II.
Reading edition
Kvin minutojn poste mi staras sur la trotuaro, atendante, laŭ antaŭe
Vivu Zamenhof! La bonega lingvo de nia majstro tuj aperigis sian praktikecon, kiel ĝi montris ĝin iom poste en
Ankaŭ miaj timoj pri la psikologia flanko de mia eksperimento rapide malaperis. Mi trovis mian amikon tia, kian mi supozis. De la komenco, nenia ĝeno estis en niaj rilatoj, kiuj estis tute liberaj kaj amikaj, kvazaŭ nia unua parolado estus nur la daŭrigo de antaŭaj paroladoj. Ni tuj aludis nian antaŭan korespondadon, kaj tio estis stranga impreso senti niajn spiritojn reciproke tiel konataj kaj kutimaj, dum niaj vizaĝoj sin rigardis je la unua fojo. Ni estis kiel du blinduloj, intimaj amikoj, kiuj iĝus vidantaj
Ja tiun nekompareblan situacion mi ŝuldis nur al Esperanto. Oni do komprenos, ke mi
Post unuhora veturo, kio estis seninterrompa babilado, ni alvenis en la urbeton Sumi'on, celon de mia dusemajna vojirado, kie mi povis fine halti kaj ripozi! Estis al mi dolĉe ne plu esti devigata batali per gestoj kun la pakaĵportistoj kaj oficistoj de la fervojo.
Ĉe mia amiko mi trovis tute familian akcepton. Kelkfoje, en tiu rakonto, mi havos okazojn
Mia akcepto ĉe s-ro Speranskij havis tiun karakteron, sed plu, ion intiman kaj ameman, kvazaŭ mi estus efektiva ano de lia familio. Mi neniam forgesos, kun kiu kortuŝiga zorgo lia patrino min flegis, kelkajn tagojn poste, kiam ne atendita kaj tre maloportuna reŭmatismo detenis min en mia ĉambro. Bedaŭrinde s-ino Speranska
S-ro Speranskij havas fraton kaj fratinon ambaŭ esperantistojn; sed nur lia fratino estis en Sumi dum mia ĉeestado. En tiu urbeto parolis esperante ankaŭ du aliaj samideanoj s-roj Efremov kaj V. Postalenko (mi skribas parolis, ĉar nun, dank' al la fervora propagando de mia amiko, estas en Sumi aro da esperantistoj, kiuj senĉese plimultiĝas kaj kredeble ricevos baldaŭ de la registaro permeson por iĝi oficiale grupo). Cetere, oni ne kredu, ke mi povis havi rilatojn nur kun tiuj kvar esperantistoj. S-ro Speranskij prezentis min al siaj amikoj kaj konatuloj. Kun du el ili mi povis paroli france; kun la aliaj li estis mia lerta kaj nelacigebla interpretanto, kaj dank' al lia senĉesa pero kaj al la natura afableco de la rusa loĝantaro, mi baldaŭ havis en tiu fremda urbeto multajn amikojn de diversaj klasoj de la societo. Estis antaŭ konsentite kun mia amiko, ke ni vojaĝos kune en Rusujo, kaj, nome; vizitos la malnovan ĉefurbon Moskvon.
Sed mi reiru al miaj unuaj impresoj post mia alveturo en Sumi'on.
Imagu vi min, ekzemple, unu horon post mia alveno, sidantan apud la tablo de miaj gastigantoj, en ilia salono, kaj babilantan kvazaŭ familie kun ili. Katja, la malgranda servistineto, eniras senbrue kiel fantometo sur siaj nudaj piedoj. Post respekta saluto kaj duontimema, duonmokema ekrigardo al la fremda gasto, kiu parolas lingvon tiel strangan, ŝi metas sur la tablon barĉon kun viandaĵo, fumantan kaj bonodoran, iom similan je franca bovbolitaĵo, kies belŝajno estas al mi, malsata vojaĝanto, aparte dolĉa kaj promesplena. Sed, antaŭ ol manĝi, mi devas, laŭ la rusa kutimo, toasti kun mia mastro kaj trinkegi per unu fojo glaseton, plenan da vodka. Tiu blanka brando el sekalo estas bongusta kaj, feliĉe, ne forte alkoholumata, ĉar dum mia ĉeestado en Rusujo mi devos trinki multajn similajn glasetojn. Male je niaj okcidentaj kutimoj, la rusoj trinkas
Mi tre ŝatas la rusan barĉon, sed post ĝi, kun
Kelkaj el miaj legantinoj kredeble ne scias precize, el kio konsistas la samovaro; mi do priskribos ĝin iom detale, ĉar ĝi estas tre grava elemento kaj kvazaŭ la simbolo de la rusa hejmo, kiel la fajrujo ĉe la okcidentaj popoloj. Ĉar ne fajrejoj, t. e. kamenoj, hejtas la rusajn domojn, sed centra fornego, iom komparebla kun tiuj de niaj bakistoj, konstruita tiel, ke ĉia ĉambro povu hejtiĝi per ĝia kontakto. Sekve, dum la vintra malvarmego, ne apud kameno, kiel ĉe ni, la rusaj familioj sidas por pasigi la longajn vesperojn, sed ĉirkaŭ la samovaro, staranta sur la tablo kaj aldonanta sian kutiman murmureton al la paroladoj de la familia rondo, kiel la grilo de niaj kamenoj.
Samovaro estas kupra vazego, kun piedo, havanta du tenilojn, supran mallarĝan faŭkon kaj malsupran kranon. Ĝin trairas, laŭ ĝia tuta alteco, centra tubo, dividata je du partoj per krado. Sur la supran faŭkon, kie estas la ekstremaĵo
Kompreneble, ne nia eta Katja povas alporti tiun multepezan ilaregon, sed ŝia kuiristina moŝto Ksenja mem solene plenumas tiun gravan oficon.
De tiam komenciĝas la rolo de la rusa domestrino, per kiu sin montras plej plene ŝiaj mastraj lerteco kaj afableco. Ŝi verŝas per la krano de la samovaro iom da bolanta akvo en la tekruĉeton por varmigi ĝin, forĵetas tiun akvon en la lavtason, ŝovas teon en la varmigitan tekruĉeton, alverŝas bolantan akvon, metas la tekruĉeton sur la piedestalon super la centra tubo, kaj plie kovras ĝin per la telertuko por ke la infuzo estu pli perfekta. Iom poste estas en la tekruĉeto teo malhela kaj tre forta. La
Se vi pripensos, ke la rusaj urboj ne havas ĝenerale kafejojn aŭ publikajn kunsidejojn, kie la viroj povu paroli pri siaj aferoj, sekve ke ili devas renkonti unu la alian ĉu en siaj oficejoj, ĉu, kiel la virinoj, ĉe siaj hejmoj, vi tuj komprenos, ke en la salonoj de la meza klaso estas tre oftaj vizitoj kaj ke la samovaro funkciadas preskaŭ dum la tuta tago.
Eble ankaŭ pro tio, la viroj, devigataj trakti seriozajn temojn antaŭ la virinoj, kutimis rilati kun ili iom alie ol ni francoj. Ĝenerale la virina klereco ne estas, en Francujo, tiel forta, kiel tiu de l' viroj: almenaŭ ĝi celas pli vole la sciojn ornamajn kaj agrabligajn, kiel la muzikon, la pentrarton, k. t. p., taŭgajn por reliefigi la naturan allogecon de la bela sekso. Antaŭ ĉio la franca virino deziras plaĉi, kaj la monduma bonmaniereco konsistas, por ŝi: aperi kiel eble plej gracia; por la viro: montri sin kiel eble plej allogata de tiu virina gracieco. Eĉ inter gepersonoj parolantaj serioze, tiu ambaŭa priokupado estas iom sentebla. Inter gehomoj rusaj, ĝi estas malofta. Viro bone edukita parolas al virino respekte kaj ĝentile, sed kun neflatema seriozeco. Li ne timas trakti gravajn demandojn kaj siaflanke la virino respondas sen malvera honto kaj embaraso. En tio la rusa virino gajnas per vera indeco, kion ŝi perdas per ŝajna flatiteco. Se ni, francoj, bonvolas ekzameni sincere nian sintenadon aminduman kaj spriteman antaŭ la virinaro, ni devas konfesi, ke sub ĝia afableca sed trompeca mantelo, ĝi efektive kovras ian fundeton de vira malhumileco kaj de praava nepoluriteco rilate al estaĵoj, kiujn ni certe tre amas, sed konsideras, pli malpli konscie,
Mi memoras pri tio, ke mi vidis kuriozan kaj signifan bildon disvastigatan en Rusujo dum la komenco de 1905. Ĝi prezentis junan virinon, fiere starantan, kiu streĉas sian brakon al alia virino, kondamnita je morto kaj pendigita. Sur la trabo de la pendigilo oni legas: "Pro kaŭzo de politikaj opinioj", kaj sube: "Politika proceso de 1881; ekzekuto de Sofja Perovska". Kaj la juna virino diras tiujn parolojn: "Se virino estas inda iri sur eŝafodon, ŝi ankaŭ estas inda iri en Parlamenton". En lando, kie la politikaj postuloj ne estas sendanĝeraj, se oni povas malaprobi, oni ne povas moki tian pretendon, kaj pro tio la rusa "suffragette" (balotemulino) ne estos ŝercataDomostroj
Tiuj antikvaj kutimoj, hodiaŭ tute malaperis, almenaŭ ĉe la mezaj kaj superaj klasoj, kie la edzino ne estas plu
Nun mi ekrimarkas, ke la fumo de mia unua samovaro, kiel la karbonika acido de l' ĉampanvino, stimulis mian cerbon kaj forlogis min malproksimen en la estinton. Mi do revenas al la estanto kaj al mia rakonto.
Kiam mi estis fininta mian unuan manĝadon ĉe miaj gastigantoj, mi foriris kun s-ro Speranskij por fari mian unuan promenon en Sumi. Estis iom malfrue; la oficejoj estis fermintaj siajn pordojn kaj iliaj posedantoj nun paŝadis en la precipa strato por ĝui la vesperan freŝecon post varmega tago. Ĝenerale Rusujo estas fama kiel tipo de lando malvarmega, kaj oni ĝin imagas
Cetere, en tiu urbeto, malspritaj modoj ne devigis la loĝantojn sin vesti per rigidaj ĉemizoj kaj amelumitaj kolumoj. Plej ofte, la supra vesto de l' viroj konsistis el "rubaŝka", maldika ĉemizeto kun larĝaj manikoj, butonumebla ĉe la maldekstra ŝultro, kaj premata ĉirkaŭ la talio per leda, lana aŭ eĉ silka, zono. Tiuj ĉemizoj estis diverse kaj hele koloritaj ruĝe, blue, flave, viole. Kelkaj estis lukse broditaj, ĉefe tiuj de junaj studentoj, kiuj dandis iomete antaŭ la sumianaj belulinoj. Ĉi tiuj, ankaŭ, ŝatis la vestojn diverskolorajn. Kompreneble, en tiu rusa promenularo, superis la neeviteblaj uniformoj, blankaj aŭ grizaj, kun ruĝaj galonoj ĉe la oficiroj,
Ni sidiĝis sur benkon de la urba ĝardeno. S-ro Speranskij montris al mi kiel oni povas, per la vestaroj, distingi ne nur la socian situacion de la rusoj, sed eĉ la administracian rangon de la civilaj oficistoj, ĉar nenia alia nacio estas tiel oficiale hierarĥiigita. Ĉiu rusa homo, havanta oficon
Per la sekvanta tabelo mi provas klarigi, el kio konsistas nun tiu hierarĥio.
RANGOJ.
N-o de la rangoj.administraciaj.militistaj.maristaj.ekleziaj.
14-akolegia registratoro———
13-a—korneto.——
12-asekretario de guberniosubleŭtenantomiĉman—
11-a————
10-akolegia sekretarioleŭtenanto——
9-atitola konsilistoŝtabrotĉefoleŭtenantodiakono
8-akolegia asesororotĉefo—protodiakono
7-akorta konsilistosubkoloneloŝipestro de 2-a rangopastro
6-akolegia konsilistokoloneloŝipestro de 1-a rangoprotopastro
5-aŝtata konsilisto——igumeno (monaĥejestro)
4-aefektiva ŝtata konsilistogeneral-majorokontradmiraloarĥimandrito
3-asekreta konsilistogeneral-leŭtenantovicadmiraloepiskopo
2-aefektiva sekreta konsilistogeneraloadmiraloarĥiepiskopo
1-aregna kancelierogeneral-feldmarŝalogeneral-admiralometropolito
La administraciaj titoloj estas nur honorigoj kaj sen rilato kun la efektiva funkcio de la oficistoj; ili nur montras ilian socian rangon kompare kun tiu de la oficiroj kaj ekleziuloj. Oni vidas, ekzemple, ke la administracia oficisto, havanta la rangon de sekretario de gubernio estas egalranga kun militisto subleŭtenanto kaj marista miĉmano, ke administracia korta konsilisto
Iam
Tiel la administracia burokrataro estas speciala nobelaro, starigita apud la naskiĝa nobelaro. Tiu sistemo donas al ĝi grandan brilon kaj forton apud la simplaj homoj, sed ĝi iĝas pli kaj pli arkaika kaj strange kontrastas kun diversaj tre liberalaj trajtoj de la rusaj moroj.
Ekzemple, speciale altiris mian atenton la sendependa
Cetere la karaktero mem de la rusaj knaboj meritas specialan priskribon. Ni, francoj, agas kun niaj filetoj, kiel kun estaĵoj de aparta speco. Ni vestas ilin, kiel eble plej longatempe per graciaj kaj fantaziaj kostumoj, specialaj por ili. Ankaŭ la karaktero de niaj paroladoj al ili estas speciala. Se ni renkontas la dekdujaran filon de konatulo, tuj ni prenas ridetan mienon, ni penas nin "etigi" por egaliĝi kun tiu hometo, kiu responde afektas infanan rideton, afablan, sed tute malsinceran kaj malsimilan je lia kutima sintenado, kiam li parolas libere kun samaĝulo. Tio estas nenatura, ĉar la instinkto de la knabo instigas lin altiĝi kiel eble plej multe ĝis la homoj pli maljunaj ol li.
Kontraŭe, la kvazaŭ soldata rusa disciplino kaptas la knabon en sian rigidan modelilon kaj apenaŭ dekjaran, lin vestas per la uniformo, kiu lin tenos ĝis lia morto. Ĉiu rusa lernanteto devas senĉese porti la lernejan uniformon, kaj tiu uniformo estas ne knaba, sed plenaĝula vesto. Eĉ se li ne iras en lernejon, la knabo sin vestas kiel viro, kaj ĉiu ajn dekjara ruseto estus tre honta havi mallongan pantaloneton. Kompreneble, li estas neserioza, bruema, amuzema, unuvorte knabo, sed, eĉ kiam li petolas, li konservas specialan indecon, pliĝustadire viran ol knaban.
Dum mi tiel prenis unuan ekvidon de la rusa popolo kaj interŝanĝis rimarkojn pri ĝi kun mia kunparolanto, la suno estis tute malaperinta kaj nun elektraj lumigiloj ekbrilis ĉirkaŭ mi. Malrapide ni returneniris dum la promenantoj iom post iom malproksimiĝis, ĉar la loĝantaro
Senbrue ni reiris hejmen,
Antaŭ mi estis malalta ferlito, kun matraceto kaj unu littuko, sur kies mezo kuŝis faldita kovrilo kaj kapkuseno. Kredeble, mia mieno montris mian internan embarason, ĉar s-ro Speranskij ne povis deteni sian ridon, kiam mi demandis, kiel mi devas uzi tiun liton. Tiam, mi eksciis, ke la rusoj, por dormi, ne senvestigas sin tiel plene kiel ni, sed formetas nur siajn superajn vestojn, sin envolvas per la kovrilo, sterniĝas sur la liton kaj ekdormas.
Mi do tiel faris, kaj ricevinte la noktajn bondezirojn de mia amiko, kiu tiris antaŭ mia duobla vitrafenestro la dikan lankurtenon, anstataŭantan niajn lignajn fenestrokovrilojn, mi baldaŭ forrapidis en novan landon ankoraŭ pli malproksiman ol Rusujo—en Sonĝolandon.