JULO
Odd Tangerud translation
Junuloj La duan tagon en temp’ de Jul’ ariĝas por danc’ ĉiu in’ kaj ul’; ĉe panjo ili kunvenas. Kota kaj ŝlima estas la voj’; ĝi kuŝas sub neĝa pluv’ kiel roj’, sed tamen ĉiuj alvenas. Ni scias ja kiel la juna kor’ post zorga penado en taga labor’ sopire al danco tentiĝas. Intensa la gajo kaj kara la ĝoj’, kaj salt’ ĉevalida fariĝas, oh hoj! piedoj planken frapiĝas. Kaj trinkas la knab’ por ioma kuraĝ’; li kante antaŭas kun brila vizaĝ’ la varmajn manojn tenante. Ho hej! svingiĝas la brak’ en feliĉ’, kaj poste saltglitas knabin’ en la vic’, per blankaj dentoj ridante. Kaj ŝvelas ĝoja la juna kor’; foriĝas zorgo kaj pen’ kaj plor’; la vivo soras kaj soros. Ludas l’ animo, ridas l’ okul’, ardas la amo en kor’ de l’ junul’; li jenon ĉiame memoros. Sed kiam abundas troa drinkad’, vekiĝas emo al bru’ kaj batad’. Envenas la Malbonulo. Li sidas angule, ridanta la gap’; finiĝas damaĝo per murda frap’ je ĝojo de l’ Diablulo. Misiras ofte knab’ al mizer’; knabino spertas pri hont’ kaj sufer’; la ĝojofariĝas fiaĵo. Bonmaniere gajiĝu ni, kaj laŭdon donu al nia Di’, donanto de vivo kaj graco.
Festeno Ho — hej! Ludil’! Nun ekludas ĝi, por danca svarm’, kun rid’ en larm’, ho venu, venu knabin’ al mi, ni ludu en ama duo. Kaj longe pudoro fremdigis nin en longa dezir’, en sonĝa sopir’; nun havas vi min kaj mi havas vin. Hoj, kia grandega ĝuo. Memoru fojon sur verda herbej’, jen mi kun falĉil’, jen vi kun rastil’, kaj nian ripozon sur muska ej’, ho, kiaj tagoj de amo! Rigardis mi vin, kaj rigardis vi min, ni ridis en em’ kaj senvorta kompren’; jen pensis mi: mi havos vin, por posta kunviv’ en ĉiamo. Ho mia, vi knabin’, ho atendad’ sen fin’! En mia mens’ min hantas pens’: ke estus ni nun survoje! Solecas mi en ted’ al frida vivo pred’, sed kredas mi: se kunus ni, ne zorgus mi tiomfoje. Hoj hej! ni dancadu ĝis danca fin’! Turniĝas la sun’, turniĝas la Jul’; eksaltas la vir’, postsaltas virin’! Okazas nun ĝustmaniere. Printempon fariĝos alia danc’! Hoj hej kia far’! Hoj hej kia par’! Ni ludos kune en kroma ŝanc’ en ĝojo senhalte, sincere. Kun salt’ kaj ĵet’ ĝis al plafon’ en danc-impet’ laŭ violon’ la forta knab’ per firma kapt’ knabinon nun svingadas. Jen alsturmad’ kun salt’ kaj sku’ en kontuzad’ kun ega bru’; flatanta knab’ pro ŝajn-tentad’ al dolĉa kuŝ’ logadas. Singarda in’ per ridmokeg’ rifuzas ĝin en mokrideg’; bier’ en flu’ kaj sang’ en brul’; ludilo lud-kantadas. * Eksidis Injet’ en malluma angul’, rigardas ŝi murmuradanta; sekreton ŝi vidas pri ĉiu opul’ sovaĝa, dancanta, saltanta. Svarmadas ombrar’, multnombra bestar’, fluganta, rulanta mistera ar’. Dum danco al ĉiu petola hom’ postsekvas nun ombro fidela, kaj blanka aŭ nigra ĉiu fantom’, aŭ hida aŭ eĉ pli malbela. Se eblus la vid’ jen velkus la rid’, kaj turnus sin ili de l’ fia hid’. Jen Topp-Ola Lejte, frizita ĝis mok’, en svinga kondut’ kiel moŝto. Lin sekvas tro-sinestima kok’ kun longaj spronoj kaj vosto. Kun Petro en fid’ kuniras ŝafid’. Al Jo sekvas vulpo, ruzul’ en perfid’. Kun pigra Knut Os, tiu senzorgist’, la porko ja estas kompano. Al Andrias Holand, knabino-ĉasist’, postsaltas virŝaf’ ĉe l’ kalkano. Pro parol’ en velur’ kaj aspekto de pur’ post Svein kuras lupo kun longa krur’. Malzorgan Jens sekvas magra ĉeval’; ĝi vidis nek fojnon nek akvon; kaj urs’ akompanas al forta Lars Val’, Jakobo, li havas nur katon. Kristjano Fendul’ ŝajnigas sin bravul’, sed saltas laŭspure la leporul’. Kun Dik-Mali stumblas grasa porkid’; Babil-Guri havas kaprinon ĉiam helpema al ŝiro kaj pik’. Ĉe-kuŝ-Berit havas hundinon. Al Mari sur Dig’ postsekvas la pig’, al altkoksa Rakel la ĉevalid’. Al Maren kaj Mette kaj Lizabet’ kaj Stine de l’ Mont-Dorsa-Fino kaj Jorina Klopp kaj al Olina Klett postsekvas po unu kokino. La inaĉo de Os kun arĝento sub ŝlos’, ŝin sekvas anser’ kun memfida bros’. Jen dancas vigle la gaja mond’, kaj vibras traboj kaj fostoj, du- kaj kvarpieduloj en rond’; svingiĝas brakoj kaj vostoj. Jen nova bruad’, alsturma kurad’, ensaltas amaso en miriad’! Monta fein’, draŭgo, niks’, gnomin’, hirtharara trol’, svarm’ en skua fol’, nano en kur’ per leĝera krur’ ĉiuloken nun rampadas; mezen en nanar’ sin ŝovas dancantar’; dancon en angul’, ne vidas hom-okul’; kaldrono kaj fritil’, korn’ kaj gnom-ludil’ strangan kanton sonigadas: Akvoguta kluk’, roja murmurad’, uestventa plor’, muĝo de ondad’, vortoj en angul’, sono de flustrad’, fal’ folia susuradas ... Dancu nun, viglu nun, gegrizuloj. Viglu nun, dancu nun, dormas sun’. Lamu nun, saltu nun, gegrizuloj. Saltu nun, lamu nun, hoj! jen Jul’. Bummel, bammel rokadanc’ kaj rammel, montodors’ bluiĝis. Bammel, bummel, rangedanc’ kaj rummel, sun’ kaj lun’ mortiĝis. * Sovaĝe, hej! en anim’ kaj sin’. Hej! turnu vi vin, Hej! svingu vi vin. Eksaltas la vir’, postsaltas virin’, spitante la limon de deco. Vidiĝis ne tia ĉi hurlumhej’ kun svarmo kaj klak’, kun muĝo kaj krak’; portiĝas ulul’ al fora ej’; ebrio kaj frivoleco. Tingel tangel rumladanc’ kaj rangel, krak’ en ursa robo ... Kaj jen la knabo, ho hej kaj hi! tra montara brum’, kaj tra fajra fum’; se volas vi havi min, povos vi; per nur fingra indik’ mi ricevos. Ho! donu la buŝon, ho-ho, ho-hej! Laŭ eta invit’ vi havos en lit’ plej taŭgan ulon el ajna ej’! Vi vidu ke dance li ŝvebos. Tangel tingel vibrodanc’ kaj vingel; bone en ombro dum Julo ... ... ... ... ... * Sidas Injeto en sorĉa tord’ kaj peze el brusto spiras. Nun suben kaj norden drivas la hord’, ĉar troloj kaj homoj miksiras. Velkas la lumoj, kaj obskur’ ĉirkaŭe daŭre densiĝas. Pli da troloj ensturmas en kur’ — kaj saltodanc’ ekludiĝas: Hoj, hoj, kara vi! Vin amas ja mi! Vi ludu kun mi en sudeli-dudelidej. Hoj, hoj, bela vi! Atendu min vi! Mi venas al vi en dudelidej. Loganta in’, vi! Mi turnas min al vi kaj loĝos kun vi en Haŭkeli-Haŭkeli-ej’. Ravega in’, vi! Ekloĝu kun mi! Ŝpinilon turnu vi en Haŭkeli-ej’. Ŝpinu vi harojn, tordu fadenojn, triku vi ŝtrumpojn, surelilej. Al vi mi kantu, por vi mastrumu ame karesu, hudelideja! Tekson ni varpu, trabon ni turnu. Pinon ni brulu! surelilej; lulilo, ĝi knaru, panon ni faru, ni ne avaru elibeja! Mirloga ja vi! amadu kun mi, kaj dancu kun mi en sudeli-dudeli-dej; belega in’ vi, atendu min vi, mi venas al vi en dudeli-dej ... * ... Dolĉe kiel plor’ sonas harp-sonor’; logas ama sent’ kvazaŭ milda vent’; flata la lul’, kiel onda rul’ dormiĝas ĝi en sonĝ-trankvilo; vekiĝas el silent’, ŝvelas en potenc’, kiel ŝaŭm-susur’ en la mar-murmur’; el la dorma ĉarm’ ŝvebas tona svarm’ amovarma, dolĉa trilo ... Jen dancas la gnomo en bela kolor’ kun ringo sur haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor’ dum tonoj ĉirkaŭe vibrantaj. Ravege por vi! Vi loĝu kun mi! Ŝpinilon arĝentan ricevos vi. Ursego bruna mi estas dum tag’ en vastaj arbaroj kuranta, lavanta hararon profunde en lag’ kaj fortajn torentojn vadanta. Mi ludas sur strand’ kaj regas sur land’ ĝis fora montar’ ĉe la vidorand’. Sed kiam proksimas la meznokta hor’, kaj montoj englutis la tagon, la am-melodion vi aŭdas el for’, plej mildan, sorĉantan logadon. Venigas vi min, kaj serĉas mi vin por dormo sur brak’ de mia amikin’. Vi sidu en silko kaj brila arĝent’ en Blua-Mont’ fianĉino. Neniam plu venos tag’ de lament’, peliĝos ĉagreno el sino. Ravege por vi! Vi loĝu kun mi! Ŝpinilon arĝentan ricevos vi. Li manon palbluan etendas al ŝi. Ŝi tremas pro tim’ je la tuŝo. Sed kiam ŝi donus kison al li, sin montras la rata buŝo. «Jesuo!» — Injet’ en sven’ sur benket’ kun nom’ de l’ savanto en sava pet’.