← Table of contents
La Montarino

EN LA PAŜTEJO

Odd Tangerud translation

La vento-troloj Tŝjuh! Buh! diras nord-ventulo, ululas trans nudaj altejoj; blankbarbe li flagras per nigra flugil’, blankiĝas sur mont’ kaj herbejoj. — Tŝju ... Tŝjuh-hu-hu! diras trol’ nord-uesta. Turniĝas kiloj, jaĥtoj. Kirliĝas la maro el profund’, skuiĝas ĝis dek kvin klaftoj. — Tŝju ... Tŝjui-lu! diras uesta marulo en sia elmara furi’. Dance li ludas sur brunaj deklivoj; fidinda ne estas li. — Tŝju ... Tŝjui-lu! diras uesta marulo en sale malseka furor’. Li logas per sun’ kaj bluo milda. Finiĝas ofte per plor’! — Tŝju ... Tŝjui-su! diras ul’ orienta, li akras en sia hel’. Li venas de brilaj montopintoj, kalvaj kun blanka ĉapel’. — Tŝju ... Sulilu! diras suda lum-elf’ susure en foliar’, kaj lude li kantas kaj milde fajfas kun haroj el bunta florar’. — Tŝju ... Sulilu! diras suda lum-elf’; paŝtado tiam bonas. Kalme estas ĉe ŝton’ sub sun’; ŝafidoj miaj petolas. — Tŝju ... Sulilu! Beata somero kun sun’ sur ej’ kaj labor’. Jen ĝuas mi dormon en erikej’; vekiĝas el ĝi sen plor’. — Tŝju ...

Ne estas facile Ho povra, nun vi frostas, ĝentila mia ŝaf’ sub pluvo el la uesto, skualaj ĵet’ kaj paf’! La ŝton’ feina ŝirmas vin kontraŭ humidec’. Kurbiĝu kaj ĉekuŝu, tieas la eblec’ por mildec’. Bovino volas hejmen; streĉiga estas pel’; trankvilo ne troviĝas sub daŭra pluv’ de l’ ĉiel’. Sed en fojnejo nia nun regas nur malplen’. Ni haltu en l’ altejo; ni trovos ion jen, sen troa pen’. Ne estas tiel aĉe en ŝirm’ ĉe l’ roka mur’; pasigu ni la tempon en iom da sekur’! Kaj eble tie huldro enlasos nin al si; ŝi scias, ke hodiaŭ dum paŝt’ suferas ni, vi kaj mi. Laŭ dorso komenciĝis malvarma akva flu’. Mi tretis en la marĉon, kaj truon havas ŝu’. Malseka peze estas vestaĵo ĉe la sin’. Nun haltu kaj atendu, ho kara vi, bovin’, sekvu min! Malvarmas; baldaŭ frosto en brusto pikos min. Rapidos mi al varmo en domo de patrin’. Mi povos ripozeti post ŝanĝo de vestaĵ’; farunon vi ricevos. Estos varma la trinkaĵ’, ho ŝataĵ’!

Birdoj Kra! Kra! grakas korniko, sub nuboj en peza flug’, Humila vestiĝas ŝi per kamlot’ sen brila butika tuk’. Ŝi iras sur kampo en aroj. Pri gajno ne mankas sci’. Ŝi ŝajnas digna bienmastrino; ŝin tamen ne fidu vi. Ŝi havas leĝan okupon ĉe muro, barilo kaj pont’, sed kiam atente ni pririgardas, ŝi ŝtelis ovojn sen hont’. «Skar-rar!» diras pigo, ŝi saltas kokete laŭ ŝajn’. Skaras kaj vigle baskuladas, kaj taŭgas neniel ajn. Ŝi estas vagulino, disvastigant’ de kverel’; ŝi ĝojas je klaĉo, mensogo kaj mok’; ne estas ŝi fremda pri ŝtel’. «Kvirli-kvit!» diras sturno, verd-nigra en brilo de sun’. Ĝoje ŝi saltas perle bela kiel infano en jun’. «Tip-tip!» kuradante diras gracia motacil’. Ŝi estas kiel infana penso, pura en sia babil’. «Smek-smek!» saksikolo pepas seke sur sia ŝtonar’. Sed eta, bruna birdo-reĝo sin kaŝas inter florar’. «Tirli-ti!» alaŭdo flugas ĉielen sur ĝojo-ond’. Kaj kiam ŝi tirlas en fru-mateno, fariĝas nova la mond’. «Tirli-ti!» alaŭdo leviĝas al volba ĉiel’ en aŭror’. Kiam ŝi tirlas en fru-mateno tikliĝas en mia kor’. «Vi-vip!» la vanelo fieras per sia kapa gest’, en plum-ĉapelo, velura jako kaj blanka silka veŝt’. Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabiĝis ĝi. Birda patrino dolore pepis; — neniam plu faros mi. Pluvio, la bela, bruna birdo, velurvestita trezor’, kiam ŝi fajfas en erikejo, varmiĝas en mia kor’. Pluvio, la bela, bruna birdo, kun paŝoj malpezaj sur grund’, — kiam ŝi fajfas en erikejo, mi ploras en kora fund’.

Je somermezo Suda pluv’! Somera pluv’! gutas milde el nubeto; ardan aeron ĝi freŝigas, sunbrulita kamp’ rosiĝas. Gutas kaj gutadas longe; ter’, printemp’ laviĝas sanaj; ĉesas post labor’ kontenta milde, dolĉe pluv’ vespere. Malfermiĝas ekspirante flor’, foli’, vivantoj ĉiuj, tigo, ŝalm’, eriko freŝa, la mirik’ kaj junipero. Feliĉego elspiriĝas en la miloj da odoroj, miloj da odoroj dolĉaj, — ĝis l’ aer’ balzame fluas. Volvas teron en flaraĵon ama svarmo de la vivo, kiel la vual’ sur brunaj rondaj, logaj inaj mamoj. Injo kun brutar’ trankvila inter la montetoj paŝtas norde ĉe la nigra lago, kunkreskanta marĉ’ per musko. Marĉ’ profunda, danĝerega sub la musk’ kaj marĉa lano. Funde de la stagna lago dormas la erikserpento. En dekliv’ brutar’ paŝtiĝas buŝkaptante eriketojn; vigle la ŝafidoj dancas al patrin’ por suĉon serĉi. Kiam sin somer-vespero volvas mole super tero, kaj la hela fum’ vespera vid-miraĝe levas ĉion — jen trikaĵon ŝi forgesas pro impreso de la sensoj kaj en senpripensaj pensoj glitas for, vizie revas: Vidas ke herbej’ viviĝas, ke vekiĝas ĉe ŝtonaro kaj rekreskas la herbaro kie jen brutar’ paŝtiĝis. Montulin’ en blua jupo, sur la brust’ arĝent-folioj, sidas sub dekliv’ sur tufo, ŝutas salon al bovinoj. Ŝi ekstaras kaj logvokas, ŝultre ondas la hararo; sin la grego vic-arigas kaj montaren vice paŝas. Brut’ post brut’ en bona ordo, laste Dimeld, granda bovo, kvazaŭ ombra ar’ en movo siluetas en la nordo. Estingiĝis lum’ surtera, grize velkas nuba ondo, aŭskultante kuŝas mondo; sonas kvazaŭ kant’ vespera. * Longe restis vi kaj mi en la hejm-paŝtejo; por somero iros ni al la Skar-montejo. Venu, vi bovin’, kun mi! Skar-deklivo freŝas pli. Brutaro! Brutaro! Sur mont’ estas verda herbaro! Bovinoj! Bovidoj! Hoj! Dimeld kaj Dros, Hoj! Randeliros, je vesper’! Bone estas ĉe Norda-mont’ en bosko subterula. Longa la trankvila nokt’! Kurta tag’ sunbrula! Freŝo, paco en montar’, ŝirmo kontraŭ malbonfar’. Kiam ŝveba nebulej’ malheligas teron, ni vagante laŭ altej’ ĝuas la liberon. Dum nebulo sur dekliv’ — sendanĝera huldra viv’. Trol’ min ofte en vesper’ ame alparolas; promesiĝas mont’ kaj ter’ se mi lin nur volas. Tute ne allogas min vivo kiel trol-edzin’. Huldro en aflikta plag’ ame bruli devas por la hela knab’ de l’ tag’, kiun ŝi prirevas. Huldran econ ŝanĝus mi, kontraŭ estontec’ kun li. Sunleviĝ’ kaj sunsubir’, vintroj venas, pasas; sen amik’ kun amdezir’ huldro sola vagas. Longe daŭros ema brul’; venos ne la hela ul’. Brutaro! Brutaro! Sur mont’ estas verda herbaro! Bovinoj! Bovidoj! Paŝtejen sopir’, altejen la ir’ je vesper’!

La herbsezono Falĉiĝas laŭvice la bunta florar’, ĉar kantas falĉiloj en suka herbar’ la herbojn elradikantaj. Facilas falĉad’ en rosmola herbej’. Laŭvice svingadas sin en la falĉej’ la knaboj kvazaŭ dancantaj. Jes, svingu kaj razu herbejon, falĉist’. Odore disfalas la herb’ sen rezist’. Aroma mondo de floroj! Inundas deklivon, vilaĝon l’ odor’, kaj sento de sekureco en kor’ dum mezsomertagaj horoj. Alternu nun suno kaj vent’ sur herbej’, ke l’ dia rikolto en nia fojnej’ sekure, benite stokiĝu. Ke estu sufiĉa sekeco sub sun’, ke putre ne velku la fojn’ dum aŭtun’, kaj Julo ĝojiga fariĝu.

Injeto miras Knabinoj rastas, falĉas knabar’; ŝerckrioj flugas en gejunular’. — Jen kiam la sorto regas —. Vigle estas sur la herbejoj en la herbaro laŭ la falĉejoj. — Jen kiam la sorto regas —. Ekridi kaj ŝerci — nun bone pri ĝi; kelkfoje tion ja faras eĉ mi. — Jen kiam la sorto regas —. Imagu ke knabon afablan mi vidus, kiu pri mi, Montarino, ne ridus! — Jen kiam la sorto regas —. Jes, ŝerce petoli faradu knabin’, sed tamen ĉu edzinigu ŝi sin? — Jen kiam la sorto regas —. Se belas knab’ kiel infanul’, li iĝos malĝentila junul’. — Jen kiam la sorto regas —. Se juna ulo afabla estas, li iĝos trol’ kiam li plenkreskas. — Jen kiam la sorto regas —. Imagu logi al svata iro. Imagu rajdi al nupt’ kun viro. — Jen kiam la sorto regas —. Atendas nura mizer’ edzinon, sed vivo sen viro ne logas knabinon. — Jen kiam la sorto regas —. Amuz’ por knabino, sed pen’ por edzin’. Prudento mankas al juna in’. — Jen kiam la sorto regas —. Prefere al ŝanĝi virginan staton akceptos mi paŝtistinan faton. — Jen kiam la sorto regas ... Prefere al dura edzina pen’ mi iros almozi en ĉies bien’. — Jen kiam la sorto regas ... Prefere al zorgoj pri idoj kaj vir’ mi povrulinos en land’ kaj foir’. — Jen kiam la sorto regas ... Ridi kaj ŝerci supraĵe, — jen mi; sed kisi barbulon? Ho, fore de ĝi! — — Sed tamen, — se l’ sorto regus?

Kondamnita Aŭtuna vesper’ super plata land’. Ekkrako mara ĉe l’ norda strand’. Ueste blu-fridaj nuboj en ŝveb’. L’ okulo de l’ tag’ estingiĝas en krev’. La marĉoj dormas en bruma vesper’. Averte susuras fluanta river’. Nebule insidas sorĉa fort’; — rapidas Injeto al hejma kort’. * Sed vidas ŝi sur la kamp’ ĉe l’ river’ strangan oldulon, kurbita al ter’. Vestoj de jam pasinta jarcent’ ŝirmas lin kontraŭ la ŝira vent’. Frapas ŝin akra anima ŝok’. Ne povas ŝi movi sin el la lok’. Ŝancele iras la vir’ laŭ la bord’ malantaŭ partiga barila pord’. Stumble klopodas li sen trankvil’ tiri kaj levi, sed staras baril’. Levas kaj skuas per brak’ kaj krur’. La ŝtonoj kuŝas fiksitaj al mur’. Li krias kaj ploras el brusta prem’; krias en plor’ kiel kant’ en trem’. * Mi, sklavo al riĉeca ŝajn’, animon vendis por eta gajn’; por jena povra pec’ de ter’ ĵuris mi min al eterna sufer’. Havenon kaj hejmon ne trovas mi. Je nom’ de Jesuo, helpu min Di’. Kiu perfidis dum viv’ en mond’, por tiu sekvas kondamna respond’. Perdiĝis fido, perdiĝis renom’. Troveblas neniu amika dom’. Senvoja nun, kaduka mi! Je nom’ de Jesuo, helpu min Di’. Jen translokiĝis partiga ŝton’ senhoneste de mi pro mon’. Rompiĝis fido, rompiĝis vort’, nun senamika mia sort’. Ne trovos patran sinon mi. Je nom’ de Jesuo, helpu min Di’.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings