← Table of contents
En Rusujo per Esperanto

Front matter

Reading edition

Noto de transskribinto:

En la originala libro aperis listo de preseraroj. Ĉiu el ili mi korektigis en ĉi tiu teksto, kaj krom aliaj ĝustigaĵoj, registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Bildo de kovrilo
Bildo de kovrilo

A. RIVIER.

EN RUSUJO PER ESPERANTO.

LIBREJO "Esperanto". 26, Tverskaja, Moskvo, Rusujo.

Книжный Магазинъ "Эсперанто". 26, Тверская, Москва, Россія.

МОСКВА.

Тип. П. П. Рябушинскаго, Страстной бульв., соб. домъ.

1911.

En Rusujo per Esperanto.

Per tiu ĉi rakonto, mi certe ne pretendas malkovri antaŭ la tutmonda esperantistaro la misterojn de nekonata lando. Se ne ofte, ĝis nun, la turistoj vizitas la moskovan imperion, tamen la revolucio, antaŭ ne longe okazinta, altiris sur ĝin la atenton de la fremdularo, kaj multaj libroj aŭ revuoj pli malpli ĝin konigis al la legantaro. Ankaŭ mi ne intencas malkaŝi por la mondo la kaŭzojn, kondiĉojn kaj rezultatojn de la rusa krizo: tia ambicio estus tute ridinda ĉe simpla ekskursisto, kiu vivadis nur dum ses semajnoj en unu parto de la vastega Rusujo.

Mia deziro estas tute alia, malpli alta, sed verŝajne, pli interesa por niaj samideanoj. Mi faris eksperimenton esperantistan. Mi, per tre modestaj rimedoj, sen la helpo de ia ajn Cook'a agentaro, de ia ajn interpretisto, kvankam mi tute ne sciis la rusan lingvon,—sukcesis veturi el mia urbo, Alĝero, en Rusujon, kaj tie restadi, kiel mi jam diris, dum unu monato kaj

Ŝajnas al mi utile konigi la kondiĉojn de tiu eksperimento, la specialajn impresojn de tiu peresperanta vojaĝo, la rezultatojn, kiujn mi atingis. Jen kion mi celas per tiu rakonto.

Antaŭ ol komenci, mi devas fari du ĝeneralajn rimarkojn. Unue, ĉar mi vizitis nur parton de Rusujo, kiu estas tre diferenca laŭ siaj provincoj, mia priskribo koncernas nur la regionon de mi vizitatan. Due, mi faris mian vojaĝon dum la somero de 1905; miaj turistaj rimarkoj ne povas do aludi la ŝanĝojn, okazintajn poste en tiu lando.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings