← Table of contents
Parizina

XIV.

Venancio Da Silva translation

Li silentis kaj staris kun la krucigitaj brakoj, sur kiuj resonis la ĉirkaŭantaj katenoj; neniu estro inter ĉiuj tie ĉeestantaj sentis sian orelon vunditan, kiam tintis tiuj pezaj ĉenoj. Tiam la mortaj ĉarmoj de Parizina ree altiris ĉiujn rigardojn. Ĉu ŝi povus aŭdi tiel lian kondamnon al la morto?! Pala kaj silenta ŝi staris, la viva kaŭzo de la malfeliĉo de Hugo: ŝiaj grandaj okuloj nemoveblaj, nek foje turniĝis ien flanken, nek foje la palpebroj fermiĝis kaŝante la helon, kiun ili ŝirmis; sed ĉirkaŭ ĝiaj globoj je la plej densa lazuro, la blanka rondo plivastiĝis, kaj tie ŝi montris sin kun tiel vitreca rigardo, kvazaŭ ŝia malmoligita sango estus glaciigita: iafoje dikaj larmoj amasiĝis malrapide kaj glitis el la longa kaj nigra franĝo de la belaj palpebroj. Estas vidinda ne aŭdinda afero; kaj ĉiuj ĉeestantoj surpriziĝis, ke tiaj larmoj povas elflui el homaj okuloj. Ŝi provis paroli, la nefinita vorto sufokiĝis en la ŝvelita gorĝo; ŝajnis, ke ŝia tuta kuraĝo ŝprucis en la tono de tiu mallaŭta ĝemo. Tio ĉesis, ŝi provis ree paroli, sed ŝia voĉo eksplodis kiel akra krio, kaj ŝi falis teren, kvazaŭ ŝtono deĵetita el sia fundamento; pli simila al senviva objekto, restanta formo de la edzino de Azo, ol al ŝi, kulpa ekzistaĵo, kies ĉia pasio estis pikilo instiganta al kulpo, sed kiu ne povis suferi sian malkovron kaj malesperon. Tamen ŝi vivis, ŝi restariĝis tre rapide el tiu sveno kvazaŭ morto, sed apenaŭ akirinte la konscion, la sentoj estis superstreĉitaj de akraj doloroj, ĉiu malforta fibro de ŝia cerbo (kiel pafarkaj ŝnuroj moligitaj de la pluvo ĵetas flanken la erarintan sagon) sendis antaŭen malraciajn kaj senenhavajn pensojn! La estinteco estis malplenaĵo, la estonteco estis nigra kun briloj de funebraj strekoj, kiel la fulmoheligita dezerta vojo, kiam la noktomeza ventego pleniĝas je kolero. Ŝi timis, ŝi sentis, ke ia malbono kuŝas sur sia animo, tiel profunde kaj malvarme, ke ŝi konsciis nur, ke estas kulpo kaj honto, kaj ke iu estas mortonta; sed kiu? ŝi forgesis. Ĉu ŝi estas vivanta? ĉu tio estas ankoraŭ la tero sube, la ĉielo supre, la homoj ĉirkaŭe?! aŭ ĉu estis demonoj, kiuj nun tiel minacas ŝin, antaŭ kies okuloj ĝis tiam ili estis ridintaj kun simpatio? ĉio estis konfuza kaj nedifinita al ŝia erarinta kaj ekmovita spirito, ĥaoso da malsaĝaj esperoj kaj timoj!... Jen en ridoj, jen en ploroj, freneze silenta je ĉia ekstremo, ŝi bataladis kontraŭ tiu konvulsia sonĝo, kiu tiel ŝajnis agi sur ŝin. Ho! vane ŝi penados por vekiĝi!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings