C. Lingvaj Demandoj
Reading edition
Antaŭparolo al la »Fundamento de Esperanto«
De D-ro L. L. Zamenhof[63]
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,—estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo:Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj, sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton, arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1. La 16-regula Gramatiko, 2. La Universala Vortaro, 3. La Ekzercaro. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton, fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kajtiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro »Fundamento de Esperanto«, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k.t.p., estas nur verkoj privataj, kiujn la Esperantistoj—se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero—povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.
Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la Angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la »Universala Vortaro«. Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon; ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto; ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la fundamenta libro, mi respondos trankvile: »Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas
La »Fundamento de Esperanto« tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la »Fundamento de Esperanto« devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La »Fundamento de Esperanto« devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la Fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon, ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la Fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.
1. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj
2. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la »Fundamento« gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia »perfektigado« de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;
3. ĝis la tempo, kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la »Fundamento de Esperanto«, devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.
Piednoto
Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj[64]
de D-ro L. L. Zamenhof
Varsovio, la 18-an de Januaro 1908.
En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj internaciaj lingvoj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau en Parizo fondis »Delegacion«, kies celo estis: peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus ĉi tiun demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen por plenumi sian promeson, la Delegacio en Oktobro 1907 kunvokis komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en ĝi reformojn, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:
1e. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankoraŭ en la stato de propagando; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero la konfidon de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan garantion, ke ĝi alkondukospli certe ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike elprovitaj kaj fiksitaj, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj, kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj Esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam, por ĉiam; ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kia superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam, neniam, volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili ne ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon, por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.
2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se eĉ efektive aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por ĉi tio havas ne flankaj personoj, sed nur la Esperantistoj mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la Esperantistoj tre facile povas ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato, estas simpla malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn, kiuj ne konas bone la staton de la aferoj.
Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la »Fundamento de Esperanto«, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedisanarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la Esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la Esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio.
Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de agitantoj diras, ke la »Fundamento« prezentas »eternan baron kontraŭ la evolucio de Esperanto«, parolas pri afero, kiun ili tute ne konas!
Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta, senaŭtoritata, sentaŭga! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la Esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de reorganizo de tiu ĉi komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos.
Por fari reformojn en Esperanto, la »Delegacia Komitato« ricevis komision nek de la Esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj ne sole ne donis, sed eĉ ne povis doni tian strangan komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj—kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion detuj, ne atendante la Esperantistan Kongreson; tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estus simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj Esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun regis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata kiel »deziro de multaj societoj«; tial ni en la daŭro de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili, kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas; ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti iliajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni mem en nia propra nomo prezentos al la Esperantistoj iliajn plej ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke ĉio estu farata sen rompado, per vojo laŭleĝa; ke ĝis la komuna akcepto la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobos kaj Kongreso Esperantista donos al ili sian sankcion.
Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.
Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon kaj sciigi, ke la »Delegacia Komitato« por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute preciza programo de la »Delegacio«, la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto estis farita, la »Delegacia Komitato«privataj personoj, kiuj—laŭ siaj propraj vortoj—fariĝis nun Esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo Esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.
Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon nur per severa unueco; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.
Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, Esperantistoj, iros trankvile nian vojon.
L. L. Zamenhof.
Piednoto
Pri Delegacio
De B. Kotzin[65]
La delegacio estis »tre lerte kombinita teatraĵo, kies scenojn 2–3 personoj direktis post la kulisoj«. (Prof. Boirac, rektoro de Diĵona Universitato, membro de la Delegacia Komitato.)
»Linguo Internaciona di la Delegitaro«—tiu grandlitera, fiera surskribo nepre ornamas la kovrilon de Idistaj presaĵoj. Do, estos nature, se ni komencos per mallonga historia skizo.
La Delegacio por elekto de lingvo internacia estis iniciatita de s-roj L. Couturat kaj L. Leau dum la Universala ekspozicio en Parizo (1900), kaj la 17-an de Januaro, en la jaro 1901 estis subskribita de s-roj Cugnin, Laisant, Lalande, Couturat, R. de la Grasserie, Limousin kaj Leau la sekvanta deklaracio, kiun ni citas, ĉar ĝi prezentas oficialan programon kaj regularon de la Delegacio:
§ 1. Oni devas elekti kaj disvastigi la uzadon de helplingvo internacia, destinita ne por anstataŭi la naciajn idiomojn en la vivo individua de ĉiu popolo, sed por servi al la rilatoj, skribaj kaj buŝaj, inter la personoj, kies patrolingvoj diferencas.
§ 2. Helplingvo internacia devas, por plenumi utile sian rolon, esti konforma al la sekvantaj kondiĉoj:
1-a kondiĉo.—Esti kapabla servi al rilatoj ordinaraj de la socia vivo, al komerco kaj al la raportoj sciencaj kaj filozofiaj;
2-a kondiĉo.—Esti facile lernebla por ĉiu persono meze instruita kaj speciale por la personoj de civilizacio Eŭropa;
3-a kondiĉo.—Ne esti unu el lingvoj naciaj.
§ 3. Oni devas organizi Delegacion ĝeneralan, reprezentontan la tutan kvanton de personoj, kiuj komprenas la necesecon kaj la eblecon de helplingvo internacia kaj kiuj interesiĝas pri ĝia realigo. La Delegacio elektos komitaton, konsistantan el membroj, povantaj kunsidi dum kelka tempo.
La rolo de la Komitato estas fiksita en la sekvontaj paragrafoj:
§ 4. La elekto de la helplingvo internacia apartenas unue al la Asocio internacia de l’ Akademioj, poste, en okazo de malsukceso, al la Komitato laŭ § 3.
§ 5. Konsekvence, la unua misio de la Komitato estas prezenti, en deca formo, al la Asocio Internacia de l’ Akademioj, la deziresprimojn de l’ aliĝintaj societoj kaj kongresoj, kaj ĝin inviti respekte, ke ĝi realigu la projekton de helplingvo.
§ 6. Apartenas al la Komitato la rajto, krei societon propagandan, destinitan por disvastigi la uzadon de la helplingvo elektita.
§ 7. La subskribintaj delegitoj sin turnas al ĉiuj societoj de sciencistoj, komercistoj kaj turistoj, invitante ilin aliĝi al la prezentata projekto.
§ 8. La Delegacion povos partopreni la reprezentantoj de societoj regule formitaj, kiuj aliĝos al la nun legata Deklaracio.
Se nun la leganto supozos, ke,—konforme al la § 8 de la Deklaracio,—la Delegacio mem estis regule formita societo, li eraros; la Delegacio, kiu devis propagandi sian ideon tra laprivata entrepreno, kaj kvankam ekz. en ĉiu privata akcia kompanio estas elektata la Administrantaro k.t.p., la Delegacio ne havis prezidanton, nek administracian komitaton (en la Delegacio funkciis nur du oficoj: sekretario estis s-ro Leau kaj kasisto s-ro Couturat), nek revizian komision, la Delegacio ne havis plenan regularon, kunsidojn k.t.p. Kiel ni jam diris, oficiale s-ro Couturat okupis nur la modestan oficon de la kasisto, sed en la realeco li estis la sola direktoro kaj eĉ diktatoro de la nomita pseŭdo-asocio. En la daŭro de ses jaroj s-ro Couturat aŭtokrate regis la tutan aferon, tamen li mem certe ne povus atingi ian rezultaton sen potenca helpo de la Esperantistoj. Dank’ al morala kaj financa helpado de la tutmonda Esperantistaro oni eldonis multe da libroj pri la Delegacio; precipe dank’ al energia agado de Esperantistoj, membro de Franca Akademio de l’ Sciencoj, generalo Sebert (ano de la Delegacia Patronkomitato), prof. Laisant, Meray k.t.p., oni kolektis la subskribojn de multaj societoj, sciencistoj, kaj oni efektivigis la petskribon de 1250 scienculoj, adresitan al la Internacia Asocio de Akademioj[66]. Fervore laboris por la Delegacio nia samideanaro, ĉar estis nedubeble, ke oni elektos Esperanton. Membro de la Delegacia patronkomitato, prof-ro Ostwald, mem skribis, ekz., en sia broŝuro »Lingvo Internacia«, pĝ. 30-a (rusa eldono); »persone mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke Esperanto estos elektita«. La samon aludis la fondintoj de la Delegacio, s-roj Couturat kaj Leau, en kies 576-paĝa »Histoire de la Langue universelle« estis defendataj Esperanta akuzativo, la multenombra finiĝo »j«, la tabelo de pronomoj, la supersignitaj literoj k.t.p., k.t.p.
La senlaca agitado de l’ Esperantistoj efikis: al la Delegacio aliĝis 310 societoj[67], la petskribo, adresita al la Internacia Asocio[68], sed la Asocio de l’ Akademioj,—konforme al la propono de Viena Akademio,—rezoluciis la 29-an de Majo (1907): ne decidi la demandon senkompetente[69] kaj teorie, ĉar la vivo mem praktike solvos la problemon kaj elektos mem la plej bonan lingvon universalan.
Post kiam la Asocio,—scienca aŭtoritato plej supera kaj plej internacia,—kategorie rifuzis la peton de la Delegacio, kiu sole kolektis la subskribojn de nur 310 societoj, precipe turistaj, sportistaj, fotografistaj (eĉ kelkaj urbaj bibliotekoj elektis sian delegiton), ĝi tamen kuraĝis preni sur sin la rolon de pli alta apelacia instanco: la 25-an de Junio ĝi elektis—aŭ, pli ĝuste, konfirmis—la komitaton, elektitan de s-ro Couturat, kaj tiu komitato devis solvi la problemon, konsistante el la sekvantaj 12 personoj: prof. de Lima Medicina Fakultato Barrios (Peru, Sud-Ameriko), prof. Baudouin de Courtenay (Peterburgo), prof. Boirac (Diĵono), medicinisto prof. Bouchard (Paris), matematikisto Eötvös (Budapest), prof. Foerster (Berlin), gazetisto Harvey (New York), prof. Jespersen (Kopenhago), Lambros (Ateno), Paige (Liège), ĥemiisto prof. Ostwald (Leipzig), prof. Schuchard (Graz). Sed el 12 »elektitaj« komitatanoj nur 3 konstante partoprenis la Komitaton kaj pro tio la Komitato mem invitis kelke da personoj kaj sen la elekto de la Delegacio enkomitatigis ilin, ekz. s-ron Rados (Budapest), s-ron Couturat, s-ron Leau, prof. Peano (Torino), s-ron Stead (London), la lasta ankaŭ ne povis veni, kaj tial lin reprezentis s-ro Hugon (Leitchwort); same profesoron Bouchard (Paris) reprezentis kuracisto Rodet, s-ron Harvey (New York) abato Dimnet (Parizo) profesoron Boirac reprezentis s-ro Moch. Kiel honor-prezidanto estis elektita prof. Foerster, prezidanto Ostwald, vic-prezidantoj Baudouin de Courtenay kaj Jespersen.
La Komitato kunsidis en Parizo, inter 15.—24. de Oktobro 1907. Okazis vera konkurso de lingvoj artefaritaj, konkurso, kiu,—laŭ atesto de prof. Baudouin de Courtenay,—tre similis la faman religian konkurson, aranĝitan de antikva Kieva princo Vladimir la Sankta, nome la Komitato esploris longan serion de lingvo-projektoj: de s-ro Wise (Filipinoj), Lundström (Elberfeld), »Langage simplifié« de Thaust (Toulon), »Dilpok« de Marchand (Franclando), »l’ Apolema« de R. de la Grasserie (Paris), »The Master Language« de Houghton (Ameriko), »Logo« de s-ro Darde, (Makeevka, Ruslando), »Universal« de Molenaar (München), »Idiom neutral« de »Akademi internasional de Lingu universal«, »Neutral reformed« de Rosenberger (Peterburgo), »Novilatin« de Beerman, projekton de Blondel, k.t.p. La Komitato diskutis kun D-ro Nicolas, aŭtoro de »Spokil«, kun Bollack, aŭtoro de »Langue Bleue«, kun s-ro Spizer, aŭtoro de »Parla«. La kreinto de Esperanto, D-ro Zamenhof, ne alvenis persone Parizon kaj petis sian karan kaj fidelan amikon, markizon Louis de Beaufront, ke li estu advokato de Esperanto, kaj s-ro Couturat skribis al D-ro Zamenhof: »Via elekto estas tre bona kaj mi tute aprobas ĝin«.
Multe da lingvoprojektoj ekzamenis la komitato, kaj finfine, la 24an de Oktobro dum foresto de komitatano Boirac, prezidanto de Esp. Lingva Komitato, oni decidis elekti en principo Esperanton sub rezervo de kelkaj modifoj, ekzamenotaj de la konstanta Komisio en la senco difinita per la raporto de la sekretarioj kaj per la projekto de Ido, kiu estis »anonime« naskita samtempe kun la komitata kunsido. Pli frue oni absolute ne konis Idon. Tamen la 2an de Novembro la Delegacio sendis nur 25 ekzemplerojn de Ida gramatiko al centmembra Lingva Komitato Esperantista kaj postulis respondon pri la reformo post unu monato, kvankam kelke da Lingvokomitatanoj el Ameriko kaj Afriko povis respondi nur post du monatoj. Prezidanto de »Lingva Komitato«, rektoro Boirac,—membro de la Delegacia Komitato,—vane protestis. El 100 membroj de Lingva Komitato nur 8 aprobis la reformon, proponitan de Ido, kaj 11 membroj akceptis malpli radikalan reformon. Rezultate, la 18an de Januaro (1908) aperis la konata cirkulera letero de D-ro Zamenhof[70]...
Eble D-ro Zamenhof estis ne prava, opiniante, ke la Delegacio ne rajtis reformi Esperanton? Kiel juristo, mi plene konsentas kun la opinio de D-ro Zamenhof, ĉar estas nedubeble, ke la Komitato de la Delegacio ne havis la necesan mandaton por reformi la lingvon. La oficiala programo (»Programme officiel«), kiu entenas eĉ negravan detalon (ekz. la § 6 pri la rajto, krei propagandan societon por la elektita lingvo), tamen per neniu vorto aludas la plej esencan rajton:—reformi la lingvon elektitan. La § 1 diras nur, ke oni devas »elekti kaj disvastigi la uzadon de helplingvo« (»faire le choix et de répandre l’usage d’une Langue auxiliaire«). Laŭ § 4 »La elekto de la helplingvo apartenas unue al la Asocio internacia de Akademioj...« Laŭ § 6 la Komitato rajtas »disvastigi la uzadon de la lingvo elektota« (»qui aura été choisie«). En la cirkulero (de I./XII. 1906) same nur la termino »elekto« estas trovata. Plue, la 10an de Majo (1907) al la Delegacianoj estis dissendita la cirkulero kun nomaro de la kandidatoj por la Komitato de la Delegacio; voĉdonante, ĉiu membro de la Delegacio havis samtempe la rajton, esprimi sian personan opinion kaj opinion de la reprezentata societo nur pri la elekto de la lingvo. La Komitato devis esplori la opiniojn kaj konsideri ilin. Estas ja grave, ke el 74 ricevitaj opinioj 57 estis por Esperanto; pri la ebleco aŭ intenco, reformi la elektitan lingvon, la cirkulero silentis absolute, kaj ĝi devis silenti, ĉar se la Delegacio havus la rajton, reformi ekzistantan lingvon, aŭ la rajton, krei tute novan sistemon de lingvo internacia, sendube tiu rajto estus klare markita en la regularo, sed—ni ripetas—ĝi ne estis eĉ aludita kaj same en neniu cirkulero de la Delegacio, en neniu dokumento estis uzita la vorto »reformoj«.
Oni komprenas cetere, ke kolegio, kompetenta por elekto de lingvo, povas esti nekapabla por ĝia plibonigo aŭ por ĝia originala kreo. Analogie, muzika kritikistaro povas juste elekti kaj premii la plej bonan muzikverkon, kvankam, eble, neniu el la kritikintoj kapablus, memstare aŭ »komitate« komponi plej primitivan melodion. La nekompetenteco de la Delegacia Komitato estas ekster dubo, kaj vane la Idistoj (ekz. en la broŝuro »Apprenez Ido«!) certigas, ke »Esperanto estas reformita de internacia komitato el sciencistoj-lingvistoj, elektitaj inter la plej kompetentaj«; vane en la libro »Internacia lingvo kaj Scienco«, verkitahavis nur 2 lingvistojn, nome Rusan profesoron Baudouin de Courtenay kaj Danan profesoron Jespersen. La unua, kiu estis vicprezidanto de la Komitato, diris, ke per la reformoj oni flikis unu lokon, krevigante la alian. En oficiala organo de Ido »Progreso« prof. Baudouin de Courtenay skribis: »tiu tendenco al la reformoj venas de l’ inklino, serĉi truon sur la tuto bona, t. e. ofta flikado de Esperanto sen sufiĉaj motivoj. La rolo de la Delegacio, de la Komitato, elektita de ĝi, kaj de la konstanta komisio estas malprosperinta«. (»Progreso«, 1909, p. 114)[71]. Kaj ni vidos poste, ke prof. Baudouin de Courtenay malaprobas preskaŭ la tutan reformaron de Ido. La dua,—kaj lasta—lingvisto de la Delegacia Komitato, prof. Jespersen, proponis al la Delegacio sian propran originalan gramatikon, alian ol ia Idista, kun la multenombro ne-idista per oi, ai, ne-idistaj pronomoj lo, la, loi, lai, adjektiva finiĝo -e kaj inigo per a, ekz, frato = frato; frata = fratino[72]. La lasta demando estis longe diskutita, sed la Komitato per plimulto rifuzis akcepti la proponon de la »plej sperta lingvisto«. Do, oni ne devas moki D-ron Zamenhof, kiu skribis al s-ro Lemaire: »La proponoj de Couturat ne povas plaĉi al mi; se oni min demandus, mi proponus ŝanĝojn tute aliajn, kiuj laŭ mia opinio, estas multe pli gravaj«. Kiu scias? Eble D-ro Zamenhof samopinias ĝuste kun lingvisto Jespersen!
Sed ni revenu al la Delegacio! La rezolucio pri la reformo de Esperanto indignigis ne nur la tutan Esperantistaron. Pli ol 70 profesoroj, interalie la honora prezidanto de la Delegacia Komitato, prof. Foerster, protestis kontraŭ la pretendo, reformi Esperanton. El 310 societoj, formintaj la Delegacion, nur 14 aprobis Idon en la jaro 1910. La plej gravaj societoj, kun plielekti la plej perfektan lingvon internacian. Tamen, ĝis la nuna tago en ĉiu Idista lernolibro, broŝuro, sur ĉiu Idista poŝtkarto vi nepre legos, ke Ido estas Esperanto, reformita de Delegacio, kiu konsistis el 310 societoj kaj 1250 scienculoj. Sed, Idistoj diplomatie sekretigas, ke la 1250 scienculoj ne partoprenis la elekton de la Delegacia Komitato, ke ili nur subskribis la peton, senditan al la Internacia Asocio de l’ Akademioj, kiu malaprobis ĝenerale la ideon »elekti« lingvon internacian. Kaj certe la 1250 scienculoj ne lernis Idon. Tuŝante la demandon pri la 310 societoj, oni ne devas forgesi, ke la plimulto de la societoj estis varbita de Esperantistoj, kaj se la lastaj suspektus, ke la Delegacio havas la rajton reformi, certe ili ne laborus por la Delegacio, kaj aliparte la Delegitoj, se ili scius, ke la Delegacio povas reformi, ili eble elektus la Komitaton nur el personoj, kies fideleco estis ekster dubo. Cetere s-ro Couturat mem skribis en sia broŝuro »La réforme justifiée« ke »la Komitato de la Delegacio estis komisiita ne komponi teorian studon pri la demando, nek prezenti respektajn dezirojn al kiu ajn ekstera kaj ŝajnanta aŭtoritato, nek proponi humile plibonigojn en kiu ajn lingvo jam ekzistanta, sed elekti unu lingvon kompletan, pretan kaj tuj uzeblan praktike por la interesatoj«.
Sed ni eĉ supozu por unu momento, ke la Delegacia Komitato efektive rajtis reformi Esperanton kaj tamen estas facile trovi sufiĉan motivaron por kasacio de la Komitata decido. Unue, laŭ § 5 de la Deklaracio »la unua misio de la Komitato« estas sin turni al la Internacia Asocio de l’ Akademioj, tamen la Komitato estis elektita nur, post kiam la Asocio jam rifuzis la peton prezentitan de s-roj Couturat kaj Leau; tiamaniere ili uzurpis »la unuan mision« de la Komitato, kaj tiu uzurpo, eble, estis tre grava, ĉar se la Komitato mem turnus sin al la Asocio, la rezultato povus esti tute alia. Due, la komitatanoj estis »elektitaj« laŭ propono de s-ro Couturat, kiu ne devis influi la elekton, ĉar kiel ni vidos poste, li estis kunaŭtoro de Ido. Plue, por konscie elekti ian komitaton, estas necese koni la »kredon«, la programon de ĉiu elektota kandidato, sed s-ro Couturat ne diskonigis tion kaj ne levis la vizieron de sia kavaliraro. Do, estas supozeble, ke li intence proponis elekti unuparte siajn samideanojn[73], ĉar nur tiamaniere estas klarigebla la fakto, ke el 12 elektitaj komitatanoj nur 3 persone, kaj ne havante ian reprezentanton, vizitis la kunsidojn,—spite la § 3 de la Deklaracio, kiu diras, ke »La Delegacio elektos Komitaton, konsistantan el membroj, povantaj kunsidi dum kelka tempo«. Ne kuraĝante kunsidi triope, la Komitato invitis interalie prof. Peano, aŭtoron de »Latino sine flexione« kaj ne protestis kontraŭ la partopreno de s-roj Rodet kaj Hugon, aŭtoroj de reform-projektoj, kvankam laŭ Delegacia cirkulero, datita de I/XII 1906, la aŭtoroj de lingvo internacia ne rajtas partopreni la Delegacion kaj des pli ne rajtas eniri en la Komitaton. Tamen la vicprezidanto de la Komitato, prof. Jespersen, prezentis al la Komitato sian propran projekton »Esquisse de grammaire éclectique«.—Fine, la Delegacio ne rajtis diskuti kiun ajn projekton ne-eldonitan, ĉar aliokaze estus tro absurda la rajto de ĉiu elektita aŭ invitita komitatano, ne veni persone kaj sendi sian reprezentanton. Efektive, la projekto de Ido aperis dum la kunsido de la Komitato kaj estas memkompreneble, ke s-ro Barrios (Lima, Peru) aŭ s-ro Harvey (New-York) k. a. ne konis Idon, kaj tial iliaj reprezentantoj en la Komitato ne povis esprimi la opinion de siaj reprezentatoj. Same la elektitaj komitatanoj, ekzamenante Idon, absolute ne povis esprimi la opinion de la elektintaj Delegacianoj, ĉar Ido aperis publike nur post la kunsidoj de la Komitato. Jen estas la motivoj por kasacio de la Delegacia decido, eĉ se ni flanke lasos la demandon: ĉu la Komitato ĝenerale havis la juron, reformi Esperanton.
Pri la rezolucio de la Komitato ni jam parolis sur la pĝ. 6, kaj nun ni devas aldoni, ke, »solvinte« la problemon de lingvo internacia,—problemon, kiun pro nekompetenteco rifuzis solvi la Internacia Asocio de l’ Akademioj—tiu strangamaniere elektita Komitato, plena de neelektitaj membroj, siavice elektis—sen konfirmo de la Delegacio—konstantan komision, por esplori kaj fiksi detale la elektitan lingvon. La komisio konsistis el prof. Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen, L. de Beaufront,[74]. Post eksiĝo de la prezidanto kaj vicprezidanto, en la komisio restis nur kvar personoj, el kiuj tri estis kunaŭtoroj de la reformprojekto kaj, sekve, ili devis juĝi sian propran verkon. Du el ili estis, nome s-roj Couturat kaj Leau, sekretarioj de la Komitato, decidinta reformi Esperanton »en la senco, difinita per la raporto de la sekretarioj (t. e. de s-roj Couturat kaj Leau) kaj per la projekto Ido«. Aliparte estas notinde, ke la mistera aŭtoro de Ido en sia subita broŝuro, disdonita al la membroj de la Delegacia Komitato, kvazaŭ interkonsente kun Couturat, skribis, ke li tute ne parolas pri la novaj reguloj de la vortfarado, ĉar ili estas majstre kaj tre praktike difinitaj de ... s-ro Couturat en »Étude sur la dérivation en esperanto«. Fine, estas atentinde, ke s-ro Couturat mem prezentis Idon, kies aŭtoro estis anonima. Kiu do estis la tria kunaŭtoro, la efektiva ĉefaŭtoro de Ido? Ĉu s-ro L. de Beaufront, advokato de Esperanto,—advokato, rekomendita de s-ro Couturat? Ni vidos tion en la ĉapitro IIa.
Piednotoj
La „10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto“ kaj 10 respondoj al ili
De D-ro P. Haller[75]
Sur (germanlingva) flugfolio, eldonita de la Ido-Eldonejo en Lüßlingen, troviĝas »10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto«, kiuj meritas esti rigardataj iomete kritike.
1. Alfabeto. »Ido uzas la ordinaran internacian alfabeton, do ne havas supersignitajn literojn«.
Jes, sed pro tio en la Esperanto-alfabeto estas plenumitaj plej severe la principoj de la fonetiko, kiujn la teoriuloj de Ido postulas. Nur en Esperanto, ne en Ido, apartenas al ĉiu sono unu signo, kaj al ĉiu signo unu sono. — Krome la Esperanto-alfabeto taŭgas pli bone por la transskribo de propraj nomoj, speciale de geografiaj, ol la Ido-alfabeto. Plue estas pli praktike kaj pli mallonge, skribi kaj komposti ŝ kaj ĉ anstataŭ sh kaj ch. Esperanta ŝ, ĉ k.t.p. tiel same ne estas retropaŝo rilate al sh kaj ch, kiel la Germana ö, ä, ü rilate al ae, oe, ue, kiel la Franca é rilate al ais k.t.p. — Pro la duobla rolo, kiun ludas la Ida j, naskiĝas nenaturaj vortbildoj, ekz. jenante, injeniero, jeneroza, jino, jirafo, k. c. La malgrandaj malutiloj, kiujn la supersignoj povas kaŭzi al la presisto, estas eviteblaj (kion la Ido-Eldonejo bone scias!) kaj malaperos pli kaj pli kun la disvastiĝo de Esperanto.
2. Akcento. »Ido havas naturan akcenton (filio), ne rigidan, nenaturan kiel Esperanto (filio)«.
Tiu tielnomata »natura« akcento alportas al Ido-lernanto nombron da reguloj kaj esceptoj pri akcento kaj prononco, dume Esperanto havas unu regulon pri akcento sen iu ajn escepto.
La »natura« akcentado celata de Ido grandparte ne ekzistas. (Komparu Germ.: System, Angl.: system; Germ.: Horizont, Angl.: horizon; Germ.: »Komödie«, Franc.: »comédie«.) Krome, tiu akcentado tuj estas modifata, kiam nur unu sufikso aliĝas.
Laŭ Ida regulo oni devas akcenti: galerio, filatelio, filologio, revuo, energia, industrio, geografio, lotrio, epidemio k.t.p. Tio estas la natura akcento, laŭ Ida »teorio«. Ho, kia »fantazio«!
Tial, senescepta akcentregulo estas la pli simpla kaj la pli laŭnatura, precipe por ĉiuj unulingvuloj, kiuj ne komprenas tiajn lingvistajn »delikatecojn«. La akcento sur la antaŭlasta silabo de ĉiu vorto kaŭzas en Esperanto facilan, nature fluantan ritmon de la frazo, mankantan ofte en Ido. (Vidu poste.)
La ekzemplo filio estas malĝusta; ĉar la Ida filio nomiĝas Esperante filo, do ĝi havas la akcenton sur la sama i kiel en Ido.
3. Multnombro. »Ido havas la Italan, belan pluralformon i, ne la pezan, malbelan per oj, aj, uj«.
Jes, sed anstataŭ tio Esperanto havas la »belan italan i«verboj. Cetere, oni povas disputi pri la gusto. La Germanaj filologoj laŭdas la belecon de la antikva Greka lingvo ĝuste pro ĝia riĉeco je la plensonaj oj- kaj aj-sonoj (laŭ la ordinara prononco en Germanlando). La Germana frazo: Heute fuhr ein neuer mit Heu beladener Wagen in eine Scheune ein, tute ne sonas malbele, kvankam ĝi abundas je oj- kaj aj-sonoj.
Tiuj ĉi finaĵoj en Esperanto havas grandan gravecon por la ekzakta disigo de la vortoj unu de la alia kaj por la klara kompreno kaj diferencigo precipe de la parolata teksto. Sed la taŭgeco de helplingvo, speciale ankaŭ por buŝa uzado, ŝajnas esti por la Idistoj malĉefaĵo.
4. Adjektivo. »Ido havas la neflekseblan adjektivon; Esperanto ĝin fleksas laŭ nombro kaj kazo«.
Tiu pli granda simpleco estas supereco kaj malsupereco. Ĉar estas klare, ke adjektivo konforma laŭ nombro kaj kazo kun la substantivo montras pli klare sian logikan apartenecon ol aliokaze, ke per tio la senco de frazo estas komprenebla pli facile kaj rapide, kaj ke pli granda libereco en la vortordo estas ebla.
Cetere ne ĉiam en Ido la adjektivo estas nevarianta, kiel oni asertas: En kelkaj okazoj ĝi devas ricevi pluralan kaj akuzativan signon.
5. Verbo. »Ido havas la internacian finaĵon r anstataŭ la arbitran i de Esperanto. Ido do povas formi la infinitivojn konforme al la verbtempoj«.
Tiu ĉi tielnomata internacia r nur en Hispanaj verboj ĝenerale estas parolata kiel finaĵo; en la plej oftaj Francaj verboj ĝi estas muta, kaj en la Itala lingvo la verbfinaĵoj sonas are, ire, ere; ili do enhavas r, sed ne kiel finaĵon.
Ĉu estas plej science aŭ plej ridinde, elekti tian nur formalan finaĵon laŭ la principo de la maksimuma internacieco? Ĉu ne estas multe pli racie, elekti tian finaĵon laŭ nur praktikaj vidpunktoj, t. e. laŭ tio, ke ĝi estu facile prononcebla, klare aŭdebla kaj bone distingebla de aliaj finaĵoj?
Laŭ tiu vidpunkto la enkonduko de la finaĵo ar en Ido estis unu el la plej grandaj maltrafoj. La kontraŭdiro, ke la Hispana lingvo ĝin ankaŭ posedas, estas senvalora,r dum la parolado estas preskaŭ ne aŭdebla, se oni ĝin ne »rrr zumas«. Tial ili rompis la regulon pri akcento, akcentante la lastan silabon de la verboj ĉe la infinitivo. Per tio la manko ne estas forigita, sed novaj malutiloj estas aldonitaj: per la akcentado de la nur formala silabo »ar«, la atento de la aŭdanto rekte estas fortirita de la ĉefaĵo, t. e. la vortradiko, al la malĉefaĵo: la sufikso. Oni legu kompare:
Ido:Esp.:
tradukartraduki
obediarobei
punisarpuni
karezarkaresi k.t.p.
Kiel plia malagrabla sekvo venas la ĝeno de la frazakcento, kio en Ido ĉiam okazas, kiam dusilaba vorto sekvas la infinitivon. Ekz. »Me volas skribar karto« kontraŭ la flua Esperanta »Mi volas skribi karton«. (Vidu ankaŭ sub 8!)
Do, ni lasu senenvie al Ido ĝian »internacian« r, kaj ni konservu zorge nian »arbitran« i!
Dua maltrafo laŭ fonetika vidpunkto estas la finaĵo ez por la imperativo. Ankaŭ ĉi tiu finkonsonanto aŭdebliĝas nur, se oni ĝin laŭte zumas; krome oni povas facile konfuzi ez kaj is. Kontraŭe oni komparu la plenvoĉe kaj decide sonantan finan u en Esperanto: lernu kontraŭ lernez. La naciaj lingvoj plej multe havas la molan z-sonon interne aŭ komence de la vortoj, malofte ĉe la fino. La kontraŭparolo, ke la franca imperativo ankaŭ finiĝas je ez, kompreneble estas stulta, ĉar tiu ĉi z ne estas prononcata [ez = e].
La mallongigitajn konjugformojn, kiujn Ido krome posedas, Esperanto ĉiutempe povus enkonduki, se la bezono pri ili montriĝus kaj se iu aŭtoritato (registaroj, ne kelke da scienculoj!) garantius ilian enkondukon.
6. Deklino. »Ido ne havas devigan akuzativon, sed uzas ĝin nur en la plej necesa okazo ĉe la vortinversigo«.
... Por ke oni ĝin forgesu ĝuste en la plej necesa okazo, kiel eĉ montras la ekzemplo[76] de la »vere idana leono« (tiel laĉiu laŭvola uzo de iu gramatika formo postulas denove specialan regulon pri tio, kiam tiu regulo estas aplikota kaj kiam ne.
Sed per kio Ido pagas tiun »superecon«? Per tio, ke ĝi, anstataŭ la deviga akuzativo, nun havas la devigan vortordon kaj devas formi ĉiun frazon laŭ la skemo: subjekto, predikato, komplemento. Sed ofte ĝuste la komplemento estas la ĉefaĵo en la frazo, kiun oni tial volas meti ĉe la komenco de la frazo.
Nu, estas afero de gusto, preferi unu aŭ la alian devigon; tia devigo ne estas evitebla pro logikaj kaŭzoj. Ĉiuokaze la akuzativo en Esperanto havigas plej grandan liberecon pri la vortordo (ŝatindan precipe ĉe parola uzado) kaj pli grandan logikan klarecon (ŝatindan precipe laŭ scienca vidpunkto).
7. Vortaro. a) »Ido aplikas neniujn artefaritajn vortojn kiel Esperanto«.
Anstataŭ tio ĝi aplikas tie vortojn el mortinta lingvo, la latina; anstataŭ tio oni devas lerni en Ido 24 diversajn elementojn, kie sufiĉas en Esperanto 14. Krome, la signifo de tiuj Esperanto-vortoj tre precize estas logike difinita per iliaj elementoj. Cetere, la tielnomataj tabelvortoj ne estas arbitraj: ĉiuj vortoj kun la nedifinita senco komenciĝas per i, memoriganta pri la Germana irgend; ĉiuj demonstrativaj per ti (Germ. d, Angl. th); ĉiuj neaj per ne komuna al ĉiuj lingvoj; ĉiuj demandaj per la Franca ki (Germ. ĉiam w, Angl. wh).
b) »Ido havas neniujn arbitre elektitajn vortradikojn kiel Esperanto, sed Ido ilin elektas laŭ la principo de la maksimuma internacieco. Ekz.: El Germ. Kavallerie, Angl.: cavalry, Fr.: cavalerie, Ital.: cavallo, Hisp.: caballo, Rus.: kavaleria, Ido elektas por Germ.: Pferd, Fr.: cheval la sole internacian vorton kavalo; Esperanto elektas la kripligitan Francan vorton ĉevalo«.
Certe Ido plenumis la principon de la maksimuma internacieco, regantan ankaŭ en Esperanto, pli konsekvence ol Esperanto, sed ankaŭ pli pedante. La kreintoj de Ido traktis tiun principon tro formale; ili ĝin konsideras nur kiel nombran aferon, kalkulante 1 Hispanon (aŭ 1 Mez- aŭ Sudamerikanon) aŭ 1 Suditalon tiom, kiom 1 Francon, 1 Germanon,kulturvaloron de la diversaj nacioj, el kio sekvas, ke Ido dank’ al la Hispana kaj Itala lingvoj ricevis tro Romanan aspekton. Esperanto justamaniere koncesias al la Germanikaj lingvoj iom pli grandan influon rilate al la vortaro.
Se en la ĉi-supra ekzemplo la Germ.: Kavallerie estas citata por kavalo, estas permesata ankaŭ nomi Germanan Chevaux-legers kaj chevaleresk, same Anglan chivalrous por ĉevalo, kiu laŭ tio ne estas vorto konata nur de Francoj. Plue, la vorto ĉevalo tute ne estas kripligita Franca vorto; alie la Idovortoj tuchar, chasar, chapelo, charniro, chanjar k. a. estus same kripligita Franclingvo; ĉar Ida ch = Esp. ĉ.
8. Derivo. »Ido havas klaran, logikan regulan derivon, tiu ĉi de Esperanto estas ofte neklara, mallogika kaj senregula. Pro tio Ido estas pli klara, pli facile komprenebla kaj pli facile uzebla«. Kiel ekzemplo sekvas la traduko de la Germana frazo: Ein Fischer kann fischen, ohne Fische zu fangen. Esp.: Fiŝkaptisto povas fiŝkapti, sen kapti fiŝojn. Ido: Peskero povas peskar, sen kaptar fishi.
Kion oni mallaŭdas en la Esperanta traduko? Vere, la vortludo kaj la ironio inter la antaŭa kaj malantaŭa frazo de la Germana teksto estas interpretata per la Esperanta traduko multe pli delikate ol per la Idotraduko, kie ili malaperas per la speciala vorto peskar anstataŭ fiŝkapti. Aŭ ĉu oni mallaŭdas la kunmetitaĵon fiŝkapti? Se jes, oni forigu antaŭe el Ido la formojn tronsidar (tronsidi), seglirar (velŝipveturi), trabapogar (apogi per trabo), k. c. (Flanke dirate: Legante la Idan tekston laŭte, oni denove ekkonas la ĝenantan ritmon de la frazo: Kaptar fishi.) Cetere oni povas diri en Esperanto anstataŭ fiŝkapti ankaŭ fiŝreti aŭ fiŝhoki.
Nun pri la ĝenerala pretendo! La vortoderivo en Ido laŭdire estas klara, logika, regula per la principo de la renversebleco, t. e. principo malfacile komprenebla por simplaj personoj, ankoraŭ pli malfacile uzebla, precipe en rapida interparolado; ĉar sekve de tiu principo Ido ŝarĝas la komunan lingvon per tro granda nombro da afiksoj, sed tamen ne atingas logikan unu-sencecon[77]. Kontraŭ tio, la principoj de neceso kaj, formulitaj por Esperanto de S-ro de Saussure, laŭ logika vidpunkto, ne nur estas samvaloraj, sed krome multe pli simplaj, donante la necesan liberecon rilate al la apliko por personoj diverskleraj.
Poste sekvas en la Idoteksto kiel ekzemploj por la asertita mallogikeco de Esperanto la verboj kroni, brosi, plumi, remi.
(Inter ili ree troviĝas malĝusta Esperantovorto: Plumi anstataŭ senplumigi.)
Esperanto derivigas la vortojn kroni kaj brosi rekte el la substantivoj, sekvante la kutimon en ĉiuj nacilingvoj: Fr.: couronne, couronner, Germ.: Krone, krönen; It.: corona, coronare; Hisp.: corona, coronar; Angl.: crown, to crown. Same: brosse, brosser; Bürste, bürsten; spazzola, spazzolare; cepilo, cepilar; brush, to brush.
Fine la verkinto de la Ido-teksto daŭrigas, konfidante la absolutan regulecon de la derivo:
»Ido diferencigas precize brosar per brosilo, remar per remilo...«
Nu, se oni konfidus la pretenditan regulan derivon, oni tuj venas en interpremon inter sia propra intelekto kaj la oficiala Ido-vortaro. Ekz. oni ne povas traduki: martelar per martelilo (marteli per martelo), limar per limilo (fajli per fajlilo), kriblar per kriblilo (kribri per kribrilo), frenar per frenilo (haltigi per haltigilo); sed oni devas derivigi: martelagar per martelo, limagar per limo, kriblagar per kriblo, frenagar per freno, kaj multe da similaj ekzemploj.
La logika rilato inter ĉiuj tiuj vortoj estas la sama kiel inter remi kaj remilo.
Tia estas la »klara, logika, regula derivo« en Ido!
9. Evoluado. »Ido havas regulan fidindan evoluadon, ĉar la Ido-Akademio, konsistanta el kompetentaj viroj el diversaj lingvaj teritorioj, havas la taskon, esplori ĉiujn lingvoproblemojn, por ilin solvi laŭ precize difinitaj principoj; kontraŭe en Esperanto ĉiu ulo, eĉ la plej nekompetenta, povas enkonduki novajn vortojn kaj faras pro tio la lingvon tute nekomprenebla...«
Kontraŭ la ebleco, ke iu persono uzas malbonajn vortojn en siaj tekstoj, Ido ne estas ŝirmata, tute same kiel Esperanto.oficialaj vortoj de la lingvo, kontraŭ tio Esperanto same kiel Ido estas ŝirmata per sia Lingva Akademio.
Ke la Ido-Akademio kontraste al la Esperanto-Akademio konsistas, laŭdire, el »kompetentaj« viroj, tio bezonas tre fundan pruvon. La fakto, ke du lingvistoj apartenas al ĝi, certe ne jam estas pruvo; ĉar disputis ja la lingvistiko, ankoraŭ ĝis nun, eĉ kontraŭ la ebleco de artefarita lingvo, ankaŭ kiam jam ekzistis la plej evidentaj pruvoj por ĝi. Ĉar la universala helplingvo estas tute nova kampo por la ĝenerala filologio. Jen la ne-filologo sin okupinta multajn jarojn praktike kaj teorie pri la afero, eventuale estas multe pli kompetenta, speciale pri la postulo de la simpleco kaj facileco, ol lingvisto ekipita je instruiteco kaj ampleksa lingvoscio.
Ke ankaŭ la Esperanto-Akademio starigis precizajn principojn, laŭ kiuj la evoluado de la lingvo estas reguligata, tion la verkinto de la ĉi supraj linioj devus scii. Sed kial? La »kompetentaj viroj« laŭ li ja nur sidas en la Ido-Akademio. Ke Esperanto jam travivis prospere kvaronan jarcenton, pruvante dum tiu tempo plej konfidindan evoluadon, pri tiu fakto li silentas.
10. Stabileco kaj progreso. »Ido estas la efektiva internacia lingvo. Ĉar Ido unuigas en si la praktikan stabilecon kun la scienca progreso, dume Esperanto devas konservi ĉiujn mankojn kaj neperfektaĵojn pro tio, ke en la 1a kongreso tute nekompetentaj kaj nerajtigitaj, okaze ĉeestintaj partoprenantoj deklaris libron kiel fundamenton, kiu eĉ en la evidentaj mankoj kaj preseraroj devas esti neŝanĝota...«
La unua frazo tute ne esprimas fakton, sed nuran deziron de la skribinto. Se oni substituas en ĝi la vorton »Ido« per »Esperanto«, ĝi multe pli ĝustiĝas.
La periodo de stabileco en Ido, enkondukita nur depost la jaro 1912, daŭros nur tiel longe, kiel la »kompetentaj viroj« en la Akademio ĝin konservos. (Konate estas, ke la enkonduko de la stabileco havas multe da kontraŭuloj en la Idista rondo mem.) Sed kiam tiuj viroj ree ŝanĝos sian sciencan opinion—kio jam okazis diversfoje—, aŭ kiam novaj laboremaj viroj aliĝos al la Akademio, tiam la stabileco de la lingvo facile povos ekŝanceliĝi. Ĉar sur lingva kampo oni sufiĉe facile povas »science« pruvi preskaŭ malajn teoriojn.
La frazo, ke Esperanto devas konservi ĉiujn mankojn kaj neperfektaĵojn, estas unu el tiuj erarigantaj asertoj, kiujn la Idistoj konstante disportigas pri Esperanto, kontraŭ kio parolas la tuta ĝisnuna evoluado de Esperanto. La verkinto mem devas poste konfesi, ke tia »sankta netuŝebleco« de la Fundamento ne ekzistas, ke, kie evidentaj mankoj estas entenataj en ĝi, tiuj estas forigataj.
Pri la praktika neceseco de firma bazo, pri la ĝisnuna evoluado de Esperanto, pri la starigo de sciencaj vortaroj en Esperanto, la verkinto ŝajne nenion scias aŭ volas scii.
Li finas siajn »10 superecojn« per la vortoj:
»La netuŝebla fundamento de Ido estas: 1e la simpleco de la gramatiko; 2e la ĝusteco de la derivo; 3e la internacieco de la vortradikoj«, sed li forgesas, ke tiuj ĉi tri ideoj: simpleco, ĝusteco kaj internacieco, estas nur relativaj ideoj, malsamaj laŭ profesio, nacieco kaj klereco de tiuj personoj, kiuj devas gardi ilin. Do, Ido havas ŝanceliĝan fundamenton, Esperanto firman.
Kontraŭ tiuj »10 superecoj de Ido« staras unu supereco de Esperanto kompensanta ĉiujn dek: t. e. la multjara pruvado de la taŭgeco de Esperanto sur ĉiuj kampoj, en komerco kaj industrio, scienco kaj arto, dum la vojaĝo, je skriba kaj parola uzado, ne nur por la interrilatoj de science instruitoj, sed ankaŭ de personoj kun plej simpla klereco.—Ĉiuflanke montrita taŭgeco sole estas la vera pruvilo pri ĝusta teoria fundamento en tia afero eminente praktika, kia estas helplingvo.
Piednotoj
Pri la vortfarado
Decido de Akademio kaj Lingva Komitato[78]
1. La Akademio opinias, ke la vortfarado en Esperanto estas fondita sur la logika kaj senpera konstruo de ĉiu aparta vorto, kaj ne sur tiel nomitaj »reguloj de derivado«; ke reguloj
2. La Akademioj opinias, ke kelkaj aŭtoroj trouzas sufiksojn: tio estas preskaŭ neevitebla en la parolata lingvo, sed tio estigas la skribatan lingvon nenecese peza. La kaŭzo de tiu trouzo kuŝas en la fakto, ke nevole oni ofte tro insistas sur ĉiu esprimota ideo, por ĝin penetrigi pli forte en spiriton de l’ aŭskultanto aŭ de l’ leganto. Ĉar aliflanke, oni ne devas tiom ŝparegi la sufiksojn, ke la vortoj fariĝas nekompreneblaj, estas konsilinde difini la limojn, inter kiuj oni devas resti, tiamaniere ke oni lasos al arbitro kaj al personaj preferoj rolon kiel eble plej malgrandan.
La Akademio do rekomendas al la Esperantistaj aŭtoroj, ke ili sekvu la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en Esperanto:
a) Principo de neceso: En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.
b) Principo de sufiĉo: Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.
Piednoto
Literatura montrilo
Espereble la studintoj de ĉi tiu libro deziras, sin okupi pli profunde pri la tie aluditaj demandoj koncerne al Esperanto kaj Esperantismo, ilia historio, evoluo, organizo k.t.p. Al ili mi rekomendas la studadon de jenaj verkoj:
Adam Zakrzewski, Historio de Esperanto 1887-1912*. Varsovio, Gebethner & Wolff, 1913.
Andreo Fiŝer, Historieto de Esperanto. Tiflis, Presejo Esperanto, 1911.
Edmond Privat, Historio de la lingvo Esperanto*. Genève, Universala Esperantia Librejo, 1912.
Pri la kongresoj oni trovos detalaĵojn en la »Esperantista Dokumentaro«*, kajeroj 1a (I), 4a (II), 6a (III), 12a (IV), 14a (V), 16a (VI), 18a (VII), 21a (VIII), 26a (IX), 28a (X).
(Franca Esperantisto) Studo pri la organizo de Esperanto.—Étude sur l’Organisation de l’Esperanto. Paris, Franca Esperantisto 1913.
Smulders, La internacia organizo de la Esperanto-movado. Den Haag, Sleijffers, 1912.
Aymonier-Ferter, Pri Esperanto. Diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido proponitaj. Paris, Esperantista Centra Oficejo, 1913.
B. Kotzin, Historio kaj teorio de Ido*. Moskvo, Librejo »Esperanto«, 1913.
E. Ĉefeĉ, La elementoj kaj la vortfarado, gramatiko kaj sintakso en Esperanto, kun notoj pri la novlatinigo »Ido«. Paris, G. Warnier & Co., 1911.
R. de Saussure, La vort-teorio en Esperanto. Genève, Universala Esperantia Librejo, 1914.
Dr. A. Möbusz
Piednoto
Tabelo de enhavo
A. HistorioPaĝo
L. Einstein, Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibniz ĝis la nuna tempo5
Leono Zamenhof, El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof15
L. L. Zamenhof, Letero pri la deveno de Esperanto22
E. Privat, Amerika Filozofia societo kaj Esperanto28
K. Steier, La unua tempo de Esperanto en Germanlingvujo32
L. L. Zamenhof, Leopold Einstein37
A. Zakrzewski, La unua gazeto Esperantista39
Firmo Hachette kaj Esperanto45
A. Möbusz, La universalaj kongresoj de Esperanto50
L. L. Zamenhof, Kongresparoladoj53
1a Kongreso en Boulogne53
Aldono: Deklaracio pri Esperantismo60
IIa Kongreso en Genève62
Aldono: Deklaracio pri neŭtraleco de la kongresoj de Esperanto68
IIIa Kongreso en Cambridge69
Parolado de D-ro L. L. Zamenhof en la Guildhall (London)77
IVa Kongreso en Dresden80
Va Kongreso en Barcelona87
VIa Kongreso en Washington89
VIIa Kongreso en Antwerpen96
VIIIa Kongreso en Krakow100
B. Organizo
Oficialaj institucioj106
Regularo de la Lingva Komitato107
Nomaro de la Akademianoj kaj Lingvokomitatanoj111
Deklaracio de la Akademio112
Konstanta Komitato de la Kongresoj116
Kongresa Regularo117
Aldono al la regularo de la Kongresoj121
Regularo por la kunsidoj de la Kongresoj122
Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Paris123
Klarigo. Komunikaĵo de D-ro L. L. Zamenhof124
Esperantista Centra Oficejo125
K. Bein, Pri internacia organizacio de Esperanto128
L. L. Zamenhof, Propono pri la organizo de niaj Kongresoj133
G. Chavet, Raporto pri la projekto de Internacia Reprezentantaro de la Esperantistaj Societoj134
Komisio por ĝenerala organizaĵo140
L. L. Zamenhof, Letero pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra organizo141
Regularo de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj148
Statuto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)150
C. Lingvaj Demandoj
L. L. Zamenhof, Antaŭparolo al la »Fundamento de Esperanto«170
L. L. Zamenhof, Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj175
B. Kotzin, Pri Delegacio179
P. Haller, La 10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto kaj 10 respondoj al ili188
Pri la vortfarado196
Aldono: Literatura montrilo198
Se vi bezonas Esperantaĵojn bonvolu turni vin al Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59
Postulu alsendon de Esperanto-Katalogo kaj specimenon de Esperanto-Praktiko
Monata gazeto por perfektigo en la Lingvo Internacia
Göttingen, Druck der Dieterichschen Univ.-Buchdruckerei (W. Fr. Kaestner).
Noto de transskribanto:
Diversajn mispresaĵojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis.