← Table of contents
Dokumentoj de Esperanto

B. Organizo

Reading edition

Oficialaj Institucioj

Oficialaj institucioj de la Esperantistaro, t. e. institucioj starigitaj de la Universalaj Kongresoj de Esperanto, estas la Esperantista Lingva Komitato, la Konstanta Komitato de la Kongresoj kaj la Centra Oficejo.

La Lingva Komitato (L. K.) estas fondita dum la 2a kunsido de la Unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer 1905, por konsiliĝi kun D-ro Zamenhof pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo. Dum la 4a kunsido la prezidanto legis »la nomojn de tiuj personoj, el kiuj konsistos la provizora Lingva Komitato, kies elekton oni komisiis al D-ro Zamenhof, en antaŭa kunsido. Li petas, ke oni montru aliajn nomojn, se estas necese, por plenigi la Komitaton. Tiu ĉi granda Lingva Komitato decidos mem pri sia organizado kaj funkciado, ĉu elektante oficistaron, ĉu dividiĝante en grupojn«[38].

Laŭ deziro de D-ro Zamenhof efektivigis la direktadon de la Lingva Komitato s-ro rektoro Boirac; la sidejo de la Komitato estas ĉe Esperantista Centra Oficejo en Paris, rue de Clichy 51.

Dum la 2a Universala Kongreso en Genève la Lingva Komitato estas definitive aprobita.

Por forigi la malutilojn de la grandnombreco de la Lingva Komitato, ĝi kreis inter si superan komisionon konsistantan el 18 membroj, kiu estas nomata Akademio.

Piednoto

Regularo de la Lingva Komitato[39]

Aprobita la 25an de Majo 1912

I. Celo.

1. La Esperantista Lingva Komitato estas komisiita por zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento, nek la Lingva Komitato povos esti baroj por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas (Deklaro de la Akademio al la Kvara Kongreso).

II. Nombro de anoj.

2. La Lingva Komitato konsistas el lingvaj kompetentuloj, kies nombro ne estas limigita.

III. Daŭro de la ofico de ano.

3. La anoj de la Lingva Komitato konservas sian oficon dum 9 jaroj.

La kalkulo de la jaroj ankaŭ koncernas la jam pasintan tempon antaŭ la starigo de la jena nova regularo.

IV. Elekto de la anoj.

4. La anoj de la Lingva Komitato estas elektataj de la Lingva Komitato mem, per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, inter kandidatoj, kies liston preparas la Akademio (Vidu regulon 5an).

5. Por starigi tiun liston, la Akademio grupigas:

1e. La anojn, kies 9-jara periodo de aneco finiĝis;

2e. La personojn, proponitajn por esti novaj anoj, laŭ la maniero montrata en la regulo 6a.

La Akademio eltiras el tiu grupo la Esperantistojn, kiujn ĝi juĝas indaj fariĝi aŭ refariĝi anoj de la Lingva Komitato, kaj starigas liston prezentotan al la voĉdono de la Lingva Komitato.

6. La proponoj pri novaj anoj venas, ĉu de la propagandaj, ĉu de la aplikaj kaj specialaj Esperantistaj societoj kaj grupoj, ĉu de Lingvo-komitatanoj kaj de anoj de aliaj altaj Esperantistaj

V. Rolo de la anoj de la Komitato.

7. La rolo de la anoj de la Lingva Komitato estas:

1e. Voĉdoni pri elektoj de novaj anoj (regulo 4a);

2e. Voĉdoni por elekto de la Akademio (regulo 11a);

3e. Subskribi la proponojn devige esplorotajn de la Akademio (regulo 15a);

4e. Aprobi aŭ malaprobi la decidojn de la Akademio (regulo 22a);

5e. Partopreni, se ili estas petataj pri tio, en la laboroj de la diversaj komisioj kaj subkomitatoj.

VI. Oficiala organo.

8. La oficiala organo de la Lingva Komitato estas Oficiala Gazeto.

Ĉiu dokumento, cirkulero aŭ avizo, publikigita en tiu organo, estos konsiderata, kiel legota de ĉiuj anoj de la Komitato.

VII. Eksigoj.

9. Estos rigardataj kiel eksiĝintaj:

1e. La anoj, kiuj dufoje sinsekve ne respondis al leteroj aŭ cirkuleroj, ne partoprenis en voĉdonoj, kaj ĝenerale montris indiferentecon pri sia ofico;

2e. La anoj, kiuj publike kontraŭbatalas Esperanton;

3e. La anoj, kiuj pro malgloriga ago estas kondamnitaj de iu leĝa juĝistaro al puno de malliberejo.

En ĉiu okazo, la konsidero pri eksigo estos decidata de la Akademio, post esploro de la klarigoj de la interesato.

VIII. Elekto de la Akademio.

10. Estas starigita en la Lingva Komitato supera komisio aŭ Esperantista Akademio. La nombro de ĝiaj anoj ne povas superi 18.

11. La Akademianoj estas elektataj de la Lingva Komitato per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, laŭ proponlistoj enhavantaj nombron da kandidatoj proksimume duoblan de la nombro de elektotoj. Tiuj kandidatoj estas elektitaj de la estraro

12. La Akademianoj estas elektataj por 9 jaroj, kaj rebalotataj ĉiun trian jaron po triono. Ili estas reelekteblaj. La unua ordo de rebalotado estas montrita per lotado. La Akademianoj estos submetataj al nova elekto, kiel anoj de la Lingva Komitato, nur post finiĝo de ilia 9-jara periodo de Akademianoj.

IX. Estraro.

13. La Lingva Komitato kaj Akademio havas la saman estraron, kiu enhavas, krom D-ro Zamenhof, honora prezidanto:

Unu efektivan prezidanton,

unu aŭ du vicprezidantojn,

unu ĝeneralan sekretarion, se necese,

kaj la direktorojn de la laboraj Sekcioj. Al la Sekcioj pri Gramatiko kaj Vortaro oni povos aldoni novajn, se necese.

La membrojn de tiu estraro elektos la Akademio.

14. La estraro estas elektata por tri jaroj, kaj novaj elektoj de la tuta estraro okazos ĉiun trian jaron, post la reelekto de la triono de la Akademio.

X. Laboro de la Akademio.

15. La Akademio esploras:

1e. La demandojn, kiujn ĝi elektis per propra iniciato;

2e. La demandojn senditajn al ĝi de la diversaj subkomitatoj, sekcioj kaj komisioj;

3e. Ĉiujn demandojn prezentitajn al ĝi per favora raporto subskribita de almenaŭ 5 anoj de la Lingva Komitato.

16. La direktoro de ĉiu sekcio raportas pri la proponoj senditaj al li de la prezidanto. Liaj raportoj estas poste komunikataj al la Akademio, kiu esploras ilin por decidi pri la afero.

17. La Direktoroj de la sekcioj povas publikigi en »Oficiala Gazeto« kun aprobo de la Prezidanto lingvajn studojn verkitajn de kiu ajn kompetentulo kaj respondojn al lingvaj demandoj.

XI. Naciaj subkomitatoj.

18. En ĉiu lando la anoj de la Lingva Komitato starigas naciajn subkomitatojn, kies tasko estas:

1e. Helpi la propagandajn societojn, se ili tion petas, por la organizo de la ekzamenoj kaj diplomoj;

2e. Esplori la Esperantajn verkojn aperintajn en la lando kaj raporti pri ili, kiel estas montrite en la sekvanta paragrafo 19a.

19. Pri ĉiu verko aperinta en la lando la nacia subkomitato povas:

1e. Fari rimarkojn, kiujn ĝi sendas al la aŭtoro de la esplorita verko;

2e. Elĉerpi eventuale interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por »Oficiala Gazeto«;

3e. Eventuale, fari proponojn al la Akademio.

XII. Rekompenco de Libroj.

20. Speciala internacia komisio raportos al la Akademio pri verkoj rekompencindaj laŭ la stila rilato, laŭ la regularo publikigita en la numero 39 de »Oficiala Gazeto«.

XIII. Specialaj Komisioj.

21. Por esplori specialajn demandojn la Akademio povas starigi specialajn konsiliĝajn kaj laborajn komisiojn, kiuj povas enhavi kiujn ajn anojn de la Lingva Komitato kaj eĉ personojn, kiuj ne apartenas al tiu komitato.

XIV. Decidoj de la Akademio.

22. La decidoj de la Akademio, kiuj koncernas oficialigon de lingvaj novaĵoj, estas konigataj al la anoj de la Lingva Komitato por konsulto.

Pri ili ĉiu ano de la Komitato devas voĉdoni. Se ili ne estas malaprobitaj de pli ol unu triono de la Komitato, ili fariĝas oficialaj.

Se pli ol unu triono de la Komitato malaprobas la decidon, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.

XV. Ŝanĝoj en la Regularo.

23. Ĉiu Esperantisto, kaj speciale ĉiu Esperantista grupo aŭ asocio povas proponi ŝanĝojn en tiu Regularo. La Lingva Komitato mem decidas pri tiuj proponoj post raporto de la Akademio.

Piednoto

Nomaro de la anoj de la Akademio kaj de la Lingva Komitato

(Laŭ la stato de 1913)

a) Akademianoj

Honora Prezidanto: D-ro L. L. Zamenhof. Prezidanto: Emile Boirac. Vicprezidanto: D-ro Mybs. Direktoroj de Sekcioj: A. Grabowski (Gramatiko), Th. Cart (Vortaro). Membroj: Christaller, Evstifejeff, Höveler, Inglada, Lengyel, Nylén, Saussure, Wackrill[40].

b) Lingvokomitatanoj

Angla lingvo: Adam, Beauchemin, Bicknell, Busutill, Butler, Blaise, Eggleton, Gauntlett, Geoghegan, Kellermann-Reed, Ledger, Lowell, Mann, Millidge, Moscheles, Mudie, Muschamps, Padfield, Pollen, Reed, Rhodes, Richardson, Rust, Ŝefer, Underhill, Warden, Wackrill. Bohema lingvo: Ĉejka, Krumpholc, Kühnl, Svaĉina. Bulgara lingvo: Krestanoff. Dana lingvo: Barüel. Finna lingvo: Antilla, Runeberg. Flandra lingvo: Clé, van Melckebecke, Witteryck. Franca lingvo: Artigues, Aymonier, Bastien, Benoit, Blangarin, Bobin, Boirac, Borel, Boucon, Boulet, Bourlet, Bricard, Capé, Carlos, Cart, Chavet, Colas, Corret, Degon, Delvaŭ, Evrot, Fauvart-Bastoul, Ferter, Flourens, Fruictier, Grosjean-Maupin, Hoffbauer, Lallemant, Matton, Meyer, Michaux, Noel, Parisot, Privat, Renard, Rollet de l’Isle, de Saussure, Sebert, G. Stroele, H. Stroele, Verax, Wenger. Germana lingvo: Arnhold, Behrendt, Bünemann, Christaller, Ebner, Fridori, Hankel, Höveler, Mybs, Pulvers, Rohrbach, Schmid, Schmidt, Schröder, Simon, Velten. Hispana lingvo: Benavente, Codorniu, Fabres, Inglada, Kontreras, Morin, Perogordo, Sepulveda, Vargas, Villanueva, Villaréal. Holanda lingvo: Block, Bulthuis, Uitterdyk. Hungara lingvo: Lengyel, Polgar-Politzer, Schatz, Süßmuth, Török. Islanda lingvo: Thorsteinsson. Itala lingvo: Bagnulo, Bianchini, Junck, Meazzini, Nalli, Tellini. Kataluna lingvo: Bremon, Grau-Casas, Pujulá y Vallès, Sabadell. Pola lingvo: Blumenthal, Grabowski, Mikolajski, D-ro Zamenhof, L. Zamenhof, Zakrzewski. Portugala lingvo: Backheuser, Costa e Almeida, Couto Fernandes, Furtado, Geyer, Keating. Rumana lingvo: Fischer. Rusa lingvo: Devjatnin, Dombrowski, Evstifejeff, Kabanov, Kofmann, Mencel, Naumann, Ostrovski, Zinoviev. Sveda lingvo: Lundgren, Nylen.

Piednoto

Deklaracio de la Akademio

Cirkulero, Decembro 1920

Nelonge antaŭ la eksplodo de la milito la Akademio publikigis la Duan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro. Pro multaj materiaj malhelpoj kaj baroj, pro neebleco de internacia interkomunikiĝo, pro la morto de ĝia prezidanto, pro la neregula situacio de triono de ĝiaj anoj, kiuj estis rebalototaj, ĝia laboro kompreneble haltis kaj ne povis ne halti.

Sed tuj, kiam la cirkonstancoj ebligis la regulajn balotojn kaj la refunkciadon de niaj Lingvaj institucioj, la Akademio, senbrue kaj senreklame, sed senprokraste kaj diligente, rekomencis labori. Ĝi ne nur preparas la baldaŭan starigon de la Tria Oficiala Aldono, sed ĝi priesploras ankaŭ kelkajn aliajn urĝajn demandojn, kaj speciale la preparadon de teknikaj vortaroj.

Tial ke estas certe, ke la antaŭa labormetodo estis iom malrapida, la Akademio atente ekzamenos la problemon pri eventuala reorganizo de la Lingva Komitato kaj modifoj en ĝia regularo.

Ĉar, aliparte, pro troa diskreteco kaj nesufiĉa publikeco de la laboroj de la Akademio kaj de la Lingva Komitato, multaj Esperantistoj estis inklinaj, malprave kredi kaj malĝuste diri, ke la Lingvaj Institucioj dormetas, tial la Akademio de nun konigos la disvolviĝon de siaj laboroj per komunikoj sendotaj al la Esperanta gazetaro. La plenaj oficialaj dokumentoj aperos, kiel kutime, en la Oficiala Gazeto. La Akademio danke akceptos ĉian kunlaboradon de spertaj kaj kompetentaj Esperantistoj.

La jena deklaracio montras, kiaj estas, laŭ ĝia opinio, la devoj de la Esperantistaro kaj tiuj de la Lingvaj Institucioj.

1. Difino kaj devoj de la Esperantistaro

Esperanto estas lingvo, kaj same, kiel ĉiuj lingvoj, ĝi estas indiferenta ilo, kiu povas servi al kiu ajn celo kaj ideo. »Ĉiu ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, per kiu la Esperantismo ne respondas«. Sekve »Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga« (Bulonja Deklaracio).

Ĉar Esperanto estas vivanta lingvo, ĝi evoluas laŭ natura maniero, same kiel la naciaj lingvoj per iomaj post iomaj aldonoj aŭ ŝanĝiĝoj, laŭbezone eniĝantaj en la uzadon. La sorto de nia lingvo kuŝas do en la manoj de la Esperantistaro mem.

Tamen ĉi tiu povo kaj libereco de la Esperantistaro por riĉigi la lingvon kompreneble ne estas senlima kaj senbrida, nek devas degeneri en pereigan anarkion. La Esperantistaro havas la rajton libere uzi la lingvon; ĝi ne rajtas detrui kaj pereigi ĝin. Evolucio natura tute ne samsignifas kiel evolucio kaprica, senkritika, senpripensa. Ĉar Esperanto estas internacia lingvo, ĝia natura evolucio devas fariĝi internacie, unuece kaj ĉiulande sammaniere, ne malhelpante la internacian interkompreniĝon. Severa unueco, estante nepra kondiĉo de internacia interkompreno, estas nepra kondiĉo de ekzistado de lingvo internacia, kiun baldaŭ mortigus la pereiga disfalo je diversaj dialektoj.

Tiu ĉi mortiga danĝero ne estas duba, ĉar ĝi kuŝas en la kondiĉoj mem de la vivo de internacia lingvo: la uzantoj de nacia lingvo, pro la praktikaj necesoj de konstanta interkomunikiĝo kaj interkompreniĝo, ne povas libere ŝanĝi aŭ riĉigi la lingvon laŭ persona gusto kaj kaprico; ilia libereco estas severe limigata de la necesa tuja komprenebleco. Por ke ili estu komprenataj, ili devas paroli sammaniere, kiel ĉiuj ĉirkaŭ ili parolas. La konstanta praktika uzado de la lingvo estas do konstanta senkonscia korektilo kaj kritikilo.

Kontraŭe, almenaŭ en la nuna propaganda periodo, oni ne uzas la internacian lingvon por la ĉiutagaj praktikaj urĝaj bezonoj de la vivo. Tial la malsamkutimaj kaj malsamtradiciaj homoj, kiuj ĝin uzas nur intertempe kaj precipe skribe, ne povas rimarki, ĉu ili estas komprenataj aŭ ne, kaj ili ne estas devigataj, korekti pro nekompreniĝo sian malbonan lingvaĵon.

Por eviti la eblan disfalon de nia lingvo, estas do necese, ke ĉiu Esperantisto, konsciante sian devon, sin korektu mem per interna memvola, plej severa disciplino, inspirante al ĉiuj per sia ekzemplo profundan respekton al la lingvo Esperanto. Neniam oni tro firme konvinkiĝos, ke nian Esperantan lingvon oni devas konsideri kun sama respekto, kiel niajn gepatrajn. Neniu certe kuraĝus enkonduki sisteme kaj amase aŭ kaprice en ilin novaĵojn aŭ ŝanĝojn, ĉar tiamaniere oni fariĝus nur ridinda.

La unua kondiĉo de normala progresado, la ĉefa kondiĉotre singardaj kun ĉia perfektigado kaj riĉigado de la lingvo, kaj ni devas provi novajn vortojn nur en okazoj de efektiva neceseco.

En la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto, Zamenhof mem klarigas tute precize la manieron, kiel la lingvo povas riĉiĝadi kaj perfektiĝadi per vojo natura kaj libera, sed ankaŭ internacia, singarda, senkonfuza kaj sendanĝera: Ĉiu Esperantisto povas riĉigadi la lingvon per novaj vortoj, ĉu senkonscie, ĉu konscie, sed neniam senkritike kaj senpripense. Li rajtas provi novan vorton nur »per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo«. Plie, la novajn vortojn »oni devas uzadi nur en la literaturo«... Estas ĉies devo, antaŭ ol uzi novan vorton, zorge konstati, ke ĝi ne estas superflua.

Ĉiuj Esperantistoj konstante rememoru tiujn saĝajn majstrajn konsilojn.

2. Difino kaj devoj de la Lingvaj Institucioj

La Lingva Komitato kaj ĝia Akademio ne havas la rajton, iniciati iun ŝanĝon, korekton aŭ aldonon, nek krei novajn vortojn; ili devas nur konstati, kontroli, elekti, konsili, rekomendi aŭ malrekomendi: ili estas nur ordigiloj, moderigiloj kaj reguligiloj, kiuj celas konservi la necesan unuecon kaj harmonion.

La rolo de la Lingva Komitato kaj de la Akademio ne dependas de la plaĉo de iliaj anoj, nek de la okaza ŝanĝebla opinio de iuj Esperantistaj grupoj aŭ kongresoj. Tiun rolon, tre klare kaj precize difinitan per la Fundamento,—kiu estas konstitucia leĝo por ĉiu Esperantisto,—per la Fonda Regularo

Kreante la Lingvan Komitaton kaj la Akademion, la Esperantistaro konigis sian precizan celon kaj firman volon, deklarante, ke ĉi tiuj institucioj estas komisiitaj, »por zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion« (Regularo).

Sekve la rolo de la Akademio, kiu estas nur organizantaro por la laborado de la Lingva Komitato kaj de la prilingvaj nekomitatanaj kompetentuloj, estas, tute same kiel tiu de ĉiuj Akademioj en la mondo, rolo esence konserva: la Akademio devas unue malhelpi rompon de la fundamentaj gramatikaj reguloj kaj malrespekton de la fundamenta vortaro; due ĝi devas zorgi, por ke la evoluado de la lingvo fariĝu laŭ la principoj, reguloj kaj instrukcioj entenataj en la fundamentaj dokumentoj.

La signifo de la vorto kontroli, uzata en la Fonda Regularo, ne estas duba: »kontroli« estas «esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti« (Vortaro de Kabe). Kompreneble tiu ĉi esploro estus tute vana teoria laboro kaj senutila batado de vento, se ĝin ne sekvus efektivigaj konsiloj kaj admonoj. La Fundamento de Esperanto estas je la dispono de ĉiu Esperantisto kiel »konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco« (Antaŭparolo de la Fundamento); sed tiu kontrolilo estas senaga, inerta, pasiva, ĝi estas nur ilo, kiun oni povas uzi aŭ ne uzi. Facile, eĉ senintence, oni povas malzorgi ĝin, forgesi ĝiajn ekzemplojn. La Akademio estas aganta, vivanta, aktiva kontrolanto, kiu kvazaŭe vivigas, efikigas la Fundamenton kaj efektivigas en la praktiko ĝiajn principojn.

La kontrolo de la Akademio, ne forprenante la liberecon de ĉiu Esperantisto, nek barante la normalan naturan kaj laŭ-nature internacian evoluadon kaj pliriĉiĝadon de la lingvo, tamen konservas ĝian severan unuecon, kaj gardas la Esperantistojn de blinda kaj senkritika alproprigo de eraroj, de malkorektaĵoj, de novaj nenecesaj, neutilaj kaj nesufiĉe internaciaj radikoj, aŭ de naciaj apartaĵoj kaj idiotismoj, kiuj ne estas internacie aŭ almenaŭ sufiĉe ĝenerale kompreneblaj. Ne deprenante de ĉiu Esperantisto »la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉiĝojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo«, la Akademio devas esti konstanta helpanto, informanto kaj konsilantoĉiuj uzos ĝin plene egale« (Antaŭparolo de la Fundamenta Krestomatio).

Konstanta Komitato de la Kongresoj

La Ia universala kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer decidis, »ke la Komitato, kiu organizos la venontan Kongreson, konsistos el la estraro de la nuna kongreso, elektita en la unua ĝenerala kunveno, kies membroj estas D-ro Zamenhof, prezidanto, rektoro Boirac, S-ro Michaux, D-ro Mybs, kolonelo Pollen, generalo Sebert, vic-prezidantoj, kaj la kvar sekretarioj. Tiu ĉi Organiza Komitato ankaŭ esploros la diversajn demandojn resenditajn, prokrastitajn aŭ ne esploritajn en la nuna kongreso, kaj prezentos raportojn al la venonta kongreso«.

La IIa universala kongreso de Esperanto en Genève decidis:

»Krei Konstantan Komitaton de la Kongresoj, konsistantan el:

Internacia Organiza Komitato, elektita de ĉiu kongreso por prepari la sekvontan;

Loka Komitato, apudmetita al ĝi por difinita loka tasko;

Konstanta Ĝenerala Sekretariejo de la Kongresoj, kiun disponos la Organiza Komitato, kaj kiu sidos provizore ĉe la Esperantista Centra Oficejo«.

La IIIa universala kongreso de Esperanto fine aprobis kompletan regularon, kiu per diversaj decidoj de sekvintaj kongresoj ŝanĝita nun havas jenan formon:

Kongresa Regularo[41]

(Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 2-7)

1. Konsisto de la Kongreso.

Art. 1a. En la Universala Kongreso de Esperanto povas partopreni »ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas«[42], kondiĉe ke tiu persono:

a) sendis sian aliĝon, ĉu antaŭ la Kongreso al la Loka Komitato, ĉu dum la Kongreso al la Kongresa Sekretariejo;

b) pagis la kotizon, fiksitan de l’ Organiza Komitato.

Art. 2a. La aliĝo al la Kongreso signifas akcepton de tiu ĉi regularo.

2. Celo de la Kongreso.

Art. 3a. Celo de la Kongreso estas la esploro de ĉiuj demandoj komuninteresaj por ĉiuj Esperantistoj, kun escepto de la religiaj, politikaj kaj socialaj demandoj, kiuj ne devas esti tuŝataj en kongresa kunsido[43], kaj de la lingvaj demandoj, kies esploro kaj solvo estas rezervitaj al la Lingva Komitato[44].

Art. 4a. Povas esti priparolataj nur la temoj enskribitaj en la tagordon.

La temoj, akcepteblaj laŭ artikolo 3a, estas senpere metataj en la tagordon, se ilia esploro ne postulas specialistan kompetentecon. La temoj, kies priparolado postulas tian kompetentecon, estas metataj en la tagordon, nur post esploro en specialista sekcio (vidu art. 13a).

[Art. 5a. Ĉar la Kongreso ne konsistas el rajtigitaj delegitoj, ĝi povas esprimi dezirojn kaj konsilojn, sed neniel alpreni decidojn devigajn, ĉu por izolaj Esperantistoj, ĉu por la Esperantistaj societoj.][45]

3. Konstanta Kongresa Komitato.

Art. 6a. La Konstanta Kongresa Komitato konsistas el:

Internacia Organiza Komitato, elektita de ĉiu Kongreso, laŭ propono de la Estraro, por prepari la sekvontan Kongreson [krom la elektitaj membroj; ĝi enhavas la prezidintojn de la antaŭaj Kongresoj].

La Organiza Komitato estas ĉiujare aŭtomate formata, laŭ la sekvanta maniero:

Ĝi enhavos kiel membrojn:

1e. Du anojn de la Komitato de la antaŭa Kongreso;

2e. Du anojn de la Komitato de la nuna Kongreso;

3e. Du anojn elektitajn por ĉiu Kongreso decidita por la venonta jaro;

4e. Unu prezidanton (kaj se necese unu vicprezidanton) senpere elektitajn de la Kongreso mem;

5e. Unu ĝeneralan sekretarion, same elektitan de la Kongreso kun la nombro necesa de sekretarioj-adjunktoj, almenaŭ unu por Eŭropo kaj unu por ĉiu alia kontinento, kie okazos kongreso[46].

Loka Komitato, starigita kiel delegacio de la Internacia Organiza Komitato:

[Ĝenerala Sekretario, elektita de la Kongreso, laŭ propono de la Estraro, por la periodo ĝis la sekvonta Kongreso, kaj reelektebla.

La Ĝenerala Sekretario povas esti helpata de unu aŭ kelkaj sekretarioj, elektitaj, laŭ la propono, de la Internacia Organiza Komitato.]

Art. 7a. La Internacia Organiza Komitato estas komisiita decidi la ĝeneralajn preparojn rilatajn al la Kongreso, nome fiksi la pagotan kotizon, prepari la provizoran tagordon, fari la oficialajn internaciajn klopodojn.

La proponoj pri la temoj priparolataj en la Kongreso devas esti senditaj sufiĉe frue al la Prezidanto de la Konstanta Komitato. Se la sekvo donita al la propono ne ŝajnas bona al la aŭtoro de tiu propono, tiu povas apelacii al la Prezidanto de la Komitato, por nova esploro.

La Prezidanto sendas al la komitatanoj ĉiujn dokumentojn por ebligi tiun novan esploron[47].

Art. 8a. La Loka Komitato estas komisiita pri ĉiuj detaloj de la loka organizo.

Art. 9a. La ofico de la Ĝenerala Sekretario estas, konservi la arĥivojn de la Kongresoj, prepari la laborojn de la Internacia Organiza Komitato kaj plenumi ĝiajn decidojn, prezenti al la Kongreso la dokumentojn kaj raportojn necesajn por ĝiaj laboroj, prepari la protokolon de ĉiu labora kunsido kaj prezenti ĝin al la posta kunsido, publikigi la protokolaron kaj oficialajn dokumentojn de la Kongreso, por kies presado la Kongresa Kaso posedas la necesan monon; plenumi la Kongresajn decidojn, kiel ekzemple komuniki ĝiajn dezirojn al la koncernataj personoj, nome al la registaroj.

4. Kongresa Estraro.

Art. 10a. La Kongresa Estraro konsistas, krom la honoraj prezidantoj kaj membroj el:

La Kondukanta Estraro, por la laboraj kunsidoj;

la Naciaj Delegitoj, por la solenaj kunsidoj kaj festoj.

Art. 11a. La Kondukanta Estraro konsistas el:

Unu Prezidanto kaj almenaŭ unu Vicprezidanto el la lando, kie sidas la Kongreso;

kelkaj aliaj Vicprezidantoj, laŭprincipe el la nacioj plej grandanombre reprezentataj en la Kongreso;

la Ĝenerala Sekretario;

Sekretarioj, nome a) la Sekretarioj de la Ĝenerala Sekretariejo, b) la Sekretarioj de la Loka Komitato.

La Prezidanto kaj la Vicprezidantoj estas elektitaj de la Kongreso, laŭ propono de la Kongresa Konstanta Komitato.

Art. 12a. La Naciaj Delegitoj estas:

Unu Delegito kaj laŭvole unu anstataŭanto, el ĉiu regno, kies regnanoj ĉeestas la Kongreson;

unu Delegito kaj laŭvole unu anstataŭanto, por ĉiu lingvo parolata en tiu regno, krom la oficiala lingvo, kondiĉe ke reprezentantoj de la dirita lingvo ĉeestas la Kongreson.

Tiuj Delegitoj estas elektitaj en preparaj kunsidoj, antaŭ la unua kongresa kunsido, de la kongresanoj, kiujn ili reprezentos.

5. Specialaj Sekcioj.

Art. 13a. Por la esploro de ĉiuj specialaj aŭ teknikaj temoj aŭ eĉ de la temoj rezervitaj pro la kongresa neŭtraleco (art. 3a), oni povas formi specialistajn studajn Sekciojn.

Tiuj sekcioj konsistas, ĉu el specialistaj societoj, antaŭe organizitaj, kaj decidintaj kunveni dum la Kongreso, ĉu el personoj, kiuj grupiĝas libere, dum la Kongreso, por esplori kune temojn, pri kiuj ili havas specialistan kompetentecon aŭ interesiĝas speciale.

Art. 14a. La Sekcioj povas peti, ke la deziroj, kiujn ili esprimis, aŭ la konkludoj de iliaj raportoj, estu prezentataj al la Kongreso.

La Kondukanta Estraro decidas, ĉu tiu prezento estas farebla laŭ la ĝeneralaj principoj, kiuj regas la Kongreson.

6. Kongresaj Konsiliĝoj.

Art. 15a. La Kongreso pridiskutas:

a) La temojn senpere metitajn de la Internacia Organiza Komitato en la tagordon;

b) la dezirojn kaj konkludojn de la Sekcioj, prezentitajn de la Kondukanta Estraro.

Art. 16a. Neniu oratoro povas paroli pri unu temo dum pli ol dek minutoj[48].

Art. 17a. Pri la temoj senpere metitaj en la tagordon, projekto de deziro aŭ de konsilo, redaktita de la Kondukanta Estraro, povas esti prezentata al la Kongresa voĉdonado.

Se la Kongreso opinias, ke la proponita teksto bezonas ŝanĝojn pli gravajn ol la redaktaj plibonigoj fareblaj dum la kunsido mem, la Kondukanta Estraro estas komisiata redakti novan tekston.

Art. 18a. Kiam deziro aŭ konkludo de Sekcio estas prezentita al la Kongreso, ĉi tiu povas pridiskuti la konvenon alpreni ĝin

En nenia okazo, tia teksto povas esti ŝanĝata de la Kongreso; se ĝi ne estas akceptata, ĝi estas resendata al la Sekcio.

Tiu lasta povas ĝin ŝanĝi, laŭ la direkto montrita de la Kongresa konsiliĝo, kaj ĝin prezentigi denove. Se la tempo mankas por tio, la afero estas prokrastata ĝis la sekvonta Kongreso.

Aldono al la regularo de la kongresoj

(Aprobita de la Sepa Kongreso, Antwerpen, 1911)[49]

1e. Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga nur por la Oficialaj Esperantistaj Institucioj, t. e. institucioj kreitaj kaj subtenataj laŭ deziroj de Internaciaj Esperantistaj Kongresoj, aŭ decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj. Por la Esperantistoj privataj, ĝi havas valoron nur moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto.

2e. Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝis al la Kongresa Regularo, sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj delegitoj de Esperantistaj grupoj aŭ societoj.

3e. Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al la kongresa komitato rajtigan leteron, kiun en la nomo de la grupo aŭ societo subskribis ĝia prezidanto, konigante samtempe la nombron de la membroj de tiu grupo aŭ societo.

4e. Ĉiu loka, regiona aŭ landa grupo aŭ societo de propagando povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj. Malgrandaj grupoj povas por elekto de delegito kuniĝi kun aliaj grupoj.

5e. Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn, aŭ inter siaj propraj membroj, aŭ inter aliaj Esperantistoj, kiuj partoprenos en la Kongreso. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupo aŭ societo, kiun li reprezentas.

6e. La tagordon de la Kongreso fiksas la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, post interkonsiliĝo kun la aliaj anoj de tiu Komitato, kaj li publikigas ĝin tri monatojn antaŭ

Se ia propono ne estas akceptita en la tagordo, ĝia aŭtoro povas ricevi de la Kongresa Estraro la rajton, disdoni ĝin dum la kongreso al la delegitoj de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 100 delegitoj subskribis ĝin kiel diskutinda, la Kongresa Komitato devas enporti ĝin en la tagordon.

7e. En ĉiu grupo aŭ societo estas konsiderata kiel elektanta membro ĉiu ano de la grupo aŭ societo, kiu pagis jaran kotizon al la Centra Oficejo, difinitan de la Administra Komitato de la Centra Oficejo.

Regularo por la kunsidoj de la Kongresoj

(Aprobita de la Oka Kongreso, Kraków, 1912)[50]

1. La laboraj kunsidoj de la kongreso estas prezidataj de la prezidanto de la kongreso, elektita laŭ la regulo 2a de la Kongresa Regularo, aŭ de unu el la vicprezidantoj.

2. Ĉiu oratoro devas doni sian nomon skribe al la estraro de la kunsidoj.

3. Ĉiu rezolucio aŭ amendo devas esti komunikita skribe al la estraro.

4. La oratoroj sin sekvas laŭ ordo de sia enskribo.

5. Ĉiu oratoro, krom la raportantoj, povas paroli nur dum dek sinsekvantaj minutoj. Ĉiu oratoro ne povas, sen speciala permeso de la prezidanto, paroli dufoje pri la sama demando, escepte pri punkto pri ordo.

6. La oratoroj povas paroli nur pri la tagordo. La prezidanto reprenas la parolon al ĉiu oratoro, kiu parolas pri alia temo.

7. La interrompoj estas malpermesitaj.

8. Post la fermo de la diskuto, decidita de la kunsidantaro, oni voĉdonas.

9. Oni devas voĉdoni pri la amendoj, antaŭ ol voĉdoni pri la prezentita propono.

10. La voĉdonoj povas okazi per levitaj manoj, se ne ekzistas dubo pri la rezultato de tiu voĉdono. Se ekzistas dubo, la opinioj de la prezidanto kaj de la proponintoj, oni voĉdonas per bultenoj.

11. Por la kalkulo de la voĉdonoj la kunsidantaro elektas kalkulistojn, kiuj kalkulas kun la helpo de la estraro.

12. La prezidanto de la kunsido proklamas la rezultaton de la voĉdono.

13. La bultenoj estas konservataj en sigelfermita koverto dum 24 horoj. Se 24 horojn post la proklamo de la rezultato neniu peto pri kontrolado okazis, oni brulas ilin, kaj la voĉdonado estas konsiderita kiel definitiva.

14. Ĉiu peto pri kontrolo de iu voĉdono devas esti subskribita de kvin delegitoj. La kontrolado estas farita de tiuj kvin personoj, de la prezidanto de la kunsido kaj de kvin delegitoj elektitaj de la estraro.

15. Ĉiuj elektoj okazas laŭ la absoluta plimulto en la unua voĉdonado. Se tiu unua voĉdonado ne donas rezultaton, oni faras duan voĉdonadon, kaj tiam sufiĉas relativa plimulto.

16. Kiam la demandoj enmetitaj en la tagordo estas diskutitaj kaj solvitaj, la prezidanto povas kun konsento de la kunsidantaro malfermi diskutojn pri aliaj demandoj, sed neniu voĉdono povos okazi pri ili. Oni povas nur esprimi dezirojn pri tiuj demandoj.

17. La sekretario de la Konstanta Komitato devas kun helpo de necesaj sekretarioj redakti protokolojn, kiuj estas subskribitaj de la prezidanto de la kunsidoj post aprobo de la kongreso.

Piednotoj

Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Paris

(Cirkulero 1a, la 25-an de Septembro 1905)[51]

Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en Boulogne-sur-Mer de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto 1905, aparte pri la starigo de la provizora Lingva Komitato kaj de la provizora Komitato de Organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en Boulogne, antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de D-ro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo, sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Paris, 51, rue de Clichy.

La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la Lingvan, ĉu la Organizan Komitaton, estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la Oficejo, kiu havas la taskon, sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn.

Provizore ankaŭ S-ro rektoro Boirac kaj S-ro generalo Sebert, laŭ la deziro de D-ro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.

Laŭ la peto esprimita ankaŭ de D-ro Zamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro, kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la prezidanto de la Komitato, kiun la afero koncernas, per adreso de la Centra Oficejo kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj[52].

La Esperantista Organiza Komitato:

D-ro Zamenhof, Prezidanto.

S-roj Boirac, Michaux, Mybs, Pollen, Sebert, Vic-prezidantoj.

S-roj Boulet, Dervaux, Grabowski, Kühnl, Sekretarioj.

Klarigo

Komunikaĵo de D-ro L. L. Zamenhof

(Cirkulero 5a, la 1-an de Marto 1906)[53]

El leteroj kaj gazetaj artikoloj mi vidas, ke kelkaj Esperantistoj ne ĝuste komprenas la esencon de la Centra Oficejo kaj

La Centra Oficejo ne estas ia leĝdonanta komitato, ĝi estas simple oficejo, ĝi estas simple loko, en kiu koncentriĝas la laboroj de la du komitatoj, kreitaj de la Bulonja Kongreso. La Kongreso kreis provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran Organizan Komitaton, sed ĝi donis neniajn monajn rimedojn, por ebligi al la ambaŭ komitatoj sukcesan laboradon; tiam troviĝis sindonaj kaj malavaraj Esperantistoj, kiuj el sia propra poŝo donis (almenaŭ por la unua tempo) la necesan monon, luis apartan loĝejon, en kiu povus koncentriĝi la laboroj de la ambaŭ komitatoj, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj leteroj, irantaj al la diritaj komitatoj kaj de la komitatoj; ili ankaŭ difinis kelkan salajron por aparta sekretario, kiu—kun konsento de la prezidantoj de ambaŭ komitatoj—devas plenumadi la necesan korespondadon, registradon k.t.p. Sekve la Centra Oficejo estas ne ia memstara leĝdonanta institucio, sed nur simple helpa oficejo por la ambaŭ komitatoj kreitaj de la Kongreso.

Mi devas diri ankaŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la ambaŭ komitatoj. Pro la nunaj cirkonstancoj en mia patrujo, kiuj iafoje por longa tempo detranĉas min de la tuta mondo Esperantista, kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano, kiu nun jam ne permesas al mi tiel multe labori eksterprofesie, kiel antaŭe, mi ne povas nun aktive partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj elektitaj de la kongreso, kaj tial mi petas, ke kun ĉio koncernanta la agadon de la komitatoj oni sin turnu ne al mi, sed al la prezidantoj de la diritaj komitatoj, nome:

a) Por la Lingva Komitato al S-ro Rektoro Boirac.

b) Por la Organiza Komitato al S-ro Generalo Sebert.

Por konservado de bona ordo en la laboroj estas utile, ke ĉiuj leteroj al ambaŭ prezidantoj, laŭ ilia propra deziro, estu direktataj al ili per la »Centra Oficejo«.

17. Februaro 1906. L. L. Zamenhof.

Piednotoj

Esperantista Centra Oficejo[54]

1. La Esperantista Centra Oficejo estas oficiale komisiita, por funkciigi la servojn de sekretariejo de la Oficialaj Esperantistaj

Ĝi estas ankaŭ komisiita, sed ne oficiale kaj nur bonvole kaj laŭ siaj agadaj rimedoj, por kunhelpi kaj kunapogi la entreprenojn de Ĝenerala Propagando, por kiuj la Esperantistaj societoj povas peti ĝian helpon.

Fine ĝi povas ankaŭ same helpi la entreprenon de starigo de statistikoj, de kolekto kaj konservado de arkivoj kaj de bibliografiaj dokumentaroj, entute laŭ la programoj, kiujn oni redaktis dum jaroj 1905 kaj 1906, interkonsentite kun D-ro Zamenhof, kaj kiuj estas publikigitaj en la Esperantista Dokumentaro (kajero 4a) kaj poste represitaj en la verko »Fundamentaj Dokumentoj pri la Esperantista Centra Oficejo«.

2. La Oficialaj Institucioj, kiuj estas nun kreitaj, kaj kiujn la Esperantista Centra Oficejo devige helpos, estas:

la Konstanta Komitato de la Kongresoj;

la Lingva Komitato kaj Akademio;

»Oficiala Gazeto« kaj »Esperantista Dokumentaro«, organoj de tiuj Institucioj.

La aliaj entreprenoj, kiujn ĝi laŭ peto povos eble utile helpi laŭ siaj agadaj rimedoj estas:

La Tutmonda Esperantista Societaro;

la ĝeneralaj verkoj pri Statistiko de Esperanta Movado;

la Informa Bulteno por ĝenerala propagando de Esperanto;

la bibliografiaj verkoj pri Esperanta literaturo.

3. La Centra Oficejo estas kondukata de Ĝenerala Sekretario, direktoro de siaj servoj, kiun helpas la necesa nombro de sekretarioj kaj oficistoj. Li estas submetita al kontrolo de Administra Komitato, formita el delegitoj regule elektitaj de la partoprenantoj al la subtenado de la Centra Oficejo, kiel estas dirite en la sekvanta paragrafo.

4. La anojn de la Administra Komitato elektas la Esperantistaj naciaj societoj, ĝenerale po unu Delegito por ĉiuj mil anoj aliĝintaj, laŭ la regularo, kiun akceptas ĉiu lando por siaj elektoj, kiel jam akceptite por la elekto de la anoj de la Internacia financa Konsilantaro, provizore kreita dum la Kvina Kongreso, kaj kiun ili estonte anstataŭos.

Ili estos elektitaj por du jaroj, kaj ĉiu societo devos sen ia alia avizo zorgi, je la 1a de Januaro de ĉiu dua jaro, ĉu pri la renovigo de siaj delegitoj, ĉu pri la elekto de novaj delegitoj, se okaze.

La anoj de la nuna Internacia Konsilantaro rajtos, resti anoj de la Administra Komitato ĝis la epoko de la renovigo de siaj povoj, kaj se ne okazos sciigo de ŝanĝo antaŭ la 1a de la kvara monato de ĉiu dua jaro, la elektitaj anoj konservos siajn oficojn ĝis la fino de la komencita jarduo.

5. La sidejo de la Esperantista Centra Oficejo estas provizore fiksita en Paris, 51, rue de Clichy. Ĝi povos esti translokata en iun alian lokon, laŭ decido de la Administra Komitato.

6. La proksimuma sumo necesa por la funkciado de la Centra Oficejo dum la venonta jaro estas fiksota ĉiujare per decido de la Administra Komitato, laŭ propono de la kondukanta estraro de la Oficejo.

La dispartigo de tiu sumo inter la diversaj landoj estas farita proporcie je la disvastiĝo jam atingita de la Esperantista movado en ĉiu lando.

Ĝi estas sciigita, je la nomo de la Administra Komitato, por la sekvo donota, al ĉiu el la societoj, kiuj partoprenas al la subtenado de la Oficejo, kaj devas zorgi pri la kolekto kaj ĝustatempa sendado de la mono.

7. Oni organizos konstantan internacian monoferadon, kiu celos starigon de Garantia Kapitalo, difinita por provizi la mankojn eventuale rezultantajn de la suprediritaj agmanieroj.

La organizadon de tiu monoferado kaj la starigon de tiu garantia kapitalo oni alkonfidos al societo de Amikoj de Esperanto, kiun oni fondos apud la Esperantista Centra Oficejo, laŭ la deziresprimo de la Kvara Universala Kongreso de Esperanto.

8. La anoj de la Administra Komitato verkas sian internan regularon. Ili elektas prezidanton kaj vicprezidanton. Ili kunvenas ĉiujare, almenaŭ unufoje, dum la Universala Kongreso. Dum la kunsidoj, la neĉeestantaj anoj povas esti reprezentataj per aliaj personoj, kiujn ili skribe rajtigas, kun konsento de la koncernataj societoj.

9. Ĉiuj malfacilaĵoj pri apliko de la jena regularo estos provizore solvitaj de la sekretario kaj poste prezentitaj al la Komitato por akcepto aŭ neakcepto.

Piednoto

Pri internacia organizacio de Esperanto

El parolado de D-ro Bein (Kabe) dum la 1a Universala Esperanto-Kongreso 1905[55]

Nun, kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigon de nia lingvo, kiam ĉiuj veraj Esperantistoj varbas novajn adeptojn por nia ideo, unuvorte, kiam ni per ĉiuj rimedoj propagandas Esperanton, ni travivas epokon, kiun mi nomus la propaganda epoko de Esperanto. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dek ok jarojn; ni esperu, ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta mondo kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun estas por ni celo, fariĝos por ni rimedo. Ni uzos ĝin, mi ne dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio por la bono de la homaro.

En la unua epoko de la historio de Esperanto, kiun mi nomis propaganda, facile estas distingi tri periodojn. En la unuaj jaroj Esperanto disvastiĝis preskaŭ ekskluzive en Rusujo, la plejmulto de adeptoj, la propagandistoj kaj aŭtoroj preskaŭ ĉiuj estis Rusoj: Kofman, Gernet, Zinovjev, Postnikov, Ostrovski kaj multaj, multaj aliaj skribis kaj agis en ĉi tiu periodo, kiun oni devas nomi Rusa. Ankaŭ en aliaj landoj ni trovas en tiu tempo nomojn, kiuj ne estos forgesitaj: Waŝniewski, Grabowski en Polujo, Einstein kaj Trompeter en Germanujo, Beaufront en Francujo, Nylén kaj Langlet en Svedujo; sed ilia agado, tre fruktoporta por Esperanto entute, ne sukcesis altiri al nia ideo iliajn samlandanojn...

La Rusa periodo de la historio de nia lingvo estas do tre grava; ĝi estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco.

La lingvo multe gajnis de tio, ke la unuaj aŭtoroj estis Slavoj. La simpleco de la Slava sintakso, la logika aranĝo de la frazoj en la Slavaj lingvoj, ilia absolute libera kaj natura vortordo estis senkonscie enkondukitaj en Esperanton de la Slavaj aŭtoroj kaj estis poste imitataj de neslavoj. Sed krom aferoj imitindaj la Rusoj kaj aliaj Slavoj enkondukis en Esperanton ankaŭ kelkajn malbonaĵojn, kiuj bedaŭrinde ankaŭ trovis imitantojn. La riĉeco de la Slavaj lingvoj dependas de la uzado

Post la Rusa venis la Franca periodo de Esperanto. La senlaca dekjara agado de S-ro Beaufront alportis fine fruktojn, kaj en la jaro 1898, en kiu estis fondita la Franca societo por la propagando de Esperanto kaj la gazeto »L’Espérantiste«, Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la lando, kiu tiel gasteme nun akceptas nin en Boulogne. Sed se mi nomas la duan periodon Franca, mi faras tion ne sole pro la granda disvastiĝo de nia lingvo en Francujo, sed antaŭ ĉio pro la gravegaj verkoj, kiuj estis skribitaj en tiu tempo de Francoj. La lernolibroj, kiuj ekzistis antaŭe, enhavis nur tre malgrandajn klarigojn pri la signifo de la prefiksoj kaj sufiksoj kaj tute ne posedis sintakson. Tiun mankon forigis la verkoj de S-ro Beaufront: »La grammaire de la langue Esperanto« kaj »Le commentaire sur la langue Esperanto«. Se ni rememoros, ke S-ro Beaufront verkis la unuan pli vastan Esperanto-nacian vortaron, ni rajte kaj prave povos diri, ke li kodifikis Esperanton. Sed S-ro Beaufront ne estis la sola talenta kaj senlaca batalanto en Francujo. Mi ne ripetas ĉi tie la nomojn, kiuj estas konataj de ĉiuj Esperantistoj: Méray, Cart, Bourlet, Fruictier kaj aliaj faris dum kelkaj jaroj tiom por nia ideo, ke la atingita rezultato sendube superis eĉ iliajn proprajn esperojn.

La Franca periodo, tiel fruktoporta por nia afero, ankaŭ lasis kelkajn malbonaĵojn en nia lingvo. Se en la unuaj jaroj al ni mankis la teorio, post la apero de la Francaj lernolibroj oni komencis tro zorgi pri la teorio, penis skribi tro klare kaj enkondukis multepezan stilon. La trouzado de la kunmetitaj tempoj kaj aliaj Beaufront’ismoj estas la postsigno de la Franca periodo.

Post la Rusa kaj Franca periodoj en la lastaj jaroj venis la tempo, en kiu Esperanto rapide disvastiĝis en ĉiuj landoj. Aliĝis tiel longe indiferentaj por nia ideo Anglujo kaj Germanujo, en aliaj landoj nia movado komenciĝis en tiuj jaroj aŭ faris grandajn kaj rapidajn progresojn,—unuvorte venis la multenacia periodo de Esperanto, venis tempo, pri kiu oni povas rajte diri, ke en Esperantolando la suno neniam subiras.

Superflue estas insisti pri la grandegaj utiloj, kiujn la multenacieco alportis al nia lingvo: ĉiu popolo, ĉiu idiomo donacis al Esperanto ion el sia trezorejo; pliriĉiĝis nia frazeologio kaj fariĝis kapabla esprimi ĉion, eĉ plej delikatajn nuancojn. Sed, ho ve, ni ne kaŝu ankaŭ la malbonaĵojn, liveritajn de tiu periodo. Pro manko de analizo, pro nekompreno de la principo de la internacieco, la diversnaciaj aŭtoroj uzas tre ofte idiotismojn de siaj idiomoj, kio iafoje faras nekompreneblaj frazojn de iliaj artikoloj. Ni esperu, ke eĉ tiu periodo ne longe daŭros, ke baldaŭ ĉiuj aŭtoroj komprenos, ke ne sufiĉas skribi Esperante, sed oni devas skribi internacie-egale kompreneble kaj facile kompreneble por ĉiuj nacioj. S-ro Cart diras: »En Esperanto estas 1-e, nur unu stila regulo: skribi plej klare; kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; 2-e, unu malpermeso: skribi malklare; kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona«.

»La principo de la internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn«.

La historio de Esperanto liveras do sufiĉe da pruvoj, ke ni bezonas ion, kio certigos la unuecon de la lingvo, kio gardos la Zamenhofan fundamenton, solvos ĉiujn dubojn pri la senco de la vortoj, pri la uzado de la esprimoj kaj pri la akceptebleco de novaj vortoj,—unuvorte, ke ni bezonas lingvan internacian komitaton. Kiam aperos la fruktoj de ĝia agado, la multenacia periodo de Esperanto fariĝos internacia—la lasta de la propaganda epoko. Tiun ĉi periodon malfermos jam nia kongreso, kie la reprezentantoj de dekduo da lingvoj parolas unuj kun la aliaj, havas la eblon juĝi, kia maniero de parolado estas plej bona, plej facile komprenebla, kie ni lernas evitadi la malbonaĵojn kaj imitadi ĉion imitindan. Kvankam S-ro Bourlet en sia artikolo antaŭdiris, ke ne plej spertaj, sed plej riĉaj Esperantistoj venos kongreson, tamen mi estas certa, ke hodiaŭ li ŝanĝis sian

Se la historio de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian lingvan komitaton, ĝi montras ne malpli konvinke, ke ni bezonas internacian organizacion por ĉiuj ĝeneralaj aferoj, kiuj koncernas ne apartajn societojn aŭ grupojn, sed la tutan Esperantistaron. Multajn, tre multajn aferojn povas aranĝi kaj plenumi nur internacia federacio de niaj societoj, grupoj kaj izolitaj Esperantistoj. Ĝi kaj nur ĝi povas kunigi la fortojn de ĉiuj samideanoj. Mi citos nur kelke da ekzemploj. De du jaroj S-ro Ménil eldonas Tutmondan Jarlibron, kiu enhavas la nomaron de la Esperantistoj en la tuta mondo. S-ro Ménil kaj liaj helpantoj faris ĉion eblan, por doni al ni verkon plenan kaj konfidindan, kaj ni ĉiuj estas dankaj al ili, sed ĉu tian laboron povas plenumi privataj personoj? Scii, kiom da anoj ni havas en la tuta mondo, kiom da aprobantoj kaj kiom da veraj Esperantistoj, kiom da societanoj kaj kiom da izolitaj anoj, estas afero ekstreme por ni grava. La kvanto kaj la kvalito de la Esperantistaj batalionoj—mi ripetas la trafan esprimon de S-ro Seynaeve—devas esti bone konata de ni. Sed tian statistikon povas liveri al la Tutmonda Jarlibro nur organizita Ligo de niaj societoj. Nia centra komitato prilaboros planon, dissendos cirkulerojn al ĉiuj societoj, kaj ili facile kolektos en ĉiuj urboj la nomojn de Esperantistoj, antaŭ ĉio de veraj Esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la afero kaj kiuj ... ne forlasis ankoraŭ nian mondon.

Kaj aliaj ĝeneralaj aferoj? Esperantistaj kongresoj, ekspozicioj, reprezentado de Esperanto en neesperantistaj kongresoj kaj ekspozicioj, vasta propagando kaj multaj aliaj aferoj povas esti aranĝataj nur de internacia organizacio. Ĝi naskos ankaŭ la lingvan komitaton.

La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos eĉ ĝiaj kontraŭuloj. Sed laŭ ilia opinio krom utilo ĝi alportas ankaŭ malutilojn, tiel grandajn kaj danĝerajn, ke ĝi pereigos nian aferon. Kiuj estas ĉi tiuj danĝeroj? La kontraŭuloj nomas du: unue, ke la Ligo neniigos la liberecon de ekzistantaj societoj kaj due, ke la internacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni. Pri la unua punkto sufiĉas diri, ke la kontraŭuloj deMoch, ni ankaŭ postulas, ke »la federacio estu organizita formo de libereco, la celo, kiun devas alkuri egaluloj liberaj, kiam ili volas kunlabori«.

Eraras ankaŭ personoj, kiuj supozas, ke registaroj de kelkaj landoj persekutos nin. Sinjoroj, la registaroj kontraŭbatalas ne ĉion, kio havas la nomon »internacia«, sed nur tion, kies esencon ili opinias danĝera por la ŝtato. La registaroj ne timas la verdan koloron. Kiel la bovon sur la areno ilin timigas nur la ruĝa. Ili ne estas daltonistoj kaj distingas la kolorojn ne malpli bone, ol la bovo. Eĉ se ni supozos, ke en iu lando oni persekutos la liganojn, ĉu tio devas deteni nin de la fondo de la Ligo? Ne, certe ne! Esperanto ne estas kreita por unu lando kaj vivas ne per unu lando. La malpermeson de la registaro atentu la Esperantistoj de tiu lando, ĉi tio estas ilia afero. Oni povas esti certa, ke eĉ sen oficiala permeso ili partoprenas en la agado de la Ligo, same kiel la anoj de la landoj liberaj, se ili ne faros ĝin, aliaj laboros en la Ligo sen ili. Sed ĉar ekzistas landoj-malliberejoj, ĉu ĉiuj devas porti katenojn?

Fine, Sinjoroj, ankoraŭ kelke da vortoj. La grava demando pri la Ligo, sendepende de la rezultato de niaj disputoj, ne devas dissemi malpacon en nia anaro. Kun la Ligo aŭ sen la Ligo, nia celo ĉiam restas la sama:

»Ni ĝin atingos per la potenco De nia sankta fervoro, Ni ĝin atingos per pacienco Kaj per sentima laboro. Glora la celo, sankta l’ afero, La venko—baldaŭ ĝi venos. Levos la kapon ni kun fiero, La mondo ĝoje nin benos«.

Piednoto

Propono pri la organizo de niaj Kongresoj

De D-ro L. L. Zamenhof[56]

Internacia Esperantista Kongreso estas antaŭ ĉio festo de la Esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj, societoj aŭ institucioj Esperantistaj.

Ĉiu Esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la devon partopreni en ia komuna Esperantista entrepreno; sed la plimulto de la Esperantistoj havas la deziron tion fari; ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperos nur tiam, kiam ni laboros kune; tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi, por priparoli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj; ĉar ĉiufoje, kiam aperos la neceso, fari ian laboron komunan, troviĝos neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: »mi estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata«, aŭ »mi ne volas labori sola por la tuta Esperantistaro; ĉar eble oni povus rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj intencoj«. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la Esperantistaj grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj, periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Ĉar ĉiu Esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ la devon, alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj Esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo kaj ne perdas per tio la rajton, sin nomi Esperantisto); sed la plimulto de la Esperantistoj havas la deziron, alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj; ĉar ili konscias tre bone, ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon, kaj Esperanto progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ opiniojn ĉiu Esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de la plimulto. Tial estas necese, ke pri ĉiu aperanta demando ni havu la eblon, scii la veran opinion de la plimulto. Tiel longe,

Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon; ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon, aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj plej malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi; ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus nenian valoron en la okuloj de la Esperantistoj.

Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu la malsupre donitan aldonon en la regularon de niaj kongresoj.

Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian decidon kiel eble plej baldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke al la Antverpena Kongreso ĉiuj Esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.

L. L. Zamenhof.

Piednoto

Raporto pri la projekto de Internacia Reprezentantaro de la Esperantistaj Societoj

prezentita al la Kvina Kongreso de G. Chavet[57]

De longa tempo la Esperantistoj esprimis la deziron, ke oni starigu regulan kaj oficialan komitaton, kiu, en gravaj cirkonstancoj, povus reprezenti la ĝeneralajn interesojn de la tuta Esperantistaro kaj paroli en ĝia nomo.

Projektoj pri tia organizaĵo estis prezentitaj jam en la unuaj

Ni efektive memorigas, ke laŭ la projekto prezentita de D-ro Zamenhof, antaŭ la unua Kongreso de Boulogne-sur-Mer, la kreotaj institucioj, sub la sola titolo »Tutmonda Ligo Esperantista« entenis multajn komitatojn, kies titolojn mi tie ĉi nur citos kaj kiuj respondis al diversaj bezonoj de la Esperantista movado, nome: Centra Komitato, kaj specialaj apartaj komitatoj de Agado, de la Lingvo, de Kongresoj, de Cenzuristoj, kaj de la Ekzamenoj.

En la sama epoko, multaj aliaj projektoj aŭ proponoj de aldono al la projekto de D-ro Zamenhof estas ankoraŭ prezentitaj de fervoraj Esperantistoj, kaj kelkaj el ili lasis postsignojn en la decidoj de la kongresoj.

Oni trovos la plenan liston de tiuj projektoj kaj proponoj en la raporto prezentita al la dua Kongreso de Ĝenevo, en la jaro 1906 (Vidu »Esperantista Dokumentaro«, kajero kvara, p. 50).

Jam antaŭ la unua kongreso, la Esperantistaj gazetoj multe diskutis pri tiuj projektoj, kiujn oni intencis prezenti al la voĉdonado de la kongresanoj. Sed fine, dum tiu ĉi Kongreso, oni decidis nur la kreadon de du Oficialaj Institucioj, nome la Lingva Komitato, al kiu oni komisiis la taskon zorgi pri la lingvaj demandoj, kaj la Konstanta Komitato de la Kongresoj, por organizi ĉiujare universalan kongreson de Esperanto. Oni ankaŭ komisiis al tiu lasta Komitato la taskon, esplori ĉiujn postajn proponojn pri Centra Organizado.

Efektive, en tiu epoko, la solvo de la demando ne ŝajnis ebla; ĉar la Propagandaj Societoj estis ankoraŭ malfortaj, nemultaj kaj dissemitaj, sen fortaj ligoj inter si, kaj do ŝajnis nur necese, zorgi pri la normala funkcio de la du kreitaj Komitatoj.

La fondo de la Centra Oficejo, kun la helpo de privataj monrimedoj, provizore permesis tiun regulan funkciadon, donante sidejon al la sekretariejoj de tiuj Komitatoj.

En la Ĝeneva Kongreso, oni decidis prokrasti ankaŭ la kreadon de aliaj organizaĵoj, kaj oni nur definitive organizis la Lingvan Komitaton, kaj starigis por la Kongresoj mem specialan regularon, kiu garantiis la neŭtralecon de tiuj Kongresoj, kontraŭ ĉiuj politikaj kaj religiaj demandoj.

Poste, dum la tria Kongreso (Cambridge, 1907), oni akceptis la definitivan regularon de niaj Kongresoj, kiuj difinis la rajtojn de la partoprenantaj Esperantistoj kaj rezervis al la sola Lingva Komitato la esploron kaj la solvon de la lingvaj demandoj, kaj dum la Kvara (Dresden, 1908) oni ankaŭ pliprecizigis kelkajn detalojn de la Regularo, rajtigis la elekton de la Akademianoj, aprobis la fondojn de tiu Akademio, de la Kongresa Kaso, kaj de la Oficiala Gazeto, kaj fine konsilis kreadon de Societo de Amikoj de Esperanto por monhelpi la funkciadon de la Oficialaj Institucioj.

Oni do vidas, ke iom post iom, niaj Universalaj Kongresoj sinsekve fiksis la ĉefajn detalojn de la organizado de Esperanto, kiujn citis D-ro Zamenhof mem en sia projekto de 1905, kaj eĉ oni aldonis kelkajn detalojn proponitajn de aliaj, nome la alprenon, kiel bazon, de la Fundamento, proponita de la Grupo Pariza, kaj la kreadon de Akademio, proponita de S-ro Aymonier ankaŭ depost 1905.

Sed oni zorgis lasi flanken la ideon de kreado de Tutmonda Esperantista Ligo, kiun la granda plimulto de la Esperantistoj persiste malakceptis kaj kies kreadon oni ne plu povus proponi.

Tamen, en la projektoj prezentitaj de D-ro Zamenhof mem, restis ankoraŭ kelkaj demandoj, kiuj meritas atenton kaj ne estas ĝis nun solvitaj.

Tiuj demandoj estis speciale enskribitaj en la parto de la projekto, kiu koncernis la Komitaton de Agado.

Efektive, tiu ĉi Komitato, krom la proponita eldonado de la Centra Organo de la Ligo, kiun anstataŭis la publikigado de Oficiala Gazeto, devis sin okupi pri la aferoj de ĝenerala propagando, alcentrigante, kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj grupoj Esperantistaj, la preparadon de la diversaj propagandaj rimedoj uzotaj, en la tuta mondo, kaj organizante servojn de informado kaj gvidado por ĉiuj grupoj, pri tiuj aferoj de enkonduko de la internacia lingvo en ĉiuj landoj.

Tiu komitato, laŭ la opinio de nia Majstro, devis do esti utila por starigi rilatojn inter la Esperantistoj de ĉiuj nacioj kaj oni povas diri, ke la nekreado de tiu organo estas la motivo, kiu pravigas oftajn plendojn de la Esperantistoj, pri bezono de iu organizado de informado kaj gvidado, kaj ankaŭ naskis la

Nun la momento ŝajnas taŭga, por denove esplori kaj eble solvi tiun demandon, ĉar multaj simptomoj montras, ke, post kvar jaroj de atendo, tiu demando tute maturiĝis, kaj oni povas sendanĝere plenumi la organizadon de la Esperantista movado.

Unue la Esperantistaj Societoj de propagando estas nun multaj kaj forte organizitaj. En preskaŭ ĉiu lando de la mondo troviĝas grupoj, kiuj estas grupigitaj en naciaj Societoj aŭ regionaj Federacioj, kaj konsekvence oni ne plu devas timi ian intencon de regado aŭ de malliberigo.

Due, la organizado kaj la normala funkciado de la Oficialaj Institucioj (Lingva Komitato kaj Konstanta Komitato de la Kongresoj) pruvis klare la utilecon de tiuj institucioj por ĉiuj Esperantistoj, kaj montris, ke la devo de ĉiu estas partopreni, iamaniere, en ilia financa subtenado.

Fine, multaj Societoj kaj Grupoj sentas la bezonon, havi ian oficialan rajton partopreni en la diskutoj pri ĝenerala intereso. Tion pruvas la fakto, ke jam, en la okazo de ĉiuj niaj kongresoj, multaj societoj sendis al la Konstanta Komitato oficialajn rajtigilojn, por doni al iu kongresano la rajton paroli je la nomo de tiuj societoj.

Aliparte, la decidoj alprenitaj, por rezervi al la sola Lingva Komitato kaj al la Esperantista Akademio la esploron kaj solvon de la lingvaj demandoj, donas plenan garantion kontraŭ ĉiu danĝero de ŝanĝo de la lingvo, se oni zorgas lasi flanken ĉiun proponon pri tiu punkto.

Oni do povas sen ia danĝero studi la proponojn faritajn, nur prenante el ili tion, kio ne estas iam solvita aŭ eĉ principe forigita.

Jen la listo de la ĉefaj el tiuj proponoj, kiuj povas prezenti praktike solveblan demandon kaj meritas atenton.

1. La Grupo de la urbo de Le Creusot (Francujo) sendis projekton pri Centra Organizo por Esperantista Propagando. Tiu organizo konsistus el propaganda Komitato, kiu enhavus la estrarojn de niaj Kongresoj kaj la prezidantojn de ĉiuj societoj, enhavantaj pli ol 500 anojn (Se la societo havas pli ol 1000 anojn, ĝi havos du reprezentantojn k.t.p.). Tiu Komitato estus rajtigita por organizi kaj direkti la ĝeneralan Esperantistan propagandon (Organizo de la Kongresoj, Agado apud la registaroj, Eldono de oficialaj dokumentoj). Tiu Komitato

2. S-ro René Beck el Rennes proponas, ke ĉiu Grupo havu la nepran devon aboni kelkajn difinitajn gazetojn.

3. S-ro Lewis Law proponas, ke la Kongreso instigu ĉiujn grupojn Esperantistajn, sendi al la kaso de C. O. 4 sd. por ĉiu ano.

4. La Prezidanto de la Svisa Propaganda Komitato, S-ro Uhlmann, proponas regularon por Tutmonda Esperanto-Ligo. Tiu Ligo kunigus la Esperantistojn de la tuta mondo por kuna agado en komuninteresaj aferoj, propagando, lingvaj demandoj k.t.p. Ĉiu nacia societo elektus el sia anaro unu delegiton por 1000 membroj. Ĉiu nacia sekcio pagus 2 spesdekojn por unu membro.

5. La Grupo de Leitmeritz (Aŭstrio) proponas, por subteni la Oficialajn Instituciojn de Esperanto, ke ĉiu societo aŭ grupo pagu fiksan kotizaĵon, ekz. 1 Sm por 50 membroj.

6. S-ro Ĥoa, Ĥina Esperantisto, loĝanta en Paris, kiu fondis la gazeton »Ĥina Esperantista Revuo« proponas la kreon de financa Komitato.

7. Fine, grava propono venis de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, kiu oficiale sendis al ni projekton pri Esperantista organizado. Tiu organizado estus Komitato, en kiu ĉiu Asocio povus havi unu reprezentanton por du cent anoj. Tiuj Asocioj pagus unu spescenton por ĉiu ano, kaj laŭ tiu pago oni decidus la nombron de voĉoj, kiujn ĉiu Asocio rajtus havi.

El tiuj projektoj, forĵetante proponojn, kiujn oni devas senhezite rifuzi, pro antaŭaj decidoj kaj laŭ suprecititaj rimarkoj, oni povas eltiri la jenajn komunajn ideojn:

Internacia Organizo ŝajnas utila en specialaj okazoj, nome por la klopodoj apud la registaroj kaj por la financa subteno de la Oficialaj Institucioj.

Efektive gravaj propagandaj klopodoj povas tre ofte esti farataj nur de ia forta kaj internacia organismo. Oni jam havis la okazon konstati, ke, se oni estus povinta paroli apud la registaroj, je la nomo de tia organismo, oni estus havinta pli da ŝanco por sukcesi. Neefike estus ekzemple trafi la enkondukon de Esperanto en la lernejojn de unu lando, se oni ne trafas la saman celon en almenaŭ unu alia lando. Kaj neniu registaro akceptus tian peton, se ĝi venus nur de samnacianoj. Esperantistaro estas esence internacia anaro, ĝi do devas esti reprezentata de internacia organismo.

Ĉiuj projektoj ankaŭ akordiĝas por opinii, ke oni nepre

Preskaŭ ĉiuj projektoj ankaŭ konsentas por akcepti la sistemon de reprezentado de la Esperantistaj Societoj, proporcie je ilia multmembreco.

Fine, ili konsentas ankaŭ por akcepti, ke ĉiu Societo devas pagi ian kotizon proporcian ankaŭ al sia multmembreco.

La Konstanta Komitato de la Kongresoj zorge esploris tiujn projektojn kaj por esti certa, ke ili estas realigeblaj, ĝi penis starigi ian Regularon, kiu povus kontentigi ĉiujn proponantojn.

Jen tiu projekto[58] tia, kia ĝi estis korektita post interkonsiliĝo en Barcelono de la ĉeestantaj anoj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj sub la prezido de D-ro Zamenhof, kaj kian oni intencas prezenti ĝin al la diskuto kaj voĉdonado de la kvina Kongreso.

Tiu projekto alprenas la ĝeneralajn komunajn ideojn supre montritajn, t. e. agado de la organizaĵoj en la ĝenerala propagando, elekto de reprezentantoj de la societoj, proporcie je ilia multmembreco, kaj pago de ia kotizo laŭ la sama proporcio.

Sed tiu projekto kompreneble lasas flanken la lingvajn demandojn, rezervitajn al la Lingva Komitato kaj al la Akademio, la demandojn pri propagando en unu sola lando aŭ regiono, kiuj estas rezervitaj al la naciaj aŭ lokaj societoj, kaj la demandojn pri propagando en specialaj fakoj de aplikado, kiuj estas rezervitaj al la fakaj societoj de specialistoj.

Cetere, la projekto celas interligi nur la propagandajn societojn kaj lasas flanken la societojn de specialistoj; ĉar oni opinias, ke la Esperantistoj, kiuj estas anoj de tiuj specialistaj societoj, estas ankaŭ samtempe anoj de propagandaj...

Kiel oni diris supre, ĉar la esploro en labora kunsido de la Kongreso de tia detala projekto ŝajnis tute neebla, la Konstanta Komitato redaktis mallongan tekston de deziro, prezentotan al la aprobo de la Kongreso, kaj kiu sufiĉus, por doni al la Komitato la necesajn povojn por plenumi la aferon.

Jen tiu teksto.

La Kongreso esprimas la deziron ke:

1. Estu fondita, aparte de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, Administra Reprezentantaro de la propagandaj societoj, por oficiale reprezenti la Esperantistajn propagandajn societojn en ĝeneralaj okazoj, kaj zorgi pri la funkciado de la Oficialaj Institucioj de Esperanto.

2. Tiu Reprezentantaro estu elektita de la diversaj propagandaj societoj de Esperanto, proporcie je ilia multmembreco, po unu delegito por mil Esperantistoj, laŭ metodo difinota de la unua Reprezentantaro.

3. La unua tasko de tiu Reprezentantaro estu, starigi specialan regularon por finance subteni la Oficialajn Instituciojn de Esperanto.

4. La unua Reprezentantaro estu elektita laŭ provizora regularo difinita de la Konstanta Komitato de la Kongresoj.

Tiu teksto estis aprobata, de la anoj de la Konstanta Komitato, de la estraro de la Kvina Kongreso, de multaj naciaj delegitoj de la Kvina Kongreso, kiuj ĉeestis kunsidon speciale aranĝitan en tiu celo.

Interese estas rimarkigi, ke inter la personoj, kiuj troviĝas en tiuj tri anaroj, estas kelkaj, kiuj prezidas gravajn propagandajn societojn kaj kies opinio pri tiu demando estas speciale atentinda. Ni citos: Kolonelon Pollen, prezidanto de B. E. A., kiu per letero aprobis la projekton, D-ron Mybs, prezidanto de G. E. A., Reed, reprezentanto oficiala kaj rajtigita de E. A. N. A., Boirac kaj Bourlet, prezidantoj de Francaj federacioj, Pujulà, prezidanto de Kataluna federacio, Schramm, prezidanto de la Saksa Ligo, Van der Biest, prezidanto de la B. E. L., Cart, prezidanto de la S. F. P. E., de Saussure, prezidanto de la S. E. S., k.t.p....

Piednotoj

Komisio por ĝenerala organizaĵo

Decido de la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen 1911[59]

La Rajtigitaj Delegitoj de la Esperantistaj propagandaj Societoj, konvinkitaj, ke estus dezirindaj:

1. Ĝenerala organizaĵo por doni firman bazon al la Oficialaj jam ekzistantaj institucioj, nome la Konstanta Komitato de la Kongresoj, la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio, la Esperantista Centra Oficejo kaj ĝiaj oficialaj organoj, kaj por ilin subteni kaj interligi;

2. Unuiĝo de la naciaj Esperantistaj societoj (propono 8a de la tagordo);

3. Amikaj kaj efikaj interrilatoj inter la propagandaj kaj la specialaj, fakaj aŭ aplikaj societoj, kiel ekzemple la Universala Esperanto-Asocio;

Decidas, ke ili elektas komision por studi la tutan demandon kaj prezenti, dum la Oka Kongreso, al la Delegitoj, planon por efektivigo de tiuj deziroj.

Tiu plano devos esti publikigita en »Oficiala Gazeto« kaj konigita al la Delegitoj almenaŭ tri monatojn antaŭ tiu Kongreso.

La anoj de tiu Komisio estas S-roj Bourlet, Cart, Ĉefeĉ, von Frenckell, Hodler, Kandt, Michaux, Mudie, Mybs, Reed, Rollet de l’ Isle, Perogordo, Pujulà, Schmid, Sebert, Van der Biest, Warden.

Piednoto

Letero pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra organizo

De D-ro L. L. Zamenhof[60]

Kara Sinjoro Redaktoro! Laŭ la propono de la »Espero Katolika«, Vi petis min, ke mi per Via estimata gazeto esprimu mian opinion pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj kaj malpaco inter la Esperantistoj (demando pri organizo). Mi konfesas, ke mi ne tute klare komprenas, por kio povas utili la petata publikigo de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas, povas ja scii ĝin tre bone, ĉar en la antaŭparolo al mia projekto pri Rajtigitaj Delegitoj kaj parte ankoraŭ en mia publika parolo Antverpena mi esprimis mian opinion tute klare kaj precize.

En ia stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaŭrinde la famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne mia opinio, sed opinio fremda, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por ke multaj Esperantistoj, anstataŭ memstare pripensi mian projekton, tuj en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno, tiu malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove aperis. Bone, en tia okazodevigis min publikigi...

En Antverpeno, mi laŭte kaj tre klare demandis la Esperantistojn, ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn Delegitojn? Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize, sed pri kiu ĉiuj havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli, la grandega plimulto respondis per »jes«. Se la demando estus pri tio, ĉu la Esperantistoj konfidas al mi la kondukadon de la tuta Esperanta afero, oni povus eble pensi, ke ili sin ĝenas, fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar la demando absolute neniom koncernis mian personon, tial neniu havis kaŭzon, por sin ĝeni.

La voĉoj kun »jes« prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun »ne« prezentis tian bagatelan nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti absolute nenia dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute nedisputeblan rajton esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona ordo, ke finiĝos la konstanta malpaco, kiu regis en nia tendaro dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu dubo, koncernanta la tutan Esperantistaron, estos solvata ne de apartaj demagogoj, kiuj altrudas al ĉiuj sian opinion aŭ deziron, sed de la Esperantistaro mem, per iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj...

Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena Kongreso komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj Delegitoj. La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena estis altrudita al la Esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni voĉdonis, k.t.p., k.t.p. Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas, kaj mi alvokas la ateston de ĉiuj, kiuj partoprenis en la Kongreso.

Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne prezentas la volon de la Esperantistaro, tiam pruvu tion kaj donu al ni la eblon, informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri, ke la esenco de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj oni nur neregule voĉdonis pri ia detalo, tiam diru tion klare kaj ne senkreditigu en la okuloj de la Esperantistaro la tutan aferon; se nia voĉdonado estis neregula, aranĝu al ni alian pli regulan voĉdonadon; miaflanke mi promesas al vi, ke ĉion, kion ajn la Esperantistaro decidos, mi jamEsperantistaro kaj ne la volo de apartaj personoj. Se montriĝos, ke la Esperantistoj ne volas mem esti la administrantoj de sia afero, mi certe tion ne altrudos al ili; se en Antverpeno ni faris ian eraron, ĉu principe, ĉu en detaloj, donu al ni bonajn, trankvilajn konsilojn kaj helpu al ni rebonigi tiun eraron; sed se vi ne konsilas, sed nur atakas, senkreditigas kaj senkuraĝigas,—vi per tio certe ne faras bonan servon al Esperanto.

Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan »Ĝeneralan Organizon«. Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta, ĝenerala organizo ne sole ankoraŭ tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne estas ankoraŭ proponita. En Antverpeno, oni nur elektis komitaton, kiu devas esplori la demandon pri tia organizo kaj eventuale ellabori kaj prezenti al la Esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu do kaj kontraŭ kio batalas la malkontentuloj, kiuj priskribis la elekton de la studa komitato kiel ion tute senordan, kontraŭregulan kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni ne scias ankoraŭ, kiam la komitato finos sian studan laboron (en la nuna jaro—verŝajne sub la senkuraĝiga influo de la konstanta atakado—ĝi ne finis je la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto de ĝia laboro ne povos esti prezentata al voĉdonado); ni ne scias ankoraŭ, al kia konkludo la komitato venos, t. e. ĉu ĝi trovos konstantan ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913 prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la Kongreso, por ke ĉiuj Esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli; poste ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la Kongreso, kaj nur poste ĝi estos regule voĉdonata... Kian do sencon havas la atakado kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ, ĉu ĝi estos kaj kia ĝi estos?

Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena Kongreso penis pruvi, interalie per elmeto de la protesto de S-ro Michaux, efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena Kongreso, kiu tute ne estis preparita, nek rajtigita por la esploro de tia grava afero, devis tuj, senstude, akcepti la projekton de S-ro Michaux, anstataŭ transdoni ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem

Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia propono pri tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita; ĉio estas nun ankoraŭ studata. Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas ne la ankoraŭ ne ekzistantan Ĝeneralan Organizon, sed nur la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj simple ne volas, ke la Esperantistoj havu la eblon, decidi pri siaj komunaj aferoj. Kion do ili havas kontraŭ la principo de Rajtigitaj Delegitoj?

Ili timigas la Esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la Esperantistoj ilian liberecon! Ke ili prezentos Estraron, kiu donos al la Esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn! Pardonu min, Sinjoroj, sed tia timigado estas ja tre stranga. Ĉiu komprenas ja tre bone, ke la Esperantistoj ne prezentas ian regnon kun ĝendarmoj, kaj neniu havas aŭ iam povos havi la forton, devigi la Esperantistojn, ion fari aŭ ion oferi. Por la personoj, kiuj povus ankoraŭ havi ian dubon, estas ja tute klare dirite ne sole en la antaŭparolo al la regularo pri Delegitoj, sed ankaŭ en la regularo mem, ke por privataj Esperantistoj la decidoj de la Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili elmontras nur la opinion de la plimulto por tiuj Esperantistoj, kiuj deziras scii tiun opinion kaj kiuj propravole deziras alkonformigi siajn agojn al tiu opinio. Kiu ne deziras tion fari, tiun certe neniu devigos. Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj Delegitoj estas: doni al Esperantistoj plenan liberecon kaj forton. Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestias al la tuta Esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantaŭvidebla okazo povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero. La institucio de Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la eblon, ĉiam

Oni timigas la Esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble iam ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj Kongresoj ekzistas ja fundamenta paragrafo, kiu tre klare malpermesas al la kongreso, pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere, se eĉ tiu paragrafo ne ekzistus, ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la tuta Esperantistaro iam fariĝos tiel idiota, ke demandojn pri lingvo aŭ aliajn demandojn, postulantajn specialan kompetentecon, ĝi pridiskutos en Kongreso, konsistante el nekompetentaj kaj ne speciale preparitaj personoj? Ĉiu komprenas tre bone, ke se aperos ia lingva demando, ĝi estos forsendita al la Akademio, poste—se la Akademio aprobos—al la tuta Lingva Komitato, kaj nur fine—se ankaŭ la tuta Lingva Komitato aprobos—ĝi venos al la Kongreso, tamen kompreneble ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo aŭ malaprobo. La Kongreso sekve ne sole neniam povas decidi ian reformon kontraŭ la deziro de la Lingva Komitato, sed kontraŭe ĝi povas doni sian malpermeson, se la Lingva Komitato farus ian facilaniman decidon. Sekve se ni tute prave ne timas, ke la Lingva Komitato iam farus facilaniman paŝon (kion ĝi sen kontrolo de kongresaj Delegitoj povus ja fari multe pli facile, ol kun ilia kontrolo)—de la flanko de la Delegitoj certe minacas al ni nenia danĝero en ĉi tiu rilato, sed kontraŭe, la Delegitoj prezentos por ni defendon en la okazo, se eble la Lingva Komitato iam volus fari ian danĝeran agon. Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo, fari en nia lingvo rompojn, renkontus plej energian kontraŭstaron de la tuta Esperantistaro, ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio estus pereiga por nia afero; sed la mondo devas scii, ke ni gardas la netuŝeblecon de nia lingvo nur pro prudento kaj kiel homoj liberaj, kaj ke se iam efektive aperus ia senduba neceseco, ŝanĝi nian lingvon, ni principe havas la rajton, tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe havas la rajton, fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa. Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per rimedoj de iaj Aziaj regnoj, t. e. per malpermeso de kunvenado kaj konsiliĝado pri niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos iam konsiliĝi pri la lingvo mem,—tia penado, ludi la rolon de ĝendarmoj sen forto, estus ne sole ridinda kaj tuteinstigus deziron de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj okuloj kaj en la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari ĉiuj kontraŭesperantistoj kune prenitaj.

Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari alian (ne lingvan) facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estos ja publikigita tri monatojn antaŭ la Kongreso; ĉiuj Esperantistoj sekve havos sufiĉe da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn Delegitojn; kaj se malgraŭ ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la malkontentuloj povos ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari la spiritojn kaj prezenti al la venonta Kongreso proponon pri forigo de la antaŭa decido.

Oni plendas kontraŭ diversaj detaloj de la regularo pri Rajtigitaj Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la Societoj, sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni plendas kontraŭ tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj estas transdonita al la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la enkasigitan monon. Bone; sed se la malkontentuloj estas konvinkitaj, ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta Kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu proponon pri la forigo aŭ ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?

Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, tiu prezidanto ne volos enporti en la tagordon de la Kongreso, kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti. Sed ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza, ĉar la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja la rajton, nek la povon, malakcepti ion en la tagordon laŭ sia propra plaĉo. En Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la prezidanto) rifuzis akcepti unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis elvoki skandalon. Sed se iu en ĝentila maniero skribos ekzemple: »mi proponas, ke la rajto sendi Delegitojn estu senpaga«, aŭ: »mi proponas, ke por plena senpartieco kaj superpartieco de la institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj, koncernantaj tiujn Delegitojn, kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu administrataj ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto, elektata de la Delegitoj mem«,—ĉu efektive iu povas timi, ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus propravole malakcepti en la tagordon?devigi la komitaton, enporti la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.

Oni eble diros, ke pro ia premado de la flanko de la »eminentuloj«, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas havi esperon, ricevi por si en la Kongreso plimulton da voĉoj. Sed ankaŭ tio estas ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la Kongreso ĉiu proponanto havas ja plenan povon, bone motivi sian farotan proponon en la gazetoj aŭ per cirkuleraj leteroj al la Societoj kaj Grupoj Esperantistaj kaj sekve garantii al si, ke, se lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos por si en la Kongreso la plimulton da voĉoj.

Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese, semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon kaj progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la nuna momento post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte da sperto. Tion ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona Esperantisto, al kiu ŝajnas, ke la Delegitaro eraris, devas lojale diri al si: »la plimulto decidis, sekve mi devas min submeti; sed ĉar mi estas konvinkita, ke la decido estas erara, tial mi penos, ke en la venonta Kongreso oni rebonigu la eraron«. Sed se iu, al kiu ne plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta faro de la kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon, bojkotadon, senkreditigadon de la tuta Kongreso, k.t.p.... ĉu tia agado estas bona?

Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo de Esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj, mi de nun verŝajne neniam plu partoprenos en diskutado, nek en la Kongresoj, nek en la gazetoj. En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado en la diskutoj; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio, havas plenan povon, kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke mi polemikos kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke mi ne intencas plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian opinion.

Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian deziron,opinion, ĉar mia deziro estas nur unu: Ke la Esperanta afero vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio estas erara, la Esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en maniero orda, per regula voĉdonado.

L. L. Zamenhof.

Piednoto

Regularo de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (I.U.E.S.)

Akceptita de la Naŭa Kongreso Esperantista en Bern, 1913, laŭ proponoj de D-ro Arnhold kaj aliaj[61]

1. Per tiu ĉi statuto kaj por interligi la Esperantistajn Societojn, kiuj deziras starigi interrilatojn por la plej rapida sukceso de siaj klopodoj, estas kreata Asocio nomata Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj, kies celo estas, plifaciligi la propagandon de la Lingvo internacia Esperanto kaj plirapidigi ĝian enkondukon en la tutan mondon.

2. La sidejo de tiu societo estas la Esperantista Centra Oficejo, kiu estas komisiita por plenumi la taskon de sekretariejo.

3. Tiu Asocio estas organizita kiel nura federacio, kaj la aliĝantaj societoj konservas sian memstarecon kaj sendependecon, nur nomante konsilantojn, por reprezenti ilin en speciala kondukanta supera komitato ĉi-poste montrata.

Ili nur kune interligas siajn fortojn kaj klopodojn por la studado de la demandoj, kiuj povas prezenti por ili komunan intereson, kaj por la sekvoj donotaj, se okazas, al la decidoj de la komitato, rezultantaj de tiuj esploroj.

4. Povas esti ano de la Unuiĝo ĉiu grupo aŭ societo, ĉu loka, ĉu faka, regule enskribita sur la listo de la Esperantistaj societoj, kiuj pagas kotizon al la Centra Oficejo Esperantista, por ricevi interŝanĝe la servojn kaj la oficialajn dokumentojn de tiu Oficejo[62].

Nur tiuj anoj de la Unuiĝo povas elekti Rajtigitajn Delegitojn4, 1911, p. 141).

Nur ili ankaŭ povas grupiĝi aŭ klopodi, laŭbezone, por elekti la anojn de la Administra Komitato de la Centra Oficejo, laŭ la regularo antaŭe fiksita por la elekto de la anoj de la Internacia Konsilantaro, t. e. unu delegito por 1000 elektintaj anoj aŭ ankoraŭ por ĉiu nacia societo, eĉ ne entenante tiun nombron (Vidu Oficiala Gazeto, IV, 4, 1911, p. 143, kaj III, 4, 1911, p. 128).

5. La Unuiĝo estas kondukata de estraro, kiu konsistas el du partoj.

La unua parto entenas la reprezentantojn de la grandaj societoj, kiuj, en ĉiuj landoj, grupigas la Esperantistojn sub formo de ligoj, asocioj aŭ federacioj.

Tiuj reprezentantoj estas ĉu la prezidantoj mem de tiuj societoj, ĉu la prezidantoj de iliaj agadaj komitatoj.

La vicprezidantoj aŭ sekretarioj de tiuj asocioj aŭ komitatoj estas komisiitaj, por anstataŭi tiujn reprezentantojn en okazo de foresto.

En la landoj, kie ekzistas pli ol unu granda societo de propagando, ĉiu societo organizita sub formo de asocio aŭ federacio, havanta anojn en la tuta lando, povos uzi tiujn rajtojn de aliĝo kaj reprezentado.

La dua parto de la estraro povos enteni la saman nombron de anoj kiel la unua. Ilin elektos la Rajtigitaj Delegitoj dum ĉiu kongreso inter la plej taŭgaj Esperantistoj de tiuj landoj, kiuj bonvolos akcepti kandidatecon.

Tiuj lastaj komitatanoj estos ĉiujare rebalotataj, sed estos reelekteblaj.

La anoj de la unua parto estos enskribitaj la unuan fojon laŭ avizo de la elektintaj societoj kaj restas senŝanĝe ĝis nova avizo de tiuj societoj, kiuj devos zorgi por anstataŭi ilin, kiam bezonos.

6. Por starigi amikajn kaj efikajn rilatojn inter la I.U.E.S. kaj la specialaj, fakaj kaj aplikaj societoj kaj speciale kun la Universala Esperanto-Asocio, ĉiu prezidanto de aliĝinta societo devos zorgi, por starigi konstantan interkonsenton kun la reprezentantoj

7. La estraro studas la aferojn, kiujn proponis al ĝia esploro la Esperantistaj aliĝintaj societoj, por intermeto de siaj Delegitoj en la Universalaj Kongresoj.

Ĝi ne rajtos, mem alpreni decidojn, kiuj povus altrudi iajn devojn al la tuta Esperantistaro aŭ eĉ al iu aliĝinta societo aŭ grupo, kaj ĝi povas nur formuli dezirojn aŭ esprimi konsilojn.

Ĝi devas submeti al la decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj ĉiun proponon, kiu povos trudi devojn al la Oficialaj Institucioj aŭ ŝanĝi la fiksitajn kondiĉojn de financa helpo donota de la Esperantistoj al tiuj institucioj. Nur en okazo de urĝa bezono, ĝi povos provizore formuli decidojn pri tiuj demandoj.

8. Tiu estraro estos speciale komisiita por internacie reprezenti, en okazo de bezono, la Esperantistojn apud la registaroj aŭ apud oficialaj institucioj de ĉiu lando aŭ apud la diversaj internaciaj asocioj, kiel ekzemple kongresoj, naciaj ekspozicioj, k.t.p.

Ĝi devas zorgi, por informi la aliĝintajn societojn pri la aferoj, kiuj koncernas la ĝeneralan propagandon de la lingvo, kaj povas interesi tiujn societojn.

Ĝi devas ankaŭ helpi, laŭ sia povo, la klopodojn de la agadaj komitatoj de la aliĝintaj societoj de propagando.

9. La anoj de la estraro starigas mem la regularon por la funkciado de la Unuiĝo.

Ili elektas ĉiujare inter si unu prezidanton, unu vicprezidanton, unu sekretarion-kasiston kaj du aŭ tri asesorojn por la plenumado kaj solvado de la urĝaj aferoj.

Piednotoj

Statuto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)

I. Celoj kaj principoj

1. Sub la nomo Universala Esperanto-Asocio ekzistas asocio, fondita en 1908, kiu celas:

Disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto;

Plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo;

Krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limoj de ilia genta aŭ lingva teritorio;

Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj.

2. UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco aŭ politiko. En ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj.

3. La oficiala lingvo de UEA estas la Zamenhofa Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika verkaro.

4. La sidejo de UEA troviĝas ĉe sia Centra Oficejo, en Genève, Svislando. UEA deklaras sin asocio kun celo ideala kaj je ne limigita daŭro, konforme al art. 60 de la Svisa civila kodo. La Centra Oficejo de UEA estas oficiale nomata: »Internacia Esperanto-Oficejo«, »Bureau international de l’Espéranto«, »Internationales Esperantoamt«, k.t.p.

La Komitato rajtas translokigi la sidejon de la Asocio kaj oficejo en alian svisan lokon, kaj laŭbezone ilin enskribi en- kaj eksterlande en la ŝtatajn registrojn por societoj.

5. La oficialaj publikigoj de UEA fariĝas per la Jarlibro, per la gazeto »Esperanto«, per bultenoj aŭ cirkuleroj. La Asocio rajtas eldoni ĉiuspecajn presaĵojn rilatantajn al ĝia celo kaj agado.

La administra jaro kalkuliĝas de 1. novembro ĝis 31. oktobro.

La tempolimoj fiksitaj per tiu statuto aŭ regularoj valoras por Eŭropo. Por la rilatoj el lokoj kun speciale malfacilaj poŝtaj komunikoj aŭ el aliaj kontinentoj la Direktoro plilongigas tiujn tempolimojn.

6. Por ĉiuj membroj estas devigaj tiu statuto kaj la ĝeneralaj regularoj de la Asocio.

Por la agoj de siaj reprezentantoj, oficistoj, k.t.p. la Asocio estas nur responda, se tiuj agoj okazis en la limoj de la kompetenteco, kiun por ĉiu ofico difinas ĉi tiu statuto aŭ la regularoj.

La Asocio malakceptas ĉiun financan respondecon por la funkciado de la servoj kaj por negocoj al ili rilatantaj.

7. La havaĵo de UEA estas destinata al la Esperanta movado. La membroj nek havas personan rajton je tiu havaĵo, nek estas respondaj por la ŝuldoj de la Asocio.

II. Membroj, Fakoj, Societoj

Membroj

8. Povas esti akceptata kiel membro ĉiu honorinda persono, favora al la principoj de UEA.

La Membroj (M.) pagas la kutiman jaran kotizon, kaj eblan enirpagon, fiksotan de la Komitato.

Membroj-Abonantoj (M. A.) estas membroj pagantaj kun la kotizo la abonon al la gazeto »Esperanto«, laŭ favoraj kondiĉoj al ili rezervataj.

Membroj-Subtenantoj (M. S.) estas membroj, kiuj, por helpi al la Asocio, pagas la por ili fiksitan pli altan kotizon-abonon.

Dumvivaj membroj (D. M.) estas la akirintoj de almenaŭ unu atesto de la »Garantia Kapitalo» (Art. 49) kaj la personoj havantaj tiun rajton konforme al la ĝisnuna statuto. Ili estas liberigataj je ĉiu plia kotizo aŭ abonpago.

Honoraj membroj (H. M.) estas la personoj, kiujn, pro gravaj servoj aŭ donacoj faritaj al la Asocio, la Komitato distingas je tiu titolo. Ili ne pagas kotizon.

9. La membroj rajtas:

Elekti la Delegiton kaj Vicdelegiton; voĉdoni en la kunveno de sia loko kaj en kongreso de UEA; ĉeesti ĉiujn membrokunvenojn aŭ manifestaciojn aranĝitajn sub la nomo de la Asocio;

Iniciati voĉdonon de la Delegitoj, partopreni je la ĝenerala skriba voĉdonado kaj plendi konforme al art. 59;

Ricevi membrokarton, la jarlibron kaj uzi la ĝeneralajn servojn. Subtenantaj, Dumvivaj kaj Honoraj membroj ricevas laŭeble pliajn presaĵojn.

La prezojn de la kotizoj kaj membro-abonoj fiksas la voĉdonado de la Delegitoj. La organizantoj de festoj aŭ kongresoj rajtas postuli enirpagon, por kovri la kostojn. Escepte de tio, la membroj ne povas esti devigataj pagi pliajn sumojn por la bezonoj de la Asocio.

10. La Delegito kolektas la aliĝojn, enkasigas la kotizojn de sia loko, kaj sendas ilin en tempolimo de du semajnoj al la Centra Oficejo. Ĉi tiu ankaŭ akceptas senperajn pagojn, aŭ enkasigas mem, se mankas Delegito aŭ pro aliaj gravaj kaŭzoj.

Delegito kaj Direktoro rajtas malakcepti aliĝproponojn. Delegito rifuzinta aliĝon raportas al la Direktoro. Same la Direktoro,

Se malakceptita kandidato tion speciale deziras, oni informas lin pri la motivo. Ĝis 30 tagoj post alveno de tiu klarigo, tri membroj rajtas kune peti la Prezidanton, ke li prijuĝu la aliĝproponon.

11. La membreco komencas kun la enskribo en la membra kontrolo de UEA. La jara kotizo estu pagata ĝis fino de marto, prefere al la loka Delegito, aŭ al la Centra Oficejo. Poste la oficejo laŭeble avertos la nepagintojn aŭ sendos al ili poŝtrepagilojn. Estas forstrekataj la membroj, kiuj eksiĝis aŭ kies kotizoj nek alvenis ĉe la oficejo ĝis fino de julio, nek povis esti deprenataj de ebla bonhavaĵo.

Fakoj

12. Fako de UEA nomiĝas organizita grupiĝo de membroj, kiuj volas plivigligi la rilatojn inter si, por Esperantistaj, profesiaj aŭ aliaj ne kontraŭstatutaj celoj. La fakoj starigas propran statuton, elektas fakestron kaj eblan komitaton, povas postuli specialan kotizon de la fakanoj kaj krei servojn al ili rezervatajn.

La Komisiono de UEA, konforme al la ĝeneralaj interesoj de la Asocio, decidas pri akcepto aŭ ĉesigo de fakoj kaj privoĉdonas iliajn statutojn. La elekto de Fakestroj estas submetata al la aprobo de la Prezidanto de UEA, kiu nomas Fakestron, se elekto per la fakanoj ne povis okazi. La Fakestroj havas proponrajton ĉe la Komisiono. Ĉiun jaron ili raportas ĝis fino de novembro al la fakanoj kaj al la Direktoro.

La fakoj administras sin mem, konforme al la metodoj de la Asocio. Kun la konsento de la Direktoro ili povas transdoni tuton aŭ parton de siaj negocoj al la Centra Oficejo, kiu malfermas al ili kontojn. La Komisiono povas doni monsubtenojn al fakoj tre gravaj aŭ kiuj faras servojn al ĉiuj membroj.

La ĉefaj informoj de la fakoj aperas en la oficiala gazeto.

Entreprenoj

13. Entreprenoj de UEA estas nomataj la societoj, korporacioj, firmoj k.t.p., kiuj, pagante ĉiujare fiksan sumon, deziras esprimi sian simpation al UEA aŭ rilati kun la Esperantistoj. Ili

Tiom kiom la laboro de la oficejo tion permesas, la Direktoro rajtas helpi al la poresperantaj klopodoj de membroj aŭ entreprenoj, konsentante, ke la oficejo peradu por ili leterojn, funkciu kiel pagejo, k.t.p.

Societoj

14. La Asocio povas fari ĉiajn kontraktojn laŭ la bezonoj de sia agado.

Kun societoj, korporacioj, firmoj kun celoj similaj al tiuj de UEA, aŭ kies kunlaboro aŭ simpatio estas dezirindaj, la Komisiono rajtas fari interkonsentojn pri komuna agado, pri interŝanĝo de servoj, k.t.p. Ĝi povas helpi al tiaj societoj, meti je ilia dispono spacon en la oficiala gazeto, kaj doni al iliaj reprezentantoj konsilan voĉon interne de la Asocio.

Societoj kaj firmoj, entreprenoj kaj aliaj, ne estas membroj de UEA. Por ilia agado la Asocio ne respondas, sed post ricevo de pravigitaj plendoj ĝi ĉesigos la rilatojn kun ili.

Organizo

15. La organoj de la Asocio estas:

Kunvenoj kaj skribaj voĉdonoj;

La loka Delegito kaj Vicdelegito; la Delegito por specialaj celoj;

La Ĉefdelegito kun sia Sekretario; la Fakestro;

La Komitato, la Komisiono, la Prezidanto;

La Centra Oficejo, kun Direktoro, Vicdirektoro kaj oficistoj;

La Redakcio, kun la Redaktoro de »Esperanto« kaj eblaj oficistoj.

Ĉiuj personoj havantaj oficon devas esti membroj.

III. Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj

Delegitoj

16. En ĉiu loko, grava pro sia grando, siaj komercaj aŭ turismaj rilatoj, la Asocio klopodas elekti Delegiton kaj Vicdelegiton.

La Delegito reprezentas UEA kaj administras ĝiajn lokajn aferojn, konforme al la instruoj de la Direktoro.

La Vicdelegito estas la kunlaboranto kaj anstataŭanto de la Delegito. Ĉiuj reguloj por la Delegito valoras laŭsence por la Vicdelegito.

Sub sia respondeco la Delegito povas nomi Agentojn aŭ Helpantojn, kiuj rilate la Asocion nek havas oficialan rolon, nek uzu titolojn je oficiala aspekto.

Delegitoj por Komerco aŭ aliaj specialaj celoj estas elektataj okaze de la starigo de tiaj servoj. Ne koncernas ilin la sekvantaj artikoloj.

17. En unu loko estu kutime nur unu Delegito kaj Vicdelegito.

Grandegaj urboj povas esti dividataj en partoj kun po unu Delegito kaj Vicdelegito, sub la gvidado de Ĉefdelegito, kiu reprezentas la tutan urbon.

Kie la Esperantista movado estas malforta, pluraj lokoj dissemitaj povas esti administrataj de unu Delegito kaj Vicdelegito.

Najbaraj Delegitoj fiksas inter si la geografiajn limojn de sia agadkampo. Se necese, decidas la Direktoro.

18. La elekto de Delegito fariĝu laŭeble konforme al jenaj principoj: Li bone konu la Esperantajn lingvon kaj movadon; li abonu kaj regule legu la gazeton de la Asocio; li estu plenaĝa enlandano daŭre loĝanta en sia loko, kaj, sub la kutima rezervo de gravaj malhelpoj, promesu plenumi sian oficon tri sinsekvajn jarojn.

En lokoj, kie loĝas minimume 10 membroj, ĉi-tiuj elektas la Delegiton kaj Vicdelegiton. Kie ne povis okazi regula elekto, kaj en lokoj kun malpli ol 10 membroj, la Delegito kaj Vicdelegito estas elektataj de la Direktoro.

Ilia ofico daŭras ĝis la laŭstatuta elektado de la Delegitoj, okazanta ĉiun trian jaron.

Se en loko, por kiu la Direktoro elektis la Delegiton, troviĝas poste 10 membroj, ili povas okazigi propran elekton.

19. La elektitaj Delegitoj estas publikigataj en la oficiala gazeto. Se ĝis 30 tagoj post ĝia forsendo neniu membro protestas pro gravaj kaŭzoj, la elekto fariĝas valora. Intertempe la Delegito funkcias provizore.

Se la Direktoro opinias, ke nova Delegito ne taŭgas por la ofico, li rajtas haltigi la publikigon, informante la elektiton pri

20. La Delegito:

Reprezentas en sia loko la Asocion, kaj rilate al la estraro de UEA siajn membrojn;

Propagandas, varbas membrojn, enkasigas kotizojn kaj prizorgas la administrajn aferojn;

Respondas la informpetojn de la membroj kaj helpas ilin okaze de vojaĝo;

Klopodas starigi en sia loko la aliajn oficialajn servojn kaj kontrolas ilian funkciadon;

Konservas en bonordo ĉiujn leterojn kaj dokumentojn koncernantaj lian oficon.

21. La Delegiteco estas honora ofico.

La Delegito rajtas rifuzi laŭregularan peton de servo, kiun li kredas ne akordigebla kun sia honoro aŭ konscienco. Li sciigas pri tio la petinton.

Al membroj, kiuj misuzas la aranĝojn de la Asocio, li rajtas rifuzi siajn servojn, informante la petinton kaj la Direktoron.

Libervole farante servojn al ne-membroj, li klopodas ilin varbi por UEA. Li nek faras servojn, nek metas aranĝojn de la Asocio al la dispono de personoj, kiuj nur volas profiti je ĝi.

22. La Delegito kvitancas por la Asocio la ricevitajn kotizojn, sed li ne estas kompetenta fari en ĝia nomo elspezojn aŭ mendojn.

Por kompensi siajn personajn elspezojn kaj laŭeble tiujn de siaj kunlaborantoj, la Delegito deprenas de la kotizoj de li ĝustatempe enkasigitaj la parton por tiu celo fiksitan. Procentaĵoj je lia favoro estos ankaŭ starigataj por la pagoj de la Entreprenoj, por anoncoj en la jarlibro, k.t.p.

Ĉiuj sumoj ricevitaj por la Asocio devas esti sendataj afranke al la Centra Oficejo en tempolimo de du semajnoj.

El donacoj, vendoj, k.t.p. povas esti kreata loka kaso por helpi la agadon de la Delegito. Pri tiaj kasoj decidas la membroj; UEA ne estas responda por ili.

23. En lokoj kun minimume 10 membroj la Delegito kunvenigas la membrojn almenaŭ unufoje ĉiujare, prefere dum

La ĉefaj traktotaĵoj estas konatigataj per invitilo, unu semajnon antaŭe. La kunveno elektas prezidanton kaj protokoliston, aŭdas la raporton de la Delegito, esploras faritajn proponojn kaj fiksas laŭ ili la lokan agadon de la Asocio. La Delegito ne estas elektebla kiel prezidanto de kunveno. Laŭ postulo de la Delegito aŭ de kvinono de la ĉeestantoj, oni voĉdonas skribe.

La elekto de Delegito aŭ Vicdelegito nur valoras, se ĉeestas minimume la duono de la membroj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol la duono el la voĉoj de la kunvenintoj. Se tiuj kondiĉoj ne estas plenumataj, la ĉeestantoj decidu, ĉu oni aranĝos novan kunvenon aŭ voĉdonos per la poŝto. Tiun duan fojon sufiĉas la simpla plimulto de la donitaj voĉoj.

24. Se Delegito neplu povas plenumi sian oficon, pro foriro el la loko, grava malsano, morto, k.t.p., la Vicdelegito informas la Direktoron. Se estas malpli ol 10 membroj, li indikas samtempe ĉu li estas preta fariĝi Delegito kaj kiun novan Vicdelegiton li proponas. Se li havas minimume 10 membrojn, li okazigas en tempolimo de 60 tagoj la elekton de nova Delegito.

De la antaŭa Delegito la nova reprenas la materialon, kaj el la aktoj tion, kion li bezonas por sia agado.

Ĉefdelegitoj

25. Por grandega urbo, landparto aŭ tuta lando povas esti elektata Ĉefdelegito kaj anstataŭanto. Lia geografia agadkampo nomiĝas: »Teritorio de UEA«. La limoj de teritorio akordiĝu kun la ŝtataj landdividoj, kiel regionoj, provincoj, k.t.p., se la praktikaj bezonoj ne konsiligas alian apartigon.

Teritorio estas fiksata per decido de la Komisiono, ĉu laŭ propra iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kune reprezentantaj minimume 75 membrojn. La Komisiono ĉiam rajtas dividi aŭ kunigi teritoriojn.

La Komisiono elektas la Ĉefdelegiton kaj lian anstataŭanton. En teritorioj kun la supre citita nombro de Delegitoj kaj entute 75 membroj, la Delegitoj mem elektas la Ĉefdelegiton kaj anstataŭanton, rezervante la aprobon de la Prezidanto.

26. Al la Ĉefdelegitoj la Komisiono povas doni jenajn taskojn:

Reprezenti la Asocion en sia teritorio, konsili kaj gvidi la Delegitojn, koncentrigi la administradon kaj certajn servojn ĉe sekretariejo, de li kontrolata;

Propagandi por la Asocio kie ĝi ne estas sufiĉe reprezentata, elektigi Delegitojn kaj funkciigi la servojn;

Peradi la rilatojn inter la Centra Oficejo kaj la Delegitoj, en teritorioj tre malproksimaj aŭ kun speciale malfavoraj poŝtaj kondiĉoj.

Kun la konsento de ia Direktoro povas esti donataj al la Ĉefdelegito kelkaj el la direktoraj kompetentecoj, speciale la elekto de Delegitoj ne havantaj 10 membrojn. La Ĉefdelegito raportas ĉiujare ĝis fino de novembro al la Direktoro pri sia agado, la sekretariejo kaj eblaj kasaferoj.

27. La Ĉefdelegito kunvenigas la Delegitojn kaj la aliajn membrojn de sia teritorio almenaŭ unu fojon jare, prefere dum nacia Esperantista kunveno. Li raportas, priparoligas la agadon de UEA, k.t.p. Tiuj kunvenoj decidas ĉion, kion ili juĝas utila al la progreso de UEA en la teritorio. La procedo estas laŭsence la sama kiel dum loka kunveno, sed Ĉefdelegito kaj anstataŭanto, elektitaj de la Delegitoj, ne rajtas funkcii kiel prezidanto aŭ protokolisto. La Delegitoj povas doni voĉrajton al la ĉeestantaj membroj, escepte pri elekto de Ĉefdelegito kaj pri teritoria kaso, plenigita el Delegitaj procentaĵoj.

28. En teritoriaj aferoj ĉiu Delegito havas unu voĉon. La kvinono el ili kaj same la Direktoro rajtas peti, ke la Ĉefdelegito organizu korespondan voĉdonadon pri elekto aŭ alia grava negoco. La elekto de Ĉefdelegito kaj anstataŭanto estas skriba kaj fariĝas ordinare dum kunveno, alie per la poŝto. Elekto nur valoras, se voĉdonis en kunveno almenaŭ la duono, en la koresponda procedo almenaŭ du trionoj de la teritoriaj Delegitoj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol la duonon de la voĉoj. Se du korespondaj voĉdonadoj ne donis rezultaton, decidas la Prezidanto.

29. Kie troviĝas la necesaj rimedoj, la Ĉefdelegito kaj la Direktoro elektas kune Sekretarion de UEA.

La Sekretario helpas la Ĉefdelegiton, reprezentas la Centran Oficejon, prizorgas administrajn laborojn konforme al la instruoj de la Direktoro, kaj faras se necese parton de la servoj anstataŭ la Delegitoj.

Laŭeble la Sekretario estas pagata el donacoj por tiu celo, el procentaĵoj de kotizoj, abonoj kaj vendoj, el teritoria kaso, k.t.p. Al Sekretarioj, kies laboro notinde malŝarĝigas la Centran Oficejon, la Direktoro rajtas konsenti rabaton ĝis 10% je ĉiuj sumoj alsendotaj. La Komisiono povas kuraĝigi la Sekretariojn per monsubtenoj aŭ premioj, se la financa stato de la Asocio tion permesas.

30. Por ebligi la pagon de Sekretario kaj por aliaj asociaj celoj povas esti kreata Teritoria Kaso. Ĝia havaĵo apartenas al UEA, sed la Asocio ne respondas por ĝiaj ŝuldoj.

Se la kaso devas esti plenigata el la Delegitaj procentaĵoj, la kondiĉoj estas: ke la Delegitoj rezignas minimume je la duono de siaj procentaĵoj favore de tiu kaso, kaj ke la decidon akceptas skribe tri kvaronoj de la Delegitoj en la teritorio. Decido tiel akceptita fariĝas deviga por ĉiuj Delegitoj, kaj valoras ĝis la fino de la jaro, dum kiu ĝi estis forigita per la sama procedo. La havaĵon administras kasisto elektita de la kunveno, kaj la Ĉefdelegito ĝin laŭofice kontrolas.

IV. Centra Organizo

Komitato kaj Komisiono

31. La ĝenerala gvidado de la Asocio estas komisiata al Komitato. Ĝi konsistas el 15–25 membroj diversnaciaj, elektitaj de la Delegitoj por tri jaroj.

Notes in this chapter

Note 1 · Citita laŭ Oficiala Protokolaro.Note 2 · Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913-1914, Parto IIa.Note 3 · Laŭ la novaj elektoj en 1920 la stato estas jena: Prezidanto: Prof. Th. Cart. Vicprezidantoj: D-ro Mybs, J. M. Warden. Direktoroj de SekciojNote 4 · La partoj presitaj inter krampoj [] estas nuligitaj de postaj decidoj.Note 5 · Bulonja Deklaracio pri Esperantismo, 1905. Vidu la broŝuron: »Fundamentaj dokumentoj pri la Lingva Komitato«.Note 6 · Vidu Deklaracion pri la neŭtraleco de la Kongresoj de Esperanto, 1906.Note 7 · Fondita de la Bulonja Kongreso.Note 8 · La artikolo 5-a estas nuligita de la Aldono al la Regularo, voĉdonita de la Sepa Kongreso.Note 9 · El la Kongresa Decidaro de la 4a Kongreso.Note 10 · El la Kongresa Decidaro de la 4a Kongreso.Note 11 · Pri la artikolo 16a, vidu pli malsupre la specialan regularon de la kongresaj kunsidoj.Note 12 · Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 6-7.Note 13 · Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 7-9.Note 14 · Esperantista Dokumentaro XI, p. 4-5.Note 15 · Modeloj de adresoj uzotaj: Al prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato aŭ Al prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato EsperantisNote 16 · Esperantista Dokumentaro XI, p. 9-10.Note 17 · Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 88-91; Oficiala Gazeto Esperantista IV, 4. 1911, p. 142-144.Note 18 · Lingvo Internacia, X (1905), p. 373-377.Note 19 · Oficiala Gazeto Esperantista III, 8. 1911, p. 281-282.Note 20 · Oficiala Gazeto Esperantista IV, 1. 1911, p. 17-29.Note 21 · Forlasita, ĉar ne aprobita.Note 22 · Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 91.Note 23 · »Pola Esperantisto«, Junio 1912, represita en »Oficiala Gazeto Esperantista« V, 3. 1912, p. 100-106.Note 24 · Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 89-92.Note 25 · Laŭ klarigo donita dum la diskutado en la 9a Kongreso kaj aprobita de la Kongreso, tiu paragrafo aplikiĝas nur al naciaj, regionaj aŭ lokaj
Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings