← Table of contents
Hermano kaj Doroteo

VIII. Melpomene.

Benno Küster translation

Hermano kaj Doroteo.

Ili nun iris renkonte al suno la malleviĝanta, Kiu sin, jam avizante fulmtondron, profunde en nuboj Kaŝis kaj el la vualo jen tien, jen tien ĉi lumis Super la kampojn per flamaj kaj suspektigantaj radioj. „Ke ne alportu la nun minacanta vetero pluvegon“, 5 Diris Hermano, „kaj hajlon, ĉar bela ja estos rikolto.“ Kaj pri la greno altkreska kaj ŝanceliĝanta ekĝojis Ili nun, kiu la altajn paŝantajn staturojn atingis Preskaŭ. Sed jen Doroteo al l’ akompananto parolis: „Baldaŭ, bonulo, al kiu precipe mi ŝuldas afablan 10 Sorton kaj hejmon, ha, dume ekstere ventego minacas Ĉiujn aliajn senhejmajn, instruu min pri la gepatroj, Kiujn fervore servadi mi estas volema; se iu Konas la mastron, li povas al li pli facile sufiĉi, Se li pripensas la aĵojn al tiu laŭŝajne plej gravajn 15 Kaj deziratajn de li plej volonte aŭ jam destinitajn. Tial ekdiru: Kiamaniere mi gajnos la patron Kaj la patrinon?“ La bona prudenta junulo respondis: „Certe vi estas tutprava, vi kara, perfekta knabino, Ke vi unue demandas pri de la gepatroj proprecoj. 20 Vere! Ĉar vane mi penis ĝis nun kontentigi la patron, Kiam mi zorgis pri nia mastraĵo samkiel pri mia, Frue, malfrue la kampon, vinmonton kaj ĉion prizorgis. Mian patrinon mi ja kontentigis, ŝi sciis min ŝati. Ankaŭ ŝi vin el la plej diligentaj knabinoj preferos, 25 Se vi mastrumos en domo, pensante zorgadi la vian. Tia ne estas la patro; la ŝajnon li ankaŭ estimas. Bona knabino, ne trovu min tute senkora, sensenta, Ke mi la patron al vi, fremdulino, malkaŝe priskribas: Ja, mi ĝin ĵuras, ke estas la fojo unua, ke tia 30 Diro memvole forlasas la langon, alie silentan. Sed vi ja logas el brusto la mia nun ĉiun konfidon. Kelkan ornamon postulas en vivo la patro, la bona, Ankaŭ li signojn eksterajn de l’ amo, estimo deziras; Eble li estus kontenta pri ia malbona servisto, 35 Kiu lin scias flateti, kaj eĉ malfavorus pli bonan.“ Ĝoje al tio ŝi diris, samtempe la paŝojn rapidajn Nun facilmove sur vojo mallumiĝadanta ankoraŭ Duobligante: „Mi certe esperas ilian kontenton; Ĉar la patrina sentado egalas al mia esenco, 40 Kaj la eksteran ornamon mi ŝatas de l’ tempo infana. Niaj najbaroj, la Frankoj, tre ŝatis en tempoj pli fruaj Homĝentilecon, ĝi estis kaj al nobeluloj kaj burĝoj Kaj vilaĝanoj mempropra, kaj ili ĝin plu rekomendis. Tiel ja ankaŭ ĉe ni Germanflanke esprimis l’ infanoj 45 Per manokisoj kaj genufleksetoj matene kutime Benodezirojn al siaj gepatroj kaj estis modestaj Tage. Ja, kion mi lernis kaj de l’ infaneco kutimis, Kion la koro ordonas—mi ĉion al patro plenumos. Sed kiu nun al mi diros: Kiamaniere kondutu 50 Poste mi mem en rilato al vi, la estonta domestro?“ Tiel ŝi diris kaj ili ĵus sub la pirujo alvenis. Brilis belege la luno, la plena, de l’ vasta ĉielo; Baldaŭ noktiĝis kaj tute kovriĝis la lasta sunbrilo. Antaŭ la du jen kuŝadis amaso da lumoj taghelaj 55 Kaj la ombregoj de l’ nokto malluma. Hermano aŭskulti Ŝian afablan demandon volonte en ombro de tiu Arbo belega, sur loko de li plej amata, kaj kiu Vidis ankoraŭ hodiaŭ la larmojn pri l’ elpelitino. Kiam nun ili sidiĝis, por ankaŭ malmulte ripozi, 60 Diris l’ amanta junulo, la manon la ŝian prenante: „Lasu paroli la koron, libere obeu ĝin ĉiel“. Sed li ne pluan parolon riskemis—la horo ja ŝajnis Esti favora—li timis nur ŝian trofruan rifuzon. Ha! Kaj li sentis la ringon ĉe l’ fingro, doloran la signon. 65 Ili do sidis nun kune trankvile, silente. Komencis Jen la knabino: „Ha, kiel dolĉega mi trovas la belan Brilon de luno! Ĝi al la klareco de l’ tago similas. Tie en l’ urbo mi vidas tutklare la domojn kaj kortojn, Ĉe la frontono fenestron; facile mi nombrus la vitrojn.“ 70 „Kion vi vidas,“ respondis al tio la gaja junulo, „Nia loĝejo ja estas, en kiu mi vin nun kondukos, Kaj la fenestro ĝi estas fenestro de mia ĉambreto, Kiu kredeble fariĝos la via; ni ŝanĝos en domo. Tiuj ĉi kampoj, la maturiĝantaj al posta rikolto, 75 Estas la niaj; ĉi tie en ombro ni poste ripozos! Sed ni nun iru malsupren tra nia vinmonto, ĝardeno; Ĉar, vidu, alproksimiĝas jam la fulmotondro gravega, Tie sentondre fulmante, kovronte la ĉarman plenlunon.“ Ili ekstaris kaj migris malsupren la kampon nun plue 80 Tra la grandega grenaro, ĝojante pri l’ nokta klareco, Al la vinmonto alvenis kaj en malhelaĵon eniris. Tie ĉi ŝin li gvidadis malsupren la multajn plataĵojn, Kiuj kuŝadis tutnepretigite jam kiel ŝtonŝtupoj. Ŝi malrapide malsupren paŝadis, la manon sur liaj 85 Ŝultroj, kaj tra l’ foliaro la luno tremanta rigardis, Antaŭ ol ĝi nun kovrite de nuboj la paron relasis En malhelaĵo, sur ilin. Li zorge kaj forte subtenis Ŝin. Sed ŝi neinformite pri l’ vojo kaj krudaj ŝtonŝtupoj Unu maltrafis; tuj krakis piedo; ŝi estis falonta. 90 Tuj la zorgema junulo sin turnis, etendis la brakon Kaj l’ amatinon starigis; sed ŝi malleviĝis malpeze Al li sur ŝultron; jen brusto al brusto kaj vango al vango Ambaŭ. Kaj tiel li staris, rigide, ja kiel marmoro, Kaj sin regante li ŝin ne alpremis pli forte; li kontraŭ 95 Ŝian pezaĵon apogis sin. Jen li sentadis la ĉarman Ŝarĝon, de l’ koro varmecon, la spiron balzaman de lipoj, Portis kun vira sentado la bravan, heroan virinon. Tamen ŝi kaŝis doloron kaj diris la vortojn ŝercantajn: „Tio signifas ĉagrenon—la homoj dubemaj parolas— 100 Se la piedo, la domeniranta, proksime de l’ sojlo Krakas; mi estus ja nun dezirinta pli bonan versignon! Iom restadu ni, por ke vin ne la gepatroj mallaŭdu Pro l’ servistino lamanta, kaj ŝajnu vi mastro malbona.“

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings