← Table of contents
Hermano kaj Doroteo

IX. Urania.

Benno Küster translation

Plenumo.

Muzoj, vi, kiuj volonte favoras la amon koregan, Ĝis nun sur vojo kondukis la bravan junulon, al lia Brusto ankoraŭ ja antaŭ la fianĉiĝfesto knabinon Premis: Bonvolu do helpi konfirmi la ligon de l’ ĉarma Paro, tuj distri la nubojn, ĝenantajn l’ ambaŭan feliĉon! 5 Plue precipe rakontu do, kio nun dome okazas! Nun la mastrino jam malpacience eniris je l’ tria Fojo la ĉambron de l’ viroj—apenaŭ ŝi ĝin nur forlasis— Pri l’ fulmotondro venonta, pri l’ lunmallumiĝo rapida, Pri l’ forrestado de l’ filo kaj pri la danĝeroj de l’ noktoj 10 Paroladante kaj tre mallaŭdante l’ amikojn, ke ili, Ne parolinte, svatinte knabinon, forlasis Hermanon. „Ne la malbonon grandigu pli!“ tede respondis la patro; „Ĉar vi ja vidas, ke mem ni ĉi tie decidon atendas.“ Sed la najbaro, sidante, trankvile komencis paroli: 15 „Vere mi ŝuldas ja en maltrankvilaj okazoj nur dankon Al mia patro, ĉar li al la knabo elŝiris de ĉia Malpacienco radikojn, ke restis neniu fibreto, Kaj ke mi lernis atendi, pli bone ol ĉiu alia.“ „Diru“, demandis la pastro nun; „kiel ĝin faris la patro?“ 20 „Ĝin mi volonte rakontos, ĉar tio utilos al ĉiu“, Tuj la najbaro respondis: „Mi kiel infano dimanĉe Malpacience starante, kaleŝon sopire atendis, Kiu transportus eksteren nin al la tilioj ĉe l’ puto. Sed ĝi ne venis; ĉi tien kaj tien mi kvazaŭ mustelo 25 Kuris, malsupren kaj supren la ŝtupojn, kaj de la fenestro Ĝis la dompordo, kaj malkvietiĝis la manoj; mi gratis Tablojn, piedobatadis ĉirkaŭe kaj jam mi ekploris. Ĉion la patro trankvile rigardis, sed kiam mi fine Tromalprudente kondutis, li prenis trankvile nun mian 30 Brakon, kondukis min al la fenestro kaj diris instrue: Ĉu vi jen vidas la lignaĵistejon, hodiaŭ fermitan, Transe? Sed morgaŭ moviĝos segilo kaj la rabotilo, Kaj de l’ mateno ĝis lasta taghoro jen oni laboros Tre diligente. Sed tion pripensu: Mateno aperos, 35 Kiam la majstro kun ĉiuj el siaj kunuloj penados, Por vi prepari la ĉerkon kaj lerte, rapide fabriki, Kaj laboreme alportos la domon el ligno, ja kiu Pacienculon kaj ankaŭ malpacienculon plejlaste Certe akceptos, kaj portos eĉ baldaŭ premantan tegmenton. 40 Ĉion spirite mi vidis reale okazi kaj vidis Jen kunmetitajn tabulojn kaj jen kolorilon la nigran; Nun pacience mi sidis kaj tiel kaleŝon atendis. Kiam aliaj ĉirkaŭe kuregas en duba atendo Malpacience kaj tede nun, mi rememoras la ĉerkon.“ 45 Sed ridetante la pastro: „De l’ morto altega bildaĵo Ne al saĝulo teruron, piulo finiĝon signifas. Tiun ĝi en la vivadon repuŝas kaj igas lin agi; Ĝi al ĉi tiu fortigas l’ esperon al posta feliĉo; Tiel la morto fariĝas al ambaŭ la vivo. La patro 50 Montris malprave al vi, la sentema infano, la morton Per mortbildaĵo. Do de l’ maljuneco valoran al knabo Oni vidigu kaj al maljunulo junecon, ke ĉiu Ĝoju pri l’ rondo eterna, ke vivo en vivo solviĝu!“ Ĵus malfermiĝis la pordo. Vidiĝis la paro belega 55 Kaj la amikoj miregis kaj ankaŭ l’ amantaj gepatroj Pri la knabina figuro, simila al tiu de l’ filo; Ja, tro malalta nun ŝajnis la pordo, la altajn staturojn, Kiuj nun kune transiris la sojlon, tralasi. Hermano Ŝin nun prezentis al siaj gepatroj, rapide dirante: 60 „Vidu knabinon, jen, kian vi dome deziras. Amata Patro, akceptu ŝin bone laŭ ŝia merito. Kaj kara Panjo, tuj pri l’ mastrumado entute demandu ŝin, por ke Vi nun sciiĝu, ke ŝi bonmeritas fariĝi la via.“ Poste rapide li tiris aparten la pastron bonegan. 65 „Inda sinjoro,“ li diris, „min helpu nun baldaŭ el tiu Zorgo, malligu la nodon tuj, kies disvolvon mi timas! Mi ne jam diris al ŝi, ke fariĝu ŝi mia edziĝo, Sed servistino ŝi pensas eniri la domon; mi timas Ke ŝi indigne foriros aŭdinte pri posta edziĝo. 70 Tuja klarigo fariĝu. Ŝi ne en eraro plilonge Devas restadi kaj mi ne pli longe eltenos la dubon. Nun rapidiĝu kaj vian saĝecon de ni honoratan Montru ĉi tie.“ La pastro tuj turnis sin al la aliaj. Sed bedaŭrinde nun estis jam malĝojigita l’ animo 75 De la knabino per konversacio de l’ patro. Afable Kaj bonanime li estis dirinta la gajajn parolojn: „Tio, infano, tre plaĉas al mi, ĉar mi vidas plezure, Kiel la patro posedas la filo do guston; mi pruvis Ĝin miatempe, kaj ĉiam kondukis la plej belulinon 80 Al la dancado kaj fine venigis ŝin domen: la panjon. Tuj ja elekto de l’ fianĉineto tutklare vidigas, Kian spiriton la viro posedas kaj mem ĉu li sentas Propran valoran. Sed certe mallonge vi ĝin konsideris? Mi opinias, ke estis ne tro malfacile, lin sekvi.“ 85 Nur senatente Hermano aŭskultis la diron, la membroj Tremis al li, silentiĝis subite la ĉeestantaro. Sed la bonega knabino, nun emociita profunde Kaj ofendita interne de tiaj tre mokaj paroloj, Superŝutita sur vango ĝis nuko per tuja ruĝiĝo 90 Staris; sed ŝi tuj sin regis kaj restis ekstere trankvila Kiam ŝi al la dommastro parolis, ne tute kaŝante Siajn dolorojn: „Ho, vere, al tia akcepto la filo Ne min preparis; li mem ja priskribis la patron bonega; Kaj mi bonscias, ke antaŭ vi, viro klerula, mi staras, 95 Kiu prudente kondutas al ĉiuj, kaj laŭ la personoj. Tamen nun ŝajnas, ke vi ne sufiĉan kompaton sentadas Pri mi, la malriĉulino, mi, kiu la sojlon transiris Por vin servadi; alie vi certe ne montrus per akra Moko, ke tre diferencas la sorto la mia de via. 100 Certe, malriĉe nur mi kun malgranda paketo eniras. Domo per ĉio por vi provizita vin igas fieraj. Kiu mi estas, mi scias kaj sentas la tutan rilaton Inter ni. Sed ĉu nun estas kornoble per tiaj mokvortoj Tuj min akcepti, min preskaŭ sur sojlo jam reen forpuŝi?“ 105 Maltrankvilege Hermano al pastro nun faris per mano Signon, ke li enmiksiĝu helpeme, l’ eraron forpeli. Tuj la saĝulo aliris kaj jen de l’ knabino ĉagrenon Kaŝan, bridatan doloron, plorantan okulon rigardis. Sed li decidis ne tuje la dubon dissolvi, kontraŭe 110 Provi la emociplenan animon de tiu knabino. Kaj li post tio al ŝi per tentantaj paroloj komencis: „Certe vi ne konsideris sufiĉe, fremdlanda knabino, Kiam vi trorapidege pretiĝis servadi ĉe l’ homoj Fremdaj, ha, kiom signifas, eniri la domon de l’ estro; 115 Ĉar la manpremo destinas la sorton de tuta la jaro, Kaj unuopa jesdiro ŝuldigas vin, multon suferi. Vojoj lacigaj ne estas la pleja gravaĵo de servo, Ankaŭ ne l’ ŝvito maldolĉa de ĉiam urĝanta laboro; Kune ĉar kun la servisto penadas la mastro agema. 120 Sed la kapricon de l’ estro elteni, se li tutmaljuste Ĉion mallaŭdas, aŭ li kun si mem malkonsente postulas Tion ĉi, tion; kaj plu de l’ mastrino koleron facile Okaziĝantan kaj de la infanoj petolajn, malklerajn Malĝentilaĵojn: Ja, tion toleri kaj lerte plenumi 125 Devon kaj mem ne malgaje haltadi, ne estas facile. Sed vi ne ŝajnas kapabla al tio, ĉar ŝercoj de l’ patro Vin jam ofendis, kaj tamen nenio pli ofte okazas Ol inciteti knabinon, ke plaĉas al ŝi la junulo.“ Kaj Dorotea komprenis la ĝustajn bonegajn parolojn 130 Kaj sin ne plue retenis; montriĝis nun ŝiaj sentaĵoj, Forte leviĝis la brusto, el kiu ekĝemo eliris; Kaj ploregante ŝi tuj nun parolis: „Neniam ja scias Viro prudenta, celanta al ni dum doloro konsili, Kiel malmulte nur lia rigida parolo sukcesas, 135 Bruston senigi je iu sufero al ni destinita. Kiel do ŝerco vin vundus; vi estas feliĉaj kaj gajaj! Sed malsanulo eksentas eĉ plej delikatan tuŝadon. Ne; ĉar neniel utilus eĉ trompa ŝajnigo, montriĝu Baldaŭ nun, kio en tempoj venontaj pli grandajn dolorojn 140 Kaŭzus kaj eble min puŝus en mutan mortigan mizeron. Lasu min ree foriri! Ĉe vi mi do povas ne resti; Foren mi volas kaj iros, la miajn, la tre kompatindajn En malfeliĉo de mi forlasitajn, serĉadi; pli bonon Nur por mi mem mi elektis. Ja tiel mi nun decidiĝis; 145 Tial mi povas konfesi nun, kio alie dum jaroj Estus ĉe mi kaŝiĝinta. Jes, trafis profunde de l’ patro Moko min, ne, ĉar mi estas fiera, maljuste sentema, Sed ĉar, verdire, en koro la mia inklino naskiĝis Al la junulo, jen kiu hodiaŭ helpinto aperis. 150 Kiam li min nur forlasis sur strato, mi lin rememoris Ĉiam; mi pensis pri tiu feliĉa knabino, ho, kiu Eble jam fianĉineto la lia fariĝis. Kaj kiam Mi lin retrovis ĉe l’ puto, mi ĝojis revidi lin, tiel, Kvazaŭ ja estus al mi aperinta de la ĉieluloj 155 Unu; kaj mi nun lin sekvis volonte, post kiam li kiel Domservistinon min dungis. Sed mi ja konfesas, la koro Flatis survoje al mi, ke mi eble lin povus meriti Iam, se mi helpulino valora de l’ domo fariĝus. Sed, ho, mi vidis nur nun la danĝerojn, en kiujn mi iris, 160 Tiel proksime ĉe tiu sekrete amato loĝadi. Nun nur mi sentas, ha, kiom malriĉa knabino valoras Male al riĉa junulo, se eĉ ŝi mem estus plej taŭga. Ĉion mi diris, por ke vi do ne malkomprenu la koron, Kiun okazo ofendis, al kiu mi ŝuldas la propran 165 Rekonsciiĝon. Ĉar mi, la sekretajn dezirojn kaŝante, Devis supozi, ke baldaŭ li la fianĉinon kondukus Hejmen. Kaj kiel mi tiam eltenus la mutajn dolorojn! Mi avertita ja estas feliĉe kaj elliberiĝis Mia sekreto el l’ brusto, nun, dum ĝi ankoraŭ saniĝos 170 De la malbono. Nenio plu min nun ĉi tie restigos, Kie mi staras timeme nur kaj hontigite, ĉar mi ja Tutmalkaŝeme konfesis l’ inklinon, l’ esperon malsaĝan. Kaj ne la nokto per malleviĝanta nubaro vastege Nun kovriĝanta, nek tondro rulanta (mi aŭdas ĝin) povas 175 Min embarasi, nek la flueganta pluvego ekstere, Nek la bruanta ventego. Ĉi ĉion mi dum la forkuro En la proksimo de la malamikoj nin persekutintaj Ĉiel eltenis. Mi ree nun iros eksteren. De longe Mi ja kutimis, laŭtempe puŝite, disiĝi de ĉio. 180 Restu feliĉaj! Mi ne plu pli longe restadas; adiaŭ.“ Tiel ŝi diris kaj reen rapide turniĝis al pordo Ŝi, sub la brako ankoraŭ tenante la pakon la sian. Sed la patrino ekkaptis, per manoj ŝin tuj kaj la korpon Ĉirkaŭprenante, kaj tutsurprizite en miro elvokis: 185 „Diru do, kion signifas ĉi tio kaj tiuj ĉi larmoj? Mi ne forlasas vin. Ĉar fianĉino de l’ filo vi por mi Estas!“ Sed nun malvolonte la patro kontraŭis kaj diris, Al la ploranta vidante, la tedajn parolojn: „Jen, kio Laste hodiaŭ fariĝas pro mia plej granda indulgo, 190 Ke min ankoraŭ je l’ tagofiniĝo la plej malagrabla Trafas! Nenio ĉar estas pli netolerebla por mi ol Larmoj virinaj, pasia kriado, ho, kiu komencas Tion absurde nur, kion ni, iom pripense, plenumus Vere kviete. Sed plu mi ne havas inklinon rigardi Viajn strangaĵojn. Do finu ĝin mem nur! Sed mi nun kuŝiĝos.“ 195 Kaj li rapide sin turnis por iri en sian ĉambreton, Kie la litoj troviĝis kaj li ja kutime ripozis. Sed lin retenis la filo, dirante kaj lin petegante: „Patro, ne iru nun foren kaj ne pri l’ knabino koleru! 200 Mi ja nur kulpas je l’ tuta konfuzo, kaj poste l’ amiko Ne atendite ankoraŭ ĝin per ŝajnigado pliigis. Inda sinjoro, parolu! Al vi mi konfidis l’ aferon. Ne amasigu ĉagrenon kaj timon, plenumu pli bone Ĉion! Ĉar mi vin ne poste honorus samalte, se vi nur 205 Ĝojon malican vidigus anstataŭ belegan saĝecon.“ Nun ridetante la pastro respondis: „Ja, kia prudento Estus do nun elloginta el nia knabino la belan Ŝian konfeson, al ni malkovrintan la virgan animon? Ĉu ne la zorgo samtempe fariĝis por vi plezurego, 210 Ĝojo! Parolu vi mem! Ne atendu pri fremda klarigo.“ Tiam Hermano aliris kaj diris afable: „Vi do ne Pentu la larmojn, nek tiujn ĉi malaperontajn dolorojn! Ili ĉar mian feliĉon plenigas, kaj vian, espere. Mi ne por dungi la fremdan bonegan knabinon pro servo 215 Venis al puto; mi venis, por amon la vian akiri. Mia sed, ho, malkuraĝa rigardo l’ inklinon de via Koro ne vidis, sed nur afablecon en via okulo, Kiam vi el la spegulo de l’ puto trankvila salutis. Domen vin gvidi, jam estis duono de mia feliĉo, 220 Sed nun vi tute por mi ĝin plenigas. Ho, estu benita!“— Kaj la knabino, la kortuŝiĝinta rigardis Hermanon Kaj ne rifuzis nun la ĉirkaŭprenon kaj kison, de l’ ĝojo Supron plej altan, ĉar ili ja estas certigo jam longe Deziregita de l’ posta feliĉo, senfina ŝajnanta. 225 Dume la pastro klarigis al ĉiuj aliaj l’ aferon. Nun la knabino alvenis kaj, antaŭ la patro ĉarmege Kapon klinante kaj manon la lian kisante, parolis: „Certe vi juste pardonos al tutsurprizita knabino Larmojn unue de ŝia doloro, nun larmojn de l’ ĝojo. 230 Tiun sentaĵon pardonu kaj ankaŭ ĉi tiun, kaj lasu Min entroviĝi en mian feliĉon, la nove gajnitan. Ja, la unua ĉagreno, de mi konfuzite kaŭzita Estu samtempe la lasta. Al kio sin la servistino Ligis, al servo plenama, ĝin via filino plenumos.“ 235 Kaj ĉirkaŭprenis la patro ŝin tuje, kaŝante la larmojn; Kaj la patrino ameme alvenis kaj kisis ŝin kore, Ŝiajn du manojn skuante, kaj ambaŭ plorante silentis. Poste rapide la pastro prudenta ekkaptis unue Manon de l’ patro kaj poste de l’ fingro fortiris l’ edziĝan 240 Ringon (ne tiel facile, ĝin tenis la membro diketa), Kaj de l’ patrino ringeton, kaj nun fianĉigis l’ infanojn. Diris li: „Foje ankoraŭ de l’ oraj ringetoj destino Estu, firmligi kunligon nun, kiu egalu tutplene Al la maljuna. Ĉi tiun junulon profunde penetras 245 L’ amo al tiu knabino kaj ŝi ja konfesas l’ inklinon Al la junulo. Jen kiel mi vin fianĉigas benante Kun la gepatra konsento kaj de la amiko atesto.“ Tuj la najbaro kun benodeziroj aliris. Sed kiam Fine la pastra sinjoro la oran ringeton je l’ fingro 250 De la knabino ekmetis, li nun miregante alian Ringon ekvidis, la jam de Hermano pli frue ĉe l’ puto Tie viditan, kaj diris afable la ŝercajn parolojn: „Kiel, vi fianĉiniĝis je fojo la dua jam? Ke ne Via unua fianĉo vidiĝu kun ia protesto 255 Ĉe la altaro.“ Sed ŝi tuj parolis: „Permesu, ke mi nun Unu momenton dediĉu al tiu memoro! Ĉar tute Ĝin la bonulo meritas, ho, kiu la ringon donacis Ĉe la foriro kaj reen ne venis. Li ĉion suspektis, Kiam la amo al homlibereco, la volo agadi 260 Plu en aliaj rilatoj lin pelis Paris-on, ho, kie Malliberecon kaj morton li trovis. ‚Vivadu feliĉe!‘ Tiel li diris. — ‚Mi iras; nun ĉio moviĝas sur tero, Ĉio ja ŝajnas solviĝi, praleĝoj de l’ ŝtatoj plej firmaj Ankaŭ nuliĝas, kaj la posedaĵo disiĝas de l’ nuna 265 Rajtposedanto, l’ amikoj disiĝas kaj amo de amo. Mi vin forlasas ĉie tie, kaj kie mi iam vin trovos, Kiu ĝin scias? Ja, eble ĉi tiuj paroloj nun estos Niaj plej lastaj. Fremdulo nur estas la homo sur tero, (Oni ĝin rajte asertas), sed nun pli ol iam do, ĉiu. 270 Ne plu al ni apartenas la tero; trezoroj ŝanĝiĝas; Oro, arĝento fandiĝas el sanktaj antikvaj figuroj; Ĉio moviĝas, ja kvazaŭ la mondo formita solviĝus Remalantaŭen en nokton, ĥaoson, kaj nove formiĝus. Ĉiam konservu fidelon! Ni kiam nin poste retrovos 275 Sur la ruinoj de l’ mondo, ni estos pli bone kreitaj, Aliformitaj, liberaj kaj tutsendependaj de l’ sorto. Tiun nenio katenos ja, kiu travivis tielajn Tagojn! Sed se ĝi ne estos, ke iam ni post la danĝeroj Nin ĉirkaŭprenos, denove feliĉe kaj ĝoje, ho, tiam 280 Mian memoron konservu en koro kaj pensoj, ke ĉiam Vi kun egala kuraĝo pretiĝu al ĉiuj okazoj. Kiam vin logos la fremda loĝejo kaj nova kuniĝo, Danke ĝuadu nur, kion la sorto al vi nun pretigos. Amu amotojn sincere kaj restu dankema por ĉio, 285 Sed ankaŭ tiam ne tro al ŝanĝema fatalo vi fidu. Ĉar la duobla doloro de l’ nova malgajno minacas. Ŝatu la vivon, sed nepre ne ŝatu ĉi tiun pli alte Ol nur alian donacon, ĉar ĉio ja estas trompema.‘ Tiel li diris. Neniam mi lin, la noblulon, revidis. 290 Dume mi ĉion forperdis kaj pensis milfoje l’ averton. Ankaŭ mi nun pri la vortoj memoras, ĉar l’ amo donacas Novan kaj belan feliĉon al mi kaj promesas esperojn Tute belegajn. Pardonu, amiko, ke mi vin tenante Tremas! Ja tiel al ĉiu maristo nun albordiĝinta 295 Ŝajnas la tero kaj fundo plej firmaj ankoraŭ tremantaj.“ Tiel dirante ŝi kune surmetis la ringojn sur fingron. Sed la fianĉo parolis kun nobla kaj vira kortuŝo: „Estu ĉe l’ revolucio ĉiea la ligo pli firma Nur, Doroteo! Ja, daŭre la bonon konservi ni volas, 300 Firme nin teni kaj ankaŭ posedon de l’ bela bieno. Homo ĉar, kiu en tempo ŝanĝema mem ŝanceliĝema Estas, ja nur multobligas malbonon kaj ĝin disvastigas Plue. Sed kiu konstante persistas, la mondon por si mem Formas. Ne al la Germano konvenas, daŭrigi aferon 305 Vere teruran kaj mem ŝanceliĝi ĉi tien kaj tien. Tio ĉi estas la nia! Ja, tiel ni diru kaj tiel Ĝin ni konservu. Ĉar ĉiam nur oni laŭdegas popolojn, Kiuj decide batalis por Dio kaj leĝo, gepatroj, Idoj, virinoj, kaj mortis, al la malamikoj komune 310 Kontraŭstarinte. Vi estas la mia; la mio nun estas Multe pli mia ol iam. Mi ne kun ĉagreno kaj zorgo Ĝuos, sed forte, kuraĝe. Kaj kiam nin la malamikoj Nun ekminacos aŭ poste, mem armu min per la armiloj! Se mi nur scias per vi defendata la domon, la miajn, 315 Al malamiko sentime sin kontraŭstarigos la brusto. Kaj se nur ĉiu eksentus simile al mi, la potenco Kontraŭ potenco leviĝus, kaj ĉiuj ni ĝojus pri paco.“

Piednotoj

Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.

2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. 1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.

— Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel—Mozart—Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

— — Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.

FERDINAND HIRT & SOHN—LEIPZIG ESPERANTO-FAKO

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj (Rumohr—Körner—Seidl—Grillparzer—Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. Kartonita.

La kolekto estas daŭrigota.

FERDINAND HIRT & SOHN-LEIPZIG ESPERANTO-FAKO

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings