioj pri kelkaj aferoj — Du strataj buboj, kiuj admiras bildolibrojn, kaj kio sekvas el tio — Filozofo kaj ludantaj buboj — La ĝibulo — Filozofo, kiu rehejmiĝas kun stranga kamarado — Bus estis surprizata same kiel lia edzino — Pri acidaj haringoj — Etiko de Spinoza — Antaŭzorgoj de filozofo.
La Daguerrestrato (nomita laŭ Louis Jacq. Maudé Daguerre, pentristo kaj eltrovinto de la fotografarto) estas bela, senbrua strato en Hago. Tie staras plejparte trietaĝaj domoj kaj preskaŭ en ĉiuj loĝas homoj el la burĝa klaso. Unuj estas pensiumitaj ŝtatoficistoj, aliaj estas aktivaj oficistoj, librotenistoj, instruistoj de publikaj lernejoj kaj rentuloj. Butikojn, magazenojn aŭ publikajn konstruaĵojn oni ne trovas en tiu strato, kaj nur unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj. Tiuj apartamentoj estas okupataj de geedziĝintoj, de fraŭloj, de fraŭlinoj loĝantaj apartigitaj unu de la alia, tiel ke preskaŭ ĉiu vivas sian apartan vivon, kaj ofte okazas, ke loĝantoj de la pensiono tute ne konas sin reciproke, kvankam dum monatoj sinsekvantaj ili vivas en la sama konstruaĵo. Kelkaj el ili estas servataj de la pensionestro, kiu zorgas pri manĝaĵoj kaj cetere, aliaj kontraŭe servas sin mem.
En tiu konstruaĵo, enhavanta dekduon da forluigitaj apartamentoj, loĝis en la jaro 1912a la geedzoj Bus kiel gepensionestroj.
Bus estis viro, kiu pasigis multajn jarojn en Hindujo kiel soldato de la holanda-hinda armeo. Post kiam li ricevis sian pasporton de eksiĝo, li reiris al sia patrujo kun nur unu okulo (la alian li perdis en batalo kontraŭ la Atjinoj), kun flaviĝinta vizaĝo, kalva kapo kaj jara pensio de kvarcent guldenoj. Bus estis sesdekjara, tre nervema homo kaj balbutis. Kiam li parolis kun fremdulo, lia parol-malperfekteco fariĝis terura, ĉar tiam li faris la plej malbelajn grimacojn, kaj preme fermante la ununuron okulon, li el sia buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito ordinare paŝis flanken por eviti tian malbonvenan pluveton. Bus fumis de la mateno ĝis kiam li enlitiĝis el tielnomata nazvarmigilo, tio estas: el mallonga argila pipo. Tiun pipon li nur elprenis el la buŝo, kiam li estis manĝonta. La ekstremaĵo de la piptubo estis provizita de almenaŭ dudek metrojn longa fadeno, kiu, volvita ĉirkaŭe, formis molan dikaĵon por ŝirmi la sendentajn makzelojn kontraŭ la malmola argilo. Bus parolis malofte, sed lia edzino parolis ĉiam, kiam sin prezentis la okazo, kaj tiu sin prezentis oftege, ĉar ŝi devis pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam kelkan tempon por konversacii pri la vetero kaj ceteraj aferoj. Ŝi estis dika, malbela, sed tre pura kaj laborema virino kaj samaĝa kiel ŝia edzo. Ŝian kapon tamen kovris belaj haroj, pro kiuj ŝi tre fieriĝis, ĉar ili estis bele blondaj kaj eĉ ne unu griza hareto ilin malbeligis. Ĝis sia kvindeka jaro ŝi estis servinta kiel kuiristino ĉe riĉa aristokrata sinjoro, kiu ĉe sia morto testamente postlasis al ŝi dek mil guldenojn. Kiam ŝi okaze konatiĝis kun la eksmilitisto, ili opiniis (ĉiu por si mem), ke estus tre saĝe geedziĝi, ĉar li havis belan pension kaj ŝi posedis renton da kvincent guldenoj, tiel ke ili ekhavus kune
La pensiono, kiun la geedzoj tuj poste fondis en la Daguerrestraat, prosperis bonege, ĉar sinjorino Bus estis lerta kuiristino kaj tre zorgema por la enloĝantoj. Ŝia edzo ne postulis tro multe da mono por la forluigitaj apartamentoj, kaj ĉiam li estis inklina helpi siajn pensionulojn en ĉio ajn. Li ofte forportis leterojn al la poŝtejo, zorgis pri ĉiaj komisioj kaj estis servema al ĉiuj. Kaŭze de ĉio tio la enloĝantoj tre ŝatis la geedzojn Bus, kaj nur malofte unu el ili transpensioniĝis.
Bus, maĉante la ekstremaĵon de sia pipo kaj fumante malrapide, sidis en la kuirejeto kaj muelis kafon; dume li klinis la kapon dekstren por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon. Lia edzino staris antaŭ la forno kaj kirladis la enhavon de brilanta kupra kaldrono, el kiu eliris agrable odoranta vaporo.
— La „novulo“ forrestas longe hodiaŭ —, ŝi diris kvazaŭ al si mem.
La „novulo“ estis luanto, kiu antaŭ kvin semajnoj luis du ĉambretojn de la plej supra etaĝo.
Bus jese kapklinis, sed ne respondis.
— En aliaj tagoj li preskaŭ ĉiam rehejmiĝis multe pli frue.
Refoje Bus kapklinis kaj refoje li silentis.
— Ŝajnas al mi, ke li tre amas promenadi, ĉar kelkfoje li eliras eĉ dum pluveta vetero.
Bus triafoje kapjesis, kaj ĉar la kafo estis muelita, li metis la muelilon sur tableton, eltiris la tirkesteton el la muelilo kaj ŝutis la enhavon en kafpoton. Formetinte la muelilon en ŝrankon, li verŝis bolantan akvon en la poton, kaj kiam ĝi estis plena, li ĝin starigis sur petrolan varmigilon, eksidis, gratis al si la kalvan kapon, fumis, interplektis kviete la manojn, kaj atendante, ke la moviĝema edzino ekparolus, por ke li kiel kutime povu responde kapjesi aŭ kapnei, (ĉar alimaniere li nur respondis tre malofte), li rigardis sencele antaŭ sin. Kiam lia edzino ekvidis, ke li kviete fumetas, farante nenian laboron, ŝi enmanigis al li kupran kaldronon kaj viŝtukon. Bus kiel obeema edzo tuj frotadis la kaldronon, kaj ŝi diris plue:
— Sed mi ne komprenas, kial li tiel ofte vizitas la „Reĝan“.
La „Reĝa“ estis la fama Reĝa Biblioteko, unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo. Sinjorino Bus tamen neniam ĝin vizitis, kaj ne povis formi al si ĝustan opinion pri tiu konstruaĵo. Ŝi ekaŭdis iam, ke tie sin trovas nur libroj, manuskriptoj kaj moneroj el antikvaj tempoj, kaj tiajn objektojn ŝi tute ne ŝatis. Bus, kiu bone sciis, kio estas la „Reĝa“, haltigis sian frotadon, preme fermis la ununuran okulon, faris malbelan grimacon kaj balbutis:
— Kom... kom..pren... en..en..eble li le..le..le...
— Jes, mi komprenas, li legas tie; sed mi pli amus legi novajn librojn.
Bus volonte dezirus klarigi, ke en la „Reĝa“ sin trovas ĉiuj libroj, antikvaj kaj modernaj; sed, ĉar tiu klarigado kostus al li tro multe da peno kaj tro multe da kraĉeroj, kaj ĉar la temo ne indas tion, li ne respondis, sed altigis la ŝultrojn kvazaŭ por diri, ke lia edzino
— Plej plaĉas al mi, ke „la novulo“ pagas antaŭe —, diris plue sinjorino Bus; — preskaŭ neniu pagas antaŭe, kvankam tio estus bona regulo en la domo, ĉar se ili antaŭpagus, tiam estus neeble, ke ili malaperas ŝtelire kaj ne paginte, kiel kelkfoje okazas en pensionoj. Feliĉe tio neniam okazis ĉe ni.
Ĉiam babilante laŭ la sama maniero, ŝi kirladis ankoraŭ momenton, kiam subite la okulo de Bus fikse rigardis antaŭ sin, dum kelkaj sulketoj sur lia flava frunto montris, ke li atente aŭskultas. Lia kapo sin klinis ankoraŭ pli multe dekstren al la koridoro, kaj premfermante la okulon, li balbutis:
— J..j..jen la no... no... no...
— Jes, estas „la novulo“.
Iu supreniris la ŝtuparon kaj la maniero, laŭ kiu li faris tion, indikis al la aŭskultanta pensionestro, ke longaj piedoj supreniris, ĉar kvankam la ŝtuparo konsistis el tridek ŝtupoj, la novevenanto atingis la supron en ses sekundoj. Liaj piedoj sekve tuŝis nur ĉiun kvinan ŝtupon. Post tiuj ses sekundoj la samaj longaj piedoj haltis momenteton kaj refoje supreniris, tiel ke ili post aliaj ses sekundoj atingis la duan etaĝon. Pordo super la kuirejo ĵetfermiĝis, kaj ĉio fariĝis kvieta kaj senbrua kiel antaŭe.
— Ĉu vi a-a-alport...?
— Jes, mi alportos al li kafon —. Kaj verŝinte kafon en tason, kie jam la lakto kaj la sukero troviĝis, sinjorino Bus eliris kun ĝi la kuirejon kaj supreniris la tridek ŝtupojn al la duaetaĝa ĉambro, sur kies pordon ŝi frapis. Ne atendante ĝis kiam la loĝanto permesis al ŝi eniri, ŝi malfermis la pordon kaj eniris lukse meblitan ĉambron.
Sur kanapo kuŝe ripozis longa, tre longa viro; li estis sinjore vestita, sed ĉio montris, ke li ne apartenas al la aristokrataro. Afabla rideto ekludis sur lia nebela, sed agrabla vizaĝo, kiam sinjorino Bus metis antaŭ lin sur tableton la kafon, kaj li diris:
— Mi dankas.
— Ĉu vi laciĝis, sinjoro?
— Ne.
La longa sinjoro eksidis malrapide, prenis la tason kaj trinketadis la kafon.
— Ĉu ĝi estas bona, sinjoro? — demandis sinjorino Bus, dum ŝi rigardis la fumantan tason.
— Kompreneble... Kafo ĉiam kaj ĉie estas bona.
— Ĉiam kaj ĉie!? — Sinjorino Bus krucis la brakojn sur la brusto kaj kun miro rigardis la pensionulon.
— Kompreneble, sinjorino.
— Estas tamen diferenco, mi opinias, inter bona kaj malbona.
— Tio dependas de cirkonstancoj.
— Malbona tamen neniam samtempe povas esti bona.
— Tio dependas de cirkonstancoj, kiel mi ĵus diris. Ju pli mi soifas, des pli bongusta estos al mi la kafo. Se mi trinkis du tasojn da bona kafo, tiam la tria jam ne plaĉos al mi, sekve: tiu sama kafo, kies unua taso estis al mi bongusta, jam ne estos tia, post kiam mi trinkis du tasojn. Sekvas el tio, ke la kvalito de la kafo devas dependi de cirkonstancoj.
— Nu, sinjoro, ne ofendiĝu, sed tio estas stranga opinio.
— Ĝi ne estas stranga, se oni ĝin konsideras el filozofia vidpunkto.
Sinjorino Bus, kiu neniam ekaŭdis pri filozofiaj vidpunktoj, ridetis, kaj ĉar ŝi ne amis disputi pri al ŝi nekonataj temoj, ŝi ŝanĝis la interparoladon demandante:
— Ĉu mia edzo refoje rezervos por vi sidlokon por la morgaŭa teatraĵo?
— Kion oni ludos?
— „La du orfojn.“
— Mi ne amas „La du orfojn,“ tio ja estas fiteatraĵo. Mi amas nur klasikajn teatraĵojn kiel ekzemple: Vilhelmo Tell, Hamleto kaj tiel plu.
— Ĉu vi vidis Vilhelmon Tell kaj Hamleton, sinjoro?
— Mi eĉ kunludis en tiuj dramoj kiel aktoro.
Sinjorino Bus kunfrapis la manojn, ekkriante:
— Vi estas aktoro!?
— Mi estis aktoro.
— Ho, mi ne sciis tion.
— Jes, mi estis aktoro, sed ho ve! ... kun tro multe da talento.
La sinjorino rigardis al la iama aktoro kun neesprimebla surprizo; ŝi ne povis kompreni, ke aktoro povas havi tro multe da talento, kaj ŝiaj okuloj klare petis klarigon.
La eksaktoro malplenigis la tason, ĝin remetis sur la tableton, kaj etendiĝante kviete sur la kanapo, li diris:
— Miaj talentoj estas tiaj, ke la aŭdantaro aplaŭdis nur min, kaj la aliaj aktoroj pro tio ĉiam fariĝis tiel ĵaluzaj, ke ili rifuzis ludi plue, se mi restus pli longe sur la scenejo. Tial mi eksiĝis kaj fariĝis maristo.
— Ŝipestro?
— Ne, simpla maristo.
— Simpla maristo!? — Refoje ŝi kunfrapis la manojn.
— Jes, kaj poste promenanta reklamilo.
Sinjorino Bus jam ne kredis al siaj oreloj kaj ŝi demandis:
— Vi certe ne promenadis tra la stratoj kun reklamilo sur la ŝultro?
— Jes.
— Sed tio ja estas malinda laboro por sinjoro kiel vi!
— Kial?... Nenia laboro estas malinda por kiu ajn.
— Mi tamen preferus esti reĝo.
— Kial?
— Estas pli agrable esti reĝo ol subulo.
— Tio dependas de cirkonstancoj.
— Ankaŭ tio?
— Jes: Karlo la unua estis senkapigata. Ludoviko la deksesa estis senkapigata. Maria Stuart estis senkapigata same kiel Maria Antoinette. Eglo, la reĝo de la Moabitoj estis mortigata, Absalon estis pendigata per la haroj, Nadal estis mortigata de Baza, Ela estis mortigata, Atalia estis mortigata, Joaĥim, Jeĥonias kaj Sedecias fariĝis sklavoj; pereis Kresuso, Dariuso, Cezaro, Nero kaj multaj aliaj tiel nomataj eminentuloj.
— Spite tion mi prefere estus eminentulo ol simpla metiisto.
— Mi ja klarigis al vi, ke ĉiuj homoj estas egale eminentaj.
— Vi trograndigas, sinjoro.
— Tute ne; ĉiuj fakte estas egalaj. La reĝo ne volas eliri kun malpuraj botoj; sekvas el tio, ke li devas esti danka, ke purigisto de botoj ekzistas, kiu bonvolas purigi liajn botojn.
— La reĝo tamen pagas por tiu laboro!
— Vi pravas, li pagigas por tio, sed kiel li ekhavos tiun monon, per kiu li pagigas, se okaze li ne estus riĉa?
— De la subuloj.
— Trafe respondite, sed al la subuloj apartenas ankaŭ tiu botpurigisto; sekve la reĝo devas esti danka ne nur, ĉar tiu purigisto bonvolas labori por li, sed ankaŭ, ĉar li partoprenas al la pagado por tiu purigado.
— Mi neniam antaŭe pensis pri tiaj aferoj.
— Kompreneble, ĉar vi ne estas filozofo.
Sinjorino Bus ne parolis plu; la argumentoj de la ĉiam afable ridetanta ĉia-metiisto estis tiaj, ke ŝi prefere ne plu disputadis kun li. Malrapide ŝi eliris, demandante, ĉu la sinjoro deziras duan tason aŭ ion alian, kaj li respondis:
— Mi dankas, sinjorino.
Post kiam ŝi estis ferminta post si la pordon, la filozofo kviete fermis la okulojn kaj restis kuŝanta sur la kanapo du horojn. Je la dua horo li rektiĝis, eksidis, tiris paperujeton el la poŝo de sia frako, elprenis la enhavon kaj dismetis ĝin sur siaj genuoj.
Tiam li kalkulis:
— Dek, — dudek, — tridek, — kvardek, — kvindek, — sesdek..., tio estas sesdek —. Li kolektis la ses bankpaperetojn, metis ilin aparte kaj kalkulis plue:
— Cent, — ducent; tio estas kune ducent sesdek guldenoj... Estas nun la deka de la monato; mi pagis antaŭe por unu monato..., mi do povas resti ankoraŭ du monatojn en Hago... Nu, mi ja vidos, kion fari poste; ĉio aranĝiĝos per si mem.
Ridetante li enpoŝigis la paperujeton kun la bankpaperoj, ekstaris, promenadis tien kaj reen en la ĉambro, rigardis la pentraĵojn sur la muroj, fajfetis gajan arieton, iris al la librobretaro, prenis libron, refoje sidiĝis, rigardis ilustraĵojn kaj legis kelkajn paĝojn. Tiam li refoje ekstaris, relokigis la libron sur ĝian lokon, surmetis ĉapelon kaj eliris la ĉambron, ĉiam ridetante kaj
Li estis ekstere kaj ekpromenis. Malrapide, sed per longegaj paŝoj li laŭiris la Daguerrestraton. Ĉi tiu estas mallonga, tiel ke li baldaŭ atingis ĝian finon; tiam turnante sin dekstren, li laŭiris la Regentesselaan ĝis la placo, en kies mezo staras la monumento konstruita por memoro de la reĝino Emma, vidvino de la reĝo Vilhelmo la tria. Tiu monumento, ĉirkaŭita de florbedoj kaj fera kadreto, estas speco de obelisko, antaŭ kiu staras virino alte tenanta pacobranĉon. Li jam vidis multfoje tiun monumenton kaj ne ĝin atentante, turnis sin maldekstren kaj eniris la Vejmarstraton. Post cento da longaj paŝoj li ekhaltis antaŭ butiko de librovendisto. Post la granda vitro de la elmetejo kuŝis multaj libroj, kiujn avide rigardis du ĉifone vestitaj knabetoj. La pli granda, okjara blondulo fingre montris al sia kunulo malfermitan bildolibron.
— Rigardu Klaas, tio estas la Botvestita Kato, kaj jen la Blua Barbo... Bela, ĉu ne?
— Jes, kaj kio estas tio?
— Kaleŝo de la reĝo.
— Kaleŝo?
— Jes, veturilo, ĝi estas de la reĝo.
— Kion do faras tiu kato en botoj?
— Ĉu
La pli malgranda knabo rigardis atente, sed li ne klare komprenis, kion diris lia kamarado. Subite en la vitro kvazaŭ en spegulo super la bela libro ekaperis la figuro de longa viro.
La knaboj estis forkurontaj, sed la viro, staranta post
— Ĉu vi amas librojn, miaj bubetoj?
— Jes sinjoro —, respondis la pli aĝa.
— Ĉu vi povas legi tian bildolibron?
— Jes, mi povas; mi sidas en la kvara lerneja klaso.
— Vere? ... kaj via frateto, kie li sidas?
— Li ne estas mia frateto; li estas mia kamaradeto.
— Ĉu li povas legi?
— Iomete; li sidas en la dua.
— Ĉu vi havas multajn bildolibrojn?
— Ni havas nenian.
— Ĉu vi volus havi tiun?
La knabetoj, pensante, ke la ridetanta sinjoro mokas ilin, rigardis unu la alian, sed ne respondis.
— Nu?... Ĉu mi aĉetu ĝin por vi?
Refoje la knabetoj silentis, sed la longa sinjoro faris unu paŝegon flanken, malfermis la pordon de la butiko, dirante:
— Eniru kun mi.
Ili eniris, refoje rigardante sin reciproke per tiaj okuloj, kiajn direktus sur nekonatulon plenkreska almozulo, se tiu nekonatulo neatendite dirus al li: “Jen ricevu! mi donacas al vi bankpapereton de mil guldenoj!“
Estis klare, ke la knabetoj ankoraŭ neniam ekhavis bildolibron, kaj ke ili rigardis ĝin kiel neakireblan trezoron, kiu estas destinata nur por riĉaj infanoj.
Post la butika tablo staris fraŭlino. Ŝi kun miro rigardis al la strangaj klientoj.
— Fraŭlino, bonvolu montri al ni kelkajn belajn librojn.
— Kiajn, sinjoro?
— Bildolibrojn por ĉi tiuj bubetoj.
La fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili.
— Ankaŭ tiun, fraŭlino —. La fremdulo fingre montris la botvestitan katon en la elmetejo. Ŝi prenis kaj metis ĝin al la aliaj sur la tablon, kaj la kliento diris:
— Nu, buboj, elektu!
La pli aĝa hezite tuŝis la katon en botoj, sed tuj retiris la fingrojn kvazaŭ timante preni sian trezoron.
— Tiun? — demandis la sinjoro.
— Jes, ... se plaĉas al vi.
— Nu, prenu, ĝi estas via —, kaj al la alia knabeto li diris:
— Kaj vi?... Vi ja ankaŭ amas librojn, ĉu ne vere?
La pli juna trafe maltrafe montris „Fabelojn de Ezopo“.
— Ĉi tiun?
La knabeto kapjesis.
— Ezopo!?... Sed mi timas, ke tiu libro ne taŭgas por vi; prefere elektu tiujn rakontojn de Grimm —, kaj malfermante dikan lukse ilustritan libron, la longa sinjoro vidigis kelkajn ilustraĵojn, elverkitajn de Gustave Doré; inter ili sin trovis „La lupo kaj la sep kapridoj“.
— Jes, tiun, diris la bubeto.
— Bonege, nu prenu kaj foriru kun via biblioteko.
La knabetoj eliris la butikon feliĉaj, kaj post kiam la aĉetinto pagis, li same eliris, direktante siajn paŝojn plue al la bela Koningsplein. Tiu plein (= placo), ornamita de multaj florbedoj, altaj arboj kaj dudeko da benkoj por la promenantoj, estas ĉiam multvizitata, precipe de infanvartistoj kun infanoj, de maljunaj pensiumitaj oficistoj, kiuj abundas en Hago, kaj cetere. Ĉiu trovas tie belan kvietan lokon por ripozi, kaj ŝajnis, kvazaŭ la pensionulo de Bus ankaŭ kelkfoje sidis tie, ĉar li tuj sin direktis al angulo de la placo, kie staris
Je kelka distanco ludis kvar knaboj. Gaje babilante du el ili per argilaj globetoj ludis kaj laŭvice ĵetis kelkajn tiajn globetojn en kaveton. Tiu globet-ludado estas speco de hazardludo, kiu tamen estas sen danĝero por la ludantoj, ĉar la ludiloj kostas tiom malmulte, ke la ludantoj riskas preskaŭ nenion. Spite tion, la knaboj plenatente sin dediĉis al la ludado, kaj post ĉiu ĵetado en la kaveton klare iliaj vizaĝoj montris, kiu gajnis aŭ malgajnis.
Ridetante la longa sinjoro rigardis al la knaboj. Sendube la ludado rememorigis al li lian propran junecon, kiu estas ĉe preskaŭ ĉiuj homoj la plej feliĉa tempo de la vivo.
La tria knabo havis zumturbon, kiun li kun lerteco manuzis. Zumante la turbo priskribis la plej graciajn cirklojn sur la sablo, kaj de tempo al tempo la knabo, ĵetante sian ŝnuron ĉirkaŭ la ludilon, suprenĵetis ĝin kaj per rapida movado de la mano rekaptis ĝin sur la manplaton, kie ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝi turniĝis.
La kvara knabo, kun ŝirita pantalono, por li multe tro grandaj ŝuoj, kiujn li sendube iel donace ekhavis, apogis sin kontraŭ arbo, rigardadis momenton silente; subite li diris:
— Karlo, permesu do, ke mi foje ĵetstarigu vian turbon.
— Ĵetstarigi mian turbon?... Aĉetu mem turbon!
— Mi ja ne havas monon.
— Iru al via patrino pro mono.
— Ŝi ja estas malsana kaj ne havas monon.
Karlo estis respondonta ion alian, sed voĉo venanta de la apude staranta benko, diris:
— Jen, prenu por aĉeti novan turbon.
Ĉiuj kvar knaboj turnis la kapon por vidi, kiu parolis. Guldeno trembriladis en la suna aero, kaj la knabo, kies patrino estis malsana, divenante, ke la monero estis destinita por li, kaptis ĝin ambaŭmane; tiam danke li ektuŝis sian ĉapon, ekridetis, montrante du vicojn da ebure blankaj dentoj, kaj pafis sin for. La aliaj knaboj lin postrigardis, ili estis ĵaluzaj pro la belega turbo, kiun li povus aĉeti por tiom da mono.
Ordinare infanoj estas senkompataj kaj egoistaj pro manko de sperto. Ili ja estas tro junaj por sin okupi pri ĉagrenoj de aliuloj kaj ne povas imagi, ke ekzistas altruismo.
La longa sinjoro, kiu estis altruisto en la plej alta grado, ne pensante pri la ĵaluzo, kiun li naskis ĉe tiuj tri knaboj, nek pri la feliĉo de la kvara, denove enpoŝigis la manon kaj daŭrigadis rigardi rekten, dekstren kaj maldekstren, kaj la tri knaboj siaflanke ekludis plue. Apenaŭ pasis dek minutoj, kiam subite la kvara knabo revenis kurante. Li tenis en unu mano belegan turbon kun ŝnureto. Atinginte la benkon, kie sidis lia bonfarinto, li ekhaltis kaj diris:
— Mi jam aĉetis unu..., jen kio restis de la guldeno. — Li etendis la manon, sur kies plato kuŝis kelkaj moneroj el arĝento kaj el kupro. La sinjoro ŝajne ne estis atendinta tion, ĉar li demandis:
— Nu, ĉu vi ne volas gardi tiun restantan monon?
— Mi pensis, ke mi devas realporti la restaĵon, sinjoro.
— Vi estas honesta knabo; gardu la restaĵon por vi mem.
— Dankon, sinjoro. — Refoje li ektuŝis sian ĉapon.
— Kion vi aĉetos plue?
La knabo pripensis, tiam li respondis:
— Ovojn por mia patrino.
— Jen kio estas bona, sed por tiu mono vi povos aĉeti nur malmultajn ... atendu...
Liaj montra kaj granda fingroj malaperis en la veŝta poŝo kaj reaperis el ĝi kun riksdaldero[8]. Prezentante ĝin al la surprizita knabo, li diris plue:
— Per tiu mono vi povos aĉeti ovojn por via malsana patrino.
— Mi dankas, sinjoro.
Por la tria fojo la knabo tuŝis sian ĉapon kaj rapidis for.
La ĵaluzeco de la tri aliaj knaboj fariĝis ankoraŭ pli granda, sed tion ne rimarkis la bonfarinto. Kviete li ekstaris kaj per longaj paŝoj ekpromenis, intencante eliri el la placo. Ĉe ĝia fino li tamen ekhaltis. Tie staris amaso da homoj, inter kiuj estis kelkaj knaboj kaj knabinoj, kaj ĉiuj kun atento rigardis teren, kie sin trovis la objekto de ĉies atento. Laŭtaj ridoj sonis, interrompataj de strangaj raŭkaj krioj. La longa promenanto aliris al la ĝoja aro, kaj, ĉar lia kapo elstaris super la ceteraj rigardantoj, li tuj rimarkis, pro kio oni tiel multe sin amuzadis.
Sur la sablo, kaj apogante la dorson kontraŭ arbo, sidis simiaspekta viro. Li estis dimanĉe vestita; liaj senordaj haroj dispendis ĉie el sub la posten ŝovita ĉapo. Unu el liaj manoj, per kiu li tenis bastonon, estis tatue ornamita per blua inko. Liaj ŝultroj estis tiel altaj, ke ili tuŝis la orelojn. Tiu viro, kiun ĉiuj mokridis kaj turmente incitetis, estis tiel ebria, ke liaj piedoj ne povis plu lin porti. Li eligis vortojn en fremda lingvo, kiun neniu el la ĉirkaŭstarantoj komprenis, kaj ĉiufoje, kiam unu el la mokantaj knaboj alproksimiĝis por lin tiri ĉe la piedoj, li frapis per la bastono, sed ĉar la knaboj estis pli viglaj ol la ebria viro, la bastono trafis nur la sablon.
— Demetu liajn ŝuojn, Jakobo —, kriis unu el la knaboj.
Jakobo kurbiĝis, rampis singarde kelkajn futojn antaŭen kaj nerimarkite de la ebria viro etendis la manon por kapti ŝuon, sed apenaŭ la viro sentis, ke iu tuŝas lian piedon, li levis la bastonon. Sed anstataŭ frapi la tirantan manon de la knabo, li trafis sian propran ŝuon, post kio eksonis laŭtega ridado.
Alia knabo, vidante, ke estas tro malfacile demeti la ŝuojn de la viro, faris maŝon ĉe la fino de ŝnureto kaj klopodis ĵeti ĝin ĉirkaŭ la ŝuon. Ŝajne tio estis sufiĉe facila, ĉar la ŝupintoj de la sidanto prezentis tre bonan celon. La maŝo tamen kelkajn fojojn maltrafis, sed la knabo persistis kaj fine trafis. La ĵetinto tiris al si la ŝnuron kaj samtempe la kruron de la viro, kiu estis maristo. Vane ĉi tiu batis per la bastono por liberigi sin, ĉar li sentis, ke li estas tuj fortirota de la arbo kaj ke li perdos per tio sian egalpezon. Li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta diablo; dume la rigardantoj ridis el plena gorĝo.
Subite la ĝenerala ridado ĉesis. La longa fremdulo, kiu ĝis tiu ĉi momento staris kviete post la homamaso, ĵetis flanken kelkajn ridantojn, kurbiĝis kaj tratranĉis la ŝnuron. Tiam li sin levis, turnis sin kaj ekkriis:
— Kiu ajn el vi refoje tuŝos aŭ turmentos tiun mariston, havos aferon kun mi!
Ĉiuj silentis kaj rigardis al la longa viro, kiu tiel neatendite sin prezentis por protekti la ebrian viron.
La maristo klopodis ekstari, sed liaj kruroj estis tro malfortaj; li parolis kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj refoje faleksidis ĉe la piedo de la arbo.
La fremdulo kurbiĝis super li kaj diris:
— Ĉu mi helpu al vi ekstari?
La maristo respondis fremdlingve kaj grimace ridetis.
— Sprechen Sie deutsch?[9] — demandis la alia.
— Ein wenig deutsch..., bin Russe[10].
— Ĉu vi estas Ruso?... Nu, mia rusa amiko, mi helpos al vi ekstari, venu kun mi, vi ja ne povos resti ĉi tie —, kaj kaptante lin ĉe la kolumo de lia frako, li starigis lin. Tute ne atentante la ĉirkaŭstarantojn, kiuj ne ridis plu, kaj daŭre tenante la mariston ĉe la kolumo, kiel oni tenus netaŭgan bubon, kiun oni estas punonta, li ekmarŝis per longaj paŝoj tra la placo. La maristo marŝis ankaŭ, sed ĉar lia protektanto suprentiris lin kelkfoje tro alte, la piedoj de la maristo nur de tempo al tempo ektuŝis la teron. Ĉiuj vizitantoj de la placo rigardis kun surprizo la du strangajn virojn sin direktantajn al la Vejmarstrato, de tie al la Regentesse-placo kaj fine al la
Post kiam lia „novulo“ estis elirinta, Bus estis frote puriginta du kaldronojn, ĝis kiam ili brilis kiel oro; li estis akriginta dekon da tranĉiloj, li estis senŝeliginta sitelon da terpomoj kaj ĵus formetis la plenan sitelon, kiam subite en liajn orelojn eksonis stranga bruo sur la ŝtuparo. Li aŭskultis. Klare li aŭdis voĉon, kaj ŝajnis al li, ke ĝi estas la voĉo de la nova pensionulo; sed ĉi tiun fojon li ne supreniris la ŝtuparon per kvin longaj paŝoj, ĉar paŝon post paŝo li alproksimiĝis al la plej supra ŝtupo, kiu estis tuj apud la kuireja pordo.
Bus aŭskultis kun streĉita atento kaj fariĝis scivola. Li ekstaris, eliris el la kuirejo kaj rigardis malsupren. Sur la mezo de la ŝtuparo li vidis la longan pensionulon, kiu supreniris malrapide. Li etendis flanken la dekstran brakon kaj portis kun si strangan objekton. Komence Bus kredis, ke ĝi estas sako, sed streĉante la okulojn, li rimarkis, ke ĝi ne estas sako, sed speco de tiaj
— Atentu viajn piedojn, mia kara —, diris la „novulo“, — precipe atentu la kalojn sur viaj piedfingroj..., levu la piedojn, ... atentu!
Sed la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj, kvazaŭ al ili mankus ĉiuj muskoloj.
— Ki... ki... ki... —, balbutis la pensionestro.
— Kion mi kunportas?
— Jes, ... ki...
— Mian novan amikon.
— A...m...m...ikon!?
— Jes, novan amikon... Jen mi prezentas lin al vi.
Dirante tion, la longa pensionulo ekpaŝis sur la plej supran ŝtupon kaj alte levante sian ŝarĝon, kiun li ankoraŭ tenis ĉe la kolumo, li starigis ĝin vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ Bus, kiu postenpaŝis kun surprizo.
— Sed tio es...s...s...
— Tio estas mia nova rusa amiko, kiu pasigos ĉe mi ĉi tiun nokton por fordormi sian ebriecon.
— Ho, ĉu li es...s...s...
— Jes, li estas ebria, tiel ebria, ke li ne povas stari sur la piedoj... Antaŭen, mia kara ... pli supren, ĉar miaj apartamentoj estas sur la dua etaĝo.
Refoje la svingpendantaj kruroj tuŝfrapadis la ŝtupojn kaj baldaŭ la stranga paro atingis la plej supran etaĝon, kie ili malaperis en la ĉambron de la pensionulo.
Bus restis staranta ĉe la ŝtuparo kaj atendis kun malpacienco la revenon de sia edzino, kiu antaŭ kelka tempo estis elirinta por fari komision, sed estis tuj revenonta, ĉar longe ŝi forrestis neniam. Li tute ne sciis, kion
— Kara ĉielo, kio estas?... Ĉu la domo brulas?
Bus fingre montris supren kaj balbutis:
— La no... no... n...
— Ĉu okazis io al la novulo?
— Ebria ru... ru... ru...
Ordianare ŝi tuj komprenis, kion estas dironta ŝia edzo, sed el la silaboj ru... ru... ru... ŝi neeble povis formi precizan vorton. Rapide ŝi teren metis la korbon kun la ovoj, kiun ŝi portis en la mano, ĉe la piedoj de la pensionestro, kaj plue rapidis supren al la dua etaĝo kaj eniris la ĉambron de la „novulo“.
Surprizite ŝi restis kvazaŭ najlita sur la planko. La kanapo estis turnita kontraŭ la muro kaj la longa sinjoro ĵus metis sur ĝin la ebrian mariston, kiun li tenis per ambaŭ manoj, kiel buĉisto tenas ŝafon, kiun li estas ĵetonta sur buĉtablon.
— Jen, nun dormu! — li diris; tiam li kaptis la falintan ĉapon de la maristo kaj liajn antaŭe demetitajn ŝuojn, metis ilin sub la kanapon kaj turnante sin, rigardis al sinjorino Bus kun ridetanta vizaĝo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta.
— Ĉielo, sinjoro, kion vi faris?
— Mi nur turnis la kanapon, por ke li ne defalu de sia dormejo.
Dirinte tion, li kviete eksidis, ĵetis unu kruron trans la alian, balancis ĝin, enpoŝigis ambaŭ manojn kaj ridetis.
— Kiun vi do enmetis tien?
— Novan amikon.
— Mi ne komprenas.
— Nek mi.
— Nek vi?
— Nek mi... La hazardo estas io stranga, sinjorino. Kiu el ni pensus ĉi tiun matenon, ke mi renkontus hodiaŭ rusan ebrian kolegon, kaj kiu pensus, ke mi metus lin tien, por ke li kviete kaj sen danĝero povu fordormi sian ebriecon?... Kiu pensus, ke mi tirus lin tiamaniere el granda danĝero kaj malfeliĉaĵoj?
— Mi ne komprenas, sinjoro.
— Nek mi, sinjorino... La buboj tiel turmentis lin, ke mi ne povis ne protekti lin, kaj restis al mi nur unu rimedo antaŭsavi lin el iliaj manoj.
Li eksilentis, rigardis momenton antaŭ sin kun distritaj okuloj; tiam li diris plue:
— Krom tio, mi ne amus, ke policanoj ĵetus lin en malliberejon..., mi tial metis lin sur tiun kanapon.
— Kaj...?
— Kaj morgaŭ mi vidos tion, kio estos farota, ĉar tio dependos de cirkonstancoj.
— Sed ... ĉu li ne estas danĝera?
— Danĝera!?... Ne timu!... Viro, kiu estas tiel ebria, ne estas ordinara drinkulo.
— Sed mi tamen timas, ke...
— Ne timu; mi restos hejme por gardi, ĝis kiam li estos tiel malebria kiel mi mem.
— Ĉu tio ne estos enuiga?
— En realo preskaŭ nenio estas enuiga, sinjorino. Oni ja povas ĉiam iel pasigi sian tempon en agrabla maniero... Mi legos ĝis noktomezo, se la legado plaĉos al mi, alie mi legos ĝis la deka, aŭ ĝis la dekunua. Se tiam li ankoraŭ ne estos vekiĝinta, tiam li nepre daŭrigos dormadi ĝis morgaŭ matene.
— Kaj kion vi faros post via legado?
— Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi enlitiĝos.
— Sed se okaze li tamen vekiĝos dum via dormado?
— Nu, li vekiĝu.
Sinjorino Bus alpaŝis al la kanapo kaj rigardis ekzamene la dormanton.
— Sed, ni ja tute ne konas lin; povas esti, ke li estas malbonfarulo aŭ krimulo, li ja povos mortigi nin ĉiujn, ĉar li aspektas kiel vera bandito.
— Jes, li estas malpura kaj tute kovrita je polvo, sed kial li mortigus?
— Kompreneble por priŝteli nin.
— Mi estas responda, nur kvietiĝu. Mi antaŭzorgos, ke li ne mortigos nin. Se bezone, mi ŝnurligos liajn manojn kaj piedojn same kiel la pigmeoj de Liliputo ŝnurligis Guliveron.
— Li povas mordrompi la ŝnurojn.
— Tion li eble povos... Nu, mi pripensos la bezonajn antaŭzorgojn.
Daŭre rigardante la viron sur la turnita kanapo, ŝi diris post momento:
— Kiel vi eksciis, ke li estas maristo?
— Rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi kaj tion ni vidas nur ĉe maristoj.
— Ŝajnas al mi, ke li havas ĝibon.
— Li havas, ĉiu homo havas sian specialaĵon. Ekzemple vi havas belajn harojn.
La sinjorino sin sentis flatata kaj ridis.
— Vi estas stranga sinjoro —, ŝi diris bonhumore.
— Vi pravas; tio estas mia specialaĵo, kaj la maristo, kiu nun estas mia gasto, havas korpan specialaĵon, nomitan „ĝibo“... Vi vidas: ĉiu havas siajn ecojn kaj aĵojn, kaj tio estas feliĉiga, ĉar se ĉiuj virinoj posedus tiajn harojn, kiajn ekzemple vi, tiam ja tute ne ekzistus
— Ĉu li restos provizore tie ĉi?
— Tio dependos de cirkonstancoj. Morgaŭ matene ni priparolos tion plue. Mi petas: veku min je la sepa horo, se tiam mi ankoraŭ ne estos leviĝinta, kaj alportu tiam teleron kun tri acidaj haringoj kaj pecon da pano por li, kaj la ordinaran matenmanĝaĵon por mi.
— Tri acidaj haringoj!?
— Jes; ĉiu viro, kiu vekiĝas, post kiam li ebriiĝis, tre amas acidajn haringojn kun peco da pano.
— Nu, mi ĝin alportos —, kaj turnante sin, la sinjorino eliris kaj malfermis post si la pordon de la ĉambro.
La du viroj restis solaj. La maristo dormis kaj ronketis de tempo al tempo, la alia prenis libron kaj eklegis el „Etiko“ de Spinoza.
Tiu libro, originale verkita en la latina lingvo, estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo.
Li legis el la kvara parto de la holanda eldono. Tie staras sub la 57a tezo:
„Vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj, sed li evitas la renkontiĝon de nobele-pensantoj, ĉar: Tromemfido estas ĝojo, naskita el tio, ke iu sin mem pli multe fidas ol li indas. Vanta homo kiel eble plej multe klopodas plifortigi sin en tiu falsa opinio. Tial li ŝatos la akompanon de parazitoj kaj flatistoj (ne estas bezone difini pli klare, kio ili estas, ĉar ĉiu konas ilin) kaj evitas la akompanon de nobele-pensantoj, kiuj ŝatas lin laŭ lia indeco...“
Li pripensis pri tiu tezo dum kelka tempo; tiam li legis plue kun atento, jen kapjesante, jen kapskuante nee, ĉar kelkaj tezoj estis al li tiel malfacile kompreneblaj,
Horoj pasis, kaj kiam fine la naŭa eksonis, la leganto formetis sian libron, ekpromenis tien kaj reen en la ĉambro, eksidis antaŭ la fenestro por postrigardi la homojn, kiuj sub li sur la strato preteriris; kaj kiam li pasigis tiel pluan horon, li refoje ekstaris kaj alpaŝis al sia gasto, kiu ronketis kaj kuŝis tiel kviete, kvazaŭ li jam neniam ekvekiĝus. Tiel (sed ne ebria) kuŝis ankaŭ Guliver, kiam la loĝantoj de Liliputo lin trovis.
La Liliputanoj ŝnure ligis la dormanton, ĉar ili timis lin.
Ŝajnis tamen ridinde al la longa pensionulo, ŝnurligi tiun ĝibhavan viron, kiu aspektis tiel sendanĝera.
Li ekpensis momenton. Tiam li tiris el la tirkesto de la tablo ŝnur-volvaĵeton kaj ligis la ekstremaĵon ĉirkaŭ unu el la kruroj de la maristo. Farinte tion, li laŭirigis la ŝnuron trans la kanapan dorson malsupren, tiam laŭ post la kanapa piedo kaj de tie al la pordo kontraŭ la kanapo. Malferminte tiun pordon, li eniris malgrandan ĉambron, utilantan kiel lia dormejo. Li kuŝiĝis, demetinte nur ŝuojn, jakon kaj veŝton, ektiris la ŝnuron, ĝis kiam ĝi estis streĉita kaj ligis ĝin sur sian pulson.
La du kuŝantoj nun estis kvazaŭ telegrafie unuigitaj unu al la alia, tiel ke la plej malgranda movo de la maristo nepre devus veki lian gastiganton, kaj ĉi tiu, konvinkite, ke ĉio aranĝiĝos plue per si mem, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.
Dua Ĉapitro.
Vekiĝo de l’ gastiganto — Etiko de Spinoza — Vekiĝo de l’ gasto — Acidaj haringoj — Hago anstataŭ Roterdamo — Malgraŭvola ŝipforkurinto — La rakonto de la ruso — La horloĝa ĉeno — Johano, Ivan kaj la Insulano — Pri perdita monujo kaj belaj fraŭlinoj — Farota promenado al Patersburgo — La ekspozicio — La eksfiŝkaptisto kaj kiel lia edzino akiris okulvitrojn — Lumturo kaj bela vojo — Pri promenantaj reklamiloj — Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza.
La postan matenon, kiam apenaŭ la kamena horloĝo sonigis la sepan, la longa dormanto vekiĝis. Li malfermis la okulojn kaj tuj ekpalpis al si la pulson, ĉirkaŭ kiu la kordo estis ligita. Tiam li eksidis malrapide. La kordo, ankoraŭ streĉita kiel telegrafia interligilo, sin etendis, kiel la antaŭan vesperon, de la lito ĝis la kanapo; la ĝiba dormanto sekve devis kuŝi ankoraŭ en la sama sintenado, en kiu lin lasis lia gastiganto. Ĉi tiu senbrue leviĝis, ekstaris sur la plankon, malligis la ŝnuron de la pulso kaj ĵetrulis la kordbuleton sub la kanapon. Tiam li iris sur la piedfingroj al sia gasto, klinis sin super la dorson de la kanapo kaj rigardis la mariston, kiu kuŝis ankoraŭ surdorse. Kviete la ruso spiris, kaj ŝajnis, kvazaŭ li tute ne sin movis dum la nokto.
— Li vekiĝu per si mem —, pensis la filozofo, kaj li iris returne al sia dormejo, almetis la ŝuojn kaj la veŝton, sin lavis, kombis al si la harojn kaj eksidis antaŭ la tablo kun la vizaĝo turnita al la kanapo.
— Li ja vekiĝos per si mem —, li diris, — mi atendos —, kaj li atendis, enpoŝigis ambaŭ manojn, rekte etendis la krurojn antaŭ sin, tiel ke ili elstaris malproksime el sub la alia flanko de la tablo. Tiam li enprofundiĝis en pensojn, el kiuj lin fine vekis sinjorino Bus. Ŝi eniris kun la matenmanĝaĵo por sia pensionulo kaj kun la haringoj por la fremda maristo.
— Bonan matenon, sinjoro; vi jam leviĝis?
— Jes, sinjorino.
— Kaj li? — La sinjorino ĵetis rigardon al la kanapo.
— Mia gasto?... Ho, li dormas, ne mortiginte vin, nek vian edzon, nek iun alian en la domo.
— Ĉu vi ne vekos lin?
— Ho ne!... Oni ne veku ebriiĝintan viron. Estas plej bone, se li tute fordormas sian ebriecon.
La sinjorino metis la manĝaĵojn sur la tablon kaj diris:
— Mi tuj alportos la kafon, sinjoro.
— Mi ekmatenmanĝos, kiam mia gasto estos vekiĝinta; li
Sinjorino Bus, scivola kiel ĉiuj virinoj, alpaŝetis al la kanapo, rigardis la dormanton kaj suprentiris la nazon kvazaŭ por diri, ke la maristo aspektas malpura, tiam ŝi eliris la ĉambron, ĉar la vizaĝo de la filozofo esprimis klare, ke li ne sentis inklinon al babilado. Ŝi malsupreniris al sia kuirejo, lasante la pensionulon kaj la fremdulon kun la matenmanĝaĵo solaj.
La pensionulo manĝis, prenis „Etiko“ de Spinoza por agrable pasigi sian tempon kaj legis:
„Ambicio estas trograndigata deziro al gloro. Klarigo. Ambicio estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj plifortigataj; kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel malfacile. Ĉar
La leganto sencele rigardis antaŭ sin pensante: Mi sekve ne estas bona homo, ĉar mi tute ne amas la gloron..., nu, mi ne estas kulpa en tio, tiel mi naskiĝis, tiel mi mortos, kaj li legis plue:
„Diboĉemo, estas malmodera deziro aŭ dezirego al bongustaj manĝaĵoj.
Drinkemo, estas malmodera deziro al alkoholaĵo...“
Li denove pripensis kaj vole-nevole direktis la okulojn al la kanapo, kiu en tiu momento komencis tremeti, kaj tuj poste ekaperis super la apogilo la altaj ŝultroj kaj la ĉiuloken disstarantaj haroj de la ĵus vekiĝinta maristo. Lia vizaĝo estis kaŝita post la ŝultro, ĉar li rigardis rekte antaŭ sin. Post momenteto li diris kelkajn vortojn en rusa lingvo. La filozofo, kvankam ne komprenante ilin, tuj konjektis, ke tiuj vortoj signifas: „Kie mi estas?“, ĉar tion ordinare ĉiu demandas, vekiĝante en la cirkonstancoj, en kiuj sin trovis la maristo. Li tial responde diris germane:
— En bona haveno.
La maristo, aŭdante ĉe sia flanko nekonatan voĉon, turnis la kapon dekstren, kaj ekvidante post tablo nekonatulon, kiu rigardis lin ridetante, li kredis sonĝi.
— En bona haveno!? — li diris post momento... Sed kie?
Tiam vidante la ŝnuron, per kiu estis ligita lia kruro, li demandis germane:
— Kial oni ŝnurligis min?
— Ĉar sinjorino Bus timis, ke vi mortigus dum la nokto ĉiujn ŝiajn samhejmanojn.
— Ke mi mortigus...!?
— Jes, tion ŝi timis... Nu, rigardu vin en la spegulo kaj vi ekvidos, ke vi aspektas kiel vera mortigisto kaj bandito. Mi tial ligis vin kiel la pigmeoj de Liliputo ligis Guliveron, sed mi ne uzis tiom da ŝnuroj kiom ili, ĉar mi opiniis tion superflua.
— Mi ne konas Guliveron, nek ankaŭ Liliputon...
Dirante tion, li refoje rigardis al la ŝnuro, poste al la ĉe la tablo sidanto kvazaŭ por peti klarigon, sed ĉar la sidanto nur ridetis, li fine malligis la ŝnuron kaj demandis konfuzite:
— Nu, sinjoro; diru al mi, mi petas, kiel mi venis ĉi tien.
— Ĉu vi ne memoras?
— Ne, mi nur memoras, ke netaŭgaj buboj turmentetis min, kiam mi volis ripozi momenton ĉe arbo en ... tiu parko...
— Kial ili vin turmentetis?
— Mi ne scias..., eble mi trinkis glaseton tro multe da brando..., tiam mi perdis la vojon al ... mia ŝipo...; mi laciĝis..., mi sidiĝis por ripozi momenton ... ĉe tiu arbo...
— Vi tamen elektis strangan lokon por ripozi.
La maristo, kiu, kiel ni scias, estis ruso kaj parolis la germanan lingvon nur kriple, pripensis por serĉkolekti ĝustan esprimon, per kiu li povus senkulpigi sin; li tamen serĉis vane, ĉar li eligis nur kelkajn malklarajn frazetojn, en kiuj li uzis almenaŭ dekfoje la adverbon germanan „da“, signifantan „tiam“. Estis klare, ke li hontis pro sia konduto, kaj la filozofo, rimarkante tion, tiris lin el la embaraso, dirante:
— Kompreneble; vi trinkis tro multe.
— Jes, kaj tiam mi ekripozis..., kaj tiam la buboj venis...
Refoje li eksilentis, kaj kiel eble plej bone ordigante
— Kaj forŝtelis de mi mian ĉapon.
— Vi eraras, via ĉapelo kaj viaj ŝuoj kuŝas sub la kanapo.
— He! ... vere!?... Nu, tiam mi eraras, ... pardonu al mi.
La maristo rigardis ĉirkaŭe; post momenteto li diris, klakinte la lipojn:
— Sinjoro, ne ofendiĝu ... mi soifas terure.
— Kompreneble; post ebrieco sekvas soifo. Ĉu vi deziras tason da kafo?
La maristo rigardis antaŭ sin, tiam li respondis konfuzite:
— Mi preferas akvon.
— Bone, vi trinkos akvon, kaj se vi havas apetiton, vi povos manĝi la jenajn haringojn.
— Ĉu haringojn!? ... ho, volonte.
— Bonege, do leviĝu; lavu vin en mia dormejo jen post mi; kombu al vi la harojn per mia kombilo, trinku tiom da akvo kiom vi deziras, ĝi staras en karafo sur la tablo, tiam eksidu tie antaŭ mi kaj agu kvazaŭ vi estus hejme.
La maristo rampis kiel simio trans la apogilon de la kanapo kaj eniris la montritan dormejon. Kiam post kelka tempo li revenis kun purigitaj vizaĝo kaj manoj kaj kombitaj haroj, li alpaŝis al la kanapo, kaptis la ŝuojn kaj almetante ilin, li diris:
— Mi nun ekmemoras, ke vi forpelis tiujn bubojn... Kara Josefo! kiel mia pantalono estas kovrita per polvo... Ĉu vi havas broson?
— Vi bone ekmemoras... Broso estas en la brosingo flanke de la kanapo.
La maristo purigis sian pantalonon, dirante:
— Jes, mi nun memoras..., vi forpelis ilin; tiam vi helpis al mi ekstari; kaj tiam ni duope eliris tiun parkon, kaj tiam..., tiam, nu tiam... Sinjoro, mi ne memoras, kio okazis poste, sed mi dankas vin pro via helpo; ... vi estas bona viro... —. Dirinte tion, li donis la manon al sia protektinto, kiu respondis:
— Ĉu vi opinias min bona viro?
— Jes, tre bona viro.
— Nu, vi ne samopinias kun Spinoza, ĉar Spinoza opinias laŭ filozofia vidpunkto, ke mi ne estas bona viro.
— Spinoza...!? Mi ne konas Spinoza, sed se li opinias tiel, ... tiam li estas azeno.
— Ni nun ne disputu pri tio... Prenu seĝon, eksidu tie tuj antaŭ mi kaj manĝu viajn haringojn.
La maristo obeis, manĝis la haringojn kaj diris:
— Sinjoro, mi refoje dankas.
— Kaj kiel vi nun sentas vin?
— Bonege!
— Vi estas maristo, ĉu ne vere?
— Rusa maristo. Kiel vi divenas, ke mi estas maristo?
— Rigardu nur vian manon, ĝi estas tatuita. Ĉu vi estas jam longan tempon en ĉi tiu urbo?
— Mi alvenis hieraŭ posttagmeze.
— Mi proponas, ke vi estu mia gasto hodiaŭ; vi eble dezirus viziti la vidindaĵojn de la urbo?
— Mi tre dezirus, sed je la deka mi devas esti surŝipe.
— Surŝipe!?
— Jes, mia ŝipo forvojaĝos la dekunuan horon.
— Kien? — La gastiganto ridetis mistere, kiam li demandis tion.
— Patersburgon[11].
— Sed diru, mia kara rusa amiko, kie do estas via ŝipo?
— Sur Y.[12]
— Sur la Y.!?... En Amsterdamo?
— Ho ne, mi trompiĝas, la pasintan jaron ĝi kuŝis tie.
— Kaj nun?
— Ĉe Feyenoord[13], en Roterdamo.
— Sed, ĉu vi opinias esti nun en Roterdamo?
La maristo surprizite rigardis al sia gastiganto kaj demandis:
— Kie alie?
— Nu, mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago kaj estas neeble al vi esti surŝipe je la deka.
La maristo salte leviĝis kun terurigita vizaĝo, ekkriante:
— Kion vi diras!?... Mi ne estas en Roterdamo!?
— Vi estas en Hago.
— Ho, kara Josefo! ... mi venos tro malfrue, la ŝipo foriros sen mi... La konduktoro de la vagonaro informis min malbone; li diris: „Vi estas en Roterdamo“. Mi do eliris el la vagonaro..., eniris la urbon por trinki glaseton da brando..., tiam...
— La ceteron mi jam scias.
— Sed kion mi faros!?... La ŝipo foriros sen mi...
— Nu, ĝi foriru!... Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos kaj kio pasis, tio ne revenos...
La maristo iris tien kaj returnen en la ĉambro kaj aspektis tiel malesperanta, ke lin kompatis la filozofo, kiu tamen restis kvieta kaj diris plue:
— Rekvietiĝu, mia amiko, kontraŭ faro farita ne helpas medito...
— Sed la kapitano ... la ŝipestro konsideros min kiel forkurinton... Ho Dio! kion fari?
— Kuiru viajn pizojn, mia kara; kuiru viajn pizojn! Ĉio fariĝos bona kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.
La maristo iris al la kanapo, klinis sin por ekkapti sian ĉapelon; tiam pendigante ĝin sur sian pugnitan manon, li svingis la alian en malespero kaj diris:
— Kion do fari!?... La ŝipo foriros sen mi!...
— Jes; post unu horo, kaj ne estas rimedo kuratingi ĝin. Mi do konsilas al vi denove: Kuiru viajn pizojn, sidiĝu, rekvietiĝu kaj restu provizore mia gasto... Ĉio aranĝiĝos per si mem.
La konsternita ruso, komprenante nur malmultajn el la al li adresitaj vortoj, eksidis kaj diris:
— Mi povos esplori, ĉu aliaj ŝipoj iros Patersburgon.
— Vi povos, sed restu ĉe mi hodiaŭ kaj tiel longe, kiel estos necese; morgaŭ ni aranĝos viajn aferojn, kaj nun rakontu al mi kviete, kiel ĉio fariĝis.
— Nu, mi rakontos...
Li pripensis momenton, turnadis la ĉapelon sur la pugnita mano kaj ekrakontis:
— Mia ŝipo venis el Londono la dekduan de tiu ĉi monato; ni aliris al Roterdamo, kie ĝi devis resti tri tagojn... Mi diris al mi: Ivan, mi diris, vi uzos tiujn tagojn por rigardi ankoraŭ unu fojon Amsterdamon kaj Roterdamon, ĉar pasis jam kvin jaroj, kiam mi estis en Amsterdamo... Nu, tiam mi unue iris Amsterdamon kaj rigardis ĝin..., tiam mi reiris Roterdamon, kaj kiam mi kredis esti en la stacidomo de ĉi tiu urbo, mi demandis la konduktoron, ĉu mi estas en Roterdamo. Jes, li diris...; nu, tiam mi eliris la vagonon kaj la stacidomon, kaj promenis en la urbon... Mi pensis: la urbo aspektas iom alie ol antaŭe, sed ĉar mi trinkis kelkajn glasetojn, mi ne multe pensis pri tio..., tiam mi ekpromenis kaj promenadis..., tiam mi eniris trinkejon... Multaj fraŭlinoj estis tie..., belaj fraŭlinoj, ho, tre belaj!... Mi regalis ilin..., ili estis gajaj; mi same estis gaja kaj ekkantis kaj mi amuziĝadis
— Tiam mi venis por malebligi, ke policanoj arestus vin por ĵeti en malliberejon.
— Jes, same kiel okazis al mi antaŭ kelkoj jaroj en Patersburgo.
— Ĉu tio sama okazis jam antaŭe?
— Feliĉe, jes, ... ĉar tiam mia ŝipo, kun kiu mi devus forveturi, pereis kaj fundiris, kaj mi ne dronis kiel la aliaj maristoj ... do, estis feliĉe, ke tiam mi trinkis iom tro multe, ĉar pro tio la policanoj ĵetis min en malliberejon.
Ĉe tiuj vortoj li rigardis dekstren kaj maldekstren
— Kio estas tio...?
— Nur miaj kruroj.
— Ho jes, viaj kruroj..., ili estas tro longaj por meti sub la tablon... — Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj diris plue:
— Ne ofendiĝu, sinjoro; sed vi havas belegan ĉambron kaj belegan domon.
— La domo ne estas mia, kaj ĉi tiujn apartamentojn mi luis.
— He! ... do vi ne estas la posedanto?
— Mi estas maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere.
— Maristo!?...
Subite stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Ivan
— Sinjor’ kolego! ... mi petas ... ekstaru! ... ekstaru!!
— Kial ekstari?
— Mi tuj diros tion...; ekstaru, mi petas! ... ekstaru!!
— Nu, se mi povas fari al vi plezuron per tio, mi ekstaros.
La longa maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere, tiris al si la krurojn, posten ŝovis la seĝon kaj ekstaris.
La okuloj de Ivan denove sin fiksis sur lian ventron kaj jen pendis de la veŝtopoŝo ĝis butontruo, ĉeno farita el brilantaj moneroj. La rideto de Ivan ŝanĝiĝis en esprimon, kiu montris grandan surprizon kaj ĝojon; li same ekstaris, altigis ambaŭ manojn kaj ekkriis:
— Mi trovis!... Mi trovis!... Vi estas Johano!
— Jes, mia kara, mi estas Johano; sed kiel vi eksciis tion?
— Per la ĉeno..., la ĉeno de la moneroj, kiujn donis al vi Jafet.
— Jafet!?
— Jafet, via amiketo de la insuleto, kies nomon mi ne konas.
— Ĉu vi konas tiun knabon?
— Ĉu mi lin konas!?... Ĉiu en Patersburgo lin konas.
— Li do estas en Patersburgo?
— Jes!... Ho, tio estas stranga historio...; mi rakontos ĝin ... eksidiĝu, mi petas, kaj mi rakontos... Ho, kiel li ĝojos!
Ili eksidis kaj Ivan rakontis:
— Mi estis surŝipe de „Petro la Granda“, kaj sur la maro ne malproksime de la holanda marbordo. Mi estis kuiristo kaj okaze enrigardis en la maron. Tiam mi ekvidis boaton. Mi diris al mi: Ivan, mi diris, io neordinara estas kun tiu boato, ĉar mi ne vidas maristojn en ĝi. Tiam mi rigardis pli atente..., neniu homo videbla. Tiam mi diris al mia kuireja servisto: Petro, mi diris, iru al la ŝipestro kaj diru, ke malplena boato naĝas en la maro. Tiam la ŝipestro venis kaj mi montris la boaton. Tiam li prenis la vidilon kaj ekzamenis... — Ĝi estas senhoma —, li diris. Tiam du maristoj alremis per boato al tiu boato kaj revenis kun ĝi. Tiam ĝi estis supren tirata sur la ŝipon kaj en la boato kuŝis knabo kaj kesto... Sub la kesto estis mortinta hundeto. La knabo estis duone mortinta, sed rekonsciiĝis poste. Li estis bela knabo ... buklaj brunaj haroj ... nigraj okuloj ... sed li parolis tian strangan lingvon, nek holandan, nek germanan, nek anglan, nek francan, nek alian konatan... Neniu el la maristoj povis paroli kun li. Tiam li ŝipiris kun ni al Patersburgo. Tie ni duope (li kaj mi, ĉar ni estas bonaj amikoj) iris surborden; li deziris vidi la urbon. Tiam ni eniris trinkejon kaj mi trinkis glaseton tro multe... Tiam ni plue promenadis sur la stratoj kaj la bubaĉoj mokis kaj turmentetis min. Tiam mi volis forpeli ilin, sed falis tra vitro de butiko. Tiam policanoj arestis min kaj ĵetis en malliberejon, kaj kiam mi forlasis ĝin post kelkaj tagoj, la knabo estis malaperinta. Tiam mi lin serĉis, sed ne trovis. Tiam mi reiris maron sur alian ŝipon, ĉar „Petro la Granda“ estis forveturinta sen mi, sed ĝi pereis kaj fundiris, kiel mi jam diris. Post kelkaj jaroj mi revenis Patersburgon kaj unu vesperon mi iris al koncerto kaj aŭdis la faman violoniston Romeskaŭ. Tiam mi refoje trinkis dum la paŭzo tro multe da brando kaj kolegoj rekondukis min surŝipen. La
Dum Ivan rakontis, Johano aŭskultis kun ĉiam pligrandiĝanta miro, kaj kiam la rakonto finiĝis, li demandis:
— Ĉu tiu knabo fariĝis violonisto!?
— Jes, kaj tre fama, sed spite tion li ne fariĝis fiera; li tamen bedaŭras, ke li ne scias, kiuj estas liaj patro kaj patrino kaj kie ili estas.
— Nu, mi sciigos tion al li. Liaj gepatroj eble vivas ankoraŭ. Ĉu vi scias la adreson de la knabo?
— Jes, ĝi sidis en mia monujo.
Ivan enpoŝigis la manon por aperigi la monujon, li tamen enpoŝigis la malĝustan manon, ĉar la dekstra poŝo estis malplena. Li sekve enpoŝigis la maldekstran manon kaj ... ekpaliĝis, dum li murmuretis kelkajn vortojn en al Johano nekonata lingvo, sed kiujn tiu tuj divenis.
— Ĉu vi perdis la monujon? — li demandis.
— Jes, mi ĝin perdis..., ho sankta Josefo! — kaj li estis ploronta, sed retenis la larmojn.
— Eble la belaj fraŭlinoj de la trinkejo ĝin forprenis, ĉar fraŭlinoj en tiaj trinkejoj ne estas tre honestaj kaj fidindaj.
— Diablo! Mi tuj aliros tien; en la monujo sin
— Kiujn vi neniam reakiros.
— Tiam mi plendos ĉe la policestro.
— Kiu mokridos vin.
— Kial?
— Ĉar neniu havas aferojn ĉe tiuj belulinoj.
— Kion do fari?
— Kuiru viajn pizojn!
— Kion?
— Mi pripensu fojon... Via mono estas neakireble perdita, same kiel la adreso de nia amiko. Sed diru, mi petas: Kial li forlasis boate kaj tute sola la insulon de siaj gepatroj?
— Ĉu vi ne sciasvin.
— Por serĉi min?
— Tion li diris al mi, sed kompreneble li ne trovis vin, ĉar vi ne estis en Patersburgo, sed en Hamburgo.
— Se li intencis min serĉi, tiam estas nun mia devo, serĉi lin reciproke, kaj mi iros Patersburgon.
— Per ŝipo?
— Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi ne iros per ŝipo, ĉar provizore mi ne volas refariĝi maristo. Se restos al mi sufiĉa mono, mi iros vagonare; sed tio estos tro multekosta..., nu, tiam mi iros piede.
— Piede al Patersburgo!?
— Jes.
Ivan rigardis sian gastiganton kaj diris:
— Ni iru kune!
Johano ridetis, dirante:
— Ĉu vi ne scias, ke tio estas por vi eble tro longa promenado kaj ke oni nepre devas esti bona marŝanto por tion elporti.
— Ho, mi estas bona marŝanto, sed ni povos eviti
— Tion mi povus, sed prefere mi volas lin surprizi.
— Nu, ni surprizu lin duope.
— Bone, ni faru tion... Kiam ni ekvojaĝos?
— Tuj kiam vi deziros.
— Antaŭe mi tamen montros al vi Scheveningen; nokte vi povos dormi sur tiu kanapo... Unu promeson vi antaŭ ĉio devas fari al mi.
— Mi promesos ĉion, kion vi deziras.
— Dum la tempo, kiam ni estos kune, vi ne trinku brandon, eĉ ne unu solan glaseton.
— Mi promesas... Jen mia mano.
Johano premis la manon de la kuiristo, ekstaris kaj almetante la frakon kaj la ĉapelon, li diris:
— Ni tuj sciigos al la rusa konsulo, kial estis al vi neeble forvojaĝi per via ŝipo, por ke la ŝipestro ne povu konsideri vin kiel forkurinton; poste vi rigardos la vidindaĵojn de Hago kaj Scheveningen, kaj post du aŭ tri tagoj ni ekpromenos Patersburgon.
— Sed kie ni restos nokte dum nia promenado?... kaj kiel ni manĝos sen mono?
— Mi posedas ankoraŭ kelkan monon, kaj ĉar la vetero estas bona, ni trovos ĉie taŭgan lokon por pasigi la noktojn, kaj se necese, ni laboros dumvojaĝe.
— Labori dumvojaĝe? Sed kiel mi laboros? Mi ne lernis metion.
— Ni laboros laŭ cirkonstancoj; mi povos ludi en teatro kaj vi povus fariĝi promenanta reklamilo.
— Kio estas tio?
— Mi montros al vi hodiaŭ promenantajn reklamilojn sur la stratoj en la urbo, tiam vi ekscios, kio estas tio. Ĉiu, kiu povas marŝi, povas fariĝi promenanta reklamilo, vi ankaŭ.
Ivan ekstaris, ekkaptis sian ĉapelon, kiu estis ruliĝinta
En preskaŭ ĉiuj ekspozicioj la elmetitaj objektoj ne ĉiam rilatas la celon, por kiu la ekspozicio
Ivanon interesis plej multe la miniaturaj ŝipoj, ekspoziciitaj de la Scheveningaj fiŝkaptistoj. Ivan admiris la malbelformajn ŝipojn, nomitajn „bomoj“ kaj metitajn sur grandaj kuŝantaj speguloj, kiuj prezentis la maron. Tiuj „bomoj“ montris, kiel la haringoj estas kaptataj. Retoj etendiĝis de la ŝipa bordo ĝis la akvo, kaj amaso da haringoj pendis kun la kapo en la maŝoj. La maristoj (pupoj, vestitaj kiel Scheveningaj fiŝkaptistoj, sed multe tro grandaj en komparo kun la ŝipo) tiris al si la retojn. Sur la ŝipo sin trovis ĉio, kion oni bezonas sur la veraj ŝipoj, kaj Ivan kun atento ekzamenis la kaptadon, tute ne pensante pri Johano, kiu staris je kelka distanco ĉe ekspoziciitaj libroj, kiuj kuŝis malfermitaj sur du longaj tabloj. Frapeto sur lia brako altiris la atenton de la ruso, kaj sin turninte, li staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ bela fraŭlino, kiu prezentis al li papereton. Ŝi
— Belaj ŝipoj, kamarado —, li diris al maljuna maristo staranta apude kun la manoj en la poŝoj.
La „kamarado“, kiu havis dikan tabak-maĉaĵon en la buŝo, tiel ke lia vango elstaris rondforme, jese kapklinis, ĵetis per la lango la maĉaĵon al la alia vango kaj diris:
— Tiel ni kaptas la haringojn. Mi faris tion dum kvindek jaroj... Ĉu vi estas ankaŭ maristo?
— Jes, rusa maristo, ... ŝipa kuiristo.
— Mi estis dum dudek jaroj „Schipper“[14].
— Skipper?... Mi ne komprenas.
— Kapitano de fiŝkapt-ŝipo.
— Ho, kapitano..., kaj nun „pensioniert“[15]?
— Pensioniert!? — La grizulo laŭte ekridis, kraĉis sur la teron kaj diris:
— Ho ne, oni ne pensiumas la maljunajn fiŝkaptistojn en nia lando. Se ili ne dronas kaj fariĝas tiel multaĝaj, ke la ŝipmastro jam ne povas ilin uzi, nu, tiam ili ekhavos lokon en la malriĉulejo.
— Ĉu la ŝipmastroj estas tro malriĉaj por subteni vin kaj la aliajn maljunajn kaptistojn?
— Ĉu ili estas malriĉaj?... Riĉaj ili estas, riĉaj kiel nia reĝino.
— Kial do ili ne pensiumas vin?
— Ĉar ili volas fariĝi ankoraŭ pli riĉaj... Mi vidas, ke vi tute ne konas la holandajn ŝipo-posedantojn.
— Ĉu neniu estas pensiumata ĉi tie?
— Jes, la ministroj kaj aliaj eminentaj sinjoroj. — La grizulo lange ĵetis la maĉaĵon kontraŭ la dekstra vango, kraĉis refoje kaj eksilentis.
— Ĉu vi havas infanojn? — demandis Ivan.
— Mi havis..., du filojn...; ambaŭ estas ĉe nia Sinjoro.
— Ĉu ili mortis?
— Ambaŭ dronis. — La maljuna ekskaptisto de fiŝoj emociiĝis, kaj liaj okuloj malsekiĝis. Ivan kompatis la viron kaj li ekpensis refoje pri sia perdita monujo, tiam li demandis:
— Ĉu via edzino vivas?
— Jes, ni estas kune en la malriĉulejo.
— Ĉu ŝi jam vidis la ekspozicion?
— Ŝi!?... Ho ne, ŝi estas duone lama kaj preskaŭ ne povas marŝi.
— Ĉu ŝi ne povas plu labori?
— Mi laboras hejme por ŝi, kaj ŝi sidas la tutan tagon ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren.
— Nenion farante?
— Ŝi amus legi sian biblion, sed ŝiaj okuloj fariĝis tro malfortaj.
— Ŝi uzu okulvitrojn, kamarado.
— Okulvitrojn!... Ili rompiĝis kaj la okulvitroj, per kiuj ŝi povus legi, kostas tro multe..., tial ŝi jam ne legas sian biblion, sed rigardadas eksteren.
Ivan komprenis ĉion, kion diris la grizulo; li pensis: Se mi do havus mian monujon, tiam mi tuj donus al li por aĉeti okulvitrojn por lia edzino.
En tiu momento Johano alproksimiĝis, kaj Ivan diris al li:
— Mi petas, pruntedonu al mi iom da mono.
— Kiom multe?
— Kiom kostas tiaj okulvitroj, kamarado? — demandis Ivan la maljunan mariston.
Ĉi tiu, pensante, ke la demando estis farita pro scivolemo, kraĉis sur la plankon kaj respondis indiferente:
— Kvar guldenojn.
— Pruntedonu al mi dek —, diris Ivan al Johano.
La filozofo elpoŝigis bankbileton kaj estis enmanigonta ĝin al la kuiristo, sed ĉi tiu diris:
— Nur donu al mia nova kamarado, lia lama edzino bezonas okulvitrojn, sed la mono mankas.
La „nova kamarado“ ridetis, ĉar li kredis, ke la du fremduloj volas moki lin, sed vidante, ke ili ne ŝercis, li hezite akceptis la monon, deprenis la ĉapon kaj diris konfuzite:
— Mi dankas, sinjoroj... Nia kara Sinjoro rekompencu vin ambaŭ —, kaj jam ne pensante pri la riĉaj ŝipo-posedantoj, sed nur pri la feliĉo, kiun kaŭzos la novaj okulvitroj, li surmetis la ĉapon, maĉadis sur sia tabaka maĉaĵo kaj ĝoje eliris la konstruaĵon de la ekspozicio.
Liaj bonfarintoj promenis plue, rigardis la ekspoziciitajn objektojn, kaj post du horoj forlasis la ekspozicion por laŭiri la marbordon, tiel faman pro sia beleco. Ĉe la fino de la larĝa promeneja vojo, kuŝanta paralele kun la marbordo, staras la lumturo. Ili ĝin supreniris por ĝui la belan panoramon sin etendiĝantan ĉiuflanke malproksimen, kaj malsupren irinte la turon, ili ekpromenis tra la Keizerstrato, unu el la plej malnovaj stratoj de Scheveningen, kondukanta de la marbordo ĝis la belega Scheveningena vojo. Tiu fame konata vojo, konsistanta el ses unuopaj vojoj, unu flanke de la aliaj, kuŝas ĉe la okcidento de la hagaj arbaretoj kaj formas kun ili unu el la plej ĉarmaj lokoj de la urbo Hago.
Johano, kiel bona promenanto, kiu ne amis sidi en tramvagono, ekmarŝis sur la plej maldekstra vojo, ĉe kies du flankoj kreskas altaj arboj, ĉiam protektantaj la promenantojn kontraŭ la brulantaj radioj de la suno.
— Ni promenos returnen, ĉu ne? — li diris al la kuiristo.
Ĉi tiu, pripensante pri la longa promenado al Patersburgo, jese kapklinis, dirante:
— Jes, ĉar estos por mi bona antaŭ-ekzercado por nia promenado al Rusujo —; tamen la esprimo sur lia vizaĝo nerefuteble klare kontraŭparolis liajn vortojn; prefere li estus enirinta la tramvagonon, ĉar li jam laciĝis.
Johano ekridetis kaj malsupren rigardis sur sian kamaradon, kiu kiel pigmeo marŝis ĉe lia flanko. Vole-nevole li rimarkis, ke la preterpasantoj rigardis lin kaj la „pigmeon“, ĉar li konsciis, kian strangan kontraston li faris kun la ĝibhava kuiristo.
— Kuraĝon, mia amiko! — li diris, — kuraĝon kaj ĉio finiĝos bone.
Ivan elspiris profundan spiregon, sed li ne respondis.
— Kuiru ilin, mia kara, kuiru ilin; agu kiel mi, kaj aranĝu vin laŭ la cirkonstancoj.
Kiam ili atingis la „Promenejon“, la tiel nomatan restoracion, starantan duonvoje inter Scheveningen kaj Hago, Johano aŭdis, ke Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo.
— Ĉu vi laciĝis, kamarado? — li demandis.
— Jes.
— Kaj vi volas marŝi kun mi al Patersburgo?
— Mi ja kutimiĝos al la marŝado.
— Mi opinias, ke ne; viro kun tia malforta brusto, kian vi havas, ne povas alkutimiĝi al tio.
— Kion do fari? — melankolie demandis Ivan.
— Ni kompreneble ne promenos al Patersburgo.
— Kiel do ni aliros al Jafet?
— Tio dependas de cirkonstancoj..., eble vagonare.
— Sed mankas al ni la bezona mono... Ho ve, mia perdita monujo.
— Ni povos perlabori antaŭe tiun bezonan monon.
— Perlabori?
— Jes, kiel promenantaj reklamiloj. Mi jam pripensis tion... Ĉu vi scias, kiuj estas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?
— Mi ne konas ilin, ... neniam mi aŭdis pri ili.
— Nu, mi aŭdis kaj legis pri ili. Ni imitos tiujn du hispanajn virojn. Nur atendu, vi ja ekvidos... Ĉu mi marŝas tro rapide? — li demandis post momento.
— Jes, tro rapide, viaj kruroj estas tiel longaj..., mi laciĝis...
— Ni eniru la tramvagonon, kaj reveninte en mian ĉambron, mi klarigos al vi miajn planon kaj intencon; ili nepre plaĉos al vi.
Tria Ĉapitro.
Sinjorino Bus estas surprizita, kaj Ivan melankolia — Promenado de Johano — Refoje Spinoza sed ... el bronzo, kaj liaj malamikoj — Servema sinjorino — La luotaj apartamentoj — Johano siavice estas surprizita — La nimfo — Edzo, kiu malkontentiĝis pri la konduto de sia edzino — La minacanta revolvero kaj kiel seĝo ŝanĝiĝis en malliberejon — Kiel Johano faras al si elirejon el ŝlosita domo — Pri policanoj, fotografilo kaj teatraj objektoj.
Ivan kaj Johano sidis komforte ĉe la tablo kaj manĝis. Apude, kun brakoj krucitaj unu sur la alia, sinjorino Bus staris kaj aŭskultis kun surprizo, kion diris Johano.
— Kaj tial —, li diris plue, — kaj tial, sinjorino, ni ne povos loĝi ĉe vi pli longe. Restas al mi nur tiom da mono por aĉeti kavaliran vestaron.
— Kian vestaron?
— Mi ankoraŭ ne parolis al vi pri tio, sinjorino Bus; vi scias, ke ni devas perlabori tiom da mono por vagonare vojaĝi al Patersburgo. Tio estas longa kaj multekosta vojaĝo. Vi scias ankaŭ, ke mi estas aktoro, sed nuntempe la teatro restos fermita dum du semajnoj, kiel mi ekaŭdis; mi do ne povas proponi nun miajn teatrajn servojn al iu ajn direktoro. Sekvas el tio, ke ni alimaniere devos perlabori nian vojaĝmonon. Ni (mia amiko Ivan kaj mi) tial devas serĉi laboron ĉe fama komercisto aŭ firmo, kaj tiu laboro konsistos el reklamado, ĉar eksciu, sinjorino, ke la reklamo estas la plej forta armilo de komercistoj por superi siajn kolegojn... Ni do fariĝos promenantaj reklamiloj.
— Sed sinjoro, vi do ne povas tiel gradmalaltiĝi...! Via rango en la societo kiel aktoro...
— Ne parolu pri gradoj aŭ rangoj, sinjorino, ĉar ili ekzistas nur image; mi jam pruvis al vi, ke ĉiuj rangoj estas egalaj kaj same altaj.
— Jes, vi pruvis, sed malgraŭ tio mi ne samopinias.
— Mi scias tion. Vi prefere servas tiel nomatajn „grandajn sinjorojn“ ol „promenantajn reklamilojn“, ĉu ne vere?
— Pardonu al mi, sinjoro, al neniu mi servos kun pli da plezuro ol al vi, eĉ se vi estus tia „ilo“, sed kion diros la homoj, vidante vin tia? ... kaj via amiko ja tute ne taŭgos por esti tia „ilo“.
— Vi eraras, mi pruvos al vi, ke ni kune estos la plej taŭga reklamilo, kiu iam marŝis tra la urbo; sed mi bezonos la helpon de du kvarpieduloj.
— Du kvar...!?
— Jes, ĉar ni same kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza bezonos malgrasan ĉevalaĉon kaj azenon.
— Por kion fari?
— Por rajdi sur ili same kiel faris tiu Don kaj lia Sanĉo.
Sinjorino Bus altigis ambaŭ manojn pro surprizo; ŝi tamen tuj rekrucigis ilin sur sia brusto, dirante:
— Estas feliĉe, ke mi vin konas kiel ŝercemulon, alie mi ja kredus, ke vi perdis la prudenton.
— Sinjorino, ni ne interdisputu pri tio, ĉu mi perdis la prudenton aŭ ne; mi volis nur
— Nu, sinjoro, mi bedaŭras vian foriron; eble vi revenos post kelka tempo.
— Tio dependos de cirkonstancoj; tio dependos de cirkonstancoj.
Sinjorino Bus malrapide turnis al li la dorson kaj eliris la ĉambron.
Ivan, kiu komprenis nur malmulte la holandan lingvon, precipe ĉar la temo, pri kiu oni parolis, estis iom stranga, ĝis nun kviete manĝis kaj trinkis. Ŝajnis, ke li ĵus satiĝis, ĉar li formetis la forkon, ŝovis la teleron kaj la glason flanken kaj diris:
— Benitan manĝadon, kamarado.
— Mi dankas, Ivan.
Johano same satiĝis kaj la du viroj ekstaris.
— Ivan, mi tuj refoje devas eliri, sed mi vidas, kiel laca vi estas ankoraŭ; do ripozu komforte sur la kanapo, dormu momenton, se tio plaĉas al vi kaj atendu mian revenon.
— Mi spertis, ho ve, ke mi neeble povus piediri al Patersburgo —, diris la kuiristo, kaj li eligis duan ĝemegon. — Mi bedaŭras, ke per tio..., ke per tio ... ke mia brusto..., ke..., ho ve... —
Li traserĉis sian tutan germanan konon por trovi la esprimon, kiun li bezonis por komprenigi, kion li tiel volonte klarigus al sia kunulo, sed li malsukcesis, grimace ridetis, svingis la brakojn kaj estis ploronta.
— Ho, mi komprenas, mia amiko... Ne melankoliiĝu, mi petas; ĉio ja fariĝos bona. Lasu min nur fari kaj agi, kaj ĉio aranĝiĝos per si mem. — — — Dormu bone!
Johano surmetis la ĉapelon kaj eliris la ĉambron, dum la kuiristo kuŝiĝis sur la kanapo por ripozi aŭ dormi.
La vetero estis varma, sed spite al tio Johano marŝis per siaj regulaj, longaj paŝoj tra multaj stratoj, sed la nova, serĉota pensiono ne povis sin trovi en la belaj
Se li scius, ke Spinoza estis loĝinta kaj mortinta en unu el la apudaj domoj, tiam li ne mirus, sed li neniam ekaŭdis pri io tia; li eĉ ne sciis, ke la filozofo estis loĝinta en Hago kaj ke lia tombo staras tie en unu el la plej grandaj preĝejoj.
Johano laŭiris ambaŭ stratflankojn, refoje transiris la ponton kaj rigardis esplore la suprojn de la domoj por vidi, ĉu ie post fenestro staras la sciigo, ke la loĝantoj luigas meble provizitajn ĉambrojn. Subite liajn okulojn trafis granda kvadrata marmora ŝtono, masonita sur la fasado de malnova konstruaĵo. Li posteniris kelkajn paŝojn por legi la skulptitajn vortojn sur tiu ŝtono, kaj je sia surprizo tiuj vortoj sciigis al li:
Hier woonde Spinoza van 1675 tot zyn dood 1677[16].
Dum kelkaj minutoj li rigardis la marmoran ŝtonon, la fasadon kaj la fenestrojn, post kiuj la verkinto de
— Jen lia statuo! — tio estis la vortoj, kiuj vole-nevole eliĝis el la buŝo de Johano, kaj li aliris al ĝi, ĉirkaŭiris la feran kradon, en kies mezo sidis sur piedestalo kaj en antikva seĝo la filozofo, droninta en pensojn kaj kun krajono en la dekstra mano.
Haltante antaŭ la flanko de la krado, al kiu la statuo turnas la klinitan vizaĝon, li vidis, ke la bronza kapo estis makulita sur tri lokoj: Grandaj sekiĝintaj tabakmaĉaĵoj estis ĵetitaj sur unu okulon, sur la frunton kaj sur la vangon; krom tio kuŝis sur la genuo de la statuo malpura folio de brasiko.
Johano ekmiris: Kiu povus esti la ĵetinto de tiaj malpuraĵoj —, kiam malrapide alproksimiĝis promenanta maljuna sinjoro.
Johano lin salutis kaj demandis:
— Kiu do tiamaniere malpurigis tiun statuon!
La grizulo haltigis sian promenadon, rigardis supren al la kapo de Spinoza kaj respondis:
— La judoj.
— La judoj!?
— Jes, ili ĉiam ĵetas malpuraĵojn sur ĝin.
— Sed kial do?
— Ĉar ili malamas Spinozan.
— Mi petas, sinjoro, pruntedonu al mi dum unu minuto vian bastonon.
La grizulo ridetis surprizite, sed prezentis la bastonon, mirante pri la stranga peto de la longa fremdulo.
Johano forigis la malpuraĵojn per la bastona pinto kaj redonante la bastonon, li diris:
— Mi dankas, sinjoro... Vi vere opinias, ke la judoj malamas tiun statuon?
— Ne la statuon, sed lin mem ili malamas.
— Kial?
— Spinoza estis mem judo, sed li malfideliĝis..., oni ekskomunikis lin, ĉar li verkis filozofiaĵojn, kiuj kontraŭdiras la religiajn principojn de la judoj.
— Mi scias, ke la judoj de lia tempo malamis kaj ekskomunikis lin, sed mi ne sciis, ke la nuntempaj judoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ankoraŭ nun sin venĝas, malpurigante la statuon de la filozofo.
La maljunulo skuis la kapon kaj diris:
— Ĉu vi estonte preteriros pli ofte tiun statuon?
— Tio dependas de cirkonstancoj.
— Nu, se jes, tiam mi konsilas al vi aĉeti bastonon, ĉar la statuo preskaŭ ĉiam portas sur si tiajn signojn de la juda malamo..., hodiaŭ vi forigis ilin per mia bastono, morgaŭ vi denove povos tion fari kaj tiel plu... Bonan tagon sinjoro!
Li levis la ĉapelon kaj ekpromenis plue.
La sonorilo de la alta „Sankta Jakobo-preĝejo“ en tiu momento sonigis la kvinan horon, kaj ĉar Johano deziris trovi siajn ĉambrojn antaŭ la vespero, li same eklevis la ĉapelon kiel signo de resaluto kaj daŭrigis sian iradon laŭlonge de la domoj; sed nenie post la fenestroj li ekvidis la anoncon, ke tie estas haveblaj meble provizitaj apartamentoj.
— Ĉu sinjoro serĉas ion? — Virina voĉo flanke de Johano subite faris al li tiun demandon.
— Ĉambrojn.
— Iru tien! — La sinjorino fingre montris proksiman domon duetaĝan, post kies fenestro tamen ne staris anonco.
— Ĉu vi konas la loĝantojn?
— Mi loĝas tie.
— Des pli bone; la serĉado jam tedas min.
— Ĉu vi deziras vidi mian ĉambron?
— Volonte... Vi havas nur unu disponeblan ĉambron?
— Mi havas pli ol unu, sed unu sola eble sufiĉos —, ŝi respondis, mistere ridetante kaj okulumante per unu okulo.
Johano, kiu ne rigardis ŝin, sed la domon, ne vidis la palpebrumon, kiun ŝi ĵetis al li, kaj demandis:
— Kaj la prezo?
— Ni ja interkonsentos —, ŝi diris, — nur sekvu min, la cetero ja aranĝiĝos.
Ili jam atingis la pordon; la sinjorino malŝlosis ĝin, eniris kaj Johano sekvis.
— Mi petas, sinjoro: supreniru!
Li supreniris kaj la sinjorino, ferminte post si la pordon, sekvis. La tapiŝe kovrita ŝtuparo, kondukanta krute supren, estis tiel mallarĝa, ke du homoj apenaŭ povis supreniri unu flanke de la alia. Johano sekve unua atingis la supron kaj atendis. La sinjorino kuratingis lin tuj, kaj ambaŭ staris sur malluma koridoro.
— Nur antaŭen, sinjoro, mi petas.
Johano trairis la koridoron, kiu estis longa ĉirkaŭ ses metrojn. Ĉe la fino li ekhaltis antaŭ pordo. La sinjorino malfermis ĝin kaj ambaŭ eniris ĉambreton, tiam ŝi, ferminte la pordon, montris al Johano kanapon, invitante lin geste, ke li eksidu.
Li eksidis. La ĉambro estis malgranda kaj havis nur unu fenestron, kiu sin trovis tiel alte, ke estis neeble rigardi tra ĝi eksteren. Sur la planko kuŝis diketa tapiŝo multkolora, kaj sur ĝi staris unu kvadrata tablo, tri seĝoj kaj la kanapo, sur kiu estis sidanta Johano. Sur la muroj pendis speguleto kaj kelkaj ilustraĵoj post kadro. En la ĉambro estis, krom la pordo kondukanta al la koridoro, unu alia kontraŭ ĝi, kiun la sinjorino malfermis, dirante:
— Mi petas, sinjoro, atendu unu minuton, mi tuj revenos al vi, intertempe rigardu la ĉambron.
Ŝi eliris, ne fermante post si la pordon, kaj Johano restis sola.
Li ĵetis unu kruron trans la alian, metis antaŭ la pli supran genuon la interplektitajn manojn, kaj kviete rigardante antaŭ sin, li atendis la revenon de la sinjorino.
Li pensis pri la strangaj aventuroj de la insula knabo kaj pri la surprizo, kiun li kaŭzos al li ĉe la neatendita revido en Patersburgo.
Post kvarono da horo li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster la ĉambro, kaj la sinjorino reaperis; sed kiel Johano estis surprizata, vidante, ke ŝi revenas kun libere sur la dorso ondiĝantaj haroj, kaj vestita en negliĝo. Anstataŭ la altaj botetoj ŝi surhavis ruĝajn pantoflojn el veluro, kontrastantaj pentrinde je la blankaj travideblaj ŝtrumpoj elstarantaj el sub la blanka robo. La tuta virina aperaĵo aspektis kiel vera nimfo.
Sin ŝajnigante ne rimarki la surprizon de la antaŭ si sidanta viro, ŝi eksidis senĝene ĉe lia flanko kaj flustris koketvoĉe:
— Pardonu, ke mi vin atendigis tiel longe.
Strangaj pensoj eniris en la kapon de Johano, sed opiniante, ke la virino verŝajne ne estus tia, kia li nun nepre devis ŝin konsideri, li respondis kviete:
— Ĉu ĉi tiu estas la ĉambro, pri kiu vi parolis al mi?
— Ni nun ne parolu pri ĉambroj —, ŝi diris, kokete ŝovante sian manon inter la brakon kaj bruston de Johano. — Ni prefere parolu pri aliaj temoj —, kaj kokete ridante per arĝenta rido, ŝi diris plue: — Ĉu vi ne memoras min?
Johano rigardis ŝin kaj respondis:
— Kiom mi scias, ni neniam antaŭe konatiĝis.
— Tio estas vera —, ŝi diris, elegante forĵetante per la piedo pantoflon, kiun ŝi antaŭe balancadis momenton sur la piedfingroj, kaj priskribante poste per la belforma
— He!... Kie?
— Ho, eksterdome, sur la strato, dum vi promenadis... Vi loĝas je la Placo numero dektria, ĉu ne vere?
— Ĉu tiu virino estas frenezulino? — ekpensis Johano, kaj li respondis:
— Vi ŝercas, sinjorino.
— Kie do vi loĝas?
Trafe-maltrafe li respondis:
— Mi loĝas en Scheveningen.
Ŝi ridis denove, kaj ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris:
— Jes, mi memoras..., en vilao, ĉu ne?
— En „Mia Ripozejo“ —, respondis Johano.
— Kion do dirus via ĵaluza edzino, se ŝi scius, ke mi sidas tiel tutproksime ĉe via flanko? — Refoje la virino ridis per sia arĝenta voĉo, kaj premante al sia brusto la brakon de Johano, sur kiu ripozis ŝia mano, ŝi diris plue, svingante la senpantoflan piedon:
— Ŝi nature farus skandaleton.
Johano estis dironta, ke li prefere parolus pri la luota ĉambro, sed li diris nenion, ĉar tuj antaŭ li, post la tablo, parto de la tapetpapere-kovrita muro ŝoviĝis flanken, kaj en la kadro de la pordo, ĝis nun kaŝita al liaj okuloj, ekaperis viro. Li estis unu el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon. Li estis larĝŝultra, sed de meza kresko; lia senbarba vizaĝo surhavis ĉiujn postsignojn de supermezura uzado de alkoholaĵo, kaj liaj mallongaj haroj staris brosforme sur lia kapo. Kun premitaj lipoj kaj sulkigita frunto li staris tie kaj rigardis la antaŭ si sidantojn kun kolero. Farante unu paŝon antaŭen, li ŝovfermis post si la strangan
— Iru for!!
Ŝi tuj malaperis tra la pordo, per kiu ŝi estis enirinta kaj fermis ĝin. La larĝŝultrulo faris duan paŝon, ekhaltis antaŭ la tablo staranta en la mezo de la ĉambro, kaj demandis Johanon:
— Kiu vi estas?
Johano respondis per la sama demando:
— Kiu vi estas?
— Vi ne havas la rajton demandi tion.
— Kaj vi?... Ĉu vi havas tiun rajton?
— Mi havas, ĉar mi estas la edzo de la virino, ĉe kiu mi vin trovis sur tiu kanapo.
— Vi tamen scias, ke mi venis por lui ĉambron.
— Mi scias nenion pri io tia.
— Vi tamen luigas apartamentojn.
Johano, kiel vera filozofo, restis kvieta, kvankam la situacio, en kiu li sin trovis, estis al li malagrabla kaj neordinara. La homo ne tuj respondis, sed eksidante ĉe la tablo, tuj kontraŭ Johano, li atendis momenton; tiam li diris:
— Ĉu vi jam antaŭe luis tiun ĉi ĉambron?
— Kial tiu demando?... Vi bone scias ke ne. Mi rediras, ke mi venis por lui ĉambrojn; jen mia tuta motivo.
— Se vi intencas lui ĝin, tiam vi povus vin turni al mi kaj ne al mia edzino.
— Ŝi alparolis min sur la strato kaj proponis al mi ĉi tiun ĉambron.
La viro ridis insulte kaj diris:
— Kompreneble, ŝi proponis tion, kaj vi akceptis... Nu tio estu; pagu al mi la luprezon kaj ĉio estas finita.
— Ĉu pagi!?
— Nature, pagi; la luprezo estas dudek guldenoj po-monate kaj oni luigas por almenaŭ unu monato, pagigante antaŭe. Se vi pagas al mi tiun sumon, mi estos kontenta, forgesos pri via konduto kaj vi povos forlasi mian domon.
— Kaj se mi ne pagas?
— Ho, vi pagos!
— Ĉu vi estas certa pri tio?... Supozu, ke mi ne havas ĉe mi tiun monsumon.
La homo ekridis pikmoke kaj diris:
— Sinjoro kiel vi, kiu loĝas en vilao...
— Kiu diris al vi, ke mi loĝas en vilao?
— Vi mem diris tion al mia edzino.
— Ah! vi aŭskultis post tiu pordo; vi kaj tiu virino sekve agas en interkonsento!
— Tio koncernas nur min.
— Via kolero kontraŭ ŝi do estis komedio!
— Kio ajn ĝi estu, mi ne ludas komedion kun vi. Pagu la luprezon kaj foriru.
Johano sidis sur pingloj. Li povus pagi la postulitan sumon, sed lia karaktero kontraŭstaris. Li rimarkis tamen, ke li estis kaptita en reto kaj pripensis rimedon senigi sin de la fripono sidanta antaŭ li, kaj por lin puni samtempe. Kiel vera filozofo li retenis sian indignon kaj kuiris kiel eble plej bone siajn filozofiajn pizojn, kiuj tamen nun estis tre malmolaj. Fine li diris:
— Kaj se mi rifuzas pagi?
— Vi pagos por eviti skandalon.
— Kiun skandalon? Mi ne komprenas vin.
— Mi esprimos min klare kaj malkaŝe. Se vi ne pagas, tiam via edzino ricevos post du aŭ tri tagoj belan fotografaĵon, sur kiu vi kaj mia edzino sidas kune sur kanapo. Sen dubo ne plaĉos al via edzino, vidi vin en societo de negliĝe vestita virino.
— Mi nun komprenas vin —, diris Johano ŝajne kvieta, — vi volas eldevigi de mi skandalminace dudek guldenojn.
— Mi povus postuli cent guldenojn.
— Vi ŝercas.
— Por pruvi, ke mi estas sincera, mi montros al vi amikon, kiu devigos vin pagi sen hezito. — Dirinte tion, li prenis revolveron el tirkesto de la tablo.
Johano ekbolis pro indigno kaj kolero, sed ŝajne restis kvieta.
— Nu —, li diris, — nur por eviti la skandalon, kiun vi aludis, mi kontentigos vin —, kaj li ekstaris.
La homo same ekstaris.
Johano enpoŝigis la maldekstran manon, kvazaŭ por eltiri monujon; samtempe li ekkaptis la seĝon, starantan apud la tablo, kaj antaŭ ol lia kontraŭulo tion suspektis, li svingis ĝin supren kaj per la rapideco de fulmo frapis per ĝia ligna sidplato la kapon de la fripono kun tia forteco, ke la sidplato rompiĝis en pecetojn. Laŭtega krakado aŭdiĝis, la seĝo malsupreniĝis laŭ la kapo kaj ŝultroj de la trafito, kaj jen li staris kaptita inter la kvar piedoj de la meblo. Liaj manoj sidis kiel ligitaj ĉe la korpo kaj la pintaj splitoj de la rompiĝinta sidplato ĉiuloke minacadis lin tiamaniere, ke ĉiu klopodo sin senigi de la meblo estis absolute neebla. Li lasis fali la revolveron kaj dum momento ŝanceliĝis sur la piedoj, sed restis staranta. Surprizita pro tia neatendita, rapida atako de nia filozofo, li rigardis lin kvazaŭ sonĝanto, tuj poste kelkaj strioj da sango kuris trans lia vizaĝo.
Johano piede forpuŝis la revolveron, rigardis la kaptiton kun pikmoko kaj diris kviete:
— Jen la maniero, per kiu mi pagas —. Tiam li kaptis la revolveron, malfermis la pordon, tra kiu la bela nimfo estis malaperinta, ŝlosis ĝin per la ŝlosilo, kiu sidis ankoraŭ en la ŝlosiltruo, kaj malfermante la koridoron, li ĵetis lastan rigardon sur la kaptiton kaj diris:
— Mia konto kun vi estas reguligita, sed ne tiu,
Johano per kelkaj bategoj de sia peza ŝuo rompis la panelojn, kaj rampinte tra la truo, kiun li faris tiamaniere, li staris sur la strato. La stranga maniero tamen, en kiu li forlasis la domon, altiris la atenton de la preterpasantoj, kaj en kelkaj sekundoj amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis knabo kun bicikleto. Johano sin turnis al li kaj petis, ĉu li volas venigi tuj policanojn pro mortiga afero. La knabo rapide forveturis kaj baldaŭ alvenis polica inspektoro kun du policanoj. Ili iris kun Johano tra la truita pordo kaj suprenrapidis al la malluma ĉambro.
La loĝanto estis sveninta kaj sidis inter la kvar seĝopiedoj sur la planko; lia sangkovrita kapo estis klinita sur la bruston. Li estis morte pala kaj jam ne montris signon de vivo.
Kun peno la policanoj forigis la seĝon. La inspektoro alportigis akvon, la sango estis forlavata kaj post kelka tempo la vundito rekonsciiĝis, sed la vundo sur lia kapo estis tiel grava, ke li ne estis kapabla paroli.
Ekzamenante la forŝoveblan pordon de la flanka ĉambro, oni rimarkis en ĝi du truojn.
La inspektoro eniris la ĉambron, sed ĝi estis tiel malluma, ke komence li vidis nenion en ĝi. Li bruligis alumeton kaj ekvidis ĉe la muro tuj apud la pordo malgrandan tablon, sur kiu staris fotografilo.
— Ĉu li vere fotografis min? — demandis Johano, kiu estis rakontinta detale la tutan okazintaĵon.
— Sendube —, respondis la inspektoro, — sed mi kunportos la fotografilon por esplori, ĉu mia supozo
— Ĉu ili estas geedzoj?
— Ne, ilin kunligas nur ilia „laboro“.
Johano transdonis la revolveron, kaj ĉar lia afero estis finita por tiu ĉi momento, li foriris, lasante solaj la policanojn, kiuj poste per homportilo forportis la vunditon al la malsanulejo.
Kiam nia filozofo por la tria fojo trarampis la pordon, li vidis, ke la amaso de scivolemuloj fariĝis tiel granda, ke li nur kun peno povis al si liberigi vojon tra ĝi. Inter la homoj staris ankoraŭ tiu sama knabo kun la bicikleto.
— Mi vin dankas, mia amiketo, vi faris al mi grandan servon, sed mi bezonas refoje vian helpon. Montru al mi domon, kie oni luigas aŭ vendas teatrajn objektojn.
— Mi ne konas tian domon, sinjoro.
— Sed mi! — diris
Johano salutis kaj iris for.
Kvara Ĉapitro.
Sinjoro Van Elshout, kiel li sin levas, sin lavas kaj matenmanĝas — Sinjoro Van Elshout deziras konatiĝi kun la „novulo“ — La ĉiutaga okupado de Sinjoro Van Elshout — La nova Don Kiĥoto kaj lia servisto — Sinjorino Bus sciigas al Johano la deziron de Sinjoro Van Elshout — Reciproka konatiĝo — Du kvarpieduloj aperas sur la scenejo — La promenantaj reklamiloj kaj pri ilia sukceso.
En la pensiono de Bus, sur la dua etaĝo estis la apartamentoj de Sinjoro Van Elshout[17]. Ĉi tiu sinjoro estis skribisto ĉe la financa ministrejo, sed sur la nomkarteto, kiun li ĉiam montris, kiam la okazo sin prezentis, staris, ke li estas: „Ŝtata Oficisto ĉe la Financa Ministrejo“. Tiu titolo estas tre multe signifa, tiel ke ricevintoj de tiu nomkarteto neeble povis ekscii, ĉu Van Elshout estas altranga, aŭ malaltranga oficisto, aŭ ĉu li estas tute senranga, ĉar ordinaraj skribistoj ĉe la ministrejoj, same kiel la referatistoj, komizoj, adjunkt-komizoj kaj cetere, povas uzi la titolon, kiun surhavas la nomkarteto de Van Elshout.
Van Elshout estis dudek-kvinjara pedanta dando, havanta apenaŭ sufiĉan salajron por loĝi en „meble provizitaj ĉambroj“, ĉar ĉiumonate li ricevis nur okdek guldenojn, kaj tiu sumo estas tre malalta por persono, kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo. Ĉar li vivis en malpaco kun siaj gepatroj, loĝantaj same kiel li en Hago, li forlasis la gepatran hejmon, kie li laŭ sia opinio ne povus dece vivi kaj akcepti amikojn pro la maleminenta[18].
Van Elshout, la filo, sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo de la urbo kaj eĉ en la pensiono de Bus. Liaj „apartamentoj“ konsistis el dormejeto kaj ĉambro elvidantaj sur la postan parton
Estas la sepa horo de la sekvanta tago, en kiu Johano tiel strange reguligis sian konton ĉe la bela nimfo, kaj sinjoro Van Elshout vekiĝas.
Li ĉiam vekiĝas la saman horon, ĉar lia vivado estas tre orda kaj tre regula.
Zorge li flanken ŝovas la litkovrilon tre kviete, kaj malrapide li eksidas, kaj karesinte dum unu minuto siajn blondajn lipharojn per la dikaj kaj montraj fingroj, li sin levas.
Ŝajnas, kvazaŭ li timus, ke la planko estus brulige varmega, kun tiom da singardo li ĝin tuŝas per la piedoj. Singarde li aliras al la tablo, sur kiu staras la lavakvo, kaj tuŝante la kruĉon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega, li enverŝas malrapide akvon en la lavovazon kaj sin eklavas. Tio daŭras longe, ĉar kvankam li neniam estas malpura aŭ malpureta, li ĉiumatene lavas al si la bruston, la kolon, la vizaĝon, la harojn, la brakojn kaj la manojn, kvazaŭ tiuj membroj de lia kara korpo apartenus al kamentuba purigisto.
Post la lavado li kviete prenas la kombilon, kvazaŭ ĝi estus brulige varmega, kaj kombas al si la blondajn harojn. Tiam li purigas al si la dentojn kaj la longajn ungojn per ŝajne brulige varmegaj
Ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje rigardinte sin en la spegulo por ekzameni, ĉu la tolaĵo sidas bone kaj ĉu la kravato pendas precize trans la mezo de la surĉemizo, kaj ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje montrinte al si la blankajn, ĵus purigitajn dentojn, li suprenŝovas la lipharojn kaj aliras al sia „ĉambro“, kie la matenmanĝo lin atendas.
Van Elshout ne bezonas mantuŝi la seĝon ĉe la tablo per timantaj fingroj, ĉar la seĝo staras jam tie antaŭ la tablo; li povas tuj eksidi, kaj li eksidas por matenmanĝi.
Per la dikaj kaj montraj fingroj li malvolvas la blankan buŝtukon, skuadas ĝin kelkajn fojojn ĉe sia flanko kvazaŭ por forŝuti polveretojn, kaj kviete-singarde li ŝovas unu el la anguloj de la tuko tra la plej supra butontruo de la blanka veŝto; tiam disvolvante ĝin sur la brusto kaj sur la genuoj, li sin preparas enverŝi tason da teo el la tekruĉo. Ĉar la kurbtenilo de la tekruĉo ĉiam estas varmega pro tio, ke la kruĉo staras sub varmigilo, Van Elshout elpoŝigas la naztukon, kaj volvinte la manon en ĝin, li spite de tiu protektilo tre singarde kaptas la kruĉon kaj elverŝas por si la vaporantan teon; sed ĉar ĝi estas tro varmega por esti tuj trinkata, li kviete atendas momenton, ripozante per la dorso kontraŭ la seĝapogilo, kaj kun kontenteco li rigardas antaŭ sin, direktante la hele bluajn okulojn (antaŭ kiuj sidas eleganta orita nazumo kun tre maldika ĉeneto) sur la muron antaŭ si, ĉar tie pendas deko da fotografaĵoj. Du el ili prezentas belan knabinon kaj la aliaj prezentas
Estas nun la oka horo, kaj li ektrinkas kaj ekmanĝas.
Per la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano li kviete enbuŝigas la zorge tranĉitajn pecetojn de la buterpanoj, kaj puriginte almenaŭ dekfoje la lipojn per buŝtuko, li fine estas matenmanĝinta. Tiam li ekstaras, rigardas sin en la spegulo, admiras siajn blankajn dentojn, almetas la gamaŝojn kaj sonorigas per eta, sur la tablo staranta sonorilo; post tio li kunvolvas la buŝtukon, kviete ŝovas la blankajn manumojn trans la blankajn manojn en la manikojn de la jako, tiel ke ili ĉiuloke precize elstaras centimetron el ili ĉirkaŭ la pulsoj. Interfingrigante la manojn sur la brusto, li nun gravmiene rigardas la tri orajn, sur la fingroj brilantajn ringojn, kaj pintigante la lipojn kvazaŭ por fajfi, li atendas la alvenon de sinjorino Bus.
Ŝi baldaŭ frapas sur la pordo.
La pintigita buŝo ŝanĝiĝas, la maldikaj lipoj dispartiĝas kaj ellasas mallaŭtan „Jes“, elparolitan laŭ demanda maniero.
Sinjorino Bus estas enironta, sed restas staranta sur la sojlo.
— Bonan matenon, sinjoro Van Elshout... Ĉu vi sonorigis?
— Jes, sinjorino ... hm!... Bonan matenon... Jes, mi sonorigis... Mi petas: eniru, sinjorino, kaj venu pli proksimen; mi havas ion por demandi vin...; por informiĝi..., hm!
Ŝi obeas kaj ekstarante antaŭ la sinjoro, ŝi atendas la demandon.
— Sinjorino Bus..., hm!
Van Elshout multfoje tusetas, kiam li parolas, sed ĉiufoje ĉe tiuj tusetoj li dece kovras al si la buŝon per la dekstra mano. Post la mallaŭta „hm“, li diras plue:
— Jen pri kio mi deziras informiĝi... En via pensiono estas, kiom mi scias, longa sinjoro ..., hm!..., mi ne scias lian nomon; mi tre dezirus konatiĝi kun li. Antaŭe tamen ... hm!... antaŭe mi volas informiĝi pri tio, kio li fakte estas.
— Vi intencas, mi kredas, informiĝi pri sinjoro Johano Dusburg.
— Hm!... Ĉu lia nomo estas Johano Dusburg?
— En mia pensiono estas nuntempe nur unu longa sinjoro, tiu estas Dusburg.
— Hm!... Kio fakte li estas?
— Li diris al mi, ke li estas aktoro.
— Aktoro!?... Ĉu teatra aktoro?
Van Elshout ekpensas tuj pri invitaj biletoj, kiujn aktoro rajtas disdoni al amikoj, sed pri tio sinjoro Van Elshout ne parolas al sinjorino Bus.
— Jes, ĉar li rakontis al mi, ke li ludis en „Vilhelmo Tell“.
— Povas esti ... hm!... Tamen „Vilhelmo Tell“ estas opero; mi neniam ekaŭdis kaj legis pri la teatraĵo „Vilhelmo Tell“.
Van Elshout pravas: Li neniam ekaŭdis kaj legis pri tiu teatraĵo, ĉar li tute ne okupas sin pri kiu ajn literaturo, kaj la dramo, portanta tiun nomon, neniam estis ludita en la Haga teatro.
— Li tamen kunludis en ĝi; li tion certigis al mi.
— Hm!... Li estas afabla homo kaj bonmaniera sinjoro, ĉu ne vere?
— Kompreneble, tre afabla kaj tre bonmaniera.
— Sufiĉe, sinjorino ...; mi petas: prezentu al li mian nomkarteton kaj bonvolu informiĝi, ĉu konvenos al li, ke mi vizitos lin hodiaŭ en la posttagmezo, post kiam mi estos reveninta de la ministrejo ... hm!... je la kvina horo kaj duono.
Sinjorino Bus akceptas la elegantan nomkarteton, promesas plenumi la deziron de sinjoro Van Elshout kaj foriras.
Sinjoro Van Elshout malrapide ekstaras, rigardas sin dum kvin minutoj en la spegulo, montras refoje al si la brilantajn dentojn, ĵetas rigardon sur siajn fotografaĵojn kaj eliras la ĉambron. En la koridoro li prenas tuŝotime sian ĉapelon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega kaj ĝin metas sur la glatajn blondajn harojn; tiam li pendigas sian nigran bastonon sur la dekstran brakon kaj malsupreniras la ŝtuparon por aliri al la ministrejo. Li marŝetas per rapidaj dancetantaj paŝetoj, kaj ĉar li amas rigardi kaj admiri sin mem, li enrigardas en ĉiujn fenestrojn, ekhaltas antaŭ ĉiuj butikoj por ekzameni en la grandaj spegulvitroj, ĉu liaj vestoj kaj kravato sidas bone, kaj ĉu liaj lipharoj estas ŝovitaj sufiĉe supren. Post duona horo da marŝetado, dum kiu li renkontas multajn gekonatojn, kiujn li ĉiujn grave salutas, li atingas la oficejon en la ministrejo, kie li ĉiutage pasigas sep sinsekvantajn horojn. En tiuj horoj li transskribas leterojn aŭ plenigas statistikajn listojn per miloj da ciferoj sumigotaj kaj aranĝotaj laŭ difinitaj reguloj de la statistiko.
Tiun enuigan laboron, kiu postulas nenian sciencon aŭ klerecon, li faras, sidante rekte sur sia seĝo, ĉar se li sin klinus, tiam la kravato nepre devus ŝoviĝi flanken, aŭ la surĉemizo ĉifiĝus, kaj li tre malamas ĉifitan tolaĵon. Neniam li ĵetas unu kruron trans la alian, ĉar per tio la pantalono ĉifiĝus kaj laŭ opinio de sinjoro Van Elshout nenio estas pli malbela ol pantalono kun ĉifoj kaj sen belaj akraj faldoj en la tuboj.
Ni lasos la kopiiston en sia oficejo kaj returnos nin al la ĉambro de la persono, kies konatiĝon li tiel kore deziregas.
Ĉi tiu sidas sur la kanapo. Li estas vestita per plena kavalira armaĵo kun escepto de vizierhava kasko kuŝanta antaŭ liaj piedoj, kiujn li rekte etendas antaŭ sin. Sur la genuoj li tenas kvadratan pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero.
Johano skribas sur tiu papero per nigra inko. Li jam skribis la vorton DUELINVITO per grandaj literoj kaj enkadrigis tiun vorton en rektaj dikaj linioj, desegnitaj kun helpo de liniilo. La tiel per ĉefaj literoj skribita vorto estas tiel granda, ke oni povas legi ĝin de granda distanco.
Ivan, staranta flanke de sia amiko, rigardas kun miro, tute ne sciante, kion signifas tiuj desegnaĵoj.
Johano daŭrigas skribi per malpli grandaj literoj la jenan frazon:
Mi, Don Kiĥoto, invitas ĉiujn al duelbatalo, kiuj kuraĝas certigi, „ke la granda ekspozicio en Scheveningen estas malpli grava ol iu ajn ekspozicio jam okazinta!“
— Al kio utilos tio? — fine demandas la kuiristo.
— Por pendigi sur la pinto de tiu lanco.
Johano montras longan lancon starantan en angulo de la ĉambro.
— Kaj kio estas tio? — demandas plue Ivan, direktante la okulojn al la tablo, sur kiu staras stranga por li objekto.
— Artefarita ventrego.
— Ankaŭ por pendigi sur la lancopinto?
Johano ridas kaj respondas:
— Ne, mia kara amiko; tiu ventrego estas por Sanĉo Panza.
— Por Sanĉo Panza?... Mi ne konas Sanĉo Panzan. Kiu li estas?
— Vi estas Sanĉo Panza. Mi ja diris, ke ni kiel reklamiloj bezonas tiujn objektojn.
— Sed kion mi do devas fari kun tiu ventrego?
— Almeti sur vin, ĉirkaŭ via korpo.
— Ĉirkaŭ...!?
— Jes, mia kara, ĉirkaŭ via korpo. Vi ja ludos la rolon de Sanĉo, kaj ĉar vi ne havas dikan ventron, vi portos la jenan, kaj vi spertos, kia mirinda Sanĉo vi estos.
Dirinte tion, li ĵus finskribas la lastan vorton de la duelinvito, starigas la kartonon sur la kanapo kaj ekstaras por admiri ĝin de malproksime; tiam li diras al Ivan:
— Ĉu tio estas sufiĉe legebla?
Ivan rigardas la invitaĵon konfuzite kaj respondas:
— Tiajn literojn mi neniam lernis; mi povas legi nur rusajn.
— Vi pravas; la rusoj havas apartan alfabeton. Nu, mi povas legi ĝin, sekve: la promenantoj sur la strato ankaŭ povos tion.
— Vi do promenos kun tiu papero sur la stratoj por montri al la preterirantoj?
— Kiel malsaĝa vi estas; ni ja fariĝos promenantaj ... aŭ pli ĝuste dirite: rajdantaj reklamiloj.
— Ni do rajdos?
— Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj vi sur dika grasa longorela grizulo.
— Grizulo!?
— Jes, sur azeno.
Ivan konsternite rigardas sian amikon, dum li denove demandas:
— Ĉu mi devas rajdi sur azeno? ... kaj en tiu ventrego?
— Jes; ni foje ekzamenos, ĉu ĝi bone sidas —, kaj kaptante la ventregon, kiu sur la scenejo multfoje servis al Falstaf, li diras plue:
— Ĉirkaŭmetu ĝin; mi helpos.
Ivan, fine komprenante, ke Johano ne ŝercis, obeas.
— Ĝi sidas perfekte, mia rusa amiko. Se Falstaf povus vidi vin en ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo...; ĝi sidas des pli perfekte, ĉar vi estas malgranda... Ni havos sukceson, mi certigas tion al vi; ni havos sukceson kaj perlaboros tiom da mono, ke post unu monato ni povos vojaĝi kune al Patersburgo por surprizi nian amikon.
Ivan tamen ne partoprenas la entuziasmon de sia longa kunulo; li aspektas tiel melankolia, ke Johano lin kompatas.
— Kio estas? — li demandas. — Tiu ventrego espereble ne ĝenas vin?
— Ĝi ne ĝenas; sed mi ja ne povos montri min tiel al la homoj —. Li eksidas kun peno sur la kanapo kaj grimace ridetas por ne ekplori.
— Nu, do, kamarado, kuraĝon! ... Kuiru viajn pizojn ...! vi ja nur rajdos... Ĉio fariĝos bona; pripensu, ke ni faros tion pro la bono de Jafet.
— Ho jes ... pro Jafet...; sed mi ne povas rajdi, mi neniam rajdis.
— Vi povos; ĉiu povas rajdi sur azeno, vi ankoraŭ pli bone ol multaj aliaj, ĉar dank’ al via dika ventro kaj viaj longaj kruroj vi sidos sur via grizulo kvazaŭ alnajlita.
Mallaŭta frapo sur la pordo interrompas la interparoladon.
Ivan rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ie estas loko por sin kaŝi, sed eĉ se tiu loko ekzistus, li ne havus la tempon por forkuri kaj por sin kaŝi antaŭ la okuloj de la frapinto, ĉar la pordo malfermiĝas kaj sinjorino Bus staras sur la sojlo de la ĉambra pordo. Ŝi restas staranta, rigardante la du tiel strange vestitajn virojn.