XX.
Venancio Da Silva translation
Kaj Azo trovis alian edzinon; belaj filoj kreskis apud li, sed neniu estis tiel aminda, tiel brava kiel tiu velkinta en la tombo; aŭ se ili estis tiaj, ilia kreskado pasis neatentinda por lia rigardo aŭ rimarkita kun sufokita ekĝemo. La ploro neniam malsupreniris lian vangon, la rido neniam malstreĉis lian frunton, sur kiu estis gravuritaj la kruciĝintaj linioj de la pripensoj, sulkoj, kiujn la varmega parto de Malĝojo tie fendis antaŭtempe, cikatroj de la ŝirinta spirito, kiujn la batalo de l’Animo lasis malantaŭe! Li estis sentinta tutan ĝojon kaj malfeliĉon; apenaŭ restis al li sendormaj noktoj, pezaj tagoj; animo tute mortinta por la malestimo aŭ laŭdo, konscienco kiu evitante sin mem, tamen ne cedis nek forgesis; kiam li ŝajnis malpli kvieta li pensis kaj sentis forte; nur la densa glacia tavolo povas kovri la supraĵon, la viva fluo loĝas aktiva malsupre, tial ke ĝi kuras senĉese. Ĉe lia fermita brusto loĝis sentoj enradikigitaj de la Naturo tre profunde por esti eltiritaj el tie. Kiam ni bataladas por deteni la larmojn farante ilin forflui koron, ili ne sekiĝas, iras returnen al la primitiva fonto, tie ili fariĝas pli puraj, restante en ĝia profundeco, neverŝitaj, ne glaciitaj, sed pli amataj tie, ili estas malpli videblaj. Forlasita al la intimaj ekstremoj de ĉagreno por kompati tiujn formetitajn el la vivo, kaj sen la potenco plenigi la mankon, kiun kaŭzis lia suferado, kaj plene konscia, ke li estis parolinta justan sentencon; ke ili estis preparintaj siajn kondamnojn, tamen, la vivo de Azo defluis mizeroplena! La malbonigitaj branĉoj de l’arbo zorge ĉirkaŭhakitaj alportas al la resto forton, floradon, vivon, freŝan verdaĵon, liberan ŝtonĵetilon; sed se la kolerema fulmo furioze ruinigas la balanciĝantajn branĉetojn, la dika ŝtipo sentas la malbonon, kaj neniam plu produktos unu folion.

