← Table of contents
Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)

Sabaton, la 10. de Aŭgusto.

Reading edition

—Antaŭkongresa prezentado en «Teatro de Novaĵoj». La salono estis preskaŭ plena de Esperantistoj altiritaj precipe de la «Esperanta parto» de ĉi tiu prezentado.

Oni komencis per Viena opereto polen tradukita. Ĉar mi tute ne konas la polan lingvon, mi ne povas rakonti precize la temon. Sed la muziko estis ĉarma kaj la dancoj allogaj. Post la malleviĝo de l’ kurteno Krakova samideano petis pardonon de la aŭskultantaro, ĉar oni ludis polan teatraĵon nekompreneblan kaj eble enuigan por la nepoloj.

Vivaj protestoj aŭdiĝis. Ne, kara samideano, ni ne enuis, tial ke ni povis ĝui la ĉarmon de via lingvo kantata kaj la poeziecon de viaj dancoj.

Nun la esperanta parto. Kurteno leviĝas; staras sur la scenejo duobla vico de ĉarmaj junulinoj kaj de afablaj junuloj, kiuj ĥore kantas nian himnon.

Tuj de la komenco la ĉeestantaro leviĝas kaj akompanas solene, religie la kantadon. Eĉ la neesperantistoj ĉeestantaj aŭskultas kun miro kaj respekto, impresataj de la fido kaj seriozeco, kiuj montriĝas sur ĉiuj esperantaj vizaĝoj.

Poste S-ro Felikso Lidor, tenoro, kantas konatan polan kanzonon: «Ho, vi vera anĝelo» kaj ŝercplenan alian «Aeroplano».

S-ino Heleno Palĉevska, kantistino, per agrabla voĉo donas al ni tri ĉarmajn kantaĵojn: «Porcelana statueto», «Hej antaŭen!» kaj «Ĉarmoj de la Nokto».

Jen Josefo Karbowski, humoristo, kiu ridigas la tutan ĉeestantaron per spritaj ŝercaĵoj: «Kial la Oka Kongreso okazas en Krakovo?» kaj «Paŭlo kaj Gaŭlo».

Fine, bele vestita Ĥino, kies voĉo multe similis tiun de nia samideano Kriss, faris spritan paroladon: «Kiel okazas kunsido de Rajtigita Delegitaro», en kiu li aludis la necesecon[4] por liveri bonan supon al la Esperantistaro. La ĉeestantaro, figuranta Rajtigitan Delegitaron, estis dividita en tri partoj, kiuj laŭ gesto de la oratoro diris: la dekstra «jes, jes», la maldekstra «ne, ne!», kaj la centra «eble, eble!» Vera figuraĵo de vera parlamento.

Multaj aplaŭdoj rekompencis la oratoron, kiu estis samtempe la organizinto de ĉi tiu esperanta «varietea» parto kaj la tradukinto de la plej multo el la kantaĵoj kaj deklamaĵoj.

Nun la esperanta parto finiĝis; dum la interakto ni eliru momenton por spiri freŝan aeron. Sed kion krias ĉi tiu bubo en la strato; ŝajnas al mi, ke li parolas esperantajn vortojn. Jes, li havas en mano paketon da gazetoj kaj oni aŭdas: «Kongresa Bulteno! dek helerojn!» En daŭro de fulmo la bubo disvendas ĉiujn ekzemplerojn kaj ĉie oni vidas samideanojn, kiuj avide legas la unuan numeron de nia oficiala organo.

La kongresa organo fariĝas nun neceseco de nia kongresa organizado kaj mi opinias, ke ĝia utileco pli kaj pli grandiĝos. Kiam niaj kongresoj okazos en grandaj urboj, ekzemple en Parizo, la nigraj tabuloj de l’ Akceptejo, kun siaj paperoj gluitaj laŭhazarde, siaj perkretaj surskriboj tute ne sufiĉos kiel informilo por la kongresanoj. Mi diris informilo, ĉar mi pensas, ke tia devus esti la rolo de la kongresa organo. Ĝi devas paroli ne pri aferoj estintaj (raporto pri kunvenoj aŭ festoj), sed pri aferoj estontaj. Ĉiun tagon ĝi devas enhavi ĉiujn programojn kaj komunikaĵojn pri la morgaŭa tago[5].

Mi opinias ankaŭ, ke la redaktado de la kongresa organo estas afero de la kongresa estraro mem. Ĝi ne devas transdoni la taskon al gazeto.

La Kongresa Bulteno en Krakovo aperis kiel aldono al pola gazeto; mi bone scias, ke tio estis farita en speciala celo. Dank’ al tiu aldoneco, la Bulteno publikigis ĉiutage la

Alia grava kondiĉo por la gazeto estas, ke ĝi devas esti facile aĉetebla. Ĉi tiu kondiĉo estis mirinde plenumita en Krakovo, ĉar oni vendis ĝin ĉie, en la Akceptejo, en la urbaj vendejoj, sur la stratoj, en la tramvojoj.

Cetere, la bona redaktado de la kongresa organo ne dependas nur de la redaktistaro, sed ankaŭ de ĉiuj estraroj ĝeneralaj kaj fakaj. Se ĉi tiuj ne liveras ĝustajn kaj akuratajn informojn, estas neeble doni al la publiko bonan laboron.

Ŝajnas, ke la redaktanta komitato ne estis ĉiam sufiĉe helpata, ĉar en unu numero oni plendas pri la baroj renkontitaj de la redakcio de l’ Bulteno: «Komence mankis esperantaj redaktantoj, la kompostistoj ne konantaj la lingvon ne povis tiel rapide komposti la gazeton kiel en naciaj lingvoj, kaj tial la plibonigado de elpresita teksto postulis pli multe da tempo. La kvar laborantoj estis devigataj samtempe verki, traduki, plibonigi la tekston.»

Do, malgraŭ kelkaj kritiketoj (enpreso de politikaj artikoletoj en la gazeto), ni devas esti dankemaj al la redaktanta komitato kaj speciale al S-ro Kronenberg, kiu senlace laboris por plenigi la gazeton.

Kredeble en venontaj jaroj la kongresa gazeto eliros ne kiel privata entrepreno, aŭ entrepreno de la loka komitato, sed kiel oficiala organo de niaj oficialaj institucioj, eble kiel aldono al la Oficiala Gazeto.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings