PRINTEMPAS
Odd Tangerud translation
Je sunsubiro Leviĝas feoland’ el mar’ kun pinta mont’. Ĝi kuŝas en vespera klar’ ĉe l’ horizont’. En griza volv’ mi vidis ĝin, en nub-vapor’, sanktejon ĉe la mara lim’ en fea for’. Ĝi dormas, tiu panoram’, en sonĝa sorĉ’, sed jen la sunsubir’ en flam’, enorma torĉ’! Kaj sangoruĝa sob la tag’, purpura ŝvel’, en glim’ kaj arda ekflamad’ kaj en fabel’. Glacia brulo en kulmin’ kaj or-torent’! L’ aer’: ardej’! Kolor’ de vin’, smerald’, arĝent’! Forvelkas flam’ sur pala rand’ en mara ond’; serenas ree feoland’ ĉe l’ horizont’. Dum laca vag’ ĝi logis min pro pac-sopir’, sed tiu land’ nur montras sin je sunsubir’.
Printempa tag’ Ho jen ĉiel’ en pur’ kaj sun’. Benata mi, printempas nun. Jen ludas viv’ en land’, laŭ strand’; Libera mi el la malsan’. Ho, kian tagon donis Di’! Al monta pinto vidas mi. Sur mar’ aera diafan’ min benas per sunluma ban’! Aŭdiĝas kant’. Mi vidas: Jen alaŭdo alte en seren’ triladas en la blua hel’; atingos baldaŭ al ĉiel’. Flugile remas tra la klar’ la mevo elen super mar’. Trilad’, kvivito, pepo, kant’ en arb’, arbust’, sur kort’ kaj kamp’. Ho, nun la sun’ karesas min per varmoflu’ ĉe dors’ kaj sin’, kaj ŝvebas milde la brizet’ de l’ sala maro en blovet’! Jen ĝermas tig’, burĝon’ en ŝvel’, leviĝas suko sub la ŝel’. Ho, dolĉa sent’! Vekiĝas ĝi ... Beate juna estas mi!