← Table of contents
Hermano kaj Doroteo

VII. Erato.

Benno Küster translation

Doroteo.

Kiel la viro migranta ĉe sunmalleviĝo la sunon Foje ankoraŭ atente rigardas, la ĵus foriĝantan, Ĝian la bildon tiame ekvidas en tute malluma Arbetareto kaj ĉe la apuda ŝtonego, kaj ĉie Ĝi balanciĝas, en plej diversspecaj koloroj brilanta: 5 Tiel la ĉarma figuro de lia knabino moviĝis Antaŭ Hermano preteren kaj ŝajnis eniri grenkampon. Sed li subite vekiĝis el sonĝo miriga, trankvile Turnis sin al la vilaĝo kaj ree miregis; ĉar ree Venis renkonte al li nun la alta belega knabino. 10 Fikse rigardis li ŝin; ŝi ne estis fantomo; ŝi vere Venis. Ŝi paŝis portante kruĉegon kaj kruĉon malgrandan, Ĉe la prenilo po unu, zorgeme en mano, al puto. Ĝoje li iris renkonte al ŝi. La vidaĵo redonis Forton al li kaj kuraĝon. Ŝi miris, sed vive li diris: 15 „Nun mi renkontas denove vin, kara knabino, kaj ree Jam okupitan asisti aliajn helpeme, volonte! Diru nur, kial vi venas al tiu ĉi fonto ekstera, Dum kontentiĝas l’ aliaj per akvo de tiu vilaĝo? Certe ĉi tiu aparte fortigas kaj havas ĉarmguston. 20 Ĉu vi alportos ĝin al la malsana virino, fidele De vi savita?“ Tuj gaje salutis ŝi nun la junulon: „Nun mi ja havas ĉi tie jam la rekompencon de l’ iro, Vin, la bonulon, mi trovis ja, kiu alportis multegon Por ni; ĉar kiel donacoj ĝojigas, ĝojigas l’ aspekto 25 De l’ donacinto. Nun venu kaj vidu do, kiuj ricevis Vian bonaĵon, akceptu la dankon de l’ refreŝiĝintoj! Sed ke vi aŭdu nun, kial mi venis elĉerpi ĉi tie, Kie senĉese kaj pure la fonto elfluas, mi diras Jenon al vi: Nesingardaj el ni malklarigis la tutan 30 Akvon vilaĝan, ĉar ili travadis kun bovoj, ĉevaloj Tuje la fonton, donantan al ĉiuj loĝantoj la akvon. Per la purigo kaj lavo nun estas la trogoj vilaĝaj Malpurigitaj kaj ankaŭ eĉ makulegitaj la putoj. Ĉiu nur pensis sin mem kontentigi rapide kaj baldaŭ 35 Sian plej urĝan bezonon, kaj ne pri l’ afero venonta.“ Tiel dirante ŝi kun la kunulo alvenis la larĝajn Ŝtupojn malsupren; nun ili sidigis sin sur la mureton Rondan de l’ puto. Ŝi klinis sin por elĉerpadi la akvon, Kaj li ekkaptis la kruĉon alian kaj ankaŭ sin klinis. 40 Ili ekvidis nun siajn vizaĝojn, la speguliĝantajn En la ĉiela bluaĵo kaj gaje salutis sin ambaŭ. „Lasu min trinki“, post tio gajege parolis Hermano; Kaj ŝi prezentis la kruĉon. Nun ambaŭ ripozis, kviete Sin apogante sur kruĉo po unu; kaj tiam ŝi diris: 45 „Diru do, kial mi trovas vin tie ĉi sen veturilo Kaj sen ĉevaloj nun, tro malproksime de l’ loko en kiu Jam mi vin vidis, kaj kiel vi venis?“ Hermano pripense Teren rigardis; kaj tiam li ŝin ekrigardis afabla Kaj li esperis; sed plue paroli pri amo, neeble 50 Estis al li nun; ĉar ŝia okulo ne montris la amon Sed nur prudenton kaj klare postulis, prudente paroli. Li trankviliĝis rapide kaj poste afable parolis: „Tion mi diros, knabino, kaj viajn demandojn respondos! Venis pro vi nur ĉi tien mi! Kial ankoraŭ ĝin kaŝi? 55 Ĉar mi vivadas feliĉe kun miaj amantaj gepatroj, Kiujn mi helpas fidele mastrumi la domon, bienon, Kiel la filo, la sola, kaj niaj aferoj multoblaj Estas. La kampojn mi zorgas; la patro disponas en domo Kaj la patrino agema vivigas la tutan mastraĵon. 60 Certe vi scias jam, kiom per malfideleco turmentas La servistaro mastrinon kaj per la facilanimeco, Ĉiam devigas ŝin, ŝanĝi kaj ĝiajn erarojn korekti. Tial jam longe deziris patrino, la mia, knabinon Dome ja, kiu ne sole per mano sed ankaŭ el koro 65 Helpus, anstataŭ filino, la frue, bedaŭre, mortinta. Kiam nun vin mi ĝojlerta hodiaŭ ĉe l’ ĉaro ekvidis, Kaj la fortecon de l’ brako kaj plenan sanecon de l’ membroj, Kiam mi aŭdis la dirojn prudentajn, mi tute miregis, Domen rapidis kaj gloris nun tuj laŭmerite la fremdan 70 Inon al miaj gepatroj, amikoj. Por ke mi sciigu Vin pri iliaj deziroj kaj miaj mi venis. — Pardonu La balbutatan diradon. „Sed tuj ŝi elvokis:“ Ne timu Pluon paroli; vi ne min ofendas, mi danke sentadas. Diru senĝene! Min tia parolo ne povas timiĝi. 75 Kiel bienservistinon vi dungus min al la gepatroj, Pro mastrumado de l’ domo, de l’ bonkonservita propraĵo; Vi opinias en mi la kapablan knabinon eltrovi, Spertan je ĉia laboro kaj virtan kaj tute fidelan. Via propono nur estis mallonga; jen estu egala 80 Mia respondo: Jes, mi kun vi iros kaj sekvos sortvokon. Mi ja plenumis la devon, alportis la akuŝintinon Ree al ŝiaj parencoj kaj ĉiuj la savon priĝojis; Jam la plej multaj kunestas, kaj ankaŭ l’ aliaj alvenos. Ĉiuj esperas post kelke da tagoj ja hejmen reveni; Tiel de l’ forelpelito kutimo ja estas, esperi. 85 Tamen mi mem ne trompiĝas per vanta espero, en tiuj Tagoj malĝojaj, al ni promesantaj ankoraŭ aliajn; Ĉiuj ĉar ligoj de l’ mondo solviĝis kaj ilin denove Ĉiujn kunligos nenio ol nur la plej granda mizero! 90 Se mi servante ĉe viro bonega min povos nutradi Kaj ĉe aĝema virino, mi faros volonte ĝin; ĉiam Pri la vaganta knabino malice la homoj moketas. Jes, mi vin sekvos, tuj kiam al miaj amikoj mi portis Tiujn ĉi kruĉojn kaj petis ankoraŭ la benon de ili: 95 Venu! Vi vidu ĉi tiujn, ke min vi de ili ricevu.“ Ĝoje ekaŭdis Hermano de l’ preta knabino decidon, Dube, ĉu li nun konfesu la tutan veraĵon. Sed ŝajnis Esti al li konsilinde, ŝin lasi en ŝia bonkredo, Ŝin nur konduki al hejmo, kaj tie klopodi pro amo. 100 Ha! Jen li vidis orringon ĉe l’ fingro de l’ kara knabino! Kaj li ŝin lasis paroli, atente aŭdante la diron. Sed ŝi daŭrigis: „Ni reen nun iru! Knabinojn ĉe l’ puto Longe restantajn ja oni mallaŭdas nur ĉiam; kaj tamen Estas tro ĉarme babili ĉe ia fluanta fontakvo.“ 105 Ili ekstaris kaj foje ankoraŭ nun ili rigardis Ree la puton kaj ambaŭ jen ilin ekkaptis sopiro. Poste silente ŝi prenis la kruĉojn po ĉe la prenilo Kaj supreniris la ŝtupojn; li sekvis l’ amatan knabinon, Unu de l’ kruĉoj de ŝi, por dividi la ŝarĝon, li petis. 110 „Lasu,“ ŝi diris, „pli bone la ŝarĝon egalan mi portos. Kaj ne la mastro, la poste estonta, nun devas min servi. Ne min rigardu do tro serioze, eĉ kvazaŭ la sorto Mia nun estus dubinda! Ĝusttempe eklernu virino Laŭ la destino servadi! Ĉar sole per tio alvenos 115 Fine ŝi al la regado kaj povo konvena, en hejmo Apartenanta al ŝi. Ha! Unue fratino ja servas Fraton kaj tiam gepatrojn kaj ĉiam ĉiama irado Kaj revenado, levado, portado, zorgado por iuj Ŝian vivadon regadas; kaj bone, se ŝi nun kutimas, 120 Ke tro maldolĉa nenia vojeto fariĝu, ke l’ horoj Nokte kaj tage egalu, kaj ŝi ne tro grava laboron Trovu, ke ŝi sin forgesu kaj vivu nur por la aliaj! Certe, patrino bezonas la virtojn ja ĉiujn, tuj kiam La suĉinfano, vekante la malsanulinon, postulas 125 Sian nutraĵon, kaj zorgoj aliĝas al ŝiaj doloroj. Dudek da viroj eĉ kune ne tian turmenton tolerus; Ili ne devas plenumi ĝin, sed ĝin dankeme kompreni.“ Tiel ŝi diris kaj venis kun sia silenta kunulo Tra la ĝardeno, kaj ĝis la draŝejo de tiu garbejo, 130 Kie la akuŝintino troviĝis nun, kiu ŝin gaje Kun la savitaj filinoj, emblemoj de virto, atendis. Ambaŭ eniris kaj de aliflanke samtempe eniris L’ estro ĉe ĉiu de l’ manoj tenante infanon. Ĉi tiuj Ĝis nun perdiĝis de sia ĝemanta patrino. Sed ilin 135 Tiu maljuna eltrovis nun el la svarmado. Kaj ili Gaje alsaltis, saluti la karan patrinon, kaj ĝojis Pri la frateto, la tutnekonata ĝis nun kunludonto; Tiam alsaltis la du Doroteon kaj gaje salutis Ankaŭ ŝin, panon petante kaj fruktojn, precipe trinkaĵon. 140 Nun ŝi prezentis la akvon al ĉiuj. L’ infanoj tuj trinkis, Trinkis kun siaj filinoj la akuŝintino kaj fine L’ estro; nun ĉiuj satinte laŭdegis la akvon belegan; Estis ĝi ja acideta kaj freŝa, saniga por ĉiuj. Nun Doroteo parolis, ĉirkaŭen vidante, pripense: 145 „Eble lastfoje mi, vi geamikoj, prezentas la kruĉon, Por el ĝi trinki, kaj nun malsekigas la lipojn per akvo; Tamen vi, kiam dum tago varmega vin trinko freŝigos, Kaj vi ĝuados en ombro trankvilon kaj fontojn la purajn, Tiam memoru do ankaŭ pri mi kaj pri l’ servo afabla, 150 Kiun mi pli pro la amo ol pro parenceco plenumis! Ĉiun bonfaron de vi dum la vivo estonta mi dankos. Mi ne volonte forlasas vin; ĉiu sed estas nuntempe Al la alia pli ŝarĝo ol ia konsolo, kaj ĉiuj Fine ni devos disiĝi ja, se ni ne povos reiri. 155 Vidu ĉi tiun junulon, al kiu ni ŝuldas la donojn, Tiun ĉi kovron por via infano kaj tiujn manĝaĵojn Tute ŝatindajn. Ĉi tiu min dungis por sia bieno, Por ke mi servu ĉi tie la riĉajn bonegajn gepatrojn. Mi ne rifuzas; ĉar ĉie knabino servadas kaj por ŝi 160 Ŝarĝo fariĝus, servate ripozi anstataŭ labori. Tial volonte mi sekvos, li ŝajnas prudenta junulo, Kaj tielsamaj do estos nature la riĉaj gepatroj. Tial adiaŭ, amata karino, kaj ĝoju pri via Suĉinfaneto165 Kiam vi poste ĝin premos al brusto en tiuj bindaĵoj Multekoloraj, memoru pri l’ bona junulo, jen, kiu Ilin alportis kaj min nun, la vian, nutrados, vestigos! Kaj mi vin dankas korege“—ŝi diris al l’ estro maljuna, „Viro bonega, ke vi por mi estis multfoje la patro.“ 170 Poste genuis ŝi al la akuŝiĝintino, kisadis Nun la plorantan virinon kaj aŭdis de l’ beno murmuron. Dume la estro, la tre honorinda, parolis al Herman’: „Vi apartenas, amiko, sendube al mastroj bonegaj, Kiuj zorgadas mastrumi kun homoj kapablaj kaj bravaj. 175 Mi ja jam ofte observis, ke oni ĉevalojn kaj bovojn Ankaŭ la ŝafojn detale rigardas dum ŝanĝo, komerco; Homon nur, kiu konservas la tuton, se bona li estas, Sed kiu ĉion detruas kaj disas per falsa uzado, Tiun ĉi oni alprenas nur kvazaŭ laŭ ŝanco en domon 180 Kaj tro malfrue pentante decidon trorapidiĝintan. Ŝajnas, ke bone vi scias ĝin; ĉar vi elektis bravegan, Bonan knabinon por servi al vi kaj al viaj gepatroj. Sciu ŝin ŝati nur! Ĉiam, dum kiam ŝi pro l’ mastrumado Penos, al vi kaj gepatroj ne mankos fratino, filino.“ 185 Dume alvenis parencoj de tiu akuŝiĝintino, Kelkon portante kaj eĉ anoncante pli bonan loĝejon. Ĉiuj aŭskultis de l’ kara knabino decidon kaj benis Nun kun signifaj ekvidoj kaj pensoj apartaj Hermanon. Ankaŭ parolis virino al iu alia mallaŭte: 190 „Se el la estro fariĝos fianĉo, ŝi venis havenon.“ Poste ŝin prenis Hermano ĉe l’ mano kaj diris: „Ni iru! Jam ekfiniĝas la tago, l’ urbeto ne estas proksima.“ Vivbabileme la multaj virinoj nun ŝin ĉirkaŭprenis. Foren ŝin tiris Hermano kaj multajn salutojn ŝi mendis. 195 Sed jen l’ infanoj kriante kaj laŭtploregante ŝin prenis Ĉe la vestaĵoj, ne volis forlasi la duan patrinon. Tamen nun kelkaj virinoj ordone parolis: „Infanoj, Nun trankviliĝu! Ŝi iros al urbo kaj reen alportos Dolĉajn, bonegajn frandaĵojn, de frato por vi ja menditajn, 200 Kiam lin super la sukeraĵistoj ĉi tien flugportis La cikonio, kaj baldaŭ vi vidos ŝin kun sukeraĵoj.“ Jen la infanoj eklasis ŝin, kaj ŝin apenaŭ Hermano Povis forŝiri el ĉirkaŭprenadoj kaj lastaj salutoj.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings