Dimanĉon, la 11. de Aŭgusto.
Reading edition
—Dum la mateno, privataj kunsidoj en diversaj ĉambroj de la Komerca Akademio por elekto de naciaj delegitoj. Kiel Franco, mi ĉeestis nur la kunsidon de la Francoj, prezidatan de S-ro Rollet de l’Isle, prezidanto de la Societo Franca por la Propagando de Esperanto. En ĉi tiu kunveno oni elektis kiel vic-prezidanton de la Kongreso, S-ron Rollet de l’Isle, kaj kiel delegiton parolontan en nomo de francaj esperantistoj, S-ron Sergeant, nian
Alia grava kunveno estis tiu de la Germana Esperanto-Asocio. La G. E. A. venis Krakovon kun milita organizaĵo; en la Komerca Akademio ĝi havis specialan kunvenejon, specialan oficejon, ĉiuspecajn specialajn ejojn. Ĝi estas modelo de disciplino kaj de ordo. Eble aliaj landoj, en kiuj la Esperanta movado iras laŭhazarde, povus preni kiel ekzemplon ĉi tiun potencan Societon. Volo kaj disciplino ŝajnas esti ĝia devizo. En sia kunveno, la Germanoj elektis kiel vic-prezidanton de la Kongreso S-ron Behrendt kaj kiel naciajn delegitojn D-ron Mybs kaj D-ron Kandt.
Okazis ankaŭ multaj aliaj naciaj kunvenoj; la plej interesa estis tiu de la Turko, mi uzas la ununombron ĉar estis nur unu Turko, S-ro Romano, kiu tute rifuzis sin nomi mem delegito.
La programo anoncis ankaŭ Ekzamenojn de l’ Instituto (S-ro Privat); sed en la difinita ĉambro, je la difinita horo, estis nur ekzamenotoj; aperis neniu ekzamenonto. Post unuhora atendo kaj ne volante sin ekzameni reciproke, la malfeliĉaj kandidatoj iris por tagmanĝi.
Ni imitu ilin; eble ni estos embarasitaj, sed ne por trovi manĝejon, nur por elekti. Ĉie ni trovas bonan kuiradon, ĉie ni trovas manĝokarton en Esperanto, preskaŭ ĉie ni trovas kelnerojn kun kono sufiĉa de Esperanto. Certe ili ne povos paroli kun vi pri la belaĵoj de Mazepa aŭ la arĥitektura stilo de la Draphalo, sed ili komprenas bone, kion vi petas, kiam vi montras per la fingro sur la karto, kaj ili tuj vidas, ke vi deziras trinki, kiam vi tuŝas vian malplenan glason.
Eĉ por la vegetaristoj estas vegetarana restoracio, direktata severe laŭ la vegetaranaj principoj. Efektive, kiam mi diris al la mastrino, ke mi estas bestarano, ŝi tuj proponis al mi viandon.
Oni parolis ankaŭ al mi pri mineralana restoracio (eble en Wielicka), sed mi ĝin ne vidis.
Ĉar ni finis nian tagmanĝon, mi volas daŭrigi la rakonton pri la sanga tranĉilo, vi memoras: la tranĉilo, kiu pendas
Fine jen nia kongresejo, la Malnova Teatro. Ni eniru. Eble ni eraris, ĉar tie staras pordisto belege vestita, tute simila al preĝeja halebardisto. Sed tute ne; ĉi tiu bela sinjoro kun blua vesto arĝente brodita, kun dupinta ĉapelo, estos dum ok tagoj nia pordisto, la pordisto de l’ kongresejo.
Granda vestiblo, bela ŝtuparo. Ambaŭflanke de la ŝtuparo staras lakeo vestita kiel la pordisto, sed nudkapa. Mi volas supreniri; oni min haltigas. Mi montras mian karton; ne, ne, ne estas por karto. Ha! mi komprenas, mi ne povas eniri kun mia pluvombrelo. Mi iras al oficejo en la vestiblo; tie oni prenas mian ŝirmilon, oni postulas de mi dudek helerojn kaj interŝanĝe de mia bela pluvombrelo kaj de mia bela monero oni donas al mi... malpuran kartoneton; kion mi povos fari kun ĉi tiu kartoneto, se pluvos?
Suprenirinte la belan ŝtuparegon, oni alvenas en altan kaj vastan antaŭsalonon bele ornamitan. Inter du kolonoj el marmoro pendas belega standardo el verda veluro, surhavanta la orebroditajn nomojn de niaj jaraj bataloj:
Boulogne, Genève, Cambridge, Dresden, Barcelona, Washington, Antwerpen, Kraków.
Nur tri lokoj estas malplenaj. Kredeble la brodisto opiniis, ke post tri jaroj la venko estos plena kaj ni ne plu bezonos kongresojn.
Pordo malfermiĝas; en apuda salono mi ekvidas grandan tablon kaj gesinjorojn gaje trinkantajn kaj babilantajn; kredeble estas restoracio en la Malnova Teatro. Sed samideano sciigas min, ke nuntempe okazas matenmanĝo oferita de la Krakova urbestraro por honorigo de nia Majstro kaj de nia eminentularo. Ĉirkaŭ cent personoj ĉeestis ĉi tiun festenon; kiom da eminentuloj ni havas! Mi nur povas diri al vi, ke oni flaris tre bonan odoron tra la malfermita pordo.
Jen nia kunvenejo, bela salonego tre diskrete ornamita. Sur la estrado neniu preparo estas ankoraŭ farita; tabloj kaj seĝoj staras disaj; mi serĉas la kutiman tablon difinitan
Iom post iom la salono pleniĝas; jam la tria pasis kaj nenio aperas. La ĉeestantoj tre pacience atendas, ili bone scias, ke se ilia eminentularo kuniĝis ĉirkaŭ tablo kovrita de bonaj manĝaĵoj kaj de bonaj trinkaĵoj, estas nur por la bono kaj la sano de Esperanto.
Sed jen S-ro Ĝenerala Sekretario, kiu tre ekscitita aranĝas mem tablojn kaj seĝojn laŭ protokola ordo. Reprezentanto de registara gazeto, petinte de li tablon por la gazetistaro, estas repuŝita kiel simpla kontraŭorganiza gazetisto.
«La gazetistoj skribu sur siaj genuoj», deklaras Lia Sekretaria Moŝto. Eble ĉi tiuj ĝenantaj sinjoroj konkurencas kun Oficiala Gazeto. Fine oni donas al ili malgrandan tablon en angulo de l’ estrado. Ni esperu, ke en venontaj kongresoj oni zorgos iom pli pri ĉi tiuj servantoj de l’ publiko.
Subite ĉiuj leviĝas; aplaŭdoj, krioj, entute varma ovacio. D-ro Zamenhof aperis sur la estrado. Ŝajnis al mi, ke ĉi tiun jaron la kutima ovacio farita por la unua apero de la Majstro en la Kongreso estis pli serioza, pli decoplena, ni diru la vorton: malpli histeria, ol en aliaj kongresoj. Oni honoris lin ne kiel iun Azian regnestron, sed kiel viron, certe genian viron, sed viron. Kaj ĉi tiu maniero estas vere pli inda por ambaŭ partoj, la honorato kaj la honorantoj.
La diversaj anoj de la kongresa estraro sidiĝas malantaŭ la verda tapiŝo kaj la kunsido komenciĝas.
S-ro Bourlet malfermas la kunsidon, Li diras, ke laŭ la tradicio la prezidanto de la pasinta kongreso devis transdoni siajn povojn al la prezidanto de la nuna. Bedaŭrinde grandan perdon suferis la Esperantistaro sekve de la morto de la organizinto de nia Sepa Kongreso, D-ro Van der Biest. Li mortis post la triumfo de ĉi tiu granda Antverpena elmontro; li mortis eble pro la tro granda fortuzo, kiun li oferis por la sukceso de nia sepa festo.
Kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, S-ro Bourlet devas anstataŭi la mortintan prezidanton de la Sepa kaj plenumi la transdonon de l’ povoj.
Laŭ la Regularo la K. K. K. proponas al la elekto de la Kongreso la jenan estraron:
Prezidanto, S-ro Stefan Mikołajski.
Vicprezidantoj, Britujo: S-ro Bolingbroke Mudie. Francujo: S-ro Rollet de l’Isle. Germanujo: S-ro Behrendt. Polujo: S-ro Grabowski. Rusujo: S-ro Nedoŝivin.
Sekretarioj: S-ro Chavet, S-ro Rosenstock.
La elekto estas aprobita.
S-ro Mikołajski okupas la prezidan lokon. Li tre kore dankas por la honoro, kiun oni faris al li, lin elektante kiel prezidanton de la Jubilea Kongreso, epokfaranta en la historio de l’ Esperanta movado. Li havas fidon, ke la nuna kongreso bone sukcesos; siaflanke li faros la eblon por konduki senpartie la diskutojn; li esperas, ke ĉiuj lin helpos por faciligi lian malfacilan taskon, kaj estas certe, ke ordo kaj paco regos en ĉiuj niaj kunvenoj.
Li esprimas la deziron, ke por la venonta Jubilea Kongreso post nova periodo da dudek kvin jaroj Esperanto estos venkinta kaj ke la ĉeestantoj de ĉi tiu kongreso vidos inter si nian Majstron en vivo kaj bonfarto. Li proponas, ke ni donu materialan formon al ĉi tiu deziro, leviĝante de niaj seĝoj.
Ĉiuj leviĝas. Aplaŭdoj.
S-ro Szarski, vicurbestro de Krakovo, salutas la Kongreson en la nomo de la urbo. Li esprimas sian plej koran dankon al la Antverpena Kongreso, kiu elektis Krakovon kiel sidejon de la Oka. Tie ĉi, en Polujo, dank’ al speciala situacio, ni devas interrilati kun multaj popoloj de diversaj kulturoj. Sekve, ni tre bezonas helpan lingvon, kiu ŝparos tempon en lernado de fremdaj lingvoj, kaj permesos sin dediĉi tute al spirita disvolviĝado de la propra pola kulturo. Fidelaj al la tradicioj, sed fidelaj al la progreso, ni povos tiel akordigi amon al patrujo kaj amon al ĉiuj popoloj. Li petas pardonon pri la multaj strataj kaj konstruaj laboroj faritaj en Krakovo dum tiu ĉi sezono, kaj esperas, ke malgraŭ ĉi tiuj malhelpaĵoj la kongresanoj povas ĝui la ĉarmon de la multaj antikvaĵoj de la urbo. (Varmaj aplaŭdoj.)
La Prezidanto de la Komerca Ĉambro de Krakovo salutas la Kongreson en pola lingvo. Li estas aplaŭdata precipe de la nepoloj.
La Sekretario de la Ĉambro por Komerco kaj Industrio en Krakovo parolas pri la graveco de internacia komprenigilo por la komercistoj. Li certigas la kongresanojn-komercistojn pri bona akcepto de iliaj Krakovaj kolegoj.
D-roOdo Bujwid, prezidanto de la Loka Organiza Komitato, faras longan kaj gravan paroladon. Li esprimas la ĝojon de ĉiuj polaj esperantistoj kaj speciale de la Krakovaj, akceptante gastojn, samideanojn, venantajn el ĉiuj partoj de l’ mondo, kaj kun kiuj ili povas interŝanĝi ideojn, dank’ al la mirinda ilo kreita de la genio de D-ro Zamenhof. Neniam kongreso tiel grava okazis en Krakovo, neniam tiel granda kongresanaro kuniĝis en la Malnova Teatro[6]. Li longe parolas pri la interna ideo de Esperanto; li starigas paralelon inter vera patriotismo, kiu instigas al amo al la propra patrujo, sed ne instigas al la malamo al la aliaj patrujoj, kaj la ŝovinismo, kiu trudas la mortigon de aliaj homoj nur en celo de almilito kaj de superrego, aŭ kiu volas trudi al popolo alian kulturon.
Fine li montras la gravecon de helpa lingvo en scienca rilato. Li aludas la multajn malfacilaĵojn okazantajn en sciencaj kongresoj pro la diverseco de la lingvoj, kaj deziras la baldaŭan venkon de nia lingvo en ĉiuj rondoj de scienculoj.
Ĉi tiu bela parolado de konata scienculo elvokis grandajn aplaŭdojn. Neutile estas insisti pri la graveco de aliĝo al Esperanto de famaj personoj, kiel Profesoro Bujwid, disĉiplo
D-ro Zamenhof leviĝas por sia kutima ĉiujara parolado.
Tondras aplaŭdoj, leviĝas brakoj, eliĝas krioj.
Kiam la kongresanaro kvietiĝas, nia Majstro eldiras la jenan belan, sed iom malgajan paroladon, per voĉo klara, sed, ŝajnis al mi, kun iomete da momenta emocio:
“La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ grandan feston. Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam—post longa naska preparado—aperis publike la lingvo, kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorpigas en si tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas en sia koro kaj kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin labori, malgraŭ ĉia malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.
Kion signifas dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto kaj por ĝia ideo, tion povas plene kompreni nur tiuj personoj, kiuj partoprenis en tiu laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre malmultaj estas tiuj personoj. El la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, aliajn lacigis la malfacila, grandan paciencon kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. El tiuj personoj, kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ĝi aŭ neklare aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo; tre multaj el vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankoraŭ infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tempo eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La grandega plimulto el vi aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi estis jam sufiĉe forta kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj, estas la nombro de tiuj personoj, kiuj iris kun Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Kortuŝite ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen rimedoj pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn.
Dudek kvin jaroj! grandegan gravecon havas tia peco da tempo en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu pensas, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo
Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto, kaj—se Esperanto vivos—ĉu oni tiam povos ankoraŭ kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ĝia unua jaro, kaj ĉu angla esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan. Nun pri ĉi tio la historio donis jam plenan kaj perfekte trankviligan respondon. Ĉiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la legantoj eĉ ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto en la nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco. Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko, skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis nenion el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo. Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion kaj estas jam pli maljuna, ol multaj el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn,
La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo estas festo de tiu vivo kaj tempo.
Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas. Nia morala devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi, kaj krom tio la pli granda parto el ili laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne scias iliajn nomojn. Tial, por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun apartan nomon. Mi devas fari escepton nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston kaj kies morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj, kiujn dum la pasintaj dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto. Iliaj ombroj staru nun antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi proponas al vi, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj.
Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari tion tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi «majstron», ke vi ĉesu honori min per tiu titolo.
Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri Esperanto mi en tuta pleneco transdonisantaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur inter vi.
Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:
La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono, aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉio, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. La tro honora titolo de majstro, kiun vi donas al mi, kvankam ĝi en efektiveco koncernas nur la aferon de la lingvo, fortenas de Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia kaj kiuj timas, ke, fariĝante esperantistoj ili devas rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio pri aferoj esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas eldiri libere sian opinion, por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la esperantistoj nomas sia majstro. Se ies opinion la esperantistoj ne volas akcepti, li vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro. Nun, kiam nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj dekretoj, kia ĝi fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciiĝu tute klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan majstron. Nomu min per mia nomo, nomu min
Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne ĉiuj en egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas tute laŭvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la Esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi.
Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan Esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: «kiu pli laŭte krias, tiu estas prava». Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperas io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu
Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos. Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo, en sia «kanto de cigno», li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la grava tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la unua kaj eble ankaŭ la lasta fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de la mondo alproksimiĝis, kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco per neevitebla natura reago naskis la esperantisman movadon,—ĉu en ĉi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havas por diri al ni? Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli al vi pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ĝia esenco kaj espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi plu ne parolas.
Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa, sengenta lingva fundamento,—tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed
Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenas, pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon. Plej koran dankon ni esprimas kompreneble antaŭ ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kaj sukcesan laboron.”
Aplaŭdegoj sekvas la lastan frazon de la parolado, sed en la rigardoj direktataj al nia eks-Majstro oni vidas miksaĵon de respekto kaj de riproĉo. Kio! la Majstro ne plu volas esti Majstro! Ĉu tio estas ebla? Kiel diris sprite nia samideano Belmont, ĉu Dio povas fariĝi eks-Dio?
S-ro Bourlet proponas, ke oni kantu «La Esperon».
Ĉiuj leviĝas kaj la gravaj sonoj de nia himno eliĝas el ĉiuj brustoj. Ŝajnas al mi, ke oni kantas iun malgajan, kvazaŭ funebran kanton por enterigo de la majstreco de nia eks-Majstro.
La Ĝenerala Sekretario legas diversajn telegramojn de saluto al la Kongreso senditajn de forestantaj samideanoj. La legado de ĉiu telegramo estas sekvata de aplaŭdoj. La sendintoj estas: Generalo Sebert, Rektoro Boirac, Grupo de Charlottenburg, Hungaraj Esperantistoj, S-ro Schröder (el Wien), Fraŭlino Ad. Zamenhof, S-ro Leon Zamenhof, S-ro Edmond Privat, Esperantistoj de Graz, Kapitano Peregordo, S-ino Ranfaing Zabilon d’Her, Ukranaj Samideanoj, F-ino Lawrence, D-ro Arnholdt, Esperantista Grupo de Shanghai, Möller kaj Borel, Otto Simon, Japanaj Esperantistoj, Pola Societo Paca de Varsovio.
Li legas poste liston de la delegitoj, kiujn diversaj registaroj oficiale sendis al nia Kongreso. Jen tiu listo:
Aŭstrujo: Ministro de la Milito kaj Landa Militistaro: Kapitano Engel.
Bohema Nacia Konsilantaro: S-ro Adalbert Kraus.
Bulgarujo: Ministro de l’ Instruo kaj Asocio Bulgara: S-ro Krestanof.
Hungarujo: Ministro de la Nacia Instruo: S-ro Kanoniko Giesswein.
Germanujo: Urbo Breslau: S-ro Behrendt.
Rumanujo: Agrikultura Ministro kaj Komerca Ĉambro el Galatz: S-ro Henriko Fischer.
Rusujo: S-ro Aleksandro Nedoŝivin, ŝtata konsilanto.
Usono: Ŝtato Pensilvania: S-ro Hitzel.
Ĉiuj siavice salutas la kongreson per afablaj vortoj, kaj deziras sukceson al nia lingvo.
Kapitano Engel rimarkigas, ke la unuan fojon, kiam Esperanta Kongreso okazas en Aŭstrujo, ĝi havas kiel sidejon urbon ĉirkaŭitan de fortikaĵoj. Li esperas, ke Krakovo fariĝos vera kastelo de Esperanto, kiu ĉiam trovos en ĝi protektadon kontraŭ ĉiuj atakantoj.
S-ro Prezenti Levi, nia blinda samideano, havas tuj la parolon post la reprezentanto de Aŭstrujo, ĉar li parolas en la nomo de Ŝia Moŝto la reĝino de Rumanujo. Ŝi komisiis al S-ro Levi la agrablan taskon oferi al D-ro Zamenhof sian portreton kun propra subskribo.
S-ro Kraus estas varme aplaŭdata pro la mallongeco de sia parolado.
S-ro Krestanof diras, ke Esperanto estos la pli potenca ilo por dissemi la sciencojn kaj unuigi la korojn.
S-ro Behrendt parolas pri la utileco de Esperanto en praktikaj celoj. Kiel ekzemplon li citas la ekspozicion de Breslau dum la venonta jaro; ĉi tiu ekspozicio aliĝis al U. E. A. kaj fariĝis esperanta
S-ro Kanoniko Giesswein faras trafan komparon inter la lingvoj kaj la modernaj komunikiloj. La patraj lingvoj similas la malnovajn transportilojn, ĉevalojn, veturilojn, kiuj ebligis nur la iradon en tre malgranda rondo. La internaciaj
S-ro Fischer, Delegito de Agrikultura Ministro, de la Komerca Ĉambro de Galatz kaj de la Prefekto de Polico de Rumanujo, petas pardonon pro la multaj delegacioj. Li legas raporteton por ĉiu fako kaj insistas pri la graveco de Esperanto por la policistaro de Rumanujo, kien venas multaj alinaciaj policistoj. Li opinias, ke Esperantistoj devas labori mano en mano kaj ne kontraŭbatali unu la alian. Li aldonas, ke nun ni estas maljunaj (dudekkvinjaraj) kaj sekve ni malobeos al D-ro Zamenhof, daŭrigante lin nomi «patro».
S-ro Nedoŝivin alportas la saluton de sia grandega patrujego, kie estas parolataj tiom da diversaj lingvoj, ne sole en apartaj regionoj, sed kelkafoje eĉ en la sama loko.
S-ro Hitzel transiris Atlantikon por alporti gratulojn kaj esperojn de la Amerika Esperantistaro.
S-ro Mudie rimarkigas, ke morgaŭ matene okazos la malferma kunsido de U. E. A., sed ankaŭ estas projektita ĝenerala fotografado de la kongresanoj. Li proponas, ke oni fotografu la kongresanaron tuj post la kunsido.
Kaj nun la granda bataliono de la naciaj delegitoj ŝarĝitaj de salutoj, komplimentoj, bondeziroj.... Iu ŝerculo proponis, ke ĉiuj parolu samtempe, por ŝpari tempon; sed en tia okazo la malferma kunsido estus tro mallonga. Cetere dum tiu salutanta kunveno oni ne diskutas, nek disputas, kaj tio estas bona afero. Aliparte ĉi tiu aŭdado de ĉiulingvaj samideanoj estas bona okazo por konvinkiĝi, ke malgraŭ neeviteblaj diferencetoj en elparolado aŭ konstruo de la frazoj, ĉiuj oratoroj estas bone kompreneblaj, kondiĉe ke ili parolu sufiĉe laŭte.
S-ro Glück (Aŭstrujo, germana lingvo) diras, ke la Kongreso estos sufiĉe signifa. Ĝi certe estos modelo de paco kaj konkordo; ĝi estos ankaŭ glorigo de la genia elpensinto de Esperanto, kiu restos por ni ĉiam Majstro.
S-ro Schulhof (Aŭstrujo, bohema lingvo) salutas la kongreson kaj diras, ke inter la Bohemoj Esperanto faras grandajn progresojn.
S-ro Jakimĉuk (Ukrajna) diras, ke lia lando estas tre vasta, sed ke la nombro de la loĝantoj estas malgranda kompare al la areo. La Esperantistoj estas sekve iom disaj; tamen ili estas tre proksimaj per la koro kaj laboras mano en mano por la bono de Esperanto.
D-ro Ghez (Aŭstrujo, itala lingvo) parolas pri sia lando baniĝanta en la ondoj de Adriatika maro, vera paradizeto de Esperanto.
D-ro Loránd (Hungarujo) invitas la kongresanojn, iri multnombraj al Budapeŝto por la postkongresaj festoj.
S-ro Ŝpicer (kroata lingvo) certigas la kongreson, ke malgraŭ la malgrandeco de sia lando la kroataj Esperantistoj tenas alte la verdan standardon. Li finas per la krioj: Vivu la nobla nacio pola! Vivu Krakovo!
S-ro Ernst (Belgujo) deziras al la Oka Kongreso la saman sukceson, kiel havis la Sepa.
S-ro Krestanof (Bulgarujo) anoncas, ke la Ministro de la Popola Instruado aprobis lian lernolibron por Bulgaroj kaj ĝin rekomendis al ĉiuj lernejoj en la reĝolando. Tio estas la unua paŝo al ĝia enkonduko en la lernejojn. Sed por la definitiva venko estas necesa antaŭ ĉio konkordo inter la Esperantistoj.
D-ro Schneider parolas en la nomo de la Turista Ligo de Polujo kaj de la Popola Universitato.
Kolonelo Pollen (Britujo) ... Post voko de la nomo, oni aŭdas voĉon venantan el... la plafono. Ĉiuj kapoj leviĝas kaj oni ekvidas nian gajan samideanon sur alta galerio en fundo de l’ salono. Bedaŭrinde nur la pezaj vortoj (multsilabaj) venas ĝis mia orelo, la malpezaj (unu- aŭ dusilabaj) restas en aero kaj ne falas teren. Mi nur aŭdis, ke la Ministro de Edukado faris ion bonan por Esperanto.
S-ro Harvey (Skotujo) certigas, ke la skotaj Esperantistoj estas firmaj kiel iliaj montoj. Li esperas, ke post tri jaroj la kongreso okazos en Skotujo. Paco ĉiam regos inter ni. La Skotoj cedos lokon al neniu pri fervoro.
S-ro Jameson Johnston (Irlando) alportas la bondezirojn kaj esperojn de sia lando.
S-ro Edwards (Kimrujo) venas de malgranda lando kaj
S-ro Hansen (Danujo) esperas ankaŭ, ke oni baldaŭ festos Esperanton en dana lando.
S-ro Anttila (Finlando) donas la certigon, ke ĉiuj finnaj Esperantistoj estas firme fidelaj kaj veraj Esperantistoj.
S-ro Sergeant (Francujo) diras, ke ne al li persone la Francoj faris la honoron ilin reprezenti, sed oni lin elektis, ĉar li estas urbano de Boulogne, kie la unuan fojon flirtis la verda standardo, kiu nun estas starigita en ĉiuj partoj de l’ mondo. Li memoras kun emocio la malgrandan tablon de malgranda butiko en malgranda strato en Boulogne, sur kiu estis verkita la projekto de flago esperantista, kiun akceptis la unua kongreso, ĉi tiu flago, simbolo ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de Esperantismo. Elektante la oratoron, la Francoj volis montri, ke ili estas fidelaj al la Fundamento kaj opinias, ke la plej bona maniero honori la Majstron estas respekti la Fundamenton, tiun veran kaj solan ligilon de ĉiuj Esperantistoj.
D-ro Mybs (Germanujo) konstatas, ke de kelka tempo kelkaj nubetoj, eĉ kelkaj nuboj aperis sur la blua ĉielo de Esperantujo. Sed ni ne devas forgesi la gravan parolon, fundamenton de Esperantismo, «ni amu unu la aliajn». Sub ĉi tiu signo ni venkos. Kvankam pluvas sur Krakovo, brilas la suno de samideaneco.
S-ro Serabĵi (Hindujo) petas pardonon pri sia parolado, ĉar li estas nur unujara Esperantisto. En Hindujo la Esperantistoj ne estas multaj, sed ĉiuj estas tre fervoraj.
S-ro de San Millán (Hispanujo, kastila lingvo) certigas, ke ĉiuj hispanaj koroj estas tiel varmaj, kiel la radioj de l’ suno en lia lando.
S-ro Sabadell (Hispanujo, kataluna lingvo) montras la fervoron esperantistan en sia lando per la fakto, ke la urbestraroj de du urboj, Terrassa kaj Sabadell donis al stratoj la nomon de D-ro Zamenhof.
S-ro Allende (Hispanujo, baska lingvo) diras, ke ĝis nun la parenceco de baska lingvo kun aliaj lingvoj ne estis klare montrita, sed kun unu ĝi rilatiĝas almenaŭ per la koro de ĝiaj parolantoj, nome Esperanto.
D-ro Stromboli (Italujo) alportas en Krakovon la saluton
S-ro X. (Japanujo): «En la nomo de la japanaj Esperantistoj mi vin salutas». Plena teksto. (Varmaj aplaŭdoj.)
S-ro Bermudez (Meksikujo) venis Krakovon post malpaca periodo en sia lando. Li estos kontenta retrovi tie ĉi pacon kaj ordon.
S-ro Bonnevie (Norvegujo) bedaŭrinde preparis sian paroladon en sia malvarma lando dum la vintro kaj la vortoj frostis en la gorĝo.
S-ro Grabowski (Polujo) ĝojas kun ĉiuj samideanoj, ke la Kongreso okazas nun en pola tero, kie estis ĵetitaj la unuaj semoj de Esperanto. Li ĝojas ankaŭ pro tio, ke ni havas ĉi tie mil semantojn de Esperanto, ĉar de ĉi tiu tago Esperanto efektive ekfloros en Polujo. Kaj nun li volas esprimi al nia komuna Majstro sian ĝojon pri la jubileo de nia lingvo:
Feliĉa la semanto estas, Kiu printempe semis grenon, Kaj en aŭtuno ĝoje festas De bonrikolto la solenon. Feliĉa, kiu en la koro Pri granda verko flame revis, Kaj el la ĉarma flamo-revo Maturan frukton elricevis. Arbeto, kiun Majstro kara, Vi plantis ĉe Vistul’-rivero, Elkreskis ĝis lazuro klara, Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero. Sub ĝi kolektis terofilojn La jubile’ de nova sento, Per kiu frate ligas milojn Neŭtrala lingva fundamento. Krakovaj muroj ĝojresonas, Dum lernantaro multnacia Dankeme sian Majstron kronas Per la verdaĵo laŭrfolia. En niaj koroj, granda homo, Stariĝas viaj monumentoj; La gloron de l’ benata nomo Ripetos ĉiuj la jarcentoj.
D-ro Fiŝer (Rusujo) parolas en la nomo de la regnanoj kaj en la nomo de Kaŭkaza Societo. Unueco, fideleco kaj paco estu nia devizo.
S-ro Andonoviĉ (Serbujo) diras, ke en lia lando oni devas lerni multe da lingvoj; la malgrandaj lingvoj ne povas batali kun la grandaj. Sekve Esperanto havas multe da graveco por la Serboj.
S-ro Neniulo (Svedujo) nenion diras kaj ne estas aplaŭdata.
S-ro Schmid (Svisujo) proponas, ke oni nomu D-ron Zamenhof «patro de homara konkordo».
Laŭ propono de diversaj samideanoj oni decidas sendi telegramojn al Lia Moŝto la Imperiestro de Aŭstrujo, al Reĝino Elisabeto de Rumanujo, al Generalo Sebert kaj al Rektoro Boirac.
Ĉar ankoraŭ pluvas kaj estas malfrue, oni decidas, ke la fotografado okazos morgaŭ matene je la oka. Kunvena loko: la statuo de Adamo Mickiewicz.
La prezidanto fermas la kunvenon je la sesa.
En la vestiblo, kontraŭ la malpura kartono, oni redonas al mi la pluvombrelon, sed oni tute ne redonas la monereton.
Je la naŭa komuna festmanĝo en la salono de «Pafista Societo».
Amiko diris al mi: «Ne venu tro malfrue, por havi bonan lokon ĉe tablo». Kvaronon antaŭ la naŭa mi transiris la stratan pordon. En la vestiblo oni prenas mian pluvombrelon (kosto: 20 heleroj). Mi eniras la salonon kaj vidas...
Nur la morgaŭan tagon mi legis en la Kongresa Bulteno, ke mi ĉeestis «Raŭton». Ĉu vi konas Raŭton? Estas tre amuza ludo. Por «raŭti», estas necesa granda, kvarangula salono; en ĉi tiu salono vi metas apud unu el la muroj grandan tablon kun diversaj manĝaĵoj. Sur la libera loko staras la ludantoj, kies parto devas esti frake vestita; post signalo (trumpeto aŭ orkestro aŭ krio: antaŭen Esperantistoj!) la ludantaro marŝas al la tablo kaj amase ĝin ĉirkaŭas. Laŭ la regularo oni devas alproksimiĝi al la tablo, preni teleron, meti sur ĝin pecon da viando kaj salaton. Poste oni devas trairi la amason, kiu vin premas kaj vin puŝas, kaj iri al malproksima parto de l’ salono, nenion disŝutante, precipe sur la frakulojn dislokitajn en la amaso. Kaj ne estas ĉio: oni devas ankoraŭ iri al alia malproksima parto de l’ salono, por preni glason da biero aŭ da siropo, kaj reveni en sian antaŭan lokon nenion disverŝante.
La ludo estas tre amuza, precipe kiam malvarma guto da biero falas sur la nudan kolon de sinjorino aŭ kiam guto da ruĝa siropo venas makuli la blankan ĉemizan antaŭaĵon de sinjoro. En tia okazo la malbonaj ludantoj koleriĝas, sed la bonaj dolĉe ridetas. Precipe la frakuloj havas tre malbonan karakteron, ili faras teruran mienon, kiam oleita salato flugas al ilia frako.
Efektive, post signalo donita de la orkestro, la ludo komenciĝis, kiel dirite. Mi estis tre malbona ludanto, mi ne volis movi mian teleron kaj manĝis sur la tablo, mi ne volis movi mian glason kaj trinkis apud la fonto de biero. Laŭ tio, kion mi aŭdis, la gajninto estis S-ro Bourlet, lerta por
Samtempe oni konstatas, ke la Esperantistaro ne malŝatas la bonan manĝaĵon. En angulo, S-ro Grabowski englutas ĉiuspecajn bonaĵojn. Kaj oni miras, kiam oni pensas, ke ĉi tiuj bonaĵoj aliformiĝos en belajn versojn. Nenio perdiĝas en la naturo. En mezo de la salono, D-ro Zamenhof ĉiam afabla, ĉiam nelacigebla, surskribas subskribojn. Li surskribas sur kajerojn, sur albumojn, sur ventumilojn, sur rubandojn, sur la plej strangajn objektojn. Se li pagigus siajn surskribojn, kia fonto da enspezoj por niaj malriĉaj oficialaj institucioj! Sed nun la stomakoj estas plenaj kaj la bareloj malplenaj. Oni revigliĝis, la kruroj fariĝas agitemaj kaj baldaŭ paroj komencas turniĝi. Balo organiziĝas kaj daŭris ĝis malfrua horo. Kredeble jen la kaŭzo de la netableco.