Epilogo
Achille Motteau translation
parolata de Prospero
Nun magio plu ne estas: Sola mi malforta restas. Dum tri horoj, estas vere Ke vi agis ne severe Kun mi, duko de Milano Kiun timis Kalibano. Kiam ĉiujn mi pardonis, Al mi vi aprobon donis: Spite je la uzurpulo Me ne restos en l’ insulo. Neapolon tuj nin sendu; Ne prokrastu, ne atendu. Kun remmanoj de aplaŭdo, Ankaŭ kun voĉventa laŭdo, Brave helpu nin elfari Nian celon sen erari. Se petanta mi eĉ pekos, Mi pardonon en vi vekos. Preĝu por ni, ho popolo! Ke ĉi tie eĉ ne colo De malamo sin vidigu, Nin, gefratoj, liberigu.
1623-1903
Nubkronaj Turoj
Sesparta Kanto de R.J. Stevens
El “La Ventego”
Adagio ne troa.
[Audio content is not currently supported on your device. [MusicXML]

Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a tuten-havo Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon, ian strekon lasos ne! mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne! mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!