THE OLD WOMAN, MOTHER GOOSE
Reading edition
La maljuna virino, Patrino Anserino, Loĝis en domego En granda arbarego. Tie je pordego Estas la strigego, Gardostarantino De la Anserino. La maljuna virino, Patrino Anserino, Ofte tre deziris Vojaĝi, kaj ekiris For de la domego; Sur bona anserego Rajdis ŝi trans la ĉielojn Vidis ĉiujn brilajn stelojn.