II.
Reading edition
ARTIKOLO.
I. Uzado ĝenerala.
10. Artikolo »la, l'« neniam povas esti en multenombro aŭ en akuzativo. Oni uzas ĝin nur por difini vortojn, t. e. por montri, ke oni parolas pri konata, preciza afero, apartigita de ĉiuj aliaj similaj aferoj.
Se oni parolas pri ia ajn ne konata, komune aŭ ne precize difinita afero, tiam oni uzas neniam »la«. En tiaj okazoj oni povas ofte meti antaŭ la vorto (pense aŭ efektive) unu el vortetoj »unu, ia, kelka«, aŭ el esprimoj »iom da, kelke da« k. s.
La celo de artikolo »la« estas pli klarigi frazon, malhelpante, ke oni konfuzu priparolatan aferon kun alia simila. Tial oni povas ofte neuzi tiun vorteton, kiam ĝi efektive ne klarigas la ideon kaj kiam ni estas allogataj uzi ĝin nur pro nacia kutimo. La sola kondiĉo estas, ke la frazo restu ĉiam plej klara.
Se oni estos embarasata, prefere estas neuzi artikolon ol ĝin trouzi. Manko da artikolo estas ja malpli malagrabla ol superfluo. Aliparte estas pli bone skribi plej mallongajn frazojn.
Sed la unua, ĉefa regulo estas: skribi plej kompreneble por ĉiuj. Oni do ne ŝanceliĝu uzi artikolon, se ĝi ŝajnas iom pli klarigi kaj faciligi frazon; aŭ almenaŭ oni ŝanĝu formon de tiu frazo, se oni ne volas uzi artikolon pro ia kaŭzo.
Rim. 1. Ni esploru jenajn ekzemplojn: Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis simila al la patrino (Z.), kaj: La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo (Z.). Oni tuj vidas, ke »la« estas utila nur por belsoneco kaj insisto, sed ne necesa. »Maljuna, patrino« estas jam bone difinitaj de »unu vidvino havis du filinojn«; »domo« estas jam bone difinita de »en kiu oni lernas«.
Rim. 2. Sed ni esploru jenajn frazojn: Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana, kaj: Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj, (Z.) oni vidas, ke artikolo estas nepre necesa por komprenigi klare kaj rapide la ideon. Se ni dirus: »venigu kuraciston«, oni povus kredi ke ni volas ian ajn kuraciston. Per »la« ni montras: »venigu tiun kuraciston, kiun ni konas«, aŭ »kiu jam kuracis nin«. Simile: »mi aĉetis por infanoj tableton« signifus, ke tiuj infanoj estas iaj ajn infanoj, sed ne la niaj aŭ tiuj, pri kiuj ni jam parolis.
II. Uzoj apartaj.
11. Ofte oni uzas »la« antaŭ nomo de unu individuo, unu afero, por montri, ke oni celas la tutan genton.
E.: La riĉulo havas multe da mono (Z.), t. e. ĉiuj riĉuloj.
La botisto faras botojn kaj ŝuojn (Z.) t. e. ĉiu botisto.
Oni diras, ke la vero ĉiam venkas (Z.).
En la arbaro, en la historio, en la urbo, sur la kamparo, k. t. p.
12. Simile antaŭ vorto en multenombro »la« povas montri ĉiujn estaĵojn apartenantajn al la klaso citata.
E.: La ŝipanoj devas obei la ŝipestron (Z.), t. e. ĉiuj ŝipanoj.
La Parizanoj estas gajaj homoj (Z.) t. e. en ĝenerala maniero, ĉiuj homoj loĝantaj en Parizo estas gajemaj.
13. Kiam la senco restas komprenebla, oni povas en tiaj okazoj forigi »la«.
E.: Vitro estas rompebla kaj travidebla. (Z.)
Verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn. (Z.)
Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj. (Z.)
Urbanoj estas ordinare pli ruzaj ol vilaĝanoj. (Z).
En urbo, en historio, en arbaro, sur kamparo, en filozofio, k. c.
III. Propraj nomoj.
14. Oni plej ofte ne uzas artikolon »la« antaŭ propra nomo. Tion oni ne faras ankaŭ por la vortoj: Sinjoro, Sinjorino, Fraŭlino, kaj similaj,—aŭ por nomoj de profesio, rango, k. c. sekvataj de propra nomo.
E.: Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. (Z.)
Esperanto estas kreita de Doktoro Zamenhof.
Imperiestro Vilhelmo II-a reĝas en Berlino.
15. Kiam estas adjektivo aŭ substantivo antaŭ propra nomo, tiam oni povas uzi artikolon »la«.
E.: Antaŭ hieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta Eŭropo. (Grabowski, Nova Jaro.)
Li aŭdis pri nia lingvo per la granda lingvisto Doktoro Gabrielo Bálint. (P. Nylén, Lingvo Internacia, 28.)
Rim. Oni trovos grandan konfuzaĵon en la aŭtoroj, eĉ plej bonaj, pri uzo de artikolo »la« antaŭ propra nomo. Regulo plej simpla estas: demandi ĉu uzo de artikolo aldonas ion necesan por malhelpi malkomprenon? Oni devas konfesi, ke preskaŭ ĉiam »la« estas tute ne utila antaŭ propra nomo, ĉar neeble estas konfuzi estaĵon, aferon aŭ personon nome cititan kun alia. Tial varme konsilinde estas uzi neniam artikolon antaŭ propra nomo, eĉ antaŭigata de adjektivo aŭ substantivo, escepte, kiam (tre malofte) oni povos trovi ian profiton en ĝia uzo. Tial inter jenaj frazoj el »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof: »La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P.« kaj »Gesinjoroj N. hodiaŭ venos al ni«, la dua estas tre preferinda.
16. Kiam propra nomo estas uzata en senco komuna, tiam oni uzas kompreneble artikolon, kiel por aliaj komunaj nomoj.
E.: La turko ekpafis al mi,—t. e. tiu turko, pri kiu mi parolis.
La rusoj loĝas en Rusujo.
La Tolstoj estas maloftaj,—t. e. homoj kiel Tolstoj.
Calderon estis la Aristofano de Hispanujo,—t. e. Calderon ludis en Hispanujo saman rolon, kian Aristofano ludis en Grekujo.
IV. Gradoj de komparo.
17. Oni uzas laŭvole artikolon »la« en gradoj de komparo. Tamen oni renkontas ĝin pli ofte kun »plej«, ol kun »pli«.
E.: El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. (Z.)
Kial? demandis mi kun elvido de la plej pura simplanimeco. (Mary 14.)
Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. (Z.)
Plej bona estos, se vi ĝin forgesos! Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. (Haml. I. 5.)
Ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. (Haml. II. 2.)
La mallaŭdo de tia persono devas esti pli grava ol la aplaŭdado de alia. (Haml. III. 2.)
Via pano estas malpli freŝa ol mia. (Z.)
Rim. 1. La supra regulo koncernas nur la terminojn de l' komparo, sed ne la komparilojn mem (pli, malpli). Oni ja uzas »la pli«, »la malpli«, nur por montri superlativon inter du aferoj: »unu vidvino havis du filinojn; la pli maljuna ...« (Z.)
Rim. 2. »La« oni ordinare ne uzas antaŭ »plej, malplej«, kiam tiuj vortoj rilatas verbon: »Li estas la homo, kiun mi plej admiras.«
V. Antaŭ adjektivo.
18. Kiam adjektivo difinas substantivon esprimitan, reguloj estas samaj, kiaj por substantivo sola.
19. Kiam adjektivo estas sola, t. e. kiam la substantivo, kiun ĝi difinas, ne estas esprimita, tiam oni uzas ofte artikolon antaŭ la adjektivo.
E.: Ili batis unu la alian. (Beaufront.)
Jen estas via ĉapelo kaj jen la mia.
La Plejpotenca, faru nian venon Por li saniga. (Haml. II. 2.)
... Alie kiu volus elportadi La mokojn kaj la batojn de la tempo, La premon de l' potencaj, la ofendojn De la fieraj, falson de la juĝoj...? (Haml. III. 1.)
Rim. Kontraŭan uzon oni renkontas:
Ne estas vi sensenca, ĉar alie Nenion vi decidus; sed la senco En vi sendube tute malsaniĝis, Ĉar eĉ freneza tie ne erarus. (Haml. III. 4.)
20. Preskaŭ ĉiam oni uzas »la« antaŭ nombra adjektivo montranta tagon, horon, vicon, k. c. kiam la vorto »tago, horo« k. c. ne estas esprimita. (75.)
E.: Januaro estas la unua monato de la jaro, aprilo estas la kvara, novembro estas la dek-unua, decembro estas la dek-dua. (Z.)
Hodiaŭ estas la dudeksepa (tago) de marto. (Z.)
21. Iafoje artikolo »la« antaŭ adjektivo (kaj antaŭ substantivo komuna) servas por igi ĝin propra nomo.
E.: La patro adoras nur la Nevideblan. (Kofman, Kain, I. 1.)
Preĝu al la Sankta Virgulino. (Z.)
Demandu vin la Kreanton. (Kofman, Kain, I. 1.)
VI. Sezonoj, monatoj, tagoj, festoj.
22. Antaŭ nomo de sezono oni uzas laŭvole »la«.
E.: En la vintro oni hejtas la fornojn. (Z.)
En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. (Z.)
23. Por monatoj kaj tagoj de semajno oni ordinare uzas artikolon nur se kunestas alia komuna vorto.
E.: Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ estos dimanĉo. (Z.)
Januaro estas la unua monato de la jaro. (Z.)
Mi iros la proksiman ĵaŭdon. (Cart, Esp. en 10 lec. V.)
Monato septembro estis pluvoriĉa.
Ni kutime iras sur la kamparon dum la monatoj julio kaj aŭgusto.
Rim. 1. Oni povas agi por tiuj nomoj, kiel por la propraj. Tamen oni atentu bone esprimi sian penson. En la frazo: »mi iros la proksiman dimanĉon«, multaj komprenas: »la plej proksiman dimanĉon«, kion ili ne faras per »mi iros proksiman dimanĉon«. Aldoni tie la vorton »plej«, estus do utile.
Rim. 2. Ne konsilinde estas uzi »la« anstataŭ »ĉiu«, kiel ekzemple en la frazo: »En la dimanĉo mi restas hejme« (Cart), ĉar senartikolaj popoloj povus ne kompreni tiun formon. Multe pli klare oni diras: »Mi restas hejme en ĉiu dimanĉo aŭ ĉiudimanĉe«.
24. Tago de festo estas nomata en Esperanto laŭ jena maniero: Paŭla festo, Paŭla tago, Tago de Sankta Petro, k. t. p.; oni do ne devas diri, kiel en kelkaj lingvoj: La Sankta Petro.
VII. Aliaj okazoj.
25. En citado de nomoj oni povas laŭvole ripeti aŭ ne ripeti »la« antaŭ ĉiu aparta substantivo aŭ adjektivo.
E.: La arboj, floroj kaj kreskaĵoj de tiu ĝardeno estas belaj.
La saĝa, elokventa kaj lerta advokato diris.
aŭ: La arboj, la floroj, k. c.
Sed de l' tabulo de memoro mia Forviŝu mi mem ĉion, kio restis, Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo. (Haml. I. 5.)
26. Antaŭ infinitivo oni ne uzas artikolon. Ne diru do: »la manĝi kaj la trinki estas necesaj por la vivi«, sed: »manĝi kaj trinki ...«, aŭ: »la manĝado kaj la trinkado ...« (167. R. 1.)
27. Post vortoj »kies, ĉiu, ĉiuj« oni ne uzas artikolon.
E.: La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro. (Beaufront.)
Mi arestis ĉiujn krimulojn.
La matenaj trinkantoj de akvo estas lacaj, kiel ĉiuj malsanaj; kaj la trinkantoj vinon vespere estas neelporteblaj, kiel ĉiuj sanaj. (Mary XI.)
28. Oni povas apostrofi artikolon: a) post prepozicio finata de vokalo; b) antaŭ vokalo (Zamenhof, Esperantisto 44); c) neniam antaŭ h, kiam la antaŭiranta vorto ne finiĝas per vokalo. (Beaufront.)
VIII. Kvanto, eco, unu, ia.
29. Kiam vorto estas uzata en senco parta, t. e. kiam oni celas montri iom da io, kelkajn erojn da io, oni ne uzas artikolon »la«.
30. Antaŭ vorto uzata en tia senco oni uzas nenian alian vorteton, kiam la ideo rilatas pli la naturon, la econ de l' afero, ol ĝian kvanton.
E.: Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. (Z.)
31. Se kontraŭe oni celas aparte kvanton, oni tiam uzas esprimojn: »iom da, kelke da«, k. s. (kun nominativo).
E.: En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. (Z.)
Mi memoris, ke mi ankaŭ faris kelke da pafoj. (K. T. 3.)
32. »Unu« oni uzas ordinare nur por kalkuli, por montri, ke estas unu, ne kelkaj estaĵoj. Iafoje tamen ĝi estas uzita, kiel nedifina artikolo, sed malofte.
E.: Unu vidvino havis du filinojn. (Z.)
33. »Ia« ludas ankaŭ iafoje rolon de nedifina artikolo, kiam oni volas insisti pri nedifiniteco de priparolata afero.
E.: Iaj strangaj sonoj atingas min ... kvazaŭ iu ĝemas. (K. T. 5.)
Tabelo unuvida
pri difino de vorto per artikolo »la«.
»LA« difinas vorton t. e. apartigas ĝin de aliaj ĝiaj similaj:
A. Rememorigante, ke oni konas ĝin aŭ ĵus parolis pri ĝi.
E.: Mi ektrinkis: la akvo estis varma (K. T. 9), t. e. tiu akvo.
E.: Jen estas la pomo, kiun mi trovis (Z.), t. e. tiu pomo, kies trovon mi jam anoncis.
B. Resumante antaŭan detalan priskribon.
E.: La najbaro fariĝis en tiu ĉi tago ne priskribeble timiga (K. T. 13), t. e. tiu najbaro, pri kiu mi jam skribis multajn paĝojn.
C. Anoncante tujan klarigon.
E.: La plena pentraĵo ekflamas en mia imago: ĝi estis antaŭ longe ... k. t. p. (K. T. 7.)
D. Montrante, ke objekto priskribata apartenas al nomita persono aŭ objekto.
E.: Mi malkovras la okulojn (K. T. 7), t. e. miajn okulojn.
E.: La bajoneto eniris al li rekte en la koron (K. T.) t. e. lian koron.
E. Montrante tutan genton, aŭ almenaŭ plej grandan parton.
E.: La rusoj loĝas en Rusujo. (Z.)
F. Igante vorton komunan nomo propra, aŭ preskaŭ propra, tiel ĝi estas apartigita de aliaj.
E.: La suno brilas. (Z.)
E.: La Plejpotenca faru nian venon al li saniga. (Z.)