← Table of contents
Parizina

XVI.

Venancio Da Silva translation

Estas proksimume la ĉarma horo antaŭ la subiro de la somera suno. Lumigante tiun malĝojan tagon kaj mokante je ĝi kun la plej firmaj radioj, la suno brilis sur la kondamnita kapo de Hugo, kiam lastafoje li, konfesante sin al monaĥo, plorante sian fatalon, pentofarante, kurbiĝis por aŭdi la vortojn de pardono, kiu estingas la mortajn pekojn. La alta suno brilis sur la bukloj de liaj kaŝtanaj haroj, frizitaj laŭlonge de la nuda kolo; sed pli brila ankoraŭ estis la radio ĵetita sur la hakilon rebrilantan apud li kun klara kaj funebra relumo. Ho! maldolĉa horo de l’foriro! Eĉ la sensentaj restis glaciigitaj pro timo. Kvankam la krimo estis grandega, kaj la leĝo justa, tamen ili tremis antaŭ la spektaklo.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings