← Table of contents
Hermano kaj Doroteo

Antaŭparolo.

Benno Küster translation

Depost la jaro 1790 Goethe travivis periodon, dum kiu ĉesis lia kapableco kaj ankaŭ lia emo, krei kiel verkisto de dramoj. Li okupis sin nun—precipe sub la influo de sia nova amiko Schiller—pri la eposa poezio. Krome li nun havis personajn interrilatojn kun Joh. H. Voß, la tradukinto de Homer-o, kaj mem studis la Homer-an poezion.

En ĉi tiu „eposa periodo“ (1796-97) naskiĝis la Germana eposo „Hermann und Dorothea“, la unua pli granda poeziaĵo, kiu estas signifa por la amikeco de Goethe kaj Schiller. Ĝi estas poezia produktaĵo, nepre specife Germana, en antikva formo, pri kiu ĉiuj konsentas, ke ĝi estas unu el la plej eminentaj verkoj ne nur de Goethe kaj de la Germana literaturo, sed de la tuta mondliteraturo.

Schiller esprimis sian opinion pri ĉi tiu poemo (la 20an de aŭgusto 1797) per jenaj vortoj: „mi nun denove legis la poemon kun la ĉiam nova, nemalfortigebla impreso kaj kun nova kortuŝeco; ĝi estas nepre perfekta en sia speco, ĝi estas, kvankam pasia-patosa, tamen alloga en la plej alta grado, resume, ĝi estas bela, kion ajn oni volas esprimi per ĉi tiu vorto“.

Ĉu la anoj de negermanaj popoloj legos ĝin same impresataj? Certe jam ankaŭ multaj Germanoj ne havos la tutan ĉarmplenan impreson de la poemo, se ili ne konas kaj sentas la ĉarmon de la Homer-a poezio. Kaj

La traduko de Hermano kaj Doroteo unuafoje aperis en la jaro 1911, verkita de nia Germana samideano Benno Küster, kiun subtenis dum la presigo la redaktoroj Mangelsdorf kaj Hoen. Mangelsdorf aldonis „postparolon“, el kiu mi nur citas jenajn vortojn: „B. Küster certe mem pruviĝis poeto, esperantigante tiun verkon.“ Mi konsentas ĉi tiun juĝon kaj dankeme rememoras la ĉefajn datojn el la vivo de Benno Küster. — Li naskiĝis la 9an de julio 1861 en Wildeshausen (Oldenburg) kaj mortis kiel kalkulkonsilanto post longa malsano la 24an de oktobro 1916 en Breslaŭ. Li fariĝis Esperantisto jam dum sia antaŭa restado en Görlitz, kie li, en malgranda rondo, tre diligente studis nian lingvon kaj per korespondado amike interrilatiĝis precipe kun Anglaj kaj Rusaj samideanoj. Li estis kunlaboranto de la „Revuo“ kaj de la „Vagabondo“. Dum sia partopreno al la Dresden-a internacia kongreso li interkonatiĝis kun D-ro Zamenhof, kiu kuraĝigis lin, eldoni la tradukon de Hermano kaj Doroteo. Jam depost la jaro 1910 Küster malsaniĝis kaj restis malsana ĝis sia morto.

Tradukante la Germanan eposon, Küster—kun sendube laŭdinda gusto—ne imitis la heksametran verson de Goethe, kiu—laŭ maniero taŭga por la Germana, sed ne por la Esperanta poezio—almiksas kvazaŭ-spondeojn (– –) kaj -troĥeojn (– ⏑) al la daktiloj (– ⏑ ⏑). Küster uzis nur daktilojn. — Mi ĉi tie– ⏑ ⏑ en la senco de la greka kaj latina lingvoj, ĉar nia lingvo havas nek longedaŭrajn nek mallongedaŭrajn silabojn. Tamen ĝi havas akcentatajn kaj ne akcentatajn silabojn kaj krom tio aliajn kun ŝvebanta akcento. Do, oni en Esperanto povas imiti la formojn de la antikvaj, klasikaj versoj.

Küster konsekvente kaj senerare formis pure daktilajn heksametrojn

–́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑

— procedo des pli admirinda, ĉar la manko de unusilabaj vortoj (krom la personaj pronomoj, kelkaj konjunkcioj, prepozicioj, interjekcioj kaj adverboj) treege malfaciligas la Esperantigon de la heksametra formo. Nenie mi, korektante la verkon, estas devigita, korekti la verson pro iu ajn metrika eraro. Do, restis nur: 1e) la korektado de evidentaj preseraroj, kaj 2e) de tiaj partoj kaj esprimoj, kiujn laŭ mia opinio samideano Küster tradukis tro laŭvorte kaj pro tio ne sufiĉe kompreneble por anoj de aliaj popoloj. — Precipe admirinda estas ankaŭ la fakto, ke Küster nenie, eĉ ne unufoje, apostrofis la „o“-n de la substantivo. Mi ne volas mallaŭdi la kutimon de tia apostrofado en aliaj versritmoj; persone mi ne tre ŝatas ĝin, kaj laŭ mia opinio ĝi estu nepre evitata en la heksametra verso. Küster nur apostrofas la artikolon — kaj plej ofte, farante tion, li estas prava. Sed kelkfoje li eraras; tamen la eraro ne estas tiom grava, ke mi pro ĝi aliformigis la tutan verson.

D-ro Dietterle.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings