IV. Euterpe.
Benno Küster translation
Patrino kaj filo.
Tiel la viroj tre vigle parolis. La bona patrino Dume iradis, por antaŭ la domo komence serĉadi Sur la ŝtonbenko la filon, sur kiu li sidis kutime. Sed ne trovinte lin tie ŝi iris al stalo, por vidi, Ĉu li la virajn ĉevalojn, la belajn, persone provizos, 5 Kiujn li junaj aĉetis kaj ne al fremdulo konfidis. Sed la servisto parolis: „Li iris en vian ĝardenon.“ Tiam rapide trapaŝis ŝi ambaŭ la vastajn domkortojn, Preter la staloj kaj bonkonstruitaj garbejoj, eniris En la ĝardenon nun, etendiĝantan ĝis muro de l’ urbo, 10 Paŝis tra ĝi kaj ekĝojis pri ĉia kreskado, starigis Tuj apogilojn bonorde, sur kiuj la branĉoj plenegaj De la pomujo kaj de la pirujo fruktportaj kuŝadis, Ankaŭ forprenis tuj kelke da raŭpoj de l’ bela brasiko, Ĉar laborema virino ne faros eĉ unu vanpaŝon 15 Tiel ŝi estis veninta al fino de l’ vasta ĝardeno Nun ĝis la laŭbo kovrita de loniceraro; ne trovis Tie ŝi lin kaj nenie ŝi vidis lin en la ĝardeno. Sed fermetita nur estis pordeto nun, kiun de laŭbo Iam kun tute aparta permeso tra l’ muro de l’ urbo 20 Estis rompinta prapatro, la tre honorinda urbestro. Kaj oportune ŝi tiel nun iris trans foson tutsekan, Kie ĉe l’ strato la bonĉirkaŭita vinmonto pli krute Tuje stariĝas kaj sian ebenon alturnas al suno. Tiun ŝi nun suprenpaŝis kaj ĝojis irante pri l’ multo 25 Da vinberaroj apenaŭ kaŝantaj sin sub la folioj. Per foliaro kovrita kaj ombra la alta mezvojo Supren kondukis sur ŝtupoj el nepretigitaj plataĵoj. Pendis beraroj de l’ vino „Bonnoblo“ kaj de l’ muskatvino Tie ĉi, kaj ruĝetbluaj, aparte grandegaj, apude, 30 Ĉiuj zorgeme plantitaj, por gastan deserton ornami. Sed izolitaj vintrunkoj surstaris l’ alian montparton Kun pli malgrandaj beraroj donantaj la vinon ĉarmegan. Tiel ŝi nun suprenpaŝis ĝojante jam pri la aŭtuno Kaj la festtago, en kiu ĉi tie la homoj gajege 35 Berojn kolektos kaj frapos piede, per mosto plenigos Ĉiujn barelojn, en kiu vespere ĉi ĉie fajraĵoj Lumos kaj krakos honore al tiu plej bela rikolto. Pli malkviete ŝi iris, post kiam ŝi vokis la filon Du- aŭ trifoje, kaj sole revenis multfoje la eĥo, 40 Kiu nun tre babileme sonoris de l’ turoj de l’ urbo. Ĉar ŝi neniam bezonis lin serĉi; li malproksimiĝis, Ne ĝin dirinte, neniam, por ke li detenu la zorgon Pri malfeliĉa okazo de sia amanta patrino. Sed ŝi esperis ankoraŭ lin jen sur la vojo eltrovi, 45 Ĉar de l’ vinmonto pordetoj, la supra kaj ankaŭ malsupra, Ja malfermitaj nun estis. Ŝi plue eniris la kampon, Kiu ebene kaj vaste la dorson de l’ monto plenkovris. Ĉiam ankoraŭ ŝi iris sur propra kamparo kaj pri la Propra semaĵo ekĝojis kaj pri la belega grenaro, 50 Balanciĝanta fortike kaj ore sur ĉiu loketo. Plue la limovojeton laŭlonge de l’ kampoj ŝi paŝis Kaj sin direktis al tiu grandega pirujo, staranta Sur la monteto ĉe limo de l’ kampoj de ŝia bieno. Kiu ĝin plantis? neniu ĝin sciis; ĝi estis videbla 55 Vaste ĉirkaŭe, kaj estis tre famaj la fruktoj de l’ arbo; Sub ĝi kutime la grenrikoltistoj kun ĝojo tagmanĝis, Kaj la paŝtistoj la bestojn gardadis, ĝuante la ombron; Benkoj el ŝtonoj, per herbo kovritaj, troviĝis ja tie. Kaj ne eraris ŝi; tie trankvile sidadis Hermano 60 Sin apogante per brakoj kaj transen li ŝajnis rigardi Al la montaro; li turnis la dorson al sia patrino. Al li senbrue ŝi glitis kaj tuŝis mallaŭte la ŝultron. Tuj li rapide sin turnis: jen larmojn de l’ filo ŝi vidis. Embarasite li diris: „Patrino, ho, vi min surprizas!“ 65 Kaj li forviŝis la larmojn, honteme li kaŝis molecon. „Kiel? vi ploras, Hermano?“ rediris ŝi, ektimigite: „Mi vin ne konas hodiaŭ! Neniam mi vidis vin tia! Diru nur, kiu premegas la koron al vi kaj vin urĝas, Tie ĉi sidi solece, kaj kaŭzis la larmojn maloftajn.“ 70 Sed la bonega junulo ŝajnigis sin tute trankvila. „Tiu“, li diris, „ja koron rigidan posedus, verdire, Kiu hodiaŭ ne sentus de l’ forelpelitoj mizeron. Tiu neĝuste eksentus nun, kiu ne zorgus pri sia Propra bonfarto kaj pri la bonstato de sia patrujo. 75 Kion hodiaŭ mi vidis kaj aŭdis, min forte kortuŝis; Nun mi eliris kaj vidis la vastan belegan pejzaĝon, Kiu ĉirkaŭe jen antaŭ ni kuŝas sur fruktaj montetoj, Ankaŭ mi vidis la grenon orflavan nun baldaŭ maturan, Riĉan fruktaron, al ni promesantan tutplenajn grenejojn. 80 Sed, ho ve! kiel proksimaj nun estas malbonaj fremduloj; Nin la ondegoj de l’ Rhein-o ja ŝirmas; sed ondoj kaj montoj Ne la teruran popolon fulmtondre venontan detenos! Ĉar la junulojn kaj eĉ maljunulojn el ĉie kunvokas Ili kaj iras antaŭen fortege kaj ankaŭ la morton 85 Tiu amaso ne timas; tuj post ĝi postvenas alia. Ha! kaj Germano ne hontas nun dome restadi kaj eble Tion eviti esperas li, kio nun ĉion minacas! Kara patrino, mi diras al vi, ke mi nun ĉagreniĝas, Ke liberiĝis mi tiam, dum oni elektis aliajn 90 Burĝojn al servo milita. Mi estas ja via solulo Kaj vi posedas tre grandan bienon kaj gravan metion; Sed ĉu ne estus pli bone por mi, kunbatali ĉe limo Tie, ol tie ĉi malliberecon mizeran atendi? Ja, la sentado min tute vivigis kaj pleje interne 95 Nun ekmoviĝas kuraĝo kaj granda celemo, por vivi Pro la patrujo kaj morti kaj doni bonegan ekzemplon. Vere, se niaj Germanaj junuloj kuniĝus, la fortaj, Apud la limo por nun kontraŭstari al tiuj fremduloj, Certe, ha, ili neniam enirus la belan hejmteron, 100 Nek forkonsumus en nia ĉeesto la fruktojn de l’ kampoj, Kaj ne komandus la virojn kaj rabus virinojn, knabinojn! Vidu, patrino, mi nun decidiĝis profunde, ekfari, Kio nun ŝajnas prudenta kaj ĝusta al mi; ĉar verdire, Kiu trolonge pripensas, ne ĉiam plej bone sukcesos. 105 Tial mi nun ne revenos, sed iros de tiu ĉi loko Urbon kaj tiun ĉi brakon kaj tiun ĉi koron transdonos Al militestro, por ankaŭ servadi al nia patrujo. Tiam la patro do diru, ĉu ne de l’ honoro eksento Ankaŭ vivigas min, ĉu mi ne volas pli alten celadi.“ 110 Nun la prudenta kaj bona patrino respondis gravege, Larmojn sekretajn, facile al ŝi eliĝantajn, verŝante: „Kio, Hermano, en vi aliiĝis, en via animo, Ke vi ne kiel hieraŭ kaj ĉiam al via patrino Tute libere parolas kaj vian deziron esprimas? 115 Se nun alia ekaŭdus ĉi tion, li, vere, treege Laŭdus vin, ankaŭ laŭdegus l’ intencon ja kiel plejnoblan, Sed nur logite de via gravega parolo kaj diro. Sed mi mallaŭdas vin nur, ĉar mi konas vin certe plibone, Koron la vian vi kaŝas; pri io alia vi pensas. 120 Ĉar mi ja scias, ne logas vin iaj tamburoj, trumpetoj, Vi ne deziras vidigi vin al la knabinoj soldato. Via destino ja, kiel ajn estas vi brava kaj bona, Estas, mastrume la domon konservi, la kampon provizi. Tial konfesu do: kio vin trudas al tiu decido?“ 125 Tuj serioze la filo: „Patrino, vi certe trompiĝas. Estas egalaj neniam la tagoj; junulo viriĝas Ofte sekrete pli bone ol en la bruego de l’ vivo Ŝanceliĝanta, sovaĝa, en kiu pereis kelkiu. Se ajn trankvila mi estas kaj estis, nun tamen naskiĝis 130 Koro en mi, malamanta l’ aferojn maljustajn, malbonajn, Ankaŭ mi scias tre bone nun diferencigi mondaĵojn; Kaj la laboro fortigis treege piedojn kaj brakojn. Ĉio ĉi estas vereca, kuraĝe mi tion certigas. Tamen sed prave vi nun min mallaŭdis, patrino, kaj kaptis 135 Min ĉe paroloj duone nur veraj, duone ŝajnigaj. Ĉar mi konfesas ja, ne la proksima danĝero min vokas El la gepatra bieno kaj ne la altega deziro, Helpi al mia patrujo, kontraŭi al la malamikoj. Estis nur vortoj, ĉar ili nur antaŭ vi estis kaŝontaj 140 Ĉiujn eksentojn al mi disŝirantajn la koron malgajan. Tial min lasu, patrino! ĉar mi en la koro konservas Vanajn dezirojn, kaj vane pasadu nun mia vivado. Bone mi scias ja: La unuopa sin mem malutilas, Sin dediĉante, se ne al ĉiomo sin ĉiuj aligas.“ 145 „Ĉiam daŭrigu nur“—tiel instigis la sperta patrino— „Ĉion rakontu al mi, la gravegan kaj ankaŭ negravan, Ĉar koleriĝas la viroj, pripensas nur ĉiam la laston, Ia baraĵo facile do ilin depuŝas de l’ vojo; Sed la virino nur estas kapabla por trovi rimedojn, 150 Migras eĉ vojon malrektan por lerte intencon plenumi. Diru nur ĉion, pri kio vi nun kortuŝiĝis troforte, Kiel neniam, kaj kial la sango en vi ekscitiĝis, Kial malvole en viaj okuloj la larmoj montriĝas.“ Jen la junulo sin tute al sia doloro transdonis 155 Kaj ĉe la brusto de sia patrino ploregis kaj diris: „Vere, hodiaŭ la diroj insultaj de l’ patro ofendis Min, sed neniam mi tion meritis, ne nun nek antaŭe, Ĉar la gepatrojn honori de ĉiam mi kore penadis, Kaj al mi ŝajnis neniu pli esti prudenta kaj saĝa, 160 Nepre ol vi nur, l’ infanon malkleran, min, ĉiam gvidintaj. Multon mi vere suferis de l’ gekunludantoj iamaj, Ili ja ofte repagis per ruzo nur mian bonvolon; Ofte mi ankaŭ ne venĝis la ĵetojn kaj batojn de ili; Sed kiam ili ekmokis la patron, dimanĉe per paŝo 165 Inda kaj grava el nia preĝejo venantan, kaj ridis Pri la rubando de l’ ĉapo, pri l’ floroj de lia domrobo, Kiun li portis gravege, kaj ni fordonacis hodiaŭ: Miaj du manoj terure pugniĝis; jen tutfurioze Ilin mi tuje atakis kaj batis blindule kaj trafis, 170 Tute ne, kien, vidinte. Nun ili ploregis kun sangaj Nazoj, forsaltis pro batoj kaj miaj piedoj frapantaj. Tiel mi kreskis, grandiĝis, kaj multon suferis de l’ patro, Kiu anstataŭ aliaj min ofte per vortoj insultis, Kiam dum konsilantara kunsido lin io ekscitis; 175 Kaj mi suferis pro ĉiuj ruzaĵoj de liaj kolegoj. Ofte vi mem min bedaŭris, ĉar multon mi ĉiam toleris, Ĉiam peninte honori bonfarojn de miaj gepatroj, Kiuj nur zorgis pripense, bienon kaj havon riĉigi Nian kaj ofte rezignis, por ŝpari nur por la infanoj. 180 Sed, ho, ne sola ŝparado, por ĝui pli poste, feliĉon Faras, kaj ankaŭ ne l’ aro ĉe l’ aro kaj kampo ĉe kampo, Kiel praktike kaj bele eĉ ankaŭ la kampoj kuniĝas. Ĉar maljuniĝas la patro, kaj ankaŭ mi, filo, sen ia Ĝojo pri l’ taga vivado kaj nur kun la zorgo pri morgaŭ. 185 Diru al mi kaj malsupren rigardu jen, kiel belege Kuŝas la riĉa kamparo kaj sube vinmonto, ĝardeno, Tie la staloj kaj niaj garbejoj, la bela komplekso! Sed kiam tie mi vidas la postan dometon, jen, kie En la frontono vidiĝas al ni la fenestro de mia 190 Gaja ĉambreto, kaj mi rememoras pri l’ tempoj, en kiuj Ofte mi nokte atendis la lunon, matene la sunan Lumon, ĉar por mi sufiĉis malmulta saniga dormado: Sed nun al mi ekaperas nur nepre solecaj la ĉambro, Nia ĝardeno kaj korto kaj kampoj belegaj vastegaj; 195 Ĉio nun estas dezerta, ĉar mankas al mi la edzino.“ Sed nun post tio la bona patrino prudente respondis: „Vi ne pli multe deziras, Hermano, ol mi kaj la patro, Hejmen konduki al vi fianĉinon, ke l’ nokto fariĝu Bela duono por vi de la vivo, kaj ĉia laboro 200 Tage fariĝu al vi pli libera. Ni ĉiam konsilis Vigle, ja preskaŭ vin puŝis, elekti knabinon plej baldaŭ. Sed mi ja scias kaj ankaŭ la koro nun laŭte ripetas: Kiam ne venas la horo la ĝusta, la ĝusta knabino Ne nun vidiĝas, nur tre malproksime elekto restados, 205 Kaj des pli multe superas la timo, elekti malĝustan. Mi al vi diras, Hermano, ke vi jam elektis, mi kredas; Ĉar korfrapita vi estas kaj pli ol kutime sentema. Rekte konfesu nur, ĉar la animo jam ĝin al mi diras: Estas la forelpelita knabino; vi tiun elektis.“ 210 „Kara patrino, tutprave!“, respondis virece Hermano, „Jes, ŝi nur estas kaj se ne hodiaŭ fianĉe mi gajnos Ŝin, ŝi foriros kaj nun malaperos, kredeble por ĉiam En la milita konfuzo kaj en la malĝoja vagado. Ĉiam tutvane, patrino, la riĉa bieno prosperos 215 Por mi, kaj estos benitaj nur vane la jaroj venontaj. Antipatiaj ja estos la domo kaj nia ĝardeno; Ho, mem la amo patrina konsolos ne min kompatindan. Ĉar, mi eksentas, la amo disigas tuj ĉian kuniĝon, Kiam ĝi kreas la novan; nek sole knabino forlasas 220 Siajn gepatrojn, sekvante la viron de ŝi elektitan, Ankaŭ junulo forgesas patrinon kaj patron, vidante La forirantan knabinon, korege de li adoratan. Tial mi iros nun, kien min la malespero instigas! Nun ja la patro parolis la vortojn por mi decidigajn, 225 Kaj ne la domo gepatra plu estos la mia, se l’ patro Tiun knabinon forpuŝos, je kiu mi sole edziĝos.“ Tuj nun rapide respondis la bona prudenta patrino: „Kiel ŝtonegoj jen staras du viroj amataj kontraŭe! Kun obstinega fiero neniu aliras l’ alian, 230 Ambaŭ rifuzas paroli, unue esprimi bondiron. Tial mi diras, Hermano, ankoraŭ mi kore esperas, Ke li al vi ne rifuzos ŝin, se ŝi fidela kaj bona, Kvankam malriĉa, eĉ kiam decide li tion esprimis. Kelkon ja, koleriĝante, li ofte parolas kaj tamen 235 Tion ne efektivigas; li ankaŭ nun ne kontraŭstaros. Sed li postulas infanan bondiron kaj povas postuli; Estas li patro. Ni scias, ke lia kolero post manĝo, Kiam li forte parolas kaj pri la aliaj rezonoj Dubas, ne estas gravega, ĉar tiam la vino grandigas 240 Lian memvolon kaj igas, ke li ne komprenas la dirojn De la aliaj, li aŭdas kaj sentas ja tiam sin mem nur. Sed la vespero alvenas; kaj estas finitaj la multaj Konversacioj nun inter li mem kaj la paroladintoj. Vere li pli malseveras, tuj kiam la ebrieteco 245 Tute foriĝis kaj li maljustaĵon faritan nun sentas. Venu, ni riskos ĝin tuj; nur la tuja riskado sukcesas. Kaj ni bezonas ja liajn amikojn, ankoraŭ konvene Ĉe li sidantajn, precipe nin helpos la pastra sinjoro.“ Tiel ŝi vigle parolis kaj de l’ ŝtonsidejo leviĝis 250 Manon prenante de l’ filo, bonvole sekvanta. Silente Ambaŭ malsupren foriris, pensante la gravan projekton.