XI.
Reading edition
KONJUNKCIO.
I. Esploro ĝenerala.
211. Propozicio (3, 141) estas ĉefa, kiam ĝi estas simpla eldiro sufiĉanta per si mem (e.: Petro kuras); aŭ dependa, kiam ĝi ne estas dirata por si mem, sed por plenigi alian propozicion. (E.: Petro kuras, por varmiĝi.)
212. Unu ĉefa propozicio povas havi kelkajn propoziciojn dependajn. (E.: ĉar malamikoj proksimiĝis, oni detruis la ponton, por malhelpi ilian transiron. Al unu helpa propozicio povas rilati ankaŭ dua subhelpa. (E.: oni devas labori dum juneco, por, kiam alvenos maljuneco, honeste ripozadi.
213. Unu ĉefa propozicio, akompanata de sia (aŭ de siaj) dependa propozicio, formas kunmetitan propozicion, kiu enhavas plenan penson, je kiu parolado povas halti.
214. Dependaj propozicioj estas ligataj kun ĉefa: aŭ per konjunkcio, (e.: tion mi scias, ĉar tie mi estis); aŭ per pronomo rilata, (e.: ĉiuj, kiuj tie estis, konas tion); aŭ per demanda vorto, (e.: mi demandas, kie vi sciiĝis tion?—ĉu vi venos baldaŭ, aŭ ĉu vi ne venos, respondu!)
215. Kelkaj propozicioj povas, ne estante unuigataj kiel ĉefa kaj dependa, interligiĝi per konjunkcioj, eĉ iafoje sen konjunkcio per simpla aldono. E.: Via projekto plaĉas al mi, kaj mia patro ĝin aprobas.—Via projekto plaĉas al mi, sed mia patro ĝin malaprobas.—Mi komprenas nek kial vi tiel aprobas tiun projekton, nek kial via patro tiel malaprobas ĝin.
216. Konjunkcio estas nomata diversmaniere, laŭ rilato, kiun ĝi metas inter ĉefa kaj dependa propozicio. Tiel oni distingas: konjunkciojn klarigajn (ke ...), disigajn (aŭ ...), kunigajn (kaj ...), kontraŭigajn (sed, kvankam ...), k. t. p.
217. Konjunkcio povas konsisti el tuta esprimo, e.: por ke, tiamaniere ke, ĉu ... aŭ, k. t. p.
218. Konjunkcio Esperanta ne postulas post si difinitan modon verban. (141.) La modo uzota estas ĉiam montrata nur de ideo esprimota: ion certan oni esprimas per indikativo; kondiĉon duban per kondicionalo; ordonon, deziron, volon, k. t. p. per imperativo (vidu tiujn modojn en »verbo«). Tial oni renkontas plej diversajn modojn por sama konjunkcio.
E.: Li staris, kvazaŭ li vidus teruraĵon.
... Kaj kvazaŭ malaperis subite la historio kaj la tradicioj. (Haml. IV. 5.)
... Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo. (Haml. IV. 7.)
... Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn. (Haml. V. 2.)
Rim. 1. Sekvas de tio ĉi, ke »Subjunktivo« ne ekzistas en Esperanto. Tiu modo estas ja difinita: »modo regata de konjunkcioj«. Kelkaj aŭtoroj nomas »subjunktivo« formon imperativan akompanatan de »ke« (e.: ke mi amu); sed tie ĉi oni havas simplan imperativon en dependa propozicio, kies ĉefa ne estas esprimita. (E.: mi volas, deziras, ... ke mi amu.) Se oni ne konsentas tion ĉi, tiam tia formo »ke mi amu« estas nur nacia apartaĵo, kiun oni neniel bezonas en lingvo internacia, ĉar simpla imperativo »mi amu« esprimas tiel bone saman penson.
Rim. 2. Kompreneble ĉar iaj konjunkcioj estas pli ofte uzataj por esprimi certan ideon, tial oni renkontas ilin pli ofte kun certa modo. Tiel ekzemple kun »por ke« oni renkontas tre ofte imperativon. (Mi kuras, por ke mi varmiĝu.) Sed se oni ne volas montri fortan celon aŭ volon (163), oni povas uzi ankaŭ alian modon. E.: Kiu povis pensi antaŭ du jaroj, ke tiu malfeliĉulo, tiel forte laboras, nur por ke li ruiniĝos!
Rim. 3. Post konjunkcio oni uzas infinitivon, nur kiam tiu ĉi estas mem subjekto de dependa prepozicio (ĝenerala infinitivo. 167), sed neniam kiam ĝi estas komplemento. E.: Mi diras, ke riĉiĝi estas agrable.—Sed oni ne diras »ni agas, por ke fariĝi riĉaj« aŭ »tiamaniere, ke fariĝi riĉaj«; oni devas en tia okazo uzi personan modon (por ke ni fariĝu riĉaj) aŭ se oni volas uzi infinitivon, forigi la konjunkcion: »ni agas, por fariĝi riĉaj.«
II. Apartaj konjunkcioj.
219. »Kaj« (kuniga konjunkcio) unuigas du propoziciojn, du subjektojn, du komplementojn, k. t. p. Oni povas ĝin forigi kaj anstataŭi per komo en rapidaj rakontoj, kiam tio ĉi ne difektas klarecon.
E.: Tie staris viroj, virinoj, infanoj.
220. Reciproke oni povas ripetadi »kaj« por pli forte insisti.
E.: Mi vidis kaj lin, kaj lian fraton.
221. »Aŭ« (disiga konjunkcio) montras diferencon inter du propozicioj aŭ aferoj.
E.: Li ploras aŭ ridas: oni ne bone scias.
222. Ripetante disigan konjunkcion, oni ricevas pli fortan apartigon. (E.: aŭ ... aŭ; ĉu ... ĉu; ĉu ... aŭ). Oni ĝis nun ne faris klaran distingon inter »aŭ ... aŭ« kaj »ĉu ... ĉu«.
E.: Aŭ vi forlasis la postenon, aŭ vi ne forlasis ĝin, sed tiam malzorgis averti. En ambaŭ okazoj, ĉu vi forlasis, ĉu vi malzorgis, vi estas kulpa.
223. »Ke« estas nur konjunkcio; ĝi montras, ke sekvanta propozicio klarigas la unuan, k. t. p. Oni ofte uzas ĝin (kun persona modo) anstataŭ infinitivo. (170.)
224. »Se« (kondiĉa konjunkcio) esprimas, ke ia afero estas farata nur se alia ekzistas, k. c. Neniam ĝi montras demandon. (98, 165.)
225. Komparaj esprimoj estas »tiel ... kiel; pli ... ol; laŭ; kiel ekzemple; kvazaŭ«, k. t. p. (66, 96. R. 1.) Por montri sekvon, rezultaton komparan, oni uzas »ju pli ... des pli«.
E.: Ju pli bona, des pli amata vi estos.
Ju pli ni laboros, des pli ni havos rajton ripozadi.
Rim. 1. Prefere oni alproksimigas vorton, sur kiun falas ideo. Tiel »ju pli bona« estas preferinde ol »ju pli vi estos bona«.
Rim. 2. Ofte unua termino ne estas esprimata. E.: Mi devas averti vin, ke li eble ne estos hejme.—Des pli bone! Mi tute ne deziras lin vidi.
Rim. 3. »Ju malpli« oni uzas por montri disigan rezultaton.
226. Gradigo estas montrata de »ne nur, ne sole ... sed, sed ankaŭ, sed plie«.
E.: Ne nur li ŝtelis, sed li mortigis ankaŭ!
Nia gazeto servas ne sole al la vastigado de nia lingvo, sed ankaŭ al interparolado en nia lingvo. (Z. Esperantisto n-ro 37, 3.)
Rim. Se gradigo estas nea, oni enkondukas nean vorton, ekzemple »ne«. E.: Ne nur mi ne incitiĝas kontraŭ vi, sed eĉ mi ne malaprobas vian konduton.
227. Forlaso, forkonsento, kontraŭigo estas montrataj de »kvankam«. Oni ofte uzas »tamen« en la dua frazo, se la konsenta propozicio estas la unua.
E.: Kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa.
Kvankam mi konsentas vian opinion, tamen mi ne povas akordiĝi kun vi.
S-ro Lott diras, ke lia »Lingue« kvankam havas eble difektojn, tamen jam en sia nuna formo estas komprenebla. (Dombrovski, Esperantisto 40, 54.)
Rim. Iafoje oni uzas »kvankam« en senco de »eĉ«: Sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun ĉi mirindan produktaĵon de la genia aŭtoro. (Rak. de Devjatnin, Esperantisto, 38, 29.)
228. »Jen ... jen« montras kontraŭigon tempan aŭ manieran.
E.: Jen li kuras forte, jen li haltas.
III. Jeso kaj neo.
229. Por jese respondi demandon oni uzas »jes«. Oni povas aldoni »ja, certe, tamen«, k. t. p. aŭ ripeti la verbon demandan, por pli forte insisti, rebati, k. c.
E.: Ĉu vi faris tion?—Jes! Jes, mi faris!
Ĉu vi ne faris tion?—Jes, mi faris! Jes, ja! Certe mi faris! Sed ja, mi faris!
230. Kiel oni vidas, oni simple eldiras verbon en respondo, ne esprimante la komplementon.
E.: Ĉu vi deziras kafon? Jes! Mi deziras! aŭ: ne! mi jam havas.
231. Por nei simple en frazo aŭ respondo oni uzas »ne«.
E.: Ĉu vi faris tion? Ne!
Mi ne povis manĝi pro dentsufero.
232. Oni uzas neon nur kiam senco de frazo estas vere nea.
E.: Mi timas, ke mia frato venos. (Mi esperas, ke li ne venos.)
Mi timas, ke mia frato ne venos. (Mi deziras, ke li venu.)
Li parolas ankaŭ pli bone ol li skribas (»ol li ne« estus nekompreneble).
Kiel ofte mi tremis! (»mi ne tremis« havus tute alian sencon).
233. Oni ordinare lasas »ne« antaŭ la verbo, kiun ĝi difinas.
E.: Mi esperas, ke li ne venos. (Mi deziras, ke li ne venu.)
Rim. Se oni dirus: »mi ne esperas, ke li venos«, tio ĉi signifus: »mi deziras, ke li venu, tamen ne kuraĝas esperi, ke li venos, ĉar kredeble li ne povos veni.«
234. Kiam ekzistas jam en frazo vorto nea per si mem, tiam ordinare oni ne uzas duan neon, ĉar tiel oni povus ricevi jesan sencon. Tio ĉi okazas plej ofte kun »neniu, nenia, neniam, nenio«, k. t. p., »sen«, (kaj devenaĵoj de »sen«), »nek«, k. c.
E.: Neniu konfesos, ke ... (neniu ne konfesos = ĉiu konfesos).
Sen helpo de iu, sen ia dubo.
Nenia homo estas pli bona ol li.
Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. (Z.)
Rim. 1. Tamen oni trovas iafoje duoblan neon en senco de pli forta neo. E.: ... metu viajn manojn denove sur la glavon kaj ripetu, ke vi neniam al neniu diros pri la apero de la nokto. (Haml. I. 5.)
Rim. 2. Iafoje kun »nek« oni uzas duoblan neon, kiam la dua neo ripetas la unuan en aparta frazero, kaj estas nur disvolvo de la ĝenerala unua neo. E.: Mi ne scias francan lingvon, nek anglan, nek turkan.—Nenio estas al mi pli kara nek dolĉa ol vi.—Mi ne renkontis lin nek lian fraton. (Z.)
Rim. 3. Kompreneble, kiam du neoj rilatas du malsamajn verbojn (esprimitajn aŭ ne esprimitajn), tio ĉi ne estas duobla neo. E.: Mi ne povis ne skribi.—Ne nur ne malamiko, sed kunbatalanto li estis.
ALDONO.
I. Ordigo de vortoj.
235. Frazon oni aranĝas laŭvole en Esperanto, pro nekonfuzebleco inter subjekto kaj komplemento.
236. Oni aranĝas propoziciojn kaj vortojn tiamaniere, ke ideo estu plej klare esprimita kaj belsoneco plej granda.
237. Sur la unuan lokon oni metas plej gravan vorton aŭ prepozicion. Iafoje sur la lastan, se tie atento estas pli facile altirebla. (91. R.)
E.: Lin mi renkontis, ne ŝin.
Unu aferon ni scias, ke ni konas nenion.
238. Laŭ eblo oni alproksimigas vortojn rilatantajn unu al la alia. (E. adverbo estas apud verbo, prepozicio apud komplemento, rilata pronomo apud rilatanto, k. t. p.)
E.: Li tre amas kuradi.
Per letero, kiun mi konservis, li sciigis al mi kaj al mia frato, ke li ŝuldas ankoraŭ mil frankojn.
Rim. Sekvo de tiu ĉi regulo malhelpas ofte skribi neklarajn frazojn. Se ne tro malbona estus frazo »li sciigis al mi kaj al mia frato per letero, kiun mi konservis, ke ...« kontraŭe oni tuj vidas, ke en jenaj frazoj senco estus tre duba: »Salomono, filo de Davido, kiu konstruigis Templon, ricevis viziton de reĝino.«—»Li amas multe kuradi.« Oni do devas skribi: »Filo de Davido, Salomono, kiu konstruigis ...« kaj: »li multe amas kuradi« aŭ: »li amas kuradi multe«.
239. Ripetadon de multenombraj akuzativoj oni laŭ eblo evitas; aŭ almenaŭ oni klopodas por meti ilin antaŭ vorton, kiu komencas per vokalo. Por eviti akuzativon, oni povas uzi esprimojn »kelke da«, »multe da« anstataŭ »kelkaj«, »multaj«, aŭ prepozicion »al«, k. t. p. (206. R.)
E.: Mi havas multe da hundoj, bovoj, ĉevaloj.
Mi renkontis ilin akompanantajn iliajn amikinojn (aŭ: kiuj akompanas iliajn amikinojn).
II. Interpunkcio.
240. D-ro Zamenhof uzas komon inter ĉiu propozicio, t. e. antaŭ ĉiu vorto demanda aŭ rilata, inter du terminoj de komparo, k. t. p. Antaŭ »kaj« oni plej ofte metas komon, nur se la senco estas nete haltigita. Jen estas tio, kion skribis D-ro Zamenhof pri tiu punkto en »Esperantisto« (44, 127):
»La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.«
241. »Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: »Esper-anto«, »ricev-ita« k. t. p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj; efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo, ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple »aparteni-s«, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.« (Z. Esperantisto, 38, 32.)

LINGVO INTERNACIA
monata revuo en Esperanto
VIII-a jaro—1903.
OFICIALA ORGANO DE DIVERSAJ SOCIETOJ ESPERANTISTAJ.
REDAKCIO:
Paris, 27, Boulevard Arago 27, Paul Fruictier, ĉefredaktoro.
ADMINISTRACIO:
Szekszárd, Hungarlando, Paul de Lengyel, direktoro.
L. I. publikigas ĉiumonate artikolojn pri plej interesaj novaĵoj sciencaj, artaj, literaturaj, teatraj, geografiaj, k. t. p.
La tutmonda diseco de ĝiaj kunlaborantoj garantias pri la ĉiama diverseco de ĝia enhavo.
En ĉiu numero estas ankoraŭ literaturaĵo, originalaj aŭ tradukitaj el plej malsamaj lingvoj, noveloj, gajaj rakontoj, versaĵoj, anekdotoj, k. t. p.
Fine, L. I. alportas sciigojn pri la movado esperantista en la mondo, enhavas rubrikon specialan por la opinioj kaj demandoj de la legantoj, analizas detale ĉiujn Esperantajn gazetojn kaj librojn, klarigas gramatikajn demandojn, presas adresarojn, aranĝas konkursojn literaturajn aŭ problemajn, k. t. p. k. t. p.
Speciala monata aldono da 12 paĝoj (Literatura Biblioteko de L. I.) estas speciale dediĉita al literaturo kaj enhavas romanojn, analizojn, represojn el »Esperantisto« de Doktoro Zamenhof, bagatelojn, rebusojn, k. t. p.
Unuvorte, L. I. estas vera internacia kaj centra organo de l' Esperantistaro.
Jara abono: 4 frankoj.
Kun »Literatura Biblioteko«: 6.50 frankoj.
Oni abonas L. I.
ĉe l' administranto de la gazeto en Szekszárd,—ĉe la redaktoro de la gazeto en Paris,—cetere: ĉe D-ro L. ZAMENHOF, ul. Dzika No 9,—en Varsovio (= Warszawa) (Ruslando). ĉe S-ro P. AHLBERG, Sekretario de Klubo Esperantista, en Stockholm (Svedlando), Döbelnsgatan 50. ĉe S-ro MANUEL BENAVENTE, Sociedad 14, en Murcia (Hispanl.)
L. I. estas plej malnova, plej internacia, plej bone informata el ĉiuj gazetoj Esperantistaj.
Esperanta Kolekto de »Lingvo Internacia«.
Fondita en januaro 1903 tiu ĉi kolekto enhavas nur verkojn zorge elektitajn kaj skribitajn en plej pura Esperanta stilo, laŭ reguloj donitaj de S-ro D-ro Zamenhof.
N-ro 1. Kurioza sunhorloĝo, kun figuroj, de S-ro S. Poljanskij 0 fr. 35 centimoj.
N-ro 2. Esperanta frazlibro de l' turisto, 400 frazoj en Esperanto kun tradukoj franca, angla, germana, hispana, itala, kaj adresaro de diversaj grupoj Esperantistaj, de S-ro M. Merckens 0 fr. 50 centimoj.
N-ro 3. Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj, kun prezenta letero de S-ro P-ro Th. Cart,—verkita de S-ro Paul Fruictier, redaktoro de L. I. 1 fr. 50 centimoj.
N-ro 4. Esperanta Prosodio, de S-ro Th. Cart, agregato de Pariza Universitato, profesoro de germana lingvo ĉe Pariza Lernejo por Politikaj Sciencoj, k. c. (en verkado).
N-ro 5. Medicina vortaro, de diversnaciaj aŭtoroj (en verkado).
N-ro 6. Rememoro pri Solferino, de H. Dunant, granda premio Nobel, promotoro de Ĝeneva Interkonsento, tradukita kun permeso de l' aŭtoro de S-ro Paul Fruictier (en verkado).
Ni kalkulas: 1 franko—80 pfenigoj—10 pencoj—40 kopekoj.

S. I. R.
(Societo por Internaciaj Rilatoj.)
Fondita en januaro 1903 de »Lingvo Internacia«.
Provizora sekretario: Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.
Celo: Alporti al Esperantistoj tujan profiton per Esperanto.
Fakoj: I. Sciencoj ĉiuspecaj. II. Komerco. Industrio. III. Vojaĝoj. IV. Kolektado. V. Artoj. VI. Literaturo. VII. Diversaj aliaj aferoj.
Profitoj: Alporto de korespondantoj, disdono de sciigoj, grupigo de specialistoj, helpo al societanoj dum vojaĝoj pri vojoj aŭ hoteloj kaj firmoj, preso de komunaj utilaj verkoj, k. t. p.
La societanoj povas legi senpage ĉiujn gazetojn Esperantajn kaj aliajn naciajn (Revue du Touring-Club de France, Journal des Voyages, La Paix par le Droit, L' Européen, Revue Générale des Sciences, Revista de Ciencias, Korrespondens, Review of Reviews, k. t. p.) La kuracistoj ricevas senpage cirkuleron pri verkado de medicina oficiala organo de l' societo,—»Lingvo Internacia« estas ricevebla por tri frankoj anstataŭ kvar.
Jara kotizo: 3 frankoj, aŭ kun »Lingvo Internacia« 6 frankoj.
Senpage oni sendas regularon kaj detalajn sciigojn. Sin turni al la sekretario.
