SUR TROLA MONTO
Odd Tangerud translation
Vekiĝas Velkas luno post volba ir’ sude en horizont’; steloj en sorĉa, svarma delir’ falas el stelara pont’. Blovas el nordo la vintra spir’ super la montoj. Nigra nokto vastigas sin, vindas la teron en brum’; elen el fendoj kaj el ravin’ flagras blua vaglum’. Rid’ resonas laŭ roka spin’ super la montoj. Tranĉe ŝira trumpeta signal’ krias de l’ monta pint’; viglas kurbuloj en kruta val’, rampas el rok-labirint’ subteruloj al festival’ super la montoj. Vintra lumo vekiĝas en nord’, streĉas la verdajn arkojn, pelas susure sub volba pord’ antaŭen frostajn sparkojn; brilas arĝente la flamo-hord’ super la montoj. Treme pafiĝas la flama glim’ super la alta montej’; ŝtale frida glacia senfin’ radias sur kruta rokej’ vibre en danc’ sur roka spin’ super la montoj. Streĉas sin lum’ super pint-kulmin’, ligas radiojn en nodon, ŝutas sin dise vibra glim’, formas tendan volbon. Staras jen hal’ el radi-gobelin’ super la montoj. * Kiam ordiĝis tiu pulul’; kraĉas trumpeto sonegon; — venas bruege la nigra ul’, eksidas li sur la Ŝtonegon. Fajre ardas lia okul’ super la montoj. Jen alvenas draŭgoj, klakas krur’ kaj brak’; donis sin ili al Hida Ul’; sekvis eterna plag’. Fride susuras kant’ el tumul’ super la montoj. Venas saltanta kaprulo, fulga nano kaj gnom’, nikso, draŭgo kaj reaperant’ el sia enmonta dom’, ĉiu sepmejloj-paŝa kurant’ super la montoj. Venas trol’ kaj trolino tra dezertaj altejoj, rajde sur balail’ kaj baston’ sorĉante per akraj blasfemoj. Terure ululas la galdra ton’ super la montoj. Kolektiĝis la greganar’, praaj kaj ankaŭ novaj: grake grincas el trola ar’, el ĉiuj gorĝoj gnomaj. Ridoj salute ruliĝas de l’ ar’ super la montoj. Kiel sur ŝaŭma maro ŝtorm’ la nigra kanto vekiĝas; per tonoj el la tombeja dorm’ glore la reĝ’ salutiĝas; kreske, disflue ĝi velkas for super la montoj ...
Ili salutas sian estron Sidu vi en prosper’, Altulo en Infer’, reĝo de l’ ter’! Estu potenca vi! Venke progresu vi! Mondon suben premu vi de la sud’ al nord’! Per via anatem’ sob malamik’ en ĝem’, en trem’ kaj tim’! Sed via sindonant’, senbrida diboĉant’, laŭ sia voj’ de mensogant’ estu en estim’! Per la satana nom’ blasfemu ĉiu hom’ tri fojojn tri. Vi fojojn tri kaj tri nin estros jen kaj ĉi; havas nin ĉiujn vi ĝis la tempa fin’!
Ekzameno Skribas kun libro genue Satan’ per ruĝa sango la nomojn; li kripte listigas per krifa man’ vivajn kaj mortajn homojn. Laste ĉiu nova an’ en la gregon. Preĝon antaŭ la nigra ul’ ili starante raŭkas. Por ĉiu junulo kaj eĉ oldul’ Diablo la gorĝon faŭkas. «Ĉu volas vi nun je Antaŭ-Jul’ en la gregon?» Unuanime per jesa dir’ kriĉas la kongregacio. Vice ordigas sin in’ kaj vir’ kvazaŭ por konfirmacio. Prov’ postuliĝas antaŭ enir’ en la gregon.
La nigra katekismo «Ordono unua, kia ĝi?» — Laŭ aliuloj kondutu vi. «Kaj pri la dua, ĉu havas vi konon?» — Malbenu en koro Dion kaj homon. «Ĉu scias vi mian trian okupon?» — Dimanĉon soru preĝejan ŝtupon. «Kaj nomu ankaŭ al mi la kvaran!» — Subtenu ĉiam la plej altstaran. «La kvina?» — Se antaŭas iu, neniam indulgu mi al tiu. «La sesa?» — Estu interne fiulo, tamen ekstere bela brilulo. «La sepa?» — Estas la trola feliĉo kaŝe ŝteli, kaj vivi en riĉo. «La oka?» — Plej bona defendo estas mensoga pretendo. «La naŭa?» — Vi estu rapida ruzul’ je flar’ de bieno de aliul’. «La deka ordon’?» — Al najbar’ perfid’. Vi ŝatu gajni per ruza insid’. «La fundon de l’ saĝo, memoru ĝin ĉiam!» — Forgesi la akran malamon neniam. «Kion vi kredas?» — Ĉiam fripono venkas super atencoj de bono. «Kion vi preĝas?» — Ke fariĝu tiel ke l’ mondo neniam boniĝu. «Kion plej kore vi deziras?» — Posedi la mondon mi sopiras. «Ĉu tiu volo vin tute plenigas?» — Per sango servute al vi mi min ligas. «Kaj poste?» — Ke l’ pakto ĉiujn jarojn validu, vizitu mi vian altaron. * Genuas nun la nova trol’; eksonas ĝoja kri’; Ŝtormas hurlo de l’ tuta popol’, kreskante pli kaj pli. «Li fidas! Li estas de nia skol’! En la gregon!» Por ĵuro je la sennoma grandul’ krifojn Satano eklevas. «El mia potenc’ estu vi potencul’; mi ĵure tion promesas. Eterne mi prenas vin mia subul’, en la gregon!»
Stela falo Paŝas antaŭen olduloj, inoj kaj poste viroj; Ĉiu raportas el vilaĝar’, pri siaj malicaj iroj; kontenta Satano pri tia far’ ridas al ĉiuj. * Laponino Malsanaj mi sorĉas bestojn kaj homojn kaj sendas la muŝojn flavajn; rompas mi pacon, vekas ŝtormojn, fidiras vortojn malpravajn. Vagantino Ŝteliston malŝlosi lernigas mi, trankvilon dum murd’ al murdisto; la lakton al sango sorĉigas mi, mortfalu la best’ ĉe l’ melkisto. Ore vestita virino Kreskigas mi inter knabo kaj in’ malfidon per fia vortero; ja kiam kverelas edz’ kaj edzin’, forvelkas herbo sur tero. Malgrasulino Malicon ĉe viroj vekas mi, per pens’, kiu fidon detruas; mi scias ke kiam ekflamas envi’ facile mi mavon instruas. Ĝibulino Ĝentilajn virojn kun firma sinten’ kaj fid’ je si mem mi ne ŝparas; malkuraĝigas mi per venen’, kaj ilin perfidaj faras. Strabulino Transturnas mi vidon de dolĉa in’; kontenton neniam ŝi sentu; al trol’ kaj vagul’ ŝi forĵetu sin, en morton sin tiel lamentu. La viv’ aridiĝas en frida mens’, kaj suben la dorso kurbiĝas; la koro fariĝas glacio sen sens’, kaj ĉio pri ŝi malsaniĝas. Sorĉ-kuiristino Se bebon naskas in’ post perfid’, pro mia sorĉ’ ŝi deliros. Kaŝe al morto velkos la id’. Por Julo mi ĝin kuiros. Duone nuda trolino Kuras sorĉita knab’ kun mi ĝis karno kaj cerb’ moliĝas; fine bebe vindita li solece, putre foliĝas. Virino kun okulvitroj Mi volas ke velku la viv’ en burĝon’; per tio ĝis nun ni altiĝis; mi vekis la inon el stat’ de sindon’, kaj ŝin postuli lernigis. Ŝi fortas en sia eltrudem’, ŝi ĉion parceligos; kaj se la vir’ ne naskas mem, ŝi ne sin edzinigos. Sorĉisto kun bovlo Se viron ni ligu al obeem’, ne ŝparu ni freŝan bieron; lamiĝu per ĝi lia estra em’; dormigos ni lian fieron. Nuda sorĉisto La progresema hom’ en labor’ malfacile kaptiĝas; — sed per sia perlaborita or’ de mi al luks’ li logiĝas. Sorĉisto kun hakilo Bonstatajn vilaĝojn incitas mi al inter-batalado; okjara rikolt’ disipiĝas pro ĝi per nura oktaga luktado. Sorĉisto senzorgema Senpova la ul’ kripliginte sin hakinte for la pugnon; predikas mi pacon al la kokin’ antaŭ ol ligi la vulpon. Sorĉisto kun vergo Etulojn en monton mi sorĉas sen hont’, kaj sklavaj ilin vestigas; ne vidos ili ekster la mont’; per libro l’ okuloj kovriĝas. Sorĉisto kun sako Sako plena je pek’ kaj horor’ pezigas la ŝultran paron; per serur’ kaj katen’ el arĝent’ kaj or’ mi sorĉis la tutan homaron. Delire misvoje iras povrul’, l’ animon turmentas plagoj; sur mola lito tordiĝas riĉul’, putrigas lin bonaj tagoj. Sorĉisto kun skurĝo Estru mi laŭ propra vol’, kaj pensu mi por ĉiuj; antaŭas mi, kaj sekvu popol’; kiel mi gloradu neniuj. Duvizaĝa sorĉisto Mi sorĉas la rojon; ne fluu ĝi; krepusko regu la vivon; antaŭen kaj reen volas mi; kaj dekstren samtempe kun liven. Statas kampar’ kiel morta lag’ kie strangaj bestoj putriĝos; nenio instigas je nokt’ aŭ tag’, marĉo ĝi baldaŭ estiĝos. Ĉeval-ĥirurgo Spacan ejon havu etul’ kaj estru etulmaniere; sobigas ĉion tiu ul’, kaj iĝos en mondo mizere. Kiu kreiĝis al granda afer’, sidu stulte ĝentile; mi tranĉas, kaj sen sia vira ekster’ laboros li poste ŝpinile. Insidanta sorĉisto Ofte fatalon spertis mi; nun ruze per sorĉ’ agitas; mi inter-malicon vekas per fi’, kaj perfide erarigas. Se gajnas vi ne per honesta far’, vi certe fiule prosperos; mi tion instruis en vilaĝar’; per tio ĝi multe suferos. Viro kun buŝumo Lernigas mi homojn pri kaŝa perfid’ kaj prefero de trompa konduto; similas al mi pli ol unu homid’ akceptanta maljuston en muto. Nigramanteluloj Psalmojn kaj preĝojn mi en murmur’ remaĉas kun evangelio, ĝis homoj kredas: Jen voj’ de l’ natur’! — kaj forgesas la volon de l’ vivo. Sorĉistego Altule mi paŝas tra l’ vilaĝar’, postlasas neniun faregon, ke tiu lerninte laŭ mia far’, ne fidu plu iun grandegon. Eta sorĉisto Mi havas ilon en mia malfort’: Se iu distingiĝas, mi klaĉon per ruza, venena vort’ sekrete disvastigas. Etuloj ĝojas en sia atend’, pensantaj etul-malice; grandecon kotŝmiras mi per ofend’, kaj sekvos min ili laŭvice. Skeleto Ĉiujn ulojn inklinajn al ced’ venene mi senfortigas; laciĝas ili pri ĉio en ted’; por morti sin ili kuŝigas. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - * Satano kun kontenta rid’ ĝoje donas inspiron: «Se pluen daŭros vi en hid’, la vivo atingos subiron.» Laŭdas li pro sindona fid’ al ĉiuj. Ricevas ili al roba rand’ Longvost-ordenon honoran; signifas tiu sulfur-ruband’ la atingaĵon plej gloran; Nigrulo signas per kap’ kaj man’ al ĉiuj. Honoro estu al meritul’; laŭ aga efik’ vi altiĝu; kavalir’ aŭ nobel-rangul’, aŭ eĉ «pavego» nomiĝu; krife salutas Diabla ul’ al ĉiuj.
Petanto Alrampas vir’ kun ruband’ sur frunt’, la kapo ore kronita; malpura estas mantela punt’ ĉar kvazaŭ en koto trenita. «Sinjor’ de Infero, aŭskultu min, mi reĝ’ sub turmentoj fobiaj; por rekompenco mi serĉas vin, ĉar estas mi nun el la viaj. Por multaj estas ĝuinda frand’ pacan landon rabi; Ne zorgis mi, perfidiĝis land’ kaj popol’, kiujn devus mi savi. Sed poste rabistoj foriris en tim’ sen fiero pro sia ago; rikanas popolo en malestim’; jen pro la perfid’ mia pago. Mi petas al vi, Sinjor’ en ver’: forigu nun la signon, ke povos mi levi en liber’ la frunton kaj havi dignon!» Per nomo Satano enskribas lin, kaj ridas el fundo de l’ koro; li premas la reĝon stampitan al sin’ por kiso al buŝ’ en fervoro. «Dankon, la guston de sulfur’ ĉiame mi ege emis. Donis ĝin ĉiu rompita ĵur’, kiu sob liberecon premis. Kun Judas enskribiĝis vi, laŭdindas tie stari. Pri stampo brula povas mi por vi nenion fari. Ĝin vi havos en vivo kaj mort’, en rakont’ kaj hejmoj subteraj; forigi ĝin povas neniu fort’, eĉ ne la flamoj inferaj.»
Alta gasto Venas sur falva ĉeval’ rajdant’, skeleto en nigra mantel’; Serpon li firme ligis ĉe flank’, haltas ĉe l’ nuna cel’; grimace salutas li majstron de Hel, tra la nokto. «Hoj-raŭ!» li raŭke tusas, «gajon en ejo seanca. Ĉiloke preferas mi loĝi. Altulo! prezentu sidlokon.» Satano el seĝo sin levas. Palpas li frunt-rubandon. «Sinjoro frato, bonvena amik’, trovas ĉi tie vi hejmon. Komencos ni dancon kun sving’ kaj kik’ tra la nokto.» «Hoj-raŭ!» la Morto raŭkas; «ĉiame, amik’, mi vin amis. Laca vagadas mi sklave tra l’ mond’ sur ter’ kaj ondoj, kolera al Majstro mi servu, forigi vivon por vivo. Ne lukris mi gajnon salajran; senpage mi devas agi; se igu mi senhomiĝon, rapide rekreskas la idoj. Ĉi tie la ĝustan estron karan mi rekonas; ĉi eje libersenteme mi dancu la morto-dancon.» «Pli ol volonte,» alkantas diabl’, «deziras mi al vi orgion; oftege sur vojo laŭ kapabl’ perfidis vi la vivon; kaj sendis homidan rostaĵon por tabl’ tra la nokto. Profitas mi de ĉiu branĉ’ kiun vi tranĉas juna. Al certa venko do estas ŝanc’ per nia labor’ komuna. Nun akorde ni tretu al danc’. tra la nokto».
Troldanco Tretadas kun klaka son’ ĉevala ŝuo kaj huf’; paŝetas piedo sur ŝton’, trotiĝas sur rok’ kaj tuf’, kaj kvazaŭ monta nebul’ blovata de venta ĵet’, infestas trola pulul’ en onda impet’. Knarad’ de rusta riglil’, fajfad’ en truo kaj fend’, ĉe pintoj ulula tril’, siblado en frida vent’; alteje ŝrik’ kaj krieg’; de tiu kant’ de infer’ danciĝas sovaĝa greg’ tra nokta veter’ .... En tiu rokplena mond’ sin svingas kruro kaj vost’, turniĝas sovaĝa rond’ kun huf’ kaj skeleta ost’; ĉi valson per fia kanzon’ alkantas inaro de sorĉ’ kun rid’ kaj volupta ton’ kriĉante el gorĝ’. Estis trol’ por trol’ en lasciva fol’; altira hok’ estis Gro el Rok’; sorĉiĝis knab’; tiun Knut el Kab’ ŝi sorĉis al fola falo. En sia obstin’ avidis li ŝin; en cerba nebul’ ŝin kuntiris la ul’, kaj la fino — hi-hi! al la pastro — hi-hi! Ridegis tuta valo. Fariĝis jen ŝanĝ’ por nova aranĝ’; mordadis nun ŝi kaj sakris al li; rokeje en fol’ ŝi ludis kun trol’, ke eĥis de rid’ ĝis la foro. De Knut ĉiu id’ foriĝis el vid’, grasiĝis por buĉ’, pikiĝis por buĉ’; surtabliĝis buĉaĵ’ kun branda trinkaĵ’ por Knut, manĝanta en ploro. Tediĝis tamen ŝi de tiu viv’ kun li; sopiris tro tiu vosta Gro, eĉ se ŝi krie plendis. Laŭ sia fia cel’ ŝi ŝlosis lin en kel’; ekflamis brul’ de mur’ kaj ul’, kaj ĉielen glimon sendis. Ho-ho! kia brul’! Streĉas sin flam’! Vi Roko-fendul’, jen lito por am’. Jen grasa odor’ el flama fervor’; por Julo ni fritas lardon. Hoj ul’ el sub-ter’, jen mi en liber’; infera huful’, jen ludo ĉe brul’; hoj gnom’ el trolej’, hoj jen plezurej’. Ni ĝuu la varman ardon — — — - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Injeto timas, ne aŭdis ŝi kanton pli fian ol tiun ĉi. Sed dancas trolar’ kiel bestoj. Flirtas, kuradas kun bru’ kaj rid’ en hida avid’ diabloj aere en salta senbrid’ kun klake svingantaj vostoj. Vibras estinge nordlum’ en fon’; vento hojlas kun kriĉa ton’ tra sombraj monto-fendejoj. Hurlas krioj kaj mok-ulul’ tra nokta turbul’; en danc’ karakolas la trola pulul’ super la nudaj rokejoj. * Tonoj vekiĝas en vibra trem’, kantas susur’ kvazaŭ roja ĝem’; sonĝoj en nokto soras. Klukas ludo el monta rokej’; resonas fendej’, kiel sub pluva flu’ sur altej’ amar-sopire ĝi ploras. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Jen dancas la gnomo en bela kolor’ kun ringoj ĉe l’ haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor’ kun tonoj ĉirkaŭe vibrantaj. «Ravege por vi! Vi loĝu kun mi! Ŝpinilon arĝentan ricevos vi. Foriĝos en kanto kaj lud’ la timid’, kaj bela la dancon vi tretos; forgesos vi ĉion de l’ vunda perfid’ kaj plue eĉ ne suferetos. Pri ajna sopir’ je unua dir’ vin servos inar’ mia laŭ dezir’. Kombiĝos de unu la bruna harar’, kaj plektos la dua la tufon; beligos vin tria per kron’ kaj perlar’, ĉemetas la kvara la mufon. La kvina knabin’ per ŝuoj servos vin; freŝigos la vangon la sesa in’. La sepa el mia knabina ar’ susure ludigas la citron; turniĝos de l’ oka stekaĵ’ sur l’ ardar’, verŝiĝos bier’ en kalikon. Aliaj en rond’ en danc’ kiel ond’ vin lulos en nia feliĉa mond’. La naŭa plej loge vin distros per kant’ pri inoj kaj viroj svatemaj; reĝine kunpaŝos vi mem en la danc’ en brilo de ŝtonoj gemaj. Neniu el ni egalas al vi, dancanta sur orponto en graci’!» «Malmulte min logas la blua montej’ kun brilo glima en haloj; mi vidu la knabon el hejma ej’, kantiĝis tiel en valoj. Ho knab’ mia, vi! Vin fidos ja mi! Por ĉiam kune ekloĝu ni!» «Ke vidu vi veron pri tiu knab’, nur turni la kapon necesas. Kun ino li sub la tegmenta trab’ kaj hejmon kaj mondon forgesas. La ama sopir’, nun nokta delir’. Por mok’ Montarino, ne plu por dezir’.» Rigida ŝi staras en tag’ kiel rok’; la kor’ ŝia velke fridiĝas; memore ŝi vidas en senta ŝok’; la mondo por ŝi glaciiĝas. Kaj turnas ŝi sin. «Nun havu vi min. Volonte fariĝu mi montarin’.» Eksaltas la gnomo sur roka voj’; li devas ja sorton laŭdi. «Sed nun vi forgesu kaj vivu en ĝoj’; min sekvu, kaj povos vi aŭdi pri mia reĝej’ de kamp’ kaj montej’, pri olda Gumlo en sia ej’!»
Montaj troloj Basa plafon’. Distas muroj. Prujno kaj blu-glacia glimo. Sombra hal’. Arĝento-branĉoj en ŝtono brilas, kroĉa hok’ kaj inversa runo. Aĉa blovo traa kvazaŭ el kel’. Tablo larĝa sin vastigas. Hirtharuloj, nazegulinoj sidas en rond’. Muĝo, hurlo, lup-ululo, grunto, grumblo, kruda krio en tiu troleja mond’. Gratas krif’ skabion, kruston; sango gutas; tondre ondas rida kriĉ’. Ege drinkas aviduloj; mildetiĝas. Ogrin’ kaj ogro tire frotas rostron al muzelo. Delic’. Peze sur la hala planko pigre sin trenas gejunuloj, laŭvica ar’. Lante turnas sin ŝveba danco. Bastokordaj tonoj vibras. Svingas sin lace, oscede, plende ular’. Obtuze profunde en obskuro ogrin’ ridaĉas, trol’ seksardas en am-avid’. Aŭdiĝas hurlo, ŝaŭma siblego; krif’ al krifo, dent’ al gorĝo; malamikon senhaŭtigus ajno. «Fie mensogis vi, montulo!» krias Injeto: «Hide aspektas via gvardi’!» — «Ega eraro!» tuj respondas la gnom’ afable: «Tiuj, vidu, estas sklav-labora aro mia!» «Potenco tia, — ĉu ĝi sklavu?» — «Senpotencas malluma nescio dum tuta viv’. Jen vi nun mem aŭdu. Provu ni saĝon de troloj, basan, malluman, sen senco en ĝi.» Alpaŝas li tiun plej aĝan: «Kial kamparano semas printempe semon? Nu?» «Hu?» — tiu re-demandas. Strabe, cerbume la trolo gapas. Ridaĉe pork-okule rigardas: «Hu?» Alpaŝas li tiun plej junan: «Diru kial sopiras maren la river’?» Tiu malvole paŭte grimacas, spite li skuas longajn orelojn: «Fluu ĝi kie kaj kien ajn sur ter’.» Alpaŝas li nun trolinon: «Kial infan’ je malferm’ de okuloj kriĉas?» Gapas la trolino: «Kriĉu ĝi.» Strabas malice al Injeto. Flaras, grimacas, akre per dentoj grincas. «Tia la sklava parencaro. Mankas demandoj; respondoj nur estas tiaj de sklav’. Ni prefere profunden iru kanton aŭskulti lamentadan, vortojn kolerajn de olda Gumlo, praav’.»
Gruntejo [Saĝula Ej’] Profunde en la Skaro-enorm’ kaviĝas halo el kupro; verdigre altiĝas la volba form’ kun glimo de gutoj el supro. Bluetas glimo kvazaŭ en dorm’. Gutadas fluet’ kiel salivum’ en tiu rok-hala sombro; lacertoj siblas, obtuza zum’ oscede sonas en l’ ombro. Serpent’ meandras en sonĝa mallum’. Angule en kaŝo en sombra krepusk’ tra tempoj Gumlo sidas; Li sekan radikon similas en kusp’, la membroj torditaj rigidas. Sur kapo kreskas likeno kaj musk’. «Vi Gumlo, gardanto de l’ tradici’,» alkriĉas la Blua-mont-gnomo, «la Gumlo-kanton eldiru al ni; ĉiamu en mond’ ĝia nomo. Rubaĵojn nur kantas junuloj ĉi.» Jen kvazaŭ streĉiĝas horloĝa risort’ ekgurdas la voĉa knaro, kaj grince eliĝas ĉiu vort’ el olda Gumlo-kantaro, en serĉo de ĝia praa fort’.
Kanto de Gumlo Kantas Gumlo pri pra-erao. Regis gigantoj la rondon mondan. Nokto timiga kovris la teron. Mankis luno. Mankis steloj. Flamis nordlumo sur glaciejo. Val’ kaj kavo en kaŝo sonĝis. Bone estis sporte ludi, montojn fendi, fajron ŝuti, ŝtormon veki kaj maron kirli, glacion ŝovi kun tondra bruo. Bone ... bone lukte ĝoji, harojn tiri kaj dorsojn rompi, kapojn skrapi, korne piki, krife ŝiri, orelojn tiri. Bone ... bone nur inerti. En trankvilo krurojn ŝpari kaj neniun taskon tuŝi. Satŝtopita dolĉe dormi. Neniam zorgo pro helaj vaporoj. Neniam suno al okulo. Sen kreskaĵoj la vastaj valoj; neniu fum’ el hejma ej’. Tago dormis mortodormon. Prujne blankis trolaj mondoj. Land’ en kvieto, regno en pac’. Tempo staris. Ĉio mutis. Ve! Ve! Pereas erao. Ve! Ve! Fi-epoko ... Kreskis Alvo. Venis azoj. Sun’ vekiĝis; tag’ ekregis. Sinkis nokto nebuleja. Venis al fino gigant-erao. Vintro ĉesis; printempo varmis. Glaci’ degelis. Torentis akvoj. Ĝermoj kreskis; plantoj kreskis; arbar’ densiĝis nebul-deklive. Kreskis viroj kaj virinoj. Fajro fumis sur fulga ejo. Ŝtalo plugis duran grundon. Sin vastigis verdaj kampoj. Sun’ subiris, Sun’ leviĝis; tago estris mondan rondon. Temp’ ĝermigis longajn pensojn, fiksis celon, planon, solvon. Lukto! Lukto! Anim’! Anim’! Jen, junuloj, instiga vorto! Ĉio anima serĉas supren. Ĉio trola ŝirme sidu. Jotuno glora en mont’ kaŝiĝis, rampis angulen malfiera, En roka kavo malbenis tagon; de l’ nokt’ profitis por friponaĵo. Vente pelis primaveron. Sendis neĝdunojn kaj maliculojn. Kovris vilaĝojn sub gruz’ kaj sablo. Turnis ŝtonojn; ŝveligis glacion. Baris, haltigis per mur’ kaj mallumo. Nebulon kaj nubon al sun’ li ĵetis. Eltiris radikojn. Kirlis maron. Vekis vintron, fimbulvintron. Sed sun’ leviĝis, pelis nebulon, rompis glacion. Neĝ’ degelis. Herbo verda kovris grundon. Vivo ludis laŭ tuta land’. Rekreskis arboj kun milda ombro. Degeneris parencaro. Krevis sub suno. Ekŝtoniĝis pro di-martelo kaj blanka kruco. Unuopuloj poste sidas en roka ekzilo, malbenas tagon. Kelkaj cedeme sangon fuŝmiksis, malhonoris parencaron per hontaj nuptoj kun homaj idoj, naskis kun elfoj. Gnomo nun la regnon estras. Senkuraĝa la aro malkreskas, kurbe ŝteliras, eĉ humile. Malmulto restas el praa gento; neniiĝis granit-gigantoj. Aŭdu, idoj, vokon malaman! Brava jotun’ helpon bezonas. Ĉu rilatiĝi kun favaj vermoj, ĉarlatanoj el fuŝaj ejoj, magiistoj, sorĉistinoj, plej fiaj pleboj en la mondo, vagvostuloj kun nigraj libroj, troloj ne, homoj ne. Hu! Hu! Ploro-tempoj! Hu! Hu! Ĉagreno-tempoj! Kaj el ĉiuj plej alte estras la Nub-Mensulo sulfurolanda, lamul-diablo kun huf’ ĉevala, blagant’ duone, duone pastro; lin kiel estron ni devas laŭdi; estras li giganto-regnon. Ekstaru ĉiuj kun juna sango, ek, kuraĝuloj, por jotun-regno! Neniu giganto trankvile pigru ĝis el la alta firmamento la ruĝan sunon ni suben tiris, kaj ĉio silentos en ragnarok’! - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Flariĝas foje en sombra angul’ kun stranga ĝem’ kaj snufado; etendas brakojn ĉiu kriful’; kun krio, grunt’ kaj siblado: «Uhu! Odor’ de kristana ul’!» Krucigas ŝi brakojn per tuja far’, Injeto; ĉe brust’ rigidiĝas ... Ŝaŭme krakas kvazaŭ el mar’, kaj ŝi al tag’ revekiĝas. — Sola ŝi nun en deklivo Skar’.