A FROG WHO WOULD A-WOOING GO
Reading edition
Unufoje estis rano, Kiu estis la infano De tre bona Patrineto Kiu loĝis en marĉeto. Patrineto al li diris—; "Ranideto, mi deziras, Ke ne estu vi amanto De Fraŭlino Musobanto. Ŝi ne havas bonon sangon Ĉar ŝi manĝas buterpanon, Kaj ne ŝatas bonajn vermojn, Muŝojn, cimojn kaj la herbojn. "Kaj se vi kun ŝi edziĝos Tre malĝoja vi fariĝos."