← Table of contents
Idoj de Orfeo

Kvina Parto Idoj de Orfeo

Reading edition

Unua Ĉapitro.

En Brej — Ĉe la mutulino — Moseo, vera ido de Orfeo — Kovács ekpromenas en la lumo de la luno — Maltrankvileco en la dometo de Rika — Malfrua vizito ĉe la pastro — Terura nokto — Stranga trovaĵo de leterportisto — La farmisto Klomp — Ido de Orfeo kaj ... de Marso — Pri tio, kion revadas la mutulino.

Kara leganto, botvestu vin per imagaj sepmejlaj botegoj, kaj sekvu min al la vilaĝeto Brej, kiun ni forlasis antaŭ kvin jaroj. La domareto kuŝas tie ankoraŭ tiel same kiel en tiu tempo, ĉar vilaĝetoj kiel Brej preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. La tieaj homoj ne loĝoŝanĝas, ĉar kiu en tia vilaĝeto posedas aŭ luis hejmon, tiu preskaŭ ĉiam restas tie, ĝis kiam la morto vokas lin al la komuna loĝejo, el kiu ankoraŭ neniu revenis.

Brej tute ne ŝanĝiĝis. La rektaj longfosoj duone plenaj je purega, kvankam senmove staranta akvo, kie nenio maltrankviligas la grasajn ranojn, portadas sur siaj deklivoj ankoraŭ la same aspektantan verdaĵon de antaŭe, ĉar neniam falĉisto forfalĉis la longan herbon, nek la malbonherbojn, kreskantajn tie en plena abundo. Sur la vojo sterniĝanta inter tiuj longfosoj ankoraŭ ĉiam kuŝas la sama griza makadamo, sur kiu aŭtunon post aŭtuno veturadis la farmejaj veturiloj, pezaj pro la riĉa rikoltaĵo, kiu estas la fonto de la prospero karakterizanta ĉiujn vilaĝojn kaj vilaĝetojn en la norda parto de la provinco Groningen.

La pinta tureto elstaras ankoraŭ super la arboj ĉirkaŭantaj la silentan mortintejon, kaj ĝia koko, turniĝanta mil fojojn ĉiutage de nordo al nordokcidento, de nordokcidento al nordo kaj cetere, ankoraŭ ĉiam klopodas aŭdigi al la Brejanoj sian unutonan grincadon, kiun tamen aŭdas nur la birdo, kiu okaze fariĝis sufiĉe kuraĝa por eksidi sur ĝia kapo, dorso aŭ vosto. La pastrejo same kiel la preĝejo portas la saman grizan koloron, kiun vidis sur ili jam multajn jarojn la malmultaj preterpasantoj. La samaj nestoj, kiujn jam antaŭ multaj printempoj konstruis la birdoj sub la elstarantaj tegmentaj tegoloj, ankoraŭ troviĝas sur la samaj lokoj, ĉar neniu ruinigis ilin. La laboristaj dometoj ĉiuloke semitaj trafe maltrafe kvazaŭ de giganta mano transe de la longfosoj kaj ĉe la bordo de la sablaj vojoj kondukantaj al multaj farmejoj, estas preskaŭ la samaj, kiujn ni vidis antaŭ kvin jaroj, ĉar eble unu ruiniĝis pro malnoveco kaj eble unu nova ĝin anstataŭis, sed kun escepto de tiu ne en la okulojn falanta ŝanĝo ĉio estas ankoraŭ kiel en la tempo, kiam ni forlasis Brejon.

Estas en aŭtuno kaj la oka horo en la vespero. La vetero estas belega, kvankam iom malvarma kiel multfoje en la nordo de la provinco Groningen, post kiam la somero estas pasinta.

La luno, staranta plendiske sur la ĉielo, palhele lumigas sub si la tutan vilaĝeton kaj ĉirkaŭaĵojn. Nur de tempo al tempo sole ŝvebanta nubo por momento ĵetas vastan antaŭen rapidiĝantan ombron sur la belan domareton, sed tuj poste la arĝenta lumo de la luno disverŝiĝas sur la tutan pejzaĝon. Ĉio estas kvieta kaj silenta. La birdoj jam longe dormas, kaj nur kelkaj strigoj, sidantaj sur la arboj de la mortintejo aŭ sur la preĝeja tegmento, interrompas ĝin per siaj tirtonaj u-krioj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj dormas, ĉar jam frue la sekvantan

Ni laŭiras la sablan vojon al la dometo de la mutulino. Jam de malproksime ni vidas ĝin konturiĝantan kontraŭ la lumigita ĉielo. Ankaŭ en tiu dometo la loĝantoj ne dormas ankoraŭ, ĉar ankaŭ tie brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn tra la fenestroj sur la strateton kondukantan de la pordo al la vojeto.

Ni eniras. Post la tablo sidas Rika. La kavetoj de ŝiaj vangoj kaj la brilo de ŝiaj okuloj plibeligas ankoraŭ ŝian vizaĝon. Ŝiaj manoj rapidmove aŭdigas mallaŭtan tiktakadon de tri trikiloj, ĉar Rika trikas ŝtrumpojn por sia Moseo.

Moseo sidas inter la fenestro kaj la fajrujo, kie brulas gaja fajro, kaj antaŭ liaj disstarigitaj kruroj li tenas belan violonĉelon, sur kiu li ludas. Rika aŭdas nenion de la belaj tonoj, kiujn li triligas tra la ĉambro; tamen ŝi konscias, ke tiu sur la kordoj moviĝanta arĉo povas ravi tiujn, kiuj estas kapablaj senti per la oreloj.

De tempo al tempo la mutulino ĵetas rigardon al la pordo, sur kies sojlo staras Kovács. Li tenas la manojn sur la dorso kaj Rika rimarkas, ke la ludado de Moseo kontentigas lin, ĉar tion ŝi legas sur liaj trajtoj, tion ŝi vidas je la kapmovadoj, kiujn li faras ĉe belaj melodioj de la muziko.

Moseo ludas sian amatan Kol-Nidrej de Max Bruch, tiun saman muzikaĵon, kiu logis lin de la subtegmenteja lito, kiam li kiel knabo por la unua fojo aŭdis la violonĉelon de Kovács. Li ĝin ludas ĝis la fino kaj Kovács diras:

— Brave, Moseo, brave! vi trafis la ĝustan tonon, neniu povas plibonigi vian ludadon, ĝi estas perfekta.

Moseo, kiu nun estas dekokjarulo, la plej bela junulo de la tuta ĉirkaŭaĵo, modeste ripozigas la arĉon kaj diras:

— Mi tamen timos ludi ĝin por la publiko.

— Kompreneble; komence ĉiu iom timas, sed baldaŭ oni kutimas, fine eĉ la ludanto jam ne plu atentas la publikon, ĉar tiam li ludas nur kvazaŭ por si mem, forgesante, ke antaŭ li sidas aŭdantaro.

Moseo ne respondas; tuŝetante per la fingroj kelkajn kordojn, li ludas antaŭludadon de alia verko kaj denove la maljuna artisto aŭskultas, kaj Rika, ekzamenante lian vizaĝon, legas sur liaj trajtoj, ke la ludado al li plaĉas.

— Bonege! — li diras, kiam la juna violonĉelisto finis; — bonege! ... mi ne povus ludi tion pli bele kaj pli ĝuste.

La junulo, kiu estas nelacigebla ludanto, daŭrigas sian studadon kaj la instruisto turnas al li la dorson; li malrapide eliras por aŭskulti eksterdome. Tion li faras ofte, precipe kiam la vetero estas bela. Kelkan tempon li restas staranta sur la strateto, rigardante la helan lunon kaj la pentrindan pejzaĝon ĉirkaŭe. Li pensas pri la sorto, kiu tiel strange lokis lin al ĉi tiu trankvila regiono; li pensas pri la jaroj, kiujn li pasigis tie ĉi, instruante la junan troviton, el kiu li faris veran artiston, kvankam la juna „Ido de Orfeo“ ankoraŭ ne konscias tion mem. La talentoj de la juna artisto estis montriĝintaj super ĉiuj atendoj, kaj la rezultojn, kiujn li (Kovács) akiris post sia kvinjara instruado, estis tiaj, ke laŭ lia opinio neniu en la nuntempa muzikmondo superus lian lernanton. Moseo fariĝis artisto laŭ la vera signifo de tiu vorto, kaj baldaŭ venus la tempo, en kiu la juna violonĉelisto sin montrus antaŭ la publiko, unue por kunlabori en koncertoj por venki sian tro grandan timon, kiun li sentas pro la aŭdantaro, kaj poste kiel solludanto.

Kutime li neniam promenas sola, ĉar tion toleras nek Rika, nek Moseo. Ili scias, ke tiu terura malsano ĉiuloke kaj ĉiuminute povas refoje lin ataki, kaj en tiaj cirkonstancoj ili volas esti tuj apud li por eviti eventualajn malfeliĉaĵojn, kiuj daŭre minacadas apopleksiulon. Ili tamen kredas nun, ke li estas ankoraŭ proksime de la pordo, aŭskultante la ludadon, kaj tute ne maltrankviliĝas, tiom pli, ĉar la atakoj de la malsano revenis nur tre malofte en la lastaj jaroj.

Moseo ludas plue, Rika trikas plue kaj Kovács kviete promenas plue, revante kaj daŭrigante sian vojon al la domareto, kuŝanta tie antaŭ li en la arĝenta lumo de la luno.

Jen supre ekaperas refoje ŝvebpendanta nubego; ĝia granda ombro kiel nigra inkmakulo glitrapidas sur la

Dume Moseo daŭrigas ludadi kaj fantaziadi, kaj la mutulino trikadas, ĝis kiam ŝiaj fingroj laciĝas; tiam forigante la duone trikitan ŝtrumpon, ŝi subite estas kaptata de la penso, ke „la sinjoro“ ne revenis, kaj ke pasis longa tempo post lia foriro. Rapidmove ŝi ekstaras kaj eligas ekkrion por altiri al si la atenton de la junulo. Li interrompas sian ludadon kaj rigardas al la virino, kiu faras gestojn per manoj kaj buŝo. Moseo tuj komprenas, metas la violonĉelon flanken kaj eliras la ĉambron.

Kovács ne staras en la koridoro, nek sur la strateto, nek estas videbla sur la sabla vojo transe de la longfoso, kaj la junulo reiras hejmen por komuniki, ke la onklo (li jam longe nomis Kovácson sia onklo) estas for; sed li ne bezonas tion komuniki, ĉar la mutulino jam estas sur la strateto. Moseo, timante ke malfeliĉaĵo trafis la artiston, rigardas ĉiuloken, kion kutime oni faras, kiam oni serĉas; sed nenie li ekvidas la onklon. Li ekpaliĝas, kaj lia koro ekbatas.....; neniam la onklo tutsola promenas, ĉiam lin akompanas Moseo, kaj nun en ĉi tiu vespero li ekpromenis sen la junulo. Moseo ekkuras sur la sablovojon, ekzamene esploras, sed la onklo restas for. Moseo kuras en la direkto al la farmejo de Klomp, sed baldaŭ revenas. La mutulino kuris en la direkto al Brej, sed ankaŭ ŝi revenas post momento kaj renkontas la junulon apud sia dometo,

Rika esploras, laŭirante la maldekstran longfoson, kaj ŝiaj okuloj penadas penetri la akvon, kiu sin etendas sen movo, parte tute nigra pro la ombro de la longfos-deklivo kaj parte brile hela pro la lumo de la luno. Ili ne trovas la artiston, nek en la longfosoj al Brej, nek en tiuj al la farmejo. Aliajn vojojn Kovács kutime ne elektis por siaj promenadoj; spite tion, la duo daŭrigas sian serĉadon en ĉiuj direktoj, sed vane. Kovács estas malaperinta. Post pli ol du horoj ili kune iras al Brej por informiĝi, ĉu la malaperinto eble estas ĉe la pastro.

Estas nun la dekunua horo; la pastro sidas en sia studejo, kiam Moseo kaj Rika staras antaŭ la pordo de lia domo. En la vespera silento li tuj aŭdas iliajn paŝojn kaj ekstaras por iri renkonte al la malfruaj vizitantoj. Rika ĵus malfermas la pordon, kiam la pastro enpaŝas en la koridoron. Li estas vestita per sia longa ĉambra jako, la argilan pipon li tenas de la buŝo al la mano, kaj li blovas dikajn fumnubojn. La lampo de lia studejo hele lumigas la postan parton de la koridoro, kie li staras, kaj konturigas klare lian tutan figuron. Fumante li movadas supren kaj malsupren la antaŭstarantan malsupran makzelon, kaj profundaj sulkoj sidas sur lia frunto, ĉar li klopodas trabori per la miopaj okuloj la malhelan parton de la koridoro, ĉe kies fino staras la du vizitantoj sur la sojlo de la pordo. Li ne povas distingi, kiuj ili estas, kaj prenante la pipon el la buŝo, li ekblovas lastan nubon, kaj surŝultrigante la pipon, kvazaŭ ĝi estus pafilo, li aliras al la pordo.

— Pastro —, tiel al li diras Moseo, — ĉu eble onklo estas ĉe vi?

La junulo parolis nerveme, kaj la bonkora pastro tuj konjektas, ke io ne estas en ordo.

— Onklo!?... Ne, Moseo, li ne estas ĉe mi, kaj ne estis...

Rika, kiu havas penetrantajn okulojn, legas la respondon sur la buŝo de la pastro. Ŝi komprenas, eligas raŭkan ekkrion kvazaŭ por paroli; tiam ŝi faras movojn per la brakoj, kiuj diras, ke onklo malaperis kaj estas for.

— Jam longe? — demandas la pastro.

— Li ekpromenis ĉirkaŭe je la oka; mi estis ludanta, sed mi pensis, ke li staras eksterdome por aŭskultadi, kiel kelkfoje li faras. Li tamen forrestis longe, kaj ni maltrankviliĝis; ni do eliris kune por lin serĉi. Ni serĉis ĉiuloke, laŭ ĉiuj vojoj kaj en ĉiuj longfosoj, sed nenie lin trovis. Ni timas, ke malfeliĉaĵo lin trafis.

— Kiam vi estis hejme la lastan fojon?

— Antaŭ du horoj ĉirkaŭe.

— Eble li rehejmiĝis en tiuj du horoj.

— Mi kredas ke ne, pastro —, respondas Moseo, kaj lia voĉo tremetadas, — mi tre maltrankviliĝis, mi timas, ke refoja atako lin ektrafis.

La pastro pripensas... Kion fari!?... Volonte li akompanus Moseon kaj Rikan por denove serĉadi, sed li estas tiel miopa, ke lia helpo estos sen valoro. Fine li diras:

— Mi iros kun vi al via domo; povas ja esti, ke li jam rehejmiĝis.

Moseo ellasas profundan malesperan ĝemon; li antaŭsentas ion teruran, fine li diras:

— Jes, ni reiru hejmen, povas esti, ke onklo revenis tien kaj ke li malkvietiĝas pro ni.

La pastro, vestita per la longa ĉambra jako kaj surhavanta sian veluran ĉapon, sekvas Moseon kaj Rikan, kaj triope, la pastro en la mezo, ili iras laŭ la sabla

Rika altigas la manojn en malespero kaj refoje ŝiaj raŭkaj krioj interrompas la silenton. Ŝi restas staranta momenton meze de la ĉambro, ne sciante kion fari; ŝi rigardas sur la liton, sed ankaŭ tie ne estas Kovács. Ŝi svingadas la brakojn, iras tien kaj reen, supreniras la ŝtuparon en la koridoro por esplori, ĉu li eble estas sur la subtegmentejo, sed vane, ankaŭ tie li ne estas. Ŝi revenas en la ĉambron, eksidas, refoje ekstaras, iras ĉiuloken en la domo, ĉirkaŭiras ĝin, sed ĉiu serĉado restas sen rezultoj. Kovács estas malaperinta.

Moseo kaj la pastro, kiuj pli bone povas estri sian maltrankvilon, sidas kune ĉe la fajrujo kaj silentas, dum ĉiu enpense diras al si, ke la artisto neniam revenos viva.

Kaj dum la muta virino senlace daŭrigas sian serĉadon en la domo kaj poste ekstere, kaj Moseo kaj la pastro atendas ĉe la fajrujo, pasas kaj pasas horo post horo... Pasas la unua ... la dua ... la tria ... la kvara horo, kaj ankoraŭ ĉiam oni atendas la revenon de Kovács.

La luno, kiu jam ekpaliĝis pro la alproksimiĝanta tagiĝo, staras malproksime sur la ĉielo kaj kvazaŭ mokridante rigardas malsupren al la serĉanta virino; sed ŝi ne rimarkas tion, ŝi daŭrigas sian iradon, ĵetante flanken nubeton post nubeto da sablo per siaj pezaj lignaj ŝuoj. Fine ŝi rehejmiĝas, pala kiel la morto; ankaŭ ŝi antaŭsentas, ke li neniam revenos viva, kaj ke io terura okazis kun li. Ŝi lasas sin fali sur seĝon, svingadas momenton la brakojn kvazaŭ por diri: Ĉiu espero perdiĝis! Tiam eligante sian lastan ekkrion de malespero, ŝi restas sidanta sen movo, rigardante antaŭ sin kiel statuo.

Refoje pasas kelkaj horoj, la luno malaperas iom post iom kaj la suno estas leviĝanta; la birdoj ekvekiĝas, ekkantas, la laboristoj forlasas siajn dometojn por iri al la laboro sur la kampoj, kaj la leterportisto (estas nur unu leterportisto en Warfum, kiu regule je la sepa horo en la mateno komencas sian disportadon en Brej) alproksimiĝas sur la sabla vojeto. Tion li faras ĉiumatene por alporti la gazeton al la farmejo de Klomp. Tiun gazeton kun du leteroj li portas en la mano. Mezvoje de Brej al la farmejo li subite ekhaltas. Ĉe lia dekstra flanko la verdaĵo kaj la alta nefalĉita herbo sur la longfos-deklivo kuŝas platigita en la direkto al la akvo. Ŝajnas kvazaŭ hundo estis tie por persekuti leporon, sovaĝan anason aŭ perdrikon. La leterportisto alpaŝas al la herbo por rigardi pli atente kaj jen antaŭ li sur la deklivo elstaras el la akvo du pantalone kovritaj kruroj kaj du piedoj. Ili elstaras supren el la akvo de la genuoj ĝis la ŝuplandoj. Ĉio cetera kuŝas en la longfoso sub la akvo.

La leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la letersakon pendantan ĉe lia flanko kaj flustras:

— Sankta Dio, kio estas tio?

Li sin klinas kaj rigardas ankoraŭ pli atente, preskaŭ ne kuraĝante tuŝi la elstarantajn piedojn, kiuj apartenas al viro, kies brusto kaj kapo kuŝas tie sub la akvo. Li tamen ektuŝas la ŝuojn, altiris al si la piedojn, sed ili estas tiel rigidaj, ke nur kun peno li povas ekmovi ilin. Kiu do dronis?... Lia rigardo estas alforĝita sur la piedoj kaj la plandoj de la ŝuoj, kaj li klopodas solvi la enigmon. Fine li kredas scii, al kiu apartenas tiuj kruroj, kaj tirante al si per ĉiuj siaj fortoj la malfeliĉulon, li post momento trenas el la akvo la kadavron de Kovács. La kapo de la droninto estas tute nigra pro la grasa ŝlima koto de la longfosa fundo. Tamen

La leterportisto eltiras sian poŝtukon, malsekigas ĝin per akvo kaj purigas la vizaĝon, la harojn kaj la barbon de la senviva viro. Tiam li kuras al la dometo de la mutulino kaj ĝin eniras.

Rika, Moseo kaj la pastro tuj ekstaras ĉe lia alveno, ĉar ili legis sur lia vizaĝo, ke li venas kun teruriga sciigo pri la malaperinto.

— Ĉu vi lin trovis? — demandas la pastro kun retenita spiro.

La leterportisto kapjesas, etendante la manon en la direkto, kie kuŝas la droninto; tiam ne parolante unu vorton, li kuras returnen al la montrita loko, kaj lin sekvas la tri aliaj.

Klomp, kiu ĉiumatene jam frue faras la rondiradon sur siaj kampoj por ekzameni, ĉu ĉio marŝas bone, kaj ĉu la kamparaj laboristoj diligente laboras, eksaltas trans longfoson, trairas per siaj malgraciaj kruroj kelkajn kampojn kaj jen je centkelkaj metroj da distanco li ekvidas tri homojn, kiuj sin klinas super io kuŝanta en la herbo flanke de la sabla vojo. Scivola, kvieta kaj kun la manoj en la poŝoj de la pantalono li aliras tien. Kaj atinginte la tri homojn, li kviete ekhaltas...

Antaŭ li inter la pastro, la leterportisto kaj Moseo kuŝas la kadavro de Kovács, kaj la mutulino, eligante laŭtajn ekkriojn, genufleksis tuj apude, tirante al si la harojn, batante al si la bruston, kvazaŭ ŝi sola estus la kaŭzo de la malfeliĉego, kiu trafis la artiston. Klomp, ankoraŭ kvieta, trankvila kaj senkompata, rigardas dum momento la kadavron, kvazaŭ ĝi estus la kadavro de

— Hm! ... dronis, mortis, finita! — kaj sin turnante, li malproksimiĝas, saltas trans la longfoson, trairas refoje siajn kampojn por esplori, ĉu ĉio marŝas bone ... kaj malaperas.

Kvaronon da horo poste Kovács estas portita en la domon de Rika. La leterportisto estas helpinta porti lin tien, sed ekforironte al la farmejo de Klomp, li ekpensas pri tio, ke en lia letersako kuŝas du leteroj, kiuj ne estas adresitaj al la farmisto. Li elprenas kaj enmanigas ilin al Moseo. Ambaŭ estas el la urbo Groningen. Unu, skribita de la orkestrestro de „Harmonio“, estas adresita al Kovács, kaj la alia al Moseo mem.

Neniam Moseo ricevis leteron; kiu povus skribi al li, la trovito? Li tuj malfermas la leteron kaj konsternite montras ĝin al la pastro. Ĝi estas alvoko al la militservado.

Dank’ al la bonaj zorgoj de la pastro, la postan tagon en la vespero venas la nigra ĉerko. En la vilaĝoj de Groningen la ĉerkoj estas ĉiam nigraj. La du portantoj lokas ĝin meze de la ĉambro sur la kaheloj, kaj post kiam ili kun helpo de Moseo estas enmetintaj la mortinton, ili foriras flustrante inter si pri la tragika maniero, en kiu mortis la artisto, kaj lasis la mutulinon kaj Moseon solaj.

La junulo ne komprenigis ankoraŭ al sia adoptintino, ke li post du semajnoj devos forlasi ŝin pro la milita servado. Li intence prokrastis tiun sciigon, timante, ke lia foriro kaj la subita morto de Kovács estus tro grandaj batoj por la virino en unu fojo.

Silentante li nun sidas ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren aŭ iras eksterdomen por stari sur la strateto aŭ sur la sabla vojo. Tiel malĝoje pasas por li la tri tagoj antaŭ la enterigo de Kovács. Rika kontraŭe restas hejme. Kun premitaj lipoj, kaj ŝajne kvieta kaj kun rezignacio ŝi sidas tie tiujn tri tagojn, nur ekstarante por prepari manĝaĵojn kaj rigardas preskaŭ sen interrompo la ĉerkon. Strangaj pensadoj amasiĝas en ŝia cerbo.

Kiam ŝi estis juna knabino, kelkaj el ŝiaj gefratoj kaj poste la gepatroj mortis. Ankaŭ ilin ĉiujn oni metis en tian nigran keston. Ŝi pensas pri tiu misteraĵo. Ŝi konscias instinkte, ke por ĉiuj enĉerkigitoj ĉi tiu surtera vivo finiĝis. Ĉu tiuj senmove kuŝantaj homoj sonĝos tiam eternan sonĝon? Kiam ŝi sonĝas, tiam ankaŭ ŝi kuŝas sen movo, sed post la sonĝo ŝi ĉiam ekvekiĝis por fari sian kutiman laboron. Ŝi spertis tamen, ke enĉerkigitoj jam neniam revekiĝas, sed restas en la nigra kesto, kaj ke homoj venas por forporti ilin al profunda truo en la tero tuj apud tiu griza konstruaĵo, kie loĝas la blankbarbulo... Kial oni enterigas ilin?... Ĉu ili ne sentas tion?... Ĉu ili ankoraŭ sonĝos en tiu profunda truo?... Ho, tion ŝi volonte ekscius, ĉar ŝi mem ankaŭ kuŝos tie baldaŭ aŭ post longa tempo; ŝi spertis, ke neniu scias antaŭe, kiam venos tiu tempo... Ĉu aliaj homoj scias tion, kio poste okazos?... Ili sendube scias pri tio, ĉar ĝi estas nur mistero por ŝi, kiu ne kapablas senti kaj ekscii per la oreloj... Kial ŝi ne posedas tian kapablon?... Ho, se ŝi posedus ĝin, tiam oni povus komprenigi al ŝi pri ĉio, kio okazos post ĉi tiu surtera vivo... Ŝi pensas, ke post ĉi tiu vivo okazos io stranga, ĉar ĉiuj mortintoj estas bele kaj blanke vestataj, kaj kun zorgo kaj ceremonio oni forportas ilin al tiu ripozejo... Sur kelkajn oni metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj, sur aliajn oni starigas nigrajn tabulojn kun blankaj surskriboj,li preferus?... Ho, se ŝi nur scius, tiam ŝi aĉetus

Dum ŝi tiel revis jam du tagojn kaj du noktojn ĉe la ĉerko de Kovács pri multaj al ŝi misterplenaj aferoj, ŝia kapo ekturniĝas. Neniam ŝi revis tiel longe kaj tiel multe kiel nun. Ŝi interfingrigas la manojn kaj penas forigi ĉiujn pensojn por tute jam ne revadi. Ŝi fermas la okulojn kaj fine pro laceco ekdormas flanke de la ĉerko.

Dua Ĉapitro.

Daŭrigo de la interrompita Deka Ĉapitro de la Unua Parto — Kial ĉiuj surpriziĝis — La tri Idoj de Orfeo — La sep Preĝejoj de Romo.

........ tiel similaj unu je la du aliaj, ke ĉiu kredis rigardi sin mem en duobla spegulo.

Mi staris antaŭ miaj kolegoj-artistoj, kaj dum momento ŝajnis al mi, ke mia cerbo ekiris promeni. Tio daŭris tamen nur momenteton, ĉar la sintenado de la aŭdantaro, kiu ekstaris (kontraŭ la reguloj de Kurhaŭs), montris al mi, ke la du antaŭ mi starantaj artistoj ne estas fantomoj aŭ bildoj de mia imago, sed veraj, ekzistantaj junaj viroj.

Mi vidis ilian reciprokan surprizon, kaj unua mi ekparolis al la violonĉelisto, staranta plej proksime, dirante al li:

— Mi havas la honoron kaj plezuron prezenti min al vi; mia nomo estas Jafet Romeskaŭ el Patersburgo.

La violonĉelisto ridetis ĝenate; mi tuj rimarkis, ke li ne komprenis miajn vortojn. Li sekve ne estis ruso. Farinte riverenceton, li etendis al mi la manon, dum li respondis holandlingve:

— Estas al mi agrable fari vian konon; mia nomo estas Moseo Landman —. Tiam mi turnis min al la pianisto kaj diris, same ruslingve, ĉar nur en tiu lingvo mi povis esprimi min flue, kaj ĉar mi ne sciis, ĉu li estas ruso, holandano aŭ iu alia:

— Agrable estas al mi konatiĝi kun vi; mi estas Jafet Romeskaŭ.

Li respondis germane, dirante, ke li sin nomas Stanislas Mareau, kaj post kiam li kaj la violonĉelisto estis salutintaj sin reciproke, ni eksidis por ludi.

La publiko dum mia konatiĝo kun miaj kolegoj parolis inter si, kaj inter la murmurado de la voĉoj mi aŭdis inter aliaj rimarkoj, ke oni diris:

— Sen ia dubo, ili estas fratoj!

— Sed laŭ iliaj nomoj ili ne estas samlandanoj!

— Unu tamen estas ruso, alia holandano kaj la tria estas germano.

— Estas mirinde; sed ili tiel similas unu la aliajn, ke....

Ne estis tamen tie la ĝusta loko por ni, interparoli plue, ĉar la aŭdantaro atendis; ni ne povis atendigi ĝin pli longe, kaj ni ekludis.

Laŭte ni estis aplaŭdataj, kaj post la paŭzo ni iris al la artista salono, kie Maksimo Bjelski jam nin atendis; li estis tiel nervema kaj surprizita, ke komence li ne kapablis paroli. Frotante al si la manojn, li rigardis nin, sed ne sciante, kiu estas lia amiko Jafet, li fine balbute demandis ruslingve:

— Pardonu, sinjoroj..., tio estas vere strangega..., tio estas enigmo, pri kiu sin okupas la tuta aŭdantaro ... kaj eĉ vi mem..., sed diru al mi, mi petas: kiu el vi estas Romeskaŭ?..., mi ne rekonas lin.

Mi aliris al li, kaj li diris plue:

— Mi neeble povis rekoni vin... Mi petas: prezentu min al la du aliaj sinjoroj; eble mi parolas iliajn lingvojn.

Mi prezentis lin al la artistoj, kaj ni eksidis ĉe tablo, ĉirkaŭ kiu staris kelkaj seĝoj. Tiam mi diris al Maksimo Bjelski:

— Unu el la sinjoroj estas holandano kaj la alia estas germano, sed mi jam miksis ilin, tiel ili similas unu la alian.

Maksimo diris germanlingve:

— Kiu el la sinjoroj parolas germane?

La pianisto respondis:

— Mi parolas la germanan kaj la polan lingvojn; la holandan tamen mi komprenas iomete.

— Ĉu vi estas germano aŭ polo? — demandis Maksimo.

— Mi vere ne scias.

— Ĉu vi ne scias!?... Kaj via kolego?

— Mi ne konis lin ĝis nun; mi kredas, ke li estas holandano, ĉar li parolis holande.

Maksimo sin turnis al la violonĉelisto, dirante germane, opiniante ke tiamaniere li komprenus lin:

— Sinjoro, vi estas holandano, ĉu ne vere? Bonvolu diri al mi, ĉu vi naskiĝis tia. Vi sendube pardonos al mi tiun demandon, mi ne faris ĝin pro scivolo, sed nur por helpi solvi la enigmon, kiu...

La violonĉelisto respondis:

— Eble mi estas holandano, ĉar mi ne scias, kie mi naskiĝis.

— Ĉu vi ne scias tion!?... Jen kio estas strangega; neniu el vi scias la nomon de sia naskiĝloko, ĉar ankaŭ mia amiko Romeskaŭ povas nur memori, ke li naskiĝis sur insuleto, sed li ne scias, al kiu lando apartenas tiu insuleto.

La pianisto subite diris:

— Sur insuleto!?... Antaŭ kvar jaroj mi renkontis en Posen du virojn, kiuj min alparolis, kredante ke mi estas ilia iama amiketo naskita sur insuleto, kaj ili certigis al mi, ke mi similas je tiu insulano kiel du gutoj da akvo similas sin reciproke.

Maksimo Bjelski fariĝis pli kaj pli nervema kaj frotadis al si la manojn en tia maniero, ke mi ektuŝis ilin. Li komprenis la tuŝon, sed tute ne refariĝante kvieta, li diris al la pianisto:

— Du viroj!?... Kiel ili aspektis?

— Unu estis tre longa, kaj li sin nomis Johano; la alia estis ĝibhava vireto, nomata Ivan.

Mi ekstaris pro surprizo, dum mi ekkriis:

— Johano kaj Ivan!?... Ĉu tiu Johano portis ĉenon el moneroj sur sia veŝto?

— Jes, ĉar tiun ĉenon li montris al mi tintante kun ĝi, kiam li renkontis min en Posen.

— Kaj kie estas nun tiu Johano kaj tiu Ivan? — demandis Maksimo, refoje frotante al si la manojn.

— Mi ne scias, sed tiu Johano estas mia bonfaranto, mi ŝuldas al li multegan dankon, ĉar li ebligis al mi daŭrigi kaj fini mian studadon.

La enigmo fariĝis pli kaj pli implika. Du el ni konis Johanon kaj Ivanon, sed la tria, la violonĉelisto, neniam ekaŭdis pri ili. La plej mirinda tamen estis, ke neniu el ni sciis, kie li naskiĝis kaj kiel estas lia vera nomo. Ni tamen esperis, ke Johano povus solvi la strangan enigmon, pri kiu ni okupadis nin nun; sed vole-nevole ni supozis, ke ni portas en realo la saman nomon, kaj ke ni estas fratoj. Ni do interkonsentis, ke la sekvantan tagon je la deka horo en la mateno ni renkontu nin en mia hotelo por pli detale priparoli la rimedojn, kiuj povus solvi la strangan enigmon, kiu tiel multe nin okupadis. Tiu hotelo estis: La sep Preĝejoj de Romo.

Tria Ĉapitro.

La kunveno en „La Sep Preĝejoj de Romo“ — La barilo pro la diferenco de niaj lingvoj — La taglibro de mia patrino — Kiel nia kunveno estis interrompata kaj de kiuj — La taglibro redaktita en Esperanto kaj ĝia enhavo — Kelka lumo sur niaj naskiĝolokoj — La intenco de la kamentubo-purigisto.

La postan matenon je la deka horo ni ĉiuj estis kune en „La Sep Preĝejoj de Romo“. Mi deziris, ke ni ne estu ĝenataj, tial mi estis dirinta al la kelnero, ke neniu dum nia kunveno interrompu niajn priparolojn, okazontajn en aparta saloneto de la hotelo.

La priparoloj tamen marŝis malbone pro la diferenco de la lingvoj, en kiuj ni esprimis nin. La pianisto parolis nur germane kaj pole, la violonĉelisto nur holande kaj mi ruse, ĉar aliajn lingvojn mi studadis ĝis nun nesufiĉe, kaj mi tute ne kapablis esprimi min sufiĉe klare por la celo, kiu nin kunvenigis. Ni do antaŭvidis, ke ni povus priparoli nur tre malmulte, tiom pli, ĉar Maksimo Bjelski povis traduki nur en la germanan el la rusa kaj male, sed ne en la holandan lingvon, ĉar tiu lingvo estis al li preskaŭ tute fremda. Ni sekve sidis kune, sed ĉiu el ni baldaŭ sciis, ke la rezultoj estus malmultaj.

Maksimo unue rakontis detale en la germana lingvo pri miaj aventuroj kaj la pianisto komprenis lin bone, sed la violonĉelisto ĉeestis kvazaŭ surdmutulo. Poste la pianisto rakontis germane ĉion, kio okazis al li dum lia juneco ĝis nun, kaj Maksimo tradukis tion al mi, sed

— Jen taglibro, kiun postlasis al mi mia patrino. Eble ĝiaj paĝoj disverŝos iom da lumo sur la enigmon, kiun ni ĉiuj klopodas solvi, sed ĝis nun mi neniam renkontis personon, kiu kapablis legi la lingvon, en kiu skribis mia patrino. Mi montris la skribaĵon al famaj profesoroj kaj lingvistoj, sed ĉiuj altigis la ŝultrojn; neniu povis legi ĝin.

Maksimo malfermis la kajeron, sed kvankam li studadis multajn lingvojn, tiu, kiun estis uzinta mia patrino por redakti sian taglibron, estis al li tute fremda. Kion fari? Jen ni sidis kune, priparolante jam dum du horoj kaj ni sciis preskaŭ neniom pli multe ol ĉe la komenciĝo de nia kunveno. Ni tamen estis konvinkiĝintaj, ke ni estas fratoj. Kelkfoje du aŭ eĉ tri homoj povas simili unu la alian reciproke, sed nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco. Krom tio, ni ĉiuj estis artistoj, ni ĉiuj estis kvazaŭ la idoj de la sama Dio Orfeo; ni nepre devus esti fratoj, filoj de la samaj gepatroj. Sed kiuj estis tiuj gepatroj? Kiel ili estis loĝintaj, kiel estis iliaj nomoj?... Ĉu ili vivis ankoraŭ? La pianisto jam estis rakontinta pri la morto de la siaj, sed ĉu tiu cirka akrobato vere estis lia patro? Ĉu tiu virino, kiun li ĉiam konsideris kiel sian patrinon, ĉu ŝi vere estis lia patrino? Nur la taglibro povus doni lumon, sed neniu ĝis nun kapablis legi ĝin.

Ni ĉiuj rigardis la kajeron kuŝantan antaŭ Maksimo,

— Sinjoroj, pardonu al mi, ke mi vin ĝenas; sed jen estas du viroj, kiuj deziras paroli tuj kun sinjoro Jafet Romeskaŭ.

Mi ekstaris.

— Du viroj? — mi demandis.

— Jes sinjoro, du kamentubo-purigistoj.

— Kamentubo-purigistoj!?... Kion ili povas havi por diri al mi?

— Mi ne scias, sinjoro; mi jam diris al ili, ke vi akceptos neniun en ĉi tiu momento, sed ili rifuzis foriri, pretendante, ke ili venas pro tre gravaj aferoj.

— Nu, enirigu ilin.

La kelnero eliris kaj tuj poste eniris la du kamentubo-purigistoj. Unu el la viroj estis eksterordinare longa kaj la alia eksterordinare mallonga. Tion oni multfoje vidas ĉe tiaj viroj, ĉar preskaŭ ĉiam kamentuba purigisto estas akompanata de knabo. Ĉi tiu mallonga viro tamen ne estis knabo, sed plenkreska viro. Estis klare videble, ke ili ankoraŭ ne estis laborintaj tiun matenon, ĉar iliaj vestoj estis blankaj kaj puraj kiel neĝo. Kapuĉoj kovris iliajn kapojn, ŝnurvolvaĵoj pendis sur iliaj brakoj kaj malplena sako pendis sur ilia dorso.

Neesprimebla estis mia surprizo rekoni en la du novevenintoj miajn amikojn Johano kaj Ivan. Iliaflanke ilia surprizo ne estis pli malgranda ol la mia. La longa maristo (nun purigisto de kamentuboj), kiam li eniris kun sia malgranda kolego-purigisto, unue sin prezentis al ni kun sia kutima rideto sur la lipoj, kiu tamen subite malaperis por ŝanĝiĝi en esprimon de ĝojo. Ankaŭ la

— Jen nia knabo!!

— Johano!... Ivan! — mi ekkriis.

Mi iris al ili kaj premis al ambaŭ la manon.

La pianisto, kiu ankaŭ ekstaris ekkriante: — Sinjoro Johano!... Ivan! — same premis al ambaŭ la manon. Tiam mi prezentis al la du neĝe blankaj kamentubo-purigistoj mian amikon Maksimo, kiu pro nervemeco preskaŭ ne povis paroli. Li frotis al si la manojn kaj fine diris al Johano:

— Ĉu vi do estas tiu amiko de Jafet Romeskaŭ..., kaj ĉu tiu via kolego vere estas la rusa kuiristo, kiu..., kiu tiel bone zorgis pri...

Johano ekridis, dirante: — pri mia knabo, ke li perdiĝis meze de granda fremda urbo, kie neniu povis kompreni lin, ĉu ne vere? Sed feliĉe, ĉio fariĝis bona.

Ivan grimace ridetis, sed li diris nenion. Intertempe la violonĉelisto ekstaris kaj mi prezentis al li la novevenintojn.

— Jen nia amiko Moseo Landman, violonĉelisto — mi diris.

Johano rigardis lin kaj estis posten paŝonta pro nova surprizo, sed ĉar li devis doni la manon al Moseo, li restis staranta kaj rigardis unue la Brejanon, tiam la pianiston, fine min kaj diris:

— Sed, ĉu vi triobliĝis!?

Ivan strabe rigardis al sia longa kunulo, altigis la montran fingron de sia dekstra mano kaj murmuretis tra la dentoj:

— Jen nova miraklo...

Mi respondis al Johano: — Mi ne miras pro via demando, ĉar vidante nin tri vi vere rajtas demandi tion. Sed ni eksidu ĉiuj kaj priparolu tiun mirindaĵon; eble vi povos doni klarigojn.

— Mi? — li diris, eksidante kun Ivan.

— Jes, ĉar vi sola scias, kie mi naskiĝis, kaj kiu estas mia vera nomo.

— Mi povas nur parte kontentigi vian deziron, mia amiko —, li diris, — ĉar pri via bapta nomo mi scias absolute nenion. Sur la Insulo oni vin nomis „knabo“; mi tamen scias, ke la nomo de via patro estas Smit kaj ke la insulo, kie ni tiel agrable konatiĝis, sin nomas Rottumeroog.

— Rottumeroog!?... Kie do kuŝas tiu insulo?

— Norde de Warfum en la provinco Groningen.

— Sekve mi estas Holandano?

— Almenaŭ se tiuj insulanoj estas viaj gepatroj, pri kio mi tamen dubas —. Li ridetis mistere kaj estis parolanta plue, sed mi lin interrompis:

— Kial vi dubas pri tio?

— Unue, ĉar ili tute ne kondutis al vi kiel gepatroj; due, ĉar vi tute ne estas simila nek je tiu viro, nek je tiu virino. Ili ambaŭ havas bluajn okulojn, verajn kvazaŭ porcelanajn germanajn okulojn kaj blondajn harojn ... se mi bone memoras. Vi kontraŭe havas bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn kaj samkolorajn harojn, due via vizaĝkoloro montras, ke vi ne apartenas al la germana raso; mi ĉiam konsideris vin kiel hungaron, aŭ, ne ofendiĝu, kiel turkon.

— Mi same ofte pensis, ke ili ne estas miaj gepatroj, sed, se ili vivas ankoraŭ, ni povos esplori tion ankoraŭ nun.

— Ni esploros —, li diris; tiam sin turnante al la violonĉelisto, li diris plue holande:

— Mi ekaŭdis, ke vi estas holandano, almenaŭ ke oni konsideras vin tia. Kie vi naskiĝis?

— Mi ne scias.

— Ĉu vi ne scias tion?

— Ne; mi estas trovito.

— Kie oni vin trovis?

— En kesteto sur tablo en dometo apud Brej.

— Apud Brej? — diris Johano. — Sed tio estas proksime de Warfum kaj sekve ankaŭ proksime de tiu insulo, kie mia amiko Jafet pasigis sian junecon.

Mi rigardis la Brejanon kaj diris:

— Sed tio fariĝas pli kaj pli stranga.

— Warfum kaj Brej!? — subite diris la pianisto, kiu komprenis nur tiujn du vortojn. — Warfum kaj Brej!?... Vi jam antaŭe nomis tiujn vilaĝojn; mi unu fojon estis en Warfum kun nia cirko, mi estis tiam rajdisto.

Johano tradukis holanden, kion diris la pianisto, kaj jen Moseo ekhavis novan kaŭzon pro miro, ĉar li memoris la strangan rajdadon, per kiu li dum la kermeso (la leganto relegu la Kvaran Ĉapitron de la Dua Parto) surprizis ĉiujn rigardantojn en la cirko kaj eĉ sian patrinon, kvankam li mem ĉiam pretendis, ke li tute ne estis rajdinta. Tiu enigmo nun subite solviĝis. La cirka knabo, kiu estis tiel simila je li, tiam lin anstataŭis, dum la rigardantoj kredis, ke li sub hipnoto estas la lerta rajdanto.

— Ne ofendiĝu, Johano —, mi diris, — ĉu vi estas jam longe kamentubo-purigisto? Mi kredis vin riĉulo.

— Mi estas ankoraŭ nun riĉa —, diris Johano.

— Riĉa kaj purigisto de kamentuboj!?

— Mi estas riĉa laŭ filozofa vidpunkto, mia kara.

Ni rigardis lin demande.

— Ĉu vi ne komprenas tion? — li demandis. — Tio devenas de tio, ke vi estas Orfeidoj, sed ne filozofoj. Sciu do, miaj amikoj, ke mi estas filozofo, ke mi ĉiam kaj ĉie rigardas ĉion el filozofaj

— Same kiel tiam, kiam vi estis sur la Insulo —, mi interrompis lin.

— Jes, kaj mi kredas, ke ĉio fariĝos bona en la mondo... Nur paciencon, miaj amikoj, kaj vi spertos, ke mi pravas dirante, ke ĉio fariĝos bona. Ni estas jam sur la ĝusta vojo por esplori, ĉu vi estas fratoj, kie vi ĉiuj naskiĝis kaj kiuj estas viaj nomoj, ĉar venos tempo, kiam vi jam ne nomiĝos Jafet, Moseo kaj Stanislas.

Li eksilentis, kviete enpoŝigis la manojn, etendis antaŭ si la longajn krurojn, apogis la dorson kontraŭ la seĝa apogilo kaj rigardis nin ridetante.

Ivan refoje ĵetis al li straban rigardon kaj murmuretis tra la dentoj kelkajn rusajn vortojn, kiujn nur Maksimo kaj mi komprenis kaj kiuj surprizis nin, ĉar li murmuretis:

— Oni min dronigu, se li jam nun ne scias ĉion pri iliaj nomoj.

La pianisto interrompis la silenton, kiu sekvis; li sin turnis al la filozofo kun la demando:

— Filozofo tamen ne bezonas esti purigisto de kamentuboj.

— Kial ne? La mondo ja bezonas ilin kaj estas la sama, ĉu mi estas kamentubo-purigisto aŭ io alia.

— Vi eble pravas, sed ... pardonu al mi la demandon: ... Ĉu ne ekzistas por filozofo alia pli agrabla metio?

— Jes, tiu de promenanta reklamilo estas pli agrabla, sed Ivan ne ĝin amas; li prefere estas purigisto de kamentuboj, ĉu ne vere, Ivan?

La vireto ridetis grimace kaj respondis:

— Mi konsentas esti ĉio, nur ne promenanta aŭ rajdanta reklamilo, almenaŭ se mi devas prezenti Sanĉo Panzan.

Johano ridis kaj la pianisto diris plue:

— Aŭskultu foje, sinjoro Johano, vi pagis tiom, por ke mi povu fini mian studadon; reciproke mi nun estus feliĉa, se vi konsentus akcepti ion de mi, mi ja estas via ŝuldanto.

— Vi tamen ne prunteprenis de mi. Ni sekve estas kvitaj; krom tio, mi akceptos nenion, se mi mem povas perlabori mian ĉiutagan panon, ... tia estas mia karaktero.

— Sed rakontu do fojon, kiel vi perdis vian monon, ĉar sendube vi jam ne posedas ĝin.

— Monon mi ne posedas plu, kaj mi ne deziras posedi ĝin. Sed mi kontentigos vian deziron —, kaj tenante la manojn en la poŝoj, la krurojn rekte etenditaj antaŭ si, kaj dum Ivan kelkfoje grimacridis kaj strabe rigardis al la longa filozofo, ĉi tiu ekrakontis:

— Vi devas scii, ke mi kiel filozofo ĉiam agas laŭ cirkonstancoj, kiuj ajn ili estas, kaj ke ĉiam mi kuiras miajn pizojn pensante, ke ĉiam ĉio finiĝos bone... Kiam mi posedis monon, mi vivis kiel granda sinjoro kaj pasigadis mian tempon promenante, legante kaj amuzante min. Kiam mi jam ne posedas monon, nu, tiam mi laboras. Mi jam estis aktoro, kelnero, maristo, reklamilo, frenezul-flegisto kaj tiel plu. Nun mi estas purigisto de kamentuboj kaj ĉiam, sub ĉiuj cirkonstancoj mi laboradis kontente kaj feliĉe... Estante reklamilo, mi hazarde (eble tio ne okazis hazarde, sed laŭ destino de la sorto) gajnis la grandan premion de la Scheveningena ekspozicio, kaj ĉar tiam Ivan estis mia kolego-reklamilo, ni duope eniris la mondon kiel eminentaj sinjoroj, por serĉi nian amiketon Jafet. La hazardo (aŭ eble la destino) volis tamen, ke ni ne trovis lin, sed lian duplikaton Stanislas Mareau, kiu tiam loĝis en Posen en nebonaj cirkonstancoj. Mia mono tamen ebligis al mi helpi lin, tiel ke li povis daŭrigi kaj fini sian studadon. Forirante el Posen, ni iris Patersburgon por serĉi Jafeton, sed ho ve! ... li estis malaperinta, kaj kien ajn ni vojaĝis por lin trovi, ĉio estis vana. Ni pasigis kelkajn monatojn en multaj grandaj urboj en kaj ekster Rusujo. Ĉie ni informiĝis pri nia amiketo, ĉie mi portis mian belan

Ivan grimace ridetis iom ĝenate, sed diris nenion kaj Johano parolis plue.

— Nu, mi akceptis lin kun ĝojo, kaj duope ni ekpromenis; mi legis al li belajn germanajn librojn, sed ĉar ni faris nenion krom promeni, legi kaj nin amuzi, restis al mi fine nur cent guldenoj. Tiam mi diris al mia kamarado, ke ni refoje devus laboradi, kaj mi demandis lin, kiun metion li elektus, ĉar al mi estis indiferente, kiamaniere perlabori mian ĉiutagan panon. Ivan preskaŭ samopiniis, ankaŭ al li plaĉas ĉiu metio (se li ne povus esti maristo) escepte tiu de reklamilo. Ni do elektis alian kaj sinsekve fariĝis kelnero, aktoro kaj tiel plu, ĝis fine ni revenis Hagon. Tie ni fariĝis unue flegistoj en frenezulejo, sed ĉar tio tre multe malebligis al ni promenadi, ni fariĝis purigistoj de kamentuboj, kaj nia laboro marŝas laŭ deziro. Regule Ivan sendas monon al sia patrujo kaj ni pasigas nian liberan tempon kelkfoje en legejo, kelkfoje en teatro aŭ en bioskopo, sed ĝis nun pro nia neriĉeco financa ni prenas lokojn la plej malmultekostajn, tamen, ĉar en realo estas egale sidi tie aŭ sur multekosta loko, ni ĉiam amuziĝas bonege. Hieraŭ okaze (aŭ eble laŭ aranĝo

Li eksilentis, rigardis sencele antaŭ sin kaj ĉar liaj okuloj falis sur la taglibron kuŝantan ankoraŭ antaŭ li, li diris plue:

— Unue ni trovu lertulon, kiu povas deĉifri ĉi tiun manuskripton.

Li ĝin malfermis. Subite esprimo de feliĉo kaj ĝojo glitis trans lian vizaĝon, liaj lipoj dispartiĝis, kiel ofte okazis, kiam neatendita ĝojo surprizas nin, kaj rigardante nin laŭvice, li ekkriis: — Eŭreka!!

— Eŭreka!? — ni diris demande.

— Jes, li respondis, Eŭreka! ... tio signifas: „Mi trovis!“

— Kion vi trovis? — mi demandis.

— La ŝlosilon, per kiu mi eble povos malfermi la pordon de la misteraĵo, kiu entenas la nomojn de via naskiĝloko kaj la nomojn de viaj gepatroj.

Ivan refoje altigis la montrofingron kaj diris ruse:

— Jen nova miraklo..., oni dronigu min, se li ne estas sanktulo aŭ magiisto.

Johano, kiu ne komprenis la rusan lingvon, ne atentis la esprimon de la ekskuiristo kaj diris plue:

— Ĉi tiu taglibro estas skribita en la artefarita lingvo Esperanto.

— Esperanto!? — mi ekkriis; — kaj vi studadis tiun lingvon?

— Kompreneble mi ĝin studadis; eĉ Leibniz, kiu estis granda filozofo, sin okupadis pri la ideo de artefarita lingvo... La aŭtoro de Esperanto estas Zamenhof, kaj lia lingvo aperis en 1887a; sendube la verkinto de ĉi tiu taglibro studadis Esperanton kelkajn monatojn post ĝia apero.

Johano foliumis la kajeron, Maksimo Bjelski denove frotadis al si la manojn kaj la pianisto, la violonĉelisto kaj mi atendis kun malpacienco, kion estis legonta tiu mistera purigisto de kamentuboj, kiu kvazaŭ bona feo ĉiam aperis sur niaj vojoj, kaj kiu nun eble malkovrus al ni la sekreton, kiu ĝis nun al ni estis nesolvebla. Li eklegis kaj tradukis holanden kaj germanen tiujn frazojn, kiuj por ĉi tiu tempo pleje nin interesis. Multaj el tiuj frazoj estis substrekitaj de la aŭtorino.

Belgrado, 18an de Marto 1889a — Estas hodiaŭ mia 14a naskiĝa tago, kaj mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo. La guvernistino konsilis al mi redakti mian taglibron en Esperanto. Tiun lingvon ŝi instruas al mi. Kion mi enskribos hodiaŭ?... Ni havos vizitantojn, kiuj venos por gratuli.

Belgrado, 30an de Marto 1890a — Mi ĵus venis de koncerto, kie la violonĉelisto Kovács solludis. Lia ludado estis admirinda.

— Kovács!? — ekkriis la Brejano. — Rikardo Kovács estis mia muzikinstruisto, kiu loĝis kelkajn jarojn ĉe mia adoptintino. Ĉu tiu Kovács, kiu estis fama violonĉelisto, estus tiu sama Kovács, pri kiu vi legis?

— Ĉi tie staras Kovács, sen antaŭa nomo —. Johano legis plue:

— — — estis admirinda. Lia ludado venkis (kiel diris mia patrino) la korojn de la tuta aŭdantaro, li ne nur per sia arto, sed ankaŭ per sia aspekto impresis ĉiujn, ĉar neniam oni vidis pli belan junan homon.

Belgrado, la 15an de Aprilo 1890a — Hodiaŭ vizitis nin Andanoviĉ. Li multe parolis kun mia guvernistino. Patrino diris, ke li enamiĝis en ŝin, sed tion mi ne kredas, ĉar ŝi estas malbela kaj nur guvernistino, dum li estas oficiro.

Johano rapide transrigardis kelkajn paĝojn, sed trovis nenion interesan kaj nenion substrekitan, fine li legis plue:

Belgrado, la 1an de Marto 1892a — Kovács refoje solludis antaŭ multnombra aŭdantaro. Lia ludado fariĝis ankoraŭ pli bela laŭ mia opinio. Mi ekaŭdis, ke li intencas ludi ĉi tie ĉiun jaron almenaŭ dufoje.

Belgrado, la 1an de Decembro 1892a — Hanoviĉ edziĝis hodiaŭ kun mia kuzino Albertino. Mi ĉeestis la ceremonion. Mia patrino diris, ke Albertino tute ne amas Hanoviĉon, sed ke ŝi edziniĝis kun li pro lia granda riĉeco. Mi edziniĝos nur kun viro, kiun mi amos.

Belgrado, la 30an de Marto 1893a — Hanoviĉ vizitis nin hodiaŭ. Li aspektis tre malĝoja. Patrino diris, ke lia edzino forkuris kun hungara oficiro.

Belgrado, la 2an de Marto 1894a — Kovács refoje solludis. Mi admiris lin pli ol antaŭe. Mi kredas, ke ĉiuj junaj knabinoj enamiĝis en lin. Neniam solludisto havis tian sukceson. Mi sidis tuj apud la scenejo. Li rigardis min kaj ridetis al mi. Ĉu mi estas pli bela ol la aliaj fraŭlinoj, kiuj sidis ĉe mi?

Belgrado, la 4an de Decembro 1894a — Miaj gepatroj revenis de vojaĝo. Ili multe parolis pri Hanoviĉ kaj nia kuzino Albertino, kiuj baldaŭ eksedziĝos pro ŝia forkuro kun la hungara oficiro. Kial do ŝi edziniĝis kun viro, kiun ŝi neniam amis?

Belgrado, la 3an de Marto 1895a — Kovács revenis en la urbon. Mi iros al la koncerto. Ĉu li min rekonos?

Belgrado, la 4an de Marto 1895a — Kovács refoje solludis. Mia patro konatiĝis kun li, eble li nin vizitos.

Belgrado, la 6an de Marto 1895a — Kovács vizitis nin hodiaŭ. Ni pasigis agrablan vesperon. Li parolis multe kun mi.

Belgrado, la 7an de Marto 1895a — Mi sonĝis pri Kovács. Mi lin amas. Ho, kial mi estas nobelidino?

Belgrado, la 9an de Marto 1895a — Kovács refoje nin vizitis. Mi kredas,

Belgrado, la 12an de Marto 1895a — Mi ricevis leteron de Kovács. Li deziras paroli kun mi kaj petas rendevuon. Mi respondas lian peton.

Belgrado, la l4an de Marto 1895a — Mi parolis kun Kovács; li konfesis al mi sian amon. Miaj gepatroj ne konsentos, ke ilia filino fianĉiĝos kun artisto.

Belgrado, la 16an de Marto 1895a — Kovács refoje vizitis nin. Li petis mian manon, sed ricevis rifuzan respondon de mia patro.

Belgrado, la 30an de Marto 1895a — Mi forkuros morgaŭ kun Kovács kaj ni geedziĝos sekrete en la preĝejo.

Parizo, la 2an de Februaro 1896a — Al ni naskiĝis tri filoj (trinaskitoj). Iliaj nomoj estas: David, Hugo kaj Stanislas.

Johano ekhaltis legi dirante: — Jen ni havas!... Vi estos tiuj tri knabetoj. Pri Stanislas jam ne ekzistas ia dubo... Mi legos plue:

— — Ili estas tre belaj kaj sanaj... Mi sentas min bone; ni estas feliĉegaj kun nia triobla trezoro.

Parizo, la 10an de Februaro 1896a — Kovács donis koncerton en la granda opera teatro kaj havis grandegan sukceson. Li perlaboras multan monon.

Parizo, la 20an de Februaro 1896a — Mi skribis leteron al miaj gepatroj pri la naskiĝo de niaj infanoj. — Kovács refoje donis koncerton kun ĉiam pligrandiĝanta sukceso.

Parizo, la 1an de Marto 1896a — Miaj gepatroj ne respondis ankoraŭ. Ili neniam pardonos al mi mian mezaliancon, kiun mi tamen ne bedaŭras, ĉar mi amas mian edzon kaj ni estas feliĉaj.

Parizo, la 3an de Aprilo 1896a — Kovács malaperis kun du el la trinaskitoj kaj lasis min kun Stanislas.

Parizo, la 4an de Majo 1896a — Mi estas malesperanta. Mia edzo ne revenis. — Kien li iris? — Kial li min forlasis? — Ĉu li foriris kun amatino? — Ho, tion mi neniam kredos. — La gazetoj lokigis artikolojn pri tiu misterplena malapero.

Parizo, la 10an de Majo 1896a — Kovács ankoraŭ ne revenis. Mi ne kuraĝas reveni al miaj gepatroj — — —; feliĉe ke Kovács postlasis multe da mono. — Mi ekdecidis resti ankoraŭ unu semajnon en Parizo; eble li revenos al mi.

Parizo, la 30an de Majo 1896a — Ĉiuj gazetoj priparolis la subitan malaperon de mia edzo. Kelkaj opinias, ke li forkuris kun amatino, aliaj kontraŭdiras tion, opiniante, ke en tia okazo li ne estus preninta kun si la du infanetojn, kaj ili profundiĝas en ĉiujn supozojn. Tamen Kovács ne reaperas, kaj mi ne volas resti pli longe en ĉi tiu urbo.

Vieno, la 1an de Junio 1896a — Hieraŭ mi alvenis en Vieno. Mi ne scias ankoraŭ kion fari. En multaj gazetoj mi lokigis anoncon pri la malapero de Kovács. Mi promesis grandan rekompencon al tiu, kiu ajn povos doni informojn pri li kaj la du infanoj.

Vieno, la 6an de Junio 1898a — Alvenis al mi Jules Mareau, cirka direktoro. Li legis la anoncon kaj volas helpi al mi retrovi mian edzon. Li proponis, ke mi lin sekvu kun lia cirko, per kiu li volas fari grandan vojaĝon al multaj urboj. — Mi ekhavis apartan veturilon kun unu servistino, kiu kunlaboras en la cirko kiel pantomimistino. Mi promesis grandan monsumon al Mareau, se li retrovos mian edzon.

Hamburgo, la 3an de Septembro 1899a — Mi jam ne posedas monon kaj estas dependa de Mareau. Ŝajnas al mi, ke li estas malhonestulo kaj (ho ve!) ke li min amas, sed mi tute ne lin amas... Ho, se mia edzo revenus!

Lubek, la 8an de Decembro 1901a — Ĉiuj miaj esperoj estis vanaj; mia edzo ne reaperis. Mareau petis mian manon. Post alvoko en gazetoj li volas antaŭ la tribunalo pruvi, ke Kovács mortis... Mi malamas la cirko-direktoron kaj malakceptis liajn proponojn. — Ho, se mi do kuraĝus reiri al miaj gepatroj, sed ili ne akceptos min.

Prago, la 3an de Junio 1902a — Mi estas malsana... Kio fariĝos el mia fileto, se mi mortos? Ĉu Mareau zorgos por li?

Prago, la 20an de Junio 1902a — Mi sentas, ke mi ne resaniĝos. Mareau promesis, ke li zorgos por Stanislas.

Johano ekhaltis legadi kaj diris:

— Nun ni scias, ke la patrino de Stanislas naskiĝis la 18an de Marto 1875a, ke ŝi edziniĝis kun Kovács en Marto 1895a, ke naskiĝis al ŝi tri filoj la 2an de Februaro 1896a, ke Kovács malaperis la 3an de Aprilo 1896a kun David kaj Hugo, kaj ke la patrino malsaniĝis en 1902a. Per la lasta sciigo la taglibro finiĝas. Verŝajne ŝi mortis tuj poste. Restas al ni scii, kun kiu viro, sin nomanta Kovács, edziniĝis via patrino kaj kiel ŝi sin nomas, ĉar ŝian nomon mi ne trovis en la taglibro. Por tion sciiĝi, ni povas nin letere turni al la pastro de l’ preĝejo de Belgrado.

— Sed kiu faros tion, kaj al kiu pastro ni devos turni nin? — mi demandis.

Johano kviete kaj ridetante eltiris el la poŝo libreton kaj respondis:

— Mi tuj diros tion.

Johano, kiu kiel praktika esperantisto portis kun si ĉiuloken la „Oficialan jarlibron de la Universala Esperanto-Asocio“, serĉis en la libreto la urbon Belgrado kaj vidis, ke la tiea delegito estas Drag. Andoviviĉ, inĝeniero, 23 Brankova; tiam li diris plue:

— Nun lasu al mi la ceteran aranĝadon kaj la korespondadon pri ĉiuj tiuj familiaj aferoj kaj ĉio finiĝos bone —. Tiam pripensante momenton, li diris:

— Post kiam mi estos forsendinta mian leteron al Belgrado, ni iros kune al Brej, kaj se necese, al tiu

— Kiam estos la plej konvena tago por iri al Brej?

— Tio estas tute egala —, diris la Brejano, — ĉar mia patrino kaj la pastro ĉiam estas hejme, kaj ĉiun horon de la tago ili povas akcepti nin.

— Ĉu pastro?

— Jes, li ordigis la aferojn de la mortinta Kovács.

— Nu, kiam ni iros?

La Brejano rigardis min demande, kaj mi respondis:

— Estas nun la deka de l’ monato, la tutan semajnon ni devos doni koncerton; ni do ne povas iri antaŭ la dek-oka kaj mi proponas elekti la dek-okan por nia vojaĝo.

Johano ekstaris, frapetis Ivanon sur la ŝultron kaj diris:

— Antaŭen, amiko; niaj kamentuboj nin atendas.

Mi ekstaris ankaŭ kaj diris:

— Johano, ĉu vi volas fari al mi plezuron?

— Kompreneble, mia amiko, nur parolu.

— Restu provizore mia gasto kaj jam neniam purigu kamentubojn.

— Kaj Ivan?

— Kia malsaĝa demando! Li restu ankaŭ ĉe ni.

Kvara Ĉapitro.

La ŝlosiloj — Subita forvojaĝo de Johano al...? kaj lia reveno kun interesa sciigo — Ĉu Kovács vere mortis? — Pri frenezulejo kaj flegatoj — Holman — Johano, la eksflegisto faras proponon al la resanigisto de frenezulejo — Refoje la Kol-Nidrej de Max Bruch kaj kion ĝi efikas — Vekiĝo el stranga longdaŭra sonĝo — Patro kaj filoj.

Johano kaj Ivan tiamaniere fariĝis miaj gastoj. Ili ekhavis apartan ĉambron en „la Sep Preĝejoj de Romo“, manĝis kun ni ĉe la sama tablo kaj ĉeestis ĉiujn koncertojn, kiujn ni donis en Kurhaŭs.

La tagon, post kiam Johano nin trovis, li alportis kaj donis al ĉiu el ni dum la tagmanĝado malgrandan libreton. Ili estis ŝlosiloj por studadi Esperanton; la mia estis en la rusa, tiu de Moseo Landman en la holanda kaj tiu de Stanislas Mareau en la pola lingvo.

— Studadu la ŝlosilon —, li diris, — kaj post unu semajno vi jam ne bezonos tradukanton dum via interparolado. Mi eĉ post tiu semajno rakontos al vi en Esperanto novaĵon, kiu tre vin surprizos —, kaj li ridetis tiel mistere, ke ni jam ne dubis pri liaj vortoj.

Kvar tagoj pasis, kaj kiam en la kvina ni kunvenis ĉe la matenmanĝado, ni trovis sur la tablo leteron de Johano, sciiganta, ke li dum du aŭ tri tagoj (tio dependus de cirkonstancoj) ne havos la plezuron manĝi kun ni, kaj ke li dum tiuj tagoj ne povus ĉeesti la koncertojn en Kurhaŭs, ĉar li nepre devos forlasi la urbon pro urĝaj aferoj. Post tiuj du aŭ tri tagoj li esperis

Ni eksidis, kaj Johano, daŭre ridetante, diris en Esperanto, por ke ni ĉiuj povu lin kompreni en la sama tempo:

— Miaj karaj, kiam mi promesis al vi, ke mi post unu aŭ du tagoj revenus kun bona novaĵo, tiam mi estis certa, ke mi plenumus mian promeson, ĉar mi antaŭvidis, ke mia vojaĝo al Brej portus fruktojn. Mi tien iris sola por serĉi la postsignojn de viro, kiu interesas vin en la plej alta grado. Mi vizitis la maljunan pastron kaj Rikan, la mutulinon, kaj mi trovis tion ĉi.

Dirinte tiujn vortojn, li eltiris paperujon el la poŝo, elprenis el ĝi portreton, kiun li ĵetis antaŭ ni sur la tablon:

— Jen!

Ni rigardis unue la portreton, tiam nin reciproke.

— Portreto de mia onklo, aŭ pli ĝuste: de Kovács —, diris Moseo.

— Jes, diris Johano, ridetante mistere, — ĝi estas la portreto de Kovács.

Sekvis mallonga silento, tiam li diris plue:

— Mi tuj vin kondukos al Kovács, sed nur vin —. Li fingre montris Moseon, Jafeton kaj min. — Ĉar Ivan kaj sinjoro Bjelski ne povos nin akompani en ĉi tiu cirkonstanco. Ili bonvolos resti en la hotelo, ĝis kiam ni revenos —. Tiam sin turnante al Moseo, li diris plue:

— Vi kunportu la violonĉelon.

— Ĉu vi kondukos nin al Kovács!? — ekkriis Moseo. — Kovács ja mortis.

— Li mortis kaj tamen li vivas; sekvu min.

Ni ne sciis, kion li intencas, sed li ne lasis al ni la tempon peti klarigon, ĉar li jam eliris la ĉambron. Ni lin sekvis, ne sciante, ĉu li perdis la prudenton, aŭ ĉu li estas mokonta nin. Ni laŭiris la longan Wagenstraton, tiam iris maldekstren laŭ la Vlamingstrato, poste laŭ kelkaj aliaj mallongaj stratetoj, alvenis fine en Slykeinde, kie nia kondukanto ekhaltis antaŭ griza konstruaĵo, kies fenestroj estis provizitaj de dikaj feraj stangoj.

— Ĉu tio estas malliberejo? — flustris al mi Moseo.

— Ĝi estas frenezulejo —, respondis Johano, kiu estis aŭdinta la demandon de la Brejano.

— Ĉu ni devas eniri ĝin? — mi demandis kun surprizo.

— Jes —, respondis lakone Johano, kaj li sonorigis.

— Ĉu Kovács estas en ĉi tiu konstruaĵo!? — mi diris.

— Mi nun ne havas la tempon doni klarigojn; havu paciencon dum nur duona horo kaj vi komprenos ĉion.

La pordo malfermiĝis, kaj en ĝia kadro staris pordisto. Apenaŭ li ekvidis Johanon, li ekkriis:

— Kara ĉielo, jen nia eksflegisto —, kaj ili premis al si reciproke la manon.

— Jes, tio estas mi kun tri amikoj. Ĉu la doktoro jam alvenis?

— Ne ankoraŭ, sed li estas tuj venonta.

— Mi deziras paroli al li, ĉu ni povas atendi en la atendejo?

— Certe, eniru, mi petas.

Ni sekvis la pordiston tra longa marmora koridoro, ĉe kies ambaŭ flankoj troviĝis multaj pordoj, surhavantaj numerojn. Malferminte la numeron dek, li enirigis nin. Ni eksidis sur longa benko kaj atendis tion, kio okazus. Multaj strangaj pensoj eniris mian kapon, ĉar mi ne sciis, kion pensi pri ĉio tio ĉi. La onklo de Moseo ja mortis kaj ripozis sur la mortintejo en Brej, kion do ni povus havi por fari en ĉi tiu frenezulejo? Neordinaraj sonoj aŭdiĝis de malproksime; krioj kvazaŭ de sovaĝaj bestoj, tirtonaj ridadoj, kaj eĉ kantadoj de la malfeliĉaj flegatoj konfuze penetris ĝis la loko, kie ni atendis. Fine la pordo malfermiĝis kaj eniris la doktoro. Li ridetis afable, kiam li ekvidis Johanon. Strange! Ŝajnis refoje al mi, ke ĉiuj homoj, kiuj lin renkontis, estas liaj intimaj amikoj, kaj ke ĉiuj ĉiam iras renkonte al li kun ridetanta vizaĝo.

— Doktoro —, diris Johano, — mi venas kun tri amikoj, kiuj sin interesadas pri Holman.

— Ah!

— Jes —, kaj prezentante nin, li diris: Sinjoroj Landman, Mareau kaj Romeskaŭ. Ili havas, kiel vi aŭdas, tre malsamajn nomojn, sed.... eble vi vidas ion rimarkindan, rigardante ilin.

La doktoro rigardis nin kaj la esprimo de lia vizaĝo tuj diris, kiel li estis frapata de surprizo.

— Trinaskitoj?

— Vi trafis, doktoro, kaj al kiu ili estas similaj?

— Al Holman, sen kontraŭdiro.

— Vi trafis refoje, doktoro; ili estas tre similaj al Holman..... Kiel nun sanas Holman? — li demandis

La doktoro responde altigis la ŝultrojn, kaj oni scias, kion tio signifas.

— Li memoras absolute nenion —, li tiam diris.

— Mi tion atendis —, diris Johano, — mi flegadis lin sufiĉe longe por scii, ke mi devas tion atendi; tamen li estas resanigebla, mi opinias.... Ne estas nun vizita horo, sed vi ja permesos, ke ni iru al li.

La doktoro sen dubo estus rifuzinta tion al kiu ajn, ĉar li ne volonte deflankiĝis de la regularo de la instituto. Sed Johano ne estis „kiu ajn“; li estis viro kun speciala karaktero, li estis tute alia ol ĉiuj ceteraj homoj; al Johano neniu rifuzis, kion li petis, kaj ankaŭ la doktoro ne povis rifuzi; li tamen pripensis momenton antaŭ ol diri:

— Nu, mi plenumos vian deziron.

— Dankon; ĉu ni povos vidi lin en via oficejo?

— Ĉu ne en la granda salono de la vizitantoj?

— Prefere en via oficejo, vi vidos kial.

— Nu do, sekvu min tien.

Ni laŭiris la marmoran koridoron kaj eniris en salonegon, kiun ni devis tute trairi por atingi la oficejon de la doktoro. Ni iris laŭlonge de du vicoj de litoj. Sur ĉiu kuŝis aŭ sidis malsana frenezulo. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vizitis tian salonon, kaj neniam mi forgesos la impreson, kiun al mi faris la malfeliĉaj frenezuloj. Kvankam ni marŝis sufiĉe rapide, min trafis tuj la rigardoj de kelkaj flegatoj. Unu el ili laŭte ekridegis, sed lia ridado ŝajnis raŭkaj krioj de sovaĝa bruto. Dua malsanulo sidis kun papera sako plena je prunoj, kiujn antaŭe al li estis doninta vizitanto, eble filo aŭ alia parenco, kaj li manĝegis tiel manĝavide, ke li englutis eĉ la kernojn. Tria disputadis laŭte kun sia najbaro,

— Eksidu tie kaj pretiĝu por ludi sur via violonĉelo.

Moseo obeis kaj Johano diris al la doktoro:

— Doktoro, mi petas: venigu Holmanon kaj sidigu lin ĉe la pordo, ni kvarope kaŝos nin post la ŝirmilo. Vi restu ĉe Holman. Tuj post kiam li estas sidanta, vi diru al li nur ĉi tiujn vortojn:

— Aŭskultu kaj rememoru!

La resanigisto kapskuante, kvazaŭ por montri, ke li rigardas la okazontaĵon kiel nuran malsaĝaĵon, eliris kaj ni starigis nin post la ŝirmilo.

— Atentu —, diris Johano al Moseo, — kiam mi flustros al vi: „ludu!“ tiam tuj ludu Kol-Nidrej de Max Bruch.

Post kelkaj minutoj la doktoro revenis kun alia persono, kiun ni ne vidis pro la ŝirmilo.

— Eksidu, mia amiko —, diris la doktoro, kaj tuj poste li diris plue: — Nun aŭskultu kaj rememoru!

— Ludu! — flustris Johano.

Moseo ekludis. Kian impreson do povas fari bela muziko al preskaŭ ĉiuj homoj, eĉ al frenezuloj! La krioj el la apuda salonego, kiuj ĝis tiu momento seninterrompe penetris ĝis la plej multaj apartamentoj de la frenezulejo, iom post iom ĉesis. Estis, kvazaŭ la konstruaĵo subite fariĝis senhoma; oni aŭdis nur la ravajn triladojn de la violonĉelo. Kian efikon la „Kol-Nidrej“ faris al la flegato sidanta ĉe la pordo de la oficejo, ni ne povis vidi, sed mi estis tiel scivola, ke mi jam ne povis regi min. Mi eltiris la oran pinglon el la kravato de mia taga ĉemizo kaj faris trueton en la ŝirmilo, sufiĉe grandan por vidi ĉion, kio okazis ĉe la alia flanko. Mi rigardis tra ĝi. Jen ĉe la pordo sidis griziĝinta viro kun longaj buklaj haroj kaj lipharoj. Li sidis senmove kaj rigardis la ŝirmilon. Komence liaj trajtoj ŝajnis kvazaŭ skulptitaj el marmoro, ĉar eĉ la plej malgranda ŝanĝo ne estis rimarkebla sur ili. Iom post iom tamen la buŝo malfermiĝis, la dikaj grizaj brovoj tiriĝis supren kvazaŭ de surprizo kaj la manoj de la viro konvulsie premis la apogilojn de la seĝo; ŝajnis, ke li estas tuj salte leviĝonta. Li tamen ne leviĝis, sed aŭskultadis la muzikon. Dume Moseo ludis kaj ludis, ravante ĉiujn per sia instrumento........ Jen subite la grizulo palpis al si la frunton, liaj trajtoj ŝanĝiĝis pli kaj pli, lia tuta eksteraĵo montris klare, ke io eksterordinara kaptis lian animon. Lia vizaĝo diris: Mi ekmemoras tion..., mi ekmemoras tion.

Kaj Moseo ludadis plue... La flegato rigardis la doktoron; ŝajnis, kvazaŭ li estus demandonta ion, sed antaŭ ol la doktoro povis respondi aŭ demandi ion mem, subite Johano ekkriis

— Kovács!!... Kovács!!

— Kovács?..... — flustris la grizulo, kaj li ekstaris, sed tuj refalis sur la seĝon.

— Kovács!.... Kovács!! — refoje ekkriis Johano.

— Kiu min vokas? — flustris germane la viro.

— Unu el viaj filoj! — respondis samlingve Johano.

— Filoj!?.... —. Denove li palpis al si la frunton, tiam li diris:

— Mia Dio!... Mi ekmemoras!... Mi ekmemoras!...... Sed kiel la knabo povas voki min?

— Tri knabojn vi havas!

— Mia Dio ... jes..., ili estas tri... Sed kio do estas ĉio tio ĉi?... Kie mi estas?... Ĉu mi sonĝis?... Miaj infanoj ja estas...

— Ili estas tie ĉi, ... Davido, Hugo kaj Stanislas!

— Jes, tiel ili sin nomas, ... mi nun rememoras —. Kaj sin turnante al la doktoro staranta ĉe lia flanko, li diris plue:

— Sinjoro, klarigu do al mi... Kion signifas tio ĉi?... Kiu parolis al mi? Kion oni faris al mi?... Kie mi estas? kaj kiu vi estas?

Johano ŝovis flanken la ŝirmilon kaj diris:

— Vi estas en Hago, sinjoro Kovács kaj viaj filoj venis tien ĉi por iri kun vi de urbo al urbo por doni kun vi tiajn koncertojn, kiajn vi mem donis sola antaŭ multaj jaroj.

— Sed kie estas miaj infanoj, kaj kiel do ili povus....

Li eksilentis subite, vidante nin. Io, li ne sciis kio, diris al li, ke ni estas tiuj infanoj, sed tiel li ne povis

— Sinjoro, ĉu mi sonĝis ĉiujn tiujn jarojn?

La doktoro estis respondonta, sed Johano interrompis lin, dirante:

— Sinjoro Kovács, mi klarigos ĉion al vi poste. Sciu jam nun, ke vi perdis vian memoron en Parizo la 3an de Aprilo 1896a. Vi malaperis post tiu tago kun du el viaj filoj. De tiu tempo pasis dudek jaroj; vi estas nun en Hago, vi retrovis vian memoron kaj viajn infanojn, la ceteron vi sciigos baldaŭ.

Kovács malfermis la brakojn, ekkriante: — Miaj filoj!! — kaj ni ĵetis nin sur lian kolon.

— Kaj Madeleno? — li diris, post kiam li ĉirkaŭbrakis nin.

— Via edzino? — demandis Johano.

— Jes, kie ŝi estas?

— Ĉion, kio rilatas ŝin, vi sciiĝos post kelkaj tagoj.

La doktoro, kiu ĉeestis tiun neordinaran resaniĝon de unu el siaj flegatoj, staris kelkan tempon rigardante Johanon, kvazaŭ li ne kredus al siaj okuloj kaj oreloj; tiam li demandis subite:

— Sed Johano, .... kiu en realo vi estas?... Mi ĝis nun rigardis vin kiel ordinaran flegiston de malsanuloj, sed ŝajnas al mi.....

La eksflegisto sin klinis ĝis la oreloj de la resanigisto kaj flustris kelkajn al ni neaŭdeblajn vortojn, tiam li iris for, tute ne atendante, kiun efikon faris lia sciigo, kaj ni sekvis lin.

Kvina Ĉapitro.

Ĉi tiu ĉapitro enhavas la korespondadon, kiun inter si faris Kovács kaj Johano dum la du semajnoj, en kiuj al la resaniĝinto estis malpermesate akcepti vizitantojn, ĉar li devis resti sub observado de la doktoro, kiu deziris esplori, ĉu la resanigo estos daŭra, se en tiu tempo la flegato ne vidus siajn filojn. —

Estim-ata sinjor-o Kovács!

Mi send-as al vi tag-libr-o-n kaj tri libr-et-ojn. Post la stud-ad-o de unu el la libr-et-o-j (= ŝlos-il-o-j) ebl-e la ĉeĥ-a, ebl-e la hungar-a aŭ la german-a, vi kapabl-os leg-i tio-n, kio okaz-is kun vi-a edz-in-o, ĉar la tag-libr-o-n ŝi skrib-is mem kaj en Esperant-o.

Se mi pov-os serv-i al vi, tiam sci-ig-u tio-n al mi, kaj mi est-os tuj je vi-a dispon-o.

Ne mir-u, ke mi skrib-as en Esperant-o; ali-a-j-n fremd-a-j-n lingv-o-j-n mi ja ne pov-as skrib-i, kvankam mi parol-as mal-mult-e german-e.

Respond-u, mi pet-as, german-e aŭ en Esperanto, nur tiu-j-n du lingv-o-j-n mi kapabl-as leg-i.

Kun salut-o-j, ankaŭ de vi-a-j fil-o-j, mi est-as: Vi-a sin-don-a

Johano.

Estimata sinjoro Johano!

Ricevis leteron kaj taglibron. Studadis ĉeĥan ŝlosilon kaj komprenis leteron. Estas al mi tre strange. Estas kiel viro, kiu dormis longan longan tempon kaj sonĝisa, ĉar estas kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Donis koncerton en Parizo kaj havis grandan sukceson. Post koncerto mi iris al mia hotelo per veturilo. Havis strangan kapdoloron, tre teruran; apenaŭ povis pensi. Kapdoloro estis pli terura, kiam mi venis en hotelon. Mia edzino dormis en ĉambro kun la infanoj. Mi sidis ĉe ŝia lito — — kapdoloro ĉiam pli terura. Ĉambro turniĝis kun mi. Tiam viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj (ĉio estis tre stranga) subite sidis antaŭ mi. Ili volis ataki min. Mi kuris en angulon de la ĉambro. Ili rigardis min per sovaĝaj okuloj. Mi kriis, sed neniu aŭdis. Kuris en alian angulon de la ĉambro, sed la viroj sekvis min. Mi timis, ke ili volas rabi infanojn. Mi prenis du infanojn, enmetis ilin en kestetojn (estis tie tri kestetoj, ili utilis por gardi muzik-librojn dum vojaĝoj). Sur tablo ĉe la lito staris boteloj kun lakto, mi enmetis tiujn botelojn ĉe la infanoj kaj kuris el la ĉambro, sed la viroj kun glavoj kuris post mi. Eliris hotelon sur straton kaj kuris kaj kuris. Eniris fiakron kun la kestoj kaj diris al la fiakristo: Tuj al la stacidomo!! Kapdoloro pli terura ankoraŭ, stacidomo turniĝis kun mi, sed mi streĉis fortojn kaj pensojn. Volis aĉeti bileton por vagonaro por iri malproksimen. Mi tiel timis la virojn kun la glavoj, ke mi ne volis resti en Parizo. Mi timis, ke ili reirus kun mi al edzino por rabi la infanojn. Antaŭ mi staris sinjoro, kiu aĉetis bileton por Amsterdamo. Mi aĉetis ankaŭ

Mi rigardis karton sur perono por vidi, kiu urbo estas malproksima, kaj mi aĉetis bileton al Groningen. Post kelkaj horoj mi estis en tiu urbo, prenis novan bileton por ankoraŭ pli malproksima urbo aŭ vilaĝo; mi forgesis nomon. Dum la vojaĝo mia kapo turnis, tiel ke mi ne povis resti en vagonaro. Mia cerbo ŝajnis forflui el mia kapo. En vilaĝo mi eliris vagonaron kaj prenis la kestetojn sub brakojn kaj komencis marŝi. Mi ne sciis, kien mi devus iri, nek kion mi devus fari. Mi sentis, ke mia memoro forlasos min; mi iris al la vilaĝo kaj eniris arbareton ĉe malgranda vilaĝo (nomon mi ne scias). Mi kaŝis min en ligna dometo, kie estis kokoj kaj kokinoj. Mi manĝis ovojn, ĉar mi estis malsata. Infanoj ploris mallaŭte; mi donis lakton. Poste ili dormis. En la nokto mi timis, ke la viroj revenus. Mi forlasis lignan dometon kaj serĉis lokon por meti la infanojn. Mi trovis sole-starantan dometon kaj pensis: Loĝantoj dormas, mi metos kestetojn antaŭ la pordo. Kiam mi venis al la pordo, ĝi ne estis fermita. Mi eniris, la luno lumis en la ĉambron; mi aŭdis nenion kaj metis kesteton sur tablon, tiam alia infano komencis plori. Mi pensis: „li vekos loĝantojn de la dometo kaj kuris for kun tiu infano. Mi kuris al vilaĝo ne malproksima de tiu dometo por meti alian infaneton en alian domon, sed pordoj estis fermitaj kaj mi timis, ke la viroj kun la tranĉiloj revenus, se mi metus la kesteton antaŭ fermitan pordon. Mi sekve eliris la vilaĝon, sed ne sciis kien. Fine mi venis al digo. La luno lumis kaj mi vidis post tiu digo la maron. Serĉis lokon por kaŝi la kesteton. Ĉe la

Tiam venis tiu longa (kaj tamen tre mallonga) nokto, plena je sonĝoj. Tiu nokto daŭris, ĝis kiam mi aŭdis „Kol-Nidrej“, kaj poste mian propran nomon kaj la nomojn de miaj infanoj. Mia sonĝo estis finita, kaj mi trovis min ĉe la sinjoro, kiun mi ofte vidis en mia sonĝo, sed kiun mi neniam komprenis. Tiu sinjoro estis la doktoro de la frenezulejo. Mi sentis min subite tute

Vin atendas: Kovács.

Kara sinjoro Kovács!

Oni diras, ke la stilo estas la homo. Ne kredu tamen, ke mi estas tia lakonulo, kia mia unua letero eble kredigis al vi. Ĉio dependas de cirkonstancoj kaj ankaŭ la stilo, kiun ni en multaj okazoj devas ŝanĝi en nia korespondado.

Mi sciis kaj pripensis pri tio, ke vi verŝajne ne studadis Esperanton, tial mi skribis, kiel mi devis skribi, nome ne laŭ mia propra stilo, sed tiamaniere, ke komencanta lernanto de Esperanto facile povus kompreni min. Mi vidis el via letero, ke vi plene min komprenis, kaj nun mi opinias, ke mi ĉi tiun fojon povas uzi mian ordinaran stilon, respondante vian leteron.

Mi ĝojas, ke vi sentas vin tute resaniĝinta, sed bedaŭras, ke ni devas atendi ankoraŭ plenan semajnon por persone kaj sesope gratuli vin, ĉar post tiu semajno mi venos kun viaj filoj kaj kun du amikoj por gratuli vin pro via resaniĝo. Intertempe studadu plue Esperanton, vi ĝin bezonos, ĉar pro la cirkonstancoj viaj filoj ne povas interparoli inter si, kaj eĉ neniu el ili povas paroli kun vi, ĉar ĉiuj parolas diferencan lingvon. Unu el niaj amikoj, nome Ivan, parolas ruse kaj tre malmulte germane, kaj la alia, kies nomo estas Bjelski, studadis multajn

Multajn salutojn de ni ĉiuj. Via Johano.

P. S. Kiam unu el viaj filoj vin vidis, li kredis revidi mortinton, sed ĉar mortintoj ne povas reaperi el la tombo, li komprenis, ke la mortinto kaj vi devas esti du personoj, kiuj estis tre similaj unu al la alia. Eble tiu alia persono (nun jam mortinta kaj ripozanta sur la mortintejo de Brej) estis via frato. Sciigu al mi, ĉu vi havis fraton kaj kiel estis lia nomo.

Pri „Holman“ mi povas sciigi al vi, ke li estas ankoraŭ vivanta holanda fama violonĉelisto, kiu ofte donis

Johano.

Estimata sinjoro Johano.

Mi legis vian leteron kun ĝojo. Via letero helpis al mi forpeli la tempon, ĉar mi deziras, ke la semajno jam estu pasinta. Longan tempon mi uzis por legi vian leteron, ĉar mi devas serĉi multajn vortojn. Jes, mia edzino studadis Esperanton; ŝi diris tion al mi, sed mi opiniis: Esperanto estas ja neuzebla lingvo kaj mi ne volis lerni ĝin. Nun mi spertas, ke mi eraris. Mi faras grandan penon lerni la tutan lingvon por paroli kun vi kaj kun la filoj kaj la amikoj. Montris la leteron al la doktoro; li ridis, sed ne kredis, ke mi povos paroli per tiu lingvo. Mi pensis: Ridu, sed mi studados. Mi legis kelkajn paĝojn de „taglibro“ sed enestas vortoj ne starantaj en ŝlosilo. Mi serĉos poste en pli dika vortlibro. Ĉu vi jam ricevis leteron pri mia edzino? Mi petas: Skribu pri tio. Mi sentas min ankoraŭ tre sana; memoro estas nun tre forta.

Jes, mi havas fraton, li estis, kiel mi, violonĉelisto. Lia nomo estas Rikardo. Kun ĉagreno mi legis en via dua letero, ke li mortis.

Multaj salutoj al vi, al filoj kaj al amikoj.

Kovács.

Post-skribo. Mi dankas, ĉar vi faris al mi plezuron kun via longa letero. En tria letero vi ne bezonas skribi la streketojn inter partoj de vortoj; mi jam scias legi sen la streketoj.

K.

Kara sinjoro Kovács.

Ni ĝojas, ke vi sanas tiel bonege kaj ke vi faris tiajn progresojn en Esperanto.

Hieraŭ mi ricevis la deziritan leteron de la Delegito el Belgrado. Mi estis petinta lin esplori por mi kiel estas la plenaj nomoj, la datoj kaj lokoj de naskiĝo de gesinjoroj Kovács, kiuj geedziĝis la 30an de Marto 1895a (laŭ la taglibro) en unu el la katolikaj preĝejoj de Belgrado. Mi petis tion, kiam mi ne estis konatiĝinta kun vi, alie ĝi estus ja superflua. La Delegito respondis al mi la jenan:

„Laŭ la edziĝolibro de la — — preĝejo geedziĝis en Belgrado la 31an de Marto 1895a:

Eduardo Kovács, naskita en Pisek, la l4an de Januaro 1877a kaj Amalia Sedlák, naskita en Belgrado, la 3an de Junio 1875a.

Tuj post la ricevo de tiu sciigo mi sendis duan leteron al tiu Delegito, petante informojn, ĉu en lia urbo loĝas ankoraŭ familio Sedlák kaj ĉu tiu familio povas doni novaĵon pri sia parencino Amalia, kiu malaperis el Belgrado la 31an de Marto 1895a.

Post semajno mi esperas ricevi la respondon.

Havu paciencon, mi antaŭvidas, ke ĉio fariĝos bona.

Salutojn de ni ĉiuj. Johano.

Estimata Sinjoro Johano.

Mi dankas pro via lasta letero. Ĝi donis al mi esperon kaj kuraĝon. Dio volu, ke mi revidu mian Amalion.

Morgaŭ mi atendos vin; tiam mi povos foriri el tiu ĉi domo, la doktoro jam promesis.

Vin ĉiujn salutas: Kovács.

Sesa Ĉapitro.

Kion ni vidis sur „la Digo“ — Nia vojaĝo al „la Insulo“ kaj nia alveno tie — La sola domo kaj kiel ĉio aspektis tie post multaj jaroj — La loĝantoj de tiu domo — Pri hundo kaj svenanta virino — La reveno de la domestro — Kelkaj misteraĵoj klariĝis — Koncerto sur la Insulo, al kiu ankaŭ bestoj partoprenis, el kiuj unu tamen devis esti forigata pro nedezirita partopreno — Kiel ni pasigis la nokton sur la Insulo.

Sesope ni staris sur la verda „Digo“ kaj rigardis la antaŭ ni sterniĝantan maron. Nur du ŝipetoj kun blankaj veloj sin montris sur la horizonto. Iom pli proksime ni distingis du insuletojn. La pli granda estis Borkum, apartenanta al Germanujo, la alia estis Rottumeroog, la insulo, kie mi pasigis la unuajn jarojn de mia vivo.

Neesprimebla emocio ekkaptis min, ĉar post tri aŭ kvar horoj mi metus la piedojn sur „la Havenon“, kaj kelkan momenton poste mi revidus mian domon, kiun mi antaŭ tiom da jaroj estis forlasinta kun mia fidela Jafet.

Mia emocio tiel premis mian koron, ke larmoj fluis sur miaj vangoj, kaj momenton mi devis deturni la okulojn.

Mi revidus fine mian Insulon, sed ĉu mi revidus mian patron (mi eble posedus nun du patrojn) kaj mian patrinon? (Mi eble posedus nun du). Ĉu ili (tiuj de la Insulo) vivus ankoraŭ? Ĉu ili min rekonus? Tiuj demandoj kaj multaj aliaj vole-nevole plenigis mian kapon, kaj verŝajne mi estus restinta tie ankoraŭ multe pli longe sur „la Digo“, nur rigardante mian Insulon, se Johano ne estus farinta finon al ĉio tio ĉi.

— Antaŭen, mia kara! — li diris, — la boato nin atendas; estas la dua horo, post tri aŭ kvar ni trovos nin tie, (kaj li etendis la manon al la Insulo) kaj tiam vi povos rigardi ĝin ĝissate.

— Ankoraŭ momenteton mi volas rigardi „la Digon“ —, mi diris, kaj mi rigardis, miregante pro la granda diferenco inter „la Digo“, sur kiu mi estis staranta, kaj „la Digo“, kiun mi pli ol mil fojojn estis rigardinta de la Insulo. Ĉiam mi tiam imagis, ke ĝi estas bruna; mi nun vidis, ke miaj okuloj trompis min antaŭe, ĉar kien ajn mi direktis la rigardon, ĉie „la Digo“ estis verda, ĉar verda freŝa herbo, sur kiu sin paŝtis tie kaj tie ĉi aretoj da ŝafoj, kovris ĝin ĉe ambaŭ flankoj kaj sur la supro, kaj tiel malproksime, kiel miaj okuloj povis sekvi ĝin.

Mi turnis mian dorson al la maro kaj vidis la turojn de la vilaĝoj Warfum kaj Uskvert, tiujn samajn turojn, kiujn mi ĉiam rigardis kiel lumturojn.

Antaŭ mi kuŝis belaj herbejoj inter la multaj longfosetoj, donantaj al ili la formojn de kvadratoj, paralelogramoj kaj aliaj geometriaj figuroj, sur kiuj sin paŝtis bovinoj, bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj. Mirinde bela kaj pentrinda estis la panoramo sin etendanta tie antaŭ la piedo de „la Digo“, kaj miaj okuloj ne povis satiĝi admirante ĝin; sed denove Johano vokis min.

— Antaŭen! ni ne povas atendi pli longe.

Mi forviŝis la larmojn el miaj okuloj kaj sekvis Johanon, miajn fratojn, mian patron (strange, refoje min ekfrapis la ekpenso, ke mi eble posedus du patrojn), Ivanon kaj Maksimon Bjelski.

Kvin minutojn poste ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la kluzogardisto loĝanta apud „la Digo“ ĉe la kanaleto.

Johano suprentiris la velon, Ivan ekkaptis la direktilon, kaj ni ekglitis inter la markiloj, inter tiuj samaj

La vetero estis belega, la vento blovetis el la sudo, plenigante la velon, kaj jen ni glitadis sur la ondetoj.

Ĉi tiun fojon la boato ne trairis la limojn de la falĉilo (glitante inter du markiloj), kaj ni ne perdiĝis en la maro, ĉar lertaj manoj nun manovris velon kaj direktilon. Iom post iom „la Digo“ malaperis post ni, dum la Insulo fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine mi vidis „la Havenon“.

Ni parolis malmulte. Mi estis tro emociiĝinta por paroli. Mi sentis min kiel vagulo, kiu post multaj jaroj de foresto estis revenanta en sian patrujon, ĉar mia patrujo ja estis mia Insulo, kiun mi alproksimiĝis post foresto de dek du jaroj; kaj dek du jaroj, kvankam malmultaj ili estas, ŝajnas tamen multaj, kiam oni estas en sia juneco.

Mi pensis refoje pri la patro kaj la patrino, ĉu ili estus vivaj, ĉu li estus ankoraŭ tiu sama viro kiel antaŭe, ĉu li havus ankoraŭ tiujn samajn mentonharojn kiel nia kaprino, ĉu mia patrino portus ankoraŭ tiun blankan kufeton, ĉu ŝi rekonus min, kaj tiel plu. Mi ekpensis pri la papago; ĉu ĝi vivus ankoraŭ?... Eble ĝi vivus, ĉar papagoj povas ja fariĝi tre maljunaj. Ĉu ĝi dirus kiel antaŭe: „Go til fanen?“ kaj subite mi turnis min al Johano, demandante:

— Kion do signifas „Go til fanen“?

Li laŭte ekridis.

— Vi pensas pri via papago? — li respondis.

— Jes, kion do signifas tiuj strangaj vortoj?

— Iru al la diablo! — li diris, ridante ankoraŭ pli laŭte.

Mi memoris, ke mi diris tion saman al la doktoro de l’ ŝipo, per kiu mi vojaĝis Rusujon, kaj mi jam ne miris, kial mia diraĵo estis kaŭzinta tiom da ridado je la maristoj.

Ni alproksimiĝis pli kaj pli al la Insulo. Aroj da marbirdoj ŝvebflugis super ni kaj ili eligis laŭtajn kriojn. Ĉu ili timis pro siaj ovoj? Ili tamen ne bezonis timi, mi nun ne forprenus ilin el la nestoj.

La „Haveno“, kiu aspektis tute same kiel en la mateno, kiam mi elveliris el ĝi kun la boato de mia patro, estis nun tre proksima. Mia koro ekbategis...; tie, cent paŝojn pli malproksime staris la domo, kaj mi vidis ĝian tutan formon (ĝi similis je ŝtona kubo, ĉar pintan tegmenton ĝi neniam havis) aperantan de supre malsupren.

Ni albordiĝis, elsaltis el la boato kaj staris sur la Insulo. Mi ĵetis rigardon ĉirkaŭe; nenio ŝanĝiĝis, ĉio estis, kiel mi ĝin vidis lastfoje antaŭ dek du jaroj. Estis al mi, kvazaŭ mi neniam estus forlasinta la Insulon kaj kvazaŭ la jaroj de mia foresto estus pasintaj kiel en sonĝo. Refoje ekregis min nepriskribebla emocio. Johano tion ekvidis kaj li diris:

— Vi timas, ke ili jam ne vivas, ĉu ne vere?

— Jes, la necerteco turmentas min.

— Kion ni faros? — li demandis. — Ĉu mi iros tien (li etendis la manon al la domo), aŭ ĉu vi preferas, ke ni iru kune?

— Ni iru duope —, mi respondis. — La aliaj ja povos atendi tie ĉi.

Ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis surprizi la gepatrojn, se ili vivus ankoraŭ.

Nenie mi vidis vivantojn, nek homojn nek kvarpiedulojn, kaj terura ektimo ekpremis mian koron. Ĉu la Insulo fariĝis senhoma kaj senbesta? Ni ĉirkaŭiris la domon kaj ekhaltis antaŭ la pordo. Ĝi estis nefermita kaj mi eniris.li“ vivas.

Mi eniris kaj post mi Johano, kiu fermis la pordon. Ridetante li rigardis ĉirkaŭ sin, montris la plankon, la bildojn pri Vilhelmo Tell, la portretojn sur la muro kaj flustris:

— Ili vivas, sed kie ili estas?

Mi eksidis kaj pripensis kvazaŭ en deliro.

— Jes, ambaŭ vivas —, mi diris, — nur rigardu tion! — kaj mi montris paron da botoj flanke de la pordo, kaj laŭte mi ekploris.

Johano komprenis, kial mi ploras, kaj li lasis min fari.

— Sed „li“ ne estas sur la Insulo —, li diris post momento.

— Kial vi scias tion?

— La boato ja ne kuŝas en la haveno.

— Tion mi ne atentis, sed vi pravas, ĝi malestas. Li sendube iris hieraŭ vilaĝon, kaj eble revenos ĉi tiun vesperon. Sed kie do estas „ŝi“?

— Ŝi estas melkanta, la sitelo ne staras sur sia ordinara loko.

— Ankaŭ tion mi ne atentis.

— Kompreneble; vi estas tro nervema, sed nun sekigu viajn larmojn kaj montru ĝojan vizaĝon.

Mi obeis kaj ni aŭskultis.

— Jam ne estas hundo sur la Insulo —, mi diris, aŭskultinte kelkan tempon.

— Jes, hundo estas tie ĉi.

— Kiel vi scias?

— Pro la postsignoj sur la planko; jen, rigardu.

— Vi estas prava; vi rimarkas ĉion, mi nenion.

Johano ridetis, sed ne respondis. Kviete li sidis, unu kruro trans la alia, kaj li rigardis antaŭ sin.

— Mi sentas kvazaŭ mi neniam forlasis tiun ĉi domon —, mi diris post momento, — ĉio estas kiel antaŭe.

— Jes, sed el knabo vi fariĝis juna viro; jen la diferenco.

Mi rigardis Johanon kaj subite mi rimarkis, ke same kiel la tuta ĉirkaŭaĵo ankaŭ li tute ne ŝanĝiĝis de post tiuj pasintaj dek du jaroj; li estis la sama viro, liaj trajtoj estis la samaj, ĉar nenia sulketo kuris sur lia frunto nek laŭ la buŝanguloj; liaj dentoj brilis kiel ĉiam, kaj liaj blondaj haroj havis ankoraŭ la saman koloron.

Li ne atentis miajn pensojn, liaj rigardoj estis nun fiksitaj sur la pordo; li aŭskultis kun streĉita atento.

— Ŝi venas —, li flustris.

Ekstere venis iu en lignaj ŝuoj, kiuj klaketadis sur la malmola argila planko de la stalo; tuj poste hundeto laŭte ekbojis. La venanto metis ion (eble sitelon, ĉar mi aŭdis bruon de fera falanta tenilo) sur la plankon. La hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj ungoj gratis sur la ligno, kaj la bojado fariĝis pli kaj pli laŭta.

— Kuŝu!! — ordonis virina voĉo (tiu de mia patrino, mi tuj rekonis ĝin), sed la gratado ne ekhaltis, nek la bojado; la besto flaris, ke personoj estas en la ĉambro.

— Kuŝu do!!

Sed la hundeto ne obeis.

— Kio do enestas? — mallaŭte diris al si la virino, kaj la pordo malfermiĝis malrapide. Mia „patrino“ eniris, kaj ekvidante du virojn, ŝi estis eligonta ekkrion de surprizo, sed la buŝo, kiu jam malfermiĝis, subite diris:

— Johano!! — kaj ŝi rigardis lin; tiam ŝi turnis la okulojn sur min, ŝiaj manoj altiĝis, kaj post kiam la retenita ekkrio sonis tra la ĉambro, ŝi diris:

— Ĉielo ... la knabo! — Tiam ŝi lasis fali la brakojn, kaj falis mem ĉe miaj piedoj. Ŝi svenis.

Johano levis kaj sidigis ŝin sur seĝo ĉe mia flanko.

— Akvon! — li diris al mi.

Mi eliris por alporti ĝin kaj malsekigis ŝian frunton. Ŝi malfermis la okulojn, rigardis min kaj ĝemploris.

— Ho, mia knabo ... ĉu ĝi estas vi?

Mi ne kapablis paroli; mi prenis ŝin en miajn brakojn; tiam mi balbute diris:

— Jes ... patrino... mi revenis.

Ŝi rekonsciiĝis tute, kaj dum ŝia kapo kuŝis sur mia brusto, ŝi levis la okulojn al la miaj kaj flustris:

— Dio! Dio!... Kie do vi restis tiel longe?... Kiom mi suferadis pro vi.

— Pardonu al mi, patrino; mi ne devus forlasi vin tiel, sed mi ne povis restadi pli longe.

— Mi scias, mia knabo, mi scias; „li“ estis kulpa en ĉio; milojn da fojoj mi kulpigis kaj riproĉis lin pro tio; sed ne kredu, ke li estas malica, li eĉ ne estis malbona kontraŭ vi, kiam li rifuzis, ke vi lin akompanu al la vilaĝo; li ne kuraĝis agi alie.

— Mi sola estis kulpa —, diris Johano. — Sed jam ne pensu pri tio, ĉio fariĝis bona. Vi retrovis unu la alian, do estu kontentaj.

— Kiam revenos „li“? — mi demandis.

— Li iris hieraŭ vilaĝon, li revenos hodiaŭ vespere, eble tre baldaŭ.

— Ĉu vi ambaŭ sanas bone?

— Jes, tre bone... Kiel lin surprizos via reveno, kaj kiel li ĝojos, kvankam li ne montros tion; tia ja estas lia karaktero.

La hundeto, kiu jam forgesis pri sia furiozeco, refoje ekbojis kaj kuris eksteren. Mia patrino sekvis ĝin per la okuloj.

— Ankoraŭ aliaj viroj sur la Insulo!? — ŝi demandis.

— Jes, ankoraŭ kvin; jen ili venas.

Paŝoj aŭdiĝis en la stalo kaj miaj fratoj eniris. Mia patrino imagis vidi fantomojn kaj estis denove svenonta.

— Miaj fratoj! — mi diris klarige.

— Viaj!?

— Miaj fratoj.

— De kie venas ili?

— Mi ja rakontos tion tuj..., rekvietiĝu...

— Mi jam rekvietiĝas —, ŝi diris, rigardante miajn fratojn kaj min... — Kiel stranga tio estas, ja ne estas diferenco inter vi.

— Ni estas trinaskitoj —, mi diris.

Eniris Ivan kaj Kovács.

— Kaj jen mia amiko Ivan, kiu estas unu el miaj savintoj, post kiam mia boato perdiĝis sur la maro... Kaj jen mia patro —, mi diris plue.

— Via patro!?

— Jes.

— Go til fanen! — ekkriis voĉo post mi. Mi turnis la kapon kaj vidis la papagon.

— Ĝi do vivas ankaŭ! — mi diris.

— Jes; ni ĉiuj vivas ankoraŭ.

Pro manko de seĝoj en la ĉambro ni ĉiuj ne povis eksidi, sed Johano sciis, kiel havigi al ni artefaritan benkon. Li prenis tabulon el la stalo kaj pere de ĝi kaj du seĝoj faris longan benkon kaj ni ĉiuj sidiĝis.

Mia patrino, kiu neniam havis gastojn (krom Johano nenia fremdulo iam estis enirinta ŝian domon), ne sciis kiel konduti kun ili. Ŝi sidis, rigardante nin kaj sin trovis en granda embaraso. Opiniante tamen, ke ne decas silentadi tiel longe, ŝi fine diris al Johano:

— Mi deziras, ke „li“ jam estu hejme.

— Li ja venos baldaŭ.

— Vi tute ne ŝanĝiĝis —, ŝi diris plue. — Mi tuj vin rekonis.

— Stranga rideto glitis sur la vizaĝo de la filozofo.

— Mi ja restos ĉiam la sama, li diris.

— Ĉiam!?

— Jes, mi ne estas ordinara viro.

Mia patrino ne komprenis la realan sencon de tiu diraĵo, sed ŝi ne petis klarigon, kaj sin turnante al Ivan, ŝi demandis en sia insula dialekto:

— Ĉu vi savis la knabon, sinjoro?... Kiel do tio okazis?

La kuiristo ridis grimace, altigis la altajn ŝultrojn tiel, ke lia kapo preskaŭ malaperis inter ili, rigardis ŝin, tiam min, kaj respondis germane:

— Mi ne komprenas.

Mi devis servi kiel tradukisto, ĉar el ni ĉiuj nur Moseo, mia „patrino“ kaj mi mem parolis la dialekton, parolatan en la nordo de la provinco Groningen kaj sur la Insulo Rottumeroog, kaj nur nun mi eksciis, ke Moseo ankaŭ parolis tiun dialekton.

Kiam per malmultaj vortoj mi kontentigis ŝian scivolecon rilate al la maniero, laŭ kiu la rusaj maristoj min savis de certa morto, mi diris:

— Post la reveno de „patro“ mi rakontos al vi ambaŭ pri ĉio, kio okazis kun mi.

— Nu bone! — ŝi diris; tiam ekstarante, ŝi eliris la ĉambron.

— Kien vi iras? — mi demandis, kaj ŝi respondis:

— Li venas, mi iros renkonte al li por rakonti, ke vi estas tie ĉi.

Dum mi rakontis pri miaj aventuroj, ŝi de tempo al tempo estis ĵetinta rigardon tra la fenestro, ĝis kiam ŝi vidis aperi „lin“.

Per rapidaj paŝoj ŝi direktis sin al la Haveno.

Estas homoj, kiuj posedas nekonsterneblan karakteron. Ilia ĉiama flegmeco estas tia, ke nenia sciigo kapablas konsterni aŭ emocii ilian animon. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis riĉaj kiel Rotŝildo, ili akceptus la sciigon kun kvieta mieno kaj kvazaŭ io tute natura estus okazinta. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis malriĉaj kiel Hiobo, tiam ili sammaniere aŭskultus vin kun tiu sama kvieta mieno kaj ankaŭ kvazaŭ nenio eksterordinara estus fariĝinta. Tiaj homoj akceptas ĉiujn batojn de la sorto kaj ĉiujn favorojn de Fortuno kun la sama kvieta rigardo, dum eĉ ne unu trajto sur ilia vizaĝo montras ilian internan emocion.

Tia homo estis „li“, mia adoptinto.

Kiam li eniris kun sia edzino en la ĉambron, kie lin atendis la reaperinta knabo, tiam li ne svenis kiel ŝi estis sveninta; li ne ekploris pro ĝojo kiel ŝi estis farinta; li tute simple diris kiel ĉiam:

— Mi venis! — Tiam li estis etendonta la manon al tiu reaperinta knabo, sed vidante tri knabojn, kiuj similis sin reciproke kiel tri haroj el lia mentonbarbo sin similis, tiam li ne etendis ĝin, sed demandis per sia ordinara kvieta voĉo:

— Kiu do estas la knabo?

— Ĉu vi ne rekonas min? — mi demandis.

— He, ĉu vi estas la knabo? — li diris, kaj fine etendante sian manon al mi sola, li diris plue:

— Mi ĝojas, ke vi fine revenis. Estu bonvena —. Kaj salutante la ceterajn vizitantojn per kapklino, li eksidis.

Tiun vesperon mi detale rakontis al miaj geadoptintoj ĉion, kion la leganto jam legis. Mia „patrino“ aŭskultis kun streĉita atento, sed ŝajnis, kvazaŭ niaj aventuroj faris sur „lin“ nenian impreson. Kiam mi finis rakonti, mi demandis, kiel do estas mia nomo.

— Via nomo!? — li diris.

— Jes, ĉar mi mem donis al mi la nomon de Jafet, sed kiun vi donis al mi?

— Jafet estis la nomo de nia hundo —, diris „li“, ne respondante mian demandon.

— Jafet estas nomo el la Biblio —, diris ŝi.

— Sed kiel vi nomis min? — mi denove demandis.

— Ni nomis vin „knabo“ —, li diris kviete.

— Sed ĉiu knabo ja havas specialan nomon —, mi diris.

— Jes, ili havas, sed ĉar sur la Insulo estis nur unu knabo, ni neniam pensis pri tio, doni al vi specialan.

— Sekve mi ne havis nomon!?

— Ni nomis vin „knabo“ —, li respondis.

— Sed sub kiu nomo vi enskribigis min?

— En nia Biblio? — li demandis naive.

— En la komunuma registro de la vilaĝo.

— Mi tute ne enskribigis vin tie.

— Kial vi ne faris tion?

— Pro timo, ke la vilaĝestro ne konsentus, ke vi restus ĉe ni.

— Vi do deziris tenadi min ĉiam ĉe vi sur tiu ĉi Insulo?

— Jes. Ni ne havis infanojn kaj decidis adopti vin, kaj tion ni faris.

— Sed kion vi intencis fari kun mi poste?

— Mi ne scias ... ni preskaŭ neniam pensis pri tio.

— Valoris tamen la penon, pensi pri io tia.

— Mi pensadis: tio aranĝiĝos per si mem.

— Sed estis kontraŭleĝe agi tiel. Vi almenaŭ devus enskribigi min.

— Mi opiniis ke ne, ĉar oni estis doninta vin al ni.

— Ĉu ... doninta!?

— Jes; mi vin trovis en la kesteto, kiun nekonatulo estis metinta sub la velon de mia boato; mi do rajtis agi kun vi laŭ bontrovo kaj deziro.

— Sed povus esti, ke oni estis rabinta min.

— Mi neniam pensis pri tio. En nia lando neniu rabas infanojn.

— Ĉu vi posedas ankoraŭ tiun kesteton?

— Jes.

Li ekstaris, eliris, supreniris la ŝtuparon en la stalo kaj revenis post momento kun la kesteto.

— Jen! — li diris kviete, metante ĝin sur la tablon.

— En samspeca kesteto la sama fremdulo alportis min en Brej —, diris Moseo, — sed sur la suba flanko de la kovrilo staris skribaĵo per krajono, kiun neniu povis deĉifri.

Kovács pripensis momenton, tiam li diris:

— Konfuze mi memoras, ke mi skribis sur ĝi peton, ke oni zorgu por la infano, kiun malicaj viroj volis mortigi. Mi redaktis tiun peton en la ĉeĥa lingvo, ne subskribante la peton, ĉar mi tiam ne memoris plu mian nomon, nek la lokon de mia naskiĝo.

Nia vojaĝo al Brej kaj al la Insulo havis pli ol unu motivon; ni volis ĉiuj konatiĝi kun Rika (kiu sanis ankoraŭ bone) kaj kun la pastro; due ni deziris viziti la Insulon por esplori, ĉu miaj geadoptintoj vivas ankoraŭ, kaj por havigi al ni la pruvon, ke mi vere estas filo de Kovács. La kesteto pruvis sufiĉe.

Ni pasigis agrable la ceteran vesperon parolante pri niaj aventuroj kaj pri la estonto, kaj ĉar ni parolis plejparte en Esperanto (ni nun kapablis tion kaj spertis ĝian netakseblan utilecon), miaj geadoptintoj partoprenis nur malmulte nian interparoladon. De tempo al tempo Moseoboks’m, böjn, maŭr, vōr, sik, kaj aliaj strangaj vortoj kaj eksciis kun surprizo, frotante al si la manojn, ke ili signifas: pantalono, subtegmentejo, patrino, patro, kaprino; kaj li plengorĝe ridegis pro la lingvaĉo, kiun li la unuan fojon aŭdis paroli en sia patrujo, kiam li faris mian konatiĝon.

Mia patro (la mentonbarbulo) diris, kiel laŭkutime, tre malmulte, li nur esprimis „parole“ sian kontentecon kaj ĝojon, ke mi ne estis droninta post mia malapero, sed lia vizaĝesprimo tute ne montris, kiel granda estis tiu ĝojo, ĉar liaj trajtoj restis kiel ili estis. La plej multajn vortojn li uzis, kiam li rakontis pri sia embaraso, kiun kaŭzis al li la malaperinta boato.

— Kiel vi akiris alian? — mi demandis.

— Per fajra signalo —, li respondis.

Moseo kaj mi estis kunportintaj niajn muzikilojn, kaj malfrue en la vespero ni elprenis ilin el la ujoj kaj donis koncerton je honoro de miaj geadoptintoj.

Estis la unua fojo, ke muziko aŭdiĝis sur la Insulo. Tie oni aŭdis ĝis nun neniajn sonojn krom la muĝadon aŭ la murmuradon de la vento, la unutonan plaŭdbruon de la ondoj, la raŭkajn kriojn de la marbirdoj kaj la blekadon de la du kvarpieduloj. Nia muziko tre ravis mian „patrinon“. Kiam ŝi aŭdis la „Kol-Nidrej“ kaj la „Revado“, ŝi ne povis reteni la larmojn. Mia “adoptinto“ tamen estis kiel ĉiam tute nekonsternebla; li aŭskultis, trovis la muzikon „beleta“ ... sed diris:

— Mi pli amas la violonon de la blinda Petro, ĉar mi konas la melodiojn, kiujn li ludas.

Inter la aŭskultantoj estis du, kiuj laŭ tre malsamaj manieroj konigis sian opinion pri la koncerto. Ili estis la hundo kaj la papago. La hundo eksidis inter la ludantoj, altigis la nazon, rigardis la plafonon, kaj malfermante la buŝon, eligis tian penetrantan kaj tirtonan blekadon, ke ni devis forigi la beston, ĉar la akompano, per kiu ĝi volis honori la koncerton, malbonigis ĉion. Mia „patrino“ tial malfermis la pordetojn de sia litŝranko, la hundo malaperis post ili kaj ni povis ludi plue. La birdo, kiu sidis ĝis nun preskaŭ daŭre dormanta en sia kaĝo, vekiĝis post la unuaj sonoj de la violonĉelo, ekstaris sur unu piedo, kaj rigardante nin grave kun oblikve tenata kapo, aŭskultadis kun videbla atento kaj laŭte ekfajfis, kiam la muziko finiĝis. Tiam ĝi ekkriis: — Nu bone! — kaj refoje ekdormis.

Estis meznokto, kiam ni iris kuŝiĝi. Mi deziris dormi tiun nokton en la sama ŝranko sur la subtegmentejo, kie mi estis pasiginta ĉiujn noktojn de mia knabeco; la ceteraj vizitantoj devis ripozi en la stalo kaj kuŝiĝis sur pajlo, ĉar litoj estis nur du en la domo, nome la mia kaj tiu de miaj „gepatroj“.

Strangaj pensoj trairis mian kapon, kiam mi post tiom da jaroj de foresto tiel subite kuŝis en mia antaŭa dormejo, kaj komence la dormo ne volis ektuŝi miajn okulojn. Mi pensis pri la estinto kaj miris, ke ĉio fariĝis tiel bona. Sub mi mi aŭdis refoje tiun saman misteran „segiston“, sed fine li jam ne „laboris“, kaj dum la unutona bruado de la ondoj (ruliĝantaj ĉiam denove ĉi tien kaj returnen sur la bordo de la Insulo) iom post iom formortis, miaj okuloj fermiĝis, kaj mi ekdormis.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings