← Table of contents
Facts in Jingles

TAFFY WAS A THIEF

Reading edition

"Taffy" estis Kimro kaj granda rabisto, Eble li deziris esti la buĉisto, Ĉar se mi ne restus ĉiufoje ĉe mi Tre kviete venus fripono tiu ĉi; Li forŝtelis pecon de l' ostinternaĵo; Kaj malgrandan pecon de bona bovaĵo. Tiam iris mi al ties eta domo: Dormis en la lito la kanajla homo. Kaj mi multe batis lin sur la kapo lia, Per armilo bona, bovost' en mano mia.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings