← Table of contents
En Rusujo per Esperanto

VI.

Reading edition

La postan tagon, je mia vekiĝo, s-ro Speranskij proponis al mi matenan promenon en la bieno de s-ro Lintvarev. Mi plezure akceptis. Nin akompanis dekdujara gimnaziano, Kolja (Nikolĉjo), jam fervora adepto de l' sporto, kiun sankta Huberto plejŝatis, kaj armata per malmultpeza karabeno por pafi al la birdoj. Pri tio mi devas diri, ke Rusujo estas paradizo por ĉasistoj pro la multego kaj diverseco de ĝia ĉasaĵo, kaj s-ro Lintvarev estis proponinta al mi interesajn kaj fruktoplenajn ĉasesplorojn. Bedaŭrinde mi, kiel s-ro Speranskij, tute ne ŝatas tiun plezuron. Mi, do, min armis nur per mia fotografilo por kapti kalkajn kuriozajn pejzaĝojn.

Ni intencis viziti la kamparon, sidantan transe de la lageto, kaj por atingi pli rapide nian celon, ni decidis veturi tien per boato. Apud la bordo estis ia stranga ŝipeto, nomata ruse botik kaj tre simple fabrikita de la muĵikoj el unu arbotrunko. Tiuj pirogoj, mallarĝaj, cilindraj kaj, kompreneble, sen kilo, renversiĝas tiom facile kiom ili moviĝas, kaj mia amiko antaŭsciigis min afable, ke ia ajn skueto nepre nin ĵetus en la akvon!

Tiel bone informita, mi singarde lokis min kaj mian fotografilon en la mezon de tiu ĉarma boateto, sur ĝian fundon mem, ĉar benkoj estas superfluaĵo, malŝatata de l' muĵikoj. Kolja sin starigis, kiel koko, sur l' antaŭan pinton de nia flostrunko, dum s-ro Speranskij, kiel ŝipestro, grave sin metis sur la postan parton kaj lerte nin puŝis per mallonga tabuleto, kiun li bonvolis nomi remilo. Tiel, oni diras, la muĵikoj veturas komforte: ke mi sentis min komforte, mi ne povus certe diri, sed tiu sporto donis al mi ne atenditan senton, tiun de la dancisto sur streĉita ŝnuro! Nur mi forte bedaŭris, ke mi ne akceptis la pafilon, proponitan de s-ro Lintvarev, ĉar ĝi estus al mi oportune utilinta kiel ekvilibrilo!

Ni malrapide veturis sur tiu lageto, kiun

—Ho! tiun ĉi fojon, mi nepre ĝin trafos! ekkriis Kolja.

Kaj li alŝultrigis zorge sian karabenon, vigle premis la risorton, por celi pli precize kliniĝis al la birdo, kaj... ni triope defalis en la akvon!

Feliĉe, neprofunda estis la lageto, kaj proksima ĝia bordo. Akvumitaj, ŝlimaj kaj malvarmaj, ni maltriumfe reiris domen, akompanataj de la nazsonaj kondolencoj de la anasaro.

Post plena puriĝo, viŝiĝo, revestiĝo kaj bona manĝado, kiu revarmigis nin, s-ro Lintvarev proponis al ni viziti la vilaĝon Ĉerneĉina, tra kiu ni jam estis veturintaj dum nia alvena vojaĝo. Por konatigi min kun la kampara veturilaro, ni tien iris per "bjegunki". La plej kutima

Mia boatpromeno estis jam iginta min lerta ekvilibristo, tial mi estis ankoraŭ tuta kaj sana, kiel efektiva muĵiko, kiam ni haltis en la vilaĝo Ĉerneĉina, antaŭ la domo de lia pastra moŝto, patro Vasilij. Tri belaj geknaboj ĝoje nin akceptis kaj rapidis por saluti s-ron Lintvarev, dum aperis la edzino kaj la bofratino de l' pastro, fine la pastro mem, kies alta figuro, belŝajna vizaĝo kaj saĝa rigardo tuj elvokis simpation.

Patro Vasilij diferenciĝas el multaj siaj kolegoj per sia larĝa kaj moderna spirito. Dece kaj afable li ricevis la neortodoksan fremdulon, kia mi estis, anstataŭ manifesti la malprogreseman malfidon, kiun montras kutime al la fremduloj

Poste mi vizitis kun patro Vasilij la preĝejon de l' vilaĝo, kiu tiam estis dezerta, ĉar la tuta loĝantaro sin okupadis pri kampara laboro. Tre simpla estis tiu preĝejo, konstruita, laŭ rusa kutimo, meze de ĝardeno, ĉirkaŭita de muroj en kies parto estis la tombejo de la vilaĝanoj. Kiel ĉiuj ortodoksaj preĝejoj, ĝi estis kvadrata, kun kvar flankaj kaj unu centra kupoloj verde pentritaj. Ĝian internon dividis je du partoj mezstaranta muro aŭ ikonostaso, post kiu estis la loko, rezervata por la pastroj kaj iliaj helpantoj. En la rusaj preĝejoj estas nek seĝoj,—oni devas pied- aŭ genustari,—nek orgenoj,—nur la homa voĉo estas permesata de la ortodoksa liturgio,—nek statuoj, sed multnombraj muraj

De la centra kupolo, kie estas la sonorilejo, mi povis ĝui ĉirkaŭvidon sur la tutan vilaĝegon. Tre apartan kaj pentrindan vidiĝon havas la malgrandarusaj vilaĝoj. Male je la malpuregaj "isbi" de Grandarusujo, iliaj dometoj aŭ "ĥati" ĉiam estas zorge purigitaj kaj freŝe kolorigitaj per kalko. Iafoje la malgrandaruso, kiu havas artistan instinkton, pentras blue aŭ rozkolore sian "ĥata", kaj tiuj diverskoloraj dometoj ŝajnas ludiloj de infanoj pro siaj pordoj kaj malgrandaj fenestretoj, ornamitaj per lignaj skulptaĵetoj.

Patro Vasilij kondukis min ĉe kelkajn ĥati'n. Ilia plano estas tre simpla—unu peroneto, unu malgranda antaŭĉambro por la brutaro, kaj unu kvarangula kalkepentrata ĉambro, kun lignaj benkoj, fiksataj kontraŭ la muroj kaj unu tablo. En unu angulo, kubforma forno senĉese hejtata dum la vintro; en la kontraŭa angulo, sankta ikono, ĉirkaŭata de diversaj kolorigitaj bildoj, figurantaj la sanktulojn, la caran familion, vidaĵojn de Moskvo, de sanktaj monaĥejoj, aŭ popolajn legendojn kaj kantojn. Se la mastro estas riĉeta kaj luksama, li ornamas sian plafonon per girlandoj el diverskoloraj paperoj, kiuj tute similas tiujn de la maŭraj domoj en Alĝerio. En la ĥati ne estas litoj—la muĵikoj sin kuŝas sur la benkojn, kaj, vintre, kontraŭ la forno.

Tiaj dometoj, faritaj el tero, lignaĵo kaj pajlo, facile kaj tre ofte ekbruliĝas. Tial la registaro prave devigas la kamparanojn asekuri liajn domojn kontraŭ la fajro. Kiam brulado okazas, tuj la preĝeja sonorilego ĝin anoncas, kaj ĉiuj devas helpi por la estingo. Ĉiu havas rolon antaŭ difinitan kaj devas alporti la ilon, sitelon, hakilon, k.t.p., kiun montras desegnaĵo, farita super la pordo de lia dometo. Cetere la bruligo de tiuj senmeblaj "ĥati" ne estas tre grava malfeliĉo, se nur la posedanto povas antaŭe savi siajn brutojn kaj malmultan ilaron. Nova loĝejo estas rapide konstruata, la domaĝon pagas la asekura kompensaĵo kaj la fina rezultato estas, ke la muĵiko anstataŭis malnovan dometon per nova.

Kiel mi jam diris, la vilaĝanoj laboris en la kamparo, kaj nur restis en Ĉerneĉina junaj infanoj, kiujn ni vizitis en la infangardejo apud la preĝejo. Por ili, s-ro Lintvarev estis alportinta kuketojn, per kiuj ni feliĉigis tiujn malriĉajn hometojn post la disdono de ilia supo. Sed la vido de l' plezuriga apetito de tiuj geknabetoj apetitigis nin mem kaj volonte ni reiris en la domon de patro Vasilij, kie nin atendis sufiĉega manĝado.

Post mallonga preĝeto, nia afabla gastiganto plenigis glasetojn da brando kaj solene toastis je[3]; due "barĉo" aŭ bolita viandaĵo, fine rostita bovaĵo; kiel deserto, framboj kun kremo, akvomelonoj kaj pomoj.

Certe, mi tre mirigis, eble iom skandaletis la bonan pastron, petante por iom da akvo! Por sensoifigi nin, ofte, dum la manĝado, li plenigis niajn glasetojn per brando, leviĝis kaj retoastis je nia sano. Kompreneble, ni devis vice fari al li kaj al lia familio tiun saman ĝentilaĵon. El tio rezultas, ke plaĉinda gajeco jam vivigis nian rondon, kiam la mastrino solene alportis la samovaron. Mi fine kronigis tiun ĝojan kunsidon, fotografante patron Vasilij kun lia familio.

Dum mi skribas tiujn liniojn, mi havas antaŭ miaj okuloj tiun portreton. Patro Vasilij sidas grava, ĉirkaŭata de siaj edzino, bofratino kaj tri graciaj infanoj. Lia bela barbo kaj lia longa kaphararo, kiujn tondilo neniam devas tuŝi, etendas silkbrilajn buklojn sur lian grandfestan violan sutanon; lia plej luksa kruco ornamas lian larĝan bruston. Lia penetrema kaj lojala rigardo elvokas impreson de honesteco, indeco kaj saĝeco. Se nur ĉiuj rusaj pastroj similus lin!

Fine, ni devis lasi tiun simpatiindan familion. Rapide, nia "bjegunki" reveturigis nin ĉe s-ron Lintvarev, ĵus por ke ni povu partopreni en la posttagmeza manĝado. Ho! tiuj rusaj manĝadoj! Apenaŭ unu finiĝis, alia ekkomencas! Mia franca stomako devis energie batali kontraŭ iliaj senĉesaj

Post tiu manĝaĵo, mi iris kun s-ro Speranskij viziti lian amikon, muĵikon Mitrofanon, kiun ni estis jam renkontintaj la antaŭan tagon, dum ni veturis al la bieno de s-ro Lintvarev.

Tre simpla kaj malriĉa estas la domo de l' gepatroj de Mitrofano, sed afablega estis lia akcepto. Krudaj manoj, hardigitaj de l' terlaboro, ĝoje kaj gastame premis la manon de s-ro Speranskij kaj tiun de lia amiko. Ĉiuj, gepatroj, gefratoj, eĉ genajbaroj, junaj kaj maljunaj, amike amasiĝis ĉirkaŭ ni. Sur la malglatan tablon oni alportis botelon da kvaso kun kuketoj, kaj ni toastis kun tiuj bonegaj simpluloj. Mitrofano prezentis al ni sian fianĉinon, kun kiu li estis edziĝonta tuj post la konstruo de ilia dometo.

Mia amiko petis ilin kaj aliajn gejunulojn, ke

Baldaŭ, tute noktiĝis; sennombra stelaro trembrilis en la malhela ĉielo, dum pala luno, heligis per malvarma lumo la kamparon. La kamparanaj gejunuloj nin akompanis are ĝis la domo de s-ro Lintvarev, plenigante per siaj kantoj la stelplenan stepon. Malrapide mi paŝadis, meze

Li estis revenanta rajde el malproksima vilaĝo, kiam la nokto lin kaptis sur la stepo. Li, do, plirapidigis sian bonan ĉevalon, kiu flugis kiel "poŝtakolombeto", ĝin direktante al vilaĝo de li konata, kiam subite la ĉevalo ektremis, saltis kaj fine haltis kvazaŭ ĝi estus piedfiksata kontraŭ la tero. Vane la rajdisto incitis ĝin sprone kaj voĉe: ĝi ne moviĝis. Kaj en tiu sama momento, ia stranga, nekomprenebla bruo, sovaĝa

La rajdisto subite komprenis, kio okazas: tio estis "opaĥivanje" aŭ ĉirkaŭsulkado, superstiĉa ceremonio, konservata de la antaŭkristanaj tempoj. Kiam epizootio detruas la brutaron de vilaĝo, la muĵikoj estas konvinkataj, ke tiun

La rajdisto, do, sciis, kiom danĝera estas lia situacio, kaj li ree provis inciti sian ĉevalon.

La furioza bando alkuris kun frenezaj krioj:

—Jen pesto! Jen pesto! Elbatu ni lin!

Tuj ĉirkaŭate, la malfeliĉa rajdisto ricevis unu teruran bastonfrapon sur sia dorso. Lastfoje kaj malespere, li enpikis siajn spronojn en la flankojn de lia ĉevalo, kiu fine eksaltis, per siaj hufoj renversis kelkajn furiojn kaj forkuris, rapide kiel vento. Tia estis ĝia teruro, ke ĝia kondukanto ne povas ĝin deteni. Post unu versto, rimeno rompiĝis, post la dua, la selo renversiĝis, kaj la rajdisto falis en kavon, kie li restadis sveninta ĝis la mateno, kiam najbaraj bienuloj lin trovis kaj flegis.

Ne malofte okazas similaj aferoj, sed kiam la morto de l' viktimoj alkondukas antaŭ la juĝantaro iliajn mortigintinojn, plej ofte tiuj ĉi estas senkulpigataj, pro nesufiĉaj klereco kaj respondeco. Tia kamparistaro bezonas instruadon tiel forte kiel panon, kaj cetere tion ĝi mem eksentas. Kiel mi jam diris, multaj homoj kaj multaj privataj institucioj celas tiun noblan taskon de la popola klerigo. Plejmultaj kleruloj de la meza klaso estas tre favoraj al tiu entrepreno. Sed la registaro ĝin rigardas malkonfide kaj ofte ĝin malhelpas. Tamen en lando, kie la naŭ

La postan matenon, ni reveturis en Sumi'n. S-ro Lintvarev mem bonvolis rekonduki nin, kaj por restarigi en mia spirito la reputacion de la rusa veturilaro, li uzis sian trojka'n. Tiu vorto ne signifas, kiel oni povus supozi, specialan veturilon, sed "ĉevaltrion". Tiuj tri ĉevaloj estas jungataj flanko ĉe flanko, la centrulo inter la ambaŭ flanktimonoj sub alta "duga" aŭ ligna arkaĵo, kiu sonoretas ĝoje per multaj tintiloj; la flankuloj, jungataj nur per rimenoj, kvazaŭ libere galopas ondigante siajn multnombrajn helkolorajn ornamaĵojn. Estis vere bela spektaklo vidi tiujn graciajn kaj fortajn bestojn kuregi tra la stepo. La komforta kaleŝo de s-ro Lintvarev nin veturis sen skuoj, kaj ni ĝuis, apogataj kontraŭ bonegaj kusenoj, la plezuron rapidiradi, tiel ŝatatan en Rusujo. Sed kiom pli alloga devas esti tiu sento, kiam, anstataŭ kaleŝo, la fumanta ĉevaltrio fortiras glitveturilon sur ebena kaj mola tapiŝo de neĝo! Nek bruo, nek polvo, nek malebenaĵoj, nur plena kaj senfina silento sur la senfina blankaĵo. La glitveturilo, ŝajnas forĵetata tra la senlima Spacego...

Ni haltis en Ĉerneĉina, ĉar ni deziris saluti

La preĝejo estis plena da kamparanoj. En flanko, grupo de kantistoj diverstone kaj per voĉoj tre ĝustaj kantis la belegajn ĥorojn de la ortodoksa liturgio. Antaŭ la ikonostaso staris parto Vasilij, grava kaj majesta en rigida kaj orumita mantelo, sur kiu disvolviĝis lia longa kaphararo. Apud li, lia plej maljuna fileto, ankaŭ vestata per preĝeja survesto, plenumis la oficon de diserva servisto.

Momente la pastro malaperis post la ikonostaso, kies vualo, falante, kaŝis al ĉiuj la ritan misteron de la komuniiĝo. Kiam li revenis, akompanata de lia fileto, en siaj manoj li tenis orumitan kalikon kun vino, en kiu flosis kelkaj peceroj de pano. Antaŭ ni kliniĝis vico de viroj, virinoj, gejunuloj kaj geknaboj eĉ virinoj, havantaj sur siaj brakoj suĉinfanetojn. Al ĉiuj per longa orumita kulerego li donis la sanktan komuniiĝon. La vereco devigas min diri, ke la suĉinfanoj ne ŝajnis sufiĉe taksi la grandan honoron, al ili faritan. Per energiaj manpuŝoj aŭ kapskuoj kun surdigaj krioj, ili protestis

Post fina kanto al la ĉiopova Dio de la rusa ortodoksularo, la ĉeestantoj ekforiris, kaj mi estis ilin rigardanta, kiam mi rimarkis, duone kaŝatan post flanka pordo de la ikonostaso, mian amikon, filon de l' pastro, kiu faris al mi misterajn signetojn. Ĵus mi devas konfesi, ke jam antaŭe mi estis kaŭzinta kelkajn malatentaĵojn de tiu juna knabo, kiu multe pli sin okupis pri mia alesto, ol pri sia diserva ofico, kaj sendis al mi de tempo al tempo, ekrigardojn kaj ridetojn. Nun, post mallonga malapero, jen mia amiketo, grava kaj solena en sia preĝeja vesto, portante sur arĝenta plado ion kubforman, paŝas malrapide al mi...

—Ho! kio estas? Mallaŭte diras s-ro Speranskij. Mi divenas: patro Vasilij donacas al vi la panon de la komuniiĝo. Tio estas granda honoro!

Efektive, kliniĝinte ĝentile antaŭ mi, mia amiketo al mi donis la panon, el kiu lia patro estis preninta pecerojn por la komuniiĝo. Mi kisis mian gracian donacinton, nun tre emociatan de sia grava misio, kaj mi kore dankis lian alproksimiĝantan patron. Oni donas tiujn panojn

Ankoraŭ nun mi rigardas tiun tute sekigitan panon, en kiu la pastro boris, por memorigi la dekdu apostolojn, dekdu piktruojn, kaj, meze de ili, tri triangulajn kavetojn, faritajn per ora tranĉilo kiel simbolon de la Tridieco. Mi ĝin zorge konservas kun aliaj memoraĵoj de mia restado en Rusujo, kiujn mi revidas ofte, ĉiam kun plezuro. Vojaĝi donas du feliĉojn, tiun tro rapide pasantan de la vojaĝo mem, kaj tiun, miksatan kun bedaŭro, de la rememoriĝo. Tial vojaĝanto tre similas ripeteman maljunulon, kiu senlace revivigas la estintajn emociojn, por li ĉiam novajn, ne rimarkante, ke li tedas siajn ĉirkaŭantulojn. Sed mi ektimas, ke mi ankaŭ jam enuigis miajn legantojn, tro plezuriĝante en detaloj, eble interesaj nur por mi. Mi povus ankoraŭ paroli pri multaj aliaj ekskursoj, pri la somera teatreto de Sumi, kie mi vidis beletan geknaban feston kun naciaj dancadoj, kaj rusan prezentadon de la sprita komedio de Gogol "Revizoro", kiun Zamenhof poste konigis al la esperantistaro; mi povus priskribi la religian feston pro la naskotago de l' carfilo, kun milita

Nur de ses semajnoj mi restadas en Rusujo: tamen, kiom da diversaj impresoj dum tiu mallonga tempo! Pri tiu lando, preskaŭ nenion mi sciis antaŭe, nur kelkajn ĝeneralajn, malgravajn eĉ malverajn informojn. Pli ĝustedire, al mi estis malsimpatia antaŭe tiu patrujo de neĝo kaj skurĝo. Kaj jen, dank' al Esperanto, mi konatiĝas kun Rusujo, mi veturas en tiun ŝajne malafablan landon, kaj tie mi eltrovas societon tre apartan, mirinde interesindan, kiu kvazaŭe fermentas en krizo de sia evolucio al modernismo. Ĉe tiu nun aliformiĝanta popolo sin skupuŝas strangaj kontraŭaĵoj, postrestaĵoj de la apenaŭ ĉesinta servuteco kun "arteli" aŭ kamparaj asocioj laŭ la principo de socialismo;—superstiĉoj

Kio fine eliros el tiu ĥaoso? Bono, mi esperas, se nur la entuziasmaj teoriistoj sufiĉe atentos pri la neceseco de laŭgrada evolucio, por atingi pace praktikan kaj definitivan triumfon. Tion mi tutkore deziras al tiu saĝa kaj nobla gento, kiu, per siaj propraj ecoj, plene meritas prosperon.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings