← Table of contents
Dokumentoj de Esperanto

B. Organizo (continued 2)

Reading edition

Se pro iuj kaŭzoj fariĝas en ĝi lokoj liberaj, tiam la Komitato povas, kaj, se alimaniere lando aŭ grupo de landoj estus tute ne reprezentata, la Komitato devas sin rekompletigi mem ĝis la proksima elekto. Je la fino de ĉiu periodo la Komitato decidas, konforme al la disvastiĝeco de la Asocio, kiom da membroj enhavu la elektota Komitato.

32. La Komitato:

Elektas inter siaj membroj: La Prezidanton, la Vicprezidanton kaj la Komisionon de UEA. Plie ĝi elektas: la Direktoron kaj Vicdirektoron, la Redaktoron kaj la honorajn membrojn. Ĝi rajtas elekti honoran Prezidanton;

Fiksas la ĝeneralan agadon de UEA laŭ la voĉdonoj de la Delegitoj kaj la deziresprimoj de la Kongreso;

Privoĉdonas la jaran raporton kaj kontrolas la administradon de la Asocia kapitalo;

Decidas pri apelacioj, kaj pri la aliaj aferoj al ĝi rezervataj.

33. La Prezidanto de UEA reprezentas la Asocion en ĉiuj eksteraj, ne pure administraj rilatoj, kaj subskribas kun la Direktoro la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Komitaton kaj Kongreson. Persone aŭ ilin transdonante al alia Komitatano, li prizorgas la pliajn taskojn al li destinatajn per tiu statuto aŭ regularoj. En gravaj kaj urĝaj okazoj li havas la kompetentecojn de la Komitato aŭ Komisiono, al kiuj li raportos plej baldaŭ. La Vicprezidanto helpas kaj anstataŭas lin.

34. La Komisiono konsistas el la Prezidanto aŭ Vicprezidanto de UEA, kaj, laŭ decido de la Komitato, el 4 aŭ el 6 pliaj Komitatanoj, loĝantaj en landoj ne tro malproksimaj de la oficiala sidejo.

La Komisiono:

Decidas konforme al la instrukcioj de la Komitato pri ĉiuj aferoj superantaj la kompetentecojn de la Direktoro, Redaktoro kaj Ĉefdelegitoj;

Starigas novajn servojn aŭ aranĝojn, fiksante la ĝeneralajn regularojn pri ili; voĉdonas pri la fakoj;

Kontrolas la Centran Oficejon kaj la Redakcion;

Administras la kapitalon de la Asocio;

Prizorgas la aliajn aferojn al ĝi komisiitajn de la Komitato aŭ per tiu statuto.

35. Komitato kaj Komisiono laboras per rondiranta kajero aŭ per cirkuleroj. Ili kunvenas ĉiujare okaze de la Kongreso, la Komisiono se eble pli ofte. En la voĉdonoj valoras la simpla plimulto, okaze de voĉegaleco decidas la Prezidanto. Tiom kiom permesas la cirkonstancoj, elekto, ĉe kiu neniu kandidato ricevis la absolutan plimulton, estu ripetata, ĝis unu ĝin atingas. Valoras provizore kaj devos poste esti submetataj al nova voĉdono: Decidoj, je kiuj partoprenis malpli ol du trionoj de la Komitatanoj; decidoj de la Komisiono, se ne respondis du membroj.

36. Por esplori iujn problemojn, la Komitato ĉiam povas elekti inter aŭ ekster si specialajn komisionojn, sed ne rajtas transdoni al ili siajn kompetentecojn. Same la Komisiono de UEA povas peti la kunlaboron de Fakestroj, Delegitoj, k. t p.

Honoraj Reprezentantoj

37. Honoraj Reprezentantoj de UEA estas personoj, elektitaj por tri jaroj de la Komisiono, kiuj pro sia sperto, aŭtoritateco aŭ socia pozicio povas utili al la Asocio. Ili patronas la propagandon, helpas okaze de klopodoj ĉe aŭtoritatoj aŭ estraroj, kaj reprezentas kun la Delegito la Asocion ĉe publikaj manifestacioj. Ili devas esti membroj kaj ne havas administran rolon.

Kongreso

38. Okazas ĉiujare Kongreso de UEA, kies lokon, tempon kaj kondiĉojn fiksas la Komitato.

La Kongreso:

Aŭdas la oficialajn raportojn;

Ekzamenas la moralan kaj financan situacion de la Asocio;

Esploras la proponojn de la Komitato kaj de la membroj, kaj fiksas laŭ tio la ĝeneralan agadon por la proksima jaro.

La Prezidanto de UEA gvidas la kongreson; la protokolisto estas elektata de la kongresanoj. Rajtas voĉdoni ĉiuj membroj pagintaj la kongreskarton. La traktotaĵoj devas esti konatigataj en la oficiala gazeto, la ĉefaj raportoj kaj proponoj estas presite disdonataj al la kunvenintoj.

La Kongreso aprobas aŭ malaprobas la raportojn, kaj decidas pri la proponoj en formo de deziresprimoj al la Komitato.

Centra Oficejo

39. La Centra Oficejo de la Asocio konsistas el Direktoro, Vicdirektoro, oficistoj kaj helpantoj. Direktoro kaj Vicdirektoro estas elektataj de la Komitato, ilian salajron kaj eblan kontrakton fiksas la Komisiono. Ili ne povas esti Komitatanoj, sed havas en la Komitato kaj Komisiono konsilan rolon kaj proponrajton.

40. Se momente ne estas trovebla sperta Direktoro, aŭ se ĉi tiu ne povas dediĉi sian tutan tempon al la ofico, la Komisiono elektas profesian oficejestron kun la titolo: Ĝenerala Sekretario de UEA. La Komisiono decidas, kiuj el la direktoraj kompetentecoj iras al la Ĝenerala Sekretario, kaj kiujn ĝi rezervas al la Direktoro aŭ al unu el siaj membroj.

41. La Direktoro gvidas la administradon konforme al la agadplano de la Komitato kaj klopodas por la disvastigo de la Asocio. Li reprezentas ĝin en ĉiuj kutimaj administraj aferoj kaj subskribas en ĝia nomo. Por negocoj de li kontraktitaj, kiuj superas lian agadrajton, li restas responda ĝis ili estas formale aprobitaj.

La Vicdirektoro helpas kaj anstataŭas la Direktoron. Kun la konsento de la Prezidanto, la Vicdirektoro povas memstare prizorgi administran departementon kaj subskribi por ĝi.

42. La Direktoro, la Ĝenerala Sekretario kaj la Centra Kasisto deponu mongarantion ĉe banko, laŭ kondiĉoj fiksataj de la Komisiono.

La Direktoro dungas la oficistojn kaj helpantojn, fiksas iliajn laborkondiĉojn kaj salajrojn. Al la centra kasisto, kaj al po unu sekretario por la administrado kaj por la gazeto, li povas doni la subskribrajton por iliaj funkcioj.

La Centra Oficejo konservas la bibliotekon kaj arĥivejon de la Asocio.

43. Post novjaro la Direktoro raportas al la Komitato pri la stato de la Asocio: Oficejo, gazeto, teritorioj, fakoj, k.t.p. Al la kongreso li submetas ekstrakton de tiu jara raporto kaj skizon pri la ĝiskongresa agado. Laŭbezone li raportas al la Komisiono, kaj li informas la Prezidanton pri gravaj okazintaĵoj. Li tenas liston de la plendoj.

La Direktoro redaktas la »Oficialan Jarlibron«, la »Oficialan Informilon« en la gazeto, kaj eblan bultenon. Al la aprobo de la Prezidanto li submetas la regularojn pri administrado, kasaferoj, kaj Entreprenoj. Devas esti aprobitaj de la Komisiono: Eksterordinaraj elspezoj; la starigo de novaj servoj; ĉiuj kontraktoj kaj eblaj procesoj, kiuj ne koncernas la kutiman administradon aŭ estas gravaj por la eksteraj rilatoj de la Asocio.

Oficiala Gazeto

44. La Asocio eldonas je sia risko kaj profito la gazeton: »Esperanto«. Skribas ĝin tute aŭ parte Redaktoro, elektita de la Komitato. Lian salajron kaj eblan kontrakton fiksas la Komisiono.

La gazeto estu gvidata laŭ la ĝisnuna tradicio kaj enhavu nenion kontraŭ la celoj aŭ la interesoj de la Asocio. Escepte de tio, la Redaktoro ĝuu en sia laboro plej eblan liberecon.

La Redaktoro klopodas gajni kunlaborantojn, prefere senpagajn, kaj korespondas kun ili. Por la parto de li redaktita, li portas la leĝan respondecon. El ĉiuj alsenditaj presaĵoj la unua ekzemplero apartenas al la biblioteko de UEA, la aliaj al la Redaktoro aŭ la kunlaborantoj. La Redaktoro fiksas interkonsente kun la Direktoro la detalojn pri labordivido kaj aperado, konforme al la disponebla mono. Se necese, decidas la Prezidanto.

45. La Centra Oficejo administras kaj eldonas la gazeton. Ĝi aperigas la parton oficialan, eble aliajn, kaj la anoncojn.

La Direktoro fiksas la kutimajn rabatojn al revendistoj kaj anoncagentoj; li starigas la prezojn por anoncoj, por la aldonado de fremdaj presaĵoj, k.t.p., malakceptante tion, kio estas kontraŭ la celoj aŭ bonaspekto de la gazeto, aŭ povus ofendi la membrojn.

Pri la abonprezo por membroj-abonantoj decidas la voĉdonado de la Delegitoj, tiun por ne-membroj fiksas la Direktoro, aŭdinte la Redaktoron.

46. La gazeto estas administrata laŭ komercaj metodoj kaj debitigata je ĉiuj kostoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ebla profito estas uzata por ĝia plibonigo, kaj favore de la Redaktoro, de la kunlaborantoj kaj de la varbintoj de abonoj aŭ anoncoj. Se la gazeto ne povas ekzisti el propraj rimedoj, la Komisiono metas je la dispono de la Direktoro krediton el la Asocia kapitalo.

Estas submetataj al la Prezidanto: Kontraktoj pri perioda ludonado de paĝoj por teksto aŭ anoncoj; kontraktoj kun presistoj por pli ol du jaroj, aŭ kun societoj uzontaj la gazeton kiel oficiala organo; urĝaj plialtigoj de la kredito kaj similaj gravaĵoj.

La Komisiono estas kompetenta decidi pri ĉio, kio koncernas la gazeton kaj ĝian eldonadon, kaj ŝanĝi en okazoj de urĝa bezono la aranĝojn fiksitajn en tiuj tri artikoloj.

V. Administrado

Financoj

47. La Asocio kalkulas laŭ Svisaj frankoj.

La Direktoro fiksas la oficialan prezon de la kotizoj por ĉiu lando en nacia mono, konforme al la kurzo kaj la praktikaj bezonoj.

La Prezidanto rajtas provizore malaltigi la prezojn por landoj kun kurzoj tiel malfavoraj rilate al la Svisa, ke plenvaloraj prezoj malhelpus grandan parton de la tieaj Esperantistoj daŭrigi ilian membrecon.

Se kontraŭe la Svisa mono multe perdas de sia laŭleĝa valoro, la Komisiono povas provizore deklari la oficialajn prezojn de alia lando kiel normalaj, kaj rilatigi al ili la tabelon de la kotizoj.

La monhavaĵo de UEA konsistas el: la Centra Kaso, la kasoj de la Teritorioj kaj de la Fakoj, la kapitalo de la Garantiantoj, kaj la Asocia kapitalo.

48. La Centra Kaso estas administrata de la Direktoro aŭ Vicdirektoro kun la helpo de Centra Kasisto. Tiu kaso prizorgas la kutimajn spezojn de la Asocio. Ĝi ricevas la kotizojn, abonojn, flankajn gajnojn kaj la donacojn ne superantajn po Fr. 500, kaj pagas ĉiujn salajrojn kaj kostojn de la centra administrado kaj gazeto.

Laŭ regularo aprobita de la Prezidanto, la centra kaso malfermas kontojn al la membroj, faras librotenadajn laborojn por aliaj partoj de la Asocia havaĵo, kaj povas funkcii kiel pagejo por fremdaj entreprenoj. La alsenditaj monsumoj aŭ ĉekoj vojaĝas je la risko de la sendinto. Ili estu adresataj al la Oficejo kaj ne al privataj personoj.

En landoj, el kiuj mono estas sendebla nur malfacile aŭ kun kurzperdo, la Direktoro povas elekti fidindan membron aŭ bankon kiel peranto-reprezentanto. Ĉi tiu enkasigas la monon kaj provizore ĝin konservas kiel havaĵo de la Asocio.

La Direktoro sendas kvaronjarajn konteltirojn al la Prezidanto. La jara bilanco, se eble kun buĝeto, devas esti aprobata de la Komisiono kaj Komitato, kaj publikigata en la oficiala gazeto. Ĉiujare kontrolas la kason reprezentanto de banko, elektita de la Komisiono.

49. La kasojn de la Teritorioj administras la Ĉefdelegito, aŭ kasisto elektita de la Delegitoj.

Pri la kasoj de la Fakoj decidas la fakaj statutoj.

La kapitalo de la Garantiantoj konsistas el la pagoj de la Dumvivaj Membroj kaj el donacoj al ĝi destinitaj. Ĝi celas plifortigi la financan situacion kaj disvastigi la laborkampon de

50. La Asocia kapitalo konsistas el la havaĵo ricevita per donacoj, heredaĵoj, k.t.p. Ĝi estas konservata kaj administrata ekster la Centra Oficejo. Por tiu celo la Komisiono elektas Komitatanon kiel Administranto.

Tiu kapitalo formas la ĝeneralan rezervon de la Asocio, el kiu ĝi kreas novajn aranĝojn aŭ pagas jarajn deficitojn. La Komisiono povas rajtigi la Administranton, ke li aĉetu de la Centra Kaso fremdlandan monon, atendante la supreniron de la kurzoj, kaj donu en urĝaj kazoj tujan monhelpon al la Centra Kaso. En la jara bilanco klare vidiĝu, kiom entute ricevis aŭ alpagis la Asocia kapitalo.

Spekulacioj kun la havaĵo de UEA estas formale malpermesataj.

51. Pri finiĝo de la Asocio decidas la skriba voĉdonado de la membroj, kaj, se la situacio ne plu ebligas tiun procedon, decidas la Delegitoj aŭ la Komitatanoj. Devas esti pagataj la ŝuldoj kaj la atestoj de la Garantiantoj. La restanta havaĵo estas deponata tri jarojn, favore de Esperantistoj, kiuj intencus refondi similan societon. Se tio ne okazas, la havaĵo estas donacata al alia internacia asocio kun idealaj celoj, kiun nomigas la decido pri la dissolviĝo.

Proponoj kaj Voĉdonoj

52. Ĉiu membro povas sendi al la Centra Oficejo liston de kandidatoj por asociaj elektoj kaj mallongajn proponojn pri la agado de la Asocio, presotajn en la oficiala gazeto, tiom, kiom la spaco permesas.

Dek membroj rajtas peti de la Direktoro la okazigon de voĉdonado de la Delegitoj. La Direktoro publikigas la peton en la oficiala gazeto aŭ bulteno, kaj, se 60 tagojn poste la kvinono de la Delegitoj postulas voĉdonon, li organizas ĝin en tempolimo de pliaj 60 tagoj.

53. Ĝenerala voĉdonado de ĉiuj membroj okazas:

Se la Komitato ĝin decidas,

Se la kvinono de ĉiuj membroj ĝin skribe postulis en tempolimo de ses monatoj, kalkulitaj de la unua ĝis lasta subskribo. La Direktoro ĝin aranĝas kun la helpo de la Delegitoj, plej malfrue tri monatojn post ricevo de la subskriboj.

Tiu voĉdonado povas laŭleĝe nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn, ŝanĝi la statuton kaj dissolvi la Asocion.

54. La Centra Oficejo okazigas ĝeneralan voĉdonadon de la Delegitoj, kutime dum oktobro-novembro:

Por elekti la Komitaton de UEA, ĉiun trian jaron,

Por fiksi la kotizojn aŭ ŝanĝi la statuton,

Por aliaj aferoj, laŭ decido de la Komitato aŭ Komisiono, aŭ la iniciato de la membroj.

Ĉiu Komitatano, Ĉefdelegito, Fakestro kaj Delegito havas unu voĉon. Duobla ofico ne donas plian rajton. Delegitoj en lokoj kun 10—19 membroj havas du voĉojn, kun 20—29 tri, kaj ĉiam plian voĉon por komencata deko. La nombron de ĉiuj voĉoj fiksas la Centra Oficejo, konforme al la membra kontrolo. Valoras la nombro de la membroj, kiuj estis notitaj en la kontrolo je la fino de la monato antaŭa al la oficiala publikigo de la voĉdonado en la gazeto. Se la aparteneco de membro estas ne certa, ĝi kalkulas favore de la Delegito, kiu kvitancis ĝian lastan kotizon. Sekretarioj en grandurboj, ricevintaj multajn senperajn aliĝojn, disdonu la voĉojn al la Delegitoj en la koncernaj urbopartoj.

55. Antaŭ la elekto de nova Komitato, la funkcianta Komitato decidas, el kiom da personoj konsistos la nova Komitato, kaj kiom da reprezentantoj ricevos ĉiu lando aŭ grupo de landoj. Plie la Komitato publikigas en la oficiala gazeto plenan liston de kandidatoj. En la sekvanta numero de la gazeto la Direktoro konatigas la proponojn intertempe alsenditajn de la membroj. La Delegitoj povas voĉdoni favore de iu membro, egale ĉu ĝi estis publikigita kiel kandidato aŭ ne.

Por la rezultato valoras en principo la plimulto de ĉiuj voĉoj. Tamen lando aŭ grupo de landoj, rajtigita je certa nombro de reprezentantoj, ricevas ilin, eĉ se ĉi tiuj kandidatoj kunigis malpli multajn voĉojn ol kandidatoj el aliaj landoj.

56. La Delegitoj havas la devon partopreni je tiuj voĉdonadoj, kiuj estas skribaj, sekretaj kaj valoras, se partoprenis pli

57. Se la Direktoro scias, ke iu voĉdonado fariĝis malkorekte aŭ se alvenis plendo, pruviĝinta prava kaj sufiĉe grava, li devas:

Ripetigi la elekton de Delegito sub la kontrolo de Komitatano, Ĉefdelegito aŭ loka membro, por tiu celo de li nomata, aŭ mem elekti la Delegiton;

Ripetigi sammaniere la elekton de Ĉefdelegito kaj Fakestro, aŭ peti la Prezidanton, ke li elektu.

La ĝenerala skriba voĉdonado de la membroj aŭ de la Delegitoj estas nur ripetata, se la malkorektaĵoj povis influi la ĝeneralan rezultaton.

58. Ĉiuj elektoj al honoraj oficoj valoras ĝis la proksima ĝenerala elektado. Kutime alternas en trijara vico la elektoj de la Delegitoj, de la Ĉefdelegitoj kaj Fakestroj, kaj de la Komitatanoj. La salajritaj kunlaborantoj estas elektataj konforme al la bezono kaj la lokaj kondiĉoj, maksimume por tri jaroj. La leĝoj de ilia laborloko difinas ilian ĝeneralan situacion, kaj tiu statuto iliajn rajtojn kaj devojn kiel Esperantianoj.

Plendoj

59. Plendoj de membroj kontraŭ aliaj membroj, Delegitoj kaj la Centra Oficejo estu laŭ la kazo adresataj al la Ĉefdelegito, Fakestro aŭ Direktoro. Aliaj plendoj iru al la Prezidanto. La ricevinto informiĝas kaj rajtas postuli de ĉiu membro la alsendon de la necesaj dokumentoj. Se la plendo montriĝas prava, oni riproĉas la kulpigiton. Se necese, la Prezidanto aŭ Direktoro publikigas la aferon en la oficiala gazeto aŭ procedas konforme al la sekvantaj artikoloj.

60. Estas eksigataj el la Asocio kaj en gravaj okazoj publike citataj:

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj malgraŭ averto ne plenumis financajn devojn, kiujn ili havas kontraŭ la Asocio.

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj ne konformiĝis al la statuto kaj regularoj malgraŭ avertoj; kiuj intence agis kontraŭ la principoj aŭ gravaj interesoj de UEA; kiuj grave malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj aŭ alimaniere fariĝis per siaj agoj malindaj je la Asocio.

La eksigo ne nuligas eblan laŭleĝan plendrajton de UEA.

61. Membroj, kiuj malbone plenumas oficon al ili konfidatan de la Asocio, povas en urĝaj okazoj tuj esti haltigataj en siaj funkcioj per decido de la Direktoro. Pri revoko el la ofico estas kompetentaj: ĉe helpantoj, oficistoj kaj sekretarioj: la Direktoro, Ĉefdelegito aŭ alia persono, kiu ilin dungis; ĉe Delegitoj: la Prezidanto; ĉe aliaj oficialuloj: la Komisiono.—Krom el kaŭzoj laŭ art. 60 la ofichavantoj estas eksigeblaj pro misuzo de konfidita mono, aŭ de iliaj titoloj, aŭ kompetentecoj.

62. Pri la eksigo de membro aŭ Delegito decidas la Prezidanto, aŭdinte la Direktoron; pri aliaj eksigaj aferoj, ne rilatantaj Komitatanojn, decidas la Komisiono.

La kulpigito estas informata per rekomendita letero pri la plendo, kaj sendu sian defendon en tempolimo de 30 tagoj post ricevo de tiu sciigo. Membro forigita de ofico aŭ eksigita, kiu opinias, ke la procedo fariĝis ne serioze aŭ malkorekte, apelaciu ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido: al la Komisiono, se estis kompetenta la Prezidanto, kaj al la Komitato en la aliaj kazoj.

Nova aliĝo de eksigita membro nur valoras, se konsentis la organo, kiu decidis la eksigon.

VI. Servoj

63. La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj. Aranĝas la servojn la Centra Oficejo, la Fakoj, aŭ la societoj kaj firmoj, kun kiuj UEA kontraktis.

La servoj de informpetado kaj helpo al la vojaĝantoj estas principe senpagaj kaj prizorgataj de la Delegitoj.

La membroj rajtas peti de la Delegitoj parolajn aŭ skribajn informojn pri ĉiu ajn temo rilatanta al la agado de UEA.

64. La korespondaĵoj interne de la Asocio devas esti precize formulataj, tre legeble skribataj en la oficiala lingvo kaj korekte afrankataj. La sendinto indiku ĉiam sian plenan adreson kaj la membronumeron, ne esperantigante la nomojn de stratoj,

Al la informpetoj kaj al aliaj ne pure administraj korespondaĵoj oni ĉiam aldonu respondkarton aŭ internacian respondkuponon. Poŝtmarkojn kaj poŝtmandatojn naciajn oni nur almetu, se oni certe scias, ke la ricevonto povos ilin senpene valorigi. Neplenumo de tiuj kondiĉoj nuligas la rajton al plendo.

65. En tempolimo de 7 tagoj post ricevo de laŭregula informpeto la Delegito devas ĝin zorge respondi. Se por trovi plenan informon li bezonas pli longan tempon, li respondu provizore.

La Delegito rajtas malatenti petojn ne konformaj al la antaŭa artikolo. Tamen, se la peto devenas supozeble de membro, traktas seriozan aferon kaj kunhavas respondilon, la Delegito sciigu la petinton pri la kaŭzo de la neplenumo.

Devas esti nepre rifuzataj: Petoj de servoj kontraŭ la celoj de UEA aŭ la bonaj moroj; petoj havantaj konfidencian karakteron (pri morala indeco, pagokapablo aŭ familiaj cirkonstancoj de persono), kaj ripetitaj petoj de ne-membroj.

66. Dum vojaĝoj la membroj povas peti la konsilon de la Delegito pri ĉiuj turismaj aferoj, kaj lian helpon, se okazis al ili malagrablaĵoj en hoteloj, magazenoj, ĉe doganaj aŭ aliaj aŭtoritatoj, k.t.p. Granda perdo da tempo kaj elspezoj estu pagataj.

La Delegito donas ĉiujn informojn por faciligi la restadon, sed ne estas lia devo, iri al rendevuoj, atendi la membrojn en la stacidomo aŭ ilin promenigi.

67. Antaŭ ol fari servon, kiu kaŭzus elspezojn, la Delegito demandu la petinton kaj postulu antaŭan pagon. La Delegito ankaŭ rajtas peti antaŭan pagon aŭ povas malakcepti servojn, kiuj necesigas multan tempon, teknikajn konojn aŭ specialajn klopodojn, por kiuj salajro aŭ maklerpago estas kutimaj. Se li ne volas fari la servon, li respondu kaj sendu laŭeble liston de personoj aŭ firmoj prizorgantaj tiajn negocojn.

Al la Delegitoj kaj aliaj personoj sin okupantaj pri la servoj estas malpermesate, uzi tiun oficon por persona profito aŭ por favori iujn personojn aŭ firmojn.

68. La Delegito estas responda por la bona funkciado de

La interŝanĝo de poŝtmarkoj kaj kartoj, la rondirigo de leteroj aŭ petskriboj, k.t.p. ne koncernas la servon de informpetado, sekve estas neniel deviga por la Delegito.

Por persona korespondado, interŝanĝoj, k.t.p. la Asocio kreos specialan aranĝon aŭ fakon.

69. Plendoj pri malbone faritaj servoj priskribu klare la faktojn kaj estu sendataj al la Direktoro aŭ Fakestro. Se lia esploro konstatas ne gravan malkorektecon, li oficiale rememorigas la regulojn al la kulpigito.

Estas citataj en la gazeto: Delegitoj, kiuj ne respondis al oficiala enketo de UEA, malgraŭ unu ĝenerala averto; Delegitoj, kiuj en 12 monatoj devis esti riproĉitaj la duan fojon: ĉar ili ne zorgis por la transigo de la korespondaĵoj, okaze de foriro aŭ malsano; aŭ ĉar ili nek respondis korektan informpeton, nek senkulpigis sin ĝis 30 tagoj poste ĉe la petinto. Ankaŭ estas citataj la membroj, kiuj grave aŭ ripete misuzis la servemon de la Delegitoj aŭ de la fakaj reprezentantoj.

70. Se en loko aŭ lando tre malfacilaj cirkonstancoj, grava malpaco aŭ aliaj ne-antaŭvideblaj kondiĉoj malhelpas, procedi konforme al tiu statuto, la Direktoro rajtas fari esceptojn. La Prezidanto povas provizore ŝanĝi la kutiman organizon, elektante specialan Ĉefdelegiton kun plenaj povoj, aŭ per aliaj aranĝoj adaptataj al tiuj eksterordinaraj bezonoj.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings