← Table of contents
Idoj de Orfeo

Tria Parto La Cirka Knabo

Reading edition

Unua Ĉapitro.

Posen — La familio Stuthejm kaj ĝia hejmo — Pri sapo, balailoj kaj doma purigado — Pri persono, kiu rajdas sur balailo kaj kiu tamen ne estas sorĉisto — Strangaj manieroj de mastrino — Avo kaj nepo — La doktoro Stuthejm iras trinkejon, sed ne kiel kutima kliento.

Posen estas provinco en la prusa ŝtato. Ĝi apartenis antaŭe al Polujo kaj post la dividado de tiu lando ĝi fariĝis en 1772a provinco de la reĝolando Prusujo. Ĝi kuŝas inter Polujo en la oriento, la prusa provinco Nord-pruslando en la nordo, Brandenburgo en la okcidento kaj Silezio en la sudo. Posen estas ebena lando kun multaj marĉoj, sablaj kaj arbaraj regionoj. La ĉefurbo portas la saman nomon kaj kuŝas sur la rivero Warta. La urbo estas unuaranga fortikaĵo kun sepdek miloj da loĝantoj. Ĝi estas tre malnova kaj posedas multajn antikvajn konstruaĵojn, konstruitajn laŭ la gota arĥitekturo. Inter ili brilis en granda beleco la gota urbdomo el la deksesa centjaro kaj la sankta Stanislas-preĝejo, la katedralo el la jaro 1725a kaj la Raczynska biblioteko.

Apud tiu lasta staris en 1909a vasta duetaĝa

Enirante tra la pordo ĉe la strato, oni venis en tre larĝan vastan koridoron, tiel vastan, ke oportune oni povus loĝi tie. En ĝia mezo, ĉe la dekstra flanko sin

Kiel ni diris, du pluaj pordoj estis post la ŝtuparo; la dekstra kondukis al la laborejo de la doktoro. Tiu laborejo, utilanta ankaŭ kiel akceptejo de la pacientoj, estis oblonga ĉambro, kies unu muron tute kovris centoj da boteloj kaj boteletoj kun insektoj, serpentoj kaj cetere, ĉiuj en alkoholo, starantaj unu flanke de alia, sur sepo da longaj bretoj. Ĉe la muro staris tablo kaj kvar seĝoj, unu por la doktoro, la aliaj por pacientoj. Multaj pacientoj preskaŭ neniam venis kune, ĉar la klientaro de la doktoro estis negranda, kaj se okaze pli ol unu venis en la sama tempo, tiam ili ordinare atendis en apuda atendejo post la laborejo, ĉe la sama flanko de la koridoro.

Kontraŭ la laborejo kaj atendejo sin trovis la pordo de la kvadrata kuirejo, kie preskaŭ sen interrompo laboradis du personoj, pri kiuj ni poste parolos pli detale.

Post la atendejo kaj la kuirejo kuŝis speco de remizo utilanta kiel veturilejo kaj ĉevalejo, ĉar la doktoro havis veturilon por viziti la pacientojn, kiuj estis tro malsanaj por alveni al li. El la remizo oni povis eniri la atendejon.

La veturilo regule je la deka horo en la mateno eliris kun la doktoro kaj la veturigisto; ĝi veturis tra la remiza pordo laŭ flanka strateto ĉe la dekstra flanko de la domo sur la publikan straton kaj same regule ĝi revenis

Doktoro Stuthejm, kvankam edziĝinta viro, vivis jam multajn jarojn kvazaŭ estante maljuna fraŭlo. Li havis nur unu filinon, kiu en sia juneco kontraŭ la volo de la patro forkuris el la gepatra domo por edziniĝi kun servisto de bakisto. Tiu servisto nun loĝis ekster la urbo en vilaĝo, kie li posedis bakejon. Neniam li vizitis siajn bogepatrojn, ĉar la doktoro ne konsentis akcepti lin, same kiel sian filinon, ĉar neniam li volis pardoni al ŝi la mezaliancon, kiu laŭ lia ideo malhonorigis lian familion. Margoto (tiel sin nomis la filino de la doktoro) havis kvin infanojn, el kiuj unu de sia tria jaro estis ĉe la avo, kiu volonte prenis sur sin la edukon de la knabo. Tiun knabeton, beleta, babilema infano, la doktoro adoris. El tiu knabo li intencis fari famulon, ĉu advokaton, ĉu kuraciston, ĉu doktoron, ĉu ion alian, se tio estus nur io fama.

La edzeco de doktoro Stuthejm estis estinta ĉiam malfeliĉa; sian edzinon li estis elektinta pro la riĉaĵoj, kiun ŝi posedis, tiel ke oni kun rajto povus diri, ke li prenis ŝin ne pro la persono, sed pro la mono.

Fakte la doktoredzino estis bonkora kaj kompatema virino, sed ŝi havis strangajn ecojn, nome ŝi tute ne volis konversacii kun personoj de sia rango. Oni ne povis diri, ke tio estis kaprico, ĉar iom post iom tiu eco ŝin kaptis. La doktoro rigardis ĝin kiel malnormalaĵon de ŝia spirito. En la komenco li estis tre ofendata pro la konduto de sia edzino, sed rimarkinte, ke ĝi devenis de

Sinjorino Stuthejm dum jaroj ne eliris plu la domon, sed restis en la kuirejo, kiun ŝi nur forlasis por iri en la veturilejon, se ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon. De la mateno ĝis la vespero ŝi laboradis kune kun la servistino, kaj ĉar ŝi estis ĉiam vestita per vestoj, el kiuj ofte gutis la akvo, la doktoro estis malpermesinta al ŝi eniri la ĉiutagan ĉambron, la laborejon kaj la atendejon, unuvorte ĉiujn apartamentojn, kie pacientoj aŭ aliaj homoj povus renkonti kaj vidi ŝin.

La doktoro, kvankam senĉese

La doktoro havis nek barbon nek lipharojn, sed pomforman kapon kun malmultaj jam tute grizaj haroj, kiuj staris sekte sur la verto. Lia frunto estis malalta

Estis somero de la jaro 1909a kaj la dua horo en la posttagmezo.

La doktoro sidis en la laborejo kaj estis skribanta leteron. Pro la dikeco de sia ventro li sidis sur angulo de la seĝo. Spiregante (li ĉiam spiregis, kiam li devis klini sin) li skribadis kun lipoj premitaj unu sur la alia, kiel de laboristo, kiu kun peno kaj per streĉitaj fortoj faras malfacilan laboron. La pinto de lia lango tamen faris al si la vojon inter ili kaj montriĝis kiel malgranda peceto da sangruĝa viando, kiu sin movis de unu buŝangulo ĝis la alia laŭ tio, ke la plumo faris la movadon de maldekstra al la dekstra flanko de la letero. La langopinto tiamaniere ĉiam montris, kie sin trovas la plumo sur la papero, kaj la plumo sen eraro ĉiam diris, kie estas la langopinto.

La doktoro skribis, la plumo marŝetis sur la letero kaj la langopinto sin ŝovis inter la premitaj lipoj de la skribanto, kaj jam multfoje tiuj du samvojaĝantoj trairis la saman vojon de maldekstre dekstren. Pacientoj ne estis venintaj kaj la doktoro uzis la okazon por sia korespondado. Li ĵus finis paĝon, metis la plumon sur la tablon flanke de la letero kaj samtempe la langopinto retiriĝis. La doktoro eligis longan sopiron, rektiĝis sur la seĝo, tiris la naztukon el la poŝo kaj forviŝis la ŝviton de la frunto, ĉar li ŝvitis pro streĉeco.

En tiu momento modesta frapo sur la koridora pordo montris, ke modestulo deziras eniri.

— Eniru!

Eniris la juna servistino, malgrasa, sed sanaspekta knabino deksesjara. Ŝi aliris al la doktoro, dirante:

— Du markojn, mi petas, doktoro.

— Du markojn?... Por kio?

— Por aĉeti sapon.

— Sapon!?... Refoje aĉeti sapon!?... Antaŭhieraŭ mi ankaŭ donis du markojn por sapo, kial refoje nun?

— Tiu sapo foruziĝis —, respondis kviete la servistino.

La doktoro ekkoleris kaj spiregante li diris plue, dum lia vizaĝo fariĝis ruĝa kiel tomato:

— Ĉu vi ne hontas refoje peti du markojn pro sapo? Vi do ne manĝas sapon?... Ĉi tiu sapo, sodo kaj cetere malriĉigos min.

— Sinjorino bezonas sapon por purigi la kahelojn de la kuirejo.

— Ĉu tiu malbenita purigado estas absolute necesa?

— La sinjorino diras, ke ies.

La servistino post tiu simpla kaj kvieta demando staras kun etendita mano antaŭ la doktoro; ŝi scias jam antaŭe, ke li donos la petitan monon.

— Nu, jen..., prenu la du markojn por via sapo kaj foriru je la diablo!

La servistino kvazaŭ ne aŭdis tiun ordonon, ĉar ŝi restis staranta.

— Sinjorino bezonas ankaŭ novan balailon, kiu kostas...

— Mil diabloj, ... iru for, ... ŝi uzu la malnovan!

La servistino ne atentis tiun duan ordonon kaj diris kviete:

— Ŝi ne povas uzi ĝin, doktoro.

— Ĉu ŝi ne povas?..., ne povas?... Kial ŝi ne povas?

— Ĉar Teodoro rajdas sur la malnova balailo en la koridoro, kaj li ne volas cedi ĝin al sia avino.

La kolera humoro de la doktoro subite foriĝis. Li frapis al si la genuon per la mano, laŭte ekridegis kaj diris:

— Ha, ha, ha!... Teodoro rajdas sur ĝi!... Ha, ha, ha!... Jen kio estas ĝojiga..., Ha, ha, ha!... Nu, lasu lin rajdi —, kaj ŝovante trian markon en la manon de la servistino, li diris plue:

— Jen unu marko por nova balailo.

La doktoro refoje ekskribis, aperigante la pinton de la lango, kaj la servistino kviete eliris kun la mono. En la koridoro ŝi ekridis al Teodoro, kiu fiermiene rajdis sur balailo, dum li svingis bastoneton. Li estis dika flavhara knabo kun helebluaj okuloj kaj ruĝaj vangoj.

— Ŝi ne ekhavos mian ĉevalon —, li diris arogante. — Mi volas rajdi; se ŝi volas forpreni ĝin, mi iros plendi ĉe aĉjo.

Aĉjo estis la avo, la doktoro, kiu tiel dorlotadis sian nepon, ke ĉi tiu estis kvazaŭ la ĉefo en la domo. Spite tio, li estis aminda knabo, ĉiam gaje ludanta aŭ kantanta kaj neniam malbonhumora, se oni nur ne malhelpis aŭ ĝenis lian ludadon. Fiere kun supren turnita nazo li galopis post la servistino, kiun li sekvis en la kuirejon, kie la sinjorino diligente laboradis.

Starante ĉe plena sitelo, ŝi ĵus eltiris el ĝi grandan viŝtukon, el kiu longaj strioj da akvo elfluis sur la kahelojn.

Vidante ŝin tie ĉe tiu laboro, neniu supozus, ke tiu virino estas la edzino de doktoro, tiel malzorgeme ŝi estis vestita. Ŝiaj multe tro grandaj botetoj estis preskaŭ eluzitaj, escepte la plandoj, kiuj sufiĉe bone protektis la piedojn kontraŭ la ĉiuloken libere fluanta akvo.

La doktoredzino estis kvindekjara negranda virino kun maljunaj trajtoj. Ĉar ŝi neniam eliris, ŝia vizaĝkoloro tute flaviĝis. Vidante ŝin laboradi, ĉiu kredus, ke ŝi estas sesdekjara laboristino el la plej maleminenta popola kvartalo de la urbo. Spite al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis, ĉar ŝia edzo jam ne kontraŭstaris ŝiajn agmanierojn, sed lasis ŝin fari. Ili vivis kiel nuraj samhejmanoj; ŝi laboradis sen ĉeso

— Anjo, mi estas ulano —, diris Teodoro, galopante kun ŝia balailo en la kuirejon, kie la avino ĵus eltordis la viŝtukon, kiun ŝi estis tirinta el la sitelo.

— Jes, karulo, vi estas ulano.

— Kaj mia ĉevalo neniam laciĝas —, diris plue la knabo, saltante tien kaj reen, dum la akvo, kiu ĉiuloke fluis per longaj strioj sur la planko, disŝprucis tiel alte sub liaj piedoj, ke liaj ŝtrumpoj tute malsekiĝis.

— Atentu Teo, vi malsekigos viajn ŝtrumpojn.

— Ili ja resekiĝos, Anjo... Kien eliris Maria? — li subite demandis, vidante, ke ĉi tiu ne estas plu en la kuirejo.

— Maria eliris por aĉeti novan balailon.

— Ha! ... novan balailon!

— Jes, ĉar vi ne volas cedi al mi la alian.

— Ĉu ŝi revenos baldaŭ?

— Kompreneble, mi ja bezonas la balailon.

— Ĉu oni povas rajdi sur du ĉevaloj, Anjo?

Sinjorino Stuthejm, antaŭsentante, ke Teo intencas ludi kun la du balailoj, respondis, altigante la manojn kvazaŭ pro surprizo:

— Kia malsaĝa demando de tia saĝa knabo!... Ĉu oni iam vidis ulanon rajdi sur du ĉevaloj!?

— Sed ĉu ulano povas rajdi sur du?

— Eble li povas, sed rajdante sur du, li ne povus svingi la lancon, kaj vi, kiel kuraĝa ulano, volas tamen svingi ĝin, ĉu ne vere —?

Rimarkante, ke ŝia argumento efikis sur la knabon, ŝi diris plue:

— Vi ja ne volas, ke la homoj mokridu vin.

Teo pripensis momenteton, kaj dum lia avino sin klinis por ekpurigi la kahelojn per la viŝtuko, li diris:

— Sed mi povas rajdi sur nova ĉevalo, ĉu ne vere, Anjo?

— Novaj ĉevaloj aŭ junaj ĉevaloj estas danĝeraj, ili deĵetas la ulanojn.

— Mi ne timas novajn ĉevalojn, mi volas rajdi sur la nova balailo —, kaj ĵetante la malnovan en la sitelon, el kiu disŝprucis

— Aĉjo, mi akiris novan ĉevalon, rigardu!

La langopinto de la doktoro, kiu ĵus atingis la dekstran buŝangulon kaj estis saltonta al la maldekstra, retiriĝis en la buŝon de la skribanto.

— Novan ĉevalon!? — La doktoro metis la plumon post la orelon kaj rigardis al sia nepo, kiu staris antaŭ li.

— Ha, la novan balailon!... Kaj kie estas la malnova?

— Tiun uzas Anjo por balai la kuirejon...; ŝi diris, ke ulanoj ne rajdas sur du ĉevaloj, ŝi do povas uzi la alian.

La doktoro ridis, kaj starigante la knabon inter siaj genuoj, li kisis lin sur la dikaj vangoj, tiam li diris:

— Vi estas brava ulano, Teo, ... brava ulano!

— Tion diris ankaŭ Anjo.

— Ĉu vere? — La doktoro ŝovis la okulvitrojn alten sur la frunton, kie ili restis kvazaŭ algluitaj. — Ĉu vere!? — li ripetis.

— Jes, sed ŝi volis kredigi al mi, ke novaj ĉevaloj deĵetas la ulanojn.

La doktoro ridegis tiel, ke lia malsupra mentono tremetadis same kiel lia dika ventro.

— Sed ĝi ne forĵetos min ... la nova ĉevalo.

— Ho ne ... ha, ha, ha!... Vi estas ja tro brava ulano, kiun neniu ĉevalo povus deĵeti, ĉu ne vere?

Teodoro estis respondonta, sed laŭta frapo sur la pordo kondukanta al la atendejo, fermigis la parolontan buŝon.

— Eniru! — diris la doktoro, forpuŝante de si la knabon. Eniris strata bubo; li spiregis pro laceco kaj ĉio montris, ke li estis kurinta per ĉiuj fortoj.

— Nu, knabo, kio estas?

— Doktoro ... ĉu vi ... bonvolus ... veni ... ĉe Majer ... en la drinkejon?

— Kiu estas malsana?

— Fremdulo, li estas eble mortanta.

— Kio do okazis? — La doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis preta sin direkti al la drinkejo.

— Mi ne scias —, respondis la bubo. — Mi preteriris, kiam subite Majer alkuris kaj petis min tuj kaj

— Mi tuj iros! — La doktoro metis la okulvitrojn en la ujon, kaj preninte kofreton kun instrumentoj, kiujn li eble uzos, li trairis la atendejon, la veturilejon kaj tuj poste liaj rapidmovaj kruroj portis lin al la „Ora Serpento“ de Majer.

Dua Ĉapitro.

La Ora Serpento — Pri iu, kiu vidas sovaĝajn bestojn — Morto de burleskulo — Pri cirka veturilo kaj ĝia enhavo.

Malmultajn minutojn malproksime de la doktora loĝejo staris en flankstrateto la drinkejo „Ora Serpento“ de Majer. Ĝi estis drinkejo vizitata nur de laboristoj, kiuj povis aĉeti tie grandan glason da biero aŭ glaseton da brando por ses pfenigoj. Preskaŭ ĉiuminute en la tago, jam post la sepa en la mateno ĝis malfrue en la nokto, sin trovadis en tiu „Ora Serpento“ vizitantoj.

En la tempo, pri kiu ni parolas, regis en la „Serpento“ la plej granda malordo imagebla. Kelkaj seĝoj estis renversitaj same kiel unu tablo; multaj glasoj, kelkaj el ili rompiĝintaj, kuŝis dise sur la planko, kaj ĉe la muroj kaj antaŭ la bufedo staris deko da klientoj, dum ĉiusekunde eniris aliaj, logataj de neordinara bruo, kiun la preterpasantoj sur la stratoj povis aŭdi en la „Serpento“. En la mezo de tiu ĥaoso de glaspecetoj, biero, brando kaj renversitaj mebloj staris du fortaj laboriste vestitaj viroj, kiuj retenis trian viron, kiu kondutis kiel frenezulo kaj piedfrapadis ĉiuflanken. Mortepala, kun ŝaŭmkovritaj lipoj, la okuloj plenaj je sango, li blekis kiel sovaĝa bruto. Per la forto de la frenezeco li klopodis liberigi sin el la manoj de la viroj, kiuj tenis lin per unuigitaj fortoj. Liaj malordigitaj haroj disfalis sur lian frunton, kaj liaj vestoj estis

— For de tie!... Tiu malbenita besto estas atakonta min... Tordu al ĝi la kolon, por ke ĝi min ne ataku!... Mortbatu ĝin do!... Ĝi venas! ĝi venas!...

— Tenu lin firme! — kriis unu el la du viroj al sia kunulo, kiu tute kiel li, nur kun penego povis reteni la brakojn de la furiozanto.

— Rekvietiĝu do! — li diris al la piedbatanto. — Vi nur imagas tion, tie ne sidas besto.

— Jen!... Jen!... Rigardu!... Ĉu vi ĝin ne vidas!?... Jen la bruto refoje estas saltonta al mi!... Retenu ĝin, la malbenitan bruton, ĝi estas rabia! — kaj la viro piedfrapadis kvazaŭ li volus defendi sin kontraŭ la besto de sia imago. La ĉeestantoj scivolaj parolis intermikse:

— Li estas nur ebria —, diris unu.

— Kio fariĝis? — demandis virino, kiu, enirinte, ekstaris kun etendita kolo post la aliaj rigardantoj, klopodante vidi trans iliajn ŝultrojn.

— Frenezulo, kiun atakis la nervoj —, grimacridis unu el la aro.

— Tio lin mortigos —, diris terurite unu el la antaŭe starantoj al sia malantaŭulo.

— Oj, ne timu tion, li rekonsciiĝos baldaŭ —, respondis alia.

— Irigu do iun por venigi kuraciston —, diris unu el la viroj, kiuj tenis la ebriulon. — Rigardu do, mi ne povas plu lin reteni.

La malordo ĉiuminute pligrandiĝis. Kelkaj virinoj

— Eksilentu do!

— Mortigo! — subite ekkriis unu el la du viroj, kiam la furiozulo kun neatendita ektiro liberigis sian dekstran manon kaj per ĝi ekpremis al li la gorĝon.

La virinoj volis forkuri, sed ne povis returni sin pro la homamaso, kiu iom post iom plenigis la drinkejon.

— Mortigo!... Helpon...! — stertoris la atakito, al kiu la fera mano de la ebriulo pli kaj pli fermpremis la gorĝon.

Subite silentiĝis la blekado; la manoj de la furiozulo senfortiĝis, li ne plu kontraŭstaris, lia kapo kliniĝis antaŭen kaj dum profunda ĝemego siblante, sed laŭte eliĝis el lia brusto, li falis kiel sako sur la plankon.

Ankoraŭ kelkajn fojojn tremis lia korpo, la okuloj elstaris sangaj el la kapo, la lango blue ŝvelinta pendis sur la malsupra lipo, la naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigno

La ĉirkaŭstarantoj pli kaj pli moviĝis antaŭen kun retenita spiro. Stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego.

La drinkejestro, kiu dum longa tempo faris sian eblon kaj sukcesis kvietigi la homojn, fine eliris por rigardi, ĉu la kuracisto venas; li ne bezonis atendi longe, ĉar la marŝetanta dikventrulo atingis lian domon en la momento, kiam lia nova paciento sterniĝis. Ĉe la alveno de la doktoro la homoj tuj faris lokon, por ke

— Li mortis —, tiam sin turnante al Majer, li demandis:

— Kio okazis kun tiu viro?... Ĉu vi donis al li tiom da brando? Li mortis pro deliro.

— Li eniris mian drinkejon antaŭ unu horo, doktoro, kaj ŝajne li tiam ne estis ebria. Li trinkis nur du glasojn kaj tiam subite ekkondutis tiel strange, ke ŝajnis al mi, ke li perdis la prudenton. Li parolis sensencaĵojn

La doktoro aŭskultis tion kun atento, ĉiam rigardante la mortinton.

— Kiu li estas? — li demandis post momento.

— Mi kredas, ke li estas burleskulo aŭ rajdisto de cirko, ĉar li alvenis en la urbo en cirka veturilo.

— Kie staras nun tiu veturilo?

— Sur la strato, proksime de mia domo.

— Ĉu li ne havas kunvojaĝanton?

— Mi kredas, ke ne, ĉar li petis al strata bubo gardi dum momento la ĉevalon.

— Hm! — La doktoro eksilentis, pripensis la aferon kaj tiam demandis plue:

— Sed kion ni nun devos fari kun la mortinto?

— Mi ne scias; ĉiuokaze li ne povos resti en la „Serpento“.

— Kompreneble, li ne povos..., oni devos transporti lin ien..., sed kien?

— Neniu konsentos akcepti ĉe si tian malvivulon; sed oni povos transporti lin al la malsanulejo, kaj...

La doktoro denove ekpripensis. Subite ideo envenis en lian kapon, kaj li diris:

— Portu lin en la veturilon kaj veturu lin en mian veturilejon; mi skribos al la urbestro kaj aranĝos ĉion.

La du viroj, kiuj antaŭe retenis la delirulon, sekvate de ĉiuj ĉirkaŭstarantoj portis la kadavron al la veturilo.

La pordo estis malfermita; neniu estis interne, oni vidis nur kelkajn malpurajn meblojn kaj ĉe la posta interna flanko du pordetojn de fermita ŝranko. Sub la tablo, staranta ĉe unu flanko sub fenestreto, kuŝis speco de matraco; tie sekve estis la lito de la mortinta viro.

— Metu lin tien —, ordonis la doktoro, montrante la matracon, kaj refermu la pordon de la veturilo.

La viroj obeis.

— Nun antaŭen al mia domo —, ordonis plue la doktoro.

La bubo, kiu ĝis tiam tenis la bridon de la ĉevalo, ekmarŝis, tirante la kapon de la besto, kaj dek minutojn poste la veturilo kun la kadavro staris en la veturilejo de la resanigisto; la homoj, kiuj scivole sekvis ĝis tie, disiris, ĉiu sian vojon, kaj baldaŭ nenio sur la strato montris, kia terura dramo ĵus finiĝis en la urbo Posen.

Tria Ĉapitro.

Mikelo — En la veturilejo de la doktoro — La stomako de trinkulo — La cirka knabo — Neatendita kliento — Transformiĝo de malpura cigano en belegan knabon.

Vesperiĝis. Teodoro dormis, Maria sidis kun la doktoredzino en la kuirejo ĉe la tablo, kie ambaŭ flikis ŝtrumpojn, kaj la doktoro estis en la laborejo. Li sidis sur angulo de sia seĝo ĉe la skribotablo kaj ekzamenis kelkajn tranĉiletojn kaj ĥirurgiilojn. Flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega vizaĝo.

Mikelo estis sesdekjara viro, kiu jam dudek jarojn servis la doktoron. Li estis en ĉio la malo de sia mastro: Neniam Mikelo ekkoleris, nek ekkoleretis, neniam li marŝis rapide; ĉiam li estis kaj restis la sama kvieta Mikelo, kiun nenio ajn povis ŝanĝi, malkvietigi aŭ kortuŝi; tamen li estis bona kaj honesta viro. Mikelo vivis sian trankvilan ekzistadon, laborante kviete por servi sian mastron, kiun li obeadis en ĉio, kaj por prizorgi la ĉevalon kaj la veturilon.

La doktoro finis la ekzamenon de la tranĉiletoj, metis ilin kun la ceteraj ĥirurgiiloj en la kofreton kaj ekstarante diris:

— Mikelo, lumigu al mi.

— Kien, doktoro?

— Veturilejon.

Mikelo prenis lampeton (li faris tion tre singardeme, kvazaŭ li timus, ke lia giganta mano rompos ĝin tuj post la unua ektuŝo) kaj iris per longaj, sed malrapidaj paŝoj

— Malfermu la pordon de la cirka veturilo, Mikelo.

Mikelo obeis.

— Metu la lampon tien... —. La doktoro montris lokon en la veturilo apud la pordo, ĉe kiu li staris.

— Prenu la kadavron ĉe la piedoj kaj tirtrenu ĝin tien ĉi...; atentu la lampon, ne renversu ĝin!... Bone!

Mikelo posteniris kaj la doktoro, staranta ekster la veturilo, disigis la du el la veturilo pendantajn krurojn de la kadavro kaj ekstaris inter ilin, tiam li metis la sitelon kaj la kofreton flanke de la kadavro, kaj malferminte la kofreton, li elprenis tondilon.

La lampo lumigis flave, sed sufiĉe klare la internon de la veturilo kaj la kadavron, kies grimacanta buŝo aspektis teruriga.

Mikelo vidis, ke la doktoro sternis la blankan tukon sur la kapon de la mortinta viro.

— Kial li faras tion? — pensis Mikelo; — tiu kadavro ja ne timigos min —, kaj indiferente li rigardis kaj atendis pacience tion, kio estis okazonta; li tamen jam divenis, kion estis faronta lia mastro.

La doktoro debutonumis la veŝton de la mortinto kaj tratranĉis lian ĉemizon, tiel ke liaj brusto kaj ventro nudiĝis. Li palpetis ilin.

— Kia viro! — diris al si la doktoro. — Kia fortulo!... domaĝe, ke li tiel ruinigis sian sanon; li povus vivi cent jarojn..., domaĝe! domaĝe!

Dirante tion, li prenis tranĉileton kaj faris profundan, longan tranĉaĵon en la ventro de la kadavro.

Mikelo kviete rigardis kaj vidis, ke la dekstra mano de lia mastro malaperis en la ventron kaj ke li elprenis el ĝi la stomakon.

— Kia stomako! — pensis la doktoro. Tiam li ekzamenis ĝin ĉiuflanke, tenis ĝin super la sitelo kaj farinte tranĉaĵon en la malsupra flanko de l’ stomako

En tiu momento lia atento estis kaptata de obtuza tuso, venanta el la veturilo. Surprizite li aŭskultis, flustrante al si mem:

— Kio estas tio?

Mikelo ankaŭ estis aŭdinta la neatenditan tuson, sed li diris nenion; lin surprizis nenio.

Dua tuso aŭdiĝis.

— Ĉu vi aŭdis tion, Mikelo?... Kio ĝi estas? — demandis la doktoro.

— Tuso —, kviete respondis Mikelo.

La doktoro metis la stomakon en la sitelon, kovris la nudan parton de la kadavro kaj refoje aŭskultis. Post la pordetoj en la veturila fundo io moviĝis. Io knaris, la pordetoj ĵete malfermiĝis, kaj inter ili en malluma litŝranko ekaperis la kapo de knabo.

— Tio estas knabo —, kviete diris Mikelo.

La konsternita doktoro staris inter la pendantaj kruroj de la kadavro kaj rigardis al la knabo, kvazaŭ li vidus fantomon.

— Ĉielo, kie mi estas? — demandis la knabo per malforta voĉo.

— Ĉe doktoro Stuthejm —, kviete respondis Mikelo.

— Ĉe doktoro? Kio okazis kun patro?

— Mortis —, same kviete respondis Mikelo.

— Eksilentu, malsaĝulo! — ekkriis la doktoro, turnante sin al la veturigisto.

— Ĉu li mortis!? — demandis la knabo. Li faris tiun demandon laŭ maniero, kiu montris, ke la sciigo lin

— Ĉu vi dormis tie? — informiĝis la doktoro.

— Jes, sinjoro, feliĉe mi dormis, ĉar mi ne povis dormi dum tri tagoj.

— Ĉu vi estas malsana?

— Mia kruro rompiĝis kaj mi suferis pro febro.

— Kiam rompiĝis via kruro?

— Antaŭ kvar tagoj.

— Mikelo, reŝovu la kadavron sub la tablon —, ordonis la doktoro.

Mikelo kviete rampis en la veturilon kaj obeis la ordonon, tiam li same kviete lasis sin gliti sur la ŝtonan plankon de la veturilejo kaj kviete atendis novajn ordonojn.

— Helpu al mi eniri la veturilon —, diris la doktoro, — portu la sitelon kaj la kofreton en mian laborejon kaj revenu tuj, sed rapidu. — Mikelo helpis kaj foriris kun la nomitaj objektoj. La veturilo skuiĝis, kiam la dika doktoro trairis ĝin, kaj li ne rimarkis, ke unu el liaj piedoj fortiris la tukon de la kadavro. Venante antaŭ la malfermitajn pordetojn, li vidis, ke la knabo sidas sur mizera, malpura litaĉo. Liaj karbenigraj okuloj brilis kiel fajro, kiam ili sin fiksis sur la dikulon, kiu eksidis sur malalta sendorsa seĝo tuj apud la litaĉo.

— Mi bedaŭras, mia infano —, diris la doktoro, — sed mi devas sciigi al vi, ke via patro mortis.

La knabo dum momento rigardis al la parolinto, tiam li diris malrapide kaj nelaŭte:

— Nu, li ja ne batos min plu.

— Ĉu li vin batis!? — La doktoro ekkoleris.

— Jes, precipe en la lastaj tagoj.

— Kial!?

— Ĉar mia kruro rompiĝis.

— Tio tamen ne okazis per via kulpo?

— Li diris, ke mi estas kulpa, ĉar mi falis pro nesingardemo.

— Ĉu vi falis el la veturilo?

— Mi falis de trapezo..., mi estas gimnastikisto, sed ĉar mi ne povis plu labori pro mia rompiĝinta kruro, la direktoro min eksigis.

— Kiu direktoro?

— De la cirko.

— Via patro tamen povus labori.

— Li!?... Li jam ne laboris, ... nur ebriiĝis.

— Ĉu li jam longe estas trinkulo?

— Jes, sinjoro, li ĉiam estis ebria, kaj se li ne estis tia, tiam li dormis ... aŭ min batis —. La knabo eksilentis dum momento, tiam li diris plue:

— Sed tion li ne povas plu.

La doktoro prenis la manon de l’ knabo por palpi al li la pulson.

— Kiel vi sentas vin nun? — demandis li.

— Iom pli bone, sed mi soifas.

La doktoro rigardis post sin por vidi, ĉu la veturigisto estas revenanta, sed Mikelo ne estis tie.

— Kie estas Apolo? — demandis la knabo.

— Apolo!?

— La ĉevalo.

— Ho; ĝi staras en la ĉevalejo ĉe la mia.

En la veturilejo sonis la pezaj paŝoj de la revenanta servisto.

— Mikelo, venu ĉi tien! — ordonis la doktoro.

Mikelo obeis kaj refoje la veturilo skuiĝis sub la pezaj piedoj de la giganto.

— Montru al mi vian rompiĝintan kruron, mia knabo, — diris la doktoro.

La knabo malrapide aperigis la kruron el sub la litotuko,

— Kiu almetis tiun bandaĝon?

— Mia patro.

— Ĉu li ne venigis kuraciston?

— Ne, sinjoro.

— Kial ne? — demandis plue la doktoro, ruĝiĝante pro kolero.

— Ĉar tio kostus tro multe.

— Estas honto! — ekkriis kun indigno la doktoro, kaj li palpadis la kruron, kiu estis ŝvelinta en terura maniero.

— Ĉu tio doloras al vi?

La knabo mordis al si la lipojn pro doloro, tiam li respondis:

— Jes, sinjoro.

— Kompreneble; la osto rompiĝis kaj via patro ne vokis ĥirurgon por reĝustigi ĝin.... Rigardu, la kruro estas tute blua, preskaŭ nigra.... Ĉu vi estas dolortima?

La knabo, pensante pri la multaj batoj, kiujn al li jam donis lia patro, respondis:

— Mi kredas ke ne, sinjoro.

— Nu, ni vidos; mi devos denove rompi la oston por poste reĝustigi ĝin, sen tio vi perdos la kruron.

— Ĉu la kruron?

— Certe, sed mi esperas, ke ĝi estos resanigebla; mi faros mian eblon —, kaj sin direktante al Mikelo, li diris plue:

— Mikelo, portu lin zorge kaj singarde en la salonon kaj metu lin sur la kanapon; mi lumigos.

Mikelo prenis la knabon sur la brakojn, kiel li prenus plumon, kaj post kiam li malsupreniris la veturilon, la doktoro lin sekvis.

La knabo ĵetis unu solan rigardon sur la korpon sub la tablo.

La mortinto kuŝis sur la dorso, la nigraj, sed jam griziĝintaj haroj senorde dispendis sur la flava frunto, ĉar ĉapo aŭ ĉapelo malestis; lia buŝo estis larĝe malfermita, kvazaŭ li oscedus kaj la ŝvelinta lango elstaris kiel malpura blankiĝinta viandpeco sur la dentoj de la malsupra makzelo; la vitrecaj ruĝaj okuloj fikse rigardis supren al la tabla tabulo super li. Kun abomeno la knabo deturnis la vizaĝon por eviti la teruran vidaĵon.

— Li tamen neniam plu min batos —, li pensis, kaj konsciante, ke li mem estas nun ĉe bonaj homoj, li sin premis al la veturigisto, kiu kun zorgo portis lin el la veturilo, tra la atendejo kaj koridoro en la salonon, kie li metis lin sur la kanapon. La doktoro marŝetadis post ili kun la lampo, kiun li starigis sur tableton apud la kanapo; tiam li fermis la pordon kaj genufleksis antaŭ sia nova paciento, kies malsanan kruron li refoje, sed pli atente rigardadis kaj pripalpadis.

— Tenu lin ĉe la ŝultroj, Mikelo —. Dirante tion, li okulumis al la giganto, kiu, tuj komprenante lin, ekkaptis la ŝultrojn de la knabo tiel, ke ĉi tiu neeble povis plu sin movi. La doktoro ambaŭmane ĉirkaŭprenis la kruron kaj kunpremante la lipojn, li per unu fortega ekskuego ĝin rompis.

La knabo ne estis montrinta timon al doloro; lia volo, ne montri timon, estis tamen malpli forta ol la doloro, kiun al li kaŭzis la ekskuego de la ĥirurgo, ĉar dum liaj trajtoj en terura maniero kuntiriĝis, li eligis penetrantan ekkrion de doloro, tiel penetrantan kaj laŭtan, ke ĝi ekvekis ĉiujn eĥojn en la domo. Ĝi estis tuj sekvata de du aliaj pli mallaŭtaj ekkrioj el la kuirejo.

— Kvietiĝu, knabo..., jam finiĝis —, diris la doktoro,

La doktoro almetis la novan bandaĝon kaj preskaŭ estis fininta tiun laboron, kiam tre malrapide la pordo malfermiĝis kaj enrigardis du kapoj, unu super la alia.

— Kio okazis? — demandis mallaŭte la doktoredzino.

— Kruro rompiĝis —, kviete respondis Mikelo.

— Ĉi tie!?

— Jes.

— Ni ektimis pro la ekkrio, precipe ĉar ni ĝin aŭdis tie ĉi kaj ne en la laborejo; ni pensis ke...

— Maria —, tiel interrompis la doktoro, — alportu tuj pelvon kun akvo, kaj sapon kun pura viŝtuko.

La kapoj malaperis kaj la doktoro, eksidinte ĉe la knabo, demandis:

— Kiel vi nun sentas vin?

— Pli bone, sinjoro; mi dankas.

— Kiel estas via nomo?

— Stanislas.

— Kaj via familia nomo?

Stanislas pripensis, tiam li respondis:

— Sur la afiŝoj de la cirko, mia nomo estas Stanislas Mareau[7].

— Stanislas Mareau!?... Tio estas stranga, ĉar Stanislas estas pola, kaj Mareau estas franca nomo... Ĉu vi estas Polo?

— Mi ne scias, sinjoro.

— Kiun lingvon parolis via patro?

— Ordinare li parolis kun mi pole, sed ni ambaŭ povas paroli germane, ĉar ni ofte vojaĝis en Germanujo.

— Ĉu via patro neniam laboris en la cirko?

— Li laboris tie, kiam mi estis ankoraŭ tre juna; li tiam estis gimnastikisto

— Kaj li faris nenion?

— Li nur drinkis kaj...

La knabo eksilentis, ĉar eniris Maria kun akvo, sapo kaj viŝtuko. Ŝi rigardis al Stanislas scivole kaj ekridetis al li.

— Pretigu buljonon —, ordonis la doktoro, kaj Maria eliris por obei.

— Nu, kion li faris ankoraŭ? — demandis la doktoro.

— Li min batis.

— Estas honto! — diris la ĥirurgo ruĝiĝante, ĉar li denove ekkoleris; tiam li komencis lavi la malpuran vizaĝon de Stanislas.

— Kombilon, Mikelo! — li ordonis post momento.

La veturigisto foriris kaj revenis tuj kun kombilo. La haroj de la knabo tamen estis en tia malordo, ke ili disstaris kiel nigra balailo de araneaĵoj.

— Mi mem prefere aranĝos miajn harojn —, diris la knabo. — Mi ne kombis ilin dum kelkaj tagoj, kaj ili tro interimplikiĝis.

Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis siajn harojn, ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej belegaj nigraj bukloj, kiujn oni povus imagi.

La doktoro kaj Mikelo rigardis silentante; ili ambaŭ miris, (Mikelo la unuan fojon en tuta jaro) pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo de la knabo. El malpura

En tiu momento revenis Maria kun buljono. Ŝi kun videbla surprizo rigardis al Stanislas, dubante ĉu li estas la sama malpurulo de antaŭe, kaj doninte al li la buljonon, ŝi reiris al la kuirejo kaj diris al la doktoredzino, kiu refoje laboradis: — Ho, sinjorino, kia bela knabo!... ankoraŭ pli bela ol la anĝeloj sur la preĝejaj pentraĵoj; kaj okuloj!! ... pli nigraj ol la karboj en nia karbujo.

Stanislas intertempe trinkis avide la buljonon, ĉar li estis malsata kaj soifa.

— Lanan litkovrilon kaj kusenon, Mikelo!

Mikelo foriris.

— Nun kuŝiĝu kviete —, diris la doktoro al Stanislas, — kaj movu la malsanan piedon kiel eble plej malmulte.

Mikelo baldaŭ revenis, la doktoro metis la kusenon sub la kapon de la knabo kaj kovris lin per la lana litokovrilo; tiam li ridetis kaj diris:

— Ĉu vi povus dormi tie ĉi?

— Ho jes, sinjoro, ... mi dankas al vi.

La lastajn vortojn la knabo pro emocio kaj dankemo preskaŭ ne povis eldiri. La doktoro tion rimarkis, kaj frapetante la palajn vangojn de la malsanulo, li diris:

— Nu, mia knabo, estu kuraĝa kaj senzorga ... dormu bone!

Li marŝetadis for kun Mikelo kaj fermis la pordon; tiam sin direktante al la laborejo, li prenis la lampon, kaj dum la veturigisto iris dormi, la doktoro eksidis sur la angulo de sia seĝo

Kaj ĉi tiu kuŝis sen movo sub la tablo en la cirka veturilo, atendante kun grimacanta vizaĝo la ĉerkon, kiu por ĉiam forportos lin el ĉi tiu mondo, kie postrestis neniu por lin priplori.

Kvara Ĉapitro.

Meditado de Stanislas — Pri akrobatoj kaj patraĉo — Stranga bruado en kuirejo — Doktoro kaj paciento — Teodoro — La staranta horloĝo kaj ĝia malnovmoda ciferplato — La ĉiam moviĝanta glavo, kiu tamen neniam trafas sian celon — Pri servistino, kiu estas scivola — Koleranta doktoro — La perditaj okulvitroj — Nova samhejmano kaj pri lia kono — Enterigo, kiun ĉeestas nenia parenco.

Tiun nokton Stanislas dormis bonege; lin jam ne turmentis la febro, kaj vekiĝante la sepan horon en la sekvanta mateno, li sin sentis multe pli bone. Malferminte la okulojn, li aŭdis la bruon de preterirantaj veturiloj kaj la paŝojn de piedirantoj eksterdome, sed interne regis ankoraŭ silento.

Li ĵetis la rigardon ĉirkaŭe kaj miris pri la bela salono, en kiu li kuŝis. Vole-nevole li ekpensis, kiel la cirka veturilo envenis en ĉi tiun porsinjoran domon, kiel mortis lia patro kaj kial tiu al li fremda doktoro tiel amike kondutis kun knabo, kiun li antaŭe neniam estis vidinta. Tiam lin ekfrapis la ekpenso, ke lia patro kuŝas surdorse kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj sub la tablo en la veturilo, kaj li pensis pri la momento, en kiu li vidis la kadavron, kiam la giganto forportis lin, kaj tremeto trakuris tra lia tuta korpo. Tiun tremeton ne kaŭzis ĉagreno, sed abomeno. Ĉiam li estis timinta tiun buŝon, ĉar neniam elvenis el ĝi amikaj vortoj. Nun ĝi por ĉiam silentados. Eble en ĉi tiu momento enkuris en ĝin longpieda araneo aŭ muŝo, ĉar tiuj abundis en la veturilo

Stanislas fermis la okulojn por ne vidi plu la mortinton, sed tiam li vidis lin ankoraŭ pli klare. Li sekve refoje rigardis ĉirkaŭe por distriĝi, kaj image li venigis antaŭ sin la amindan palan kaj belan vizaĝon de sia patrino, kiu mortis antaŭ dek jaroj en malsanulejo ie en urbo, kies nomon li ne plu memoris. Tiam li estis sesjara knabeto, tiam la patro ne batis lin, ĉar la patrino ne toleris tion. Ŝi estis malforta virino, sed spite al tio regis la fortan edzon per sia nekontraŭstarebla energio. Tiam la patro nur malofte ebriiĝis, kaj se okaze li sin donis al tiu malvirto, li estis humila kaj obee sidiĝis en angulo de la cirka veturilo, ne batante, eĉ ne rigardante la junan knabeton. Antaŭ la morto de la patrino la patro kunlaboradis en la cirko, sed post kiam longdaŭra malsano faris finon al ŝia vivo, la gimnastikisto sentis sin libera kaj tute sin donis al la ebrieco. Dume li laboris nur, kiam la neceso devigis tion al li, kaj post kiam li en dujara instruado instruis al sia filo sian arton, ĉi tiu konstante prenis la lokon de la patro kaj la juna Stanislas Mareau fariĝis konstanta kunlaboristo de la cirka trupo. Li travivis malĝojajn jarojn, ĉar li devis perfektigi sin kiel gimnastikisto, akrobato kaj rajdisto en tro malmulta tempo, sed ĉar li estis vigla, forta kaj sana knabo, kaj ĉar lia facile regebla karaktero neniam kontraŭstaris, li baldaŭ faris grandajn progresojn, tiel ke li post tiuj du jaroj da ekzercado jam laboradis kiel lerta akrobato, rajdisto kaj gimnastikisto.

Malmultaj personoj scias, kiel oni fariĝas akrobato. Ordinare la publiko ŝatas kaj admiras la akrobatojn ne nur pro la lerteco, kiun ili montras, sed precipe pro la danĝero, ĉiam minacanta ilin aŭ pro la fantaziaĵoj,

Dum prezentado en cirko, antaŭ kelkaj tagoj li estis falinta de la trapezo pro rompiĝo de ŝnuro, kaj de post tiu tempo li ne povis plu labori. La patro bandaĝis mem la rompiĝintan kruron de la juna akrobato, kaj la leganto scias tion, kio el tio rezultis. Post tiu falo la tiraneco de la patro atingis sian plej altan gradon. Li senkaŭze insultis kaj batis la kompatindan knabon, kuŝantan sur mizera litaĉo en la veturilo, kaj nur la morto de la tirano liberigis lin de liaj malbonaj traktoj kaj kaŭzis lian neatenditan transporton en la veturilejon de fremda resanigisto. Tie, post mallonga dormado li vekiĝis kaj puŝmalferminte la pordetojn de la litŝranko, li subite vidis la patron, kuŝantan surdorse ĉe la veturila elirejo, dum fremda sinjoro staris antaŭ tiu elirejo kun tranĉilo en la mano. Li eksciis baldaŭ, ke la patro estis mortinta kaj ke li mem sin trovas ĉe homoj, kiuj ne kondutos kontraŭ li kiel tiranoj, kaj kun pacienco li atendis la estontecon. Kio okazos kun li kaj kun la ĉevalo? Jen demandoj, kiujn li faris al si, sed ne sciante, kion respondi, li denove rigardis la meblojn, la pentraĵojn, la plafonon kaj la tapiŝon de la salono, kaj komparis ĉion kun la interno de la cirka veturilo. Kia diferenco! Kaj kiel oportune kaj agrable li kuŝis sur la kanapo!

Li estis sidiĝonta, sed la plej malgranda movo kaŭzis malagrablan senton en la rompiĝinta kruro; li sekve refaligis la jam levitan kapon sur la kusenon kaj atendis.

Jam pli ol unu horon li estis vekiĝinta kaj de tempo al tempo li direktis la okulojn al la pordo..., fine iu ja ĝin malfermos!

En angulo de la salono staris alta horloĝo, kiu jam kvinfoje sonoris ĉe intertempoj; la unuan fojon per sep batoj, poste trifoje po unu sola bato kaj jen ĝi sonoris ok batojn. Stanislas sciis el tio, ke estas nun la oka horo.

La bruado sur la strato iom post iom pligrandiĝis, kaj ankaŭ en la domo, precipe malantaŭ la muro, kontraŭ kiu Stanislas kuŝis, li de tempo al tempo aŭdis paŝojn kaj poste bruadon, kvazaŭ iu verŝis akvon kaj frotpurigadis. Kelkfoje li aŭdis du voĉojn. Li kredis, ke tiuj voĉoj apartenas al la du virinoj, kiuj la antaŭan vesperon tiel ekterurigite enrigardis la salonon.

Super li iu ellitiĝis; klare li aŭdis, kiel tiu saltis sur la plankon, sin ŝovis kaj sin movis, kaj fine foriris. La formortintaj paŝoj tamen tuj ekaŭdiĝis refoje sur la ŝtuparo de la koridoro; ili malsuprenvenis rapide kun laŭta piedfrapado kaj ĉe ĉiu paŝo io forte ektuŝegis la ŝtupojn. La malsupreniranto tuj poste sin direktis al la loko, kie la du virinoj parolis, kaj Stanislas nun distingis, ke tiu nova veninto estas knabo. Tiu vokis, kantis, saltetis kaj neniu kontraŭstaris al tio.

Refoje la alta horloĝo staranta ekaŭdigis sian baton, kaj la pordo de la salono malfermiĝis. Eniris la doktoro. Lia vizaĝo brilis, ŝajne pro bona humoro, ĉar li ridetis, dum li rigardis al Stanislas. Kun mallongaj, sed rapidaj paŝoj li alproksimiĝis, lia dika duobla mentono skuiĝis tremetante ĉe ĉiu paŝeto, kiun faris la dikventrulo.

— Oho, vi jam vekiĝis!?... Bonan matenon! — li diris afable, ekhaltante antaŭ la knabo. — Kaj kiel vi nun sentas vin?

— Multe pli bone, sinjoro; mi dankas.

La doktoro sidiĝis sur seĝangulon apud Stanislas kaj kaptis lian pulson.

— Bone! — li diris, — la febro estas for, ĉu la piedo doloras ankoraŭ?

— Nur malmulte, sinjoro.

— Bonege, mia bubo; mi gratulas —, kaj ellasante la pulson, li diris plue:

— Mi nun devas paroli kun vi dum kelkaj minutoj ... pri via patro kaj cetere... Vi scias, ke li mortis hieraŭ —. Li ĉesis momenton paroli, tiam li diris plue: — Ĉi tiun vesperon venos lia ĉerko, ĉu vi deziras foje revidi vian patron, antaŭ ol oni lin enĉerkigos?

— Ho ne, sinjoro.

Stanislas pensis pri la terura vidaĵo sub la tablo, kaj kontraŭvole lia vizaĝo montris la abomenon, kiun li eksentis, kiam la doktoro faris al li la demandon.

— Nu, vi ja ne bezonas lin vidi... Oni forportos lin tuj post la enĉerkigo... Sed, kion vi pensas fari kun la veturilo kaj kun la ĉevalo, kiujn al vi postlasis via patro?

Jen demando, kiu konsternis la knabon kaj la doktoro tion rimarkis.

— Ne konsterniĝu, ni ja povos aranĝi tion, ĉiuokaze ili nun estas via propraĵo, kaj vi povos ilin vendi, se vi ne havas fratojn aŭ fratinojn.

Stanislas rigardis la parolanton kun miro kaj diris:

— Fratojn aŭ fratinojn mi ne havas, tamen mi ne povos vendi la veturilon, nek la ĉevalon.

— Kial?

— Kiam mia kruro estos resaniĝinta, tiam mi ja denove devos loĝi en la veturilo kaj klopodi fari novan kontrakton kun direktoro.

— Ĉu vi tion deziras?

Stanislas kun grandaj okuloj rigardis la doktoron, dum li respondis:

— Ne, sinjoro, sed mi ja devos.

— Ĉu vi ne amas vian metion?

— Ho ne, mi ĝin tute ne amas.

— Kion do vi amas?

Stanislas estis respondonta, sed ĉar Teodoro engalopis sur sia balailo, li silentis kaj rigardis la knabon, kiu tuj alrajdis al la kanapo.

— Jen nia Teo! — diris la doktoro ridetante. — Nu Teo, ĉu vi ne devas konatiĝi kun Stanislas?

Teodoro ekstaris ĉe la fremda knabo kaj diris:

— Maria diris, ke aĉjo rompis al vi la kruron.

La doktoro ridis.

— Jes, tion mi faris —, diris li.

— Kial? — demandis Teodoro.

— Tion vi ja poste ekscios, kiam vi studados —, kaj sin direktante al Stanislas, li diris plue: — Ĉar Teodoro devos fariĝi doktoro, same kiel lia avo.

Teodoro ne atentis tiun klarigon, ĉar li demandis al Stanislas:

— Ĉu vi restos tie ĉi?

— Kiam mia kruro estos resaniĝinta, mi ja devos forveturi.

— Kien?

— Al cirko.

— Al cirko?... Kial?

— Por labori.

— Vi tamen povos labori ĉe aĉjo.

Stanislas mallevis la okulojn kaj eksilentis.

La doktoro ridetis, tiam li diris al Teodoro:

— Iru tuj diri al Maria, ke ŝi venu kun buljono kaj kun kelkaj biskvitoj. Stanislas ja devas matenmanĝi.

Teodoro galopis for sur la balailo.

— Nu! — diris la doktoro, — mi devas lasi vin momenton por finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo. La servistino zorgos pri via matenmanĝo; mi revenos

Stanislas restis sola, atendante la portotan matenmanĝon; dume liaj okuloj denove trafis la horloĝon, kaj li rimarkis la unuan fojon, ke io moviĝadas sur la supra parto de la ciferplato. Li rigardis pli atente kaj vidis specon de reĝa trono, sur kiu sidis grava barbhava persono, volvita en longa ruĝa mantelo; li havis bastonon en unu mano kaj la alian li etendis al dua persono, staranta antaŭ la trono. Ĉi tiu dua estis nudbraka soldato kun brilanta glavo, kiun li movadis de supre malsupren kvazaŭ por tratranĉi nudan infaneton, kiun li tenis je unu piedo en la alia mano. La glavo, regule moviĝanta laŭ la tiktakado de la horloĝo, tamen ne tuŝis la infaneton, sed nur ĝin minacadis. Kontraŭ la soldato sin trovis du virinoj en longaj ĉemizoj. Unu el ili staris surgenue kaj alte etendis la kunigitajn manojn petegante al la soldato ne mortigi la infaneton. La alia virino staris rekte kaj fikse rigardis la soldaton. Ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan movon de supre malsupren kaj returnen.

Stanislas, kiu neniam studadis la biblian historion kaj eĉ ne sciis, ke tia historio ekzistas, miregis pri la stranga grupo, tute ne komprenante la minacadojn de la soldato, nek la teniĝojn de la aliaj personoj. Sed la glavo plue moviĝadis kaj eble faris tion por la miliona fojo, kiam eniris Maria kun la matenmanĝo. Ŝin sekvis Teodoro.

Timete ŝi aliris al Stanislas kaj prezentis la buljonon kun kelkaj biskvitoj.

— Bonan matenon...; ĉu vi sanas pli bone? — ŝi informiĝis.

— Jes, mi dankas.

— La sinjorino informiĝas, ĉu vi deziras ovojn.

Stanislas, kiu estis modesta, malakceptis la ovojn; li ektrinkis kaj ekmanĝis rapide, ĉar li pensis, ke la servistino devos forporti la tason kaj la telereton.

— Ĉu la kruro ne doloras plu? — ŝi demandis.

— Nur se mi ĝin movas, sed baldaŭ...

— Aĉjo rompis la kruron —, interrompis Teodoro.

— Ni aŭdis tion —, diris Maria. Ŝi daŭre fiksis la rigardon sur la malsanulon kaj ŝi pensis: — Kiajn okulojn..., kiajn harojn!

— Kio estas tio? — demandis Stanislas, montrante la grupon sur la ciferplato.

— Ulano! — respondis Teodoro.

Maria ekridis.

— Ho ne, tio ja estas la reĝo Salomo..., la unua juĝo de Salomo.

— Tio ne estas la judo Salomo —, diris Teodoro, — tio estas ulano kun svingiĝanta lanco.

Maria denove ridis kaj estis klarigonta la grupon, kiam la doktoro enpaŝetis la salonon. Li estis tute ruĝa pro kolero. Stanislas rimarkis la subitan ŝanĝon de humoro de la doktoro kaj la knabo rigardis la dikulon kun surprizo.

— Pro la diablo! — kriis la doktoro, — nenie ĝi estas ... tiu stulta Mikelo memoras absolute nenion..., li forprenis, ne remetis, forgesis ... kaj eĉ diras, ke li ne scias pri ĝi kaj lasas min serĉi — ... Tute ne atentante Teodoron, nek Marian, nek Stanislason, li ekhaltis antaŭ la kanapo kaj serĉrigardis sur la tableto kaj sur la tapiŝo, sed vane.

— Estas honto! — li kriis, bolante pro eksciteco... — jam kvaronon da horo mi serĉas..., ĝi ne estas en la laborejo..., ne ĉi tie ... ĝi estas nenie!!

— Kion vi serĉas, doktoro? — demandis la servistino.

— Silentu, knabinaĉo, vi ja scias nenion pri tio, kaj eĉ se vi scius, vi agus kiel Mikelo...

Refoje serĉante ĉirkaŭe, li diris plue: — Mi tamen ĝin havis antaŭ kvarono da horo, kiam mi eniris tiun ĉi salonon..., mi eĉ havis ĝin en la mano.

— Kion do? — kviete Maria demandis.

— La paron da okulvitroj!! — laŭte kriis la doktoro kurbigante sin kun peno kaj spiregante... — Eble sub la kanapo!...

Maria subpremis ridon, kaj Stanislas, vidante, ke la okulvitroj sidis algluitaj sur la frunto de la serĉanto, rapide, sed trafe tuŝis la serĉatajn objektojn, kiuj subite falis sur la nazon de la doktoro, tuj antaŭ liajn okulojn.

Surprizite li rektiĝis, la kolera esprimo malaperis de lia vizaĝo kaj laŭte ridante li ekkriis, batante al si la genuon:

— He!... Jen ili estas!... Ili sidis sur mia frunto... ha! ha! ha!! ... nu, feliĉe ke mi retrovis ilin... —, kaj la doktoro foriris laŭte ridante.

Stanislas postrigardis la formarŝetanton kaj ne sciis, kion pensi pri tia subita humorŝanĝo. Lia patro (tiu de Stanislas) neniam ŝanĝis sian humoron, li estis ĉiam la sama viro, nur aspektis malgajema, neniam kontenta aŭ feliĉa kaj parolis nur por ofendi aŭ malbeni. Kia alia viro estis tiu ĉi doktoro!

— Li baldaŭ bonhumoriĝis —, diris Stanislas al la servistino.

— Ho jes; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto kaj estas flamiĝema kiel rezina ligno, sed tio nin tuŝas kiel akvo anseron; ni jam ne tion atentas.

— Li estas tamen bona sinjoro, ĉu ne vere?

— Jes, se oni nur lasas lin furiozadi; komence min ektimigis liaj ekboloj, sed jam de longe ili ne tuŝas min

Maria, kiu volonte estus restinta pli longe por babiladi, fine eliris la salonon. Teodoro tamen sidiĝis sur la tapiŝo apud la kanapo kaj faris mil demandojn al Stanislas; ĉi tiu respondis kiel eble plej bone.

— Jen mia ĉevalo! — diris post momento la knabeto. — Mi povas rajdi sur ĝi..., ĉu vi iam rajdis?

— Ofte.

— Sur vera ĉevalo?

— Jes, sur vera ĉevalo.

— Kie?

— En la cirko.

— Kio estas cirko?

Stanislas klarigis; la afero ŝajnis interesi la knabeton tre multe, pri ĉio koncernanta cirkon li informiĝis, kaj post kiam la scivolo estis kontentigita, li silentis momenton, pripensis kaj subite demandis:

— Ĉu vi scias rakonti fabelojn?

— Jes, mi scias rakonti kelkajn. En la cirko kunlaboris ŝercisto, kiu rakontis al mi multajn.

— Rakontu foje al mi.

Stanislas volonte plenumis la deziron de Teodoro kaj li rakontis la fabelojn pri „Lupo kaj sep kapridoj“, pri „Neĝulino“, pri „Bremaj muzikistoj“ kaj aliajn.

Kun malfermita buŝo la knabeto aŭskultis.

Dume la doktoredzino laboradis en la kuirejo; ŝi refoje purigis ĝin per siteloj da akvo, viŝilo kaj balailo, kaj Maria helpis per ĉiuj fortoj. La soldato super la ciferplato svingadis la glavon, la horloĝo tiktakadis kaj kvarono post kvarono da horo pasis for, kaj kiam je la unua horo la veturilo de la doktoro revenis en la veturilejon kaj la doktoro mem eniris la salonon por vidi kiel sanas lia nova paciento, ĉi tiu estis ankoraŭ rakontanta fabelojn.

Teodoro estis ravita.

— Aĉjo! — li diris.

— Nu, mia karulo, kio estas?

— Li ne plu devas foriri.

— Kiu?

— Stanislas, li scias ankoraŭ pli bele rakonti ol avino.

— He!

— Jes!... Li restos, ĉu ne vere?

La doktoro ridis bonhumore kaj rigardis al Stanislas, kiu modeste ŝajnigis sin ne aŭskulti.

— Li ne volas resti tie ĉi, li prefere returnos sin al la cirko —, diris ŝercante la doktoro.

— Ho ne, aĉjo, li pli volonte restos ĉe mi.

— Ĉu vere? — demandis la doktoro, fiksante la rigardon sur Stanislason.

— Estos tro maloportune al vi, sinjoro.

— Ne! ne! — kriis Teodoro —, li povas ludi kun mi kaj labori por aĉjo, aŭ por avino.

— Je la trapezo? — demandis la doktoro.

— Ankaŭ je la trapezo kaj krom tio je ĉio ajn —, diris Teo, ĉirkaŭbrakante unu el la kruroj de la avo, kaj li diris plue:

— Nu, aĉjo?... Ĉu li restos?

— Jes, mia infano, li restos, almenaŭ, se li volas.

— Hura! — kriis Teodoro, — li restos! ... mi tuj iros tion rakonti al avino —, kaj li forrapidis.

Stanislas sidis kun mallevitaj okuloj kaj la doktoro, rigardinte lin dum momento, demandis:

— Ĉu vi pli volonte restos ol returni vin al cirko?

— Jes, sinjoro, mi ja volonte volas esti via veturigisto, mi povas...

— Mi havas bonan veturigiston kaj ne bezonas du.

— Mi eble povos servi alie.

— Nu, mia knabo vi povas resti, sed ne por servi

— Mi ne scias, sinjoro; sed mi povas klopodi.

— Kiom vi jam lernis?

— Mi lernis rajdi...

— Tion mi ne celas... Ĉu vi facile lernis kalkuli?

— Mi ne scias; neniam oni instruis al mi tion?

— Sekve vi ne lernis la matematikon!

— Ne, sinjoro.

— Ĉu geografion aŭ historion?

— Nek tion, sinjoro.

La doktoro ekscitiĝis, sed li sin retenis.

— Ĉu vi scias skribi sen gravaj eraroj?

Stanislas konfuziĝis en terura maniero kaj estis ploronta pro honto, li tamen kontraŭbatalis la larmojn kaj balbute respondis:

— Mi ... mi tute ne scias skribi...

— Kion!? — kriis la doktoro, — vi ne scias skribi!!

— Ne, sinjoro.

— Vi tamen scias legi, ĉu ne vere?

Stanislas ne respondis, kaj kovrante la okulojn per ambaŭ manoj, li ekploris, dum grandaj larmoj fluis el inter liaj fingroj, kaj fine li balbute diris:

— Ne, sinjoro..., mi eĉ ne scias tion..., mi lernis nenion!

— Sed tio estas terura!

— Mi ne estas kulpa, sinjoro; mi deziris lerni, sed mia patro ne konsentis..., ĝi kostus tro multe da tempo kaj tro multe da mono.

— Fi do!!... Nu, ĉesu plori, jam ne pensu pri ĝi, ĉar post sufero venas prospero. Ne estas ankoraŭ tro malfrue, se vi estos nur diligenta.

— Mi estos, sinjoro.

— Pri tio mi ne dubas, vi lernos. Eble vi fariĝos eĉ doktoro aŭ profesoro same kiel Teodoro; ĝi dependos de vi mem.

Stanislas estis kaptonta la manon de sia protektanto por kisi ĝin el dankemo, sed la doktoro sin turnis kaj rapide eliris la salonon.

Je la vespero de tiu tago haltis antaŭ la domo veturilo. Tri viroj eltiris el la veturilo longan ĉerkon, kiun ili portis en la veturilejon. Kelkajn minutojn poste tiuj viroj, helpate de Mikelo, reportis la ĉerkon kun la kadavro de la mortinto eksteren, kaj for ĝi veturis al la mortintejo, kie ĝi por ĉiam malaperis en izolita kaj neniam retrovebla fosaĵo.

Kvina Ĉapitro.

Stanislas kaj Teodoro — Pri fabeloj kaj: La Historio pri Floriso kaj Blankafloro — (Tiu historio havas nenion komunan kun la herooj de ĉi tiu romano, tial la legantoj ne bezonas legi ĝin, se ili ne amas legi rakontojn el jam longe pasinta tempo).

Dank’ al la korpa konstitucio de Stanislas lia kruro en tre mallonga tempo resaniĝis tiom, ke la knabo povis marŝi kun helpo de bastono. Akompanate de sia nova amiketo, la juna Teo, kiu preskaŭ neniam lin forlasis, li faris mallongajn promenadojn sur la strato, kaj post tri monatoj li sentis, ke la kruro estas sufiĉe forta, por ke li povu marŝi kiel antaŭe. De tiu tempo li faris sian eblon esti utila al ĉiuj siaj samhejmanoj. Matene li helpis alportadi sitelojn kun pura akvo, ĉar la sinjorino ankoraŭ ĉiam purigadis kaj frotadis, kaj laŭeble la knabo helpis al ŝi, precipe kiam la doktoro estis eksterdome kun sia veturilo por viziti la malproksimajn pacientojn en la vilaĝoj kaj tre malsanajn en la urbo. Kiam la veturilo refoje staris en la veturilejo kaj Stanislas estis kondukinta la ĉevalon en la ĉevalejon, li ordinare eniris la laborejon por vidi, ĉu li povus esti agrabla aŭ utila al sia protektanto, kaj preskaŭ ĉiufoje la doktoro trovis kialon por teni la knabon apud si, ĉar li ne amis, ke ĉi tiu kiel servisto helpis purigadi la kuirejon, tiom pli, ĉar tiun ĉiutage ripetatan purigadon la doktoro konsideris kiel senutilaĵon kaj kiel ion tute superfluan. La doktoredzino laŭ sia deziro povis laboradi, ŝia edzo jam ne kontraŭstaris; sed li opiniis, ke Stanislas pli bone

— Nu iru, Stanislas, post la forveturo de la doktoro vi ja povos reveni al mi.

Teodoro sekvis sian amikon kiel ombro. Ili dormadis en la sama ĉambro, ĉar tion la knabeto nepre deziris; ili ludadis kune en la veturilejo, kie la eksakrobato estis farinta trapezon por plaĉi al sia amiketo, kaj sur ĝi li de tempo al tempo „laboris“.

La cirka veturilo staris post sia alveno en angulo kaj restis tie. La du knaboj ofte ludis en tiu iama loĝejo, post kiam Stanislas estis puriginta ĝin ĉiuflanke. La matraco kaj la litaĉo jam ne kuŝis sur sia loko, sed estis forĵetitaj, kaj nur la tablo kun paro da kadukaj seĝoj estis la tuta meblaro. En la tirkesto de la tablo kuŝis jam dum jaroj speco de lukse bindita kaj preskaŭ plenskribita kajerego. Stanislas memoris, ke lia patrino ofte legis en ĝi, sed nur, kiam la patro forestis. Ŝajnis al la knabo, ke lia patrino tre ŝatis tiun libron kaj tial li ĝin gardis kiel karan memoraĵon. Strange estis tamen, ke la doktoro, kiu laŭ la opinio de Stanislas estis tre klera viro, estis skuinta la kapon, kiam li foliumis tiujn skribitajn paĝojn, dirante:

— Tion eĉ la diablo ne kapablas legi, tio ne estas franca, ne germana, ne angla, ne latina nek greka..., do forĵetu, ĝi valoras neniom!

Stanislas tamen ne forĵetis, sed gardadis la memoraĵon, esperante, ke poste li renkontus personon pli kleran ol la doktoro, kiu povus diri, kion ĝi enhavas.

La ĉevalo de Mareau estis vendita kaj la doktoro gardadis la monon por Stanislas.

Ok semajnojn post sia alveno en la domo de la doktoro, Stanislas iun posttagmezon sidis kun Teodoro en la cirka veturilo. Ili estis „laborintaj“ sur la trapezo, iom laciĝis kaj nun ripozis.

— Stanislas, rakontu do ankoraŭ fabelon! — diris Teodoro.

— Pri kio?

— Pri Blua Barbo.

— Mi jam centfoje ĝin rakontis, elektu alian.

Teodoro pripensis, tiam li diris:

— Rakontu fabelon, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis.

— La cirka burleskulo iam rakontis al mi tre longan rakonton pri Floriso kaj Blankafloro, sed mi timas, ke ĝi estas tro longa por vi kaj ke vi ne povos kompreni tiun rakonton.

— Ho jes, mi komprenos tamen; mi ja ĉiam komprenis viajn fabelojn.

Kaj Stanislas rakontis:

La Historio pri Floriso kaj Blankafloro[*].

Antaŭ pli ol mil jaroj vivis en Hispanujo idolana reĝo. Iun tagon tiu reĝo transiris la maron kun granda armeo, albordiĝis en kristana lando kaj ruinigis tie multajn urbojn kaj kastelojn, forbruligis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj en la daŭro de tri tagoj tiel rabodezertigis ĉion, ke nek domoj, nek homoj troviĝis je tridekmejla distanco de la maro.

Li plenŝarĝigis siajn ŝipojn kun ĉio, kion li estis rabinta kaj dissendis kvardek armitajn virojn por spionadi kaj elrabi la pilgrimantojn, kiuj preteriris. Inter

Monaton poste la knabino estis vendata al riĉa emiro en Babilono. Ĉi tiu emiro, trovanta ŝin belega kaj aminda, intencis edziĝi kun ŝi kaj ŝin kondukigis al la turo de la virgulinoj, kie estis dudek kvin knabinoj, kiuj devis konsoli kaj gajigi kaj instrui ŝin, ĉar baldaŭ ŝi fariĝus reĝino de la tuta lando.

Jen Blankafloro sin trovis inter fremduloj kaj en salonego, kiun ŝi ne povis forlasi. Ŝi ploris kaj diris ĝemante: — Ho, mia kara Floriso! kiu do nin disigis laŭ tia kruela maniero? Neniam mi vin forgesos. Mi scias, ke vi suferas same kiel mi, ĉar ni amas nin reciproke. Malbenita estu tiu, kiu kaŭzis al ni tiun ĉagrenon kaj doloron, ĉar sen vi mi neniam reĝojiĝos.

La reĝo Fenuso estis tre kontenta, post kiam estis foririnta la bela Blankafloro, sed la reĝino estis senkuraĝiĝinta. — Sinjoro! — ŝi diris, — kion do ni faros, kiam revenos nia filo? Li ploros ĝismorte. Donu al mi bonan konsilon.

La reĝo pripensis kaj ordonis, ke oni faru belegan tombo-monumenton el marmoro kaj kristalo; sur tiu monumento kuŝu du infanoj el oro, unu similu al Floriso kaj la alia al Blankafloro. Ambaŭ portu reĝan kronon kaj sur tiu de Floriso brilu karbunkolo disiganta nokte tiom da brilaĵo, kvazaŭ estus hela tago. Sub la du infanoj staru per oraj literoj: „En ĉi tiu tombo ripozas Blankafloro, kiun la junulo Floriso amis kun eterna amo.“

Kaj la reĝo disordonis, ke ĉiu diskonigu, ke Blankafloro estas mortinta. Post kiam ĉio tio ĉi okazis, la reĝo venigis Florison. La princo dancis pro ĝojo. En malmulta tempo li ĉion pretigis por forvojaĝi kaj baldaŭ li staris antaŭ siaj gepatroj. Li ĉirkaŭbrakis ilin kaj tuj informiĝis pri Blankafloro. Neniu kuraĝis paroli, sed li rapidis al ŝia ĉambro, kie li ne trovis ŝin.

Sed ŝia patrino sidis tie malĝoja kaj ploranta pro la kara filino. Floriso ŝin petis konduki lin al Blankafloro. Komence ŝi agis kvazaŭ ŝi ne komprenis, tiam ŝi respondis eviteme; fine ŝi ŝajnigis kredi, ke Floriso volas informiĝi pri tio, kion li jam estis sciiĝinta. — Mi opinias —, ŝi diris, — ke vi min ŝercmokas —. Ho ne! — respondis Floriso, — mi tute ne ŝercmokas. Venigu rapide mian Blankafloron, mi petas —. Tiam ŝi ne plu povis silenti. — Mi ne scias, kie ŝi estas —, diris ŝi, dum ŝi fikse direktis la okulojn sur la plankon. — Oni ja ordonis al mi, ke mi diru ... ke ŝi mortis kaj ... ke ŝi estas entombigita.

Floriso ne aŭdis la lastajn vortojn. Li svenis. La dukino ekteruriĝis kaj eligis ekkrion, kiu resonis tra la

Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron, sed feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante la ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: — Reĝa moŝto, kompatu do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta sin, se mi ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus, se li tiel finus sian vivon!... Ni havas nur unu infanon kaj la tuta lando nin mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas fari? — — Diru al li —, respondis la reĝo, — ke li ĝoju, ĉar Blankafloro vivas ankoraŭ.

Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: — Ho patro, permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi.

La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis. Volonte li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi. Li sekve parolis: — Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi al vi donos. Restu ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon

La reĝo konsentis en ĉio kaj pretigis belan ĉevalon, sur kiu lia filo povos rajdi, kaj jen li rajdis for por serĉi Blankafloron. Li iris kun sia sekvantaro Niceon, kien la komercistoj estis kondukintaj ŝin. Post prospera vojaĝo ili ekloĝis tie ĉe riĉa viro, ĉe kiu ili ĉion trovis, kion ili bezonis, kaj kie ili pasigis kelkajn ĝojajn tagojn. Floriso tamen ne partoprenis en la ĝenerala ĝojo; li nur pensadis pri sia karulino, kaj kiam li sidadis ĉetable, li fakte ne sciis, ĉu li enbuŝigis panon aŭ viandon.

Kiam la gastigintino tion rimarkis, ŝi diris al sia edzo: — Sinjoro, ĉu vi ne vidas, kiel malĝoja estas tiu juna fraŭlo? Ĉiam li dronas en pensoj, ĉiam li rigardas sencele kaj fikse antaŭ sin. Kvankam ili pretendas esti negocistoj, mi supozas, ke ili alvenis aliacele.

Unu tagon ŝi jam ne povis kontraŭbatali sian scivolon, kaj ŝi diris al Floriso: — Mi rimarkis, juna fraŭlo, kiom malmulte vi manĝis, kaj ke viaj pensoj disvagadas. Laŭ viaj manieroj vi estas simila al juna fraŭlino, kiu antaŭ nelonge estis tie ĉi kaj kiu, same kiel vi, seninterrompe ĝemadis kaj pripensadis. Ŝi nomiĝas Blankafloro. Multfoje ŝi ploris pro sia amato, nomita Floriso, kaj pro kiu ŝi estis vendita kiel sklavino.

— Kien ŝi forvojaĝis? — Floriso demandis.

— Al Babilono —, respondis la virino.

Post kiam ĉiuj estis manĝintaj, ili enlitiĝis. Jam frue la sekvantan matenon Floriso vekis sian korteganon

Floriso kaj lia sekvantaro pasigis la nokton ĉe la pramestro, kaj jam frumatene la sekvantan matenon ili estis pretaj refoje ekvojaĝi. Antaŭ ol foriri, Floriso demandis al la pramisto, ĉu li havas en Babilono amikon, kiu povus gastigi kaj helpi lin se bezone. — Mi havas —, respondis la pramisto. — Antaŭ ol alveni tie, vi renkontos larĝan riveron, trans kiu kuŝas ponto; la viro, kiu ricevadas la transirmonon, estas mia plej bona amiko. Li posedas en la urbo domojn kaj loĝejojn, tiel ke li volonte loĝigos vin. Prenu mian ringon kaj montru ĝin kiel signon, ke mi irigis vin al li.

Floriso adiaŭdiris la gastiginton kaj alvenis tiun saman matenon antaŭ la rivero, pri kiu oni estis parolinta. Li montris la ringon al la amiko de la pramestro,

Dum la manĝado Floriso alportigis pokalon kaj ordonis, ke oni ĝin plenigu je vino. Ĝi estis tiu sama pokalo, por kiu Blankafloro estis vendita; la hotelisto tuj ĝin rekonis. Floriso intertempe malĝojis kaj larmoj elrulis el liaj okuloj. La edzino de la hotelisto tion rimarkis kaj ŝi diris al sia edzo: — Ni formetu la manĝaĵon, ĉar tiu juna sinjoro tute ne havas bonan apetiton kaj li manĝis neniom. Ni lin konsolu.

La manĝaĵoj estis forprenitaj kaj la hotelisto parolis: — Juna sinjoro, diru al mi: kio faras vin tiel malĝoja? — Floriso respondis: — Mi diros al vi la veron. Mi estas la filo de la hispana reĝo; mi serĉas mian karan Blankafloron, kiun oni de mi forŝtelis. Se vi povos doni al mi bonan konsilon por reakiri ŝin, tiam mi vin rekompencos per tiom da mono, kiom vi deziras. Antaŭ ol

Post kiam la emiro kaj lia sekvantaro venis en la ĝardenon, li eksidas apud la arbo. Tiam la fraŭlinoj unuope devas preteriri inter li kaj la fontano. Tiun, sur kies kapon falos floro, li elektas kiel edzinon, kaj ŝi estas kronata kun honoro, kvankam li ŝin ekzekutigos ĉe la fino de la jaro.

Do, juna sinjoro, mi dubas, ĉu iu sin trovas tie ĉi, kiu povos diri, kiel rehavigi al vi Blankafloron. Antaŭ ol pasos unu monato, la emiro kunvenigos la eminentulojn por festi la geedziĝon, kaj tiam ĉiuj fraŭlinoj devos aperi en la ĝardeno. Mi ekaŭdis, ke li tiom amas Blankafloron pro ŝia beleco, ke li intencas edziĝi kun ŝi —. — Ho, mia kara gastiganto! — diris Floriso, kiu estis aŭskultinta kun malfermita buŝo kaj fariĝis mortepala, — donu al mi konsilon..., kion do mi faros? — Tiam ekparolis Doriso: — Mia juna sinjoro, mi donos al vi bonan konsilon. Leviĝu jam tre frue morgaŭ matene kaj rigardu atente la turon, en kiu loĝas Blankafloro. Tiam la gardisto demandos vin akratone, kion vi faras. Respondu al li kviete kaj dolĉtone, ke vi deziras konstrui tiajn turojn

Laŭ la konsilo de sia gastiganto, Floriso iris la sekvantan matenon al la turo. Apenaŭ li staris tie, tuj aperis la gardisto, kiu demandis akratone, ĉu li estas spiono. Sed la respondo, kiun donis Floriso, kontentigis lin kaj tuj li invitis la princon je ŝakludo. Floriso konsentis kaj eniris. La gardisto gajnis kaj invitis lin reveni la postan tagon, al kio Floriso volonte konsentis. Ankaŭ tiun tagon la gardisto gajnis, kaj kiam Floriso forlasis lin, li prezentis la belan pokalon. La gardisto estis ravita kaj ĵuris, ke li helpos sian novan amikon en ĉio, kion ajn ĉi tiu volus entrepreni. Tiam Floriso rakontis malkaŝe, ke li venis por liberigi la belan Blankafloron, ĉar li mortus pro ĉagreno, se li ne povus reakiri ŝin. Tuj kiam la gardisto tion eksciis, li pentis pri sia promeso kaj diris: — Ho, mia amiko! Viaj amikeco kaj amikaĵo min delogis. Mi timas, ke tio kostos al ni ambaŭ la vivon. Sed mi tenos mian ĵuron kaj plenumos vian deziron. Iru al la hotelo kaj revenu post tri tagoj. Tiam estos la unua de Majo. Intertempe mi kunkolektigos la plej belajn florojn troveblajn por sendi kun saluto en korbego al Blankafloro. Mi intencas portigi vin en tiu korbego al via amatino en la turon —. Floriso estis tiel emociita, ke preskaŭ li ne povis paroli. Li premis al la gardisto la manon kaj kun ĝojo reiris sian hotelon. La gardisto tuj pretigis korbegon sufiĉe grandan, por ke Floriso

La unua de Majo estis veninta. Laŭ la konsilo de la gardisto Floriso sin vestis per ruĝe-purpuraj vestoj, por ke la koloro de lia kostumo ne tro diferenciĝu de tiu de la ruĝaj rozoj. En la ĉambro de la gardisto li trovis la korbegon kaj eksidis en ĝi kun ĉapelo plektita el rozoj; li sin kaŝis sub la floroj, tiel ke li fariĝis tute nevidebla. Tiam la gardisto vokis al si du fortajn knabojn kaj parolis al ili: — Prenu tiun korbegon, portu ĝin supren en la ĉambron de Blankafloro kaj diru al ŝi, ke mi ĝin sendas, poste revenu al mi.

La knaboj obeis, sed mezvoje ili eligis multajn nedecajn vortojn, ĉar florojn tiel multepezajn ili neniam antaŭe portis. Malfeliĉe ili sin trompis pri la pordo de Blankafloro kaj erare metis la korbegon antaŭ la ĉambro de Klariso, kriante: — Fraŭlino Blankafloro! jen estas donaco de la turogardisto —. Klariso, rimarkinte la eraron, diris al si mem mokridante: — Mi volas ekscii, per kio la turgardisto estas surprizanta nian favoratinon —, kaj ekstarante post la pordo ŝi ordonis al la knaboj enporti la korbegon. Kiam ili estis for, ŝi admiris la korbegon kaj elprenis la plej belan rozon. Floriso, pensante ke Blankafloro staras ĉe la korbego, subite salte leviĝis. Klariso morte paliĝis pro ekteruro. Ŝi posten paŝis kaj ekkriis: — Ho, kiu elvenas el la korbego? — La aliaj pordoj ĵete malfermiĝis, fraŭlinoj alproksimiĝis kure kaj demandis: — kio okazis? — Floriso tamen jam estis malaperinta sub la rozoj kaj Klariso havis la spiritan regecon kovri lin tiel per floroj, ke neniu lin rimarkis. Ŝi subite ekpensis pri tio, ke Blankafloro multfoje parolis al ŝi pri unu juna fraŭlo, kiun ŝi amis, kiam ŝi estis ankoraŭ en Hispanujo kaj ke li similis al ŝi. Al la fraŭlinoj Klariso nun diris ridante, ke ŝi ekteruriĝis pro

La bela Blankafloro kaj Klariso tamen estis fidelaj amikinoj.

Post kiam ŝi permesis al Floriso eliri el la korbego, ŝi zorge fermis la pordon de sia ĉambro kaj eniris en tiun de Blankafloro. Ĉi tiu laŭkutime sidis ploranta pro sia kara Floriso.

— Nu do —, parolis Klariso, — jam ne ploru kaj jam ne ĝemu! Iru kun mi kaj mi montros al vi belegajn florojn. Mi vetas, ke neniam vi vidis tiajn belegajn.

— Kara Klariso —, respondis Blankafloro, — viaj floroj ne interesas nek konsolas min, vi ja scias, ke la mezurilo de mia mizero baldaŭ estos plenigita, ĉar post unu monato la emiro min elektos kiel edzinon. Sed mi ĵuras per ĉio sankta, ke mi ne atendos tiun okazon; mi eltrovos rimedon devigi la emiron, ke li mortigos min antaŭ tiu tempo, se mi ne povos alie min liberigi el liaj manoj. Plivole mi mortos ol fariĝi malfidela al mia Floriso. Sed Klariso parolis: — Ĉesu lamentadi kaj faru, kion deziras via Floriso. Li deziras, ke vi sekvu min por admiri tiujn belajn florojn.

Blankafloro sekvis sian amikinon. Floriso estis aŭdinta, kion parolis la fraŭlinoj kaj klare li estis ekkoninta la voĉon de sia Blankafloro. Salte li kuris al la pordo. Blankafloro rekonis lin tuj kaj senparole ili ĉirkaŭbrakis sin reciproke, kisante sin tiel pasie, ke ŝajnis, kvazaŭ la kisoj neniam finiĝus.

Dume Klariso staris en granda angoro, timante la koleron de l’ emiro, sed: kiu levas la piedon, tiu devas ekpaŝi, kaj ŝi decidis helpi la geamantojn. Kaj ili manĝis kaj trinkis kaj estis feliĉaj, kaj neniu el la ceteraj fraŭlinoj eksciis tion, kio fariĝis.

Sed ho ve! unu matenon Klariso vekiĝis, kiam la suno jam staris alte sur la ĉielo. Rapide ŝi ellitiĝis kaj vokis Blankafloron, dirante, ke estas jam malfrue. — Jes, mi venas, mi venas —, respondis Blankafloro, sed tuj ŝi reekdormis. Klariso iris al la fontano, kolektis akvon en la pelvon kaj ĝin portis tremante al sia sinjoro. Trafis lin tuj, ke Blankafloro malestas. Kiam li informiĝis pri ŝi, Klariso respondis: — Sinjoro, ŝi legis la tutan nokton kaj preĝis, ke la dioj donu al vi longan vivon, poste ŝi reekdormis —. La emiro estis kontenta, li diris: — Tio estas bona kaj laŭdinda laboro; kun rajto ŝi povas fariĝi mia edzino —. Sed la postan tagon Klariso refoje vokis sian amikinon por ellitiĝi kaj kolekti akvon, ankaŭ tiam ŝi diris: — Jes, mi venas! — Sed Floriso ŝin tenis en la brakoj, ĝis kiam refoje ŝi ekdormis. La emiro suspektis kaj demandis, kial Blankafloro ne venis. Klariso balbute respondis: — Sinjoro..., mi ŝin vekis ... kiam mi preteriris ŝian ĉambron, kaj ŝi promesis tuj veni.

La emiro tamen ne tion kredis kaj apenaŭ Klariso estis for, tuj li ordonis al ĉambelano, ke li iru al la ĉambro de Blankafloro por venigi ŝin tuj antaŭ la emiron. La ĉambelano, ne sciante, ke Klariso estas malsupre, tuj supreniris en la dormejon de Blankafloro kaj ŝin ekvidis kviete dormantan en la brakoj de Floriso. Kredante tamen, ke Floriso estas Klariso, ĉar tiuj tre similis unu la alian, li reiris al sia sinjoro kaj diris: — Blankafloro kaj Klariso dormas unu en la brakoj de la alia, mi ne kuraĝis ilin veki.

La emiro fariĝis furioza, aŭdinte tion, ĉar li komprenis, ke Blankafloro kaŝe amis aliulon. Kaj Klariso pro ektimo svenis, ĉar ŝi aŭdis, kion diris la ĉambelano.

— Donu al mi mian glavon! — ekkriis la emiro. — Mi mem iros al tiu fraŭlino; vi mensogis, ĉar Klariso estas malsupre.

Li ordonis al la ĉambelano sekvi lin al la supraj ĉambroj de la turo.

Ne koniginte sian alvenon, li eniris la ĉambron de Blankafloro, puŝmalfermis la fenestrojn, por ke la klara lumo povu lumigi la du dormantojn kaj aliris al la lito; sed kiel miris la emiro, ĉar vidante Florison, li ne sciis, ĉu tiu estas fraŭlo aŭ fraŭlino, tiel bela estis lia vizaĝo. Li ordonis al la ĉambelano sublevi la litkovrilon, kaj rimarkante, ke tie kuŝas fraŭle vestita persono, li tiel furioziĝis, ke neeble li povis eligi unu vorton. Li jam levis la glavon por mortigi ambaŭ, kiam ili vekiĝis.

Jen staris la terura emiro kun brilanta glavo.

— Kiel vi estas tiel trosentima —, li parolis, — insulti min en tia maniero? Sciu, ke via lasta horo alproksimiĝis.

— Kompaton! — diris Floriso, ŝi min amas pli ol ĉiujn vivantojn, kaj mi amas neniun krom ŝin. Nenies amo estis kiel la nia —. Kaj li petegis al la emiro, ke li indulgu ilin ambaŭ, aŭ ke li kunvoku la juĝojn de la lando, esperante, ke kompatemaj homoj troviĝus, kiuj bonvolus pledi ilian aferon.

La emiro ne eningigis sian glavon kaj igis konduki la kulpulojn en sian salonon, kie ili estus juĝotaj. La plej altaj eminentuloj kunvenus: reĝoj, dukoj, grafoj, baronoj kaj aliaj altranguloj en multenombra amaso. Ĉi tiu salono estis tiel vasta kaj tiel multekosta, ke tiu de la troja reĝo Priamuso ne povus esti komparata kun ĝi. Ĝi estis longa unu mejlon kaj same larĝa; ĉiuj kolonoj estis el pura kristalo.

Kiam la tuta korteganaro estis kune, tuj aperis la emiro. Li sidiĝis sur sia ora trono, ordonis, ke ĉiuj silentu kaj parolis:

— Aŭskultu, sinjoroj!... Mi deziras, ke vi juĝu unuope laŭleĝe kaj laŭjustece —. Granda silento ekregis en la salonego kaj la emiro diris plue:

— Miaj sinjoroj! Ĉar Blankafloro estis tie ĉi nur kvar monatojn, kaj ĉar mi ŝin aĉetis por sumo en oro dekfoje pli peza ol ŝia korpo, mi intencis edziĝi kun ŝi kaj gardi ŝin dum mia tuta vivo. Ŝi devis min servi, por ke mi povu vidi ŝin ĉiutage. Imagu mian koleron, pensu pri la honto, kiun ŝi faris al mi!... Mi ŝin trovis kun aliulo. Ambaŭ mi estis mortigonta per mia glavo, sed ili vekiĝis kaj petis esti juĝataj

La tuta konsilantaro unuvoĉe kondamnis ilin al la morto, sed pri la maniero de l’ ekzekutado oni opiniis malsame. Kelkaj diris, ke la kulpuloj estu pendigataj, aliaj preferis, ke ili estu radŝirataj; unuj deziris bruligi ilin aŭ dronigi kun multpezaj ŝtonoj je la kolo, sed ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura.

Tiam ekstaris unu reĝo, nomita Alfas, kaj li parolis: — Estas honto, ke la ĉi tieaj konsilantoj faras tiom da bruego en ĉeesto de nia estro. Unuj krias pli laŭte ol aliaj. Mi proponas, ke nur unu difinu la juĝon. Ni eksciis la opinion de nia sinjoro; ĉu ne estas juste, ke ni aŭdu, kion Floriso kaj Blankafloro havas por respondi al tio? — — En tio mi tute ne samopinias —, parolis la araba reĝo Balziero, — se ili estas ofendintaj nian sinjoron, tiam ni havas la rajton juĝi. Ili ne havas la rajton defendiĝi.

Intertempe la emiro jam ordonis venigi Florison kaj Blankafloron. Du serĝentoj enkondukis ilin, dum ili rigardadis unu la alian per okuloj ruĝaj de ploro. Floriso unua ekparolis, dirante:

— Sinjor’ emiro, mi scias, ke mi devas morti, sed pardonu al Blankafloro. Mi sola estas kulpa. Venĝu vin nur kontraŭ mi. Se mi ne estus trokuraĝinta enŝteliĝi en ĉi tiun turon, tiam al mia amatino ne estus farita honto. Sekve, mortigu nur min.

— Ne! — parolis la emiro per tondra voĉo, kiu ĉiujn tremigis. — Ne! vi ambaŭ mortos kaj eĉ per mia propra mano —. Li ekstaris kaj eklevis la glavon...

Sed Blankafloro rapidis antaŭen kaj prezentis sian kolon. Tuj kiam Floriso tion ekvidis, li rapidis antaŭen, forpuŝis sian amatinon kaj diris: — Ĉiuj min mallaŭdus, se mi tion tolerus. Vi, kiu estas virino, ne mortu pli frue ol mi —, kaj li prezentis sian kolon, dirante plue: — Ekfrapu, mi estas preta! — Siaflanke Blankafloro ekkaptis lian veston, tiris lin malantaŭen, lokis sin antaŭ la emiro kaj refoje prezentis sian kolon. Tiamaniere daŭris kelkajn fojojn; ĉiu volis morti unua.

La okuloj de la korteganoj pleniĝis je larmoj, kaj ili ekkompatis, eĉ la emiro estis kortuŝita kaj la glavo ekfalis el lia mano. Tiam unu duko, kiu deziris savi al ili la vivon, paŝis antaŭen kaj li parolis malkaŝe: — Mi opinias, ke nia sinjoro pardonu al ili ambaŭ. Lia honoro ne estus riskata pro tio. Kion ĝi al li utilus, se li mortigus ilin? Kaj se li pardonos al ili, tiam Floriso rakontu al ni, kiel li povis veni en tian fortan turon al sia amatino, por ke ni estu pli gardemaj estonte —. La emiro aŭdis kun plezuro, ke la duko probatalis pro la du geamantoj. Li promesis pardonon, se Floriso volus diri, kiel li eniris nerimarkite en la turon. — Miaj sinjoroj —, diris Floriso decidatone, — tion mi ne povas diri, kio ajn estu mia sorto, escepte, se vi antaŭe pardonos al tiu, kiu min helpis.

Tiam la emiro ekkoleris kaj ĵuris, ke neniam li konsentos en tio. La duko tamen ankoraŭ ne cedis;

Fine la emiro cedis; li pardonis ne nur al la geamantoj, sed ankaŭ al tiuj, kiuj estis helpintaj ilin. Ne estas bezone diri, kiel ĝojis la juna paro. Floriso rakontis al ĉiuj pri siaj malhelpaĵoj, malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj de post sia naskiĝo ĝis la tempo, kiam la emiro surprizis lin en la ĉambro de Blankafloro. Tuj kiam li finis sian rakonton, al kiu ĉiuj aŭskultis kun malfermitaj buŝoj, li faris kelkajn paŝojn antaŭen, genufleksis antaŭ la emiro kaj petis, ke li redonu al li Blankafloron, pro kiu li tiom multe suferis kaj riskis, ĉar sen ŝi li ne povus vivi. La emiro donis la manon al Floriso kaj lin starigis, tiam li kaptis la manon de Blankafloro kaj parolis: — Amiko mia, mi redonas al vi ĉi tiun fraŭlinon, kaj laŭ la moroj de la lando mi kavalirigas vin.

Post kiam ĉio finiĝis tiel prospere, grandaj preparaĵoj estis farataj por belega festo, ĉar la emiro portigis Klarison procesie al la templo, kie li rangaltigis ŝin kiel sian edzinon por gardi ŝin dum tuta sia vivo. En ĉeesto de ĉiuj princoj kaj altranguloj de la lando ŝi estis kronata je reĝino. Blankafloro ankaŭ estis portata al tiu sama templo, kie ŝi edziniĝis kun sia Floriso. Belega edziĝa festeno okazis; la emiro sidis sur la plej alta loko kaj ĉe lia flanko sidis la reĝino Klariso.

Al la festo partoprenis ankaŭ ambasadoroj el Hispanujo, kiuj ĵus alvenis kun la sciigo, ke la reĝo Fenuso kaj lia edzino estas mortintaj, kaj ke ĉie en la lando regis granda malordo.

Kiam Floriso tion eksciis, li malĝojis kaj petis permeson de la emiro returniri al sia patrujo. La emiro nevolonte konsentis, sed fine li cedis, donante al li la plej multekostajn donacojn el arĝento kaj oro kaj rekomendis lin al la protekto de la Dioj.

Tiel forvojaĝis Floriso kaj Blankafloro al Hispanujo, kie ili baldaŭ alvenis kaj estis akceptataj de la tuta popolo kun laŭtaj ĝojkrioj. Floriso estis proklamata kiel reĝo kaj Blankafloro kiel reĝino, kaj laŭ deziro de Blankafloro Floriso konvertis la tutan popolon al la kristanismo. Longe kaj feliĉe ili vivis kune, ekhavis unu filinon, nomitan Berta, kiu poste fariĝis la edzino de l’ reĝo Pepejn.

[*] Noto (por la leganto). Ĉirkaŭ la dektria jarcento vivis en Flandrujo, en la vilaĝo Assenede, poeto, nomita Didrik van Assenede. Ni posedas de li kavaliran romanon en versoj, titolitan: Floriso kaj Blankafloro (Floris en Blanchefloer), kiu antaŭ kelkaj jaroj la unuan fojon estis eldonata de Hoffmann von Fallersleben. Lia poemo ne estis originala, li nur faris imitaĵon de la franca originalaĵo: Flore et Blanchefleur, kiu jam antaŭe naskiĝis el la nature poema spirito de niaj mezepokaj prapatroj. La legendo estis tre amata en la mezaj centjaroj. Verŝajne ĝi estas jam tre malnova kaj devenis el Provence. Ĝin ankaŭ imitis Boccaccio, kaj ĝi eĉ aperis kiel greka traduko. Niaj prapatroj tamen ne kontentiĝis kun la poemo de Didrik, sed verkis el ĝi popolan romanon en prozo, kiu en ĉiuj epokoj volonte estis legata; en la lasta tempo tamen ĝi estas iom post iom forgesata. La romaneto en prozo, kies enhavon mi rakontis nur resume en ĉi tiu romano, verŝajne aperis en la 16a jarcento, sed neniu scias, kiu estas la verkinto.

Sesa Ĉapitro.

Neinvititaj aŭskultantoj — Sinjoro Klajn — Stanislas akompanas novan konaton eksterurben, kaj ilia interparolado — Unua leciono — Stranga klakado — Pri libroj — Koncerteto ĉe Klajn kaj kiuj ĉeestas — Kion Stanislas deziras fariĝi.

Teodoro estis aŭskultinta kun atento, kaj kvankam li komprenis nur la pli malgrandan parton, li tre sin amuzis dum la rakonto, kaj apenaŭ Stanislas ĉesis rakonti, la knabeto kunfrapis la manojn kriante:

— Hura! tio estis belega, morgaŭ vi denove ĝin rakontu, nun ni laboru je la trapezo.

Li saltis el la veturilo kaj estis kuronta al la gimnastikilo, kiam subite li ekhaltis, ĉar antaŭ li staris du viroj, kiuj, nerimarkite de la knaboj, jam longe kaj kun ridetantaj vizaĝoj estis aŭskultintaj same atente kiel Teodoro mem.

Unu el ili estis la doktoro, la alia estis fremda, tre malgrasa, maldika kaj longa sinjoro kun pala, velkinta vizaĝo. Li estis ĉirkaŭe kvindekjara, havis nek barbon nek lipharojn, sed tre dikajn griziĝintajn brovojn, super kiuj sin montris multaj profundaj kaj longaj sulkoj. Liaj grandaj grizaj penetrantaj okuloj rigardis severe antaŭ sin kaj ĉio montris, ke li kutimadis ordoni. Lia vizaĝo, kvankam severa, tamen ne estis malafabla. Li portis kostumon el nigra ŝtofo, kiu sur kelkaj lokoj, precipe sur la genuoj, estis tre frot-eluzita. Li fumis el tre dika porcelana germana pipo, kiun li tenis per la dentoj kaj la maldekstra mano.

— Ha, ha, ha!! — ridis la bonhumora doktoro, — tio estis vere belega rakonto —, kaj sin turnante al la fremdulo, li diris plue:

— Ĉu ne vere, sinjoro Klajn?

— Eĉ tre bela —, respondis la fremda viro.

Stanislas, kiu estis sekvinta Teodoron, rigardis kun surprizo la du ne invititajn aŭskultintojn.

— Kaj jen via nova lernanto —, diris plue la doktoro.

La fremdulo fikse rigardis al la knabo, prezentante sian manon.

— Nu, la konatiĝo estas tre agrabla —, li diris.

Stanislas ne sciis kion diri, kaj li demandis al si: — Kiu li estas? ... kion li devas fari kun mi? — kaj liaj demandantaj okuloj sin direktis sur tiujn de la doktoro, kiu demandis:

— Ĉu vi forgesis pri mia iama promeso?

— Ke mi lernos, doktoro?

— Kompreneble; nu, estas bone, ke vi tion memoras, ĉar ĝi estas signo, ke la promeso plaĉis al vi.

— Ho jes, doktoro!

— Nu, tiu sinjoro, kiu estas lernejestro, instruos vin, kaj hodiaŭ komenciĝos la unua leciono —; tiam etendante la manon al sinjoro Klajn, li diris plue:

— Do, kiel interkonsentite!... Ĝis renkontiĝo! — Tiam li iris paŝetante al sia laborejo, dum la lernejestro eliris la veturilejon kaj signodonis al Stanislas lin sekvi. La knabo obeis tre mirante, kien li iros.

— Mi kuniros ankaŭ! — ekkriis Teodoro, kiu jam estis sekvonta la ekzemplon de Stanislas, sed la fremdulo diris kviete, sed iom severtone:

— Ne, mia knabeto, vi ne kuniros, vi restos hejme; Stanislas revenos al vi je la vespero.

Kvankam Teodoro ordinare faris nur sian volon, ĉi tiun fojon la severaj grizaj okuloj de la fremdulo tiel

— Ĉu mi marŝas tro rapide?

— Ne, sinjoro, mi povus marŝi pli rapide ankoraŭ; tio ne lacigas min.

— Via nomo estas Stanislas, ne vere?

— Jes, sinjoro: Stanislas Mareau.

La instruisto ĉesis fari demandojn, sed Stanislas, kuraĝiĝinte per la unua al li adresita demando, diris plue:

— Ĉu tio estas stranga nomo, sinjoro?

La instruisto ekblovis dikan nubon, pripensis momenton kaj demandis:

— Kial vi demandas tion?

— Ĉar la doktoro opinias, ke mi havas strangan nomon.

— Hm!... Jes, li opinias tiel, li ankaŭ al mi tion diris, kaj li estas prava.

Refoje elblovante kelkajn nubojn, li diris post momento:

— Ĉu tiu Mareau estis via patro?

— Jes, sinjoro.

— Mi ekaŭdis, ke li tre malzorgis pri via eduko...

Stanislas ne respondis, kaj la instruisto diris plue:

— Sed kun serioza volo, persistado kaj studado vi povos ankoraŭ lerni tre multe.

— Jes, sinjoro.

— Knaboj de via aĝo ordinare jam studadis kelkajn jarojn en legado, skribado, kalkulado, historio, geografio kaj aliaj fakoj. Ĉiu knabo kompreneble komencas la studadon en la unua klaso de la lernejo; sed mi opinias, ke vi ne amas sidi ĉe sesjaraj knaboj, tial mi instruos kaj instruigos vin private kaj ne en la publika lernejo, sed en mia propra domo. De nun vi ne povos plu ludadi tutajn tagojn kun la nepeto de la doktoro, ĉar la horojn, dum kiuj vi ne estos ĉe mi, vi devos pasigi hejme, farante taskojn pri skribado kaj tiel plu. Se vi estos diligenta, vi lernos multon en malmulta tempo, kaj mi esperas kaj atendas, ke vi faros vian eblon, ne pro mi, sed pro via estonto kaj pro via bonfaranto, la doktoro.

— Mi faros mian eblon, sinjoro.

— Ni vidos.

Ĉiam elblovante nubojn, la instruisto grave promenis plue, dum li faris ĉiajn demandojn al Stanislas pri liaj gepatroj, pri liaj vojaĝoj en Germanujo, en Polujo, en Holandujo kaj en aliaj landoj. Li ne informiĝis pri tio pro scivolemeco, sed por ekscii, kiel lia nova lernanto sin esprimos, por formi al si supraĵan opinion pri lia intelekto. Fine ili alvenis al aro da dometoj, formantaj la komenciĝon de la vilaĝo, kie staris la lernejo de Klajn. Tiu dometaro apartenis plejparte al laboristoj.

Ili preteriris kelkajn dometojn kaj tiam alvenis ĉe malnova preĝejo kaj dikega malalta turo, ĉirkaŭita de burĝaj konstruaĵoj. Unu el ili estis la domo de Klajn,

— Ĉu Oskar ankoraŭ ne rehejmiĝis? — demandis la instruisto.

— Ne ankoraŭ —, kaj sin turnante al Stanislas, ŝi diris al li:

— Oskar estas nia filo; li estas muzika profesoro ĉe la konservatorio en la urbo.

Stanislas estis malfermonta la buŝon por responde ion diri, sed ne sciante kion diri, li tusetis.

— Li estas pianisto kaj tre lerta pri la muziko —, diris plue la instruist-edzino... — Ĉu vi ankaŭ amas muzikon?

— Jes, sinjorino, tre multe.

— Ĉu vi jam studadis muzikon?

Stanislas ruĝiĝis; li hontis pensante pri tio, ke li studadis ankoraŭ tute nenion.

— Eble Stanislas poste ĝin studados, almenaŭ se li havas muzikan talenton —, diris Klajn, kiu rimarkis la malĝojigan situacion, en kiu sin trovis la knabo.

— Volonte, sinjoro.

— Kial li ne havos talenton? — demandis la sinjorino, — ĉar li amas muzikon, li ja ankaŭ havos talenton.

— Ni vidos —, mallonge respondis Klajn.

La interparolado ne daŭris longe; la instruisto donis signon al sia edzino retiriĝi kaj ŝi foriris ridetante. La rideton sekvis stranga klaketado kvazaŭ de sonserpento; tia serpento tamen nenie estis videbla kaj Stanislas ekmiris, de kie venis tiu stranga bruetado. La instruisto nun altabliĝis; kaj sidigante la knabon ĉe sia flanko, li tuj komencis la unuan lecionon, kiu daŭris du horojn. Ĝi estis interrompata nur unu fojon, kiam la sinjorino enportis du tasojn da kafo, unu por la edzo, unu por la lernanto. Kiam ŝi metis ilin sur la tablon, Stanislas refoje aŭdis la strangan klaketadon kaj nun li opiniis, ke ĝi devenas de la tasetoj, sed ili staris senmove sur la teleretoj. Kiam la sinjorino foriris, Stanislas refoje aŭdis tiun bruetadon kaj vole-nevole lin trafis la ekpenso, ke la blankaj dentoj aŭdigis tiun klaketadon; li tamen ne povis longe pensi pri tio, ĉar la instruisto jam daŭrigis la lecionon.

Kiam la du horoj finiĝis, Klajn ekstaris, malfermis pordon flanke de la spegulo kaj aperigis sep bretojn, ĉiuj plenŝarĝitaj per libroj. Li vokis al si la knabon kaj demandis lin:

— Kion vi vidas sur tiuj bretoj, Stanislas?

— Librojn, sinjoro.

— Jes, sed kio estas libro?

— Oni legas ilin, sinjoro.

— Vi pravas, sed vi ne respondis al mia demando... Libro estas en realo multaj folioj da papero, kunligitaj en unu tuton. Ekzistas multaj specoj de libroj. Tie antaŭ vi staras libroj, kiuj nin instruas pri historio, geografio, matematiko kaj cetere. Oni nomas ilin studolibrojn. Krom ili vi vidas tie librojn, utilantajn al ni

Se vi lernos diligente, vi post kelkaj monatoj estos kapabla legi ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana lingvo; ĉar sur tiu tria breto staras libroj, kiujn malmultaj germanoj povoscias kompreni, eĉ se ili funde studadis sian gepatran lingvon. La libroj sur tiu tria breto estas francaj, kaj tiuj sur la kvara estas anglaj verkoj. Eble vi neniam lernos sufiĉe por legi ĉiujn tiujn verkojn, sed tio ne estas grava; la ĉefa afero estas por vi studadi tiom, ke vi estas kapabla legi la germanajn. Sur la kvina, sesa kaj sepa bretoj staras germanaj libroj. Mi nomas kelkajn tre klerajn homojn, kiuj verkis ilin. Jen estas la verkoj de Goethe, jen tiuj de Schiller. Memoru tiujn du famajn poetojn, ĉar poetoj ili estis, kaj memoru ĉion, kion mi rakontis pri libroj en ĝenerala senco, kaj mi estos kontenta. Kaj nun vi povas reiri al la doktoro. Faru zorge la taskojn, kiujn mi donis al vi kaj lernu diligente, por ke vi poste povu legi, skribi kaj kalkuli kiel decas. Estas

Klajn fermis la pordon de sia librobretaro, Stanislas prenis la kajerojn kaj la librojn, kiujn li bezonis, kaj iris for. En la koridoro lin renkontis la sinjorino. Ŝi ridetis afable al li, montris la ebure blankajn dentojn, malfermis por li la pordon kaj diris:

— Ĝis revido, mia amiko.

Stanislas salutis kaj survojiris hejmen, dum la domopordo fermiĝis post li. En tiu sama tempo aŭdigis refoje la sama antaŭa klaketado en la koridoro.

Dum lia promenado al la urbo Stanislas pensis pri la instruisto kaj pri tio, kion ĉi tiu estis instruinta al li, kaj li ekpensis pri la libro de sia patrino. Eble li povus legi ĝin poste. Subite li memoris, ke la doktoro estis dirinta: — Do forĵetu, neniu povas legi tion —. Ŝajnis al li tamen, ke sinjoro Klajn kapablas legi ĝin, kaj li decidis montri la patrinan memoraĵon al sia instruisto; povus ja esti, ke li komprenas la lingvon, en kiu lia patrino skribis la kajeron.

Stanislas estis promesinta, ke li studados diligente, kaj li plenumis sian promeson. Klajn estis kontenta kaj kompreneble ankaŭ la doktoro. Malkontenta tamen estis

Kvin monatoj pasis. Iun sabaton Stanislas refoje estis ĉe Klajn, kaj tie lin atendis agrabla surprizo. La sola filo de l’ instruisto, kiu ĵus fianĉiĝis, estis hejme kun sia fianĉino kaj deziris konatiĝi kun Stanislas.

La instruisto tuj post la kursa horo enkondukis lin en la saloneton ĉe la maldekstra flanko de la koridoro, kaj tie li vidis junan viron, same longan kiel la instruisto mem. Li estis nebela kaj pala en la vizaĝo, sed havis afablan aspekton. Ĉiuj liaj movadoj esprimis modestecon kaj ĝentilecon

Stanislas ne sciis, kion respondi. Li deziris esti agrabla al ĉiuj, kaj li sin trovis en embaraso. La pianisto ridetis ĝenate, lia fianĉino prefere ne aŭdus lin ludi; la patrino, kiu estis tre fiera pri sia filo, kompreneble deziris, ke li tamen ludu. Stanislas mem partoprenis tiun deziron. Li ne respondis tuj, sed rigardis al sia instruisto, kvazaŭ por peti helpon. Klajn, kiu estis lerta pri karakteroj, divenis kion signifas la rigardo de la knabo, kaj li diris:

— Stanislas tre ŝatas la muzikon, tion li jam al mi diris; mi sekve proponas, ke Oskar ludu iom antaŭ la foriro de Stanislas.

Oskar kapjesis, sinjorino Klajn afable ridetis kaj refoje aŭdiĝis la stranga klaketado, la fianĉino ekĝemis, tamen ŝi ĝojis, ĉar Oskar ne ludus la tutan vesperon; la instruisto ŝajnigis ne diveni la pensadon de sia estonta bofilino, kaj Stanislas ŝajne sen celo rigardadis rekte antaŭ sin por eviti la rigardon de la bela fraŭlino. Intertempe sinjorino Klajn enverŝis kafon kaj prezentis kuketojn, Klajn fumadis el sia porcelana pipo kaj la societo babiladis pri kuvo kaj pluvo, pri vetero kaj cetero, kaj la fraŭlino estis en sia elemento; ŝia lango moviĝadis kiel klaketilo, ŝiaj belaj okuloj briladis, sed ŝi ne rimarkis, kiel terure enuis ŝia fianĉo, kiun tute ne interesis, ĉu hieraŭ pluvis aŭ ne pluvis, kaj ke pasintan vintron la ĉapeloj de la sinjorinoj estis ornamitaj per multekostaj plumoj. La pianisto volonte estus ekparolinta kun sia patro pri aliaj aferoj, sed li ne kuraĝis, timante esti malagrabla al Berta.

Je la sepa horo la leteristo alportis la gazeton kaj leteron por Oskar.

Klajn ĵetis rapidan rigardon en la gazeton kaj Oskar malfermis sian leteron.

— De kiu? — demandis lia patrino, scivole etendante la kolon por vidi, kiu sendis la leteron.

— De Schulze, panjo —, kaj li eklegis.

— De Schulze, la orkestestro de l’ opero?

— Jes —, kaj Oskar legis plue; tiam li diris:

— La okan mi devos partopreni en Lohengrin.

Sinjorino Klajn klarigis al Stanislas, ke Lohengrin estas opero de Wagner, la fama germana komponisto, kaj ke ŝia filo kunludos en la orkestro.

— Lohengrin estas belega —, ŝi diris plue, — mi ĝin vidis jam trifoje, sed mi dezirus vidi ĝin centfoje. Ĉu vi jam vidis operon, Stanislas?

— Neniam, sinjorino, en la cirko oni ne prezentis operojn.

— Oni tamen muzikadas tie.

— Jes, sed ne bele, ordinare ni havis kvar aŭ kvin muzikistojn, kiuj ludis laŭtege, sed malbele.

— Vi sendube volonte aŭdos operon, ĉu ne?

— Ho jes, sinjorino.

— Nu, eble mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta opero.

— Kun plezuro —, diris Oskar.

— Mi ne scias, ĉu la doktoro trovos tion bona —, mallaŭte diris la knabo, kaj li refoje rigardis al la instruisto.

Klajn komprenis, kion demandis la okuloj de Stanislas, kaj li respondis:

— Kompreneble li trovos tion bona, la doktoro estas amanto de muziko; estas tamen bedaŭrinde, ke li ne havas la tempon ĝui ĝin.

— Oni diras, ke la muziko plinobligas la morojn —, diris la sinjorino.

— Vi pravas, ĝi vere plinobligas la morojn kaj la animojn, almenaŭ se la animo estas sufiĉe influebla je muzikaj impresoj.

Berta silentadis, ŝia rapidmova lango ripozis de la tempo, kiam oni parolis pri arto. Indiferente ŝi rigardis antaŭ sin, fiksante la belajn okulojn sur pentraĵo, kiu pendis kontraŭ ŝi sur la muro kaj prezentanta balsalonon kun bele vestitaj gesinjoroj. Sinjorino Klajn estis respondonta ion, sed anstataŭ respondi ŝi palpebrumis kelkajn fojojn, tiris supren la supran lipon, subite ternis, kaj je la granda teruro de Stanislas la ebure blanka dentaro de la ternintino saltis el ŝia buŝo kaj falis tintante sur la tablon meze de la tasaro.

— Oj, miaj dentoj! — ŝi ekkriis kaj rapide kaptante ilin, ŝi per unu sola movo remetis ilin en la buŝon.

— Berta estis ekridegonta, sed ŝi kovris al si la buŝon kaj retenis la ridegon; ŝiaj brilantaj okuloj tamen esprimis klare, kiun impreson faris sur ŝin tiu intertempa okazintaĵo.

Vidante kun kia facileco la sinjorino remetis la dentaron, kaj ke nenio danĝera aŭ terura estis okazinta, Stanislas baldaŭ rekvietiĝis, sed ankoraŭ kelkan tempon la pala koloro, kiun kaŭzis tiuj dentoj, postrestis sur liaj vangoj. Tiajn dentojn li neniam antaŭe vidis, li eĉ ne sciis, ke ili ekzistas kaj subite la enigmo de la klaketado fariĝis al li klara kaj solvebla.

Oskar kaptis kelkajn muziklibrojn, foliumis dum du aŭ tri minutoj kaj fine elektis muzikaĵon por ludi. Per tio oni baldaŭ forgesus la okazintaĵon pri la dentaro de lia patrino, kaj krom tio li estis promesinta al Stanislas, ke li ludos.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings