Unua Parto La Insulano (continued 3)
Reading edition
Ho, sinjoro Romeskaŭ, la knaboj ne estas malicaj, tia ne estas ilia karaktero, sed ili estas senkompataj nur por sin amuzadi, kaj tiu senkompatemeco preskaŭ mortigis min...
Ho, sinjoro Romeskaŭ, se ili scius, kion ili faras, tiom turmentadi sian instruiston! Ili per sia turmentado mortigas la nervemajn instruistojn korpe kaj anime...
Fine mi devis eksiĝi; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana. Sed mi devis subtenadi mian patrinon; mi lokigis anoncon kiel privata instruisto, pensante, ke mi povus estri unu aŭ du knabojn, eĉ turmentemajn. Intertempe mi estis sen mono kaj la malmultaj lecionoj, kiujn mi poste donis al kelkaj lernantoj, ne sufiĉis por mia patrino kaj mi...
Esperante trovi aliloke pli taŭgan por mi oficon, mi prunteprenis cent rublojn de Barazof, promesante pagi ĉiusemajne unu rublon procente. Tiu mono tamen baldaŭ estis elspezita, kaj post tri monatoj mi duan fojon prunteprenis cent rublojn; sed ĉar mi ne kapablis repagi la unuajn cent rublojn, mi de tiu dua pruntepreno devis pagi du rublojn ĉiusemajne, tiel ke la mono ankoraŭ pli rapide estis for ol post la unua pruntepreno... La
La vireto tiel nervemiĝis, ke li refoje devis haltigi sian rakonton; post momento li rakontis plue:
— Pro la salajro, kiun mi ricevis tie ĉi, mi ne bezonis pruntepreni pli da mono, sed nur pagi regule mian renton..., kaj mi pagis multe, preskaŭ tiom, kiom mi prunteprenis entute, sed spite tion, la ŝuldo restis la sama.... Mi tamen povis modeste vivi kun mia patrino, sed ho ve! ... vi devis foriri eksterlanden, kaj kvankam vi malavare rekompencis miajn lecionojn, fine tuta mia mono estis for pro grava malsano de mia patrino... La kuracisto postulis memkompreneble sian salajron; mi devis aĉeti medikamentojn, kiuj ĉiam estas multekostaj; mi devis regule pagi al Barazof kaj fine mortis mia kara patrino... —
Nervema grimaco glitis sur la vizaĝo de la vireto, ĉar li volis reteni la larmojn, kiuj jam aperis en liaj okuloj, kaj li rakontis plue:
— Restis al mi apenaŭ sufiĉe por pagi la enterigon, kaj kiam mi revenis de la mortintejo, mia luiganto postulis de mi, ke mi tuj pagu al li la lupagon de kvin monatoj, ĉar mi ŝuldis tion. Mi posedis tamen nenion plu kaj vendis la lastajn meblojn, eĉ la liton, sur kiu estis mortinta mia patrino, kaj donis al mia luiganto ĉion, sed ŝuldis ankoraŭ por du monatoj. Li forpelis min el mia ĉambreto... Sen mono kaj sen hejmo mi vagadis tra la urbo, ne sciante kion fari... Milfoje mi pensis al vi, esperante ke vi revenu baldaŭ, por ke mi povu rekomenci la interrompitajn lecionojn kun via filo; sed vi ne venis... Mi pensis pri liaj vagadoj kaj sentis, kiom da mizero li travivis antaŭ kelkaj jaroj... La nokto alproksimiĝis, kaj ne posedante hejmon por dormi, mi same kiel via filo eniris la dometon sur la mortintejo por pasigi tie la nokton. Mi dormis tie dum du noktoj, sed mi ne manĝis, kaj almozpeti mi ne kuraĝis...
Tial post la dua nokto mi ne forlasis plu la mortintejon kaj restis en la dometo por atendi mian morton... Mi estis jam mortonta, sed feliĉe via filo trovis kaj helpis min ... kaj ... kaj mi estas tre danka... —
Li eksilentis kaj ekploris.
La letero de Barazof kuŝis ankoraŭ ĉe la piedoj de Bjelski. Romeskaŭ prenis ĝin de la planko, dirante:
— Ĉu estas permesate, ke mi legu, kion tiu vampiro skribis?
Bjelski kapjesis kaj diris:
— Ho jes, sinjoro, memkompreneble.
Romeskaŭ legis kaj estis indignata.
— Kion vi respondos al li, sinjoro Bjelski?
— Mi ne scias, sinjoro; li postulas sian renton, kaj mi jam propraimpulse alportus ĝin, sed...
— Mi scias, kion vi ne kuraĝas eldiri; mi ankoraŭ ne pagis al vi vian salajron. Mi antaŭsentis, ke premadas
— Ho jes; sed mi promesis, neniam paroli al kiu ajn pri la kondiĉoj, laŭ kiuj li pruntedonis al mi.
— Tiajn promesojn neniu bezonas plenumi; li malbonuzis vian mizeran situacion.
Romeskaŭ senprokraste skribis la jenan letereton al Barazof.
— Mi konsideras sinjoron Maksimo Bjelski kiel mian familianon; li konsentis, ke mi aranĝu ĉiujn liajn aferojn. Sekve de tio mi invitas vin al mi morgaŭ antaŭ la tagmezo je la deka horo, por priparoli kun vi en ĉeesto de polica inspektoro la manieron, laŭ kiu vi pruntedonis monon al sinjoro Bjelski. Vi povos eviti la priparoladon, resendante tuj la lastan ŝuldodokumenton (subskribitan de Sro B.) per kio la ŝuldo estos nuligita. Se vi nek konsentos en tio, nek aperos ĉe mi la nomitan horon, tiam mi persekutos vin laŭleĝe.
Atendante: S. Romeskaŭ. —
La servistino forportis la leteron kaj revenis post unu horo kun la respondo. Sinjoro Romeskaŭ deŝiris la koverton kaj elprenis la lastan ŝuldan dokumenton de la vireto kaj malgrandan leteron. Li legis:
— Ĉi kune mi resendas la de vi aluditan dokumenton, Sinjoro Maksimo Bjelski ŝuldas al mi plu nenion.
Kun estimo: M. Barazof. —
De post la legado de tiuj linioj la vireto fariĝis alia persono, la peza ŝarĝo, kiu jam tiel longe turmentegis
— Jen, amiko Bjelski —, diris li, — jen vi havas por havigi al vi ĉion, kion vi bezonas aŭ deziras, sed neniam plu prunteprenu de procentegistoj, ili estas ankoraŭ pli danĝeraj ol sentaŭgaj knaboj.
Bjelski dankis modeste kaj ekpripensis, fine li diris:
— Morgaŭ mi mendos belan krucon —. Ni lin ne komprenis.
— Por kion fari? — demandis Romeskaŭ.
Kaj la vireto respondis:
— Por starigi sur la tombo de miaj gepatroj.
Naŭa Ĉapitro.
Maksimo Bjelski fariĝas kvieta — Mi iras kun li Holandujon — Fremda lingvo, kiun mi komprenas, sed ne parolas — Kurhaŭskoncerto — Pri tri artistoj — Mi estas surprizata same kiel ĉiuj aliaj — La naŭa ĉapitro ne finiĝas — Kelkaj vortoj al la leganto.
Post kiam Maksimo Bjelski estis senigita de la ŝarĝo, kiu dum tiom da tempo premegis lin, li fariĝis alia viro. Lin ne forlasis lia nervemeco, ĉar la vireto havis nerveman karakteron, sed li forĵetis iom post iom la strangan kutimon de la frotado. Nur de tempo al tempo, ĉe eksterordinaraj okazoj, li senkonscie sin donis al tiu kutimo, sed monaton, post kiam li ricevis de la procentegisto la sciigon, ke li plu ŝuldas al li nenion, li fariĝis kvieta kaj feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto, kaj vivis nur por servadi aliajn personojn, precipe min, ĉar mi savis lian vivon. Regule li instruis al mi kaj faris sian eblon, por ke mi povu sufiĉe bone paroli la francan lingvon. Sed kvankam mi facile lernis lingvojn, mi lernis la francan nur teorie, kaj mi konsciis, ke mi havus multan penon flue paroli en tiu lingvo. Mi tamen persistadis.
Jaron post kiam Maksimo Bjelski estis mia samhejmano, mi refoje deziris vojaĝi eksterlanden por doni koncertojn.
Dum miaj unuaj eksterlandaj vojaĝoj mi vizitis multajn landojn, sed ne Holandujon. La celo de la dua vojaĝo estis tiu lando. Mia instruisto tre bedaŭris, ke
Ni ekvojaĝis kune Nederlandon kaj alvenis en la urbo Haag en la monato Julio 1914a.
Mi ne volas rakonti tion, kio okazis al mi en tiu urbo tuj post mia alveno, ĉar tio ne indas esti priskribata. Estis tamen io, kio min trafis, kaj tion mi devas rakonti per malmultaj vortoj.
Jam tuj kiam mi la unuan fojon aŭdis la holandan lingvon, kio okazis en Oldenzaal, mi estis surprizata en alta grado, ke tiu lingvo ŝajnis al mi tiu sama, kiun mi aŭdis, kiam mia patrino legis al mi la rakontojn pri „Mil kaj unu noktoj“ kaj aliaj. Sed ŝi same kiel ŝia edzo parolis tute alian lingvon; sekve la holanda ne povis esti ŝia gepatra lingvo. Mi do supozis, ke ŝi ie en Holandujo lernis tiom de la holanda lingvo, kiom oni bezonas por legi kaj kompreni, ke ŝi amis la literaturon holandan kaj tial legadis en tiu lingvo. Bjelski ĉiam certigis al mi, ke la lingvo, kiun miaj gepatroj kun mi parolis sur la Insulo, estas dialekto dana aŭ germana. Mi do komprenis sufiĉe bone la holandan lingvon, sed ne povis paroli ĝin, kaj Bjelski devis esti mia tradukisto kaj li uzis plej parte la germanan lingvon, kiun ĉiuj komprenis en Nederlando kaj multaj parolis. Neniu tamen parolis la strangan dialekton de mia Insulo.
Per miaj antaŭaj koncertoj mi perlaboris tiom da mono, kiom mi bezonis por pasigi longan tempon en Haag, kaj mi ne volis tuj min ligi al koncertejo. La
Monaton post kiam ni estis en Haag, la Eŭropa militego komenciĝis. Rusujo partoprenis, kaj timante ke mi devus plenumi mian servadon en la rusa armeo, mi decidis ne revojaĝi Rusujon, ĉar ne estante ruso mem, mi ne sentis en mia koro la devon batali por la rusa imperio. Krom tio, mi ne amis la militon, nek la metion de soldato, kaj neniam fariĝus heroo; sekve mi restis provizore en mia nova patrujo por pacience atendi la iradon de la milito. Ankaŭ mi ekpensis ofte, ke eble mi estas germano, kaj neniu ja povus devigi min, batali kontraŭ miaj propraj samlandanoj. Mi volis esti kaj resti neŭtrala kaj en neŭtrala lando.
Kelkaj monatoj pasis. Ian vesperon mi legis sur publika afiŝo, ke du fame konataj artistoj partoprenus kiel solludantoj en koncerto en Kurhaŭs. La artistojn mi ne konis persone, sed jam multfoje mi aŭdis kaj legis pri ili. Unu estis germana internigita militisto; la alia estis holanda soldato.
Tuj la ekpenso eniris mian kapon, ke tria fame konata artisto pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata profite de la holanda „Ruĝa Kruco“.
Bjelski kaj mi tuj iris al la Kurhaŭs en Scheveningen por paroli kun la direktoro de tiu entrepreno. Kiam ĉi tiu direktoro aŭdis mian nomon, li sen prokrasto per telefono priparolis mian proponon kun la estraro de la „Ruĝa Kruco“, kaj en duona horo oni decidis akcepti min kiel kunlaboronton.
La koncerto estus aranĝata post tri tagoj. Mi tre ĝojis konatiĝi kun la du aliaj solludontoj, kiuj alvenus horon antaŭ la komenciĝo de la koncerto. Tio estis en realo malfrue, sed la holanda soldato ne povis
Aldona afiŝo, kun sciigo, ke tria, nome la rusa violonisto Jafet Romeskaŭ partoprenos kiel solludanto
Unu horon antaŭ la komenciĝo mi jam troviĝis kun Bjelski en la Kurhaŭs, ĉar, se eble, mi deziris konatiĝi kun la du famaj artistoj antaŭ la koncerto.
Tamen la oka horo sonis; la unua kaj la dua numero de la programo pasis, sed la solludistoj ne venis. Ĉar telegramo ne sciigis ilian forrestadon, ĉiuj esperis, ke ili baldaŭ venos. Plua numero pasis kaj jen venis du telegramoj, kiuj anoncis, ke la artistoj alvenos la dekan horon. Estis jam la vico de la holanda artisto por solludi, sed ĉar li estis alvenonta nur post kvarona horo, mi prenis lian lokon kaj ludis la de mi elektitajn numerojn, kiel la programo anoncis ilin, nome: Zigeuner-Weise von Pablo de Sarasate, Spanischer Tanz von Pablo de Sarasate kaj Spanische Simphonie von Lalo.
Mi estis laŭte aplaŭdata kaj ĵus estis eksidonta inter la muzikistoj, kiam eniris la germana kaj tuj post li la holanda artistoj.
La aŭskultantaro, kiu ĵus finis sian aplaŭdadon pro mia ludado, rimarkis ilin, same kiel mi ilin rimarkis.
Mi estis ironta al la artistoj por prezenti min, sed restis staranta ĉe mia seĝo, kvazaŭ alnajlita sur la planko.
Dum mia vivo mi multfoje estis surprizata, sed ankoraŭ neniam tiagrade kiel nun ... vidante tiujn du artistojn.
Ni rigardis nin reciproke kaj ĉiuj rigardantoj en laĉi tiu ĉapitro estos daŭrigata ......
Kelkaj paroloj al la leganto.
Sendube la leganto partoprenus la ĝeneralan surprizon, post kiam mi estus priskribinta la du alvenintajn artistojn; sed li (la leganto) devas pacience atendi...
Kiel verkisto de romano mi havas la rajton marŝi antaŭen, paŝon post paŝo
Mi, kiel verkisto, deflankiĝas de mia vojo tiom, kiom al mi plaĉas, eĉ postenpaŝas centjaron, se tion mi bezonas por mia rakonto.
Ĉi tiun kapablon mi uzos tie ĉi, kaj faras returnan saltegon, ne de centjaro, sed de dek ok jaroj:
En ĉi tiu romano la ĉapitro alproksimiĝos iom post iom, en kiu la scivola leganto povos legi la daŭrigon de la Unua Parto de mia rakonto, kiun mi pro gravaj motivoj tiel subite interrompis.
Fino de la Unua Parto.