ILI VOLAS PRENI ŜIN
Odd Tangerud translation
La lunluminoj Dormas en vintro la tera sin’. Juna betulo en prujna lin’ kvazaŭ arĝente muldita, staras kiel el stela glim’. Dormas en vintra somno la ter’. Lumas la lun’ en ĉiela sfer’. Miloj da diamantoj glimas sur branĉoj en frost-veter’. Tuj ekbrilas radioj sen fin’, kiam la branĉoj movas sin. Kvazaŭ vivas la bosko sub gemoj ŝutitaj super ĝin. Injo sen sens’ kaj pens’ dum star’ gapas al tiu arĝenta klar’; subite ŝi vidas inojn; dance iras la hela ar’. Hela aro en ronda ir’ paŝas silente en ŝveba gir’, kvazaŭ sonĝe dancantaj laŭ tintil’ kaj arĝenta lir’. Kreis ilin aera pal’; el luna krep’ estas rob’ kaj ŝal’, kudritaj per stela brilo, kaŝas mametojn karesa vual’. Laŭdorse falas flagranta harar’, glima kvazaŭ arĝenta ar’. Super la palaj vangoj en stela sonĝo okula par’. Sunon ne spertis ilia vid’; dancas la juna aro sen rid’; rigide nur ili ridetas. Dormas la trajtoj en sia frid’. Injo staras kvazaŭ en tranc’, rigardas sonĝe al tiu danc’. Kapklinas ili salute, kaj dissolviĝas en bruma trans’.
Profanado Ŝi tristas, la knabin’, en tim’ de io; frostiĝas ŝia sin’ de sombra scio. Ĉu baldaŭ loĝu ŝi sur draŭg-insuloj? Ĉu celu nun pri ŝi la in-junuloj? Ŝi brulas en torpor’ eĉ kiam ventas. Pri pika brustdolor’ ŝi ade sentas. Ĉe brutoj dum paŝtad’ ŝi rev-langvoras, sencelas en vagad’, ne plu memoras. Dimanĉon kun patrin’ al kirk’ ŝi iras. Per sankta vort’ l’ anim’ ĉu refortiĝas? Alrulas el la mar’ la nub’ pluvadon. Obtuzas nebular’ sonorigadon. Ŝi vage tra tombej’ en tristo venas. Jen osto en herbej’, kaj ĝin ŝi prenas. Solene ĉe la sin’ ŝi tuj ĝin kaŝu. Fantomojn el l’ anim’ ĝi nun forĉasu.
La postulanto Sur lito ŝi dum nokta hor’ aŭskultas kiel vent’ kun plor’ la domon ĉirkaŭblovas. La tempo lantas dum la ir’; pro brulo jen, jen frida ŝir’ ne dormi Injo povas. Kuŝanta en premiga tord’ ŝi aŭdas frapon al la pord’; ŝin atentigas tiu. Demandas ŝi: Ĉu estas hom’ en ĉi vetero ekster dom’? — Sed ne respondas iu. Irante tien fojojn tri neniun tamen vidas ŝi. Ŝi timas ion fian, kaj sub kovrilo en la lit’ preĝadas buŝe sen hezit’ tri fojojn «Patro Nia»-n. Dum kuŝas ŝi je ŝvita brul’, ĉe l’ lit’ aperas draŭga ul’. Ĉu venis li tra l’ planko? Li staras blanka kaj sen vort’ kaj lamas per pied’ sen fort’ ĝis ĉe la lita flanko. Potenca forto de l’ mortint’ sentigas ŝin paralizint’. La gorĝo sufokiĝas. Per frida man’ li palpas ŝin ĝis ene ĉe l’ premita sin’ la osto ektuŝiĝas. «La mia!» raŭke krias li, «konsekran ŝloson rompis vi per ŝtelo de ostero; revenu kaj remetu ĝin; de l’ draŭga fato savu min al paco en la tero.» Li malaperas; el horor’ vekiĝas ŝi kaj kun ĝemplor’ ĉe panjon sin enŝovas. Pro ties milda komprenem’ ŝi pacon post la kora prem’ kaj dormon baldaŭ trovas. Ekstere daŭre blovas.
En la nebulo Ĉe vitro staras ŝi dum pluvet’; Ĉe l’ sin’ kaŝiĝas la draŭg-ostet’. Denove ekfridas bruste angor’. Kirkveston surmetas ŝi en fervor’. La oston ŝi volvas en tukon de lin’; al kirko ŝi tuj rapidigas sin. Neston ŝi fosas en tomba ter’, sed je rigard’: neniu oster’! Konfuzis ŝin iu sorĉa truk’, ĉar for estas osto kaj for la tuk’. Fridiĝas ŝi nun, ne estas ĝoj’; ŝi fosas kaj serĉas sur tomb’ kaj voj’. Sovaĝe ŝi fosas, l’ anim’ en panik’; ŝi fosas ĝis sangas unga radik’. Ŝi serĉas ĝis ŝvelas la man’ en dolor’; nenion ŝi trovas; for estas for. Brueto de paŝ’ en tombeja angul’. Skuata de rido jen staras grizul’. «Por vi merite! Ho-ho! Hi-hi! Hieraŭ forgesis vi lakton por mi!» For li estas sur vigla krur’. Hurlas la vent’ laŭ kirka mur’. Sola ŝi staras; for la gnom’. Frapas la vent’ al la kirka dom’. Murmur’ el tero atingas ŝin: «Osteto mia! — — — Redonu ĝin — —» Ŝi kion faru? Kien la kur’? Nebulas sombre ĉe l’ kirka tur’. El tomb’ etendas sin krifa man’. Ŝi krias pro timo, kaj ek elan’.
Injeto malsana Pro febro ŝi deliras; tage kaj nokte doloras. Vartas ŝin Panjo laŭ la pov’; silente por Injo ŝi ploras. «Vi alta Dio supre, ne ŝarĝu sur min ĉi tion! Vi scias ŝi estas la lasta por mi. Ne prenu for de mi Injon. Fil’ mia velis transmaren; li ne estis knab’ estiminda. Iris urben plej aĝa filin’; Ŝi nun estas ĉies preninda. La dua filino mortis; rompis ĝi koron mian. Povra, bona Lizabet’, ne ĝuus vi vivon vian. Nun mi ne havas pliajn; indulgi min grace vi devos. Lasu mian Injeton en pac’ ĝis min el la mond’ vi ricevos.» Injeto kuŝas delire, lamentas en halucinoj. Kun monstroj kaj draŭgoj baraktas ŝi, murmuras pri lunluminoj.
Neĝoŝtormo Peze bruas, rompiĝas kaj krakas, sombriĝas pro neĝa falado; alteje nubiĝas, glacioj knaras, elmare hurlas tondrado. De fortoj senbridaj la tero premiĝas; kaj frosto krevigas, ŝtormĵetoj ruliĝas; kaj voj’ kaj ej’ kaj ĉiu pasej de neĝaj dunoj fermiĝas. Kaj lupoj ululas en altaj krutejoj, kun ŝaŭma sang’ ĉe dentaro. Embuskas la niks’ sub glaci’ en fluejoj, kadavre fetora la flaro. Tra mara ŝaŭmo draŭgo kaŝiras, hurlante en ŝtormo, mokante alkrias; rikana rideg’; al li la predeg’! Per kadavroj la bordo pontiĝas. Ĉiel’ kaj altej’ kaj la grizaj ŝtonegoj kovriĝas per neĝa blovado; kaj fale bruas en mont’ kaj rokegoj, kaj bolas sur ŝer’ kaj ĉe kabo. Pro fortoj senbridaj la mond’ dezertiĝos, kaj ĉio ŝiriĝos kaj ekneniiĝos; kaj best’ kaj hom’ sin ŝirmas en dom’. Ĉu vivo nun estingiĝos? * Ŝi kuŝas gestante en plend’, Injet’; ekstere ĉio griziĝas. Rigardas ŝi time tra fenestret’; teruraj ogroj vidiĝas; Injeto febre trepidas. Kiel montaj ombroj ili laŭ ŝajn’ kun kapo en nuboj iras. Ĉielon kaj maron kaj ĉion ajn ili turnas kaj trene tiras, kaj ĉion per koto ŝmiras. Unu en maro ĝis la tali’ el fundo ĝin skue movas; alia sur iu nordeja glaci’ el aĉa faŭkego blovas; similan oni ne trovas. Iu estas en fora nord-uest’ nubaron pezan tiranta. Neĝon blovas ogrin’ en tempest’ el tuta povo spiranta, la junan printempon pelanta. Sur Skarekula en roka tru’, dancejo satana dum Julo, kunsidas vice trolinoj dek du sorĉantaj per raŭka ululo estingon de l’ sun’ en nebulo. Se ili atingus al sia cel’, por troloj estus konkero; la viv’ estingiĝus treme en gel’; ekregus mallum’ sur la tero kaj kovrus ĉion glaĉero. Ridetas la sun’ super nub’ kaj nebul’; indulge toleri ĝi provas; atingos ĝin nek ilia ulul’ nek sorĉ’, kiun ili kovas; — lerni ili ne povas.
La drako Pia-Per amas la mondon ĉi; bienojn kaj kampojn kolektis li, sufiĉe ricevis neniam. La Haŭgastad-ejo, de panjo bien’, en hume mola, fekunda teren’, ĝin havi avidis li ĉiam. Ĝi estos nun baldaŭ je lia dispon’. Vidvinon li prunte helpis per mon’ por porti la edzon en tombon. Kreskadis per rentoj la ŝuld’ laŭ esper’, printempe okazos aŭkcia afer’; akiros li jen la ĉiomon. Trunkege dika en iu tag’ li sidas sur benk’ postulante pri pag’: «Ne plue de mi vi ŝirmiĝos». Ne helpas la plenda patrina pet’: «Nun kiel fariĝos? Ho povra Injet’! Al vilaĝa prizorg’ ni peliĝos!» Sed ĉesas pro timo la veo kaj plor’; ĉar kuŝas Injeto sur lit’ en stupor’, terure aspekta sen senso. Pala sin turnas la maljunulin’: «La bieno kun domo, do prenu vi ĝin kun viv’ sur la konscienco.» «Al kio ŝi gapas? Kia horor’?» balbutas Per-Pia, griziĝas kolor’, «ŝi vidas teruran ion!» «Infan’ mia povra, paciĝu nun vi; nutraĵon ni trovos por ambaŭ ni, — ja eĉ se ŝtelu mi ĉion.» Injeto siblas en paroksism’: «La drako — kun faŭko kiel abism’ ... flamanta de kap’ ĝis la vosto ... Sinjoro ... Jesuo ... Ho jen la diabl’!» — — Kun arĝenta baston’ Pia-Per laŭ kapabl’ elsaltas ĉe l’ porda fosto.
La helpo Terure estas nokte; la fridaj mortintoj venas ĉi tien el la fermita tombej’; kaj ĉiuj ŝin ĉirkaŭĉenas. L’ aeron gestante frapadas per manoj pugne premitaj la ar’ kun ridaĉaj makzeloj en faŭk’ kaj dentoj grimac-disigitaj. «Draŭgo-oston vi ŝtelis ... Draŭgo-oston vi prenis ... Fride estas en nia tombej’. Pacon en mort’ vi ĝenis ...» En tima sufok’ ŝi baraktas; sufere sin plende tordas; panjo ne havas pacon en kor’, ĉar sombraj pensoj ŝin mordas. La pastron ŝi serĉas por helpo; primajstras li sorĉaĵojn, kaj per la sankta, potenca vort’ li ligos malicajn estaĵojn. En mantel’ kaj kolum’ la pastro alta ĉelite staras; malicajn fortojn konas li; kolera li tuj ekflamas. Li legas el sankta libro; preĝe li sorĉi celas: «En nom’ de Jesu’ mi ordonas je Di’, kaj vin el la korpo forpelas.» Krakego tra l’ tuta domo; fumtube hurlo terura; panjo ekploras larmojn el ĝojo; ŝi scias sin nun sekura. Injeto malfermas l’ okulojn, tre belajn en blua kolor’; li benas ŝin per la blanka man’, kio donas pacon en kor’. «Benu kaj gardu vin la Sinjor’,» li diras la preĝon dian; «okulo lia prilumu vin, kaj donu li pacon sian!» — Parolas la pastro al panjo: «Revenos la sano kaj fort’.» Li rajdas sur la fidela ĉevalo for de l’ kvieta kort’. Injeto poste sentima dum kuŝo trankvile mienis. Beniĝu de Di’ tiu pia vir’! Li fortojn malicajn katenis.