← Table of contents
Hermano kaj Doroteo

V. Polyhymnia.

Benno Küster translation

La kosmopolito.

Ili triope ankoraŭ kunsidis kaj interparolis, Apud la pastra sinjoro la apotekisto ĉe l’ mastro; Ĉiam ankoraŭ la konversacio nun estis la sama, Kiu turniĝis multoble jen tien kaj reen, jen ĉien. Sed nun la pastro bonege respondis kun bela indeco: „Mi ne protestos vin! Tion mi scias, ke l’ homo aspire 5 Ĉiam al io pli bona; kaj, kiel ni vidas, li ankaŭ Celas al io pli alta, almenaŭ li serĉas la novan. Sed ne tromulton postulu! Ĉar krom la dirita sentado Ankaŭ donacis al ni la naturo la emon, persisti Je la malnova kaj ĝoji pri longe provita kutimo. 10 Ĉiu natura kaj ankaŭ prudenta estado bonestas. Multon deziras la homo, sed fakte bezonas malmulton; Estas mallongaj la tagoj, malvasta la sorto de l’ homoj; Tiun neniam mallaŭdis mi, kiu sen ia ripozo Ĉiam ageme tra l’ maro kaj stratoj de l’ mondo vagadas, 15 Ne laciĝante, kuraĝe, kaj ĝojas pri ĉia profito Amasiĝinta riĉege por li kaj la liaj ĉirkaŭe. Sed ankaŭ tiun mi ŝatas, verdire, la burĝon trankvilan, Kiu silente trapaŝas la patran heredon kaj lerte, 20 Kiel sezono postulas, laboras sur sia kamparo. Ne ĉiujare al li aliiĝas la tero, kaj l’ arbo, Ĵus nur plantita, ne siajn branĉbrakojn etendas ĉielon Tute rapide kaj tuj ornamite per multaj floretoj. Ne, tia viro bezonas je pacienceco, kaj ankaŭ 25 Ĉiam je sento pureca, trankvila, je ĝusta prudento; Ĉar li konfidas nur semojn malmultajn al tero nutranta, Kaj li penadas nur bestojn malmultajn profite kreskigi, Sole ja lia pensado koncernas aferojn utilajn. Al feliĉulo nur donis naturo tielan sentadon! 30 Ĉiujn nin nutras li. Benon al burĝo de urbo malgranda, Kiu kunigas kamparan metion kun urba metio! Sur li ne pezas la premo, sub kiu timeme kampulo Zorgas, kaj lin ne konfuzas la zorgo de l’ burĝoj avidaj, Kiuj sen havo kutimas nur ĉiam imiti pli riĉajn 35 Klasojn de samurbanaro; precipe virinoj, knabinoj. Tial do benu trankvilan penadon de l’ filo kaj ankaŭ Lian edzinon, la samideanan, de li elektotan.“ Tiel la pastro. Nun kune la filo kun sia patrino Ĉambron eniris; ŝi manekondukis lin antaŭ la patron 40 Kaj nun parolis: „Dum ofte jam, patro, ni interbabilis, Ĝoje ni pensis pri l’ tago venonta, en kiu Hermano, Fianĉineton estontan trovinte, nin fine ĝojigus! Tien kaj reen ni pensis; jen tiun knabinon proponis Ni, jen ĉi tiun, al li babilante gepatre kaj zorge. 45 Vidu, nun venis la tago; al li la ĉielo kondukis Nun fianĉinon kaj certe la koro nun mem decidiĝis. Tiam ĉu ni ne konsentis, ke iam li sole elektu? Ĉu vi ne antaŭ ne longe deziris, ke li por knabino Sentu afable kaj vigle? Nun estas veninta la horo! 50 Ja li eksentis, elektis kaj vire nun mem decidiĝis. Tiu knabino jen estas, la fremda, al li renkontinta. Donu aprobon pro ŝi, aŭ li restos, laŭĵure, fraŭlulo.“ Ankaŭ la filo parolis: „Konsentu do, patro! La koro Ĝuste kaj pure elektis; ŝi estos plej inda filino.“ 55 Sed ĉar la patro silentis, la pastro rapide sin levis Kaj nun parolis: „Jes, nur la momento decidas pri l’ vivo Kaj pri la sorto, la tuta, de l’ homo; ĉar ankaŭ ja estas Ĉiu decido post konsiderado eĉ longa nur kreo De la momento; saĝulo do sole la ĝustan ektrovas. 60 Ĉiam danĝere ja estas, apude pripensi ĉi tion Ĉe l’ elektado, aŭ tion, kaj tiel konfuzi la senton. Pura li estas, Hermano—; mi konas lin de la naskiĝo; Li ne etendis la manojn al tio aŭ tio ĉi; kion Li ĉu junulo ĉu knabo deziris, konvena ĝi estis. 65 Vi ne ekmiru timeme, ke nun jam subite okazis, Kion vi longe deziris. La formo de via deziro Al vi alia aperas nun, ol vi antaŭe imagis. Ĉar la deziroj ja mem al ni kaŝas la celon de l’ volo; Venas de supre la donoj en sia natura apero. 70 Ne la knabinon malŝatu, unue movintan la koron Puran de l’ filo amata, prudenta kaj bona, Hermano. Ho feliĉulo, al kiu unua jam la amatino Sekvas, al kiu la ĉarma sopiro ne svenas fantome. Lia aspekto ja montras, ke nun decidiĝis la sorto. 75 Vera inklino virigas junulon, lin faras matura. Li ŝanĝanima ne estas; mi timas, se tion rifuzos Vi, li pasigos la jarojn plej belajn dum vivo malgaja.“ Tuje post tio la apotekisto, al kiu jam longe Volis la vorto desalti de lipoj, pripense respondis: 80 „Ni tiufoje do ankaŭ nur iru sur meza la vojo! Nur malrapide rapidu! Devizo jen jam de Aŭgusto Imperiestro. Volonte mi servos al karaj najbaroj Kaj per malgrava kapablo vin helpos por via utilo; La junularo precipe bezonas, ke oni ĝin gvidu. 85 Lasu eksteren min nun! La knabinon mi volas esplori, La komunumon demandi, en kiu ŝi vivas konata. Tiel facile neniu min trompos; mi scias esplori.“ Tiam la filo respondis tuj vigle per vortoj rapidaj: „Faru, najbaro, ĝin! Iru, demandu, sed kore mi petas, 90 Ke la sinjoro, la pastro, troviĝu en via proksimo; Tiel du viroj indegaj atestos malkaŝe kaj ĝuste. Patro, ŝi certe devenas de bonaj gepatroj kaj ŝi ne Vagas tra landoj serĉante nur aventuraĉojn, kaj ŝi ne Ruze klopodas delogi kaj gajni senspertan junulon. 95 Ne, nur la sorto terura de la pereiga milito, Kiu detruas la mondon kaj eĉ konstruaĵojn firmegajn Levis el fundo, senhelpe elpelis la virtan knabinon. Ĉu ne mizere nun vagas ranguloj de alta deveno? Princoj forkuras en fremdaj vestaĵoj, kaj reĝoj ekzile 100 Vivas. Ho, oni ŝin ankaŭ nun tiel elpelis el lando, Ŝin, la plej bonan; ja ŝi forgesante la propran mizeron Helpas l’ aliajn kaj estas senhelpa ankoraŭ helpema. Estas mizero, ĉagreno grandegaj, tra l’ mondo irantaj; Povus ne ankaŭ fariĝi feliĉo el tiu mizero, 105 Ke en la brako de l’ fianĉineto, edzino fidinda, Benus militon mi, kiel vi mem la pasintan brulegon?“ Tiam respondis la patro per akcentigata parolo: „Kiel do nun liberiĝis, Hermano, la lango, konstante, Longe en buŝo ligita kaj nur moviĝinta malofte! 110 Tion hodiaŭ mi spertas, kaj tio minacas al ĉiu, Ke la patrino volonte la volon de l’ filo favoras Milde, indulge, kaj ĉiu najbaro fariĝas partia, Kiam nur oni atakas la patron aŭ ankaŭ la edzon. Sed mi ne volas vin nun kontraŭstari, ĉar kion utilus? 115 Ĉar mi jam vidas antaŭe ĉi tie nur larmojn, obstinon. Iru kaj provu kaj domen konduku en nomo de Dio Tiun filinon! Se ne, jen li tiun knabinon forgesu!“ Tiel la patro. Sed tuje la filo elvokis ĝojgeste: „Antaŭ vespero ankoraŭ filino plej bona ĉeestos, 120 Kiel ŝin viro prudenta elektas plej taŭga edzino. Tiam ŝi ankaŭ fariĝos feliĉa, mi tion esperas. Ja ŝi eterne min dankos, ke anstataŭante gepatrojn Vin mi redonis al ŝi kaj prudente ŝi tion komprenos. Sed mi ne plue prokrastos, mi tuj la ĉevalojn aljungos 125 Kaj la amikojn kondukos eksteren en ŝian proksimon; Sole l’ amikojn laŭ propra prudento mi lasos agadi Kaj, mi ĝin ĵuras, mi tute ilian decidon obeos, Kaj ne pli frue mi vidos ŝin, ĝis ŝi fariĝis la mia.“ Tiel eksteren li iris, kaj dume l’ aliaj l’ aferon 130 Gravan saĝece pripensis kaj konsiderante pritraktis. Sed rapidegis Hermano al stalo, en kiu troviĝis Liaj kuraĝaj ĉevaloj kaj manĝis la puran avenon, Fojnon la sekan kaj sur la plej bona herbejo tranĉitan. Tiam rapide al ili enmetis li ŝtalenbuŝaĵon 135 Brilan, li tiris rimenojn tra bukoj, la arĝentumitaj, Tiam almetis li longajn pli larĝajn rimenkondukilojn Kaj elkondukis la bestojn en korton, sur kiun servisto Jam la kaleŝon bonvole alŝovis, timonon tirinte. 140 Ili aljungis per ŝnuroj fortikaj al tiu kaleŝo Tiam bonorde la fortajn, facile tirantajn ĉevalojn, Poste Hermano ekkaptis la vipon kaj nun veturigis. Kiam l’ amikoj okupis la vastajn sidbenkojn, ruliĝis La veturilo rapide for sur la pavimo de l’ urbo, Kaj ĝi postlasis la murojn kaj turojn, la novblankigitajn. 145 Tiel Hermano veturis al tiu konata ŝoseo Nun senprokraste, rapide, de l’ monto malsupren kaj supren. Sed kiam li nun ekvidis la turon de tiu vilaĝo, Kaj jam proksime troviĝis la domoj ĝardenĉirkaŭitaj, Li tuj ekpensis haltigi surstrate nun siajn ĉevalojn. 150 De l’ serioza mallumo de altaj tilioj ombrita, Kiuj jam enradikiĝis ĉi tie dum kelkaj jarcentoj, Estis vastega herbejo, verdanta, de herboj kovrita, Antaŭ l’ vilaĝo, gajejo kampara kaj por la urbanoj. Nur malprofunde fosita troviĝis sub arboj la puto. 155 Dum la irado sur ŝtupoj malsupren, jen ŝtonaj sidbenkoj Ĉirkaŭmetitaj ĉe fonto vidiĝis; ĝi fluis senĉese, Nur borderita malalte, facile ĉerpebla kaj pura. Tie en ombra mallumo Hermano decidis haltigi Kun veturilo la fortajn ĉevalojn. Kaj tiel farinte 160 Li nun parolis: „Eliru, amikoj kaj iru, por ke vi Baldaŭ sciiĝu, ĉu vere ŝi indas la manon de mi ja Ame donatan! Mi kredas ĝin certe; vi diros nenion Novan pri ŝi; se mi sole nun agus, mi irus rapide Tien kaj baldaŭ malkaŝe ŝi mian vivsorton destinus. 165 Kaj vi ŝin certe kaj baldaŭ el ĉiuj aliaj ekkonos; Ĉar malfacile al ŝi komparebla nur estas alia Laŭ edukeco. Mi vin atentigas pri ŝiaj vestaĵoj: Kovras la ruĝa tuketo kaj montras la volbon de l’ brusto, Bele laĉitan, kaj nigrekoloran korsaĵon ŝi havas, 170 Zorge ŝi faldis la ĉemizborderon je l’ krispo, el kiu Ŝia rondforma mentono ĉarmege antaŭen aspektas; Gaje, libere vidiĝas de l’ kapo gracia ovrondo; Ĉirkaŭ arĝentaj pinglegoj multfoje la fortaj harligoj Estas volvitaj; la jupo, la blua kaj multe faldita 175 La maleolojn belformajn dum ŝia irado ĉirkaŭas. Sed vin ankoraŭ mi volas sciigi kaj kore petegi: Ke vi kun ŝi ne parolu nek nian intencon konigu, Sed pridemandu kaj aŭdu pri kio aliaj rakontos! Kiam vi havos sciigon sufiĉan por miaj gepatroj, 180 Tiam revenu al mi kaj ni poste pripensos la pluon. Tiel mi ĉion pripensis dum nia veturo ĉi tien.“ Tiel li diris. L’ amikoj nun paŝis al tiu vilaĝo, Kie en domoj, ĝardenoj, garbejoj la multo da homoj Svarmis kaj ĉaro post ĉaro sur strato la larĝa staradis. 185 Viroj provizis la bestojn blekantajn, ĉevalojn ĉe l’ ĉaroj, Kaj diligente virinoj sekigis tolaĵon sur ĉiuj Plektobariloj, kaj ludis infanoj en akvo plaŭdanta. Tiel premante sin tra l’ veturiloj, tra l’ homoj kaj bestoj Dekstren, maldekstren la du alsenditoj rigardis, ĉu ili 190 Ne la staturon de tiu knabino spione ekvidus; Tamen nenie ĝis nun virgulino la bela aperis. Nun interpremo pli forta okazis: Jen estis disputo De malpaculoj pro ĉaroj, en kiu virinoj kriante Intermiksiĝis. Jen alproksimiĝis rapide, gravege 195 Viro maljuna, aliris al malpacemuloj; la bruo Tuj silentiĝis nun, kiam li patre postulis trankvilon, Jenon dirante: „Ĉu ne kvietigis nin nia mizero, Ke ni nun fine komprenu toleri kaj interkonsenti Unu l’ alian, se ankaŭ ne ĉiu la agojn pripensas? 200 Homo feliĉa ne estas indulga. Ĉu fine instruos Vin la suferoj, ne, kiel alie, malpaci kun frato? Ha, malenviu do nur reciproke la lokon sur fremda Tero kaj, kion vi havas, dividu, por trovi kompaton.“ Tiel li diris kaj ĉiuj silentis; paceme la homoj 205 Ree nun kvietigitaj ordigis la bestojn kaj ĉarojn. Sed nun la pastro, aŭdinte de l’ viro parolojn laŭdindajn, Ankaŭ sentinte la senton, la pacan, de l’ fremda juĝanto, Tiun aliris kaj diris la jenajn gravegajn parolojn: „Patro, se, vere, en tagoj feliĉaj vivadas popolo 210 Kaj sin nutradas de l’ tero, la larĝe kaj vaste kreita, Kiu rekreas monate kaj jare la donojn petitajn, Ĉio fariĝas per si, per si mem ja, kaj ĉiu sin sentas Pleje prudenta kaj bona; kaj ĉiuj komune ekzistas, Ankaŭ la viro plej saĝa valoras nur kiel alia; 215 Ĉio ja, kio okazas, sen ia alhelpo daŭriĝas. Kiam mizero disŝiras la vojojn kutimajn de l’ vivo, Domojn kaj ejojn detruas, ĝardenojn kaj kampojn subfosas, Kaj la virinon kaj viron forpelas de l’ hejma loĝejo, Ilin fortrenas en sorton malcertan dum tempoj timigaj: 220 Tiam, ho, oni ĉirkaŭe tuj serĉas la viron plej saĝan Kaj nun ĉi tiu parolos ne vane prudentajn parolojn. Patro, permesu; vi estas ja certe la estro de tiuj Forelpelitoj, ĉar tuje vi nun trankviligis l’ animojn? Vere simila al tiuj plej saĝaj gvidantoj vi estas, 225 Kiuj la forelpelitojn gvidadis tra vastaj dezertoj. Ĵus mi ekpensas, ke mi kun Josua aŭ Moses parolas.“ Kaj serioze rigardis la estro post tio kaj diris: „Vere, similas la nuno al tempoj eĉ plej maloftegaj, Kiujn konigas la temphistorio profana aŭ sankta; 230 Ĉar kiu vivis en tiuj ĉi tagoj, hieraŭ, hodiaŭ, Vivis jam jarojn; ĉar tiel premiĝas nun ĉiuj aferoj. Kiam mi iom pripensas, jam aĝo grizega sur mia Kapo jen ŝajnas kuŝadi kaj tamen la forto tradaŭras. Ni nur komparu nin mem eĉ al tiuj, al kiuj aperis 235 En arbareto fajrega la Dia Sinjoro en grava Horo; Li ankaŭ al ni ja aperis per nuboj kaj fajro.“ Kiam la pastro nun estis volema ankoraŭ paroli Plu kaj deziris sciiĝi pri l’ sorto de l’ forelpelitoj, Tuj la kunulo sekrete parolis al li en l’ orelon: 240 „Plu nur parolu kun l’ estro kaj pri la knabino esploru! Sed mi nun iros ĉirkaŭe por serĉi ŝin, poste mi, kiam Mi ŝin eltrovis, revenos.“ La pastro jesante konsentis; Sed tiu serĉis tra l’ plektobariloj, ĝardenoj, garbejoj.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings