INJETO VIZIANTA
Odd Tangerud translation
Panjo atendas Ĉe arde varma forno sub vakskandela bril’ per magra brako de l’ patrin’ turniĝas radŝpinil’. Malgrasan korpon kovras robo el kruda lanaĵ’. Klinas sin kap’ sub nigra volv’, — balanca «bul’ de teksaĵ’». Ŝi tiras longan fadenon per sulkiĝinta man’. Kanton sian grumblas ŝpinil’ de sub la tufo de lan’. Laŭ planko kaj oldaj muroj, aspekte draka ŝajn’, faŭkas la sombra ombro-nokt’ glutante ĉion ajn. Ĝi cedas sed reaperas el densa mallumej’, dorme, time oscedas la nokt’, gapanta el sonĝa ej’. Kvazaŭ spirit’ el tombo krepuske levas sin tien kaj reen vibrante la ombro de l’ patrin’. Ŝpinila ombro ŝvebas turnante sur griza mur’; la «bul’ de teksaĵo» balancadas ŝpinante en obskur’. Kandelo brulas malvigle, kandelo brulas en blu’; plenigas panjon pezaj pensoj: Okazas io, ĉu? Ploradas ĉe l’ mur-anguloj, krakas en fend’ kaj tru’; timemo frapas bruste: Okazas io, ĉu? * Ekhaltas la ŝpinil’, stuporas korp’ en tim’. Kurpaŝojn aŭdas ŝi kvazaŭ por viv’ kaj anim’. Aŭdiĝas peza spir’, suspiro kaj ĝemad’ en preĝo al Sinjor’, kaj kvazaŭ korfrapad’. Ekstaras jen patrin’. En timo paŝas ŝi, kruc-signas sin dum preĝo: «Jesu’, ŝafid’ de Di’» ... Lantas la horloĝ’, nun eĉ lantadas ĝi, mortas ĝi kaj haltas ... — «Paciĝu, nokton ĉi!» Mallumas ekster dom’, malbelas ekster mur’; ekstere vent’ ululas: — «Ho, estu pac’, sekur’! Kaj meze sur vastej’ kuregas povrulin’ kun frida dors’ pro timo; ho, hejmen sendu ŝin! Mi aŭdas nenion plu ... Elkore preĝas mi: Injeton pace sendu al panjo tien ĉi!» * Aŭdiĝas jen denove la sama paŝ’ en tim’, la sama anhelad’, la sama kur’ por viv’. Flug-malfermiĝas pord’; ensaltas pala Injet’, buŝon seka, faŭka, el okul’ delira ĵet’ ... «Ho, Panjo! — Timas mi, fariĝis ega hid’; kaj aŭdu: — en Fendejo aperis stranga vid’.» «Ĉi tien, infanet’, ne venos draŭgo ĉi. Eksidu; ĉu vi timis? Vin kuri aŭdis mi. Jen, por vi laktogut’; nun trankviligu vin. — Ekskuis min antaŭfantomo; mi klare aŭdis ĝin.»
Injeto La minca kaj svelta knabin’ en bruna, serena malhel’; vizias en sia anim’ al iu fora cel’. Ŝajne pro iu pov’ dormiĝis ŝia mens’. En siaj parol’ kaj mov’ subardas prema pens’. Sub bela, malalta frunt’; brilas l’ okul’ tra humid’; Aspekte al fora mond’ direktas sin ŝia vid’. Ŝi iras al benk’ ĉe l’ fajrej’, eksidas sen plia atent’. Jen lakton ofertas patrin’, kaj trinkas Injet’ en silent’. La brusto ondas sub prem’, kaj paliĝas la buŝ’ en vibrad’. Ŝi malfortas, feblas en trem’ meze en sia juna florad’.
La vidaĵo «Ho ne, patrino. Kredu vi, ke ne pri sonĝ’ rakontas mi. Reviglas pens’ kaj forto. l’ unuan fojon, sen atend’, rigardis mi tra streta fend’ en mondon de la sorto.» — «Avertis vin la morto!» «Ne plendu pro Injet’, patrin’! Ne serĉas nun la morto min, ne estos mi viktimo. Sed panjan fraton perdis ni. Mi vidis lin, kaj brilis li en fosforeska glimo.» — «Kompaton al animo!» «Mallumo regas sur l’ altej’; ombriĝas voj’ al hejma ej’; en pens’ pri Di’ mi paŝas. Silentas kiel en la tomb’, endormiĝinta ŝajnas mond’. Orele sango frapas ...» — «Misterojn nokto kaŝas.» «Ne timis mi, sed nur je mir’ ... ekŝvebis el mallumo vir’ en lun-lintuk’ laŭ tero. Rekone lin atendis mi. “Adiaŭ,” milde flustris li, forglitis en l’ aero.» «Lin prenu Di’ en ĉielo!» «Aŭdiĝis en l’ altejo kri’. En tim’ prudenton perdis mi. Kadavra la odoro! Frenezis mi en stumbla kur’ ĝis hejme ĉe vi en sekur’. Sed grac’ je la memoro.» — «Pacigu lin Sinjoro!»
La Montarino Sciiĝis tagon frostiga dir’, ke ĝuste tiam forpasis la vir’, ekzakte en sama horo. Jen tremis Injo en mens’ kaj korp’: «Mi devos do vidi fantomojn en hord’ kaj draŭgon longhararan.» «Vin, kara Injo, kompatu Di’; pli bone estus ke mortus vi; vi trovus pacon en tero!» «Sed klare vidi preferas mi al iri blinda tra mondo ĉi sen eblo veron distingi!» — Poste vidiĝis subtera popol’, koboldo kaj nikso kaj ogro kaj trol’ kaj draŭgo longharara. Ŝi foje murmuris aspekte sen senc’; timiĝis eĉ propra patrino en mens’. Diriĝis: Mankas prudento. En erikej’ inter montoj tri la tutan vivon paŝtadis ŝi. La Montarin’ ŝi nomiĝis.