← Table of contents
Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)

Mardon, la 13. de Aŭgusto.

Reading edition

—Hodiaŭ ripozo. Neniu kunveno de neniu Parlamento. Oni ne aŭdos paroladojn, oni ne aŭdos diskutojn, oni ne parolos pri malorganizaĵo centra aŭ organizaĵo malcentra. Mi ne estos devigata skribi galope tedajn notojn; miaj oreloj ripozos, miaj fingroj ripozos, mia kapo ripozos, sed mia lango ne ripozos, ĉar mi intencas babileti, babili, babilegi kun ĉiu kaj kun ĉiuj. Hodiaŭ oni promenas sub la kamparo; jes, sub la kamparo, ĉar sur la programo montriĝas ĉi tiuj magiaj vortoj: Ekskurso al salminejoj en Wieliczka, kio tute ne signifas, ke iam oni faris kurson en la minejoj, sed ke posttagmeze ni promenos sub la tero.

Diversaj nelacigeblaj ist-aroj kunsidiĝis ĉi tiun matenon; la plej taŭga por la tago estis la Internacia Libertempa Asocio, kiu certe priparolis la hodiaŭan libertempon. Ankaŭ la Societo de la Virinoj havis sian unuan kunvenon; bedaŭrinde ĉi tiu interesa Asocio ne sukcesas trovi anojn, ĉar artikolo de ĝia regularo diras, ke la membrinoj devas esti almenaŭ tridekjaraj.

Fine la Lingva Komitato tenis solenan kunsidon.

Tagmezon.—En la stacidomo bruas, bruegas la kongresanoj, kiuj are invadas nian specialan vagonaron; jes, specialan, ĉar specialaj oficistoj nin kondukas al specialaj kupeoj de specialaj vagonoj formantaj specialan vagonaron tiratan de speciala lokomotivo kondukata de speciala meĥanikisto. Nur la reloj ne estas specialaj, ili estas komunaj reloj. Oni

Dum ĉi tiu mallonga vojaĝo afabla Polino rakontis al mi legendon pri la eltrovo de la salminejoj kaj ĉi tiu legendo estas tiel ĉarma, ke mi tuj rediros ĝin al vi:

Estis iam, antaŭ multaj, multaj jaroj, hungara reĝo, kiu havis belan, saĝan kaj pian filinon nomitan «Kingo». Kaj ĉi tiu junulino estis tiel virta kaj tiel pia, ke Dio donis al ŝi la povon fari miraklojn. En ĉi tiu tempo la reĝo de Polujo, Boleslavo Hontema, kiu multe aŭdis pri Sankta Kingo, petis de ŝia patro, ke ŝi fariĝu lia edzino. La hungara reĝo konsentis kaj Boleslavo sendis al la junulino multekostan fianĉigan ringon. La patro, kiu tre amis sian filinon, demandis, kion ŝi deziras kunporti kun si kiel doton. Cetere tute preta li estas, donaci al ŝi siajn plej belajn trezorojn. Sed, li miregis, kiam Kingo petis de li la salminejon de Hungarujo; unue li tre ridis pri ĉi tiu stranga peto, sed, ĉar la filino persistis en sia kaprico, li konsentis. Tiam la princino iris al la salminejo, demetis sian fianĉigan ringon kaj ĝin ĵetis en la salan profundegaĵon. Kiam ŝi alvenis Polujon, Boleslavo tre miris, tial ke ŝi plu ne havis la donitan ringon; tiam ŝi kondukis sian edzon en urbeton Wieliczka, kaj en difinita loko ŝi ordonis fosi profundan puton; tagon post tago, nokton post nokto fosis la laboristoj, kaj fine ili alvenis al blanka tavolo tiel malmola, ke estis neeble daŭrigi la fosadon. Tiam Kingo ordonis alporti al ŝi pecon de la blanka tavolo, kaj la ĉeestantoj konstatis kun miro, ke ĝi estas sala ŝtoneto. La junulino ridetante rompigis la ŝtoneton, kaj—miraklo!—en la mezo kuŝis la fianĉiga ringo. La petita doto magie transportiĝis en Polujon....

«Wielicka! Wielicka! Ĉiuj eliĝu!» Krioj, bruo, muziko. Flagoj ornamas la stacidomon. Sur la perono nin atendas la urbestraro; en bona Esperanto la urbestro deziras bonvenon al ĉiuj, D-ro Mikołajski respondas, kaj sekvante la muzikistaron de la salminejoj, la kongresanoj en kvaropaj vicoj sin

Post unu minuto la lifto nin malsuprenigas sur la unuan etaĝon de la minejo; ankoraŭ du etaĝoj malsuprenirotaj, kaj ve! suprenirotaj. Nun ni iras de mirindaĵo al mirindaĵo, de ĉambrego al ĉambrego, kaj ĉi tiuj ĉambregoj (malplenaj lokoj, en kiuj antaŭe sin trovis la salo), lumigitaj de centoj da lampoj, kies radioj estas resenditaj ĉiuflanken de la minejaj ŝtonegoj ĉiukoloraj, oferas spektaklon nenie videblan kaj neniam forgeseblan. Kaj dum ni malsupreniras per galerioj, per ŝtuparoj, sur pontoj, la sonoj de l’ muziko, kiu nin akompanas, venas el malproksime, resendita de roko al roko; kaj la arioj foje gajaj, foje malgajaj, akirantaj en ĉi tiu subteraĵo sonorecon tute specialan, faras impreson nedifineblan. Kaj ĉi tiuj lumoj, ĉi tiuj sonoj kuniĝas por formi plenan feston, feston de l’ oreloj kaj feston de l’ okuloj.

Jen la ĉambrego «Michalowice», la plej vasta el ĉiuj. La plafono subtenata de multaj lignaj pilastroj, havas altecon je 36 metroj. En la mezo pendas lustro el kristala salo. Ĉi tiu kavegaĵo, iluminata per koloraj bengalaj flamoj, liveras korpremantan impreson; la bruo de la konversacioj iom post iom mallaŭtiĝas kaj fine ĉiuj silentas sub mistera influo de la ĉirkaŭanta beleco.

Jen la «ĉambrego de imperiestro Francisko» kun salaj obeliskoj kaj belega sala pordego.

En la sekvanta ĉambrego «Drozdowice» troviĝas marmora tabulo, rememoraĵo de la 500-jara jubileo de la Krakova Universitato.

Jen la «ĉambrego de ĉefduko Frederiko» sur la tria etaĝo, je 135 metroj sub la tera supraĵo. Ĉi tie ni estas vere en la reĝlando de la gnomoj kaj de la koboldoj.... Sed kio moviĝas en fundo de ĉi tiu malluma galerio? Eble koboldoj, kiuj venas por vidi la Esperantistojn; vi ne timas, ne; ni iru por vidi koboldojn kaj eble varbi ĉi tiujn misterajn estaĵojn....

Fine, fine ni alvenas al la celo de nia ira vojaĝo, la stacidomo de la grafo Goluchowski. Kia feliĉo! Jen belega bufedo kun multe da bonaĵoj, oni povas manĝi, oni povas trinki, oni povas ripozi. En unua momento oni nur aŭdas bruon de makzeloj kaj de mandibuloj, tintadon de glasoj; sed iom post iom la malsataj satiĝas, la soifaj malsoifiĝas, kaj la babilemeco reprenas siajn rajtojn. La brueto de la konversacioj fariĝas unue bruo, poste bruego, kaj fine tute kovras la sonojn de la muzikistoj, kiuj vane blovas en siaj muzikiloj per tutaj fortoj.

Ve! ve! oni donis signalon por la suprenirado. Pene kaj sopire la Esperantistaro komencas moviĝi. Malproksime, tre malproksime briletas lumetoj. Tien ni devas iri.

Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo, Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj la celo estas belega; ĝi estas la ĉambro de la ĉefduko Rudolfo kaj ĉefdukino Stefanio, en kies mezo kuŝas subtera lago. En ĝiaj akvoj rebrilas la multaj lumoj, kiuj estas fiksitaj al la muroj de l’ kaverno. El la plafono pendas belaj stalaktitoj de salo kaj el la lago stariĝas sala figuro de Sankta Johano Nepomuceno.

Ni reiru nian vojon; funde de galerioj oni ekvidas misterajn ombrojn; en kelkaj lokoj ne tro lumigitaj ni faletas sur reloj aŭ pecoj da ligno; mokemaj ministoj rigardas la ŝanceliĝe irantan kongresanaron. Ni iru, ni iru;

Ĉar nin ne timigas fantomoj la noktaj, Nek batoj de l’ reloj, nek mokoj ministaj, Ĉar klara (?) kaj rekta kaj tre difinita Ĝi estas, la voj’ elektita.

Atentu, atentu, sinjoroj! iru nek dekstren, nek maldekstren;

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, Ni iru la vojon celitan.

Jen kapelo de Sankta Kingo, en la preciza loko, kie oni trovis la faman ringon.

Ni iru, ni iru; atentu, gesinjoroj, falas salaj gutoj el la plafono, ne restu ĉi tie.

Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras ĉapelon pajlitan.

Ni iru, ni iru; ni paŝas malpli rapide; oni viŝas al si la frunton.

Ni ŝvitas kaj ŝvitas, neniam laciĝas, Pri l’ tempo ripoza pensante. Cent paŝoj fariĝas, mil paŝoj fariĝas,— Ni ŝvitas kaj ŝvitas konstante.

Jam ĉarmaj sinjorinoj, lacegaj, pene spirantaj, sidas en ĉiuj anguloj.

«Ho, haltu!» petante virinoj admonas,— «Ne haltu, ne haltu!» en ĥoro resonas: «Obstine antaŭen!»

Jen la bala ĉambrego! sed la kruroj tute ne suferas pro dancaj tikloj.

Ni iru, ni iru; la gorĝoj fariĝas tre sekaj; kia feliĉo! milda aera blovo dolĉe karesas la varmajn vizaĝojn; momente ĉi tiu blovo fariĝas blovego kaj eĉ kunportas artefaritajn foliojn sur ĉapelon de sinjorino.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli freŝan akiras.

Ni iru, ni iru! ankoraŭ kelkaj minutoj de pena marŝado, kaj jen la eliro, jen la lumo, jen la celo.

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, Atingis la celon en ŝvito,—

kaj kun ĝojo la peklita kongresanaro revidas la belan sunon.

Ni reiru rapide al la stacidomo por retrovi nian specialan vagonaron, kiu saĝe nin atendas.

La forira horo estas la sesa; sed kiel okazas por ĉiuj specialaj vagonaroj, je la sesa kaj duono la nia ne forlasis

Fine ni ekmoviĝas; sed nun la laceco kvietigas la langojn, iom post iom la bruo de la konversacioj malgrandiĝas, kaj estas vera fantoma vagonaro, kiu eniras la stacidomon de Krakovo je la sepa kaj duono.

La bravuloj iris ankoraŭ por ĉeesti Teatran Vesperon en la «Arĥitektura Ekspozicio». La ĉefaĵo de ĉi tiu Vespero estis la prezentado de «Urso», komedio en unu akto de Ĉeĥov, tradukita el la rusa lingvo de Devjatnin, kaj ludata de Germanino, Turko kaj Ruso (la tradukinto mem).

Ĉi tiun vesperon okazis ankaŭ kunveno de la Psikistoj. Oni diskutis pri mediumo, kiu en stato konvena parolas per tute nekonata lingvo. Unue oni kredis, ke ĉi tiu lingvo estis ĥina aŭ japana, sed estis eraro; poste oni pensis pri la lingvo de la libro Zend Avesta, ankaŭ tio ne estis; fine psikisto tre klera pri malnovaj lingvaĵoj eltrovis, ke ĉi tiu stranga idiomo estas Ido... en ĝia stato ĉirkaŭ la 1-a de Julio 1912. Kredeble Idisto tre lerta (povanta paroli sian lingvon), mortis en ĉi tiu epoko, kaj hodiaŭ lia spirito, per buŝo de la mediumo parolas ĉi tiun Idon, hodiaŭ nekompreneblan pro la multaj plibonigoj faritaj de post ĉi tiu malproksima dato.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings