← Table of contents
Parizina

XVII.

Venancio Da Silva translation

La bastarda filo kaj kuraĝa amanto estis farinta la lastajn preĝojn: la eroj de lia rozario, kaj liaj kulpoj, estis renombritaj; la horoj de lia vivo atingis la lastan minuton. Li estis senigita je sia mantelo, la blondaj haraj tufoj estis tonditaj. La vestoj, kiujn li portis ĝis tiam, la skarpo, kiun Parizina donacis al li, ne devas ornami lin ĉe la tombo: ĉio devas resti flanke; nur sur liajn okulojn oni devas meti bandaĝon; sed ne, tiu lasta malindaĵo neniam vualos liajn fierajn okulojn. Liaj sentoj, ŝajne submetitaj, reviviĝis iom kun profunda malŝato, kiam la ekzekutisto preparis sin por vuali ilin, kvazaŭ li ne kuraĝus rigardi la morton. «Ne, mia sango kaj mia vivo apartenas al vi, miaj manoj estas katenitaj, sed lasu min morti almenaŭ kun la vido libera. Frapu!» Rapide la glavo falis, la kapo ruliĝis, la peza trunko makulita, sangverŝante, falis sur la teron, kies profundaj fendoj sorbiĝis de sanga fluo, la konvulsiaj okuloj kaj lipoj tremis rapide, poste, ili fiksiĝis je eterne.... Kiel la krimuloj, li mortis sen fanfaronado, sen parado; kiel konfesanto, li kurbiĝis kaj preĝis ne malŝatinte la pastran helpon, nek perdinte la esperon en la ĉielo. Dum genufleksita antaŭ la pastro, lia koro foriĝis el teraj sentoj ... lia kolerema patro, lia amantino, kio estis ili en tiu horo? Ne plu riproĉo, ne plu malespero; neniu penso krom la ĉielo, neniu vorto krom la preĝo, escepte tiujn vortojn elparolitajn kiam, nuda por suferi la baton de la ekzekutisto, li petis morti kun la okuloj malkovritaj, kaj lian solan adiaŭon al tiuj ĉirkaŭantaj lin.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings