Ĵaŭdon, la 15. de Aŭgusto.
Reading edition
—Frumatene mi estis vekita per la sonoriloj de la kvardek unu preĝejoj de la «pola Romo», samtempe bruantaj. Momente mi aŭskultis la gajan muzikon de la sonoradoj, kiu rememorigis al mi la faman ĉapitron de la romano de Victor Hugo «Nia Sinjorino Pariza»[10]. Sed konscio pri la profesiaj devoj tuj revenas, mi saltas el la lito kaj enprofundiĝas en la legon de la oficiala programo. Je la naŭa horo katolika Diservo, je la deka samtempe
Ni rapidu al la preĝejo de Sankta Mario; ĝuste kiam mi alvenas sur la Rynek, estas la naŭa. El unu el la preĝejaj turoj venas sonoj de trumpetoj; efektive, ĉiuhore trumpetisto laŭvice rigardanta la kvar kardinalajn punktojn, aŭdigas melankolian arion, laŭdire la saman, kiun uzis la pola militistaro. Kiam ni eniras la preĝejon, la navo estas jam superplenega de granda amaso, kaj pene oni eniĝas inter la popolanoj pitoreske vestitaj, kaj la kamparaj vendistinoj, kiuj alportis kun si vendotajn legomojn aŭ fruktojn. Tia devis esti en antikvo la aspekto de temploj, kiam la adorantoj alportis la oferojn difinitajn por la Diino. Fine ni sukcesas atingi la fundan kapelon, ĵus kiam komenciĝas la prediko. Devis paroli Lia Episkopa Moŝto pastro Bandurski, vera pola Demosteno, sed pro malhelpo, li estis anstataŭata de pastro, kiu eble ne estis Demosteno, sed certe estis Cicero. Kun flameco de apostolo li parolis klaran, puran, fluan Esperanton, eĉ momente tiel fluan, ke la superŝutitaj oreloj ne povis ĉion ensorbi kaj ke multaj vortoj reŝprucis eksteren. Tamen lian elokventecon tre admiris la ĉeestantaj Esperantistoj, katolikaj kaj nekatolikaj.
Ni rapidu al la hebrea sinagogo. La interna aspekto tute malsimilas tiun de la katolika preĝejo. Anstataŭ pitoreska malordo, severa ordo; anstataŭ piuloj en ĉiuj sintenadoj, ĉu starantaj, ĉu genuantaj, ĉu eĉ teren kuŝiĝantaj, sinjoroj en regulaj vicoj kun ĉapelo sur la kapo, sinjorinoj en altaj galerioj. Rabeno Saphra jam komencis esperantan paroladon; li parolas klare, bonege kaj elokvente; li diras, ke Hebreoj disaj sur la tuta terglobo jam havis propran lingvon por komuniki inter si, la hebrean; sed mankis al ili alia por komuniki kun iliaj fratoj, anoj de aliaj religioj. Li ĝojas, vidante unu el ili alporti al la mondo ĉi tiun netakseblan donacon. Profundan impreson sur ĉiujn ĉeestantojn hebreajn aŭ nehebreajn faras ĉi tiu alta parolado. Sed momente Rabeno Saphra parolis strangan, nekompreneblan Esperanton. Ĉu intertempe li fariĝas Idisto? Oni klarigas al mi, ke la strangaj vortoj ne estas idaj citaĵoj de Couturat, sed hebreaj citaĵoj el la Biblio. Elirante el la sinagogo, la popolamaso ĉirkaŭanta la templon, faris al D-ro Zamenhof
Je la dekunua, sur la Rynek okazis manifestado antaŭ la monumento de la glora pola poeto Mickiewicz. Oni metis sur la monumenton florkronon, kaj en la nomo de la kongresanoj S-ro Hodler esprimis la sentojn de la Esperantistoj pri la plej glora reprezentanto de la pola genio kaj antaŭtempa adepto de la interna ideo de Esperantismo; tiun paroladon polen tradukis D-ro Mikołajski.
Je la tria, manifestado de profesoroj kaj studentoj apud la monumento de Kopernik, en la korto de Jagellona Biblioteko. Atendante la oficialan oratoron (ankoraŭ nekonatan), kiu estas iom malfruinta, la manifestantoj amuziĝas per fotografiĝo. Estas fotografistoj en ĉiuj anguloj, sur la altaj galerioj, sur la korto, en la kelo, kaj oni fotografas la manifestadon ĉiumaniere: superkape, bruste, dorse, flanke, subpiede. Subite bruo; sur la tablo metita kiel paroladejo aperas la oficiala oratoro, kaj ĉi tiu oratoro estas... (vi ne divenu! sinjoro), estas... (vi ne divenu! sinjorino), estas S-ro Bourlet. Oni premas la butonon de la sciencaj paroladoj kaj S-ro Bourlet parolas. Cetere li faras tre lertan kaj tre trafan paralelon inter la vivo de Kopernik kaj la vivo de D-ro Zamenhof, inter la persekutoj, per kiuj estis akceptata la verko de Kopernik, kaj la mokoj, kiujn renkontis la verko de Zamenhof, inter la fina sukceso de la Kopernikaj ideoj kaj la fina venko de la Zamenhofa Esperanto.
Je la kvara (kia metio! kia metio!), vizitado de la Arĥitektura Ekspozicio. En la ĝardeno de la Ekspozicio, la fotografa manio de la kongresanaro atingas la paroksismon. La oficialaj fotografistoj estas ĉi tie kun ĉiuspecaj fotografiloj, unuj sur altaj tripiedoj (kredeble por fotografi personojn je fenestroj de unua etaĝo), aliaj preskaŭ sur tero (kredeble por fotografi kelistojn je fenestretoj de ilia kelo). Kaj oni fotografas samnacianojn, oni fotografas samprofesiulojn, oni fotografas samkreskulojn, oni fotografas samaĝulojn, oni fotografas sama-nombro-da-harulojn, oni fotografas samulojn elektitajn ĉiumaniere kaj eĉ neniumaniere. Kaj meze de ĉiu grupo sidas la afablega kaj bonega Doktoro, ĉiam ridetanta,Pola Esperantisto. Ni diru tuj, ke ĉi tiu konkurso mirinde sukcesis, almenaŭ per la nombro de la partoprenantoj. Efektive, la Komitato ricevis: por la beletristika parto, 18 laborojn; por la poezia, 30; por la scienca, 11. S-ro Nedoviŝin prezidas la ceremonion, li diras kelkajn vortojn pri la graveco de tiaj konkursoj kaj iliaj influoj al progresado de nia lingvo.
Pro la neĉeesto de S-ro Cart, raportinto de la beletristika parto, supreniras la estradon por lin anstataŭi sinjoro... (divenu, kara leganto!) sinjoro... (divenu, kara legantino!)... S-ro Bourlet. Oni premas la butonon por literatura parolado kaj S-ro Bourlet ekmovas la lipojn. «Ankoraŭ mi!» li diras. Li petas pardonon, ĉar nun li estas sur kampo, kiun li ne ordinare plugas. Li estas simpla scienculo kaj time sin riskas en literaturan regionon. Sed eble ĉar li estas direktoro de literatura gazeto, li povis tamen akiri iom da sperto en la beletristika fako. Li ĝojas, ĉar nun Esperanto havas belan kaj riĉan literaturon, kaj povas rebati la kutiman kontraŭdiron, ke ĝi estas nur iu ĵargono de kelnero.
La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko titolita: «La Genio kaj la Karaktero de Byron»; oni malfermas la koverton, kiu entenas la nomon de la aŭtoro, kaj la ĉeestantaro sciiĝas kun ĝojo, ke ĉi tiu aŭtoro estas aŭtorino: nia bone konata samideanino Adela Schafer (el Londono).
Loko mankas por citi aliajn rekompencitajn laborojn.
S-ro Grabowski, raportinto de la poezia parto, legas raporton (mirinde! ĉi tiu raporto estas en prozo). Li diras, ke esprimo de ideoj sub poezia formo estas vera provilo por lingvo; Esperanto venke sukcesis en ĉi tiu provo. Ni sciiĝas kun bedaŭro, ke ne ankoraŭ naskiĝis esperanta Mickiewicz, kaj sekve oni ne donos unuan premion. La dua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la poemo «Narciso», kaj ĉi tiu aŭtoro estas nia amiko Devjatnin, kies apero sur la estrado estas salutata de longa aplaŭdado.
S-ro Rollet de l’Isle, raportinto de la scienca parto, legas
La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko: «Pri la absorbo de la pluvo kaj roso per folioj, trunketoj kaj branĉoj». Ĉi tiu aŭtoro estas nia samideano Dreusicke, el Cassel.
Ĉu tiaj konkursoj estas bonaj por la propagando de nia afero? Unuavide ŝajnas, ke la respondo devas esti jesa. Evidente ĝi ne povas esti plene nea; sed ankaŭ, laŭ mia opinio, ĝi ne povas esti plene jesa. Efektive, ni rigardu la nunan staton de nia esperanta literaturo; ĉu ĉi tiu stato estas bona? Ne, nia literaturo suferas de malsano kaj ĉi tiu malsano ne estas manko de verkistoj, ĝi estas manko de... legantoj. Rigardu en magazenoj de eldonistoj.... Sed tuj vi protestas: «Esperanto... sankta afero... bono de homaro... ni ne estas komercistoj... veraj Esperantistoj ne atentas monan profiton, k. t. p....» Kvietiĝu, sinjoro, kvietiĝu kaj ni interparolu trankvile. Mi ne estas verkisto, mi ne estas eldonisto, mi ne estas presisto kaj ĝis nun Esperanto ne enirigis en mian poŝon eĉ la plej malgrandan parton de spesmilo. Do mi estas tute senpartia. Ĝis nun oni ne trovis la rimedon por publikigi esperantajn librojn sen mono. La fabrikisto de papero ne liveras senpage sian paperon, la presisto ne presas senpage la manuskriptojn. La eldonado de libro estas devige elspezo da mono; kvankam la eldonantoj de esperantaj libroj estis ĝis nun tre neprofitemaj, ili almenaŭ deziras retrovi la elspezitan monon. Afero neebla, se ĉiuj ekzempleroj restas en la magazeno. Literaturo ne povas ekzisti sen verkistoj; ankaŭ ĝi ne povas ekzisti sen legantoj. Kaj tio estas konstato ĉagrena, sed konstato vera: Esperantistoj ne legas. Sed vi respondos: «Legado de libroj postulas tempon kaj monon, Esperantistoj ĝenerale estas nek senokupuloj, nek riĉuloj». Vi estas prava, sed mi certigas, ke la sumo elspezita de la Esperantistaro por aĉeto de libroj tute ne respondas je la stato de ĝia monujo. Ankoraŭ vi diros: «Estas bonaj libroj, sed ankaŭ aliaj malbonaj; mi timas aĉeti librojn nekorekte skribitajn». Tre vere, sed mi konstatis, ke sufiĉe granda nombro de Esperantistoj tute ne
Je la naŭa kaj duono, Internacia Balo en la Malnova Teatro.
Antaŭ mia foriro, S-ro Ĉefredaktoro estis dirinta al mi: «Vi prenos kiel modelon S-ron Era; kiel li faris, tiel vi faros». Mi malfermis la Raporton pri la Sepa Kongreso kaj pri la balo mi trovis la jenan paragrafon:
«Ĉiuj estas pretaj je la naŭa, kaj la dancoj tuj komenciĝas. Ili daŭris ĝis la unua matene, laŭ tio, kion oni diris al mi, ĉar je tiu malfrua horo, mi jam de longe dormegadis.»
... Leginte ĉi tiujn liniojn, mi tuj iris kuŝiĝi.
Sed la morgaŭan tagon mi «intervjuis» eminentulojn, kiuj ĉeestis la ceremonion.
Jen kion diris al mi kelnero de la bufedo:
«Je la sepa okazis komuna manĝeto organizita de tre moviĝema sinjoro, kies nomon mi ne memoras; mi nur scias, ke por elparoli ĉi tiun nomon oni devas «miaŭi». Oni manĝis barĉon, kolbason polan kaj tortojn. Kelkaj personoj ne tre ŝatis nian kolbason; eĉ germana sinjorino faris veran grimacon. La ĉeestantoj multe bruegis, ili faris ĉiuspecajn ŝercojn, kantis kaj deklamis. La nombro de la ĉeestantoj estis ĉirkaŭe 200, la nombro de la purigotaj teleroj estis...»
—Sufiĉe; sufiĉe, kelnero, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion rakontis al mi sinjorino de la vestejo, vi scias, la terura rabistino de pluvombreloj:
«Ha! sinjoro, kiom da manteloj! kiom da kaptukoj! kiom da pluv... (mi scias, mi scias)... kaj kiaj belaj kostumoj de sinjorinoj kaj de sinjoroj! Hungarinoj kaj Hungaroj, Bohemoj, Rusoj, Bulgaroj, k. t. p.[11] kaj precipe niaj Polaj
—Sufiĉe, sufiĉe, sinjorino, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion rakontis al mi muzikisto de l’ orkestro:
«Ha! sinjoro! en kia stato ni estas hodiaŭ. La violonistoj kuŝas en lito kun paralizitaj brakoj, la violonĉelisto pro lacego falis hieraŭ sub sian instrumenton kaj estis tute kontuzita, la klarnetisto englutis parton de sia muzikilo, la hobojisto ne plu havas pulmojn, la tamburegisto faris truon en la haŭton de sia ilo kaj la kuracistoj ne povas haltigi la brakon de la muzikestro, kiu daŭrigas montri la takton. La preciza nombro de la notoj...»
—Sufiĉe, sufiĉe, muzikisto, mi ne ŝatas la statistikon.
Jen kion murmuretis en mian orelon la servistino de la sinjorina tualetejo...
—Kio! sinjoro, vi alproksimiĝas kun scivolema mieno kaj brila rigardo? Fi! estas honte!—vi tute ne scios, kion murmuretis al mi en la orelon la servistino de la sinjorina tualetejo.