← Table of contents
La ventego de Shakespeare

Antaŭparolo.

Achille Motteau translation

La plej malnova presita ekzemplero de La Ventego troviĝas en la foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell—ambaŭ kolegoj de Shakespeare—preparis en la jaro 1623ᵃ; kaj ĝia unua prezentiĝo okazis la 1ᵃⁿ de Novembro, 1611ᵃ, laŭ samtempaj raportoj.

Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la riĉege imagitan fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturaĝo de ĝia kreinto unu el liaj lastaj ĉefverkoj—eble la lasta.

Al la Majstro, la Elpensinto de Esperanto! Ĉu La Ventegon Esperantigante Mi tro atencas? Diru al mi, Majstro. Ho! ŝajnas mia Shakespeare tia fonto Ke ĉiutage ĉerpas mi belaĵojn En liaj helaj paĝoj! Do rigardu Ne tro severe tiun ĉi libreton, Malindan eĥon je l’ Avona Cigno.

A.M.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings