Kelkaj vortoj de l' aŭtoro.
Reading edition
Esperanto fariĝis viva lingvo, uzata skribe kaj buŝe de plej diverslingvaj homoj. Elpruvite praktike por multaj fakoj el ĉiutaga vivo, la lingvo aperis kiel plej riĉa kaj simpla, poezia kaj klara samtempe. Tio kredeble kaŭzis, ke dum ĝia dekses jara ekzistado, ĝi konservis sen ia difekto sian propran »spiriton« internacian, egale kompreneblan por ĉiuj popoloj.
Tiun spiriton ĝisnunaj Esperantistoj (aŭ almenaŭ plej multo el ili) akiris per zorga legado de diversaj verkoj el nia »Biblioteko«; tion ili povis fari nur per longa persona laborado, pro manko de plenaj lernolibroj kaj vortaroj.
Sed hodiaŭ, kiam multegaj personoj ekiras nian »rondon familian« kaj pli kaj pli celas per tio ricevi nur plej rapidan profiton, oni plu ne havos tempon aŭ povon fari tiun saman laboron; sekve oni vole-nevole enkondukos naciajn apartaĵojn en nian lingvon kaj riskos tiel ĝin difekti.
Jen kial mi decidis publikigi tiun libreton. Certe mi ne celas senutiligi naciajn lernolibrojn aŭ sennecesigi personan legadon de niaj verkoj: ĉio tio ĉi estos ĉiam utila por lerni lingvon internacian, kiel nacian; sed mi volas helpi al verkado de plenaj naciaj lernolibroj aŭ al tralegado fruktodona de Esperantaj libroj, difinante kaj fiksante leĝojn, kiujn doktoro Zamenhof ne volis doni »el katedro«, sed proponis modeste per ekzemploj.
Oni eble trovos, ke tiu verketo mankas planon kaj formon; oni renkontos troaĵojn, ripetitaĵojn; oni plendos pri mankoj; tion ĉi mi scias tiel bone, kiel iu ajn, sed ĝin mi volis iom: unue, por ne atendigi senfine la publikon; due, ĉar mi plej zorge klarigis kaj (por oportuneco) ripetis punktojn, pri kiuj oni plej ofte demandis min de l' tempo, kiam mi faras kursojn kaj estas redaktoro de »Lingvo Internacia«; trie, ĉar estis necese klarigi detale, ekzemple por franco, tion, kio ŝajnas tute natura al anglo aŭ germano; fine, mi konfesas, ĉar tiu verketo estas en mia ideo nur parto de alia pli plena kaj pli grava, kiun mi faros, se tion permesos al mi la estonto.
Kiel oni vidos, mi donis kiel certa nur tion, kio efektive estas certa laŭ ĝenerala uzado, aŭ laŭ vortoj aŭ ekzemploj de Doktoro Zamenhof. Kiam tio ĉi povis esti interesa, mi citis detale fontojn de miaj ekzemploj: senutile estas diri, ke mi ne permesis al mi krei ekzemplojn por bezonoj de ia temo: tio apartenas nur al aŭtoro mem de la lingvo, ne al alia. Escepto tamen estas farita unue por tiuj reguloj, kiuj estas pure gramatikaj aŭ neniel disputataj, due por kelkaj paragrafoj en parto dediĉita al artikolo.[1]
Miajn ekzemplojn mi tiris unue el verkoj de Doktoro Zamenhof, precipe el »Ekzercaro« kaj »Hamleto«, kiujn ĉiu povas ankoraŭ nun aĉeti; mi devas tamen diri, ke mi uzis la unuajn eldonojn de tiuj verkoj, ĉar en ili ne estas alportitaj ŝanĝoj de aliaj personoj. Poste, mi prenis ankaŭ miajn ekzemplojn el verkoj de aliaj malnovaj Esperantistoj, aŭ ĉar mi havis ilin antaŭ okuloj, aŭ ĉar citebla frazo pli bone klarigas regulon. Nomon de tiuj personoj oni trovos citita en la verko mem; tie ĉi mi diros nur, ke mi trovis grandan helpon precipe en bonegaj lernolibroj aŭ skizoj gramatikaj de S-roj Einstein, de Beaufront, Cart, da Costa, Gernet, Kofman, Nylén, Villareal, kaj aliaj[2].
Fine, mi devas diri, ke mi ne pretendas doni tie ĉi ĉiujn regulojn, ekster kiuj oni devige skribos malbone en Esperanto; eĉ mi ne diras ke oni devige skribos malbone, se oni iros kontraŭ ili, sed certe oni ricevos de ili helpon. Oni ja trovas en bonaj aŭtoroj ankaŭ kelke da maloftaj aliaj skribmanieroj, sed mi ne parolis aŭ ne prenis ilin pro ilia tro malgranda uziteco, kvankam kelkaj tre plaĉas al mi.
Resume, mi verkis tiun libreton, trudinte al mi unu regulon: konstati ne proponi; kaj per tio ĉi, mi kredas esti fidela al la observa metodo, kiu regas lingvajn sciencojn, kiel aliajn naturajn. Kaj se iu estas terurigita de ŝajna longeco aŭ komplikeco de tiu sintakso, tiel simpla tamen rilate al aliaj lingvoj kaj nesimpla absolute nur pro diverseco de niaj naciaj kutimoj, tiam mi konsilos ke li zorge meditadu tiujn ĉi principojn, kiujn donis S-ro Cart en sia supera kurso ĉe Pariza Sorbonno.
1. Esperanto, estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruaj homoj.
2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute: ĝi devas, laŭ supra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn Esperanto tute ne celas korekti.
3. La principo de internacieco, kiam tiu ĉi estas absoluta, devas do ĉiam superi ĉiujn aliajn.
4. En Esperanto estas nur: a) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; b) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona.
5. Ekster supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modeloj, sed kiuj ne povas esti trudataj kiel leĝoj.
Parizo, 26-a de majo 1903.
Paul Fruictier.