← Table of contents
Idoj de Orfeo

Dua Parto La Trovito

Reading edition

Unua Ĉapitro.

Malgranda vilaĝeto — Fraŭlino, kiu ankoraŭ neniam parolis, sendube io stranga ĉe la ina sekso — Spicisto Pentman — Dometo, kiu nokte kaj tage restas neŝlosita — La stranga kesteto kaj kion ĝi enhavas — Kiel pensas mutulino — Kion ŝi faras, post kiam ŝi trovis „trezoron“.

Kiu neniam vizitis la vilaĝeton Brej, geografie apartenantan al la vilaĝo Warfum en la norda parto de la holanda provinco Groningen, tiu tute ne povas imagi, kiel pentrinde

Ĝi kuŝas ĉe la makadama vojo, kondukanta de la vilaĝo Baflo al Warfum, kaj konsistas el nur dudeko da dometoj, unu lernejo kaj bela malgranda preĝejo kun pinta tureto.

Laŭlonge de tiu vojo, kiu iras tra la domareto, sin trovas mallarĝaj longfosetoj, super kiuj estas ĵetitaj tabuloj, utilantaj kiel pontetoj. Irante de la vojo trans la tabulojn, oni atingas la dometojn, kiuj staras apartigitaj unu de alia, kaj ĉiun dometon ĉirkaŭas legomĝardeneto kun pirarboj.

En tiuj dometoj loĝas kamparanoj laborantaj ĉe la riĉaj farmistoj, kies farmejoj kuŝas tre malproksime de la vojo, tiel malproksime, ke oni ne vidas ilin pro la altaj arboj, kiuj ilin tute ĉirkaŭas.

Sablaj flankvojetoj, ankaŭ borderitaj de mallarĝaj lonĝfosetoj, kondukas al tiuj farmejoj, kaj nur tie kaj tie ĉi staras izolita dometo, kvazaŭ ĵetita tien laŭhazarde de kaprica giganto, kiu per tio volis interrompi la unutonecon

En unu el tiuj malmultaj izolitaj dometoj, proksime de bela kaj riĉa farmejo, loĝas Rika, la „mutulino“.

Ordinare oni nomas ŝin per la lasta nomo, ĉar en la apudaj vilaĝoj, kien ŝi kelkfoje iras por fari komisiojn aŭ por viziti la gefratojn, estas multaj knabinoj kaj fraŭlinoj nomataj Rika, sed neniu el ili estas surdmuta, kiel ŝi.

Ofte la vilaĝanoj demandis unu la alian, kial la „mutulino“ en sia juneco ne iris urbon por vizitadi tie la lernejon de la surdmutuloj, kaj la respondo estis ĉiam la sama: La gepatroj de Rika estis tro malriĉaj kaj bezonadis ŝin pro la junaj gefratoj; krom tio, la vilaĝa estraro, konsistanta el obeema cedema vilaĝestro kaj farmistoj, opiniis, ke tio estas tute superflua. Simpla servistino, tiel ili opiniis, ne bezonas lerni la skribarton, se tio kostas tiom da mono; sen tiu arto ŝi ja perlaboras sufiĉe por vivi, kaj la kaso de la vilaĝo bezonas tro multe por riparado de makadamaj vojoj, por pagi la salajron de la instruistoj, de la policano, de la tombisto kaj cetere. Rika sekve ne vizitadis la Instituton de la surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj.

Rika estas tridekjara fraŭlino. Ŝiaj gepatroj, kiuj ne vivas plu, havis multajn infanojn kaj laboradis sur la kamparo de la mateno ĝis la vespero, kaj ĉar ŝi estis la plej aĝa el la infanoj, ŝi devis gardadi kaj flegadi siajn gefratojn. Tion ŝi faras kun plezuro, ĉar ŝi estas bonkora kaj tre amas infanojn. Unue mortis la patrino, kaj kiam kelkajn jarojn poste ŝi perdis la patron, la gefratoj jam servadis kiel servistoj kaj servistinoj ĉe

La dometo estas simpla, malalta kaj malnova. Ĝin tute ĉirkaŭas hedero kovranta la kvar murojn tiel, ke oni vidas nur la kvin fenestretojn kaj la solan pordon. Ĝi staras sur kampo apud sabla vojeto, kondukanta de la makadama vojo al la farmejo, kie ŝi servadas kiel melkistino kaj kuiristino por la geservistoj.

Enirante tra la sola pordo, antaŭ kiu kuŝas strateto el kvadrataj plataj ŝtonoj, oni venas en koridoron, lumigatan de nur unu fenestreto. En tiu koridoro, kiu estas la kvina parto de la konstruaĵeto, staras forprenebla ŝtuparo, per kiu oni povas supreniri al la subtegmentejo, kiu vintre utilas por gardadi torfojn. Kontraŭ la koridora fenestreto estas pordeto, tra kiu oni povas eniri la ununuran ĉambron. Malferminte ĝin, oni vidas rekte antaŭ si malnovmodan kamenkapuĉon kaj fajrolokon, de kiu supre pendas je longa ĉeno kupra kaldrono, ĉe kies flanko staras brilanta fajroprenilo. Flanke de la kamenkapuĉo, sed iom pli malalte, estas du fenestretoj. Ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar pordetojn; post la du mezaj sin trovas la lito, post la du aliaj estas du ŝrankoj, unu por vestoj, alia por manĝilaro kaj ceteraj domaj necesaĵoj. Antaŭ ĉiu ŝrankpordo staras unu seĝo. Ĉe la maldekstra muro, antaŭ la du fenestroj sin trovas du pluaj seĝoj kaj inter la fenestroj pendas iom pli alte speguleto tiel malnova, ke oni nur kun peno povas vidi sin en ĝi, kaj antikva kolorita bildo, kiu prezentas la filinojn de Faraono, trovantaj sur Nilo la junan Moseon en naĝanta kesto.

En la mezo de la kahelplanko staras kvadrata tablo kovrita per ruĝa tuko.

Estas somero kaj la kvina horo en la mateno.

La mutulino ĵus leviĝis, sin lavis kaj sin vestis por eliri, ĉar la sesan ŝi devas esti ĉe la farmisto Klomp por melki la bovinojn.

Klomp estas farmisto laŭ ĉiuj signifoj de tiu vorto. En la provinco Groningen, „farmisto“ signifas ne nur „kamparano“, sed ankaŭ „aroganta, fiera, preskaŭ ĉiam malsprita homo“, pensanta tamen, ke li estas tre spritega.

Kie ajn li estas, ĉu en sia farmejo, ĉu en la vilaĝo, ĉu en la urbo, ĉie li agas kaj kondutas, kvazaŭ li estus hejme, kaj kvazaŭ li estus ĉefulo kaj eminentulo, kiu rajtas ordonadi kaj komandadi. Fremduloj tamen havas ĉe li nenion por ordoni kaj komandi, kaj eĉ ne eniras en lian ĉiutagan ĉambron. Ili restas en la antaŭĉambro, en la kuirejo aŭ en la grenejo, se ili deziras paroli la farmiston, ĉar la familia ĉambro estas sanktejo, en kiun eniras nur alia farmisto aŭ eminentaj personoj, kiel ekzemple la notario, la predikisto kaj la doktoro de la vilaĝo.

Klomp estas kiel preskaŭ ĉiuj farmistoj en la provinco Groningen; eble li estas pli riĉa ol multaj el ili, sed ne malpli aroganta kaj fiera. Klomp opinias, ke li apartenas al ia „nobela“ klaso, nome al la „farmista klaso“, al la plej eminenta el ĉiuj klasoj. De la farmistoj (tiel li opinias) devenas ĉio, kio estas utila kaj necesa, kaj sekve ĉiuj nefarmistoj devas esti dankaj, ke la farmista klaso ekzistas, ĉar sen farmistoj ja ne estus produktata greno, nek terpomoj, nek hordeo kaj tiel plu. Kion (laŭ la opinio de Klomp) farus la vilaĝanoj kaj la urbanoj sen tiuj produktaĵoj? La bakisto ne povus baki panon, la bierfaristo ne povus fari bieron, la buĉisto ne povus buĉi kaj la forĝisto perlaborus tro malmulte, se farmistoj ne ekzistus; sekve: la farmista klaso estas sen kontraŭdiro la ĉefa el ĉiuj klasoj, kaj ĉe Klomp,

Kvankam Rika ne havas horloĝon, ŝi neniam venis tro malfrue en la farmejon. Ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante aŭtomate. Aŭtomate ŝi vekiĝas ĉiam la saman horon en la mateno kaj aŭtomate ŝi ĉiam alvenas ĉe sia laboro, precize la sesan horon. Dek minutojn antaŭ la sesa, ŝi ĉiam eliras el sia dometo, kies solan pordon ŝi fermas nur rigle, ĉar ŝtelistoj neniam forprenis ion. Ŝi ŝlosas ordinare nur unu el la ŝrankoj, en kiu ŝi gardas kelkan monon, perlaboritan dum la jaroj post kiam mortis la patro, kaj de kiam ŝi laboris en la farmejo.

Kiam ŝi laŭiras la sablan vojeton al la farmejo, ŝia korpo aspektas kiel du blue pentritaj abelujoj, unu sur la alia. Sub la malsupra aŭtomate moviĝas la piedoj, kiujn ĉiam kovras pezaj lignoŝuoj; ĉar lignoŝuojn ŝi portas vintre kaj somere. Sur la supra „abelujo“ staras blanka kufo. Aŭtomate tiu stranga figuro de la mutulino iras antaŭen. Rika ne rigardas dekstren, nek maldekstren, nek posten, sed ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ ŝi estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj.

Kiam ŝin renkontas sur la vojo konato, ŝi aŭtomate kapklinas unu fojon, sed tre rapide por kiel eble plej baldaŭ repreni la antaŭan teniĝon.

Rika ridetas nur malofte, sed kiam ŝi ridetas, ŝi montras du vicojn de dentoj, pli blankaj ol perloj.

Ŝia vizaĝo estas bruniĝinta de la suno.

En la vilaĝoj oni diras, ke ŝi estas beleta fraŭlino, kaj rigardante ŝin en la vizaĝon, oni ne povas ne rimarki la bluajn okulojn, kiuj ĉiam brilas, kaj la plenajn vangojn kun kavetoj. Ŝia mentono estas belforma, kaj ĉar ŝi havas belan nazon, neniu povas diri, ke ŝi ne estas beleta. Ŝiaj haroj tamen faras strangan kontraston kun ŝia vizaĝo;

Rika neniam pensas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ melbela, ĉar tio al ŝi estas tute indiferenta. Kviete ŝi iras jam dum jaroj sian kutiman vojon, kaj kviete ŝi iros ĝin plue tiel longe kiel ŝi estos tia sama laborema mutulino, kia ŝin konas ĉiuj vilaĝanoj.

Post kiam la melkado kaj aliaj laboroj okazis, Rika kelkfoje devas iri al Warfum por aĉeti bezonaĵojn por la farmistedzino.

Ankaŭ ĉi tiun tagon post la melkado ŝi tien iras pro la sama motivo. Laŭkutime ŝi iras kun korbo pendanta sur ŝia brako, kaj ni volas sekvi ŝin. Aŭtomate la du „abelujoj“ kun la blanka kufo iras antaŭen kaj sin movas supren kaj malsupren laŭ tio, kiel la lignoŝuoj paŝetas antaŭen. La malmultaj preterpasantoj ŝin salutas ĝentile, kaj per sia kutima rapida kapklino ŝi respondas la salutojn. Post duona horo da tiu laŭtakta, sed rapida movado de la liguoŝuoj sur la makadama vojo, la mutulino atingas la vilaĝon kaj tuj sin direktas al la spicisto Pentman. Li staras post la butikotablo kaj salutas, kiam ŝi eniras. Laŭkutime ŝi montras dum sekundo la blankajn dentojn; la kavetoj en la vangoj pliprofundiĝas dum tiu sama sekundo, kaj post la rapida kapklino ŝi metas la korbon sur la tablon. La spicisto elprenas papereton kaj legas, kion bezonas la farmistedzino.

Pli ol milfoje la mutulino venis en ĉi tiun butikon, kaj ĉiam la spicisto elprenis tian papereton kaj leginte ĝin, enmetis sukeron, sapon, oleon kaj cetere. La mutulino instinkte konscias, ke tia papereto kvazaŭ parolas kaj ke la viro komprenas la desegnaĵojn starantajn sur ĝi, sed ŝi jam ne miras pri tio. Instinkte ŝi ankaŭ konscias, ke ĉiuj homoj (nur ne ŝi mem) per movadoj

La korbo nun estas plena kaj Rika forlasas la butikon por returni sin al la farmejo de Klomp kaj tuj poste la lignoŝuoj tuŝadas laŭtakte la straton de la vilaĝo, poste la makadaman vojon kaj fine la sablon de la flankvojeto kondukanta al la farmejo.

La farmisto Klomp okaze vidas alproksimiĝi la mutan servistinon, kiu ĉe ĉiu paŝo postlasas sian postsignon, nome nubeton el sablo, kiun ŝia lignoŝuo ĵetas flanken.

Klomp, kiu rigardas la geservistojn kiel necesan malbonaĵon, kaj toleras ilin en sia domo kaj sur siaj kampoj nur por laboradi, staras nun en la mezo de la sabla vojeto, kun la manoj en la poŝoj.

La mutulino preterpasas lin kun rapida kapklino, sed ne montrante la blankajn dentojn, ĉar ŝi ne amas la farmiston, sentante, ke li siaflanke tute ne estimas kaj eĉ ne ŝatas ŝin. Klomp resalutas kun preskaŭ nevidebla mangesto, refoje enpoŝigas la manon kaj ekmarŝas kelkajn paŝojn sur la vojeto. Tiam li iras trans tabulon, kiu kuŝas de la vojeto ĝis unu el la kampoj, kaj iras tie plue per longaj malgraciaj paŝoj por esplori, ĉu ĉio estas en ordo, nome: ĉu la „necesa malbonaĵo“ diligente laboras sur la kamparo. Intertempe li kalkulas, kiom li perlaboros tiun someron per siaj fruktoj, tute

La liberajn horojn, kiuj restas al Rika, ŝi uzis por kudri siajn vestojn kaj triki siajn ŝtrumpojn; tiel pasis por ŝi jaro post jaro. Tiel pasas ankaŭ ĉi tiu somero kaj alproksimiĝas nova sezono kun novaj monatoj ĝis refoje venos la monato majo.

En tiu monato ĉiuj servistoj kaj servistinoj ĝuas liberan semajnon kaj ordinare faras nenion krom amuziĝi en la vilaĝaj trinkejoj aŭ en la urbo, kien ili iras por elspezi tiom da mono, ke post la sepa tago restas al ili preskaŭ nenio.

Rika neniam partoprenis al tio, ĉar ŝi estas surdmuta; ŝi pasigas tiujn liberajn tagojn en sia dometo, purigante ĝin de la subtegmentejo ĝis la kahelplanko, kaj se restas kelkaj tagoj, ŝi vizitas siajn fratojn kaj fratinojn, loĝantajn en la apudaj vilaĝoj.

Refoje venis tia libera semajno, kaj puriginte sian dometon, ŝi iris al Uskvert, al frato, kiu loĝas tie kun sia familio. Ŝi foriris tien tute ne ŝlosinte la pordon de sia dometo, ĉar tiu pordo estas senserura; neniam oni forŝtelis ion el la dometo, kaj ŝi tute ne pensas pri tio, ke ŝtelisto eniros por forpreni la meblojn dum ŝia malesto.

Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la makadaman vojon de Uskvert al Warfum. En Warfum ŝi aĉetas lanon ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por triki kaj kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona strateto antaŭ la pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante la riglilon, eniras, trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj subite ekhaltas. Tiu pordo

Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per imagoj. Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu eniris kaj eliris?... Kial oni eniris kaj eliris?... Ŝi kaptas la ringon, pendantan sur la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ ne. Enpense ŝi vidas personon en la ĉambro kaj ŝi ellasas la ringon, per kiu ŝi estas levonta la riglilon, pripensas momenton kaj eliras la koridoreton eksterdomen por rigardi tra la fenestro, ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin por enrigardi trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la fenestro. Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe Rika malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi ne timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi enigmo, kiel la kesteto venis tien ... kaj kio do enestas? ... Ŝi rigardas ĉirkaŭe por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu enportis la kesteton, sed la sabla vojeto estas senhoma same kiel la kamparo. Enpense ŝi vidas la farmistedzinon, kiu enportis la kesteton por surprizi sian servistinon, kaj vidigante por momento la blankajn dentojn, la mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la dometon. Ŝi turnas la ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin levas kaj per du longaj paŝoj, kiuj klaksonas sur la kahelplanko, ŝi staras antaŭ la stranga surprizaĵo. La kovrilo estas nek najle-, nek ŝnurefermita, sed staras tiel, ke ŝi povas vidi parton de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika ekpensas pri sia lito kaj image vidas novajn litkovrilojn, kaj singarde ŝi forŝovas la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis, sed rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar tie kuŝas, duone kovrita per tola tuko, mirinde bela infaneto.

Strangaj pensoj kaj imagoj amasiĝas en la kapo de Rika.

— Kiel venis tien tiu infano?... Kial oni ĝin metis tie sur la tablon?... Ĉu ĝi estas donaco?... Ĉu oni venos por repreni ĝin?

La infano ridas kaj sen timo rigardas la mutulinon. Ŝi forprenas la tolaĵon, metas ĝin flanke de la kesteto kaj jen la infaneto estas simila al la malgranda Moseo en la kesteto sur la akvo de Nilo. Antaŭ Moseo staras belaj fraŭlinoj, belaj princinoj kun ventumiloj en la mano, kaj ili estas prenontaj Moseon el la kesteto, naĝanta sur la akvo inter la altaj kanoj. Antaŭ ĉi tiu bruna kesteto sur la tablo staras la mutulino, kiu vole-nevole rigardas la bildon sur la muro, kaj ankaŭ ŝi estas elprenonta sian Moseon.

— Kiel longe li kuŝis en ĝi?... Ŝi pripensas pri tio, sed subite alia ekpenso ŝin frapas.

— Ĉu la infano soifas aŭ malsatas?... Eble ne, ĉar ĝi ne ploras, sed ridas.

— Ĉu ĝi estas pura kaj seka?

Rika scias sperte, ke multaj infanoj kelkfoje ne ploras, kiam ili estas malsekaj, kvankam estas necese, ke ili estu puraj kaj kuŝu en sekaj vindotukoj.

Ŝi prenas la infaneton sur la brakon kaj ridas al ĝi;

— Ĉu ŝi devas gardi lin?

Kiam ŝi denove rigardis la knabeton, ĉi tiu ridas refoje kaj Rika sin klinas super li, kisas lin kaj ekpensas:

— Mi gardos, flegos kaj mi amos lin.

Sed jen alia ekpenso:

— Ĉu oni forprenos de ŝi la etulon?

Ŝi malkvietiĝas; oni propravole donacis al ŝi la knabeton, ŝi volas gardi lin sekrete, por ke neniu povu lin forpreni. Ŝi ekstaras por serĉi lokon, kien ŝi povas plej bone meti la kesteton tiel, ke neniu de ekstere povus vidi ĝin. Flanke de la kamenkapuĉo estas sufiĉa loko por starigi seĝon, kaj sur tiun seĝon ŝi povus meti la kesteton, kiun ŝi uzos kiel lian liteton. Stariginte la seĝon kun la kesteto tien, ŝi eliras kaj rigardas tra la fenestroj por esplori, ĉu el tie enrigardanto povas

Aŭtomate, sed pli rapide ol alitempe, la lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn kaj scivole la malmultaj homoj, kiujn ŝi renkontas survoje, rigardas posten al la mutulino kaj ekmiras pro la rapideco, kun kiu ŝi kontraŭ sia kutimo sin direktas al la vilaĝo.

Veninte tien, ŝi iras al forĝisto kaj fingre montras seruron kun ŝlosilo kaj du ferajn krampojn. Ŝi aĉetas ilin tuj pagante. Forlasinte la forĝiston, kiu miras pro la tuja pagado, ĉar Klomp pagas nur unu fojon ĉiujare, kion li bezonis dum tiu tempo, la mutulino eniras butikon por aĉeti botelon por suĉinfano kaj aliajn bezonaĵojn por la etulo. La butikisto komence ne komprenas, kion ŝi deziras, sed esplorrigardinte, ŝi fingre montras kion ŝi volas aĉeti, kaj la viro miras, ĉar la farmistedzino ne havas infanojn; sed Rika ne atentas lian miron kaj post kapklino ŝi forlasas la butikon.

Reveninte al sia domo, ŝi per la lignoŝuo enbatas unu krampon en la pordokadron kaj la alian en la pordon tiel, ke la kurbaĵoj preskaŭ sin tuŝas por trairigi la seruron. Esplorinte poste, ke la krampoj sidas fortike, ŝi eniras kaj prenas la kesteton de la lito kaj metas ĝin sur la seĝon ĉe la fajroloko. La knabeto

Reveninte hejmen, ŝi prenas unu alumeton el alumetujo kaj metas ĝin sur la kamenkapuĉon, ĉar ŝi volas poste pagi la prenitan lakton, kaj ne povosciante legi aŭ skribi por noti la botelojn, ŝi post kelkaj tagoj kalkulus per la alumetoj, kion ŝi ŝuldos al Klomp.

Ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li vekiĝos.

Kviete ŝi eksidas ĉe la kesteto, sen interrompo rigardante la anĝeleton, kiun la sorto tiel subite kaj mistere lokis sur ŝian vojon.

Ŝiaj vangoj estas pli ruĝaj ol kutime, ŝiaj okuloj brilas pli hele ol iam antaŭe. Amplene ŝi admiras la belan estaĵon, kies patrino ŝi volas esti kaj por kiu ŝi volas laboradi ĝis kiam li fariĝos bela plenkreska junulo. Ho, kiom da pensadoj kaj imagoj atakas la mutulinon! Inter ili estas nur unu, kiu maltrankviligas ŝin: La patro povus reveni por repostuli la knabeton, sed se li revenas, ŝi volas peti, ke li cedu lin al ŝi, ĉar ŝi povas labori por li kaj prizorgi lin, kaj tion ŝi volas.

Minutoj pasas..., horoj pasas kaj jam ekvesperiĝas, sed la mutulino sidas kviete kun interplektitaj manoj kaj atendas pacience por suĉigi sian adoptiton por la unua fojo.

Dua Ĉapitro.

Kian karakteron havas surdmutuloj — La gefarmistoj Klomp — Sinjorino Klomp fariĝas scivola — Malkovraĵo de sinjorino Klomp — Stranga interparolado de du virinoj — Kial rompiĝas la pipo de la pastro — La farmejo de Klomp — Stranga interbatalo kaj stranga bano — Kiel la farmistedzino rekvietigas Rika.

Preskaŭ ĉiuj surdmutuloj havas la saman karakteron. La plej multaj estas tre sentemaj por bonaj traktadoj kaj servemaj al ĉiuj, kiuj siaflanke sin montras indulgaj kaj amikaj al ili. Kontraŭe ili estas kapricaj kontraŭ personoj, kiuj ilin mokas, turmentetas aŭ malbone traktas, jen al tiuj mokantoj aŭ malbontraktantoj ili sin montras malservemaj, jen ili agas kontraŭ ili laŭ indiferenta maniero.

La edzino de Klomp, kiu havas senteman karakteron, sin montras ĉiam kompatema kaj intima al la muta servistino, precipe ĉar tiu ĉi estas diligenta, ne perdante sian tempon farante nenion, sed konstante laboradas, eĉ se aliaj servistinoj de tempo al tempo trovas okazon senbezone forĵeti sian tempon.

Matene Rika kutime de la dekdua ĝis la unua horo iras al sia dometo; la farmistedzino lasas ŝin iri, ĉar post kiam ŝi revenis, ŝi uzas tiel bone kaj diligente sian tempon, ke neniu el ĉiuj servistinoj ŝin superas. Rika laboris jam tiom da jaroj ĉe Klomp, ke neniu bezonas montri al ŝi, kion ŝi devas fari. Kiam la melkado estas okazinta, la mutulino per si mem ĉiam scias, kiun novan

Dum kelkaj tagoj la edzino de Klomp rimarkis, ke Rika kelkfoje interrompis sian laboron, kaj ke ŝi enpense rigardas sencele antaŭ sin, dum rideto glitas sur ŝia vizaĝo. Ŝi rimarkis ankaŭ, ke la mutulino pli rapide ol laŭkutime iras al sia dometo ne nur la tagmezon, sed ankaŭ vespere post la dumtaga laboro. Io eksterordinara sen ia dubo devas esti la kaŭzo de tio, kaj ĉar virinoj estas scivolaj, ankaŭ la mastrino de Rika estas tia, kaj ŝi decidas spionadi la servistinon.

Pasis nun semajno, de kiam la mutulino adoptis la infaneton, kaj estas la deka en la mateno. La lignoŝuoj ĵus laŭtakte disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto kaj la duobla abelujo kun la blanka kufo sin direktas rapidmove al la vilaĝa spicisto, ĉar Rika devas fari komisiojn. La mastrino ŝin sekvas per la okuloj, ĝis kiam la stranga figuro tute malaperis; tiam laŭirante la vojeton el sablo, ŝi iras al la dometo, kies pordo (kiel ŝi jam multfoje vidis) estas ĉiam nefermita. Kiel granda estas ŝia surprizo, kiam ŝi vidas nun la pezan seruron, kiu al ŝi baras la enirejon de la dometo. Sinjorino

— Io mistera sin kaŝas sub tio —, pensas sinjorino Klomp kaj sin klinante super la vitraĵo de la fenestro flanke de la pordo, ŝi rigardas internen. Ŝi neniam vizitis la loĝantinon, sekve ŝi ne povas vidi, ĉu io ŝanĝiĝis en la sola ĉambreto; tamen ŝi esplore rigardas ĉiuloken, sed vidas nur unu tablon kaj kvar seĝojn, el kiuj unu estas kovrita per tuko. Nenio suspektinda trafas ŝiajn okulojn, tamen io sendube ŝanĝiĝis aŭ okazis en tiu ĉambro, ĉar alie ne estus necese fermi la dompordon per tiu seruro. La sinjorino ĉirkaŭiras la dometon, rigardas tra ĉiuj fenestroj, sed rimarkas nenion eksterordinaran. Ŝia virina instinkto tamen certigas al ŝi, ke la mutulino ne sen kaŭzo almetis tian seruron. Pripensante momenton, ŝi foriras.

Estas proksimume tagmezo, la sablaj nubetoj sin sekvas rapide sur la vojeto kaj la mutulino alproksimiĝas sian hejmon. Foriginte la seruron, ŝi eniras, metas la korbon en la koridoron kaj alpaŝas al la tuke kovrita seĝo. Ŝiaj brilantaj okuloj sin fiksas sur la knabeton. Li ridas kiel nur infano povas ridi. La mutulino ne aŭdas ĝin, ŝi vidas la ridadon kaj feliĉe rigardas la malgrandan Moseon kun amo kaj emocio. Ŝi balbutas kelkajn raŭkajn kriojn, kiuj tamen ne timigas la knabeton, ĉar li jam kutimis al ili kaj scias, ke post tiuj krioj sekvos la dolĉa lakto. Post kiam ŝi sufiĉe longe ĝuis la ridadon de la knabeto, ŝi elprenas lin el la kesteto, purigas lin, almetas puran vindotukon, kaj turninte la dorson de sia seĝo al la pordo, ŝi suĉigas la infanon. Subite ŝajnas al ŝi, kvazaŭ nigreta ombro sin ŝovas sur la vando antaŭ ŝi. Aliulo ne rimarkus tion, sed surdmutuloj rimarkas preskaŭ ĉion. Ŝi sin turnas, sed vidas nenion. Tuj poste la sama ombro

— Eble nubo preteriris —, ŝi pensas, kaj denove ŝi rigardas la suĉantan infanon.

Kiam li suĉtrinkis ĝissate, ŝi remetas lin en la kesteton, premas kison sur la anĝelan vizaĝan kaj staras en kurba sintenado, rigardante la etulon, ĝis kiam ŝia dorso doloras. Tiam ŝi turnas sin por eliri, ĉar estas kvarona horo antaŭ la unua. Sed apenaŭ la lignoŝuoj klaketis kvarfoje sur la kahelplanko, ŝi kun teruro ekhaltas, ĉar rekte antaŭ ŝi staras la farmistedzino, kiu kun pala vizaĝo, kiu esprimas kompaton, surprizon kaj bedaŭron, baras al ŝi la elirejon de la ĉambro.

Terurekkrio eliras el inter la lipoj de la mutulino kaj mastrino kaj servistino sin rigardas. Neniu el ambaŭ scias, kion pensi, nek kion ekfari.

La servistino timas, ke ŝi perdos la infanon, ĉar oni malkovris lin; la mastrino ekpensas, ke la infano naskiĝis en ĉi tiu dometo kaj teruraj flankpensoj akompanas tiun konjekton. Ŝi tamen ne kondamnas la mutulinon, kiun ŝi ja devas konsideri kiel naivan senkulpan kreitaĵon.

La mastrino kiel unua rompas la mortan silenton, regantan en la ĉambro kaj ĝemdiras:

— Ho Dio, knabino, kion vi faris!?

La mutulino ne aŭdas la parolojn, sed ŝi konscias, ke la mastrino juĝas nejuste pri ŝia konduto. Ŝi volas komprenigi, ke la infano ne naskiĝis al ŝi, kaj kiel li envenis en ŝian dometon. Ŝi fingre montras Moseon sur la enkadrigita bildo, prenas la kesteton, starigas ĝin sur la tablon kaj faras gestojn por montri, ke fremdulo enportis la kesteton; tiam ŝi frapetas kelkajn fojojn per la montrofingro sur sian bruston, skuadas la kapon, kvazaŭ por diri:

— Li ne estas mia, mi trovis lin sur la tablo en tiu ĉi kesteto, same kiel tiuj virinoj sur la bildo trovas tiun infanon en kesteto sur la akvo.

La farmistedzino komprenas malbone la gestojn de sia servistino, ŝi prenas la knabeton sur la brakon kaj admiras lian belan kapeton kun la brunaj, preskaŭ nigraj okuloj kaj samkoloraj haroj; tiam ŝi metas lin sur siajn genuojn kaj pripensante la strangegan okazon, ŝi rigardas antaŭ sin.

Rika staras senmove kaj pensas:

— Ĉu oni forprenos lin de mi? — Tiam ŝi tuŝas la brakon de la sinjorino. Ĉi tiu rigardas ŝin. Rika refoje frapetas al si la bruston komprenigante: — Li ne estas mia —; tiam ŝi metas la fingron sur sian buŝon, etendas brakon en la direkto de la farmejo kvazaŭ por diri, ke la mastrino pri la infano ne parolu al Klomp. La sinjorino, kiu bone konas sian edzon, decidas, ke ŝi provizore

Estas nun preskaŭ la unua horo, kaj Rika starigas la kesteton sur la seĝon flanke de la fajroloko, ekkaptas la korbon kaj sekvas sian mastrinon eksteren. Tie ŝi ŝlosas la pordon kaj kuratingas sur la vojeto la farmistedzinon, kiu direktas siajn paŝojn al Brej. Haltigante ŝin per la brako, ŝi refoje fingre montras la farmejon kaj frapetas al si la buŝon.

— Ne! — diras la sinjorino, kapskuante, — Ne! ... mi ne parolos!

Rika ridetas, rekvietiĝas kaj ŝiaj lignoŝuoj turnas la kalkanumojn al la mastrino, kiu iras plue al la domareto, dum la mutulino rapidas al la farmejo.

Sinjorino Klomp dume iras malrapide plue, pensante ke ŝi do konjektis prave, ke io eksterordinara okazis en

— Sed ni ne povas ĉiam kaŝi la infanon, la homoj fine ekscios pri tio......

Irante plue ŝi atingas la domareton kaj la preĝejon kun la malalta pinta turo. Ĝi staras meze de la alte lokita enterigejo inter tomboŝtonoj kaj tombofostoj, indikantaj la nomojn de la sub si ripozantaj mortintoj. Krucojn oni ne vidas tie, ĉar la loĝantoj de Brej apartenas al la protestanta religio.

Post la enterigejo staras en bela ĝardeno la blanke pentrita domo de la predikisto. Mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno kaj la predikisto promenas tie kun libro en la mano kaj longa argila tabakpipo en la buŝo. Li estas viro de meza kresko, ankoraŭ fraŭlo kaj ĉiam nigre vestita. Li havas nebelan aspekton, ĉar lia malsupra makzelo staras tro multe antaŭen, sed por kaŝi tiun malbelaĵon, li portas barbon, kiu kovras ne nur la mentonon ĝis la lipo, sed ankaŭ la vangojn. Lia barbo, same kiel liaj kraniharoj estas tute blankaj, ĉar li estas jam sesdekjara viro. Li estas miopa, kaj rigardante per la grizaj okuloj personojn, kun kiuj li parolas, li ĉiam sulkigas la frunton, imagante, ke tiam li pli klare povas vidi.

Jam tridek jarojn li loĝas en la domareto Brej kaj ne volonte forlasus ĝin, ĉar li kutimis al ĝi kaj al la

Ekvidante virinon eniri la tombejon, li sulkigas la frunton, prenas la pipon el la buŝo kaj fikse rigardas ŝin. Komence li ne povas distingi, kiu laŭiras la vojeton el konkoj, kiu ĉirkaŭas la tombejon kaj la sulkoj pliprofundiĝas. Nur post kiam la virino faris kelkajn paŝojn sur la al la ĝardeno kondukanta vojeto, li kredas, ke ŝi estas sinjorino Klomp, kaj sulkigante la frunton plej eble profunde, li estas certa, ke ŝi estas tiu sinjorino.

— Estas neordinara tempo por promenado —, pensas li, kaj sensulkiginte la frunton, li iras al ŝi renkonte kaj salutas amike.

— Bonan tagon, pastro! — diras sinjorino Klomp kaj ŝi plue laŭiras la vojeton kondukantan al la ĝardeno. La pastro, por akompani ŝin, devas sin turni; li sin turnas kaj ili promenas unu flanke de la alia. Strabe la pastro rigardas la sinjorinon kaj spite al sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion neordinaran, tamen tuj rigardante antaŭ sin, li diras:

— Bela vetero hodiaŭ, sinjorino.

— Tre bela, pastro.

— Eĉ pli bela ol hieraŭ.

— Jes.

— Mi tamen antaŭsentas pluvon.

— Ĉu vi antaŭsentas tion?

— Jes, miaj kaloj doloras, kaj tiam ĉiam ekpluvos. Ili promenas plue.

Refoje li strabe rigardas ŝin kaj dum dekono da sekundo lia frunto sulkiĝas; tiam li tuŝas per la pipo belan rozon, kiun ili ĵus estas preterpaŝontaj, kaj li diras plue:

— Pro miaj rozoj mi esperas, ke miaj kaloj doloru ankoraŭ pli multe, ĉar ili bezonas akvon...., la rozoj memkompreneble.

La sinjorino ne respondas, sed tusetas du aŭ tri fojojn; ŝajnas kvazaŭ kelkaj vortoj volas eliri el ŝia gorĝo, sed subite renkontas barilon; la tusetoj tamen ne forigas tiun barilon kaj ŝi promenas plue.

Ili nun estas en la mezo de la ĝardeno; rekte antaŭ ili sin trovas la nefermita pordo de la pastrejo, kaj la sinjorino alpaŝas al ĝi, dirante:

— Pastro, mi bezonas vian konsilon.

Rapida rideto plilarĝigas la barbon de la predikisto, ĉar li jam rimarkis, ke liaj miopaj okuloj divenis ĝuste.

— Ho, se mi povoscias doni ĝin, sinjorino, mi estos je via dispono.

Li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras la sojlon. La pastro ŝin sekvas kaj ambaŭ staras en la larĝa koridoro. La antaŭĉambra pordo staras ankaŭ nefermita, kaj denove la longa pipo montras al la sinjorino, ke ŝi estas invitata eniri.

Ŝi eniras kaj la trian fojon la pastro uzas sian pipon ...... nome por montri seĝon. Ambaŭ sidiĝas.

Sinjorino Klomp rigardas esplore ĉirkaŭe kaj la pastro, spite al sia miopeco rimarkas, kion tio signifas. Li ekstaras kaj fermas la pordon kaj sidiĝinte denove, li diras:

— Mi estas je via dispono, sinjorino Klomp.

— Mi unue havas ion por informiĝi, pastro.... hm!.... hm!......... Ĉu ĉiuj naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

— Jen tre stranga demando —, pensas la pastro, kiu

— Kompreneble mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi baptis ilin.

— Jes, memkompreneble, sed mi ne aludas la preĝejan registron, sed tiun de la komunum-estraro

La pastro ne povas ne sulkigi tre profunde la frunton kaj la sinjorino, rimarkante la surprizon de la pastro, diras plue:

— Ĉu vi scias, post kiom

— Post dudek kvar horoj ..... sed....

— Jes, pastro, mia demando estas iom stranga, sed antaŭ ol klarigi ĝin, mi dezirus ekscii, ĉu malplenumo de tiu devo estas leĝe punata.

— En realo, jes.

— Ĉu severe?

— Tio dependos de la motivoj de la malplenumo.

— Supozu, pastro, ke malobeanto ne scias, ke tiu devo ekzistas.

— Sed, ni ja ne povas supozi, ke tiaj homoj sin trovas tie ĉi.

— Tamen supozu momenton.

— Nu, tiaokaze la puno ne estus tre severa...., sed mi ne kom.....

— Kaj vi ne povas kompreni, kial mi informiĝas pri tio. Mi do devas paroli pli klare, sed antaŭe vi permesu, ke mi faru alian demandon: — Kion vi opinias pri la fraŭlinoj de nia domareto?

— Kiom mi scias, ĉiuj estas honestaj kaj bonmoraj.

— Mi samopinias, sed honestulino povas esti delogata kaj trompata......

La pastro metas la pipon sur la tablon, sed tuj reprenas

— Ĉu unu el la filinoj de ĉi tiuj loĝantoj......?

— Okaze mi rimarkis, ke unu el ili havas tri- aŭ kvarmonatan infaneton.... kiu ne estas enskribita.

— Tri- aŭ kvarmonatan infanon!...... Kiam vi rimarkis tion?

— Antaŭ duona horo.

La pastra vizaĝo ŝanĝiĝis. La sulkoj sur lia frunto pliprofundiĝis, kaj lia malsupra makzelo elstaras ankoraŭ pli multe ol kutime. La bona viro enprofundiĝas en pensojn, lia pipo traboradas la blankajn harojn sur lia kapo, kvazaŭ ĝi volas serĉi sur la kranio la solvon de la enigmo, kiu tiel subite okupas liajn meditojn.

— Kiu do povas esti tiu knabino? — li demandas al si. Li konas ĉiujn, vidas ilin preskaŭ ĉiutage, sed neniam li rimarkis ion suspektindan. Fine li flustras:

— Kiu ŝi estas?

— La mutulino.

— Rika!? — La serĉanta pipo jam ne serĉas sur la kranio inter la haroj de la pastro, sed falas el la mano de la konsternita viro, kaj kvar pecoj tintas sur la planko inter la piedoj de la du interparolantoj.

— Pardonu —! diris la sinjorino, ĉar mi ekterurigis vin.

— Ho, tio ja ne estas grava.... ĝi estas nur argila pipo.............

Sinjorino Klomp kolektas la pecojn kaj metas ilin singarde sur la tablon, tiam ŝi atendas por ekaŭdi, kion diros plue la pastro, sed li silentas ankoraŭ momenton, fine li diras:

— Tamen, estas ja neeble, ke la infano estas ŝia. Mi vidas ŝin preskaŭ ĉiutage.

— Mi ankaŭ pensis tion, sed ŝi havas infaneton, mi

La frunto de la pastro subite sensulkiĝas kaj rideto refoje plilarĝigas lian barbon; tiam li diras:

— Nu, povas ja esti, ke ŝi trovis la infanon.

— Sur la tablo?

— Jes, kial ne? ... la pordo, kiel vi diris, estis ĝis antaŭ kelkaj tagoj ĉiam nefermita, kaj nekonata persono eble eniris kaj postlasis la kesteton kun la infano ... Ĉiuokaze mi esploros tion kaj parolos kun la vilaĝestro, por ke la infano povu esti enskribata. Mi klopodos, ke laŭleĝa persekuto estos evitata.

— Sed kiel trovi pruvojn, ĉu la infaneto estas ŝia aŭ ne? Rika ne povas paroli.

— Estos malfacile; sed mi ekzamenos la kesteton, eble ĝi havigos al mi la fadenon, laŭ kiu mi povos eliri el ĉi tiu labirinto.

Sinjorino Klomp ĝemas. Ŝi kompatas la mutulinon kaj estus tre feliĉa ne nur, se la pastro pruvus, ke la infano estas trovito, sed ankaŭ, se Rika ne renkontus malagrablaĵojn.

Ŝi ekstaras, dankas la pastron kaj eliras. La pastro akompanas ŝin ĝis la makadama vojo; tiam li donas al ŝi la manon kaj post saluto ili disiras; la pastro al sia domo por pripensadi tiun strangan aferon kaj la sinjorino iras al la farmejo.

Intertempe Rika estas laboranta en la laktejo. Ŝi staras nun ĉe alta laktobarelo, el kiu ŝi forigas la ĵus faritan buteron. Per ambaŭ manoj ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj metas ĝin en argilan poton. De tempo al tempo ŝi interrompas tiun laboron kaj staras kun premitaj lipoj kaj rigardas sencele antaŭ sin, pensante

Klomp, kiu preskaŭ neniam sin okupas pri la buterfarado, okaze preteriras la laktejon kaj rigardas internen. Li tuj rimarkas, ke ĉio ne marŝas bone, ĉar unu el la servistinoj ne laboras, sed staras ĉe la laktobarelo, farante nenion kaj rigardante antaŭ sin. Li restas staranta ekstere kaj atendas por vidi, ĉu ŝi eklaboros. La mutulino eklaboras, sed nur mallongan tempon, ĉar jen ŝi denove faras nenion. Klomp ĝojas, ke li venis kaj ke ĝuste en tiu tempo ĉio ne marŝas bone. Li eniras la laktejon, sed la mutulino ne atentas lin; kun premitaj lipoj ŝi staras ĉe la barelo farante nenion. Klomp staras kun la manoj en la poŝoj kaj ne eltiras ilin. Fikse rigardante la mutulinon, li paŝas al ŝi per kvar longaj pezaj paŝoj, kaj per la kubuto tuŝegas ŝin. Rika rigardas lin, sed tuj poste jam tute ne atentante la farmiston, ŝi reprenas sian antaŭan sintenadon. Klomp ruĝiĝas pro indigno, atendas minuton por vidi, ĉu ŝi komencos labori, sed vidante, ke la tuŝego restis sen rezulto, li la duan fojon ŝin tuŝegas, sed pli forte. La mutulino estas surprizita, ĉar ŝi ne komprenas, kion intencas la farmisto. Ŝi turnas al li la dorson, sed ne eklaboras.

Du aliaj servistinoj, ankaŭ laborantaj en la laktejo, ekhaltis por vidi tion, kio okazos, ĉar ili konas la mutulinon kaj scias, ke ŝi obeas nur al la mastrino.

— Eklaboru! — krias Klomp al ili. La servistinoj obeas, sed retenas kun peno mokan rideton. Rika tamen ne obeas kaj Klomp por la tria fojo puŝegas ŝin kubute. La mutulino sin turnas al li kaj minace rigardas la farmiston, kies kolero ekflamis. Li montras kubute la barelon kaj krias: — Laboru!

Rika, anstataŭ obei, metas ambaŭ manojn sur siajn

Subpremata rido eksonas post Klomp kaj la servistinoj sin turnas por ne vidigi la mokantajn, ridantajn vizaĝojn.

Klomp furioziĝas tiagrade, ke li jam ne povas regi sin. Li elpoŝigas unu manon kaj batas la mutulinon sur la vangon.

Kun raŭka terura ekkrio la batita kaptas apud si starantan balailon kaj puŝas ĝin en la vizaĝon de la farmisto. Lia ĉapo defalas de lia kapo kaj laŭtaj ridegoj de la servistinoj aŭdiĝas post li. Li nun elpoŝigas la duan manon por refoje bati la mutulinon, sed ĉi tiu alte levas la balailon, kiu per mirinda rapideco tuj refalas sur la kranion de ŝia atakanto. La farmisto kriegas kaj blasfemas kiel ebria homo kaj estas ĵetonta sin sur la mutulinon, sed ŝi kuras post la barelon. Klomp volas ekkapti ŝin, sed refoje la balailo sin levas. La farmisto sin kurbigas por eviti la baton, sed faletas sur la glataj kaheloj de la laktejo; anstataŭ kapti la mutulinon, li kaptas la bareltabulojn, la barelo ŝanceliĝas, renversiĝas kaj rulas sur la falintan farmiston, sur kiun surverŝiĝas la tuta blanka enhavo de la barelo. Kiel fiŝo en ŝlimaĵo Klomp baraktas sur la planko. Li ekstaras kaj la buterlakto fluadas el ĉiuj liaj vestoj. Li denove volas ataki la mutulinon, sed ŝi staras antaŭ li kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco, ke la farmisto ektimas kaj paŝas posten.

Ĝuste en tiu momento eniras la farmistedzino.

Tuj divenante tion, kio okazis, ĉar ŝi konas la karakterojn de la gebatalantoj, ŝi iras kviete al Rika, skuas la kapon kiel signo de malaprobo kaj sen peno prenas la balailon, kiun ŝi metas teren; tiam ŝi kaptas ŝian manon kaj sin direktas al la apuda kuirejo.

Rika sekvas kiel ŝafido. La farmistedzino prenas

Rika reprenas sian laboron kaj la farmistedzino sin turnas al la servistinoj por informiĝi pri la kaŭzo de la stranga bapto, kiun ĵus ekhavis ŝia edzo kaj ili detale ĉion rakontas de la komenco ĝis la fino.

— Mi ja konjektis, ke li ŝin batis —, ŝi diris, kaj vidante ke Rika laboras, ŝi kviete iras al la familia ĉambro, kie ŝi trovas Klomp. Li almetis jam alian pantalonon kaj staras antaŭ la spegulo por

— Mi forpelos tiun malbenitan mutulinon!

Kviete sinjorino Klomp respondas:

— Vi ne rajtas forpeli ŝin.

— Ĉu mi ne rajtas?... Ŝi spertos tion!

— Vi ne rajtas, ĉar vi ŝin batis.

— Kiu diris tion?... Ĉu la servistinoj babilis al vi?

— Neniu bezonis elbabili tion; ŝia vango estis ruĝa pro la bato.

Klomp ektimetas kaj diras:

— Mi tamen preskaŭ ne tuŝis ŝin.

— Vi ne pensis pri tio, ke mano tiel forta kiel via, ĉiam tuŝas tro forte.

— Sed ŝi ne laboris kaj ne obeis, kiam mi ordonis al ŝi eklabori.

— Kiamaniere vi ordonis?

— Per mia kubuto.

— Vi ne rajtas tuŝi ŝin per la kubuto; vi estas malprava.

— Ho jes, kompreneble, mi malpravis; nur virinoj ĉiam pravas, eĉ se ili estas mizeraj servistinoj.

— Mi neniam tuŝas Rika, tamen ŝi ĉiam obeas al mi; ne estas necese komandi aŭ tuŝi ŝin per la kubuto, simpla rigardo sufiĉas.

— Sekve mi ne rajtas ordoni geservistojn, al kiuj mi pagas?

— Memkompreneble vi rajtas komandi, sed ne puŝante kaj batante. Estu de nun pli saĝa kaj jam ne okupu vin kun servistinoj. Sen viaj komandoj la laboro marŝas tre bone en la laktejo.

Klomp almetas veŝton, jakon kaj kaptante sian ĉapon, li foriras murmurante, sed dirante nenion plu. Li hontas, li estas humiligita, tamen li bolas pro kolero, sed li

Rika dume laboradas sen interrompo, ne pro la farmisto, kiu ŝin insultis, sed pro la mildaj rigardoj de lia edzino.

Rika sentas pli ol iam antaŭe, ke Klomp estas aroganta stulta diablo, kiu ŝin malamas, sed ŝi ne timas lian malamon. Ŝi sentas ankaŭ, ke la mastrino estas anĝelo, kiu komprenas, estimas kaj ŝatas ŝin, kaj helpos al ŝi ne nur kontraŭ tiu diablo, sed ankaŭ por protekti la infaneton, kaj feliĉa rideto naskiĝas sur ŝia vizaĝo. La kavetoj en la vangoj dum momento pliprofundiĝas kaj jam ne pensante pri la survango, nek pri la farmisto, ŝi enpense kaj image vidas la knabeton en sia dometo, kaj ŝi daŭrigas sian laboron, feliĉa, ke la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi hejmen por suĉigi kaj varti lin.

Tria Ĉapitro.

Kiel matenmanĝas la geedzoj Klomp — Vesteto por baptonto — Novaj vestoj — Rika eniras konstruaĵon, kie ŝi ĉeestas strangan por ŝi ceremonion — La viro, kiu tiras malsupren ŝnuregon — Moseo Landman kaj lia infaneco — La orgeno — Moseo, ido de Orfeo.

Kelkaj tagoj pasas kviete. Klomp, kiel ĉiuj Brejanoj kaj Warfumanoj ekaŭdis pri la trovito de la surdmuta Rika. Kelkaj ne kredis, ke ŝi trovis la infanon kaj jam esploris inter si, kiu povus esti la patro de la knabeto. Kelkaj tamen, konantaj la mutulinon, kaj kiuj ŝin vidis ĉiutage, kredas al la vortoj de la pastro, per kies bonaj zorgoj la infano estis enskribata kiel trovito, sub la nomo Moseo. Li elektis tiun nomon, ĉar la knabeto, same kiel Moseo el la Biblio, estis trovita en kesteto, kaj ĉar la mutulino, kiam ŝi laŭ sia maniero klarigis, kiel ŝi trovis sian Moseon, de tempo al tempo fingre montris Moseon sur la enkadrigita bildo.

Estas nun dimanĉo kaj la oka horo en la mateno. La geedzoj Klomp sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas. Li intertempe legas gazeton kaj ŝi enverŝas kafon kaj pretigas kelkajn infanvestetojn. Klomp, manĝante grandajn pecojn da pano kun fromaĝo, strabe rigardas trans la gazeton, kiun li tenas preskaŭ horizontale antaŭ si, kaj ekvidas la vestetojn. Li konjektas, ke ili estas por la infano de Rika, sed preskaŭ ne kuraĝas informiĝi pri tio. Li bolas pro retenata kolero, ĉar li malamas la mutulinon; kaj ĝenas lin, ke lia edzino tiel sin interesas pri la trovito. Sinjorino Klomp kviete

— Kio estas tio?

— Vestetoj.

— Tion mi vidas..., sed por kiu?

— Por Moseo.

— Por la trovito?... Hm!... Ĉu la mutulino mem ne povas prizorgi tiujn vestojn?

— Ŝi povas, sed mi volas surprizi ŝin.

— Surprizi!?

— Jes, la infano havas sufiĉajn vestojn, sed ili ne taŭgas por la ceremonio.

— Ceremonio

— Moseo kompreneble devas esti baptata kaj por tiu ceremonio li bezonas specialajn vestetojn.

— Nu! ... ĉu vi devas pretigi ilin?

— Mi ne devas, sed plaĉas al mi pretigi ilin, ĉar Rika ne komprenas, nek pri baptado, nek pri vestoj bezonataj por tiu baptado.

— Ĉi tiu infano devas esti baptata!?

— Memkompreneble!... Ni loĝas en kristana vilaĝeto, kie ĉiuj infanoj estas dece baptataj. Kial do oni farus escepton kun Moseo?

— Jen io bela!... Ĉu la parencoj de la mutulino ne povas zorgi pri ĝi?

— Sendube ili povos, sed mi ja povas ankaŭ, kaj la pastro petis al mi aranĝi ĉion.

— Hm! ... bela afero!

— Vi do ne kontraŭstaros?

Klomp, ne respondante al tiu demando, diras plue:

— Kiu certigas, ke la gepatroj de la infano estas kristanoj?... Oni diris en la vilaĝo, ke li estas simila al juda infano.

— Eble li estas judo, sed tio ne malhelpas. Multaj judoj fariĝas kristanoj.

— Povas ankaŭ esti, ke li estas turko.

— Turko!?

— Jes, turko... Ĉiuj turkoj havas nigrajn harojn kaj nigrajn okulojn.

— Tio ankaŭ ne malhelpas. Ĉiu povas fariĝi kristano, eĉ turko.

— Kaj kiam li devas esti baptata?

— Hodiaŭ.

— Hodiaŭ!?

Klomp forĵetas la gazeton kaj kun surprizo li rigardas sian edzinon.

— Hodiaŭ!? — li rediras. — Kial vi ne jam parolis pri tio?

— Ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi petis al mi, ke mi jam neniam parolu pri Rika.

Klomp ekpromenas tien kaj reen en la ĉambro. Li pensas pri tio, ke li ĉiam iras preĝejon dimanĉe, ne el religiaj motivoj, sed por pasigi parton de la por li enuigaj dimanĉoj. Se li ankaŭ nun iros, li sidos preskaŭ vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Rika, ĉar lia preĝeja benko staras tuj antaŭ tiu, kie kutime sidas la gepatroj, kies infanoj devas esti baptataj. Li povus nun resti hejme, sed ne kuraĝas timante, ke oni mokos lin poste en la vilaĝa trinkejo, ĉar sendube lia malesto estus rimarkata kaj priparolata. Ĉiu ekaŭdis pri la renversita laktobarelo, kaj oni dirus, ke li ne venis en la preĝejon pro la mutulino.

Sinjorino Klomp divenas facile, ke ŝia edzo prefere ne irus nun al la preĝejo, nome por eviti Rika, sed ŝi tute ne aludas tion. Silentante ŝi prenas la vestetojn, ekstaras, vestas sin por eliri; tiam ŝi diras al Klomp:

— Vi ja ne devas ĉeesti la baptadon.

— Sed kion diros la farmistoj, se mi malestos? Ili diros: Klomp ne kuraĝis iri preĝejon pro la mutulino.

— Lasu ilin paroli.

— Mi dezirus, ke tiu malbeninda mutulino estu ĉe ĉiuj diabloj!

Sinjorino Klomp kapskuas, sed ne respondas al tiu deziro, ĉar ŝi konas sian edzon kaj ne volas inciti lian koleron. Trankvile ŝi do prenas la paketon kun la vestetoj sub la brakon kaj eliras.

La farmisto restas en la ĉambro; li staras kun disstarigitaj kruroj, kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro; li sin klinas kaj postrigardas ŝin tra la fenestro.

Ŝi iras al Rika. Atinginte ŝian dometon, ŝi rigardas tra la vitraĵo de la fenestro kaj vidas, ke la mutulino suĉigas la knabeton. Rika tamen tuj rimarkas la mastrinon, ĉar ŝi rigardas post sin. Rideto ludas sur ŝia vizaĝo kaj fingre montrante la pordon ŝi petas la sinjorinon al si.

La farmistedzino eniras kaj montras la paketon.

Rika levas la brovojn supren kaj la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, ĉar ŝi divenas tuj, ke la mastrino volas surprizi ŝin.

Minuton poste ambaŭ sidas unu flanke de la alia, kaj dum la infano suĉas kaj laŭvice rigardas la virinojn, sinjorino Klomp malfermas la paketon, elprenas la vestetojn kaj pendigas ilin sur unu el siaj manoj, kiun ŝi levas alten por montri, kiel sidos la blanka kufeto, la blanka jupeto kaj cetere.

Rika admir-ekstariĝas kaj dankas la mastrinon per laŭtaj krioj kaj manpremo. Ŝi fingre montras la biblian Moseon por diri, ke ŝia Moseo estos tiel bela kiel tiu alia, kaj sinjorino Klomp kapklinas ridetante kvazaŭ por diri: Vi estas prava..., li estas tiel bela.

Moseo nun trinkis sufiĉe kaj li estas vestata per la novaj neĝblankaj vestetoj. La mastrino prenas lin sur la brakoj kaj ekstaras je kelkaj paŝoj por vidigi al la mutulino, kiel bele aspektas ŝia knabeto, kaj Rika kunfrapadas la manojn pro ĝojo kaj admiro. Ŝi volas repreni la infanon, sed sinjorino Klomp subite prezentas al ŝi alian paketon kaj geste diras:

— Malfermu! ... ĝi estas via.

Rika komprenas, obeas kaj eltiras el ĝi blankan kufon, belan silkan mikskoloran antaŭtukon kaj paron da ŝuoj.

Ŝuojn Rika neniam portis kaj ŝi miras, refoje supren tirante la brovojn; tiam ŝi frapetadas per la fingro la ŝuojn kaj sin mem kaj demandis per tio:

— Ankaŭ miaj?

La mastrino kapklinas ridetante kaj geste diras:

— Almetu ilin!

Rika almetas ilin kaj feliĉe la novaj ŝuoj sidas bone. Kiel knabineto, kiu por la unua fojo surhavas novajn botetojn, tiel la mutulino admiras la ŝuojn kaj faras kelkajn paŝojn sur la kahelplanko. Tiam ŝi surmetas la kufon kaj la antaŭtukon kaj rigardas sin en la spegulo.

Estas nun proksimume la naŭa kaj duono. La farmistedzino signodonas, ke la mutulino sekvu ŝin eksteren, sed ĉi tiu restas staranta, ne sciante, kial eliri. La mastrino jam estas kun la infano en la koridoro kaj denove signodonas.

Rika, kiu fidas en ĉio la mastrinon, sekvas kaj ambaŭ eliras en la direkton de Brej.

Strangaj pensoj eniras la kapon de la mutulino: Kial ŝi devas iri kun la mastrino?... Kien?... Kial la infano ĉeestas?...

Ili iras plue laŭ la sabla vojeto. La ŝuoj de Rika nun tute ne flanken ĵetas nubetojn el sablo, ĉar ili estas tre malpezaj, kaj estas al ŝi, kvazaŭ ŝi irus nudpiede. Ili atingas la makadaman vojon kaj Rika ekvidas, ke la paŝoj de la mastrino sin direktas al la mortintejo

Sub la orgeno kaj tra la nefermita pordo eniras en intertempoj viroj, virinoj kaj geknaboj. La viroj sidiĝas sur la dekstraj benkoj, kaj la virinoj kaj geknaboj sur la maldekstraj. Antaŭ ĉiu benko altiĝas la dorso de alia benko; sur tiu dorso sin trovas deklivaj tabuletoj, kiuj utilas por meti la psalmolibrojn.

Preskaŭ ĉiuj sidlokoj nun estas okupitaj, ĉar pro la baptado de la trovito eĉ ne unu el la ordinaraj vizitantoj volas malesti.

La du benkoj flanke de la predikseĝo estas turnitaj al ĉiuj aliaj, tiel ke Rika oportune povas vidi ĉiujn homojn eniri kaj eksidi. Fine eniras Klomp. Liaj pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la preĝejo kaj rigardante

Rika miregas. — Kion la blankbarbulo faros tie? — ŝi pensas.

La pastro benas la aŭskultantaron, preĝas laŭtvoĉe, kaj poste ĉiuj kantas psalmon.

Rika vidas, ke ĉiuj malfermis libreton kaj movadas la lipojn. Ŝi rimarkas, ke ĉiuj sammaniere movadas ilin kaj ŝi konjektas el tio, ke ĉiuj legas la samajn vortojn, sed tre malrapide. Ŝi ne konscias, ke oni kantas kaj ke la orgeno ludas.

Post kiam ĉiuj ĉesis movadi la lipojn, la pastro sola faras tion; li predikas. La unua parto de la prediko daŭras duonan horon.

La predikisto havas strangan manieron de prediko; li laŭvice rigardas tra la du fenestroj flanke de la predikseĝo, kaj sur la skribitan predikaĵon antaŭ si, ĉar li ĉiam legas ĝin.

Klomp tute ne aŭskultas; li malbenas enpense la mutulinon, ŝian infanon kaj deziras, ke ili ambaŭ estu ĉe ĉiuj diabloj. Li ekmemoras la renversitan laktobarelon kaj la ridadon de la servistinoj, kaj li ekhontas kaj ekbolas pro interna kolero, sed en la preĝejo li ne povas eksplodigi tiun koleron. La antaŭ li sidanta servistinaĉo ĝenas lin kaj por eviti ŝiajn rigardojn, li ŝajnigas legi en la psalmolibro. Anstataŭ legi tamen, li kalkulas sian gajnon de la aveno, de la hordeo, de venditaj bovinoj kaj ĉevaloj kaj tiel plu. Lian kalkulon fine interrompas la pastro, kiu malsupreniras la ŝtupareton

La mutulino sidas kun etendita kolo kaj rigardas; ŝi tamen ne komprenas tion, kio okazas, sed konscias, ke la tuta soleno fariĝas en honoro de la infano, kaj ŝi estas kortuŝata kaj ellasas du grandajn larmojn. Ŝi nun scias, kial la mastrino tiel bele vestis ŝin kaj ŝian knabeton, kaj kiam la mastrino returnas sin kun la baptita Moseo kaj eksidas refoje ĉe sia flanko, la mutulino kaptas ŝian manon kaj premas ĝin.

Ambaŭ estas feliĉaj, pli feliĉaj ol Klomp, kiu en realo hontas, ĉar lia edzino tiel publike sin okupas kun tia ordinara servistino kaj kun tia bubaĉo, kiu eble estas nur judo aŭ turko, kaj li ĝojas, kiam la dua parto de la prediko estas finita kaj ke li povos reiri hejmen por fordormi kelkajn pluajn horojn de la enuiga dimanĉo.

Ne nur Rika miras dum la ceremonio, sed ĉiuj aliaj vizitantoj miris: Rika pro la honoro, farita al la knabeto kaj la aliaj pro tio, ke Klomp dum la predikado ne dormis kiel laŭkutime.

Moseo, kies familia nomo estas Landman, ĉar la mutulino sin nomas tiel, Moseo estas sana knabeto. Li kreskadas tieldire kiel brasiko, manĝadas kiel lupo, kaj jam ne suĉas lakton. Lia stomako estas tia, ke li povas manĝkonsumi ĉion, kaj ĉion li manĝas kun admirinda apetito. Neniam li malsanas, neniam li ploras, ĉar li estas ĉiam kontenta.

Li estas nun kvinjara kaj regule akompanas la mutulinon

Ĉiuj loĝantoj de Brej kaj Warfum konas Moseon, kaj ĉiuj trovas lin belega knabo, ĉar belega li estas. Neniam oni vidis pli belajn krispajn harojn ol tiujn de Moseo; neniu knabo iam havis pli belajn, pli nigrajn kaj pli honestajn okulojn, pli rektan nazon kaj pli belan buŝon ol Moseo.

Kiam la mutulino iras al Pentman, ĉiam Moseo akompanas ŝin kaj ĉiam la spicisto prezentas al li kuketon aŭ figon, kiun la knabo memkompreneble tuj formanĝas kun apetito.

Rika scias, ke li povas aŭdi kaj paroli kaj ke li havas en la oreloj tiun mirindan senton, kiu al ŝi mankas, kaj ŝi estas feliĉa pro tio.

Kun miro ŝi rigardas lin, kiam li same kiel la spicisto movadas la lipojn, se li volas komprenigi ion al li.

Moseo povas kuri kiel leporo, ĉar de sia juna aĝo li lernis movadi la piedojn en vigla maniero. Rika ĉiam iras rapide, sekve por ne postresti, li estas devigata rapidigi ilin, ĉar ili estas pli mallongaj ol tiuj de la „patrino“.

Kiam Rika iras kun Moseo, kiun ŝi preskaŭ ĉiam tenas ĉe la mano, ĉiuj preterpasantoj postrigardas ilin, kaj ĉiuj (nur ne Klomp), sentas admiron kaj respekton por la servistino, kiu kiel vera patrino sin dediĉas al fremda infano, kiun ŝi amas kiel propran filon.

Instinkte ŝi scias, ke la homoj ŝin estimas pro la trovito, kaj ŝi fieriĝas pro tio.

Moseo konas ĉiujn flankvojetojn de Brej kaj povas salti trans multajn longfosojn. Kelkfoje li saltas en unu el ili kaj rehejmiĝas malseka kiel akvorato, sed Rika ne koleras pro tio. En tiuj okazoj ŝi surmetas al li sekajn vestojn, la malsekajn ŝi purigas, sed neniam ŝi punas la

Estas io, kio tre surprizas Rika. Kelkfoje la knabo iras al Brej kaj eksidas sur la planko de la nefermita turo kaj kun dispartigitaj lipoj fikse rigardas antaŭ sin al la malbela ruĝa muro, kvazaŭ li aŭskultus ion misteran, sin trovantan post ĝi en la preĝejo.

Multfoje, precipe en sabato je la dekdua horo, kiam ŝi ne trovas la knabon en la dometo, ŝi iras al la turo kaj tiam li sidas tie sur la malvarmaj kaheloj kaj aŭskultadas.

La orgenisto, kiu ordinare sabate ekzercas la psalmojn, ludotajn en la posta tago dum la diservo, ankaŭ multfoje, forlasante la preĝejon, rimarkas tie la sidantan knabon kaj ĉiam li diras al si:

— Li amas muzikon.

Moseo estas jam tro granda knabo por dormi en la kesteto, sekve Rika aĉetis forporteblan liteton, kiu staras flanke de la ŝia; kaj la kesteto

Kaj Moseo kreskas.... kreskadas.

Monatoj pasas, Moseo fariĝis sesjara kaj devas vizitadi la lernejon de Brej. Rika scias nun, ke la viro, kiu sidis antaŭ la orgeno, kiam la knabo estis baptata, instruadas infanojn, kaj ŝi volas, ke Moseo lernas skribi kaj legi, ĉar ĉiuj homoj povoscias tion, nur ne ŝi mem.

Moseo konas la vojon al la lernejo kaj fidele vizitadas

La instruisto sin trompis tamen, ĉar la knabo diligente lernadas kaj ĉiam aŭskultas atente, kiam li rakontas pri kio ajn.

Post unu jaro la knabo povoscias iom legi kaj skribi kaj donace ekhavis ardezon kun bela grifelo kiel rekompencon de diligenteco, kaj Rika fieriĝas ankoraŭ pli multe pro sia adoptita filo.

Dimanĉe, kiam la orgenisto ne ludas, Moseo sidas ĉe la tablo kaj Rika rigardas kun profundaj kavetoj en la vangoj, kiel li manuzas la grifelon kaj kiel lerte li legas en bildolibreto. Ŝi deziras, ke li posedu multajn tiajn librojn kaj ĉiusemajne ŝi aĉetas unu po dek cendoj ĉe la libristo de Warfum, kaj Moseo kun ĝojo rigardas la belajn bildojn kaj legas la sub ili starantajn presitajn vortojn.

La instruisto jam sciigis pli ol unu fojon al la pastro, ke Moseo estas la plej bona lernanto el lia klaso kaj la pastro, ride plilarĝigante la blankan barbon, ĉiufoje respondis al tio:

— Mi neniam dubis, ke li fariĝos bona lernanto; nur rigardu al li en la okulojn, kaj vi ne povas ne rimarki tion.

— Sed —, tiel ĉiam diras plue la instruisto, — li plej amas la orgenon.

De post la tempo, kiam la orgenisto eksciis, ke Moseo amas la muzikon, la knabo regule akompanas lin sur la orgenejon, ne nur sabate, sed ankaŭ dimanĉe dum la diservo.

Moseo ĉiam sidadas senmove, kiam la sonoj de l’

Refoje jaro pasas kaj Moseo, kiu faris jam grandajn progresojn en legado kaj skribado, ankaŭ lernis la nomojn de la notoj kaj tiel komencis studadi la unuajn elementojn de la muziko.

Kvara Ĉapitro.

Kermeso en la vilaĝo — La karuselo kaj kio plej multe interesas Moseon — La Valpurgisnokto — Du flutoj — Kion oni vidas en la cirko — Moseo estas rajdisto kaj li mem scias nenion pri tio.

Estas en la jaro 1904a kaj en la monato Junio, kaj en tiu monato la vilaĝo Warfum ĉiujare havas sian kermeson.

En la tiel nomita Turstrato, tio estas tiu strato, ĉe kies okcidenta flanko staras la preĝejo kun la alta turo, sin etendas du vicoj da kermestendetoj, kie la kermesaj vizitantoj povas aĉeti ludilojn por infanoj, kukojn, ĉokoladon, fritpastaĵojn kaj cetere.

Inter tiuj tendetoj staras aliaj, kie oni vete ĵetas ringojn ĉirkaŭ tranĉiloj, starantaj iom poste kaj en longaj vicoj sur dekliva tabulo. En aliaj la vizitantoj trovas okazon farigi siajn portretojn, esplori sian estonton, vidi dikegan, tricent-kilograman sinjorinon, aŭ ĉevalon kun kvin piedoj kaj aliajn mirindaĵojn.

Proksime de tiu tendetaro, en flankstrato antaŭ la publika lernejo sin turnadas karuselo. Ĝi estas plena je knaboj kaj knabinoj. Unuj sidas sur ligna ĉevalo, aliaj sur ligna virineto de maro kun bela kurba vosto, aŭ sur ligna oscedanta leono kun longaj kolharoj.

Tuj apud la karuselo staras longa fosto, sur kiu estas najlita fera kesteto, en kies mezo troviĝas ronda elstaranta butono. La infanoj, kiujn rapidege turnas la karuselo, tenas en la mano maldikan lanceton el fero,

Dum granda orgeno, staranta ĉe la dika akso de la karuselo, ludas, la geknaboj kun kapturniĝanta rapideco preterflugas la kesteton kaj la tintado de iliaj lancoj sur la kesteto sin miksas kun la sonoj de l’ orgeno kaj la laŭtaj krioj kaj ridoj de l’ infanoj.

Moseo tamen ne partoprenas tiun turnirludadon. La lanco, kiun li de la komenco de l’ turnado havis en la mano, restas tie sen movo. Li ne celas la butonon por aŭtomate aperigi la grimacantan virkapon; li nur rigardas antaŭ sin kaj al sia patrino, kiam lia leono en fluganta rapideco preterpasas ŝin. Li aŭskultas la orgenon, kiu ne ludas psalmojn, sed valsojn kaj muzikaĵojn el operoj. Ĝi ĵus ekludis la Valpurgisnokton el Faust, kaj la knabo estas ravita de la bela muziko, kiu tuŝas tutan lian animon. Intertempe li turniĝas kaj turniĝas; ĉiufoje, kiam la leono flugpasas la mutulinon, li ŝin rigardas, ĉiam aŭskultante la operomuzikaĵon. Li ne ekpensas pri tio forlasi sian lokon kaj por ĉiu turnado de la karuselo, daŭranta proksimume tri minutojn, li pagas unu cendon al la karuselisto. Ĉi tiu trovas, ke li estas bela knabo; li frapetas al li sur la ŝultron aŭ sur la vangon aŭ sur la belajn buklojn ĉiufoje, kiam li ricevas la cendon kaj Moseo ridetas, turniĝadas kaj aŭskultadas. Jam pli ol dudekfoje li pagis unu cendon kaj dume li aŭdis la Valpurgisnokton almenaŭ dek fojojn, tiel ke li konas parkere la tutan melodion, kiu tamen ne enuigas lin. Fine li sentas,

Oni vendas tie ludilojn, kaj Rika okule serĉas, kion ŝi aĉetos por la knabo, ĉar ŝi vidis, ke ankaŭ aliaj virinoj faris tion por siaj knaboj kaj knabinoj. La tendisto montras pafiletojn, soldatajn ĉapeletojn kaj tiel plu, sed Moseo ne volas ilin havi. La tendisto serĉas plue kaj ekkaptas fajfilojn el lado, ekfajfas sur ili por aŭdigi la belan sonon, kaj Moseo elektas unu. Rika tamen aĉetas tri de diferenca longeco, kaj la knabo estas feliĉa kun la trezoro. Nun li ja povos fari muzikon mem. Rika pagas kaj ŝi promenas plue kun Moseo.

Estas nun la tria horo en la posttagmezo. Promenante preter ĉiuj tendetoj, ili fine atingas la finon de la strato. Irante maldekstren laŭ alia strato, ili vidas je kelka distanco sur placo antaŭ hotelo la cirkon de Blanuso kaj kompanio. Tiu cirko vizitas jam dum multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco Groningen. La cirko estas negranda, posedas nur unu ĉevalon, sed pro kelkaj aliaj mirindaj bestoj kunlaborantaj, kaj pro kelkaj bonaj artistoj la direktoro Blanuso ĉie havas sufiĉan sukceson perlabori la ĉiutagan panon por ĉiuj kunludantaj homoj kaj bestoj.

La prezentado estas komenciĝonta kaj arlekeno en mikskolora kostumo laŭte anoncas al „la estimata publiko“, ke oni devas rapidi por aĉeti enirbiletojn, ĉar restas nur malmultaj neokupitaj sidlokoj en la cirko.

Multaj homoj kun infanoj eniras kaj Rika, legante la scivolecon sur la vizaĝo de Moseo, aĉetas du biletojn po kvardek cendoj, kaj ŝi eniras kun la knabo.

Estas la unua fojo, ke Rika vidas la internon de cirko. Ĝis nun Moseo estis tro juna por ĉeesti prezentadon,

Sur la cirkloforma planko kuŝas dika tavolo da sablo bele rastita.

Ekstere la arlekeno ankoraŭ ĉiam instigas „la estimatan publikon“ tuj aĉeti la lastajn disponeblajn enirbiletojn, kaj dum la ankoraŭ neokupitaj sidlokoj iom post iom estas prenataj, la prezentado komenciĝas.

Flanke de Rika, en loko apartigita de ĉiuj aliaj sidlokoj, sidas tri muzikistoj, kiuj ludas per ĉiuj siaj fortoj. La muziko ne estas tre bela, sed ĉar la oreloj de vilaĝanoj ordinare ne estas trodorlotitaj, la „estimata publiko“ trovas ĝin sufiĉe bela; la plej multaj eĉ tute ne aŭskultadas la muzikon, faratan sur fluto, violono kaj malgranda tamburo.

Moseo aŭskultas atente la ĵus komenciĝintan valson, sed la mutulino, kiu ne komprenas, kion faras tiu violonisto, tiu flutisto kaj tiu tamburisto, jam ne atentas ilin. Ŝi rigardas ĉirkaŭe kaj fariĝas scivola. — Kio do okazos sub tiu ĉi grandega ombrelego, de kies pinta supro pendas du ŝnuregoj kun dika horizontala bastono? Al kio servos aliaj ŝnuroj fiksitaj al la palisegoj ĉe la enirejo de la cirko? — Tiel ŝi pensas.

Flanke de Moseo, kiu nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto kaj de la violonisto, sidas lia amiko, la spicisto Pentman, kiu tre ĝojas, ke la trovito okaze sidas tuj apud li, ĉar li amas babiladi kun la knabo.

— Bela cirko, ĉu ne vere, Moseo? — li diras.

— Jes ... kaj bela muziko.

Pentman, kiu jam multfoje aŭdis la muzikon de la militista stabo en la urbo, ridas pro la naiveco de la knabo; li tamen diras:

— Ho jes, sufiĉe bela.

— Ĉu estas malfacile ludi sur tia instrumento? — kaj Moseo fingre montras la violonon.

— Sur violono?

— Jes.

— Mi ne scias, kial vi demandas tion?

— Ĉar mi dezirus lerni ludi sur ĝi.

La spicisto ridas, tiam li demandas plue:

— Ĉu vi neniam aŭdis violonon antaŭe?

— Nur la orgenon en Brej, kaj tiun en la karuselo... Tiu en la karuselo ludas belege, mi aŭskultis ĝin —, kaj aperigante fluton el sub la frako, li demandas:

— Ĉu mi povus lerni ludi tion sur la fluto, kion ludis la orgeno de la karuselo?

— Eble, Moseo; vi povos klopodi.

— Mi klopodos —. Moseo refoje subfrakigas la fluton, tiam montrante la pendantan bastonon, li demandas al Pentman:

— Kio estas tio?

— Tio estas trapezo.

— Al kio servas trapezo?

— La arlekeno laboros sur ĝi.

— Ĉu laboros? — Moseo ne komprenas kiel oni povas „labori“ sur tia bastono.

— Jes, vi tuj vidos, sed antaŭe okazos io alia.

— Kio?

La spicisto havas programon kaj li klarigas:

— Unue la direktoro rajdos sur sia ĉevalo, kiun li dancigos.

— Ĉu la ĉevalo povas danci!?

— Jes, kaj poste la arlekeno aperos kaj ludos intertempan amuzaĵon.

— Kio estas tio?

— Vi vidos, mi ne povas bone klarigi tion; kaj tiam eniros fraŭlino, kiu dancos sur tiu ŝnurego.

— Ĉu sur tiu ŝnuro? — Moseo ne kredas tion, kaj la spicisto klarigas plue:

— Jes, sed antaŭe oni streĉos la ŝnuron de tie al tie —, kaj li montras la lokojn.

— Kio okazos poste?

— Poste refoje okazos intertempa amuzaĵo kaj tiam sekvas tre bela numero, en kiu partoprenos kvar bestoj, kiuj rajdos unu sur la aliaj...

La spicisto volas daŭrigi la klarigadon kaj legi la tutan programon, sed lin interrompas la apero de la direktoro. Sur la ununura ĉevalo de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l’ areno kaj la ĉevalo faras riverencon antaŭ „la estimata publiko“; post la riverenco la besto ekdancas gracie, dum la muziko ludas: „Sur la ondoj“ de Straus.

Ĉiuj rigardantoj kun atento sekvas la belan beston per la okuloj, kaj ĉiuj estas ravitaj pro la graciaj paŝoj de la ĉevalo. Fine ĝi ĉirkaŭgalopas kelkajn fojojn kaj tiam malaperas, laŭte aplaŭdate de la rigardantoj.

La intertempa amuzaĵo, kiu nun sekvas, konsistas el kelkaj aersaltoj de la arlekeno kaj interparolado inter li kaj alia ludanto, kiun oni konas sub la nomo: „malsprita Aŭgusto“.

Ili havas kompreneble grandan sukceson kaj apenaŭ ili foriris, kiam oni streĉas la ŝnuregon.

Moseo estas scivola, kiel oni povos danci sur ĝi kaj li etendas la kolon por pli bone vidi. La dancistino tuj poste aperas kun graciaj saltetoj kaj riverencetoj. La malsprita Aŭgusto volas helpi al ŝi suprensalti sur

Subite la arlekeno kaj la malsprita Aŭgusto revenas laŭte interdisputante pri la dancistino. La disputado estas tre amuziga kaj ĉiuj laŭtege ridas pro la demandoj kaj la respondoj, kiuj sin sekvas rapide. Intertempe la dancistino malaperas, kaj rapide engalopas la ĉevalo. La besto ĉirkaŭgalopas du fojojn kaj tiam eniras kaprino, kiu ekhaltas en la mezo de la areno. Vidante la kaprinon, la ĉevalo ekhaltas kaj atendas pacience, ĝis kiam ŝtuparo estas lokata de la sabla planko ĝis la vosto de la ĉevalo. La kaprino supreniras la ŝtuparon kaj ekstaras sur la ĉevaldorso. Post la kaprino enkuras hundo, kiu saltas sur la kaprinon kaj fine ensaltas sur la malantaŭaj piedoj simieto. Dum laŭtaj ridegoj de la publiko la simieto rampas sur la ĉevalon, de ĝi sur la kaprinon kaj poste sur la hundon. Gravmiene la direktoro, staranta en la mezo de la areno, faras sian riverencon, klaketas per la vipo kaj la ĉevalo ekpaŝas kaj fine galopas ĉirkaŭen kun la tri rajdantoj sur la dorso.

Kvankam ĉi tiu numero de la programo havas en realo nenion rimarkindan por persono, kiu vidis prezentadojn en granda cirko, tiuj kvar bestoj-artistoj tamen kaŭzas la plej grandan admiron de vilaĝanoj, kiuj nur unu foje ĉiujare ĉeestas ion tian dum la kermeso. Estas do memkompreneble, ke la bestoj post tiu numero de

Ankaŭ Rika partoprenas al la aplaŭdado. Ŝi kun intereso sekvas ĉiujn numerojn de la programo, ne nur pro la plezuro, kiun ili kaŭzas al ŝi mem, sed precipe pro Moseo, kiu kun ruĝaj vangoj sidas sur sia loko, jen rigardante la artistojn, jen aŭskultante la belan muzikon ĉe sia flanko.

Venas nun la vico de la gimnastikisto por „labori“ sur la trapezo. Lin sekvas denove intertempa amuzaĵo de du arlekenoj kaj de la malsprita Aŭgusto.

Dum la lastaj numeroj la mutulino ekrimarkis, ke la malsprita Aŭgusto multfoje rigardas ŝin kaj Moseon, sed precipe la lastan. Ŝajnas al ŝi, ke tiu stranga viro intencas ion kun la knabo kaj ŝi jam ne perdas lin el la okuloj. Ŝi rimarkas, ke li parolas al la direktoro pri Moseo, kaj ke la direktoro siavice atente rigardas kaj okule ekzamenas ŝian knabon.

— Kion do ili intencas kun li? —, ŝi pensas.

— Eble ili trovas lin rimarkinda knabo —, ŝi pensas post kelka tempo. Momenton poste la malsprita Aŭgusto, ĉiam dirante ŝercaĵojn, kiuj laŭte ridigas la rigardantojn, eksidas post la spicisto, kaj dum la du arlekenoj duope kaptas la atenton de la rigardantoj, li mallaŭte diras al la spicisto:

— Diru foje, sinjoro, tiu knabo do ne estas via filo?

— Mia filo?... Ho ne!

— Kies filo li estas?

— De la surdmuta virino, sidanta ĉe lia flanko.

— Ĉu li vere estas ŝia filo?

— Kial vi deziras scii tion?

— Tial, ke li tute ne similas ŝin, nek iun alian en la tuta vilaĝo. Ŝajnas al mi, ke li ne naskiĝis tie ĉi,

— Ĉu por helpi al vi?

— Jes, knabon, kiu kunludas en la antaŭlasta numero. Ĉu ŝi kaj li konsentos en tio?

— Mi ne scias; demandu do al Moseo mem, li eble volonte konsentos.

— Dankon!

Aŭgusto flustras kelkajn vortojn en la orelon de la knabo, kiu komence estas surprizita, sed poste ekridetas kaj kapjesas. La malsprita Aŭgusto iras for kaj lin sekvas per la okuloj la mutulino, kiu ne povas diveni, kion intencas tiu arlekeno, sed ĉar la knabo ŝajnas kontenta kaj ridetas ankoraŭ, ŝia malkonfido tuj malaperas; krom tio ŝi scias, ke ĉiuj homoj amas la knabon, ŝi do havos nenion por timi, kaj refoje ŝi kun scivolo atendas tion, kio estas okazonta sur la areno.

— Kion li flustris al vi, Moseo? — demandas la spicisto.

— Ĉu mi volas rajdi fojon sur la ĉevalo por amuzi la homojn.

— Ĉu vi povas rajdi?

— Mi multfoje rajdas sur la blankulo de Klomp.

— Ĉu vi ne timas defali de la ĉevalo?

— Ho, ne!... — Li volas paroli plue, sed io nova estas komenciĝonta kaj li eksilentas, rigardante la lokon, kie eniras la artistoj kaj la bestoj. La direktoro ĵus eniris. Li salutas per la vipo la rigardantojn kaj diras, ke li havas la honoron anonci specialan numeron titolitan: „La misterplena rajdado“, per kiu „la estimata publiko“ spertos la mirindan fortecon de la hipnoto. — La hipnoto — tiel la direktoro diras plue, — havas la mirindan fortecon, ke ĝi povas fari por momento artiston el ĉiu ajn persono ĉeestanta la prezentadon, kondiĉe, ke la

Moseo tamen restas sidanta, ne ĉar li timas, sed ĉar ĉiuj fikse rigardas lin. Fine la spicisto diras al li:

— Nu, Moseo, iru do, ne timu, estas ja nur ŝerco.

Moseo ekstaras kaj antaŭ ol la mutulino konjektas, kio okazos, la knabo forlasis sian benkon kaj jam staras sur la areno.

Vidante ke Rika malkvietiĝas iom, la spicisto ridetante komprenigas al ŝi, ke ŝi ne timu, kaj ŝi restas kvieta sur sia sidloko.

La direktoro sidigas la knabon sur seĝon kaj donas signon al arlekeno; ĉi tiu foriras, sed revenas tuj kun juna fraŭlino, kiu ekstaras antaŭ Moseo. Ŝi demandas al li:

— Ĉu vi povas rajdi?

— Jes, mi povas.

— Ĉu vi povas rajdi staranta sur ĉevalo?

— Tion mi neniam faris.

— Sed ĉu vi volas?

Moseo ne scias kion respondi kaj silentas. Kelkaj personoj vokas:

— Diru „jes!“

— Jes! — diras Moseo.

— Bone —, diras la direktoro, — vi rajdos ... Nun fikse rigardu la fraŭlinon en la okulojn.

Moseo rigardas la fraŭlinon, kiu kvazaŭ ĵetas al li plenmanojn da neekzistantaj objektoj. Ĉiufoje la knabo palpebrumas, ĉar ĉiufoje ŝajnas al li, ke ŝi kaptas en la aero ĉiuspecajn objektojn por ĵeti al li en la okulojn;

— Dormu!

Post tiu vorto Moseo estas tre surprizita, li jam ne ridetas, sed iom timetas. La fraŭlino nun malrapide paŝas dorse malantaŭen kaj signodonas al Moseo, ke li sekvu ŝin. La tuta publiko tre miras, ĉar la knabo ekstaras kaj sekvas la fraŭlinon, kiu sen interrompo rigardas lin fikse en la okulojn. Post tridek-kelkaj paŝoj ambaŭ malaperas kaj la areno estas malplena. Flustrado trakuras la cirkon, kelkaj rigardantoj pensas nur pri ŝercaĵo, aliaj tamen, kredantaj pri la forteco de la hipnoto, atendas ion seriozan. La muziko komencas mallaŭte ludi. Ĉiu kun scivoleco atendas tion, kio okazos. Oni scias, ke Moseo ne povas rajdi staranta sur la ĉevalo, spite tio la hipnotistino promesis, ke li vere faros tion dank’ al la forteco de la hipnoto. Post kiam la muziko ludis kelkajn minutojn, engalopas la ĉevalo sen rajdisto. La direktoro sin lokas en la mezo de la areno kaj klakas per la vipo por plirapidigi la beston. Apenaŭ ĝi faris tri aŭ kvar ĉirkaŭiradojn, kiam Moseo reaperas sen la hipnotistino. Lin sekvas Aŭgusto la malspritulo, kiu sin klinas kun kapo turnita al la galopanta ĉevalo. En tiu sintenado li restas staranta, rigardante post sin al Moseo. Ĉi tiu ekkuregas, saltas sur la dorson de la malspritulo, kaj ĝuste en tiu momento, kiam pretergalopas la ĉevalo, li per unu lerta saltego saltas de la dorso de Aŭgusto sur la ĉevalon. Ĉiuj estas mutaj de surprizo

La mutulino ekstaras, ĉar ŝi timas, ke la knabo falos, sed la direktoro vokas admone:

— Eksidu kaj silentu, alie la hipnoto ne efikas.

Pentman kvietigas la terurigitan mutulinon, kiu restas sur sia sidloko, daŭre sekvante la knabon per la okuloj.

La ĉevalo galopadas kaj galopadas, dum la direktoro klakadas per la vipo. Trankvile Moseo staras sur la ĉevalo, kvazaŭ liaj piedoj estus najlitaj sur la dorso de la besto. Jen li demetas sian kitelon kaj ĵetas ĝin sur la arenon, jen li demetas la pantalonon kaj la lignajn ŝuojn, kaj minuton poste la knabo ŝanĝiĝis en la plej belan rajdiston, kiun oni iam vidis en cirko. Vestita per flava orbrodita trikoto, sub kiu lia bela korpo plene sin montras, la knabo similas princon el fabelo. Liaj nigraj harbukloj flirtadas ĉirkaŭ lia kapo, kaj liaj okuloj brilas kiel neniam antaŭe. Ĉiam fiksante la rigardon antaŭ sin, li staras gracie kaj tiel oportune sur la besto, kvazaŭ li jam dum jaroj estus cirka rajdisto. Neniu povas kompreni, kiel estas eble, ke tia juna knabo, kiu neniam staris sur ĉevalo, sed nur de tempo al tempo rajdis sidante kaj sub la gardo de plenkreska servisto, tiel subite aperis kiel sperta rajdisto. Sendube io mistera sin devas kaŝi sub tio, sed neniu el la publiko povas klarigi ĝin; tamen neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin konas tro bone por dubi pri tio. Ĉiam la ĉevalo rapidas ĉirkaŭe, dum la direktoro klakadas per la vipo. La mutulino rigardas la malgrandan rajdiston, kvazaŭ ŝi sonĝus; ŝi klare vidas, ke li estas ŝia Moseo, ĉar nur li havas tiajn trajtojn, tiajn harojn kaj tiajn okulojn, tamen ŝi demandas al si kiel li akiris la lertecon por tiel rajdi...

Sed la vipo klakadas kaj la ĉevalo daŭrigas sian galopadon.

Jen aperas denove la hipnotistino. Ŝi havas du brulantajn torĉojn en la manoj kaj ĵetas ilin al la knabo, kiu ekkaptas ilin kaj ekbalancas kun ili, ĝis kiam ili preskaŭ estis forbruliĝintaj. Tiam ŝi prenas fajfilon kaj ankaŭ ĵetas ĝin supren al la manoj de la knabo; li ekkaptas

Tiam ambaŭ forlasas la arenon kaj fariĝas paŭzo, dum komenciĝas laŭtega interparolado de la rigardantoj, kiuj priparolas inter si la fortecon de la hipnoto. Kelkaj dubas pri la artaj procedoj, en kiuj la knabo perdis sian propran volon kaj obeis aŭtomate al la fraŭlino, kiu hipnotigis lin; ili kredas, ke la rigardantoj sub influo de mistera imago kredis vidi la rajdantan knabon. Aliaj kontraŭe opinias, ke pupo, speco de aŭtomato staris sur la ĉevalo anstataŭ Moseo.

La leganto de tiu ĉi rakonto mem kredos, opiniante same kiel kelkaj rigardantoj de la cirko, ke mistero sin kaŝas sub ĉio, kio rilatas la strangan rajdadon, kaj li pavas: Vere io mistera sin kaŝas sub tio, sed ne estas ankoraŭ tempo forpreni la tukon, per kiu ni kaŝas tiun misteraĵon. Iom post iom en ĉi tiu libro alproksimiĝas la ĉapitro, en kiu la verkisto propravole fortiros tiun tukon kaj tiam ĉiu spertos, ke la okazo estas tre ordinara.

Kio ajn estas: Moseo estas la heroo de la tago kaj lia nomo flugas de buŝo al buŝo, kaj kiam li fine reaperas sur la areno, li estas salutata per laŭtaj krioj kaj aplaŭdoj.

Kviete, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, li

Moseo komprenas nenion pri la al li montritaj aplaŭdoj, kaj kiam la spicisto demandas al li, ĉu li estas laca, la knabo kviete respondas:

— Kial?

— Pro la rajdado.

— Kia rajdado?

— Vi ja rajdis!

— La fraŭlino promesis al mi, ke mi rajdu, sed mi tute ne rajdis.

Pentman ne estas surprizita pro la respondoj de la knabo; li ja scias, ke la dorminto neniam memoras, kion li faris dum la hipnota dormo, sed almenaŭ Moseo devus esti laca post tiom da saltoj kaj saltegoj; tamen li havas eĉ ne unu malsekan haron sur la kapo.

— Kion vi faris ekster la areno? — plue demandas la spicisto.

— Ŝi kondukis min en malluman ĉambreton, kaj tie mi sidis longan tempon; krom tio mi faris tute nenion.

Pentman pensas pri la hipnota dormo kaj ridetas. Aliaj personoj, sidantaj antaŭ kaj malantaŭ la knabo, volas kontentigi sian scivolecon pri la mistera rajdado kaj jam multaj demandoj direktiĝas al Moseo, sed li ne povas respondi ilin, ĉar ĉiuj parolas samtempe; li sekve altigas la ŝultrojn, ridetas, sed silentas, tiom pli, ĉar la paŭzo finiĝas kaj la pantomimo komenciĝas. Oni nun ludas „Arlekeno kaj Arĝentino“. La pantomimo estas akompanata de dolĉa muziko, kiu tre plaĉas al Moseo, kaj fine la vilaĝa turo sonigas la sesan horon, kaj la prezentado estas finita.

Moseo kaj la mutulino iras hejmen, ĉar ili vidis sufiĉe.

Tiun vesperon la tuta vilaĝo parolas pri la rajdado de Moseo kaj ĉiuj provas trovi la solvon de la mistero, kiu okazis en la cirko; kaj la mutulino tiun nokton sonĝas, ke refoje la knabo faras la samajn arlekenaĵojn kaj ke li rompas al ŝi ambaŭ krurojn. Kun raŭkaj ekkrioj ŝi vekiĝas, sed kiam ŝi vidas flanke de sia lito la dormantan Moseon (kies belan kapon plene lumigas la enrigardanta luno, kaj kiu trankvile kuŝas kun la tri flutoj antaŭ si), la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, kaj feliĉa ŝi reendormiĝas.

Kaj Moseo mem? Li dormas, tute ne pensante plu pri la okazintaĵo en la cirko; sed li sonĝas, ke li povas ludi sur la fluto, sur la violono, kaj ke ĉiuj admiras lian ludadon.

Kvina Ĉapitro.

Pri neĝo kaj iu, kiu vagadas en la neĝo — Rifuzita rifuĝejo — La izolita dometo — Stranga sonĝo kaj ... hundoj kaj katoj — Stranga dumnokta muziko — La ratkaptisto de Hameln — La „Kol-Nidrej“ de Max Bruch — Violonĉelisto kaj flutisto — Pri multekosta muzikilo — Ripozo post laciga nokto.

Neĝo....., neĝo......, neĝo en la aero, kie milionoj da rulŝvebantaj neĝeroj sin interpuŝadas..... Neĝo sur la domoj, sur la senfoliaj arboj, sur la kamparo kaj sur la frostiĝinta akvo en la longfosoj kaj kanaloj.... Neĝo sur la vojoj.... Neĝo ĉie...........

Unu vasta dika tavolo griza kovras kvazaŭ unu sola vata tuko la tutan ĉirkaŭaĵon. Nur la arboj elstaras el ĝi, kaj ĉar la vento forpelis de ili iom de la falanta neĝo, la malhelaj branĉoj sin etendas ĉiuloken kvazaŭ por peti protekton kontraŭ la rigida malvarmo, kaj ili malakre konturiĝas sur la griza ĉielo.

Estas la kvina horo en la mateno. Ĉie regas granda nokta silento, nur kelkfoje interrompata de la muĝanta vento, kiu ĉirkaŭpelas la neĝerojn, ĝis kiam ili atingas siajn antaŭ ili falantajn kamaradojn malsupre sur la griza tero.

Nur unu sola homo al si liberigas vojon tra la neĝo sur la vojo al Brej. De kie li venis, neniu povus diri; kien li iras, ankaŭ neniu povus diri, eĉ li mem ne ŝajnas tion scii, ĉar de tempo al tempo, kiam la neĝeroj al li ne malhelpas, li vidas ĉirkaŭe, kvazaŭ por esplori, ĉu baldaŭ sin montras loko por rifuĝi. Kun peno liaj rigidaj

Spiregante li iras plue sian vojon tra la griza tavolo, kiu ĉe ĉiu minuto plidikiĝas, ĉar la neĝeroj daŭradas fali kaj frapadas al li en la vizaĝon. La viro, ne vidante taŭgan lokon por ekhalti, marŝas kaj marŝadas plue. Ĉe ĉiu paŝo la ŝuoj faras profundajn truojn en la neĝo kaj ju pli longe li marŝadas, des pli multe li sentas, ke liaj fortoj fine lin forlasos. Li tamen ne perdas la kuraĝon kaj iras plue. Li pasas la preĝejon, sed tute ne rimarkas ĝin pro la falanta neĝo, preskaŭ blindiganta lin. Li nur vidas antaŭ sin sur la vojo kaj sur la iom pli mallumajn longfosojn ĉe liaj flankoj. Ankoraŭ kvarono da horo, kaj li staras sur loko, kie li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren, ĉar tie la vojo subite trafas alian vojon, kun kiu ĝi formas grandan ĉefliteron T.

La viro rigardas dekstren kaj ekpripensas. Kiun direkton li sekvos? Li ne scias, kaj ne sciante kial, li sin turnas maldekstren. Ĉi tiu nova vojo, same kiel la ĵus forlasita, estas ambaŭflanke limigita de longfoso kaj montras la saman aspekton. Nur tie kaj tie ĉi staras malalta arbeto, arbetaĵo aŭ krado, tra kiu oni povas eniri la kamparon aŭ la herbejon transe de la longfosoj. Nenie sin montras domo. Ĉirkaŭe dum kvarono da horo li sekvas la ĵus elektitan vojon kaj jen li por la dua fojo iras maldekstren, ĉar la vojo faras rektan angulon kaj de tie plilongiĝas tiom, kiom la okuloj povas vidi. Feliĉe je kelka distanco tuj apud la vojo kaj en ĝardeneto

— Kio estas?

La vaganto respondas germane:

— Vojaĝanto, kiu perdis la vojon.

— Kion vi volas?

— Ĉu vi bonvolas diri, kie mi estas?

— Apud Warfum.

— Warfum!?

— Jes, Warfum estas tute proksime. Iru laŭ la vojo ĉe via dekstra mano. Ĉe via maldekstra estas la vojo al Brej.

La voĉo eksilentas kaj la pordo refermiĝas. La vojaĝanto, kiu estas petonta rifuĝejon, ekkonscias, ke plua frapado por remalfermigi la pordon estos vana. Li eliras la ĝardeneton kaj daŭrigas iri al Brej. Estas al li indiferente, iri al Warfum aŭ al Brej, ĉar li konas nek unu, nek la alian, li sekve sin donas al la hazardo kaj post duono da horo estas tre surprizita sin trovi ĉe loko, kie la vojo refoje sin dividas. Ŝajnas nun al li, ke li ĉirkaŭiris grandan kvadratan pecon da kamparo kaj post kelka tempo revenos sur la saman lokon, kie li sin trovis

Antaŭ ol atingi ĝin, li ekhaltas, ĉar misteraj sonoj de du flutoj streĉas lian atenton. Ŝajnas al li, ke la sonoj venas el tiu dometo, sed li ne estas certa pri tio. Li aŭskultas atente kaj aŭdas la melodion de bela muzikaĵo. La flutistoj ludas tiel bele kaj tiel korekte, ke la viro estas surprizita en plej alta grado. Ĉiam li opiniadis, ke kamparanoj neniam sin okupas pri muziko, kaj jen tute neatendite kaj eĉ en tia frua horo de la mateno li aŭdas dueton tiel belan, ke eĉ artistoj ne povus plibeligi ĝin. Kio plej multe surprizas lin, estas, ke la du flutistoj ĝuste laŭ la sama maniero aldonas fantaziaĵojn al la melodio, kvazaŭ unu persono ludus samtempe sur du flutoj. Li aŭskultas plue, ĝis kiam la muzikistoj ĉesas ludadi. Malrapide li nun sin direktas al la pordo. Estas kvazaŭ la mistera dumnokta muziko altirus lin, kaj li jam ne povas kontraŭstari frapi al la pordo. Antaŭ ol frapi, li enrigardas tra unu el la du fenestretoj. Li vidas ĉambreton kun malmultaj mebloj. Lampeto staras sur la tablo en la mezo de la ĉambro kaj ĝia lumo disĵetas nigrajn grandajn ombrojn sur la plankon, kiu estas tute farita el kaheloj. Homojn li ne vidas, kaj tion li trovas stranga, ĉar la dometo estas laŭ lia opinio tiel malgranda, ke ĝi enhavas nur ĉi tiun unu ĉambreton. Li iras al la pordo por frapi, sed antaŭe li turnas la feran ringon, per kiu ordinare la kamparanaj dompordoj estas malfermataj. Mallaŭta grincado anoncas al li, ke la riglilo

Li sin trovas en granda hele lumigita salono plena je rigardantoj, antaŭ kiuj li devas ludi. Li ja estas artisto, kies famo disflugis tra la tuta mondo.

Li ludas. Majstre li manuzas la arĉon kaj la belaj tonoj de lia instrumento ravas ĉiujn aŭskultantojn ĝisplore. Post la ludado li ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi. Li estas ekkomencanta, sed io neatendita malebligas al li ludi plue. El iu loko, li ne scias kie, subite eksonas dolĉa muziko de du flutistoj. Ĉiuj ĉeestantoj kun miro rigardas ĉiuloken; la flutistoj tamen estas nevideblaj, sed ili daŭrigas la ludadon, jen duope, jen unuope. Rave ili ludas la Valpurgisnokton el Faŭst, tiel rave, ke la aŭskultantaro jam ne atentas pri la violonĉelisto, kaj la violonĉelisto mem mallevas la manon, lasas fali la arĉon kaj ankaŭ aŭskultas...

Intertempe io stranga okazas je la girlando, kiun li pendigis sur la dorso de sia seĝo. Estas, kvazaŭ ĝiaj koloroj aliiĝus kaj kvazaŭ mistera forto enblovus vivon en ĝin. Ĝi aŭdigas mallaŭtan krion, similantan al miaŭado

Kun ekkrio li vekiĝas... La salono malaperis, sed ne la kato, ĉar efektive ĝi staras sur lia ŝultro kaj ŝovas sian tutan korpon laŭ lia vango por karesi lin.

La flutoj eksilentis, kaj nenio aŭdiĝas en la ĉambreto krom la kontenta murmurado de la kvarpiedulo.

Katoj estas karakterhavaj bestoj, pli karakterhavaj ol ni pensas.

Ordinare malmultaj homoj opinias, ke valoras la penon studadi la karakteron de katoj kaj sen plua pripensado juĝas ilin falsaj bestoj, tute aliaj ol hundoj, kiujn ili rigardas kiel sincerajn kaj bonajn amikojn de la homoj. Fakte tamen la kato estas estiminda besto pro la firmeco de karaktero.

Estas klare kaj nature, ke ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli la humilajn hundojn, kiuj sen kontraŭstaro sin submetas sub ilia volo kaj ambicio. Estas konate, ke la ambicia franca reĝo Henriko la tria malamis la katojn kaj ekzilis ilin de sia kortego, dum li ĉiam estis akompanata de belaj humilaj hundoj. Nur malmultaj ambiciuloj amis katojn kaj unu el ili estis la fama kardinalo Richelieu. Ĉi tiu tamen ne nur estis ambicia, sed ankaŭ homo de fortika karaktero, same kiel liaj miaŭantaj amikoj.

Oni eraras tamen opiniante, ke katoj estas indiferentaj pri homa amikeco. Hundoj estas, kiel ni jam diris, humilaj kaj ĉiam sin submetas al la volo de siaj mastroj, kies sklavoj ili estas. Per tio ili montras malsincerecon kaj malfirmecon de karaktero.

La katoj kontraŭe iras nur siajn proprajn vojojn kaj

La besto juĝis prave, vidante en la fremda viro novan amikon, ĉar li karesas ĝin ridetante. La fremdulo pripensas pri la stranga sonĝo, pri la mistera muziko kaj rigardas ĉirkaŭe.

La flamo en la kameno disĵetas ne nur agrablan varmon en la ĉambro, sed samtempe heligas ĝin sufiĉe, por ke li povu distingi ĉiujn objektojn. Ĉie regas trankvilo kaj paco, sed estas al li enigmo, ke en la ĉambro, kaj eble en la tuta domo malestas loĝantoj, kaj ke ili eliris ne ŝlosinte la pordon. Por kiu do brulas tiu fajro sub la kamenkapuĉo? Eble la elirintoj revenos baldaŭ?... Kiu loĝas en ĉi tiu izolita, sed agrabla dometo? Jen demandoj, kiujn la fremdulo ne povas respondi.

Li ekstaras, elrigardas eksteren tra la fenestretoj kaj vidas nur neĝon, nur unu blankan vastan dikan tavolon,

Ni konas la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln, kiu allogis al si ne nur la ratojn, sed eĉ ĉiujn infanojn el Hameln kaj malaperis kun ili en monton. Kial la fremdulo, kiu estas artisto, ne povus allogi al si la kaŝitajn flutistojn? Li demetas la surtuton, kaptas la longan sakon de sub la tablo, eltiras nigran strangforman skatolon, en kiu kuŝas brilanta violonĉelo. Li eksidas, starigas la muzikilon inter la kruroj, kaj dum la kato rigardas lin scivole de malproksime, li prenas la arĉon, atendas momenton kaj kiam la flutistoj finis sian muzikaĵon, la violonĉelisto ekludas la saman melodion. Ravige la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro kaj supreniras al la subtegmentejo, kie nun regas subita silentego. La „Ave Maria“ finiĝis, sed ĝin sekvas tuj la bela „Kol-nidrej“ de Max Bruch. Antaŭ ol ĉi tiu muzikaĵo

La fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo. Longaj nigraj harbukloj serpentumiĝas ĉirkaŭ lia kapo. Li staras tie kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi, li restas staranta, rigardante jen la muzikilon, jen la artiston, kiu siaflanke sen interrompo fiksas la rigardojn sur la nudpieda, ĉemize vestita knabo.

Fine la viro ekrompas la silenton kaj ekparolas germane, tiel ke la knabo komprenas lin, ĉar la dialekto en la norda parto de Groningen kaj la germana lingvo tre similas unu la alian:

— Ĉu vi estas la koboldo, kiu ludis tiel bele sur la fluto tie supre?

— Jes, mi ludis.

— Jam tiel frue en la mateno?

— Mi kuŝis sendorma en mia lito kaj ludis; tion mi faras ofte.

— Kial vi ne alproksimiĝas?

La knabo ne respondas; li tremetas pro malvarmo, ĉar li staras en la aertrablovo, iranta de la varma ĉambro en la koridoron.

— Ĉu al vi estas malvarme?

— Miaj vestoj estas supre.

— Almetu ilin, kaj revenu por varmiĝi.

La knabo ne timas, sed li estas surprizita. Li pensas: Kiu do estas tiu fremda sinjoro?... Kiel li venis kaj kion li volas?

Li tamen ne elparolas tiujn demandojn, sed post kiam li sin vestis, li aliras al la fremda sinjoro kaj diras:

— Mia patrino ne estas hejme.

— Kaj via patro?

— Mi ne havas patron.

— Ĉu li mortis?

— Mi neniam havis patron; mi havas nur patrinon.

Tiu stranga respondo kredigus al la fremdulo, ke la knabo estas idiota, sed liaj okuloj esprimas la malon, kaj li diras:

— Eble li mortis antaŭ via naskiĝo?

— Mi ne scias; li alportis min ĉi tien en kesteto, kaj neniam li revenis.

Jen dua respondo ankoraŭ pli stranga ol la unua, sed la okuloj de la knabo montras klare, ke li estas nek idiotulo nek simplulo kaj la fremda sinjoro ekpensas, ke li ne bone komprenis la respondon de la knabo, kaj metante la manon sur lian bukloriĉan kapon, li demandas plue:

— Kiel vi nomiĝas?

— Moseo.

— Kaj kiel estas via familia nomo?

Moseo pripensas kaj tiam respondas:

— Landman, ĉar mia patrino sin nomas Landman.

La fremdulo kredas, ke li trovis la solvon de la mistero, ekpensante ke la knabo estas bastardo, kies patro restis nekonata, kaj kompatante lin, li ekkaptas lian manon kaj sidiginte lin sur sian genuon tuj apud la violonĉelo, li demandas:

— Kiom da jaroj vi havas?

— La kesteto estis portata ĉi tien en 1896a; mi estis tiam tre juna infaneto.

— Kie estas nun via patrino?

— Ĉe Klomp.

— Ĉe kiu?

— Ĉe Klomp.

— Kiu estas Klomp?

— Farmisto de la tiea farmejo —. Dirante tion, Moseo fingre montras en la direkton, kie malaperis la marŝanta sonorilego.

— Kion ŝi faras tie?

— Ŝi laboras kaj melkas la bovinojn, kaj poste ŝi faras komisiojn.

— Kaj vi mem?... Ĉu vi ne laboras ĉe Klomp?

— Mi vizitas ĉiutage la lernejon en Brej, nur ne sabate kaj dimanĉe, ĉar tiujn tagojn la lernejo estas fermita..., kaj vespere dufoje en la semajno mi iras al la lernejestro por lerni muzikon.

— Kian muzikon?

— Li instruas al mi notojn kaj ludi sur la preĝeja orgeno.

— Ho, sur orgeno?... Vi do ne lernas ĉe li ludi sur la fluto?

— Ne, tion mi lernis per mi mem.

— Sed kiu instruis al vi la muzikaĵojn, kiujn vi ĵus ludis?

— Mi aŭdis ilin dum la kermeso tiun someron; la granda orgeno de la karuselo ludis ilin, kaj nun mi konas ilin memore.

— Mi scias, kies filo vi estas, Moseo —, subite diras la viro.

— Ĉu vi scias?

— Jes, vi estas kiel mi, filo de Orfeo.

La knabo rigardas la fremdulon surprizite; pri Orfeo li neniam aŭdis, kaj li demandas:

— Kie do estas Orfeo? ... kaj kiu li estas?

— Ho, li estas fama kantisto de Grekujo kaj en li la mitologio unuigas ĉiujn fortojn de la poezio de Apolono

Moseo aŭskultas kun streĉita atento, sed liaj surprizitaj okuloj klare diras:

— Pri tio mi komprenas nenion —, kaj la fremdulo demandas:

— Ĉu vi ne komprenas min?

— Ne, sinjoro.

— Nu, mia bubo, eble mi klarigos tion al vi poste, sed jam nun mi povas diri, ke en vi sin kaŝas artisto. Juna knabo, kiu tiel bone kaj korekte fajfludas tiujn muzikaĵojn, nepre povas fariĝi granda muzikisto. Sed diru, kiu fajfis kun vi?

— Mi fajfis sola.

— Sola!?... Mi aŭdis tamen du fajfilojn.

— Mi ludis sur ambaŭ kune; sed mi neniam plu volas ludi sur ili.

— Kial?

La knabo silentas momenton, tiam rigardante al la violonĉelo kaj dolĉe tuŝante la kordojn, li diras:

— Mi ne amas plu la flutojn.

— Kial?

— Post kiam mi aŭdis la muzikon de ĉi tiu violonego, mi konscias, ke mi fajfludas malbele.

— Tio estas violonĉelo... Ĉu vi neniam aŭdis tian instrumenton?

— Mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono, sed li ne ludas bele; la sonoj de tiu ĉi granda violono estas multe pli belaj.

— Do, vi ĝin amas?

— Ho jes; ĝi estas ankoraŭ pli bela ol la orgeno en la karuselo kaj eĉ pli bela ol tiu de la preĝejo en Brej.

Refoje la knabo eksilentas momenton; li rigardas avide al la violonĉelo, fine li diras:

— Jam longe mi lernas ludi sur la orgeno de la preĝejo; la instruisto de la lernejo instruis tion al mi, sed ... mi ankaŭ ne volas plu ludi sur la orgeno...

— Kion do vi volas?

— Ludi sur tia violonĉelo..., eble la instruisto de Brej povos instrui min; mi lin petos.

— Povas tamen esti, ke vi ne povos lerni tion.

— Ho jes, mi povos, se mi nur havus ĝin kaj se nur iu min instruus.

— Sed mi kredas, ke la instruisto ne posedas violonĉelon.

— Mia patrino aĉetos unu por mi..., kiom ĝi kostas?

— Tio dependas de la kvalito, unuj estas multekostaj, aliaj ne.

Moseo jam fariĝis intima kun la fremdulo kaj ne sciante, ke li estas iom maldiskreta, li demandas:

— Kiom kostis la via?

La violonĉelisto ridetas; li respondas:

— Mia instrumento kostis dek mil rublojn.

— Kiom estas unu rublo?

— Ĉirkaŭe du guldenoj kaj duono.

La grandaj okuloj de Moseo fariĝas ankoraŭ pli grandaj; li iam aŭdis, ke la farmisto Klomp, kiu estas riĉulo, pagis dek mil guldenojn por la rekonstruado de sia farmejo; tiu ĉi violonĉelo sekve kostis pli ol du tiaj novaj farmodomoj. Li kredas, ke la fremdulo mokis lin kaj la esprimo de liaj grandaj okuloj klare montras lian pensadon.

— Vi ne kredas tion? — demandas la fremdulo.

— Vi mokis min, tia ligna muzikilo ja neeble povas valori tiom ... la tuta farmodomo de Klomp ne kostis tiel multe.

— Estas kompreneble, mia bubo, ke vi ne kredas al mi, spite tio mi ne ŝercas. Sed ne ĉiuj violonĉeloj kostas tiom da mono, kiom la mia. Vi povos aĉeti uzeblan instrumenton por cent guldenoj.

— Cent guldenoj!?... Ho, mia patrino konsentos pagi tion.

— Ĉu vi pensas, ke ŝi konsentos?

— Jes, ŝi konsentas ĉiam en ĉio, kion mi petas.

— Ĉu via patrino ankaŭ amas muzikon?

— Ŝi estas muta..., surdemuta, ŝi eĉ ne povas paroli kun ĉiuj homoj, sed min ŝi bone komprenas.

La vizaĝo de la fremdulo esprimas koran kompaton. Longe li fiksas la okulojn sur Moseon kaj ludante kun liaj bukloj, li enprofundiĝas en pensojn. Subite stranga kaprico lin ekkaptas kaj ekstarante li demandas:

— Ĉu via patrino konsentos, ke mi vin instruos?

— Vi!!?

La knabo laŭte eligas tiun unu vorton, la demando surprizas lin.

— Jes, mi..., ĉu ŝi konsentus?

— Ho jes, sinjoro.

— Kiam ŝi rehejmiĝos?

— Je la dekdua kaj kvarono.

— Bone; mi atendos ŝian revenon. Se vere ŝi konsentos, tiam mi iros al la farmisto, ĉe kiu ŝi laboras, por priparoli mian intencon, li...

Moseo interrompas lin:

— Ne iru al Klomp, sinjoro; Klomp ne amas min, nek mian patrinon, mi petas: iru al la orgenisto aŭ al la pastro en Brej.

— Bone, mi iros tien.

La artisto remetas sian instrumenton en la ujon, kiun li starigas en angulo de la ĉambro; tiam li rigardas eksteren por vidi, ĉu jam ektagiĝas. La lampeto

Sesa Ĉapitro.

Pri pastro verkanta predikaĵon kaj per kio li estas interrompata — Letero de nekonatulo — Kovács — La rompiĝanta taseto — Pri terura malsano — Kial artisto ne plu ludas antaŭ la publiko kaj kiel li venis en Brej — Pri tio, kion Kovács intencas fari kun la trovito.

Estas sabato kaj la tria horo en la posttagmezo. La pastro de la domareto Brej sidas en sia antaŭĉambro verkante sian predikaĵon por la venonta dimanĉo. Pro sia miopeco li sidas en kurba sintenado antaŭ la skribotablo kaj diligente laboras. Sian longan pipon el argilo, kies bruniĝinta kapo ripozas sur ĵurnalo meze de la tablo, li firmtenas per la dentoj, kaj ĉe ĉiu elblovo de fumo la antaŭstaranta suba makzelo sin movas supren. Tiel li skribis jam pli ol unu horon kaj estas skribonta ankoraŭ longan tempon, se nenio interrompos lian skribadon. Ordinare neniu interrompas lin, kiam li verkas la predikaĵon, ĉar nur pro urĝaj aferoj la servistino havas permeson ĝeni lin.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings