← Table of contents
En Rusujo per Esperanto

I.

Reading edition

L' ideon de tiu vojaĝo mi ne havis mem; ĝin al mi donis rusa korespondanto, kiu, post trijaraj leteraj rilatoj, estis iĝinta mia bonega amiko. La priskribo de niaj landoj tiel malsimilaj

Tamen mi ne supozis tiun barilon transirebla, ĉar se la francoj ne estas plu tiom malvojaĝemaj kiom antaŭe, tamen Rusujo ne estas ĝis nun, pro sia malproksimeco, enirinta en la ordinaran sferon de iliaj ekskursoj. Cetere, la milito rusa-japana tiam estis en sia plej akra periodo, ribeletoj jam ekaperis en diversaj partoj de la imperio, antaŭsigno de ĝenerala eksplodo,

Sed mia amiko protestis kontraŭ mia opinio, certigis, ke tiu vojaĝo estas tre farebla, ke, se necese, li min atendos sur la rusa limo; li donis al mi detalan vojiran planon, kun kelkaj rusaj frazoj, necesaj por la fervoja veturado, tradukitaj esperante, kun prononco, montrata per esperantaj literoj. Sume, lia insisteco estis tia ke, helpata de mia mema dezirego, ĝi venkis mian ŝanceliĝon kaj mi decidis veturi al mia amiko.

Sumi, kie li loĝas, estas urbeto de la gubernio Ĥarkov, en la suda parto de Rusujo. Mi intencis veturi tien tra la haveno Odessa; tiel

Mi forveturis el Marseille, la 20-an de majo 1905 per la franca vaporŝipo Iméréthée, kiu sin direktis senhalte al Konstantinoplo. Mi iom timis enui dum tiu sestaga mara vivado. Sed, kiam la gevojaĝantoj, post unutaga silenta kaj reciproka observado, fine decidis konatiĝi, ili rapide amikiĝis kaj ekvidis, ke estas agrablege ŝipveturi en ĝoja kaj simpatia rondo, tra la mirindaj vidaĵoj de la Mediteranea maro: la markolo Bonifaco, ŝajnanta kiel Danta infera pejzaĝo,[1], preter kiuj transveturis malestime nia ŝraŭbŝipo; la maro Arĥipelago, blua kiel la ĉielo, semita per insuloj, kiel ĝi per steloj, kiel ĝi, ankaŭ, plena da mitologiaj memoraĵoj; la mareto Marmara, kies facilajn ondetojn tuŝetas per siaj flugiloj la blankaj alcionoj; fine, ŝprucanta el horizonto, kiel ĥimera teatraĵo, kun siaj nekalkuleblaj palacoj, preĝejoj, kupoloj kaj altegaj minaretoj, ĉiukolora sed precipe blanka, helega, sanktega, majestega, la reĝo de Oriento, la urbego de l' Ĉefo de l' Kredantoj, Konstantinoplo!

Kial, ho ve! ĝi estas tiom malpura, kaj, ofte malbonodora! Kial ĝiaj loĝantoj tiel kortuŝinde konsentas por friponi la nespertajn vojaĝantojn? Kiam, internaciaj spesmila kaj spesdeka moneroj, vi anstataŭigos la multenombrajn turkajn monerojn, ĉiam valorajn, se vi ricevos ilin el kambiisto, sed ĉiam, ankaŭ, elkursigitajn, se, vice, vi deziras redoni ilin al enlandulo!

Pri Konstantinoplo mi ne parolos longe, unue ĉar tio ne estas la temo de tiu rakonto pri Rusujo,

Kiel kutime, pro la manko de precizaj informoj, la fantazioj fervoradis. Greka kuracisto, kiu manĝis apud mi en mia hotelo, rakontis, ke la tuta Rusujo ribeladas, ke oni pafas eĉ kontraŭ la vagonaroj kaj fremduloj, ke li forte

Imagu, kia estis mia situacio! Post longaj kaj detalaj antaŭpreparoj mi fine ĵus forvojaĝis tra la tuta Mediteraneo por viziti mian rusan amikon, mi jam estis malproksima je pli ol 3.000 kilometroj de mia patrujo, kaj ĵus atingonta mian celon, kiam subita malhelpaĵo min haltigis kaj devigis returnen iri! Mi ne povis submetiĝi je tiu mokinda kaj malesperinda konkludo. Aliparte, mi ne povis atendadi en Konstantinoplo la eble tre malfruan paciĝon de Rusujo. Kion do fari?

Fine, mi eksciis, per konfidenciaj informoj de la franca vickonsulo, kio reale okazis. Kirasŝipo Knjaz Potemkin kaj unu torpedoboato estis ribelintaj kaj pafadintaj kontraŭ urbego Odessa; pro tio estis malpermesate eniri en tiun havenon kaj en Sevastopol'on; oni diris, ke la suda parto de Rusujo estas revolucianta, ankaŭ Polujo. Eble inter tiuj ardejoj de agitado, apud la Rumana aŭ Aŭstra limo, estis pli kvieta regiono, tra kiu mi povus veturi al Sumi. Mi do tuj decidis iri ŝipe al Konstantza, rumana haveno kaj poste, per fervojo, tra Bukureŝti kaj Ĉernovic ĝis la aŭstra-rusa limo. Tiel mi ne povis profiti la sindonan helpon de s-ro Gernet en Odessa, kaj

Tamen, komence, min ne ĝenis mia lingva neklereco, ĉar mi havis la bonŝancon renkonti francon sur la vaporŝipo Reĝo Karolo I, kiu portis min al Konstantza. Mia sampatrujano veturis, kiel mi, en Bukureŝt'on, kaj kompleze estis mia gvidanto dum la tago, kiun mi pasigis en tiu ĉefurbo de Rumanujo.

Kia kontrasto kun Konstantinoplo! Tie mi sentis min en urbo vere eŭropa, ĉe libera popolo. Plu ne estis cenzuro, kaj fine mi povis, per francaj gazetoj, scii la detalojn de la ribelado en Odessa kaj Polujo. Nenia agitado estis anoncata proksime je la limo aŭstra, kaj mi esperis, ke mi povos eniri sen malfacilaĵo en Rusujon per la limurbeto Novosjedlic.

Kio plej frapis mian atenton, dum mia tre mallonga ĉeestado

Ĝis nun min ne estis malhelpinta la lingva demando, ĉar en Konstantinoplo multaj parolas france, kaj en Bukureŝti mia kunvojaĝanto estis mia tradukisto. Sed tie mi devis lasi lin kaj vojaĝi per miaj propraj rimedoj tra Rumanujo, iom tra Aŭstrujo, kaj fine tra la suda Rusujo ĝis Voroĵba, loko de mia renkonto kun s-ro Speranskij. Tial mi povis eksperimenti la utilegecon de lingvo internacia! Kiom da fojoj mi bedaŭris, ke mi ne povas sekvi mian peresperantan vojaĝplanon tra Odessa, kun la helpo de s-ro Gernet! Mi estis kvazaŭ surdmutulo, devigata veturi tra nekonata lando, sciante nek la precizan fervojan horaron, nek la daŭron de l' haltoj por manĝi, nek la ŝanĝejon de vagonaroj, ĉiam timante, ke mi eble sekvas malbonan direkton, kaj elvojiras. Kiu scios iam, kiom oni ŝtelis ĉe mi en Itzkani, sur la rumana-aŭstra limo, kiam mi devis doni al ia monŝanĝisto plenmanon de ĉiuspecaj turkaj kaj rumanaj moneroj, de mi ne konataj, kaj ricevi interŝanĝe ne malpli nekonatajn aŭstrajn monerojn?

En Ĉernovic, grava aŭstra stacidomo, mi devis halti, mendi vespermanĝon, aĉeti novan bileton

Estis jam krepusko, kiam mi forveturis per vagonoj etaj kiel knabaj ludiloj kaj memorigantaj niajn francajn departamentajn vagonetojn. Mi staris sur l' ekstera plataĵo de mia veturilo kaj rigardis melankolie la pejzaĝon, ruĝe lumigatan, kvazaŭ de fajrego, de la lastaj radioj de l' suno ĵus malaperonta sub la horizonto. Nia vagonaro trapasis sur pontego tra la rivero Pruth, en kies akvoj nudaj knaboj, ruĝe kolorigataj, kiel diabletoj, de l' sunradiaro, petolis kaj faris al ni ŝercajn salutojn. Apud mi en la vagono kelkaj fraŭlinoj gaje babiladis manĝante bombonojn, kaj du junuletoj, en gimnaziaj uniformoj, kunparolis amike, observadante la pejzaĝon.

Stranga impreso de izoleco premadis mian koron. Ĉiuj ĉi tiuj gehomoj sentis sin hejme kaj komforte; kviete ili ĝuis la pacigecon de tiu krepusko kaj la dolĉecon de simpatiaj rilatoj kun siaj samuloj, nur mi estis sola en tiu fremda lando, kaj kvazaŭ apartigata de l' cetera homaro pro mia lingva malsimileco. Kun tiu melankolia sento sin miksis iom da maltrankviliĝo. Post kelkaj horoj, dum la venanta nokto, mi alvenos sur la limon de Rusujo, celo de mia dusemajna

Cetere mi bezonis informojn pri diversaj detaloj rilate al mia alveturo sur la rusa limo: la horon de mia alveno, la staton tiean de la ribelado, la formalaĵojn, postulatajn de la limgardistoj, k. t. p. Mi do aliris apud la ambaŭ gimnazianoj kaj alparolis ilin france: neniu komprenis. Per la lingvo angla, simila rezultato. Eblete, mi pripensis, ili komprenos la lingvon Esperanton?

Ho ve! tiu provo ankaŭ ne sukcesis. Tiam, incitate de l' bezonego, mi faris heroan memorpenadon, kaj ekparolis... latine! Cicero, vualu vian vizaĝon! Depost pli ol deksep jaroj, mi estis forlasinta la benkojn de liceo kaj ĉiun rilaton kun la latina literaturo. Plie, eĉ la Romanoj estus tre embarasataj uzi sian lingvon por

Dek minutojn poste, nia vagonaro haltis definitive en la rusa stacidomo.

Mi neniam forgesos la fortan impreson de tiu nokta alveno, sur la sojlon de tiu lando, fine de mi atingatan, malgraŭ tiom da malfacilaĵoj. Anstataŭ la bruego, kutima al niaj okcidentaj stacidomoj, silento regis, dum ni staris kun niaj pakaĵoj, laŭ unu vico, en longa ĉambrego, antaŭ limpolicistoj, kiuj severe kaj esploreme observadis nin. Ŝajnis, ke ni estas aro de punlaborantoj, kondukataj en Siberujon! Cetere, inter miaj kunvojaĝantoj, eble, estis efektive forkurintuloj, provantaj reveturi nekonate en sian patrujon,

Mia policisto aŭskultis ĝentile, sed skuis sian kapon por montri, ke li ne komprenas. Tamen la vorto gubernistejo altiris lian atenton kaj li ripetis demande per la rusa lingvo:

—Gubernia? Gubernia?

—Da! Da! (Jes! Jes!)—mi respondis.

Li salutis kaj iris al tri oficiroj, sidantaj antaŭ tableto en la ekstremaĵo de la ĉambrego. La oficirestro prenis mian atestilon, mian pasporton, rigardis longe kaj montris ilin al siaj kolegoj, kaj triope ili rigardis min. La limpolicistoj rigardis min ankaŭ, kaj ankaŭ rigardis min scidezire miaj kunvojaĝantoj.

Mi devas konfesi, ke mi sentis min tre ĝenata kaj sendis interne al ĉiuj diabloj mian decidon montri mian administracian atestilon kaj tiel

Fine, post momento, kiu ŝajnis al mi momentego, iu el la oficiroj venis al mi, salutis, redonis miajn paperojn kaj min alparolis... ruse.

Mi povis nur respondi, ke mi ne komprenas.

Vice, li ankaŭ diris, montrante mian atestilon.

—Gubernia? Gubernia?

—Da! Da!—mi diris.—Gubernia! Alĵir! (Alĝero!)

Tiam li ĝentile kliniĝis, geste komprenigis, ke mi ne bezonas malfermi mian pakaĵon, ordonis al portisto preni ĝin, kaj parolis al oficisto, kiu respekte salutis, kaj kondukis min al la rusa vagonaro, dum miaj kunvojaĝantoj estis devigataj liveri sian pakaĵaron je la severa inkvizicio de la limpolicistoj.

Tian mirindan efikon havis mia administracia atestilo, kaj iafoje

La fizionomio de la rusaj fervojoj estas tre speciala. La oficistaro, rigida en sia uniformo, faras la impreson de soldataro, sed, male la vojaĝantaro havas ŝajnon familian kaj hejman, kiu tuj altiras la atenton de la fremdulo. Tio devenas parte el la instaleco de la rusaj vagonaroj,

Mi bezonis du noktojn kaj unu tagon por veturi tra la interspaco de la rusa limo ĝis Voroĵba. Mi vojaĝis tra senfina ebenaĵego bone kulturata, kun disaj lignaj vilaĝetoj, el kiuj malriĉaj muĵikoj (kamparanoj), vestitaj per botoj kaj longaj tulup'oj, venis al la fervojo rigardi nian transrapidantan vagonaron. Iliaj longbarbaj vizaĝoj esprimis bonecon kaj strangan miksaĵon de ruzemeco kun naiveco. Venis ankaŭ virinoj, iafoje beletaj, sed bedaŭrinde malgraciaj pro siaj pezaj botoj kaj la tuko, kiu envolvis ilian kapon. Kiam la vagonaro haltis, knabinoj kaj fraŭlinoj, diverskolore vestitaj, nudpiedaj, afable kaj timeme proponis al ni berojn kaj pomojn, dum bufetkelneroj alportis varmegan akvon por la teinfuzo.

Ĉio tio estis kvietega, paciga, tre malsimila je miaj antaŭaj supozoj. Apenaŭ mi povis kredi, ke mi estas en tiu lando, pri kies terura milito kontraŭ Japanujo kaj internaj ribeladoj la okcidentaj gazetoj plenigis siajn paĝojn. Je la unua fojo mi komprenis vere, kiom Rusujo estas vastega

Tamen, se la loĝantaro ekstere estis pacema, eble ĝi ne estis interne tute kvieta kaj al mi ŝajnas, ke en mia vagonaro mi povis konstati ĝin. En Rusujo, kiel en Aŭstro-Hungarujo kaj en la orienteŭropaj ŝtatoj, ĝis nun ne fariĝis la kunfandiĝo de la tieaj rasoj. La parto de Rusujo, en kiu mi estis veturanta, iam estis submetata je Polujo, kaj en ĝi restas ankoraŭ multaj poloj, antaŭe landregantoj, nun iĝintaj, per la sorto de l' bataloj, nur regatuloj. Inter ili kaj la rusoj ne estas multa simpatio, kaj ili vivadas aparte, ĉiam parolante inter si sian nacian lingvon. En mia vagonaro estis kelkaj gepoloj, kiuj sidadis en speciala fako. Eĉ mire mi rimarkis, ke la virinoj kaj fraŭlinoj portis sub sia zono ponardeton en eleganta ingo, kvazaŭ ili estus inter malamikoj, kaj timus ian perforton; sed oni diris al mi poste, ke tio estas nur ornamaĵo, ŝatata ankaŭ de la rusaj sinjorinoj.

Cetere mia kunvojaĝantaro montris interesan

Kiam ni alproksimiĝis je Kievo, la lando prezentis novan aspekton, kovrite per belegaj abiaroj, en kiuj sin montris iafoje pentrindaj lignaj somerloĝejoj. Kievon mi ne vizitis, ĉar mia amiko Speranskij, avertita telegrafe, atendis min en Voroĵba kaj mi devis veturi al li senprokraste. Mi do haltis en la Kieva stacio nur unu horon por vespermanĝi en la bufedo kaj eniri en novan vagonaron.

Mi ĝis nun vidas en mia memoro la salonegon de la stacimanĝejo. Vastega landkarto de Rusujo, pentrita, kun la imperiestraj agloj sur muro, temaŝinego, staranta en la mezo de l' ĉambrego kaj ikono (sankta figuro), pendanta en angulo, pruvis al mi nerifuteble, ke mi fine estas en la cara ŝtato. Kaj kia stranga homamaso ĉirkaŭ mi! Uniformoj de oficiroj, uniformoj de

Kien veturis tiuj simpluloj malriĉaj embarasataj kaj de la bruego konfuzataj? Ĉu en urbegan fabrikejon por gajni la ĉiutagan panon, kiun rifuzas al ili la naskiĝa kampo? Ĉu en Amerikan landon por trovi la religian liberecon kiel la "duĥobori" de Tolstoj? Kaj tiu soldataro, ĉu ĝi atendis vagonaron por veturi malproksimegen, dum multaj kaj longaj tagoj, al tiu nekonata Manĝurujo, kie tiom kaj tiom da rusaj vivoj senutile perdiĝis? Kiom mi deziris paroli al tiuj homoj, scii, kiaj estas iliaj pensoj kaj sentoj! Sed, ho ve! netransirebla muro, la malsimileco de lingvoj, tute apartigis min de tiuj apuduloj, tamen similaj je mi!

Mia dua nokto sur la rusaj fervojoj pasis nerimarkeble. Mi sentis min laca kaj iom brutigata, kaj al mi ŝajnis, ke ĉiuj vagonaroj rumanaj, aŭstraj kaj rusaj ruliĝas samtempe en mia kranio. Tamen, la sekvantan matenon, kiam la stacidomo Voroĵba alproksimiĝis, mi forgesis mian laciĝon kaj sentis kontraŭe en mia spirito strangan malkvietiĝon. Post unu horo, mi fine renkontos mian esperantistan amikon, celon de mia dusemajna vojaĝo. La rekuraĝiga influo de nia trijara korespondado

Sub la influo de tiuj nedolĉaj pensoj, mi promenadis febre en mia vagono, preskaŭ bedaŭrante mian riskplenan entreprenon, kiam fajfego sonoradis... Jam ne estas plu tempo por bedaŭroj kaj ŝanceliĝoj—jen Voroĵba!

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings