Merkredon, la 14. de Aŭgusto.
Reading edition
—Dum la mateno, kunsidoj de multaj specialistoj. La plej gravaj estis tiuj de U. E. A. kaj de la kuracistoj. En la kuracista kunveno oni donis esperantajn nomojn al kelkaj nove elpensitaj malsanoj ne ankoraŭ kuraceblaj. Tio estas tre konsola sciigo, ĉar nun
Posttagmeze kunsidis ankaŭ Scienca Asocio; la plej rimarkinda fakto estis la ĉeesto en ĉi tiu kunsido de... scienculoj (Profesoro Cotton, Doktoro Bujwid, k. t. p.).
Je la tria kaj duono, Dua Labora Kunsido de la Kongreso.
La Prezidanto malfermas la kunsidon kaj petas la parolontojn, ke ili estu tre precizaj en siaj konkludoj.
La Sekretario legas la protokolon de la antaŭa kunsido, kiu estas akceptata sen rimarkoj.
La Sekretario poste legas la respondon de Lia Moŝto la Imperiestro de Aŭstrujo al la telegramo sendita antaŭhieraŭ. Ĉi tiu respondo, dezirante la sukceson de la laboroj de l’ Kongreso, elvokas longan aplaŭdon.
Li legas poste kelkajn telegramojn senditajn al la Kongreso, ĉu de privataj esperantistoj, ĉu de grupoj. Tiu de la Bjelostoka Esperantista Grupo estas varme aplaŭdata.
La Prezidanto diras, ke laŭ la tagordo ni alvenas al Raporto de la Prezidanto de la Lingva Komitato. Ĉi tiu raporto estas disdonita al ĉiuj kongresanoj, kiuj verŝajne ĝin jam legis. Sekve, kaj por ŝpari tempon, oni povus ne legi ĝin en la kunsido.
La Sekretario aldonas, ke la Lingva Komitato kunvenis hieraŭ, ke ĝi aprobis la raporton kaj priparolis diversajn aferojn.
Neniu petas parolon pri la Raporto, kiu estas aprobita.
La Prezidanto diras, ke nun ni venas al la raporto de la Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj kaj donas la parolon al S-ro Bourlet.
S-ro Bourlet respondas, ke li jam donis en la lasta kunsido la necesajn klarigojn.
S-ro Hansen plene aprobas la antaŭhieraŭan paroladon de S-ro Bourlet kaj diras, ke por doni al ĉi tiu parolado la necesan konkludon, oni devas voĉdoni pri la jena propono:
«De la 1-a de Januaro 1913 la oficialaj fakoj de Centra Oficejo estos apartigataj de la neoficialaj. La unuaj estos transdonitaj sen ŝuldoj al la Esperantistaro, kiu ilin subtenos kaj administros per la Administra Komitato.»
Oni voĉdonas per manoj levitaj kun kontraŭprovo.
La propono estas unuanime akceptita. (Aplaŭdoj.)
S-ro Mudie konstatas, ke hodiaŭ oni voĉdonis nur per manoj levitaj, kaj, ke la propono estis unuanime voĉdonita.
La Prezidanto diras, ke nun oni venas al la Raporto de la Komisio por Ĝenerala Organizaĵo kaj donas la parolon al S-ro Rollet de l’Isle, vicprezidanto de ĉi tiu komisio.
S-ro Rollet de l’Isle legas resumon de la raporto de la Prezidanto de la Komisio kaj klarigas, ke pro malfavoraj kaj bedaŭrindaj cirkonstancoj la Subkomisio komisiata por esplori ĉiujn projektojn aŭ proponojn jam prezentitajn aŭ prezentotajn kaj por prepari raporton submetotan al la aprobo de la tuta komisio kaj poste publikigota en Oficiala Gazeto, ne povis fini sian laboron sufiĉan tempon antaŭ la Oka Kongreso. Sekve la Kongreso povas, se ĝi deziras, ekzameni kaj diskuti iajn montritajn projektojn, sed oni devas prokrasti ĝis la venonta kongreso ĉiun voĉdonon.
S-ro von Frenckell diras, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj; kelkafoje kelkaj malsamaj opinioj en la sama kapo. Li opinias, ke oni devas studigi la demandon pri ĝenerala organizaĵo de unu komisio. Sed ĉi tiu komisio ne povas bone funkciadi, se ĝiaj anoj estas disigitaj en diversaj landoj. Estas necese, ke ĉiuj anoj loĝu en la sama urbo. Eĉ estus pli bone, se oni elektus unu solan homon por fari projekton de ĝenerala organizado. Almenaŭ, se oni ne volas trudi ĉi tiun gravan taskon al sola homo, oni devas elekti komision de samurbanoj.
S-ro Belmont rimarkigas, ke la elektita homo povas malsaniĝi; oni devas ankaŭ elekti anstataŭanton.
S-ro Mudie proponas, ke oni prokrastu sine die la aferon. Cetere en okazo de neprokrastigo li opinias, ke la tasko estas tro peza ŝarĝo por la ŝultroj de sola homo. Oni devas elekti la anojn en diversaj landoj.
S-ro Bourlet principe tute konsentas kun S-ro Mudie. Ni devas prokrasti almenaŭ dum kelkaj jaroj la demandon pri ĝenerala organizaĵo. Estus pli bone konsideri la komision elektitan en Antverpeno kiel eksiĝintan. Ni devas atendi, ĝis kiam la demando estos pli matura kaj nuntempe provi la funkciadon de la ekzistantaj institucioj. Jam en Antverpeno ni havis nian Parlamenton, konsistantan el rajtigitaj delegitoj. Ĉi tiu Parlamento funkciis ankaŭ ĉi tiun jaron kaj jam faris gravan laboron; sed estus bone, se antaŭ ol fari novan paŝon antaŭen, ni vidus, kiamaniere funkcias la kreita
S-ro Mudie konfesas, ke li preferas la paroladon de S-ro Bourlet pli ol la sian propran.
S-ro Heller opinias, ke oni povas tuj decidi per jes aŭ ne, ĉu oni volas ĝeneralan organizaĵon. Ĉi tiu organizaĵo devus esti sendependa de U. E. A.
S-ro Pazelt estas konvinkita, ke ni bezonas ĝeneralan organizaĵon; ni devas havi centran lokon, el kie ni povos ricevi sendubajn informojn pri la ĝenerala movado kaj renkonti, se bezone, aliajn samideanojn. Ĉi tiu centra oficejo devus eldoni poŝlibron entenantan ĉiujn sciigojn necesajn al Esperantisto.
La Prezidanto memorigas, ke la diskutata temo estas: ĉu prokrasti aŭ ne la demandon pri ĝenerala organizaĵo?
S-ro von Lidel pensas, ke prokrasti la aferon estas la plej bona decido prenota. Se ni havus ĉiam la manon en la poŝo por disdoni propagandilojn, centra organizaĵo estus neutila.
D-ro Kandt, sekretario de la Komisio por ĝenerala organizaĵo, defendas la subkomision. Oni diris, ke la anoj de ĉi tiu subkomisio estas mallaboremuloj. Sed kelkafoje mallaboremo estas laboro. Nur la atenta tralegado de ĉiuj projektoj pri ĝenerala organizaĵo estis granda tasko. Ju pli da projektoj legis la oratoro, des pli liaj ideoj konfuziĝis. Ne estas eble labori sen buŝa interkomunikado, ĉu kun aŭtoroj de projektoj, ĉu kun aliaj komisianoj. La afero estas solvebla nur per kompromisoj; ne skribe oni povas atingi iun rezultaton, sed nur buŝe.
D-ro Mybs diras, ke la laboro de la komisio kredeble kontentigos nek la per-esperantistojn, nek la por-esperantistojn; oni devas daŭrigi la studadon.
La Germana Asocio esprimis la deziron, ke oni starigu ĝeneralan organizaĵon; li opinias, ke ankaŭ la plimulto de la Esperantistoj tion deziras. Oni devas konservi la komision, sed ne fiksi templimon por la fino de ĝia laboro.
S-ro Mahn tute kontraŭstaras la proponon de S-ro Bourlet. La daŭrigo de la laboro estas ebla: prokrasti la aferon estas tre danĝere.
S-ro Anttila opinias, ke la ekzistanta komisio devas fini sian laboron. Sen organizo la enkonduko de Esperanto en oficialajn sferojn ne estas efektivigebla. Kiu devas reprezenti la Esperantistaron apud la registaroj: ĉu la Lingva Komitato aŭ la K. K. K.?
S-ro Bourlet rimarkigas, ke li ne petis la tutan prokraston de la afero, li nur petis, ke oni ŝanĝu nian nunan organizaĵon, se bezone, nur post kelkaj jaroj.
De unu jaro li pripensas la aferon, kaj ju pli li pripensas, des pli ŝajnas al li, ke oni diskutas pri afero jam solvita.
La nuna afero prezentas du flankojn:
1-e Subtenado de niaj oficialaj institucioj;
2-e Reprezentado de niaj societoj.
Niaj oficialaj institucioj povas esti ordigataj laŭ tri ŝtupoj:
1-a ŝtupo: La Esperantista Parlamento, konsistanta el niaj rajtigitaj delegitoj, demokrata bazo de ĉiuj aliaj institucioj.
2-a ŝtupo: La Lingva Komitato, por la lingvaj demandoj; La Administra Komitato, por la financaj demandoj; La unua por la spiritaj aferoj, la dua por la materialaj.
3-a ŝtupo: La Akademio, elektita de la Lingva Komitato. La Konstanta Komitato de la Kongresoj; La Centra Oficejo,— ambaŭ elektitaj de la Administra Komitato.
Ni havas ĉion necesan. Nur mankas, ke ĉi tio funkcias. Ni havis la maŝinon, sed ni ne turnis la turnilon.
Por la dua celo oni volas fari unuiĝon de la Societoj; sed se la societoj ne volas unuiĝi? Ŝajnas, ke ankaŭ en ĉi tiu okazo oni metis la ĉevalon malantaŭ la veturilon. Ne ni, sed la societoj devas fari unuiĝon, se ili volas. Tio ne estas kongresa afero; la kongreso devas sin okupi nur pri la oficialaj institucioj.
S-ro Mudie proponas, ke la Kongreso esprimu la deziron, prokrasti la aferon pri ĝenerala organizaĵo kaj ke oni ne reelektu novan komision.
Koncerne la unuiĝon, tio dependas de la societoj; oni povus nur deziri, ke ili interrilatiĝu
La Prezidanto submetas la antaŭan proponon al voĉdonado per manoj levitaj; la nombro de la levitaj manoj estas tre granda dum la provo kaj la kontraŭprovo. La voĉdono estante duba, oni decidas uzi voĉdonilojn. Oni komencasvon Frenckell leviĝas; li diras, ke la Germanoj bezonas interkonsiliĝi pri la propono farita kaj petas paŭzon.
La kunsido estas interrompita dum kvin minutoj. La ĉefoj de la Germana Asocio kuniĝas en apuda ĉambro.
La kunsido estas denove malfermata.
S-ro von Frenckell petas klarigojn pri uzo de la voĉdoniloj.
La Sekretario klarigas, ke la delegitoj devas voĉdoni per la bulteno 1 de sia voĉdonilo; ke la blankaj voĉdoniloj valoras unu voĉon, la verdaj kvin kaj la ruĝaj dek. Ekzemple, delegito kun sep voĉoj devas meti en bultenujon unu verdan bultenon kaj du blankajn.
S-ro von Frenckell petas la parolon por sciigi, ke li kun siaj amikoj voĉdonis kontraŭ la propono de S-ro Mudie nur, ĉar ili ne volas, ke oni reelektu novan komision.
La Sekretario diras, ke li ne komprenas bone la staton, en kiu ni estas. Ŝajnas, ke kelkaj delegitoj ne bone komprenis la sencon de la propono kaj voĉdonis por tuta prokrasto. Li opinias, ke oni devas bruligi la voĉdonilojn kaj daŭrigi la diskutadon.
S-ro Mudie estas preta forstreki la duan parton de la propono, se oni deziras tion.
La Prezidanto diras, ke voĉdonado per voĉdoniloj estas malfacila, longa kaj teda afero kaj ke oni devas ĝin uzi kiel eble plej malofte.
Li relegas la unuan parton de la propono kaj submetas ĝin al voĉdono per manoj levitaj. Ĉi tiu parto estas akceptita.
D-ro Kandt petas, ke oni ne nuligu la unuan voĉdonadon.
S-ro von Frenckell petas, ke en la propono oni forstreku la vortojn «kaj ne reelekti komision».
La propono kun ĉi tiu korekto estas unuanime akceptita[7].
S-ro Poncet diras, ke la okazintaĵo de ĉi tiu kunsido montris gravan mankon en nia nuna kongresa organizacio. Ekzemple la Germanoj, kiuj havas nur unu solan multenombran Asocion, povis tuj interkonsiliĝi, la Francoj ne povis same fari.
Por forigi ĉi tiun mankon, estus bone alpreni metodon similan al tiu proponita de S-ro Dejean. Ĉar ĉi tiu propono ne estis farita tri monatojn antaŭ la kongreso, oni ne povis ĝin oficiale prezenti.
Jen la aludita paragrafo:
«Dum la kongreso, la Rajtigitaj Delegitoj studas la demandojn, ilin diskutas kaj elmetas dezirojn. Sed post la kongreso, tiuj deziroj povas esti submetataj al la aprobo de la grupoj laŭ metodo simila al tiu, kiu estis uzita por la elekto de la membroj de la Administra Komitato. Ili havas tiom da voĉoj, kiom da fojoj ili deklaris 25 membrojn. Oni ne povos apliki la dezirojn esprimitajn en la kongresoj antaŭ tiu ĉi konsulto.»
Ĉi tiu konsulto estus utila, ĉar oni scias, kiom estas malfacile tuj voĉdoni dum la kongreso.
Kolonelo Pollen diras, ke en la Kongreso estas nek Francoj, nek Germanoj, sed nur Esperantistoj.
La Sekretario legas diversajn telegramojn, inter kiuj unu de la Slava Societo.
S-ro Mudie proponas, ke oni aranĝu komunan senceremonian vespermanĝon en la bufedo de la Malnova Teatro antaŭ la balo.
La Prezidanto fermas la kunsidon je la kvina kaj duono.
Unu kvarono antaŭ la oka mi sidas en la nova teatro en mia vesto de drama kritikisto. Jes, de drama kritikisto. Vi ridas, sinjorino, des pli bone, ĉar oni vidas viajn belajn dentetojn; vi ridas, sinjoro, des pli malbone, ĉar oni vidas viajn malbelajn dentegojn.
Kial mi ne estus kritikisto? Arto estas malfacila, sed kritiko estas facila. Estas bona metio: neniu scio estas necesa. Cetere oni povas ĝin fari en sia domo; multaj kritikistoj neniam vidis la prezentadon de la recenzitaj teatraĵoj, aŭ kiam ili iras teatron, ili bone dormas sur siaj komfortaj[8], mi estos el bronzo; vane la tradukinto petegos min surgenue, mi estos el marmoro; vane la ĉarmaj aktorinoj oferos al mi sian plej allogan rideton, mi estos el ligno[9].
Iom post iom la salono pleniĝas, kaj kelkajn minutojn antaŭ la oka, ĝi estas plenega.
Ruĝaj libroj vidiĝas en manoj de multaj ĉeestantoj, kiuj intencas sekvi la tragedion sur la teksto. Bedaŭrinde unu minuton antaŭ la leviĝo de l’ kurteno, ĉiuj lumoj de l’ salono estingiĝas kaj la kompatindaj libruloj devas fermi siajn librojn. La sama afero okazis en Dresdeno. Konkludo: ĉiam legu kaj relegu la ludotaĵon antaŭ la prezentado, precipe kiam ĝi estas versaĵo. En versaĵoj la frazoj estas ofte tre fleksitaj, ne havas ĉiam, pro postulo de la ritmo, aspekton tute naturan, multaj vortoj estas senvostaj kaj ne estas facile sekvi la penson de l’ aŭtoro, kiam oni aŭdas la tekston la unuan fojon. La esperantaj prezentadoj ne okazas tre ofte, kaj estas necese sin meti en staton konvenan por eltiri el ili la plej eble grandan profiton. Sed la kurteno leviĝas aŭ pli bone flankeniĝas; Mazepa ĵus komenciĝis.
La dramon aŭ tragedion (laŭ la titola esprimo) mi ne rakontos, ĉar ĉiu povas kaj eĉ devas legi tiun ĉi belan verkon.
En sia recenzo de Kaatje, teatraĵo ludita dum la Antverpena Kongreso, S-ro Era diris, ke la aŭtoro de Kaatje ne estis Gœthe, Kaatje ne estis Ifigenio en Taŭrido, kaj S-ro Van der Biest, la tradukinto, ne estis Zamenhof. Simile mi povos diri, ke Słowacki ne estas Victor Hugo, Mazepa ne estas Hernani aŭ Ruy Blas, sed Grabowski estas preskaŭ Zamenhof. Efektive, konsiderinte la periodon, en kiu estis skribita la dramo, periodo, kiu vidis la aperon de multaj romantikaj verkoj, la nomo de la franca poeto venas nature en
Plenan laŭdon sen iu ajn kritiketo ni ŝuldas al S-ro Stanislawski, kiu ludis la rolon de Mazepa. Perfekte elparolanta Esperanton, li estis ĉiam mirinde komprenebla; eĉ en la malfacila sceno, kiam Mazepa rakontas sian aventuron en la alkovo, per voĉo mallaŭta de duone morta viro, ĉiuj vortoj estis aŭdeblaj, neniu sono perdiĝis. Ludanta laŭ sobra maniero, sen neutilaj gestoj, S-ro Stanislawski tre bone esprimis la karakteron de la paĝio, kiu sub sia ventkapuleco kaŝas kavaliran animon kaj kompateman koron.
S-ro Sosnowski, la vojevodo, havis malfacilan kaj antipatian rolon. Preskaŭ dum kvar aktoj li muĝas, kaj certe
S-ro Marjanski montris al ni Zbignjev’on senteman, sed kun animo malkvieta, en kiu batalas seninterrompe la pasio kaj la devo, kaj kiu fine serĉas en la morto solvon de la terura dilemo, en kiu li baraktas. En la sceno de la alkovo li mirinde tradukis la sentojn de la vojevodido, kiu sin oferdonas por virino amata, kiun li kredas kulpa. Lia esperanta elparolado, malpli bona ol tiu de S-ro Stanislawski, estis tamen sufiĉa kaj tre komprenebla.
S-ro Jednowski, en rolo de la reĝo, lerte desegnis la egoistan karakteron de Jan Kazimir, kiu, sen malboneco oferas la honoron, eble la vivon de siaj servantoj al kontentigo de siaj kapricoj.
Sincerajn gratulojn al S-ino Visocka pro ŝia belega interpretado de la rolo de Amelja. Ŝia voĉo varma, emociplena, laŭvice fariĝis gaja, plenda, indigna, malespera kaj en ĉiuj aliformiĝoj restis klara kaj belsona. En multaj scenoj ŝi nin vere kortuŝis kaj montriĝis vera artistino, en la plej alta senco de ĉi tiu vorto. Nur unu kritiketon ni faros; momente S-ino Visocka havas gestojn, sintenadojn iom nenaturajn kaj tro rigardas la plafonon.
Nun venu ĉi tien, sinjoro Reĝisoro, mi tuj «lavos al vi la kapon».
Vi scias (pli bone ol mi), kiom estas delikataj kaj malfacilaj la vere tragediaj scenoj, kiel la lastaj scenoj de Mazepa; ĉi tie ni estas en la belegeco, kaj inter la belegeco kaj la... ridindeco estas limo pli maldika, ol la paperfolio, sur kiu mi skribas. Pli ol unu fojon, dum la lasta akto mi tremis, timante, ke oni transpasos ĉi tiun teruran limon. Kaj nur vi, sinjoro Reĝisoro estis kulpa pri tio. Unue, ni vidis dum la unuaj aktoj grandan vivantan Zbignjev, kaj nun vi alportas tute malgrandan ĉerkon, en kiu estas neeble meti pli ol duonon da Zbignjev. Kie oni metis la alian duonon? Kaj ĉi tiun ĉerketon oni kuŝigas en grandega salono tute lumigita, kie ĝi similas forgesitan skatolon da domenoj! Due, la vojevodo faras per ĉi tiu skatolo ĉiuspecajn gimnastikajn ekzercojn, li
Mi ne povas kritiki la sufloron, ĉar mi lin tute ne aŭdis; kredeble la aktoraro neniam bezonis lian helpon.
La falo de l’ kurteno, post la kvina akto, estis sekvita de sennombraj aplaŭdaroj, oni ĝin relevis mi ne scias kiom da fojoj. Fine S-ro Grabowski sur la scenejo, en la nomo de la Esperantistaro, dankis la aktorojn pri la belega spektaklo, kiun ni ĵus ĉeestis. Li diris, ke de nun Mazepa, ĉi tiu perlo de la pola dramaro, fariĝis internacia verko, kiun povos ĝui personoj de ĉiuj nacioj, kaj ke ĉi tiu prezentado estas difinitiva glorigo de la jam fama pola poeto.
Lasta konsilo: kiam vi iros teatron en Krakovo, dum la interakto reprenu vian lokon tuj kiam oni sonoriĝas, ĉar kelkajn minutojn antaŭ la leviĝo de l’ kurteno oni estingas ĉiujn lumojn en la salono. Se vi malfruas, vi devas reiri vian lokon tra mallumo. Tiu malfeliĉo okazis al mi, kaj mi atingis mian seĝon nur post teruraj aventuroj, palpinte kiel blindulo ĉu la pintan barbon de S-ro Bourlet, kiu murmuris, ĉu la freŝajn vangetojn de fraŭlino, kiu ellasis krion, kaj paŝinte sur nekalkulebla nombro da piedoj.